Metropoliteno - Vladimir Varankin

V. Varankin — instruisto de kavaleria lernejo. Urbo Tverj, 1925
V. Varankin — instruisto de kavaleria lernejo. Urbo Tverj, 1925

Romano de Vladimir Varankin verkisto de Esperanto por Laboristoj. El la eldonejo "Sur la paĝoj de «Metropoliteno» vi legos pri la eventoj, kiuj kaŭzis naskiĝon de naziismo en Germanio kaj uzurpon de potenco en USSR far la koterio de Stalin."

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019

Notoj de la redaktinto
La komputila teksto estis skanita laŭ la eldono: V. Varankin. Metropoliteno. Eldonejo «Progreso», Moskvo, 1992.

La origina teksto de la libro estas seninterrompa, sen ajna divido je ĉapitroj, kaj en la komputila prezento ĝi estas arbitre dividita je kelkaj proksimume egallongaj dosieroj.
Dum enkomputiligo mi korektis kelkajn preserarojn. Krome, mi kuraĝis korekti kelkajn evidentajn krudajn lingvajn erarojn, kiujn mi rimarkis en la teksto. Jen listo de la korektaĵoj:

estis
iĝis
lin zorgis la penso
— 
lin zorgigis la penso
diferenciĝantaj
— 
diferencantaj
tulpanoj
— 
tulipoj
prostituino
— 
prostituitino
ĉagrenigi, ~ita, ~ite
— 
ĉagreni, ~ita, ~ite
krenoleno
— 
krinolino
kion mi ĝenas?
— 
kio min ĝenas?
ne ĝenu! Konfesu!
— 
ne ĝenu vin! Konfesu!
sin nutrigas
— 
sin nutras
anstataŭ lin
— 
anstataŭ li
rustita
— 
rustinta
kartuŝojn
— 
kartoĉojn
karnicoj
— 
kornicoj
la vartistinon prizorgis
mia temperaturo
— 
la vartistinon prizorgigis
mia temperaturo
kalamburis
— 
kalemburis
avanso, ~i, ~igito
— 
avanco, ~i, ~igito
taburedo
— 
tabureto


Multaj aliaj eraretoj kaj rusaĵoj restis nekorektitaj, ĉar mi opinias, ke mi ne rajtas tro tuŝi la aŭtoran tekston.

La teksto estas el la retpaĝo de http://www.esperanto.mv.ru/index.html

Comments

Antaŭparolo - Vladimir Varankin kaj lia libro

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019

Verkita en Esperanto, tiu libro la unuan fojon aperis en 1933 en Amsterdam en la eldonejo Ekrelo [1]. William Auld post pluraj jardekoj nomis ĝin «forgesita ĉefverko» kaj metis en la liston de 50 eminentaj verkoj, kreitaj en Esperanto dum 100 jaroj de ĝia ekzisto. Nuntempa leganto povis tralegi tiun libron nur post kiam ĝi aperis en 1977 en Kopenhago. «...pro politikaj cirkonstancoj..., — estas klarigate sur la kovrilo de la dua eldono, — la romano apenaŭ trovis la merititan eĥon». Temas pri la romano «Metropoliteno» de sovetia esperantisto Vladimir Varankin, kies nomo iĝis unu el la plej elstaraj en la sovetia Esperanto-movado de la 30-aj jaroj.

«Metropoliteno» estas la unuan fojon eldonata en USSR kaj la unuan fojon iĝos akirebla por la nuntempaj sovetiaj esperantistoj. Nun, kiam en USSR revenas el neekzisto dekoj de verkoj de la antaŭe malpermesitaj aŭtoroj, la romano de Varankin apenaŭ iĝos granda malkovro por niaj legantoj. Sed ĝia valoro estas en tio, ke ĝi portas veran guston de tiu postrevolucia epoko, pensmanieron de tiuj sovetiaj homoj, revantaj pri la tutmonda revolucio, kiuj daŭre mirigas nin per sia entuziasmo, per sia abnegacia patriotismo, internaciismo. Hodiaŭ ni, iu kun ironio, iu kun sarkasmo kaj iu eĉ kun plena refuto, rilatas al tiu tempo, kiu pulsas sur paĝoj de la romano. Eble, multaj ĝiaj paĝoj ŝajnos al vi naivaj, kaj kelkaj gramatikaj konstruoj kaj vortoj — arkaikiĝintaj. Ne senreviĝu! Ja tio estas atesto de la fakto, ke nia socio jam multon konceptis kaj rekonsideris, kaj de la fakto, ke ankaŭ Esperanto dum la pasintaj 60 jaroj faris konsiderindan vojon en sia evoluo. Ĝuste en tio estas la unikeco de «Metropoliteno», kiun oni povas prave nomi la unua romano, verkita de la sovetia aŭtoro en la internacia lingvo. «Kiel verkisto, — skribis W. Auld, — Varankin havas tre fortajn ecojn. Lia lingvaĵo estas esprimiva, ĉu temas pri konversacioj aŭ priskriboj. Lia priskriba talento estas bonega. Per elektado de la plej signifaj detaloj, kaj penikado de ili per frapanta vortelekto, li perfekte enscenigas kaj enetosigas nin. Kaj same tiel lerte kaj naturece li kreas la interparolojn, kun kio estas ankaŭ ligita alia kapablo de la aŭtoro: personecigi la rolantojn» [2].

Sur la paĝoj de «Metropoliteno» vi legos pri la eventoj, kiuj kaŭzis naskiĝon de naziismo en Germanio kaj uzurpon de potenco en USSR far la koterio de Stalin. Tiuj zigzagoj de la historio iĝis fatalaj por la eŭropa Esperanto-movado, kiu perdis centojn da siaj membroj. La naziisma reĝimo, veninta al potenco en Germanio en 1933, ekmalamegis la internacian lingvon. La propagando de Goebbels nomis ĝin la «lingvo de judoj kaj komunistoj», kaj la esperantistoj en Germanio kaj okupaciitaj de ĝi landoj estis ekstermataj kiel danĝerega malamiko de la tria regno.

En la kategorion de malamikoj dum la jaroj de amasaj reprezalioj, efektivigataj far la koterio de Stalin, trafis ankaŭ la sovetiaj esperantistoj. Esperanto estis proklamita kiel la «lingvo de cionistoj, kosmopolitoj kaj faŝistoj». Preskaŭ ĉiuj gvidantoj de la tiama Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) estis arestitaj kaj reprezaliitaj. En prizonoj kaj koncentrejoj pereis dekoj da simplaj esperantistoj. La stampon de «malamikoj de la popolo» ricevis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ iliaj familianoj. Kiel «malamikaj kaj subfosaj» estis konsiderataj ankaŭ la libroj en Esperanto, por multaj jaroj trafintaj en specialajn librodeponejojn, kiujn administris la organizoj de ŝtata sekureco.

La malfavora fatalo ne lasis la reprezaliitajn sovetiajn esperantistojn ankaŭ post la morto de Stalin kaj ankaŭ post malstreĉiĝo dum la gvidado de Ĥruŝĉov. Tial, kiam en Kopenhago aperis la dua eldono de «Metropoliteno», nemultaj ekzempleroj de tiu libro, trafintaj en USSR, estis tuje kaŝitaj en specialaj deponejoj kaj iĝis neatingeblaj por la esperantistaj legantoj. Por la bibliotekaj burokratoj, reguligantaj gustojn de legantoj, sufiĉis du linioj el la noto pri la aŭtoro: «En 1937, dum la persekutoj kontraŭ la sovetiaj esperantistoj sub Stalin, li estis arestita. Li pereis en punlaborejo». Tiu ŝarĝo superpezis ĉion ceteran: «Profesie, li estis docento pri okcidenteŭropa historio, kaj direktoro de Moskva Pedagogia Instituto por fremdaj lingvoj. Li lernis Esperanton en 1919, iĝis en 1921 membro de la Centra Komitato de SEU kaj en 1929 ano de la Lingva Komitato. Varankin verkis krome i.a. la studon Teorio de Esperanto (Moskvo, 1929)».
Ŝajnas, ke neniu el burokratoj de la tempo de Breĵnev ekdeziris ekscii pri la kulpo de la aŭtoro de tiu libro. Ĝuste tio igis min ekagi.

Mi komencis serĉadon en bibliotekoj kaj arkivoj, sukcesis trovi parencojn de Varankin. Evidentiĝis, ke vivas ambaŭ liaj fratoj — Jurij (nask. en 1906) kaj Vjaĉeslav (nask. en 1914). Unu loĝas en Minsk, la alia — en Moskvo. La filino de Varankin Feina kun sia patrino, la unua edzino de Varankin, loĝas en Gorjkij. Vivas ankaŭ amikoj de lia juneco: Baĵenov Ivan Lvoviĉ (nask. en 1901), li ĝis nun estas aktiva esperantisto, gvidanto de la esperantista organizo en Gorjkij, Lovcova Tatjana Vasiljevna — sekretario de la klubo de SEU en Niĵnij Novgorod [3] dum la 20-aj jaroj. Poiome, poere mi sukcesis kolekti sufiĉe plenan bildon de la vivo kaj agado de Vladimir Varankin — nobla homo kaj talenta esperantisto.

Vladimir Valentinoviĉ Varankin naskiĝis la 12-an de novembro 1902 en la urbo Niĵnij Novgorod ĉe Volga en familio de oficisto. Lia patro — Valentin Egoroviĉ — antaŭ rekrutiĝo por la Ruĝa Armeo estis ĉefo de ŝparkasejo. La patrino de Vladimir estis hejmmastrino, poste laboris kiel bibliotekistino. La kvinpersona familio de Varankin loĝis en kvinĉambra loĝejo en la strato Dvorjanskaja, domo n-ro 27. Du ĉambrojn de tiu loĝejo poste okupis la kreita de Varankin Gubernia unuiĝo de junaj esperantistoj de Niĵnij Novgorod. Dum la lasta studjaro en la 1-a urba gimnazio en 1919 Varankin kun kelkaj kamaradoj studis Esperanton. Lia instruisto estis Serebrovskaja — fratino de la tiutempe konata esperantisto el Niĵnij Novgorod Serebrovskij. Tiel, ŝajne forpasema pasio de juneco, iĝis turno-punkta en la tuta lia sorto. Baldaŭ Vladimir kune kun siaj amikoj organizis en Niĵnij Novgorod rondeton de junaj esperantistoj (marte de 1920 ĝi situis en la strato Studenaja, 53), kaj poste — Gubernian unuiĝon de junaj esperantistoj. Dum malpli ol jaro de sia ekzistado la Unuiĝo sukcesis aranĝi kvin senpagajn kursojn de la lingvo Esperanto kaj ĉirkaŭpreni la tutan gubernion de Niĵnij Novgorod per la reto de ĉirkaŭ 40 Esperanto-ĉeloj. En kelkaj lokoj dank' al penoj de la lokaj esperantistoj la lingvo jam estis instruata en lernejoj. Probable, la rezultoj de la laboro de la Unuiĝo estus ankoraŭ pli grandaj, se ne flamus en Volgio la enlanda milito.

La ĉefa malfacilaĵo estis plena manko de monrimedoj, lernolibroj kaj Esperanto-literaturo. Ĉiuj provoj kontakti kun Moskva esperantista societo kaj ricevi de tie literaturon kaj helpon estis senrezultaj. Kaj tiam la 17-jara esperantisto Varankin skribas en Moskvon al la popola komisaro pri klerigado A. V. Lunaĉarskij. Tiu arda, insista letero konserviĝis en unu el arkivoj de Popola Komisariato pri klerigado.

Dum unu-du jaroj Varankin kune kun siaj samideanoj vaste disvolvis la Esperanto-movadon en Niĵnij Novgorod kaj la gubernio. Li organizas rondetojn, kursojn, surscenigas agitspektaklojn, kiujn li verkas mem, tradukas aŭ trovas en antaŭrevoluciaj Esperantaj revuoj. Varankin havas plurajn talentojn — li bone kantas, dancas, pianludas, recitas poemojn, desegnas kaj pentras. Ŝajnas, ke por li jam malvastas la Esperanto-mova-do. Kiam en Niĵnij Novgorod estis kreata la unua komsomola ĉelo, Varankin iĝis unu el ĝiaj organizantoj.

En 1921 en Leningrado okazis la 3-a Tutrusia kongreso de esperantistoj, en kiu estis kreita SEU — Sovetlanda (pli poste Sovetrespublikara) Esperantista Unio, kies prezidanto estis elektita Ernest Drezen. En la konsiston de la unua CK de SEU eniris ankaŭ Vladimir Varankin.

En 1921 mortis pro vundoj lia patro, reveninta de la enlanda milito. La patrino restas sola kun tri infanoj. Necesis nutri la familion. Post abiturientiĝo la plej aĝa Vladimir eklaboras en energiproviza entrepreno. En 1922 el Tverj en Niĵnij Novgorod estis translokigita la kavaleria lernejo, kaj Varankin iĝis militisto. En la lernejo li estis promociita por politika laboro. Li aranĝas politikajn mitingojn, faras prelegojn, surscenigas agit-spektaklojn, preparas revoluciajn festojn. Unu el studentoj de tiu lernejo S. Lemeŝev, kiu poste iĝis konata sovetia opera kantisto, skribis en siaj rememoroj pri la «estro de la kluba fako», kiu instalis lin por la rolo de ĉefa heroo en la vodevilo «Pavel Ivanov». Tiu estro estis Vladimir Varankin.

En 1923 la kavaleria lernejo estis retranslokigita al Tverj. Kune kun ĝi tien forveturis ankaŭ Varankin. Kaj en Tverj estis organizita la Ŝtata urba kurso de Esperanto. La lingvo estis instruata kaj en la kavaleria lernejo, kaj en la ujezda komitato de komsomolo, en kluboj, poŝtaj departementoj, en ujezdoj. Tiutempe Varankin faras sian finan elekton — servo por Esperanto.

V. Varankin gvidas la Gubernian komitaton de SEU en Tverj, ekhavas subtenon de la Guberniaj komitatoj de la partio, komsomolo kaj sindikatoj, pere de la ĵurnaloj aranĝas internacian laboristan korespondadon en Esperanto. Al li, kiel al «scianta fremdajn lingvojn», estas komisiite eldoni la revuon «Ruĝa Esperantisto». Li memstare trovas paperon, rimedojn kaj presejon por eldono de 500 ekzempleroj de tiu revuo, kiun oni planis dissendi enlande kaj eksterlande. Estas sciate, ke aperis almenaŭ tri numeroj de tiu revuo. Kiel ĉefa redaktoro Varankin publikigis versaĵojn, tradukojn, anoncojn, rezultojn de sociologia enketado, alvokojn al sovetiaj kaj eksterlandaj esperantistoj helpi al la malsatantaj en la Soveta respubliko. Sub pseŭdonomo Vol-Volanto Varankin aperigas en la revuo ankaŭ siajn versaĵojn. Li verkas por la revuo de SEU «Meĵdunarodnij jazik» («Internacia lingvo») plurajn grandajn artikolojn pri la metodoj kaj formoj de la agit-propaganda laboro por Esperanto. Li proponas ne simple propagandi la lingvon, sed ankaŭ praktike uzi ĝin, portante en amasojn la ideojn de la socialismo. En CK de SEU Varankin estas komisiita respondeci pri la agit-propaganda laboro. En 1927 li translokiĝas en Moskvon, kune kun E. Drezen veturas al Danzig por la 19-a Universala Kongreso de Esperanto kaj gvidas la Ŝtatajn centrajn kursojn de Esperanto.

Varankin faras ajnan laboron, ligitan kun Esperanto. Estas bezonata simpla kaj taŭga por laboristoj lernolibro de la lingvo. Li kreas tian lernolibron kune kun Svistunov kaj Ŝabarin: simplaj tekstoj, revoluciaj poemoj, tradukitaj en Esperanton. Sed tiu laboro lin ne kontentigas. Kaj li skribas la lernolibron «Teorio de Esperanto» (Moskvo 1929), por lernantoj de kurso de la 2-a grado. Ĉe li maturiĝas la ideo de granda romano. Samtempe li finas dujaran specialan fakultaton, foreste — Instituton de internaciaj rilatoj kaj iĝas direktoro de la fremdlingva lernejo. Poste ĝi estis transformita je la 2-a Moskva ŝtata pedagogia instituto de fremdaj lingvoj. En 1935 Varankin samtempe gvidas la katedron de la tutmonda historio en Moskva histori-arkiva instituto, instruas tie novan kaj la plej novan historiojn de la okcidenteŭropaj landoj kaj de Japanio. Parto de liaj lekcioj, aperintaj tiam en eldonkvanto de 150 ekzempleroj, konserviĝis ĉe la Stata biblioteko «V. I. Lenin».

En SEU dum mallonga periodo Varankin estis elektita dekomence kiel membro de sekretariaro, poste kiel estro de organiza fako, vicprezidanto kaj, fine, ĝenerala sekretario de la Tutrusia komitato de SEU. Li iĝas plenrajta membro de la Lingva komisiono. Kiam en 1932 N. Nekrasov komencis eldoni la kultur-beletran revuon «Nova etapo», V. Varankin eniras ĝian redaktan komitaton, publikigas sur ĝiaj paĝoj apartajn ĉapitrojn de sia romano «Metropoliteno».

Sed la tempo en la lando ne staras surloke. Estas finita la kolektivigo en la kamparo, superita kaj ruinigita la kulakaro, frakasita la trockiist-zinovjevista bloko, senmaskigita la Industria partio [4] kaj aliaj «subfosaj» kaj «spion-sabotistaj» unuiĝoj. Pli kaj pli ideologia iĝas la agado de la Komunista Internacio, Ruĝa Internacio de Sindikatoj, Ruĝa Sporta Internacio, de mem SEU. Interne de la lando estas enplantata la ideo de Stalin pri «akriĝo de klasbatalo en proksimiĝo al la socialismo». La ĵurnaloj plenas je senmaskigoj — ĉiutage estas malkaŝataj la malamikoj, malutilantoj, sabotantoj. Tiu ondo atingis ankaŭ la esperantistojn. En 1935 estas arestita D. Sneĵko — membro de CK de SEU kaj aktivulo de la Belorusia Esperanto-movado, G. Muravkin — unu el kunredaktoroj de la internacia revuo «Internaciisto», G. Demidjuk, N. Nekrasov kaj aliaj. Oni arestas, prijuĝas kaj junie de 1937 mortpafas Ernest Drezen — ĝenerala sekretario de SEU, kiu ankoraŭ en marto de la sama jaro aktive korespondis kun eksterlandaj esperantistoj pri preparo kaj eldono de Esperanta vortaro de faka terminologio.

Ĉiuj esperantistoj vivas sub la glavo de Damoklo.
Nokte de la 7-a al la 8-a de februaro 1938 Varankin estis arestita. Plejverŝajne, al li estis prezentita la stereotipa akuzo, kiun aŭdis multaj el la arestitaj dum tiuj jaroj esperantistoj:

«Vi estas aktiva membro de la internacia spiona organizo, kiu kaŝiĝis sur la teritorio de USSR sub la nomo de Sovetrespublikara Esperantista Unio». Estas sciate, ke Varankin estis kondamnita kiel aktiva membro de la tiel nomata «Unia centro», ke oni akuzis lin pro spionado kaj sabotado, kontraŭsovetia propagando, komploto kun la celo murdi Stalin kaj multo alia. Je «10 jaroj en foraj koncentrejoj sen rajto korespondadi» Varankin estis kondamnita la 5-an de decembro 1938. Fakte tiu eŭfemismo signifis mortverdikton.

Aprile de 1989 la Prokuroraro de USSR oficiale informis, ke Vladimir Valentinoviĉ Varankin, naskita en 1902, en Niĵnij Novgorod, membro de TKP(b) ekde 1925, eksigita pro kriminala akuzo, antaŭ la aresto — direktoro de la 2-a Moskva pedagoria instituto de fremdaj lingvoj — pro partopreno en la faŝista spiona organizo «Unia centro», ekzistinta en USSR sub ŝildo de la esperantista organizo, havanta kiel sia celo renverson de la Soveta potenco pere de spionado, sabotado kaj teroraj agoj rilate al la gvidantaro de TKP(b) kaj Soveta registaro estas kondamnita je mortpafigo kun konfisko de havaĵo la 3-an de oktobro 1938 far la Militista kolegio de la Supera kortumo de USSR. La verdikto estas plenumita.

Tiaj verdiktoj estis plenumataj dum 24 horoj. Nun ni scias ekzaktan daton de la morto de Vladimir Varankin.
La kontrolo ankaŭ evidentigis, ke V. Varankin estis kondamnita senbaze, lige kun kio la Militista kolegio de la Supera kortumo de USSR la 11-an de majo 1957 abolis la verdikton kaj ĉesigis la juĝaferon pro manko de krimokonsisto.

Vladimir Varankin estas rehabilitita kaj restarigita en KPSU postmorte. Hodiaŭ, antaŭ lia 90-jariĝo, la nomo de la talenta verkisto-esperantisto revenis al ni.
N. Stepanov

[1] Ekrelo (Eldon-Kooperativo por Revolucia E. Literaturo), fondiĝis en 1930, ĝis 1933 funkciis en Leipzig, poste (ĝis 1936) en Amsterdam kaj Moskvo. Eldonis multajn broŝurojn pri aktualaj politikaj temoj kaj ankaŭ primovadajn verkojn, originalajn kaj tradukitajn romanojn kaj gramatikojn.

[2] En «Enkonduko en la Originalan Literaturon de Esperanto». — Artur E. Iltis, Saarbrüken, 1979, 66-68.

[3] La urbo Niĵnij Novgorod estis renomita je urbo Gorjkij.

[4] La afero de la industria partio estis plene fifabrikita laŭ ordono de Stalin.

Comments

Parto 01

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019
Berlin ... de aprilo 1928.
Berlina aero instigas al verkado. Ĝi kreas la humoron. Mi,
kiel ĉiu inteligentulo, ne povas verki sen la humoro. Jen, ekzemple: tra la
malfermita fenestro estas videblaj mallarĝa tegola tegmento, radiomasto, du
mansardaj fenestroj kaj kamen-tuboj. Malsupre kuŝas ŝtona puto — la korto kaj
aŭdiĝas kanto pri Stefano Razin. La konata melodio sonas mirinde kortuŝe.
Fingroj de la lerta harmonikisto faras el ĝi jen molan, dolĉan muzikon, jen
fortan, potencan proteston. La harmonikisto ne havas piedojn kaj staras per iuj
strangaj tre mallarĝaj kaj mallongaj hakpecoj.
Subita ektremo trapenetras min. Mi rememoris unu aŭtunan
vesperon. Per ĉi tiu novembra nebula vespero mi komencas mian romanon.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Malvarma vento malgaje ekbojis sub la ponto kaj fajfante
ĵetis sin tra gisa balustrado supren. Unusola palverda lanterno ege
ekbalanciĝis. Supre ekgrincis, kunpuŝiĝinte, la metalfadenoj kaj plende
ekbruis. Sur nigra supraĵo de Jaŭzo sin kaŝante de ies persekuto rapide
traglitis striaj makuloj. Pelata de l' vento kun furioza sonoro trakuris la
ponton tramvagono. Malhelaj siluetoj gluiĝis al ĝiaj vandoj, konvulsie
kurbiĝante. Kroĉemaj manoj kaptis unu la alian. Kelke da piedoj pendis en la
aero. Insultado eksonis sur la platformo kaj ies voĉo ekkriis: «Trapasu do
kamarado, mi falas!» La vagono malaperis post stratangulo.
Senmova restis la malviva luno, enŝlosita en duobla kolora
cirklo, senmova restis ĝia pala lumo, falinta sur glaciigitan teron tra la
frosta pikanta aero, senmova estis milicano ĉe la stratangulo, envolvita en
varma mantelo. Senmove rigidiĝis sur la ponto super la rivera faŭko iom
fleksita vira figuro. La homo jam delonge staris ĉi tie. Per lacaj okuloj li
postsekvis trakurantajn preter li vagonojn kaj malaprobe balancetis la kapon.
Iufoje li sin turnis al la rivero kaj silente rigardis la nigran akvon.
Lia rigardo estis iom mirigita. Kvazaŭ lin zorgigis la penso:
kial ĉi tiu riveraĉo ĝis nun ne glaciiĝis?
La vento ekŝiris kolumon de lia mantelo. Forŝiriĝinte de du
butonoj, ĝi malkovris junan vizaĝon kun duo da grizaj okuloj, kun rekta nazo
kaj grandaj lipoj. La homo aspektis iom laca, kvazaŭ li ne dormis kelkajn
noktojn.
Moskvo, verŝajne, troviĝis tre malproksime. Ĉi tie la bordoj
estis kovritaj de fabriktuboj kaj nun silentaj korpoj de uzinoj. La industria
desegnaĵo tranĉis purpuran ĉielrebrilon de moskvaj fajroj per nigra fantazia
bordero. Kvazaŭ per surda muro ĝi deigis senhomecon, mallumon kaj silenton for
de la brilanta kaj brua centro.
Kun la kutima gesto ekkaptis la homo tenilon de alveninta
tramvagono kaj ekpendis sur la piedŝtupo. La vagono akre ŝiriĝis for de la
loko. Forte saltante, ĝi ekkuris antaŭen. La vojo estis malproksima. En ĉiu
halto la vagonon atakis furiozanta homamaso kaj la konduktoro kriegis: «La
lokoj mankas! La vagono forveturas!» Neniu eliradis. Kaj nur postlonge la homo
estis levita sur la supran ŝtupeton per puŝo demalsupro. Nun malsupre estis
miniatura virino kun saketo en la mano. Siaj okuloj rigardis timeme.
— Vitalij! — diris al si la homo pense — Tiu virino ne
eltenos ĝin! — Li provis mallevi la piedon malsupren, sed ŝi ektimigite kriis:
«Kion vi faras? Vi forpuŝos min!»
Li ekrigardis ŝin super la ŝultron kaj releviĝis sur la
supran ŝtupon.
— Eble telefonistino, revenanta post la vespera
deĵorado. Ŝin, eble, atendas la infanoj kaj ŝi ne havas edzon!.. — ial supozis
li. Kaj en la sama momento ion pezan kaj doloran li eksentis en sia brusto.
Li rememoris someran nokton nemalproksime de Moskvo. Aroma
kampo, iom malseka herbo, sekalo, vojeto, senbrueco... Kaj subite pikinta en la
koron sopiro. Li estis revenanta de stacio la somerloĝejon. Forskuante per
bastoneto kapetojn de apudvojaj cejanoj, li revis pri la baldaŭa renkonto kun
la edzino. En la kapo ankoraŭ resonis la voĉoj, li sentis ankoraŭ eksciton de
la pasia diskutado. Ĵus li partoprenis disputon pri metropoliteno. En liaj
opinioj lin oni ne subtenis. Nun li havis grandan deziron eldiri iun penson kaj
aldoni ion forgesitan kaj tre gravan. Samtempe profundo kaj mallumo de la varma
nokto ensorĉadis lin ĉiam pli. La pensado estis ĉesanta kaj li vidis nur la
finiĝontan kampon, transirotan ponton kaj la proksimajn dometojn. La filineto
jam dormas kaj Olga preparas teon, rapidante ĝis lia alveno fini siajn
mastrumaferojn. Sur la verando staras petrollampo sub verda kloŝo kaj teilaro.
La etendita ĉe unu flanko tolo ne movetiĝas, tiel absolute trankvile estas
hodiaŭ. En la alia flanko de l' verando estas nigra truo. Malsupre sabla vojeto
zigzagas inter arbustoj kaj floraj bedoj. Se Olga estas jam preparinta la teon,
ŝi eble eliris al la dormanta kampo kaj atendas lin tie, karesema, delikata kaj
varma.
Sed la kampa vojeto elkuris el la sekalo kaj venigis lin al
fervoja ponto. Li mem ne komprenis, por kio li haltis ial sur la ponto. La
relvojo estis tute senbrua. Longa vico de flavaj briletantaj fajroj estis
forkuranta al horizonto. Apud la malgranda stacieto siblis unu sola lokomotivo.
Per nebuliĝintaj okuloj rigardis Vitalij la tremantajn fajrojn kaj malserenaj
maltrankvilaj pensoj plenigis lian kapon.
Jen li estas fininta la universitaton kaj iĝis inĝeniero. La
revoj estas realiĝintaj. La elektro, kiu depost la infanaĝo allogis lian
atenton, ĉesis esti iu sekreto, ŝlosita en la fabela kofro. Ĝi malfermis antaŭ
li eblojn de la plej interesa kaj diversspeca laboro... Li prenis oficon en Mosĥozupr kaj laŭ
sia deziro prilaboras projekton de l' metropoliteno. Olga ankaŭ devus esti
kontenta. Kvar jarojn ili vivis nur per lia stipendio. Nun li havas, negrandan
kvankam, sed tamen, pli-malpli sufiĉan salajron. Ŝi povas esti trankvila por la
morgaŭa tago. La vivo, liberigita de la turmentanta malriĉeco, estas revenonta
al la fontoj de ilia amo.
Ho ve! Lia laboro ŝajnas al li senfrukta. La tuta trusto
estas malamiko de l' metropoliteno. La skizoj, por kiuj estas fordonitaj tiom
da sendormaj noktoj, estas metataj sur breton kaj kovrataj de la polvo. Kaj
Olga laciĝis! Ŝi alkutimiĝis vidi la vivon tiel griza! Ĉiam pli malofte aŭdiĝas
ŝia rido kaj la okuloj fariĝis tro seriozaj. Kiam li komencas ŝerci, ŝi
interrompas lin per severa levo de l' ŝultroj. La kareso mem donas ĝojon nur
por unu momento. Olga ne deziras fidi la estonton. Vitalij ricevas dume
malgrandan salajron, kaj ili nenion havas. Ĉio eluziĝis, ĉion oni devas ripari,
multon aĉeti kaj eĉ la somerloĝejo, tiel necesa por la infano, signifas novan
ŝuldon. Kiom da tempo estos do bezonata, por rehavigi la fortojn kaj
vivenergion? La sano de ili ambaŭ ne statas ja bone: li havas pulmokataron, ŝi
ricevis pro abortoj kaj malfacila laboro virinajn malsanojn. La juneco ŝajnas
sonĝo, neniam ekzistinta reale. Ĉu ili amas ankoraŭ unu la alian? Ĉu ili
ankoraŭ povas ami?
La demando aperis ŝtele kaj kvazaŭ malnobla mortigisto
enigis en dorson de Vitalij akran tranĉilon. Li kuntiriĝis kaj, subite, ĉesinte
pensi pri la verda kloŝo kaj varma teo sur la verando komencis atenteme
aŭskulti, kio okazas en li, interne. Kaj bone eksentis, ke de tie io foriras.
Foriras kun doloro, foriras por ĉiam... Forlasante la hejmon, loĝejon, ĉambron,
kie oni loĝis multajn jarojn kaj kie ĉio estas tiom parenca kaj kara, la homoj
ĉagrene rigardas la nudajn murojn, malpuran nebalaitan plankon, lampeton, kiu
tiel solece pendas en la aero. Kaj apud la sojlo, ne havante fortojn transpaŝi
ĝin, kiel ordinare, kiel ĉiam, oni prokrastas unu minuton, ĵetas la rigardon
malantaŭen kaj la ĉambro ŝajnas esti kortuŝe kompatinda. Ŝajnas, ke ĝi esprimas
iun mutan riproĉon, mutan petegon. Tiel ekrigardis Vitalij en sian koron kaj
komprenis, ke la koro estas malplena. El ĝi foriris la tiom hela iam sento.
Nur kvar monatoj pasis de post tiu tago kaj la vivo
konvinkis lin pri neevitebla fatala fino. Olga antaŭe esperis, ke poste ili
vivos pli bone. Dum ĉi tiuj jaroj de lia lernado estis malfacile, sed ŝi
atendis rekompencon. La rekompenco aspektis mizere. Same ŝi devis multe labori
kaj same malmulte da ĝojo ŝi ricevis. Nun ŝi komencis kredi, ke pli bone ili
vivos neniam. Pro tio sur ŝian junan ovalan vizaĝon kuŝiĝis diafana paleco,
severaj sulkoj akre mallevis anguletojn de la maldikaj lipoj kaj esprimo de
malespero aperis en la grizaj belaj okuloj. Tiam Vitalij komencis timeme ŝirmi
sin de ŝia malvarma skeptikismo. Ĉiam pli malproksima al ŝi iĝis li, ĉiam pli
profundiĝis li en laboron, sin okupis per libroj, gazetoj, projektoj, skizoj.
Ĉiam malpli da karesaj vortoj trovis li por severa Olga, ĉiam malpli da tempo
por la familio. Tiel iĝis ili postulemaj unu al la alia, silente atendante,
kiam do la mondo de unu estos komprenita de la alia. Ili nervumis kaj iom post
iom forgesis, ke ili havis iam ankaŭ la helajn tagojn. El la aŭtuna nebulo, el
la malvarma novembra aero aperis proksimeco de la finalo.
Forta puŝo ĵetis lin sur fenestron de la vagono. La vitro
dispeciĝis kun sonoro. En la sama momento sovaĝa krio kovris la bruon, falante
de la ŝtupeto kaj malaperante ie sub la radoj. Per vundita mano Vitalij furioze
kaptis la signalan ŝnuron kaj elsaltis el la vagono. Malantaŭe, sur la reloj
kuŝis malluma kaj timiga aĵo. Iom flanke estis falinta malplena leda saketo kaj
apud ĝi disŝutitaj malmultkostaj bombonoj kaj disbatita pupo. Vitalij, unua,
alkuris al la viktimo. Jes, estis ŝi, tiu virineto, kiu staris sur la
piedbretoj apude. Ŝi jam estis mortinta. Ŝia malgranda korpo senhelpe disĵetis
la brakojn trans la relojn. El sub la disŝirita jupo estis videbla blanka, kun
bluaj angietoj, haŭto de la femuro. La kunveninta homamaso timeme silentis. Nur
unu frazo, de iu duonlaŭte dirita, eksonis klare tra la silento:
— Dum la lasta reelekto de l' deputitoj ni aldonis al
la instrukcio: konstrui en Moskvo metropolitenon!
Vitalij ektremis. Jes, jes, pensis li, kurbiĝante pro
malvarmo, aŭ pro la terura impreso, — jes, jes, oni devas fari tion plej
rapide!
En profundo de l' strato, per alarmaj fajfoj liberigante al
si la vojon, jam tranĉis la mallumon per blankaj okuloj aŭtomobilo de la ruĝa
kruco. Levinte la disĵetitajn bombonojn kaj pupon, kaj transdoninte ilin al la
alirinta milicano, Vitalij komencis ŝovi sin tra la homamaso al iu malgranda
strateto.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Vere, malĝoja sento min premas hodiaŭ. Tiom malĝoja, ke mi
eĉ ne havas forton daŭrigi la laboron. Neniel mi povas forĵeti de mi senton de
iu perdo. Jen mi rigardas la nemultan meblaron de l' ĉambro, apartenanta al mia
berlina amiko, lian larĝan lignan liton, kovritan de varma germana
lanugmatraceto, grandegan ŝrankon, portreton de Lenin, distranĉitan de akra sunradio,
sed mi ja ne vidas ĉion ĉi. Antaŭ mi estas nur malĝojaj, plenaj de larmoj
okuloj de la virino, kun kiu mi estas tiom firme ankoraŭ kunligita. En la
oreloj sonas kortuŝa voĉeto:
— Ĝis la revido, kara paĉjo!..
En la tumulto mi eĉ ne kisis la filineton, adiaŭante.
Sed la limo ja restis malantaŭe! Ja en Stolpcy la polaj
soldatoj forprenis kune kun mia pasporto mian pasinton. Ne la hejmon, sed la
malproksiman fronton subite renaskis en mia kapo brilo kaj sonoro de l'
oficiraj sabroj, kaj spronoj.
Jes, estis la tempo! Al Varsovio mi proksimiĝis aliel. Mi
memoras, sub ega pluvo ni estis transirantaj per ŝanceliĝanta, ĵus aranĝita
ponto, ŝvelintan brunan riveron. En la rapide densiĝanta mallumo vizaĝoj de l'
kamaradoj perdis la konatajn trajtojn. La pluvego penetris ĝis la ostoj. Super
bruantaj supraĵoj de l' pinoj zumis polaj aeroplanoj. Ĝismorte laca, en pezaj
malsekaj botoj mi vagis ĉirkaŭ senbrue moviĝantaj siluetoj, stumblante sur
telefonfadenon. La nokton mi pasigis en dometo de l' buĉisto. Ĉi tie ĝis la
mateno kriis telefonistoj, ĉiuminute elkuradis kurieroj kaj knaris per plumoj
skribistoj, eluzante malhelan lumon de kandeloj. Antaŭ la mateno mi vekiĝis pro
la terura bruego. Sur min ŝutiĝis vitroj el la fenestroj. Mi surĵetis sur min
la mantelon kaj, tremante pro malvarmo, elkuris el la domo. Post la rivero, sin
kaŝante en arbustoj, estis kurantaj al la bordo polaj soldatoj...
Jen pri kio mi meditis, sidante en la rapida varsovia
vagonaro. Kaj tra la larĝaj fenestroj de la vagon-restoracio preskaŭ ĝis la
ĉefurbo mem vidiĝis la konata pejzaĝo, arbaro, kampo, marĉo; marĉo, kampo,
arbaro; malgajaj pajlaj tegmentoj. En la restoracio polaj burĝoj kun timego
rigardis la biskvitskatolon en miaj manoj. Ja sur ĝi estis tia terura
surskribo: «Bolŝevik»!
Sufiĉas, sufiĉas! Ŝajne mi reakiris konvenan humoron. Oni
devas rapidi fini la ĉapitron dum nenio min forlogas. Restas ja aldoni nur
kelkajn vortojn.
... La strateto venigis lin al bulvardo. Ĉi tie li eniĝis en
la promenantan kaj ne tute puran homamason. Virinoj sidis sur benkoj, metinte
unu piedon sur la alian. La ruĝetaj fajretoj de cigaredoj estis sola lumo sur
la bulvardo. Viroj kaptadis ilin, por ekrigardi arte-grimitajn okulojn de la
virinoj, aŭ ĵeti iun mokeman vorteton kaj preterpasi kun kruda rido. La homamaso
parfumis je vino, aĉa kosmetiko kaj mucido. Nek unu virino estis preterlasata.
Kantado de drinkuloj, insultado, ridego kaj fajfetanta harmoniko per abundo de
1'sonoj estis penantaj malaŭdigi la venton.
Vitalij transiris la placon Strastnaja, eniris tra
malfermita pordo kaj komencis suprenleviĝi per ŝtona ŝtuparo. Ĉe la kvara etaĝo
li malrapideme premis trifoje la sonorilbutonon.
— Zoja Ivanovna forestas, — diris malkontente ies
virina voĉo elpost iom malfermiĝinta pordo. La virino deziris tuj refermi la
pordon, sed Vitalij detenis ĝin.
— Eble, ŝi forveturis la kunsidon?
— Eble! Ĉu mi povas scii?
Ŝi kolere klakis per la ŝlosilo. Vitalij staris unu minuton
antaŭ la ŝlosita pordo, poste malsupreniris la ŝtuparon kaj ekveturis
Mosĥozupr'on.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1928.
Mi ĝuas grandan plezuron labori en Berlino, ne en Varsovio.
Tiu lasta estas urbo de oraj pasamentoj, malvarma lumo kaj aĉetebla virina
karno. Ĉi elvokas sur mian vizaĝon grimacon de abomeno. Helkolora militema
koko, turninta sian bekon kontraŭ lando de l' Sovetoj!
La elegantaj virinoj en silkaj jupetoj kaj arĝentkoloraj
ŝtrumpoj, senriproĉe vestitaj dandoj, orumitaj oficiroj! Malvarma, kruela kaj
naŭziga lando!
Berlino estas tute alia. Ĝi estas pli luma. Kaj pli simpla.
Kaj pli varma. Berlino komenciĝas je simpatiaj dometoj, kvazaŭ faritaj el
ludkartoj. Kiam mi estis alvenanta, ili flugis, kvazaŭ pelataj de l' vento,
preter spegulvitroj de nia rapida vagonaro. Ĉiuj ili identas, dronante en
verdaĵo de legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj. Tio estas la laboristaj kolonioj.
Super ili flirtas flagoj: la ruĝaj, komunistaj kaj trikoloraj,
socialdemokrataj. Renkonten kuras infanoj, ĝoje svingante la brakojn. Sed jen
komenciĝas ŝtonaj konstruaĵoj, rezervaj relvojoj, fabriktuboj. La vagonaro
surflugas viadukton, disĵetante tondron en asfaltajn stratojn. Mi rigardas en
fenestrojn de la duaj etaĝoj. Jen estas la malserena ĉefpolicejo. En fino de la
strateto, tintas tramvagono. Sub la viadukton trakuras ŝarĝaŭtomobilo. Iom
poste ni siblas malpacience apud urbaj stacioj, por post unu minuto reĵeti nin
antaŭen. Fine, la lokomotivo enkuras sub vitrajn arkojn de Schlesischerbahnhof.
Kelke da ŝtuparoj, kelke da koridoroj, vigla germanlingva
parolado, grandega lumanta dudekkvarhora horloĝo. Nigra asfalto, en kiu mi
vidas mian respegulon. Senfina ĉeno de aŭtoj. Senfina torento da homoj.
Mirindaj duetaĝaj aŭtobusoj, kiel la modelo-ludilo, donacita iam al mi de mia
avino. Ronda vitra tureto ĉe la stratkruciĝo kaj verdkolora policano. Rekte sur
la placo giganta litero U. Per la dekstra flanko ĝi seninterrompe englutas
homĉeneton, per la maldekstra ĝi elkraĉas la saman ĉeneton el sub la tero. Tio
estas «Untergrundbahn», la metropoliteno.
— Rot Front, Genosse!,
— aŭdas mi fortan viglan voĉon post la dorso. — Pri kio vi tiel admiras?
Mi rapide min turnas. Antaŭ mi staras Erich — la viro alta,
larĝŝultra, muskuloza, en grizkolora uniformo de ruĝfrontbatalanto. Sur la
bruna vizaĝo ies mano akre metis kelkajn sulkojn. La seriozaj okuloj rigardas
profunde internen. Mallongaj haroj elstaras el la kranio, kvazaŭ erinaco, super
la kvarangula frunto. En la malsupra parto de la maldekstra vango la haŭto
estas kuntirita per malhelaj radioj de la malnova cikatro. El ĉi tie, evidente,
estis iam eligita kuglo. Ni estas konataj kun Erich ĉirkaŭ unu jaro. Li estis
vizitinta Moskvon. Sed mi kun pli granda intereso, ol tiam, analizas lian
vizaĝon.
— Bonan tagon! — gaje diras mi, — mi jam estis timanta,
ke min neniu renkontos. Nun mi penas alkutimiĝi Berlinon. Treege ridinde! Jen
tiu monakino en neĝoblanka kloŝo. Tia sata rozkolora vizaĝo estas renkontebla
ĉe ni nur sur antireligiaj afiŝoj. Vere, mi estas kvazaŭ nevideblulo el la
romano de Ŭels. Jen mi staras, apoginte min sur la pordorandon, en centro de la
eŭropa metropolo. Mi ja estas gasto el la malproksima, fremda, malamikeca
mondo. Ĉio ĉi tie ne estas tia, kia ĉe ni. Kaj mi estas tute ne tia. Kvazaŭ ĝi
okazas sur la scenejo. Mi vidas ilin ĉiujn ĉi. Sed ili preterpasas min
indiferente, ne rimarkante, ke antaŭ ili estas veninto el la alia planedo!
Interese!
— Bone! — diras Erich, prenante min sub la brakon kaj
iom post iom puŝante al la litero U. — Vi alkutimiĝos. Dume konatiĝu kun miaj
amikoj. Jen Alice Berg, laboristino el la fabriko Osram.
Antaŭ mi staras la knabino, en jungŝturma uniformo, kun
rimeno trans la ŝultron, havanta, verŝajne, ĉirkaŭ dudek du jarojn. Ŝi havas
altan staturon; kaj helajn bluajn okulojn; kaj orkolorajn harojn, simile al Rautendelein. Ili
estas kunmetitaj en peza harligaĵo sur la nuko. Trajtoj de ŝia vizaĝo ne estas
tute regulaj. Ekzistas iu malproporcio en ampleksoj de la malgranda, delikate
desegnita buŝo, iom elstaranta mentono kaj granda malkovrita frunto... Sed hele
purpura koloro de ŝiaj vangoj, blua rigardo kaj ora kadreto de la haroj maskas
la difektojn. Mi rememoras feinon el unu malnova germana fabelo. La jungŝturma
uniformo kaŝas la kolon, ŝultrojn, brakojn, sed la tuta figuro ŝajnas esti
forta kaj gracia. Ŝi ne estas malgrasa, sed ankaŭ ne dika. Ŝiaj konturoj estas
molaj. Ŝi apenaŭ ekfloris, kiel ino.
— Vi memorigas al mi iun, kamaradino Berg!
Mi mediteme kaj fikse esploras la trajtojn de ŝia vizaĝo.
— Sed mi ne povas rememori, kiun nome!
— Mi petas, diru simple, Alice, sed ne kamaradino Berg!
Ŝi konfuze ridetas, montrante al mi etajn brilajn dentojn.
— Ĝis vi trovos la ĉambron, — diras Erich, — vi povas
loĝi ĉe mi. Ni tiel decidis. Vi ja interesiĝas pri la ruĝfrontbatalantoj? Ni
aranĝos tion kun Otto, jen kun tiu bubo el Noj-Kölna kvartalkomitato.
— Ĉu ne estas malpermesate?
Otto, blankhara junulo kun ridantaj okuloj, vigle kontraŭdiras:
— He, Genosse, ĉi tie multo estas malpermesata! Mia
edzino Berta sendube citus al vi la rusan proverbon (ŝi la rusan lingvon
studas). Kiel oni diras ĉe vi? Kiom da homoj, tiom da gustoj?..
Tiel renkontis min Berlino. Amikece. Kaj pro tio mi kredas,
ke ĉi tie atendas min io granda kaj hela, kio mankis al mi en la vivo.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Mosĥozupr okupis grandegan domon kaj ĝia ŝvelinta
oficistlisto kalkulis en si centojn da personoj, de altkvalifikitaj
specialistoj komencante, kaj per la kurieroj kaj servistinoj finante. Ĉiuj ĝiaj
salonoj, ĉambroj kaj eĉ mallumaj anguloj sub la ŝtuparoj estis dense plenigitaj
de la laborantaj ĉi tie homoj. Ĉiuj knaris per plumoj, klakis per kalkuliloj, aŭ
frapis per skribmaŝinoj. Ĉi tiu amaso estis venanta la domon ĉiutage je la naŭa
horo kaj forlasanta ĝin post la kvara je tridek minutoj tiom rapide, kvazaŭ
ĉiuj ejoj brulis en la flamo, aŭ oni atendus artilerian bombardon. Malgraŭ la
kolosala oficistkvanto partiĉelo en Mosĥozupr ne estis granda. Ĝin ĉefis
estraro el kvar personoj, el kiuj tri estis viroj kaj unu virino. En tiu
malfrua horo, kiam Vitalij estis veninta al Zoja kaj ne trovis ŝin hejme, la
estraro estis kunveninta por la kunsido.
En kabineto de kamarado Serebrovskij la aero estis fumplena
kaj kvazaŭ post maldika muslino naĝis la molaj sofoj kaj seĝoj, inkrustita
libroŝranko, antikva murhorloĝo kaj kverkligna skribtablo. Serebrovskij sidis
sur sia kutima loko, apud la tablo, sub la anonco: «Finu vian aferon kaj
foriru». Li aspektis kiel prezidanto en la apogseĝo kun altega dorseto, sed
prezidis ne li. Tamen eĉ ĉi tie, dum la vespera partikunsido, la kamaradoj
estis al li same estimoplenaj, kiel ankaŭ ĉe la taga lumo. Bronza nuda virino
ornamis per sia gracia figuro vitran kampon de lia tablo. En ŝia mano estis
blanka senbrila globo, fluiginta tian molan, laktosimilan lumon. Sub tiu lumo
lia vizaĝo ŝajnis esti vizaĝo de kadavro. Tiom pala estis sulkoplena, bone
frizita haŭto kaj tiom ege flaviĝis liaj duonfermitaj palpebroj. Insiste
grimpanta tra la maldensaj nigraj haroj arĝentaĵo atestis almenaŭ kvar kaj
duonon da dekoj de travivitaj jaroj. La okuloj de Serebrovskij, kiam li ĉesis
dormeme aŭskulti kaj parolis mem, lumis malbrile kaj mirigis per sia senkolora
malvarmo.
— Do kiel ni decidos, kamaradoj? — diris li,
indiferente ĉirkaŭrigardante la kunvenon. — Jen Ivagin proponas kamaradon
Zorin.
La kunveno silentis. Sekretario de la ĉelo, Popov, viro kun
simpla vizaĝo, estis rigardanta al Serebrovskij per iom tro larĝe malfermitaj
okuloj. Tio ne signifis tamen la miregon. Tian aspekton li havis konstante.
Inĝeniero Vinokurov, korpulenta mezkreska viro kun luksa ruĝa hararo, modeste
mallevis la rigardon. Juna malgrasa teknikisto, labkoro Ivagin sulkigis la brovojn kaj viŝis la
okulvitrojn per anguleto de la naztuko. Persona sekretario de kamarado
Serebrovskij, Zoja Ivanovna Ŝipova malice ridetis kaj rigardis la bronzan
virinon per la duonfermitaj brunaj okuloj.
— Eble, ni prokrastus ĉi demandon ĝis la sekvonta
kunveno? — nedecideme proponis Popov, — oni devas antaŭe tiun Zorin trapalpi!
Ivagin nerveme ekfrapis per ostoj de la fingroj sur dikan
vitron, kuŝantan sur la tablo, kaj leviĝis.
— Neniel mi povas kompreni, pri kio temas! Se Zorin ne
povas redakti nian murgazeton, do kiu alia, ha? Zorin estas homo klera kaj
honesta. Kian diablon vi ankoraŭ bezonas? Ha?
Popov strabis la okulojn al Ivagin.
— Li ja estas intelektulo! Kaj senpartia!
— Lasu vi, Popov, vian opinion pri intelektuloj! Intelektuloj
diversaj estas! Strange vi pensas!
Popov kontraŭdiris:
— Li ankoraŭ kvin monatojn ĉi tie ne laboras, kaj tiel
plu!
Tiam ekparolis Vinokurov, multe gestante kaj turnante sin
ĉiuflanken.
— Kamarado Ivagin devas scii, ke en nia inĝeniera medio
estas ne malmultaj malamikoj de la partio. Kaj ne nur inter la malnovaj
inĝenieroj. La partidiskutado, kiu nun okazas, klare montras, kiun apogas la
opoziciuloj! Sed la murgazeto ne estas lasta ĉenero en nia laboro. Cetere, — li
turnis ial sin al Zoja Ivanovna, — mi ne estas kontraŭ kamarado Zorin. Ni nur
malmulte lin konas. Ni provu!
Antikvostila horloĝo sur la muro eksiblis kaj faligis dek
batojn. Ĉe la deka la pordo ekknaris kaj la kapo, tra ĝi traŝovita, demandis:
— Ĉu permesate?
— Permesate! — per filozofi-trankvila voĉo respondis
Serebrovskij kaj en la sama momento Popov, mallarĝiginte la okulojn, kontente
rimarkis:
— Nu jen venis Zorin mem kaj tiel plu!
Vitalij salutis la ĉeestantojn, malbutonumis la palton,
demetis la ĉapon kaj, ne sidiĝante, apogis sin sur dorson de seĝo apud Ŝipova.
— Mi petas ne miri, — senoze diris li, — sed mi decidis
uzi vian kunsidon kaj peti vin pridiskuti mian proponon.
Popov iom levis la brovojn.
— Kian proponon?
Vitalij etendis folion da papero.
— Afero estas tia, ke miaj insistaj petoj, plirapidigi
demandon pri la metropoliteno, ne renkontas simpation de l' administracio. Mi
ne esperas, ke sen via helpo mia laboro havos iun rezulton.
Popov demande ekrigardis al Serebrovskij.
— Al mi ŝajnas, ĝi ne estas afero de la ĉelo! — kun
klare esprimita malkontento tragrumblis Serebrovskij.
— Ĵus mi estis vidinta tragedian pereon de
trampasaĝerino, — ne aŭskultante lin, daŭrigis Vitalij. — Tiaj scenetoj okazas
ĉiutage. La tramo ne kapablas solvi la transportan krizon.
Nun Serebrovskij demande rigardis al Vinokurov, sed tiu
estis konservanta la profundan silenton.
— Mi ĵus estis ĉe vi hejme, Zoja Ivanovna. Vi promesis
ricevi en iu privata domo novan libron pri la metropoliteno en la germana
lingvo.
— Mi penos plenumi la promeson. Sed, ĉu ne dediĉos vi
parton de via tempo, Vitalij Nikolaeviĉ, por la socia laboro? — flankiĝante de
la temo, kontraŭdiris Ŝipova.
— Tio estas?
Popov brue ekspiris kaj kolere ekrigardis Zoja'n. Ŝi
ridetis, ĵetinte iom koketan rigardon al Serebrovskij.
— Jes, — kaptis Serebrovskij la rigardon, — ni decidis
transdoni al vi redaktadon de nia murgazeto. Kiel vi opinias, kamarado Zorin?
Vitalij malserene rigardis la plankon.
— Lasu vi, Vitalij Nikolaeviĉ! — ĵetis maltrankvile
Ivagin. — Vi ja scias, murkoroj al vi konfidas kaj rekte mi al vi diras,
pli bonan redaktoron ni ne trovos!
Vitalij levis la kapon.
— Bone, — diris li, — mi konsentas. Sed la
metropoliteno...
— Tre bone, — ekĝojis Serebrovskij, — Zoja Ivanovna,
enskribu! Pri la metropoliteno ni kun vi poste priparolos!
Antaŭ ol eliri el la domo, kiam dormema pordisto estis
serveme helpanta al Serebrovskij eniĝi en galoŝojn kaj surĵetis sur lin
peltmantelon, Zoja, jam vestita en varma aŭtuna palto kaj bela ĉapeleto, tuŝis
brakon de Vitalij.
— Ĉu vi akompanos min, Zorin?
Serebrovskij aŭdis, returnis sin kaj mezuris ilin ambaŭ per
demanda rigardo. Vitalij trankvile renkontis ĉi tiun rigardon. Zoja staris
apude, sin apoginte sur tabloangulon per unu mano, kaj per la alia surmetante
la altgaloŝojn. Ŝi estis faranta ĉi tion, rigardante ne al siaj piedoj, sed al
Vitalij. La brunaj okuloj brilis kaj en linio de la lipoj sentiĝis io kaprica.
Vitalij ekglitis per la rigardo ŝian malgrandan figureton desupre malsupren,
por unu sekundo haltigis la rigardon sur la piedoj kaj trankvile respondis:
— Bone!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de majo 1928.
Mi, eble, vane alkroĉas la metropolitenon al mia romano.
Sincere dirante, mi konscias, ke mi faras ĉi tion nur por la efekto. La titolo
estas bela. Sed ĝenerale ĝi al mi malhelpas. En la romano temas pri
metropoliteno kaj mi mem okupas min pri la metropoliteno. La leganto povas eĉ
supozi, ke la romano estas aŭtobiografia.
Interalie, mi disreviĝis pri la berlina metropoliteno. Post
kiam la aŭtomato elkraĉis al mi en la manojn la biletojn kaj mi, turninte ilin
antaŭ la okuloj, transdonis ilin al Alice («Tenu, alie mi perdos ilin!»), mi
okupis min per esploro de la stacio. Ĝi brilis en senriproĉa pureco, kvazaŭ la
germana kuirejo. Laktelumantaj lampoj sur la brilanta plafono, envice kvazaŭ
soldatoj de Reichswehr, marŝis
en profundon de la salono inter kahelaj okangulaj kolonoj kaj kadroj. Sur la
muroj, en diverskoloraj makuloj, estis disĵetitaj afiŝoj kun transkapiĝantaj
klaŭnoj, dancistinoj, kuiristoj en ridindaj blankaj kapkloŝoj kaj iuj senpiedaj
rondaj figuretoj. Sub la plafono estis pendigita per brilaj ĉenetoj grandega
ruĝa krajono; sur ĝi estis kuranta surskribo: «Faber».
En diversaj flankoj de la stacio ĉiam ekflamis lumaj literoj
sur blanka vitro, montrante direktojn de la vagonaroj kaj elirojn sur la stratojn.
La vitrigita gazeta kiosko proponis al la pasaĝeroj «Vorwärts» kaj «Rote
Fahne», moskvan «Pravda» kaj blankan berlinan «Rul».
Do, pri kio mi disreviĝis? Jes, la metropolitenon mi
prezentis al mi ĉiam pli majesta kaj grandioza, ol ĝi estas efektive. Alice
mokis min. Kion do mi povas fari? Nur proprokula impreso estas realaĵo!
Alice ne prenis de mi la biletojn.
— Kun ĉi tiuj biletoj, — klarigis ŝi, — vi estos
vojaĝanta ĉie, sed mi veturas kun vi nur ĝis la proksima halto. Mi rapidas la
fabrikon.
Diverskoloraj rubandoj de la vagonaroj, haltante, rapide
ŝmacis, kvazaŭ per lipoj. Post ni aŭtomate fermiĝis la pordo. Nur por unu
sekundo en la fenestro ankoraŭfoje aperis la ruĝa krajono «Faber». Post tio
preter la fenestro ekkuregis grizaj muroj de la tunelo.
Oni frapas. Tio estas Frau Anna, la patrino de Erich. Nun mi
veturos al Rummelsburg, kaj vespere daŭrigos la romanon. Kaj, pardonu min la
kritiko, mi estas hodiaŭ pentronta la plej ordinarajn bildojn. Eble, ĝi estas
malpli bone, ol, se mi, ekzemple, priskribus iun uzinon. Sed kion mi faros, se
la temo de mia romano estas iom alia! Cetere, la kritiko ĉiam estas senindulga.
Mi estu preta aŭskulti la komplimentojn.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
De senhomaj, superverŝitaj per sunradioj, stratoj de la
provinca urbeto, kovritaj de verda herbo, de senmova arĝenta glataĵo de l'
rivero, sur kiu, iom susurante, flue malsupreniĝas festornamita boato, de
deliraj noktoj, de ĉie ĉi, jam forviŝiĝanta el la memoro, la tempo transĵetis
pezan ponton al la hodiaŭo: la ponton trans abismo, disiganta mondon de la
senzorga juneco kaj la mondon de maltrankvilaj zorgoj kaj streĉita laboro. Ĝi
estas Olga, kiu petegis lin donaci al ŝi la infanon, ne pereigi la embriigitan
vivon, ĝi estas ŝi, kiu sen ia ajn hezito estis prenonta sur sin la tutan pezon
de la patrina devo, rifuzi ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn de la seninfana
virino, fordoni ĉiujn fortojn al la nova estaĵo. Jes, ĝi estas ŝi, Olga.
Kaj jen la malpura ĉambro kun ŝtonaj arkoj ĉe la rando de
Moskvo, premanta silento, interrompata nur per profundaj ekspiroj de Olga. Apud
kahela forno en la eta infana liteto aŭdiĝas malfacila, malsana varma spirado,
timiga raŭko en la gorĝo, sensenca infana murmuro, kiun tiel strange enplektiĝis
la prunteprenitaj de plenaĝuloj vortoj:
— Paĉjo, metu la pupon en la elspezon!... Nun vi ne plu
havas la monon... La ĉevaleton en la sekvonta monato...
Kion portas la morgaŭo? Kion venigos la nekonato? Ĉu diros
la morgaŭo la decidan parolon, aŭ denove fluos sendormaj noktoj kaj tagoj, kiel
en malsana deliro, kiam nenio ankoraŭ estas sciata? Du vivoj estas enŝlositaj
en ĉi tiu malgranda estaĵo. La blanka orkapa bukloza knabineto kun saĝaj viglaj
bluaj okuletoj, karesema kaj tiom delikata, kiom povas esti nur bluokulaj
malgrandaj feinoj, la malgranda knabineto kun miriga neinfana prudento; kaj ŝia
patrino, la plenaĝa virino, lia Olga, kun la rompita de la vivo animo. Lia
pasinto. Jes, jam la pasinto!...
Kaj tamen, neelportebla, netolerebla estas tiu peza
ekspirado sur la lito, tiu rapideco de la movoj, kun kiu Olga ĉiuminute
eksaltas, por alkuri la infanon kaj konvinkiĝi, ke la temperaturo altiĝas. Kaj
tamen ne tolerebla estas ĉi tiu memoferemo, ĉi tiu kontraŭstarigo de la infano
al ĉio cetera, ĉi tiu senekzempla patrina egoismo, ĉi tiu malamo, ĉi tiu
postulemo. Lin nervozigas foresto en Olga de iu ajn laciĝo, ŝiaj sendormaj
noktoj, ŝia malĝoja atendado de la plej malbona, ŝia obstineco en la deziro, ke
li, Vitalij sentu la samon. La sovaĝa malkontento instigas lin kontraŭdiri ŝin,
serĉi malpacigon en la momento, kiam la devo igas lin esti por Olga la subteno.
Jes, la junaj knabinoj pasie disputas pri la libro de
Buĥarin, emociiĝas pro la diskutado, komencita en «Komsomolskaja Pravda» («ĉu
oni devas uzi la kosmetikon?»), kuras teatron, forgesante, ke sur la piedoj
estas truiĝintaj pantofloj kaj ne tute freŝe aspektas la robo, entuziasme
aplaŭdas al la aktoroj en «Rigoletto» kaj kaŝe forviŝas larmeton, kiam trompita
Ĝilda konfesas antaŭ la patro:
Estis paroloj dolĉaj.
Kaj tiom varmaj kisoj!..
La junaj knabinoj gaje ĵetas pezajn lignerojn dum volontula
komsomola ripoztaglaboro, aŭ vigle marŝadas la asfaltajn kilometrojn, kantante
revoluciajn kantojn dum demonstracioj. La junaj knabinoj plenigas lernejojn,
universitatojn, kursojn, rondetojn kaj organizaĵojn. Sed la junaj patrinoj,
kiel Olga, kunvenas en kuirejoj, apud petrolmaŝinetoj, kaj elfluigas la
koleron, kolektive malbenante sian sorton. Cirklo de iliaj interesoj
mallarĝiĝas ĝis la vico por ricevi viandon, lakton, ovojn, ĝis la zorgoj pri pureco
de la ĉambro, kaj infanoj, ĝis la revo almenaŭ pri unu libera horo, por iomete
ripozi.
Al Vitalij la malnovaj konatuloj dum la renkontoj diras:
— Vi nemulte ŝanĝiĝis, nur iom pli malgrase aspektas!
Kaj ĵus konatiĝintaj virinoj, ĉiam ripetas:
— Vi havas belan, senteman animon, Vitalij!
Ĉu? La belan animon? Ĉu ne obskuran animon de l' egoisto?..
Ho, por kio li trompis Olga'n, promesinte al ŝi la feliĉan vivon kaj preninte
sur sin nesolveblan taskon? Kion nun fari?
Forkuri de la zorgoj, elgliti el la jugo, ĝi estas iĝi
trompulo, mensogulo, forkuranto de la batalkampo.
Vitalij sidas apud la tablo kaj laboras. Antaŭ li estas
kelkaj libroj en la germana lingvo, aro da skizaĵoj, ĉirkaŭskribitaj folioj da
papero. Vitalij studas konstruadon de l' metropolitenoj en Germanio. En la
ĉambro estas mallume kaj la tablolampo estas envolvita en la ruĝa ŝtofo,
lasante nur mallarĝan strion de la radioj, falantaj rekte la manuskripton. Sed
eĉ ĉi tiu lumo malkontentigas Olga'n.
— Enlitiĝu, — ŝi diras, — via lumo malhelpas al mi.
Vitalij levas la ŝultrojn. Li esperas, ke Olga ne insistos.
Sed ŝi, silentinte kelkajn minutojn, denove ripetas:
— Ĉu vi aŭdas, mi diras, ke vi enlitiĝu. La lampon
kovru ankoraŭ per io. La infano povas vekiĝi.
— Mi ne komprenas, — kontraŭdiras Vitalij, — al la
infano ĉi tiu lumo tute ne malhelpas. Ĝi estas tro malforta. Cetere, mi baldaŭ
finos.
— Vi jam kelkfoje tion estas dirinta. Enlitiĝu tuj,
alie vi igos min perdi la paciencon!
Vitalij silentas kaj ankoraŭ daŭrigas la laboron, strekante
la ĵus skribitan kaj penante koncentrigi la atenton sur nova penso. La penso
ŝajnas esti jam kaptita, sed ĝi estas tiom glita, ĝin deteni estas tiel
malfacile! Se oni permesus al li iom mediti! Ĝi estas tiel originala kaj
interesa penso!..
Olga eksaltas kaj alkuras la infanon. La knabineto retiriĝis
al rando de la lito kaj ŝiaj nudaj piedetoj traŝoviĝas tra la reto. Olga
rapidas kovri ŝin, gardeme returnante kaj aranĝante la littukon. Foririnte de
la infano, ŝi staras silente post Vitalij kaj sulkoj de ŝia frunto streĉe
kuntiriĝis. Ŝi profunde enpensiĝis kaj penas solvi iun malfacilan taskon. De
ŝia severa figuro, de ŝia laca vizaĝo ventumas oferemo kaj senindulgo. Ĉi tiujn
kelkajn minutojn Vitalij travivas kun la kreskanta koleriĝo; la penso
forglitis.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Ne, maltaŭgas! Ne estas bona tia komenco! La leganto estos
justa, se insultos min. Kiu bezonas tiun majestan stilon? «Patrina devo!.. Bela
sentema animo!.. Bluokula feino!.. Forglitanta penso!..» Mirinda banalaĵo! Oni
devas iom distri sin. Mi multfoje rimarkis: Komenco bona — laboro duona kaj
inverse.
Krome, hodiaŭ mi sufiĉe laciĝis kun tiu ĉi Rummelsburg kaj
miaj pensoj tute ne havas poezian karakteron. Ĉu ne pli bone estus skribi por
moskva ĵurnalo artikolon pri Rummelsburg?
Vere! Ĝi ja estas bonega elektrostacio. Al mi oni diris, ke
ĝi estas unu el la plej bonaj en la mondo. La konstruaĵoj de rummelsburga
stacio estas severaj kaj simplaj, kiel malliberejo. Inter ĉiuj ses fenestroj
altiĝas rektangulaj turoj. La fenestroj supreniĝas je kelkaj etaĝoj. Interne,
en la centra salono estas brila pureco kaj maro de lumo. Ĝi penetras ĉi tien
tra la vitra plafono. La kruciĝo de la ŝtalaj kadroj en tia suna tago metas sur
la absolute puran plankon ombran kradon. La ĉambrego estas vasta kaj pura.
Meblaro en ĝi konsistas nur el du tabloj kaj du seĝoj. La tuta ilaro estas sur
la muroj.
Mia berlina kolego, ĉi tiea inĝeniero, ameme haltas antaŭ
ĉiu brilanta ŝraŭbo. Li fieras pri sia stacio.
— 3.270.000 kw horoj ĉiutage. Kvarmiliona berlina
loĝantaro ne bezonas pli multe.
Ĉu ne tro malŝparema estas Berlin? Por kio tiel multe?
Mi fermas la okulojn pro la hela suna lumo kaj strabas sur
la laboristojn en blankegaj ĥalatoj. Ili ridetas al mi, starante apud la
moviloj kaj amike salutas per la kapoj. Mi deziras eldiri mian delongan penson:
— Dum la socialismo la laboristoj estos nur tiaj kaj la
fabrikoj aspektos, kiel palacoj.
— Dum la socialismo, kolego, nenion vi havos! — mokeme
prononcas ies trankvila voĉo post mi.
— Kial vi opinias? — malkontente levas mi la ŝultrojn.
Alta, seka kaj glate razita maljunulo, iom ridetante etendas al mi la manon.
— Inĝeniero Berg.
Mi estas mirigita. Berg? Kial Berg? Ho, jes, Berg en Berlin
similas al Ivanov en Moskvo. Mi nomas min.
— Tre agrable, — rimakras Berg, ĵetinte rigardon al mia
kuniranto, — vi laboros sub mia gvido je konstruo de nova metropolitena linio.
— Ĉu? Mi ĝojas! Mi ĵus estis vizitonta vian kontoron.
— Venu morgaŭ, rekte por la laboro. Mi ricevis leteron
de via estraro. Ni penos pruvi la avantaĝojn de nia tipo de l' konstruado.
— Ni vidu, — evitante la rektan respondon, kontraŭdiras
mi, — sed pri la socialismo vi tamen eraras.
La inĝeniero Berg denove ridetas.
— Mi esperas, ĝi ne malhelpos al ni. Pro tio konstruado
de la metropoliteno en Moskvo ne devas prokrastiĝi.
Ni iras en lumaj salonoj. La konstruaĵo zumas kaj zumo ĉi
tiu jen fortiĝas, jen moliĝas ĝis la facila susuro. En la vaporkaldronejo oni
klarigas al mi, ke dudek vagonoj da ĉiutage venanta karbo estas malŝarĝataj ĉi
tie de unu homo dum du kaj duono minutoj. La aŭtomataj maŝinoj kaj kunpremita
aero forigis ĉi tie la homan laboron kaj la karbo aŭtomate estas transportata
la fornojn. Ĉi tiun miraklon mi enskribas en la notlibreton. Inĝeniero Berg
ironie ridetas.
— Ĝi estas atingita de la kapitalismo.
— Kaj ni transportos ĝin sur la socialisman grundon! —
trankvile kontraŭdiras mi, suprenirante man' apud mano kun mia klasa malamiko,
en kontrolan tureton de la stacio. Ĉi tie estas ĝia cerbo, ĝia direktejo, ĉi
tie respeguliĝas la plej eta falsaĵo en ĝia laboro.
— Cetere, vi vane maltrankviliĝas, — indiferente diras
Berg, la sovetoj renaskos la kapitalismon. Kio alia estas ĉe vi en Rusio nun,
se ne diktaturo de la komunistoj? Ĝi signifas, ke la afero finiĝos per reakcio.
Ne vane Trockij diras, ke Stalin estas ponto de la proleta diktaturo al la
burĝa.
Originalajn tamen opiniojn havas mia estonta estro. Mi komencas
suspekti, ke li estas trockiano. Kio do sekvas? Mi havas nur pluran okazon por
memkontrolo.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
...La penso forglitis. Fine Olga diras riproĉe:
— La infano estas malsana. Ĉu vi ĝin ne kompatos? Mi
petas, kovru la lampon per io ankoraŭ kaj enlitiĝu!..
Vitalij rapide leviĝas kaj kunarigas la foliojn de la
manuskripto. Nesingardeme li movas la seĝon. Ektimigita Olga ĵetas sin al la
lito, sed la infano ne vekiĝis, kaj la spirado, ŝajne, estas pli regula. Tiam
ŝi turnas sin al Vitalij, ne havante fortojn deteni la koleron:
— Ĉu vi ne povus esti pli singarda? Vi tute forgesis,
ke vi havas la filinon!
— Olga, ne maltrankviliĝu! La infano dormas. Nenio
estas timiga dume.
— Ĉiam vi tiel, ĉiam! Malfrue estos, kiam ni havos ion
timigan! Vi estas mirinda egoisto! En tia momento vi pensas pri kio ajn, sed ne
pri la familio! Mi petis vin inviti profesoron Zamjatin. Diru, kial vi ne
plenumis mian peton?
Vitalij ne havas deziron respondi. Li malbonhumore malvestas
sin, provante eviti la respondon. Sed Olga insistas:
— Kial do vi ne respondas? Ĉu vi ne komprenas, ke temas
pri la vivo de via infano?
— Vi eraras, Olga. La kuracisto diris, ke la vivo de l'
infano ne estas en danĝero.
— Nu, certe! Vi simple pensas nur pri la mono!
— Olga, se mi vidus la efektivan danĝeron! Sed ja ankaŭ
la monon ni ne povas disĵeti! Mi jam multe ŝuldas al nia kaso de reciproka
helpo.
— Oni devas, Vitalij, ŝanĝi la laboron. Tiel ne povas
daŭri. Kial vi obstine rifuzas transloĝiĝi provincon? Vi povus ricevi tie pli
altan salajron kaj la vivo tie estas malpli kara.
— Mi jam klarigis ĉi tion al vi centfoje. Mi laboras
por la metropoliteno kaj nenien mi volas transloĝiĝi.
— Sed mi ja ne povas tiel! Ni havas nek meblaron, nek
manĝilaron, nek sufiĉe da vestaĵo. Multajn jarojn mi portas unusaman robon. Mi
rifuzas aĉeti al la infano ludilojn. Ni ne povas aĉeti kurtenojn por la
fenestroj!
Ŝi komencas kalkuli la objektojn, aĉetendajn plej baldaŭ. Al
Vitalij ĝi estas delonge konata. Jes, ŝi pravas, sed kie li prenos la monon?..
Li sentas dormemon. Li lace kontraŭdiras:
— Sed mi ja gajnas ne tiel malmulte!
— Se vi fordonus al mi la tutan salajron! Sed
dekalkuloj, kotizoj, ŝuldoj, procentoj por la sindikato, por la kaso de
reciproka helpo, por viaj senfinaj asocioj. Pripagu la loĝejon, hejtadon,
elektron. Kio do restas?
Vitalij aŭdas la lastajn vortojn kvazaŭ tra nebulo. La dormo
envolvas lin per vato, zorge kovras per litkovrilo. Li sentas sin tiel
komforte...
— Lasu vian metropolitenon! Transloĝiĝu la provincon!
Ĉu vi aŭdas min?
Sed Vitalij jam ne aŭdas. Li aŭdis tion multfoje, kaj nun li
ekdormas. Tamen, streĉante la lastajn fortojn, li respondas per malfacile
moviĝanta lango:
— Mi aŭdas, jes. Vi diris: transloĝiĝu la provincon!
Olga ekspiras kaj ŝiaj larmoj komencas malrapide guti sur la
kusenon. La spirado plioftiĝas. Olga ploras solece, senhelpe.
La plorspasmoj igas lin malfermi la okulojn. Li ĵus estas
vidinta tre strangan sonĝon. Li revenis post longa foresto. Hejme atendas Olga,
kun kiu li antaŭ la forveturo edziĝis. Kaj sur la vojo renkontiĝas multaj
konatuloj. La malnovaj kamaradoj kaj la knabinoj, kiujn li iam estis amanta. Li
afable salutas ilin. Pri ĉiuj ili li konservis varmajn karajn rememorojn. Li
disiĝis iam kun ili kun malĝojo en la animo, sed sen akra doloro.
Subite ĉe la stratkruciĝo lin aliras Olga. Sed ne tiu, kiu
atendas lin hejme, la alia. Sensencaĵo akiranta en la sonĝo forton. Li komencas
kompreni, ke li havas du Olga'jn. Unu atendas lin, lia edzino. Ŝi devas esti
vestita en la hejma simpla, eĉ malriĉa robo. Ŝi restas hejme kaj amas lin. La
alia estas ĉi tie, antaŭ li, ĉe la stratangulo, en konata tumulto de la
hejmourbo. Ŝi estas vestita ial en blanka somera mantelo, malgraŭ la vintra
frosta tago kaj tuta ŝi estas hela, luma, suna. Ŝi staras kaj rigardas lin,
radiante pro la ĝojo. Strange!.. La konscio nebuliĝas kaj en la kapo oni treege
frapas. Alvenis demalproksime amata Olga, sed tiu, alia?.. Ties konturoj
malaperas kaj li vidas nur ĉi tiun kaj nur ĉi tiun li bezonas. Kiel li povis
erari? Ŝi rigardas lin karese alloge. Li alpaŝas ŝin, prenas je la mano. Ŝi
ĝojas, treege ĝojas. Ŝi petas rakonti pri novaĵoj, parolas pri la siaj. Li
malmultvorte respondas, poste intercetere rimarkas:
— Ĉu vi scias, Olga, mi ja edziĝis!
Ŝi per la tuta korpo ektremas, forpuŝiĝas de li kaj timigite
ekrigardas liajn okulojn;
— Karulo, sed mi? kiel do mi?..
Kaj denove li sentas akran doloron en la koro. Li deziras
ekkrii:
— Mi ne komprenas! Mi ne volas! Por kio tiu dualismo?
Li mallevas la kapon kaj daŭrigas:
— Ĉu vi scias, kun kiu? Kun Olga Taraseviĉ...
Ŝi malkonfide ridetas, balancas la kapon. En tiu momento
aliras inĝeniero Vinokurov.
— Kamarado Zorin, eble, vi forlasos nin por unu minuto?
Vitalij malkontente ekrigardas lin, malvolonte etendas al
Olga la manon kaj rapidas sur la deklivo malsupren, en direkto al la hejmo. Kaj
jam klare prezentas al si la renkonton kun tiu Olga, kun la alia, kiu estas
tie, hejme. Rapide mallumiĝas kaj venas la vintra krepusko. Frostiĝas marĉetoj
sur la stratoj kaj la glacio krakas sub la piedoj. Li preterkuras malnovan
konstruaĵon de ŝvitbanejo, forĝejon, komercejojn. Li rapide aliras la domon,
supreniras la ŝtuparon, enkuras la ĉambron, formovas la pezan veluran kurtenon
kaj nerveme krias:
— Olga hejme?
... En la ĉambro estas mallume kaj senbrue. Olga staras, sin
klininte super la infana lito. Vitalij penas malfermi la okulojn. Olga parolas
flustre:
— Kial vi ĉiam krias nokte? Ĝi estas terure kaj, krome,
mi timas, ke vi vekos la filineton. Sed, dank' al dio, la temperaturo
malaltiĝis. Ne kriu plu, mi petas!..
Ŝi enlitiĝas tute trankviliĝinte. La ĉambron tra la
fenestroj insiste penetras la matena lumo.

Jaŭzo: Rivereto, trafluanta Moskvon.

Mosĥozupr:
mallongigita «Moskovskoje Ĥozjajstvennoje Upravlenije» (Moskva Trusto por Urba
Mastrumo).

Schlesischerbahnhof:
Pr. «Ŝleziŝer Banhof» (Silezia Stacidomo), en Berlino.

Rot Front, Genosse!:
«Ruĝ' Front', kamarado!» — saluto de la germanaj ruĝfrontanoj.

Rautendelein:
Pr. «Rautendelajn», — arbara feino (personaĵo el famekonata dramo «La droninta
sonorilego» de H. Hauptmann).

Labkoro: mallong.
«laborista korespondanto» (ruslingve rabkor).

Murkoro: korespondanto
de murgazeto.

Reichswehr: Pr.
«Rajhsver» — postmilita germana armeo.

Comments

Parto 02

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019
... de junio 1928.
En la kolosaj vitrinoj brilas juvelaĵoj, moviĝas reklamataj
modeloj, susuras, kiel falanta akvo, silkoj. Belaj vivantaj pupoj, vestitaj en
luksaj roboj, afable ridetas al mi el post la vitroj, vaksaj virinaj piedoj
allogas aĉetantojn de la ŝtrumpoj. En la juvelaj magazenoj kiel bluaj, ruĝaj,
verdaj fajroj, flamas gemoj. Sed antaŭ la enirejoj sidas sur benketoj
bonaspektaj tute blankaj maljunuloj, konvene vestitaj, kun pluvombreloj en la
manoj: vi mem devas diveni, almenaŭ pro la malĝojaj vizaĝoj, ke ili estas
almozuloj.
Mia aŭtobuso haltas apud ŝtona preĝejo, antaŭ la rivero Spree. La traveturo trans la ponton estas
malpermesita. La publiko malrapide eliras. Sur la ponto ariĝis policistoj en
nigraj lakkovritaj ĉakoj. Mi aliras la ŝtonan pontbalustradon. Malsupre
tumultas belvestitaj vaporŝipetoj kaj la rivero, enforĝita en ŝtono, vivas.
Droninta en sunradioj banejo facile balanciĝas sur la ondoj.
— Kio okazis? — demandas mi. La policisto ĝentile
almetas la manon al la ĉaprando.
— Oni atendas malordon!
Antaŭ la enirejo sur la ponton amasiĝas la popolo. Aŭdiĝas
ekscititaj voĉoj. La policistoj formas seninterrompan ĉenon. Parto el ili tenas
per direktiloj satajn grasajn ĉevalojn, la alia sin apogas je bicikloj. Super
amasiĝinta aliborde homgrupo balanciĝas diverskolora afiŝo kun portreto de
Gindenburg. Mi havas bonan vidsenton kaj mi eĉ povas kompreni grandliteran
gotikan tekston:
Starante sur altaĵo, unu post la alia elpaŝas la oratoroj.
Jen parolas ia solida viro, en senriproĉa jako kun pluŝa kolumo. Li havas
energian buŝon kun akre mallevitaj lipoj kaj altan frunton. Parolas li tre
neklare kaj kompreni lin estas maleble. La kunvenintaj apud la balustrado
civitanoj primokas lin. Junulo en uniformo de ruĝfronto, metinte en buŝon du
fingrojn, aŭdigas egan fajfon. La policistoj malsereniĝas.
— Ĉu Otto Ŝraŭbe?
— Ho, Genosse! — Ni havas balotkampanjon. Ĉiu klopodas
por la siaj. Jen ĉi tiuj babilas pri patriotismo kaj bezono konstrui
kirasŝipojn!
En la aero komencas io zumi, ie sub la suno mem briletas
arĝenta alo kaj sur niajn kapojn ŝutiĝas pluvo de agitfolioj.
— Kiu deziras neniujn kirasŝpojn, voĉdonu por la
socialdemokratoj!
— La socialdemokrataĉoj agitas. Ili estas kvazaŭ
kontraŭ la kirasŝipoj, sed fakte — nenia diferenco! Nu, ne gravas! Ni ankaŭ ion
faras.
Aliflanke de la rivero sur la tribuno aperas lerta malgranda
homo. Eble, li estas deklamisto. Planante ĉiun geston, ĉiun toneton de la voĉo,
li samtempe ludas per sia vizaĝo, per sulkoj ĉirkaŭ sia buŝo, per sia rigardo.
Kion li parolas? Li povus nenion paroli. Anstataŭ li parolas lia moviĝema
korpo.
— Li estas danĝera malamiko! — diras Otto, — ni iru!
Li subite ekkaptas mian manikon. Tiumomente ĉio ĉirkaŭ ni
ekmoviĝas. La homamaso subite regrupiĝas. Ĝi formis cirklon, kaj en la centro
aperas neniu alia, ol Erich Ŝmidt.
— Kamaradoj! — krias li, streĉante la voĉon, — sub
gardo de la polico la faŝistoj kaj socialdemokratoj agitas por siaj kandidatoj!
Ne balotu por ili! Ili konstruas kirasŝipojn, ili intencas sufoki nin, ili
volas ŝtopi al ni la gorĝojn. Por komunistoj, por defendo de l' proletaro, por
defendo de l' Sovetunio!
— Rot Front, Rot Front! Rot Front!
La policistoj emociiĝas. Oficiro en blankaj gantoj diras
mallaŭte ordonon. Tuj komenciĝas en la homamaso tumulto. La policistoj komencis
atakadon kun gumbastonoj en la manoj. Mi sentas, ke iu kaptis mian manon. Mi
rapide returnas min. Apud mi estas Alice. Sia vizaĝo estas maltrankviligita.
— De kie vi aperis? — mirigite demandas mi, sensukcese
penante defendi ŝin per mia korpo de la homamasa premo.
— Poste, poste! Antaŭe ni eliru!
Blasfemoj kaj krioj flugas tra la aero. Arogantaj
komsomolanoj krias:
— Fuj! Malhonoro! For socialpolicistojn!
Iu ekkantas malpermesitan kanton. Ĝi daŭras kelkajn
minutojn. Poste subite interrompiĝas. La homamaso maldensiĝas sub batoj de la
gumbastonoj. Du falintaj sur la pavimo laboristoj krias ion koleran kaj
indignan. Kelkaj policistoj kuras post ni.
— Vi ne devas trafi en manojn de la polico! — rapide
diras Alice.
Ni kuras trans la placo al pordego de kvinetaĝa domo kaj
preskaŭ kunpuŝiĝas kun oficiro. Ni haltas. La oficiro, mirigita, rigardas
Alice'n per larĝigitaj okuloj. Ne ellasante mian manon, ŝi nerveme mordas la
lipojn. La policisto, atingante nin deposte jam estas kaptonta min je kolumo de
la jako, sed la oficiro rekonsciiĝas.
— Bonvolu, fraŭlino! Trairu!
En lia voĉo estas sentata mirego, miksita kun malkontento.
Sed li almetas la manon al la ĉaprando tiel ĝentile, ke mi demande ekrigardas
Alice'n.
La ŝtona korto estas preskaŭ malplena. Ĝi estas mallarĝa kaj
la suno ĝin ne penetras. La brikaj kvinetaĝaj konstruaĵoj aspektas en siaj
postaj partoj malafable. Kelke da infanoj ludas sur la asfalto, kurante unu
post la alia. Strangege sonas en iliaj infanaj buŝetoj la germanlingva
parolado. Kvazaŭ ili ekkrias dum leciono de la germana lingvo parkere
ellernitajn frazojn.
Alice spasme spiradas. La vizaĝo ruĝiĝis kaj la okuloj
brilas pro la malbone kaŝata indigno.
— Ĉu ĝi ne estas libero de parolado? — diras ŝi
mallaŭte.
— Kion do ni faru, Alice? Ĉu ĝi estas malprospero?
— Nenia malprospero! — vigle ŝi kontraŭdiras. — Ni
daŭrigos. Ni agitas por la kvina listo.
Ni eliras la straton kaj sub la ŝtona arko kunpuŝiĝis kun
Otto.
— Ha! Fine, diablo prenu, mi trovis vin! Kie vi
malaperis?
Alice ridetas.
— Mi decidis ien forkonduki la kamardon. Li estas ja
agento de Komintern! — La stratoj estas plenaj de la balottumulto. La bariloj
krias pri tridek listoj per senestetikaj afiŝoj. Sur la pavimo bruegas
pentritaj ŝarĝaŭtomobiloj. El post angulo aperas procesio de striitaj bagnuloj.
Ili iras sen iu ajn gardistaro kaj portas afiŝojn. Alice klarigas:
— Ni postulas amnestion por niaj politikaj
enkarcerigitoj. La komunista partio batalas por la amnestio. La laboristaro
devas baloti por la komunistoj.
Post la bagnuloj kuregas la popolo. Otto estas senlaca.
Malatentante policiston kaj forgesinte, ke post la plej proksima stratangulo
ĵus okazis la lukto, li ekstaras ĉe la stratkruciĝo kaj etendas la manon, la
procesio haltas kaj denove en unu momento kreskas la homamaso. Orkestro el
blankaj instrumentoj mole plenumas la Internacion. El la fenestroj elŝoviĝas
kapoj kaj scivoleme rigardas malsupren. Kelkie oni svingas per ruĝaj tukoj.
— Kamaradoj, — krias Otto, — tuj parolos Thälmann!
Eta gramofono alte leviĝas en la aero kaj ronke aŭdigas
malkompreneblajn sonojn. La publiko ne komprenas, tamen honorigas en persono de
l' gramofono la kamaradon Thälmann kaj la komunistan partion.
En Berlin ekbruliĝis la fajroj. Fabele transformiĝis la
urbo.
La mirakla asfalto, kvazaŭ mallumaj kanaloj de Venecio,
duobligas blindigan tremantan lumon de reklamoj, vitrinoj, ĉirkaŭigitaj de
diverskoloraj fajroj, kafejoj, varieteoj kaj teatroj. Kune kun aŭtoj glitas sur
la pavimo la respeguloj de iliaj lanternoj. Fluoj de la lumo interkruciĝas en
la aero. En la ĉielo senbrua aeroplano skizas inter la steloj smeraldajn
literojn:
— Voĉdonu, por la socialdemokratoj!
Rondaj verdaj kaj flavaj okuloj de elektrosemaforoj
malrapide ekpalpebrumis en ĉiujn flankojn. Sur viaduktoj de la supertera
fervojo ekflamis devizoj. Sur fasadoj de kvinetaĝaj konstruaĵegoj saltas,
kurbiĝas, malsupreniĝas kaj leviĝas fluetoj de fajroj. La fajrofesto fariĝas
grandioza spektaklo.
El malfermitaj fenestroj de kafejoj kaj teatroj aŭdiĝas gaja
muziko de charlestown'oj, frotado de piedoj kaj klakado de korkoj. Fleksiĝintaj
nudigitaj dancistinoj dolĉe rigardas el la grandegaj fotoportretoj, pendigitaj
en pordoj de kafejoj kaj la enuanta pordisto, kunmetinte postdorse la brakojn,
indiferente rimarkas:
— La eniro estas libera!
Sed preter, preter! Hodiaŭ pudro, parfumo, sapo kaj la
virina korpo estas sur la malantaŭa plano! Vane ĉi tiuj ĉarmaj elegantaj kaj
tute modestaj virinoj, diferencantaj de la ĉiuj ceteraj nur per siaj purpuraj
lipoj, deĵoras ĉe angulo de la brila Friedrich-strasse, esperante sian kutiman
gajnon. Vane sub la sonoj de elfluganta el restoracio «Jazzband'o», ĉifitaj de
l' vivo rusaj «eksulinoj», penantaj konkuri kun la berlinaj profesiulinoj,
trudas al solidaj burĝoj sian maljuniĝintan korpon. La silko de multekostaj
ŝtrumpoj, brilo de lakpantofloj, alloga ĉapelo, kaŝanta la vizaĝon, hodiaŭ ĉio
ĉi allogas malpli, ol tridek balotlistoj, kriantaj pri si ĉiuminute, ĉiusekunde.
La kalejdoskopo de la reklamaj fajroj ĉesis servi hodiaŭ al
tio, al kio ĝi servas ordinare. La elektro perfidis la homajn kapricojn. La
elektro altiras hodiaŭ atenton al la plej urĝa, momenta, al la plej necesa. Kaj
kvankam la burĝaro estas tute certa, ke venkos tiuj brilantaj sur la centraj
stratoj devizoj de iliaj partioj, tamen kiel fantomo timigas ĝin la modeste
lumigita cifero «5», okupanta sur Bülow-Platz la tutan kvinetaĝan severan
fasadon de la Centrejo de l' kompartio, la cifero, preskaŭ eniĝinta en la
tegolan tegmenton.
— Ĉu ni ne veturu hejmen, Alice? Mi ne volas reveni tre
malfrue. Almenaŭ du horojn mi devas dediĉi al mia laboro.
Mi skribas denove pri Mosĥozupr. Sed ĉi tiu ĉapitro estas
diversflanke necesa en mia romano. Ĝi devas vin meditigi.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Ĉiulunde en akceptejo de kamarado Serebrovskij inter la dua
kaj tria horoj estis ega tumulto. La eta ĉambreto, kun fenestroj, rigardantaj
en la korton, ne povis akcepti ĉiujn dezirantojn. Tial parto de la vizitantoj
restis en la ĝenerala kancelario. Ĉi tie la vizitantoj estis starantaj dum
longaj horoj, sin apogante je la bariero kaj delogante la oficistojn de la
laboro. Plej ofte la oficistoj bonhumore estis mem partoprenantaj la kolektivan
konversacion. La signalon estis donanta la kancelariestro Osipov. Formetinte la
okulvitrojn kaj traviŝante ilin per salvigita naztuko, li fieraspekte
ĉirkaŭrigardis la kancelarion kaj turnis sin al plej proksima petanto, mortanta
pro la enuo:
— Kiun do aferon vi, civitano, havas al Mikaelo
Sergeeviĉ?
La vizitanto, sentante, ke al li malsupreniras persono,
okupanta nemezureble altan postenon, konfuziĝis kaj fuŝe klarigis celon de sia
vizito. Interne esperante, ke la altpostena persono helpos lin pli rapide trafi
al la direktoro li memorigis, ke venas jam la kvinan fojon.
— Tiel, tiel, — kapjesis majeste kamarado Osipov, —
kompreneble! Tute kompreneble! Nenio estas ŝanĝebla! La estraro ĉiam estas
okupita!
Li frotis la kalvon per sulkiĝinta maljunula manplato, kaj
montrante nigrajn restaĵojn de la putriĝintaj dentoj, sensone ridetis. La
vizitanto ekspiris, konsentante. Kamarado Osipov ofte estis parolanta ankaŭ kun
la oficistoj pri familiaj novaĵoj. Okazis iufoje, ke la oficistoj ĥore estis
dankantaj lin por iuj malgravaj komplezoj. La patrino de unu dankis por
enirbiletoj en ŝvitbanejon, la onklino de l' alia petis komuniki al li elkoran
dankon por tramkvitancoj, patro de la tria ĝojus vidi kamaradon Osipov en sia
hejmo kaj transdonis per sia filo, ke la aŭtobusaj biletoj jam elĉerpiĝis.
Sopireme ĉirkaŭrigardante multsignifajn surskribojn sur la
muroj («Ne forlogiĝu de la laboro!», «Ne malŝparu la tempon por la personaj
aferoj!», «Estu afabla kun la vizitantoj!»), la vizitantoj estis aŭskultantaj
samtempe telefonajn interparolojn kaj partoprenis la ĝeneralan konversacion.
Neniun mirigas la fakto, ke la telefonon uzis plejparte maŝinskribistinoj,
interkonsentante pri la rendevuoj, kaj por oficaj bezonoj la oficistoj preferis
kurierojn kaj poŝton.
Kiel registristo, servis ĉi tie eksprincino Sofio Sergeevna
Velikonskaja. Nun ŝi estis nur malbonkaraktera maljunulino kun perditaj haroj kaj
akra nazo. Ŝi ĵus estis registrinta en la ĵurnalo inviton al administranto de
planfako, kamarado Popov, veni por raporto al kamarado Serebrovskij. Kaj en tiu
momento ŝian atenton altiris la ĝojiga okazintaĵo. En la pordo aperis juna
ĉarma estaĵo kun purpuraj vangoj kaj bluaj okuloj. La ĉarma estaĵo estis
vestita en malnova palto, nelaŭmoda ĉapelo kaj truiĝintaj altgaloŝoj. Ekvidinte
Sofion Sergeevna'n, la estaĵo sin ĵetis al ŝi post la barieron kaj kisis ŝin.
— Ivan Pavloviĉ! Ĝi estas mia bonevino Vera. Mi petas
konatiĝi! — kortuŝe diris la princino.
— Tre agrable, — ekstarinte sur la loko kaj afable
premante la malgrandan maneton, respondis kamarado Osipov. — Tre agrable!
— Ĉu vi memoras, Ivan Pavloviĉ, mi estis parolinta kun
vi pri ŝi.
— Jes, jes, certe mi memoras! Sed ni ja devas baldaŭ
malpligrandigi nian oficaron. Kiun do mi estas liberigonta de la ofico?
Efektive, li neniun povus liberigi de la ofico. La tasko ne
estis por Ivan Pavloviĉ solvebla.
— Mi tre bedaŭras! — diris la knabino senreviĝante.
Ivan Pavloviĉ ekrigardis ŝian malnovan palton kaj aldonis duonvoĉe:
— Interparolu kun Mikaelo Sergeeviĉ! Eble li ion
aranĝos, dank' al sia delonga amikeco kun via onklino.
Tiumomente la pordo malfermiĝis kaj tra ĝia mallarĝa
aperturo traportis la grasegan korpon civitano proksimume sesdekjaraĝa. Li
estis vestita en peltomantelo kun kastora kolumo kaj astrakana malnovreĝima
antaŭrevolucia ĉapo. Ĵetinte ĉirkaŭe rigardon per la mallarĝaj okuletoj, la
civitano trasekvis la akceptejon.
— Kiu estas? — demandis unu el la vizitantoj,
miregigita per la subita silento.
— Petro Ivanoviĉ Dobroĥotov! Granda komercisto! La
domon deziras konstrui, — serveme klarigis kamarado Osipov.
— La pano nia! — aldonis severe elpost sia krado la
kasisto kun barbeto a-là Kalinin.
Responde la oficistoj ĥore ekridegis. En la pordo de l'
akceptejo aperis miniatura figureto de Zoja Ivanovna. Rapide ĉirkaŭrigardinte
la vizitantojn, kaj ĵetinte en cindrujon cigared-restaĵojn, ŝi estis nomonta la
feliĉulon. Sed princino Velikonskaja eksvingis la brakojn kaj elkuris el post
la bariero.
— Zoja Ivanovna, mia kara, estu tiel afabla! Nur por
unu minuto lasu trairi mian nevinon! Ne povas ja ŝi atendi la tutan tagon!
Zoja Ivanovna ekrigardis la knabinon per la kritikemaj
okuloj, kaptinte ŝian tutan figuron, de la bele sidanta kapo ĝis la malgrasaj
piedoj en la malpuraj altgaloŝoj kaj ĝentile konsentis:
— Bone, kamaradino, iru kun mi!
Kaj jam enirante la akceptejon, aldonis:
— Post kiam eliros Dobroĥotov, trairu la kabineton!
Vitalij sidis en la akceptejo kaj vidis, kiel indignis la
vizitantoj. Mezaĝa nerazita viro en kalviĝinta leda jako, verŝajne laboristo,
nomis Mosĥozupron komercejo. Ĉi tion Zoja Ivanovna malatentis. Mem Vitalij
klopodis ricevi aŭdiencon de la administranto jam la duan monaton kaj pense li
konsentis kun la laboristo.
Dobroĥotov eliris de Serebrovskij post du minutoj, rapide
butonumante la palton. Liaj movoj estis ŝtele rapidemaj. Sur la purpura sulka
vizaĝo estis skribita ĝojo, ĉar la afero prosperis kaj samtempe estis videbla
timo, ke io neatendita stariĝos sur la vojo. Kunpuŝiĝinte per la rigardo kun
Vitalij, li momente forturnis la okulojn. Silente ŝovinte al Zoja paperon, li
malaperis post la pordo. Zoja movetis al la pordo la nevinon de princino
Velikonskaja. Sin tuj sekvis, nek unu vorton dirinte, longega verdvizaĝa viro.
La laboristo ekinsultis kaj Vitalij decideme movis sian
seĝon al tablo de Zoja. Samtempe li ekpensis, ke la artikolon de Ivagin pri
burokratismo en Mosĥozupr estas neceso tuj presigi. Ĝi enlokiĝos espereble en
la proksima numero. Rimarkinte la movon de Vitalij, Zoja malzorge alŝovis al li
skatoleton «DELI».
— Ekfumu, Zorin!.. Kiel? Ĉu vi ne fumas? He, vi!.. Kio
al vi okazis? Pri kio vi miregas? Ĉernjaev trairis ekster la vico? Sed ĉu mi
povus teni lin je la faldoj?
Ie sub la tablo tintis la sonorilo kaj Zoja, ĵetinte sin for
de la seĝo, enkuris la kabineton. Vitalij prenis el sub la sorbilo la paperon
kaj rapide trakuris ĝin per la rigardo. Ne restis loko por duboj. Serebrovskij
estis kunligita kun Dobroĥotov almenaŭ per amika kontakto. Li estis ordoninta disponigi
terareon al la privata persono. Zoja ellasis el la kabineto princidinon
Velikonskaja kun Ĉernjaev kaj enlasis tien la laboriston. Post tio ŝi turnis
sin al Vitalij:
— Jes, do, ĉu vi vidas, Zorin, Serebrovskij ne toleras
tiajn aferojn. Sed Ĉernjaev estas fakestro. Li bezonas en sia librejo
helpantinon. Jen la tuto! Ĉiuj estas kontentaj!
Ĉar Vitalij, nenion komprenante, rigardis sin per larĝe
malfermitaj okuloj, Zoja ridis.
— Ĝi ŝajnas por mi tre simpla, sed vi estas ankoraŭ
ofte mironta.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de 1928.
Mi devas denove interrompi mian laboron. Kamaradoj
ruĝfrontbatalantoj invitis min legi raporton pri USSR. Mi ne kuraĝas rifuzi kaj
en kadroj de legaleco, kiom eble plej detale, mi rakontos al ili pri konstruado
de l' socialismo en USSR. Ĝi estas, verŝajne, pli utila, ol verki la romanojn.
La lokalo, en kiu estas legota mia raporto, estas fama
bierejo. La mastro, babilema maljunulo, fieras, ke ĉe li gastis iam Lenin mem.
La bierejo ĉiam estis konata pro siaj revoluciaj vizitantoj kaj kiel heredaĵo
transiris de la malnova batalkapabla socialdemokratio ne al perfiduloj la
socialfaŝistoj, sed al la spartakanoj, komunistoj, ruĝfrontbatalantoj. En la
antaŭa ĉambro ĉio statas, kiel ankaŭ en ĉiuj ceteraj bierejoj. Staras malnova
malagordiĝinta piano, orkestro «ĵazzband» el kvar personoj surdigas la
vizitantojn per sovaĝa kakofonio, malgrasa kantisto kun kaviĝintaj verdaj
vangoj penas ĉiuvespere malaŭdigi bruon de la kupraj teleroj kaj tamburoj per
ekzotikaj motivoj. Apud la tabletoj sidas kutime kvin-ses personoj, tute
respektindaj kaj lojalaj al la trikolora standardo. Ili pacience toleras la
muzikon kaj eltrinkas po kelke da ŝaŭmantaj kruĉoj da biero. Iufoje venas plena
laborista familio kaj tiam, la patro mendas por la infanoj nigran munĥenan,
tiel dolĉan, bieron. La mastro karese rigardas elpost sia longa tablo kaj
volonte partoprenas interparolojn kun la vizitantoj. En ili oni notas la
vivkarecon, senlaborecon, malkompatemon de la entreprenistoj, sed en ili nenio
estas mallegala.
La ruĝaj frontbatalantoj kunvenas en la dua etaĝo. Oni devas
tien leviĝi kaj ĉio tute ŝanĝiĝas. Mi estas konsternita. Unumomente mi
transflugis milkilometrajn spacojn kaj nun estas hejme, en ruĝa anguleto de unu
el moskvaj fabrikoj. Mi ne havas nun la tempon ĝin ĉirkaŭrigardi. La ĉambro jam
estas plenega. Ni kun Erich iom malfruiĝis.
Sed, komencante de tre singardema rimarko, ke ĝi estas nur
informo pri la stato de popolekonomio en USSR, mi glitas per la okuloj sur la
muroj. Jen kontraŭ mi pendas ruĝa tolaĵo kaj helaj literoj batas kontraŭ la
okuloj:
— «Milito al la imperialista milito!» Sub ĝi la tuta
muro estas okupita de la internacia korespondo. Ion similan aranĝis mi mem,
servante iam en ruĝarmeana taĉmento. La taĉmento korespondis en esperanto kun
eksterlandaj laboristoj. Sed mi pendigis sur murojn afiŝojn en la germana
lingvo kun postulo liberigi Max'on Hoelz'on kaj helpi al infanoj de politikaj
enkarcerigitoj. Ĉi tie do la afiŝoj parolas, kontraŭe, per la pura rusa lingvo
pri rebaloto al sovetoj, pri prunto por ŝtatindustriigo, ktp. La centro de la
anguleto estas plej internacia. Ĉi tie estas leteroj kaj fotoj de sovetiaj
ruĝarmeanoj. Mi pli larĝe malfermas la okulojn, penante kompreni, ĉu ne en esperanto
estas skribita per grandliteroj dokumento, pendigita en la centro mem? Mi
parolas pri senlimaj dezertaj kampoj, tiel malsimilaj al la diligente
kulturitaj pecetoj de la germana plugejo, pri malriĉaj vilaĝoj, pri kovritaj
per pajlo, fumigitaj, domaĉoj, pri milionoj da etaj mastroj, konsistigantaj
egan plejmulton de loĝantaro de la socialisma lando. Mi rakontas pri la
kaŝantaj sin en mallumaj anguloj klasmalamikoj de la soveta proletaro, pri
mortigoj de vilaĝaj korespondantoj, pri sabotado kaj intenca malhelpado de la
intelektularo, pri spekulado de privataj komercistoj, pri ekflamoj de
antisemidismo, pri senkultureco, pri manko de la plej elementaraj teknikaj
mekanismoj. La aŭdantaro aŭskultas, malferminte la buŝojn. Otto sidas sur la
unua benko, malfermeginte la okulojn pro mirego. Kun ĉiu minuto li
plikonsterniĝas. Erich malsereniĝas. Lia granda figuro en la kunvenestraro
esprimas klaran malkontenton. Rudolf Riz, sekretario de unu el la apudurbaj
ĉeloj, la ekstrema sur la dua benko, forrampis al la rando mem kaj, metinte la
kapon sur la manplaton, ne forturnas de mi la rigardon. Alice en la kvina vico
fiksis sur min la komprenantajn saĝajn okulojn. Komencinte rakonti pri la
burokratismo, mi por unu minuto eksilentas, ne sciante, ĉu decas rakonti ĉion?
Erich almovas al mi kruĉon da biero. Mi detrinkas iom. Stormo de la indigno
kaptas subite la malgrandan salonon. Erich vane sonoras. Otto krias, ke li
kredas eĉ nek al unu mia vorto, ke ĉio, dirita de mi, estas aroganta mensogo
kaj kalumnio pri Sovetio, neniam li legis ion similan en la gazetaro, ke mi
estas neniu alia, kiel menŝeviko, aŭ almenaŭ trockiano. Juna
knabino-komsomolanino postulas senprokraste komuniki al CK de Sovetia Komunista
Partio pri mia kontraŭsovetia elpaŝo. Iu dubas pri miaj dokumentoj kaj proponas
kontroli tuj mian sovetan pasporton. Mi sidas silente, trankvile rigardante la
emociiĝintan aŭdantaron. Mi estas kontenta pri la efiko. Rudolf Riz ankaŭ estas
kontenta.
— Genosse pravas, — diras li. — Mi ĝojas, ke vidas la
sovetian civitanon, ne timantan la veron. Sed li devas ankoraŭ konkludi. Mi
dubas, ke ĉiuj malfacilaĵoj, kiujn renkontas la sovetia proletaro, estas sekvo
nur de l' objektivaj kaŭzoj.
Denove ekflamas la bruego, sed tuj ĝin estingas la energia
sonoro en mano de Erich. Al la tablo aliras Alice. Ŝi iom emociiĝis kaj en ŝia
voĉo estas aŭdebla la detenata indigno.
— Kamaradoj! Riz ne pravas! Ĝi signifas nenion kompreni
tie, kie por la komunisto ĉio devas esti klara, aŭ al ĉio aliri kun la tendenca
vidpunkto. La kamarado ne estas fininta la raporton. Li rakontis pri ĉio, kio
subfosas la organismon de la soveta lando. Li estas kalkulinta la ulcerojn,
manĝantajnĵian korpon. Ĉu ĝi signifas, ke la organismo senpere malsanas? Ĉu ĝi
signifas, ke en USSR estas nur malbonaj kuracistoj, ne kapablaj kuraci la
vundojn, restintajn post la milito? Ĉu ĝi signifas, ke la organismo detruiĝas
kaj ne venkos en la batalo? Ĉu ni ne estis ricevantaj leterojn el USSR? La
sovetiaj kamaradoj ĝuste tial estas fortaj, ke ili ne timas malkaŝi siajn mallumajn
flankojn. Ne timas, ĉar oni devas vidi sian malamikon, por sukcese kontraŭ li
batali. Ĉu ne en tiu ĉi salono ni estis legantaj dum la lasta kunveno leteron
de la ruĝarmeanoj pri la kontraŭrevoluciuloj en Ŝakty? La kamarado daŭrigu kaj
ni ne maltielpu al li!
Mi rigardas Alice'n miregante. Kie ŝi akiris tiun klaran
penskapablon, pro kiu ŝi tuj ekkaptas esencon de la problemo? Ja ŝiaj kamaradoj
ne povis trovi eliron el la tripina arbaro! Efektive, ŝi estas interesa
knabino!
— La kamaradoj demandu kaj mi respondos, — diras mi. —
Oni nomas tion en Sovetio vespero de la demandoj kaj respondoj. Tio estos tre
bone!
Mia aŭdantaro definitive trankviliĝis.
— Kaj kion faras la partio, por likvidi tian disan
ekonomian strukturon en la kamparo?
— Kion oni entreprenas por ekhavi la propran
industrion?
— Kiamaniere batalas la Sovetoj kontraŭ la senlaboreco?
— Ĉu laboristaj junuloj lernas en la superaj lernejoj?
— Ĉu oni konstruas loĝejojn por laboristoj anstataŭ la
maltaŭgaj?
— Ĉu kredas la sovetiaj laboristoj dion?
— Ĉu efektive oni transiras al la sephora labortago?
Mi respondas. Detalaj informoj kun kolonetoj da ciferoj,
kiujn mi eltiras el mia notlibreto, sekvigas la ĝeneralan aprobon. Esprimo de
l' vizaĝoj ŝanĝiĝas. Sulkoj sur la frunto de Erich foriĝas. Otto ridetas.
— La kamarado nenion diris pri la Ruĝa armeo. Ĝi estas
tre interese!
— Ni petas!
Mi parolas al ili pri la Ruĝa armeo, pri ĝia vivo, pri
reciprokaj rilatoj de ruĝarmeanoj kaj estraro, pri kamaradeca kontakto de la
Ruĝa armeo kun fabrikoj kaj uzinoj.
— Kamarado! — krias Otto, — sed ĉu laboristo povas iĝi
komandanto de la Ruĝa armeo?
— Ĉu oni akceptas eksterlandanojn en la Ruĝan armeon?
— Kiom oni prenos de mi por la lernado en Sovetia
milit-lernejo?
— Ĉu la kozakoj, kiuj hieraŭ kantis en rusa ĥoro en
koncertejo sur Friedrichstrasse, ankaŭ estas ruĝarmeanoj?..
— Se ne, do kial la sovetia registaro permesas al ili
kanti en rusaj milituniformoj?
Sekvas eksplodo de la ridego. La demandinto, kelnero kun
kruĉo da biero en la mano estas ege konsternita. Li ruĝiĝas.
Kun muziko de nikelitaj tuboj, trumpetoj kaj fajfiloj la
salono kantas la «Jungvardion». Mi prenas Alice'n sub la brakon. Tiel ni iras
preter la flegma policano kaj areto da scivolemuloj, starantaj sur la trotuaro
kaj levintaj la kapojn al lumigitaj fenestroj de la lokalo. Erich atingas nin
ĉe la angulo, sed en distanco je dek paŝoj, subite malaperas en iu malgranda
strateto.
Ĉe la stacidomo «Zoo» ni estas disirontaj. La grandioza granita
konstruaĵego «Ufa-Palaco» ankoraŭ flamas sur la placo en oranĝkoloraj kaj bluaj
fajroj. Sur la tegmento vigle kuradas luma titolo de filmo. Du aliaj
kinograndeguloj, ne dezirante cedi al sia konkuranto, ankaŭ dronas en
briletantaj oraj kaj bluaj fajroj.
Alice ekspiras, ne ellasante mian manon.
— Domaĝe, ke vi jam estas forironta!
Mirigite mi levas sur ŝin la okulojn.
— Do ni promenu iomete!
Ni malrapide iras laŭlonge de Kurfürstendamm. Ĉi tie la
stratmovado estas iom trankvila. La glatigita brileganta pavimo ŝajnas esti
maro, en kiu balanciĝas centoj da oceanaj vaporŝipoj. Inter ondoj de la blanka
lumo ekflamas kaj tuj estingiĝas ruĝaj signalaj fajroj de aŭtomobiloj. Sur la
fasadoj, desegnante kaligrafiajn surskribojn, kvazaŭ seninterrompa rubando,
fluas en vitraj tubetoj la briletanta elektro. Post diafanaj muroj de l' magazenoj
floras tulipoj, rozoj kaj astroj, formante admirindajn desegnaĵojn, lumigitajn
per diverskoloraj lampoj. En la eksteraj florejoj antaŭ brilantaj restoracioj
oni trinkas apud la tabletoj vinon kaj brue interparolas. Peronoj de
kinoteatroj kaj varieteoj estas enŝlositaj en trioblaj lumaj kadretoj. Kvar
vicoj de verdaj arboj, kurantaj laŭlonge de la strato, estas hele lumigitaj.
Ombro estas ĉi tie tiom malmulta, ke oni povus ĝin trovi ege pli ofte en la
suna tago. Alice ĵetas sur min demandan rigardon.
— Diru, ĉu mi ĝuste vin komprenis, vi parolis pri
diversaj negativaj flankoj, por igi la disputojn pli viglaj?
— Jes, Alice, mi faris la provokon. Ĉu malbone?
— Ho, ne, tute ne! Mi tuj komprenis, kia estos fino!
Sed ĉu vi atentis paroladon de Rudolf? Ĝi estas strange, ĉu ne?
— Rudolf? Ha, tiu!.. Jes, oni devas ĝin pripensi! Sed,
Alice...
Mi haltas kaj ne havas decidemon daŭrigi. Alice rigardas
atendeme.
— Kion vi deziras diri!
— Diru, kiel oni devas klarigi, ke vi min tuj
komprenis?
— Ha, jen kio! — ridas la knabino, — vidu, en la
pasinta jaro mi lernis en la lernejo de junkomunistaj aktivuloj. Tie oni diris,
ke oni devas ne nur posedi la materialon, sed ankaŭ la aŭdantaron. Por tio
ekzistas diversaj manieroj. Nun mi ĉiam observas, kiajn manierojn uzas la
oratoro.
— Ĉi vi intencas iĝi partifunkciulino?
— Kial do ne? Ĉu vi ne aprobas?
— Ne pri tio temas... Ĉu vi povus respondi al mi?.. Kiu
vi estas, Alice?
Alice mallevas la okulojn. Dum kelke da minutoj ni iras
silente. Mi ne interrompas la paŭzon. Ni similas en ĉi momento, kredeble, aŭ
tre sentimentan paron, perdintan pro l' amo parolkapablon, aŭ geedzojn, ege
tedintajn unu al la alia. Preterpasantaj dandaĉoj arogante subrigardas ŝiajn
okulojn kaj prostituitinoj impertinente ridetas.
— Mi estas laboristino de la fabriko «Osram». Ĉu vi
tion ne scias?
Mi ne sukcesas respondi. Mian atenton haltigas proksimiĝanta
al ni juna oficiro en griza uniformo. Li estas kun eleganta juna virino. La
oficiro almetas la manon al la ĉaprando kaj, ĵetinte malrespektan rigardon sur
mian figuron, ĝentile prononcas:
— Bonan vesperon, fraŭlino Alice!
Mi ektremas kaj longe silentas antaŭ ol mi havas kuraĝon
ekparoli. Mia voĉo severiĝas kaj singardema malvarmeco glitas en miaj paroloj!
— Vi ne estas laboristino, Alice!
Preskaŭ timigite Alice faras paŝon flanken. Dum kelke da
sekundo mi batalas kontraŭ ekposedintaj min duboj. Mi rigardas la
malsereniĝintan vizaĝon de la knabino kaj ŝiajn malĝojiĝintajn okulojn. Ne, en
ili estas pli da kreskanta malgajo, ol de la timo! Kvazaŭ sopiro enondiĝis en
ŝian animon kaj mia malatendita tuŝo al ŝia vundo akrigis iom moligitan antaŭe
suferon. Ho, tian senton mi konas!
— Ĉu vi ne deziras ĉion rakonti al mi? — mole tuŝas mi
ŝian manikon.
Ŝi malrapideme balancas la kapon.
— Mi devas scii, Alice, almenaŭ unu aĵon... Ĉu vi
komprenas min?
Ŝi levas la ruĝegiĝintan vizaĝon.
— Kion vi deziras scii?
— Mi deziras scii, ĉu vi estas komunistino?.. Tio
estas, ĉu vi sincere venis al ili?.. — mi embarasas, ne trovante la vortojn. —
Tio estas, ĉu oni devas fidi al vi, Alice? Ĉu vi efektive estas kun ni?
Nun ŝi rigardas rekte.
— Jes!
Kiel bone estas senembarase ekspiri! En mia brusto degelas
iu peza bulo. Sed Alice ne tuj rekonsciiĝas.
Iom post iom ni atingis Tirgartenstrasse. Ĉi tiu luksega
strato, malgraŭ la malfrua horo, estas superplenigita per seninterrompa torento
de aŭtomaŝinoj kaj brilegas, kiel ankaŭ Kurfürstendamm. Mi haltis apud reklama
koloneto kaj ŝajnigas, ke mi legas la afiŝon.
— Kial, Alice, ni ne vizitas kune la teatrojn?.. Diru,
do almenaŭ unu vorton! Kion prezentas el si, ekzemple, Admirals-Palast?
— Ĝi estas plej luksa revuteatro en Berlino. i
— Kion oni montras en ĝi?
— Luksajn tualetojn kaj plenan foreston de tiuj.
— Jen kiel! Ĉu vi jam estas vizitinta tiun ĉi teatron?
— Ne! Ĝi estas burĝa amuzo!
— Kaj ĉu vi vizitas nur la teatron de Piskator?
— Ĉu vi havas tian egan deziron vidi la revuon?
— Kial do ne? Ja vizitas ni en Moskvo Muzik-Halon!
Alice ne eltenas kaj ridetas.
— Se vi tiel insistas, ni vizitu ĝin.
— Mi ne insistas. Simple mi volus vidi ĉi tie ion
eksterordinaran, kion oni ne trovos ĉe ni.
— Tion vi ne trovos, ĝi estas certe!
Alice iom gajiĝis. Ni eniras Tirgarten'on kaj pasas tra
flanka nelumigita aleo. Kompare al la strato, ĉi tie estas silento, kvazaŭ en hermetike
ŝlosita skatolo.
Porbiciklaj kaj poraŭtomobilaj asfaltaj vojetoj restas
flanke. Ni iras sur mola sablo, senbrue paŝante kaj interparolante preskaŭ
flustre. Mi firme alpremis al mi brakon de la knabino.
— Vidu, Alice, kiom ĉarmaj estas la steloj?
La steloj efektive estas belegaj, kiel blua konturo sur la
pala berlina ĉielo, penetrante malsupren tra larĝaj foliozaj arboĉapoj.
— La steloj ĉie estas similaj, en mia malproksima
patrio, lando de l' Sovetoj, kaj ĉi-tie, en la kapitalisma Germanio!
— La marksismo malhelpas al vi fariĝi poeto, —
duonŝerce rimarkas Alice, venkante restaĵojn de sia malbona humoro. — Cetere,
mi ankaŭ ŝatas ĉion belan, ĉu stelojn, ĉu urbajn fajfojn, ĉu pentraĵojn,
statuojn, aŭ la vivantan korpon. Tiun pekon oni pli facile pardonos al vi. Vi
estas senpartiulo!
— Jen, malsaĝaĵo! — kontraŭdiras mi, kaj aldonas pli
malrapide: — Mi memoras nokton, la belegan nokton, kiun mi estis pasiganta en
la tendaro. La arĝentaj steloj, simile al ĉi tiuj, rigardis min tra supraĵoj de
l' arboj. La aero disvastigis pinaromon, blankaj tendoj estis lumigitaj de luna
lumo kaj nia orkestro ludis valson el Faŭsto. Ĉu vi konas tiun ĉi valson?
Do mi sidis sur hakpeco de arbo malproksime de la homoj,
sidis kaj revis. Kaj al mi ŝajnis, ke mi transflugas en la landon de Goethe, en
la landon de doktoro Faŭsto kaj Margerito. Mi vidis antikvan urbon Dresden,
akrapintajn tegolajn tegmentojn, foiran homamason, popolan feston. Kaj jen...
Mi ekrigardas la knabinon kaj laŭte ridas.
— Ne, hodiaŭ mi estas malsaĝa! Ne aŭskultu, Alice, ĉi
absurdaĵon!
 
... de junio 1928.
Venis en mian kapon la penso, ke mi povus verki rekte en la
germana lingvo kaj presigi la romanon ĉi tie. Antaŭnelonge mi vidis «Cementon»
de Gladkov en «Rote Fahne». La germanoj tre interesiĝas pri verkoj el sovetia
vivo. Mi opinias, tiel estus pli bone. Eble, ne tiom severa estus la kritiko.
Kaj por la komencanta verkisto ĝi estas grava.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
En la kabineto Serebrovskij sidis sur la sama loko, kie
hieraŭ li estis dronanta en apogseĝo dum la partikunveno. Liaj okuloj estis
duonfermitaj kaj li, kiel ankaŭ hieraŭ, ŝajnis esti tre laca. Tra malfermita
fenestreto blovis malvarma vento kaj estis aŭdeblaj bruaj sonoj de la strato.
— Do jen, kara kamarado, — diris li al la laboristo, —
ĝi estas mia lasta vorto! Por ke vi vane ne klopodu! La teron ni ne povas doni.
Mankas!..
— Sekve, en teretaĝoj vi ordonas resti? Vi esploru,
kiel ni loĝas! Dum vi decidas ĉi tiun aferon kun terpecaĉo por nia domo, jam
dek domoj povus esti konstruitaj! Ne taŭgas!
— Nu, mi ne scias, ĉu ĝi taŭgas, aŭ ne! Sed mi ne
havas! Ne havas! Ja ĝi estas simple!
Kun enuego Serebrovskij ekrigardis al Vitalij kaj subite maltrankvila
fajreto ekbrilis en liaj okuloj. Vitalij rekte rigardis en lian vizaĝon.
— Kion vi deziras, kamarado Zorin? Ĉu vi min bezonas? —
nebone ekridetinte, turnis li sin al Vitalij.
— Jes, vin, — malrapide komencis Vitalij, — por la
afero de... Dobroĥotov.
Vizaĝo de Serebrovskij subite ŝanĝiĝis.
— Ni ne disputu, kamarado! — rapide returnis li sin al
la laboristo. Se vi insistas, mi ordonos al nia Planfako.
Per malgrandaj literoj li skribis sur anguleto de la papero:
«Kamarado Popov, laŭeble, kontentigu!»
Enŝovinte la paperon en manon de la laboristo, li rapideme
kriis tra la pordo:
— Zoja Ivanovna, maŝinon! — kaj al Vitalij: —Mi
aŭskultas. Sidiĝu!
— Antaŭ ĉio, pri ĉi tiu kamarado, — komencis Vitalij. —
De kie li? El la uzino «Svjet»? Ĉu li ricevos la teron?
— Vi ja vidis, ke mi donis la konsenton! —kolere
grimacis Serebrovskij. — Cetere, el kiu vidpunkto ĝi povas vin interesi?
— Kamarado Serebrovskij, mi ja laboras en Mosĥozupr!
— Vi ankoraŭ tre juna estas, kamarado! Oni devas antaŭe
pli bone koni la aferon. Ne opiniu, ke ĉi tie sidas nur burokratoj, aŭ
friponoj!
Li distre ekrigardis tra la fenestro kaj interrompis sin
mem:
— Pli proksime al via afero! Mi tre bedaŭras, ke ĝis nun
ne povis vin akcepti.
Vitalij elprenis el paperujo skizojn kaj planojn de moskvaj
stratoj.
— Jam en la pasinta jaro nia tramo transportis duoble
pli da pasaĝeroj, ol en la 1913. Moskvo estas superloĝigita. Oni finkonstruas
la apudurbetojn. Ĉiumatene de stacidomoj al la centro fluas tiaj torentoj da
homoj, kiajn ni ne kapablas transportadi. La metropolitenon oni devas
senprokraste konstrui.
Vitalij paŭzis unu minuton, kaj rapide ekrigardinte al
Serebrovskij, aldonis:
— Vi, cetere, havas aŭtomaŝinon!
Serebrovskij koleriĝis.
— Kial vi riproĉas min per la maŝino? La maŝino ne
luksaĵo estas, sed bezonaĵo! Aŭskultu niajn malnovajn specialistojn, ekzemple
kamaradon Bobrov! Li rekte diras: neniujn metropolitenojn! Ili, li diras, jam
malnovmodiĝis. La metropoliteno kun la reloj estas kunligita kaj multe kostas.
En Londono la metropoliteno arkiviĝas. La aŭtomobilo estas alia afero.
Taksomotoroj kaj aŭtobusoj kune kun tramo solvas la problemon!
— Nu, jes, mi ĝin aŭdis. Bobrov ja per la tramo vivas!
Oni forprenu de li eblecon ĉiujare rekonstruadi la tramon, do por kio li tiam
ricevos la salajron?
— Ne pri tio temas, — kolere kontraŭdiris Serebrovskij,
— ne pri tio temas, kara kamarado! Moskvo estas sovetia ĉefurbo, sed ne iu ajn
kapitalistŝtata! Ni devas ĝin iom post iom liberigi de superloĝigo, sed vi kun
via metropoliteno deziras fari el ĝi urbon-koloson. Ĉu ĝi estas la vojo de la
socialisma rekonstruo?
Serebrovskij enpensiĝeme gratis la nazon kaj, ĉar Vitalij ne
tuj respondis, li uzis la liberan minuton por propraj bezonoj. Turninte trifoje
per la fingro radeton de aŭtomata telefono, li alvokis Vinokurov'on.
— Kiel statas afero kun la loĝejo, Oleg Jurjeviĉ? Ĉu vi
ne scias, en kiu etaĝo ni la loĝejon bezonas? Vi la edzinon demandu! Je dio, mi
ne scias, kion diri! Mi timas certigi vin pri ŝiaj gustoj. Mi dezirus en la
dua, sed ŝi, eble la trian... Jes, jes! Mi ankaŭ diras! Vi rekte al ŝi!
Strabinte la okulojn al Vitalij, Serebrovskij klarigis:
— Nia domo baldaŭ estos preta. Mem Vinokurov konstruas.
Brava viro li estas! Oni komencis jam la internan laboron. Li inventis iujn
specialajn fajrosendanĝerajn vandojn.
Kaj subite streĉinte la atenton, Serebrovskij realgluiĝis la
telefon-tubeton.
— Jes, jes, mi aŭskultas! Vi diras, vi havis specialan
kunsidon? He!.. En «Heroldo de inĝenieroj»? Jes, jes, mi legis. Ĝi estas vere.
Kalinnikov trafe batas: aŭ ni konstruas, aŭ ni pereis? Sed, jen kio, kamarado
Vinokurov! Ni mem ne sukcesos ĝin konstrui. Ha? Kion vi diras? al germana
firmao koncesion?.. Kiselev ja proponis al la franca... Tiel, tiel, mi
komprenas!.. ĝuste! Tion mi tuj pripensos!
Dum Serebrovskij parolis telefone, Vitalij estis kontrolanta
siajn kalkulojn. En la jaro mil naŭcent tridekkvina kvanto da jaraj veturoj por
unu persono estus atingonta 335 (ja pligrandiĝas teritorio de Moskvo kaj la
tutaj familioj laboras!..). En la tridekkvina jaro oni estus transportonta jam
la plenan miliardon da pasaĝeroj. Sur Mjasnickaja strato en la somera tago
estus veturontaj 57 mil personoj.
— Kiom da vagonoj pohore estas forveturontaj de
Kalanĉovskaja Placo? — demandis Serebrovskij.
— Sescent sep vagonoj. Post ĉiuj dekdu sekundoj duobla
vagono! Malebla kvanto! Sen malhelpo por la strata trafiko ni povas funkciigi
nur sesdek vagonojn pohore. Sed tiuokaze, konsiderante ankaŭ la aŭtobusojn, ni
kapablas transporti sur Mjasnickaja nur tridekkvin kaj duonon milionojn da
pasaĝeroj en la jaro. Se ni antaŭ la trideka jaro ne estos konstruintaj la
metropolitenon, 33 1/2 milionoj da laboruloj estos elspezantaj senfrukte por
piedirado du milionojn da labortagoj en la jaro!
— Trafa argumentado! — jesis Serebrovskij. Kaj subite
transtabligis sian korpon al la nazo mem de Vitalij, — Ĉu Nikolao Petroviĉ
Zorin ne via parenco estis?
— Mia patro... — respondis Vitalij kaj forte ruĝiĝis.
— Ha, jen kiel! Interese!
Serebrovskij denove sidiĝis en la apogseĝon, ekspiris kaj
aldonis:
— Amikoj ni estis! Ĝi estas bone! Nu, daŭrigu!
— Mikaelo Sergeeviĉ, la maŝino estas preta, — diris
Zoja, enirante kaj butonumante la palton.
— Bone, mi tuj eliros!
Serebrovskij, ne ekrigardinte sur ŝin, levis la okulojn al
Vitalij kaj kun intereso analizis lin, kvazaŭ vidis unuafoje.
— Vi ja iom similas al la patro. Kiel mi tion tuj ne
rimarkis? Vi kun la patrino ĉi tie loĝas?
— Ne, la patrino en la pasinta jaro mortis. Mi loĝas ĉi
tie kun mia propra familio.
— Mmm... — Serebrovskij ion ekblekis. — Do kiel vi
pensas pri Berlino? Ĉu vi konsentas?
— Mi? Veturi Berlinon? — miris Vitalij.
— Nu, jes! Kial vi miras? Oni ja devas veturi! Jen
Vinokurov ankaŭ estas por la metropoliteno. Sed oni devas iom lerni de la
germanoj. Alie ni tiel konstruos! Do sendu iun pli spertan!
— Kiun, ekzemple?
Vitalij eksilentis, penante rememori nomojn de Mosĥozupraj
inĝenieroj.
— Nu, kiel? neniun kandidaton vi trovis? — ridetis
Serebrovskij. — Ne gravas! Vi mem veturu!
Li leviĝis kaj trairis la ĉambron dufoje tien kaj reen.
— Ĉu vi neniam estis eksterlande?
— Ne, — malrapide komencis Vitalij. Li pensis, kiom da
tempo estas bezonata por la serioza studo de berlinaj laboroj.
— Multe da tempo oni bezonas! — demande ekrigardis li
la estron. — Labori tie oni devas! Se nur rigardi, nenia profito!
— Kio do malhelpas? Tre bone! Jam morgaŭ mi komencos
pri vi klopodi.
Serebrovskij aliris la tablon kaj premis la sonorilbutonon.
— Kaj vian patron mi bonege konis! Bona estis la
homo!.. Mi petas viziti mian hejmon! La edzino ne estos malkontenta!
Serebrovskij etendis la manon kaj tuj iris al la pordo. Post
unu minuto, starante apud la fenestro, Vitalij observis, kiel li helpis al Zoja
sidiĝi en la maŝino. Poste, sidiĝinte apude, li svingis la manon al la ŝoforo.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de junio 1928.
Simile al kinofilmo rapidas miaj tagoj. Matene taso da varma
kafo, kvinminuta konversacio kun Erich pri aktualaj demandoj de komsomolo,
rapida trarigardo de «Rote Fahne» kaj antaŭtritaga numero de moskva «Pravda»,
poste aŭtobuso kaj dumvoje «Vorwärts» kun substreko de la plej interesaj lokoj.
Poste laboro en la loko de metropolitenkonstruo, aŭ en oficejo de inĝeniero
Berg, skizoj, planoj, ciferoj; poste vesperoj, ĉu en la lokalo de
ruĝfrontbatalantoj, ĉu ankaŭ kun ili, dum kurado en laboristaj kvartaloj.
Kaj mi havas jam kutimon vidi ĉirkaŭ mi la grizajn
pantalonojn, grizajn ĉemizojn kun malfermita kolumo, grizajn, iom ĉifitajn
kasketojn kun ruĝa pugno sur la supra rando. Iufoje eĉ ŝajnas strange, ke mi
mem surhavas elegantan jakon kaj rango de l' sovetia inĝeniero detenas min de
l' mitinga oratorado sur renversitaj bareloj en profundo de la berlinaj kortoj.
Sed por verki mi tute ne havas tempon!
En Moskvo apud Kazana Stacidomo kuŝas trans Kalanĉovskaja
Placo peza ŝtona viadukto. Iufoje vi veturas en tramvagono kaj rigardas el ĝi
preterkurantan sur la viadukto verdan rubandon de vagonaro, el kies malfermitaj
fenestroj elŝoviĝis la scivolemaj kapoj. Tiam vi nevole enaŭdiĝas en la feran
bruegon super la kapo kaj meditas pri superteraj urbo-fervojoj. Mi rememoris ĉi
tiun viadukton kelkfoje, traflugante en elektraj vagonaroj super la tersupraĵo
arkoformajn intervalojn inter tuneloj de la metropoliteno. Ĝi estas jam
arkaismo. Oni ne plu konstruas la superterajn vojojn en Berlino. Ili estas
maloportunaj, ĝenigas la stratan trafikon, multe bruas. Nun oni preferas penetri
en internon de la urbo. Simile al ĥirurgo, oni tranĉas ĝian ventron kaj
elprenas la internaĵon.
Profesoro de ĥirurgio estas ĉi tie inĝeniero Berg; studento,
admire observanta lertan laboron de la profesoraj manoj estas neniu alia, kiel
mi. Apud li mi paŝas post platformo, ruliĝanta sur la reloj, sur kiu elstaras,
direktante sin al la ĉielo, grandega metala triangulo. La platformo
transmoviĝas kelkajn metrojn, haltas kaj kun malagrabla pepsimila bruo mallevas
desupre pezegan ŝtalan pecegon.
— Uzzzilll!... — diras la pecego.
Fera vertikala paliso, enŝovita en la grundon apud la
platformo ektimigite kaŝas sin sub la tero. Laboristo, staranta sur ligna
plato, pendanta en la aero inter bazo kaj vertico de l' triangulo, ion krias.
Berg staras malsupre kaj parolas:
— Certe, ĝi estas la malplej agrabla en nia laboro. Oni
devas antaŭe enbati la palisojn kaj starigi ŝildojn. Nur sub ilia defendo oni
povas fosi la tranĉeojn. Alie ni malhelpos kaj al ni oni malhelpos.
Mi rapideme enskribas kelkajn ciferojn en notlibreton. Berg
rigardas trans mian ŝultron kaj iom mokeme diras:
— Vi eraris, kolego! Ĉi tie sub la superŝutita supraĵo
ni havas ne argilon, sed sablojn. La kalkulado devas esti iom alia.
Mi ruĝiĝas kaj superstrekas la skribitan.
De post la tago, kiam direktoro de la konstrua firmao,
atente aŭskultinte min en sia kabineto, skribis letereton al inĝeniero Berg, mi
havis tre bonan zorgon pri mi. Mi ne povas plendi pri la ignoro. Berg konatigis
min kun ĉiuj skizoj, planoj, kalkuloj kaj buĝetoj. Li ebligis al mi ankaŭ
studon de l' historio de la metropolitenkonstruo en Berlino kaj ĝiajn unuajn
variantojn. Li volonte klarigis al mi ĉion, kio restis al mi nekomprenebla
rilate tiun, aŭ alian detalon.
Nun mi paŝas post la ŝtala triangulo laŭlonge de la
senfinaj, enbatitaj en la grundon, palisoj, mi iras post la ŝildojn kaj,
dronante per la piedoj en la moligita grundo, mi klinas min al randoj de la
larĝaj kavoj. El ili flugas aromo de ĵus plugita kampo. Pro tio strangaj
idekunrilatoj naskiĝas en la kapo. Antaŭ la okuloj aperas sulkoj de nigra tero,
ĉevaleto, malgaje paŝanta post la plugilo, ardigitaj, iom balanciĝantaj ondoj
de diafana ero, senmova, bluanta arbaro ĉe l' horizonto.
Berg iras apude kaj rakontas:
— En Berlino ankaŭ oni multe hezitis kaj prokrastadis
konstruon de la metropoliteno. Jam en la sepdekaj jaroj ĝi estis bezona. Tiam
oni evitis ĝin, konstruinte fervojon tra la urbo. En la 1900 jaro konstruo de
eksterstrataj vojoj fariĝis ege necesa kaj tiam aperis la unuaj viaduktoj de l'
metropoliteno.
— Kiom da loĝantoj estis tiam en Berlino?
— 2.700.000. Post dek jaroj estis jam tri milionoj kaj
duono, kaj nun kvar.
— Moskvo kreskas pli rapide! En la naŭcenta jaro estis
nur unu miliono cent mil, ĝi estas je du kaj duono foje pli malmulte ol en
Berlino, en la naŭcent deka — miliono kaj duono, ĝi estas jam proporcie, iom
pli, kaj nun du milionoj, ĝi estas nur duoble pli malmulte, ol ĉe vi. Baldaŭ ni
atingos vin. Sed la metropolitenon ni ĝis nun ne havas.
— Kiel distribuiĝas ĉe vi la pasaĝeroj?
— Ses procentoj en aŭtobusoj, la cetera maso en la
tramo.
— Nu jen, kia troŝarĝo de la tramo! Per aŭtobuso ni
transportas ankaŭ ses procentojn, sed tridekunu procenton (tio estas preskaŭ
trionon) transportas la metropoliteno. Ĉu vi komprenas la diferencon?
— Nature! — ridetas mi.
Ni iras nun malsupre en luma koridoro de la estonta tunelo.
Laŭlonge de nealtaj blankaj muretoj staras en senfinaj vicoj lignaj subteniloj.
Trans ili kuŝas tabuloj. Sur la tabuloj staras laboristoj en veltolaj vestoj.
Ili aranĝas izoladon de la muretoj. La suno tra la malfermita plafono forte
varmigas.
— Ĉi tie, kredeble, ne estas bone vintre, — diras mi.
— Ne gravas! — malice ridas Berg. — La laboristoj devas
esti kutimaj al ĉia vetero, se ili deziras ricevi salajron!
Mi kun malamikeca sento ekrigardas lin.
— El ĉi tiu vidpunkto estas sendube pli oportuna la
pariza varianto, kie la laboroj estas farataj sub la tero, sed ne en freŝa
aero. Precipe en la moskvaj cirkonstancoj, — aldonas mi.
Berg faras malkontentan mienon. Mi ĵetas rigardon en
mallarĝan luman truon en fino de la tunelo. Ĉi tie kuŝos la ŝtalaj reloj kaj
glitos centoj da elektraj vagonaroj. Sur trotuaroj supre aperos kradoj similaj
al tiuj, kiuj estas aranĝataj super la kanalizaj kavoj. De tie, timigante
preterpasantojn, estos elflugantaj sur la supraĵon tondroj kaj ĝemegoj de la
infero. Novaj homamasejoj aperos sub la tero, kaj, interrompante koridorojn de
la metropoliteno, ankoraŭ kelkaj literoj «U» elrampos la spegulan asfalton de
berlinaj placoj, konkurante kun subteraj necesejoj. Kaj sur nova eldono de la
berlina plano per rekta ruĝa streko estos signita nova linio de l' elektra
fervojo.
Berg, kredeble, mokas min. Ĉiu bagatelo ŝajnas al mi esti
tre grava. Larĝe malferminte la okulojn, mi kun granda atento aŭskultas
klarigon eĉ de la plej malgranda detalo. Sed Berg scias sian aferon. Ju pli
klaraj fariĝos al la sovetia inĝeniero avantaĝoj de la berlina varianto, des
pli da espero havas lia firmao ricevi koncesion por la moskva metropoliteno.
Sed ĉu vi ne eraras, sinjoro Berg?..
Iufoje de l' priaferaj konversacioj ni transiras al iuj
aliaj temoj. Mi fariĝas tiam pli atentema. Sed Berg estas nur tre sperta
kunparolanto. Li estas klera, komprenas politikajn problemojn. Liaj politikaj
opinioj? Sed li jam diris unufoje, ke li ne kredas la sovetian socialismon.
— USSR sufokiĝos pro la internaj antagonismoj. La
kamparano estos rodinta al la laboristo la gorĝon. Jes, certe, se la komunistoj
estus pli bonaj politikuloj! Sed por kio, ekzemple, ili agitas kontraŭ religio?
Per tio ili nur malamikigas la kamparanojn!
Cetere, Berg estas membro de la socialdemokrata partio! Li
ne deziras, ke la kapitalistoj malhelpu la bolŝevikojn aranĝi siajn
eksperimentojn! La socialismon ili certe ne konstruos, sed Berg ne faras el tio
konkludon pri la interveno...


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
La oktobra demonstracio en ĉi tiu jaro pasis ne kiel kutime.
Mosĥozupr kvankam venis en plena konsisto, sed en la vicoj oni disvastigis de
unu al la alia iun strangan famon.
Dum la demonstrantoj, jam enviciĝintaj apud la ĉefa enirejo,
estis atendantaj la elmarŝon, preterlasante senfinajn homkolonojn kun ruĝaj
standardoj, la inĝenieroj amasiĝis ĉe la stratangulo kaj duonvoĉe interparolis.
Bobrov estis montranta iun paperon. Osipov miope puŝis sian nazon en liajn
manojn. Kiselov ion klarigis.
Ekvidinte kamaradon Vinokurov, ili afable eksvingis la
manojn. Vinokurov aliris kun severa mieno.
— Kion do ĝi signifas, kamarado Vinokurov? — dolĉe
komencis Bobrov, — tiuj malnoblaj opoziciuloj tute arogantiĝis!
— Pri kio temas, kamaradoj? — nekomprenante, strabis
sur ilin Vinokurov.
— Oni diras, ili mallegalan literaturon disvastigas.
— Kian literaturon?
— Jen, vidu!
Vinokurov prenis la paperon kaj akre ekrigardis al Bobrov.
— De kie vi prenis ĉi tiun paperon?
Bobrov konfuze ekpalpebrumis.
— Dumvoje, kamarado Vinokurov... Mi apenaŭ povis
trabati la vojon! Al propraj okuloj mi ĉesis kredi! Trockianoj!..
— Ĉu multe?
— Multe, kamarado Vinokurov! Vi la paperon tralegu! CK,
oni diras, Amsterdamon orientiĝas! Ĉinion, oni diras, ni perfidis! La partio
nia, oni diras, kulakojn nur kontentigas!
Bobrov sulkigis sian vizaĝon en malŝatan, aŭ, eble, ironian
grimacon. Vinokurov profundiĝis en la legadon. Lia grandtrajta ruĝa vizaĝo
nenion estis respegulinta. Ĝi restis indiferente trankvila.
En malseka nebulo de la griza mateno vicoj de la
demonstrantoj estis forirantaj profunden de la strato. Nigraj nudaj arboj
staris sur la bulvardo senmove.
Osipov aliris pli proksime kaj singardeme rimarkis:
— Sed pri la Ruĝa armeo kaj OGPU oni skribas tiel, ke mi eĉ timas ripeti!
Vinokurov ne respondis.
— Sed pri la laboristoj, mi kredas, estas ĝuste
skribita! La laborprotekton oni devus plibonigi. Ankaŭ pri la salajroj kaj
loĝejoj.
— Jen, Ivagin, — kriis Vinokurov al la preterpasanta
teknikisto, — Originalan materialon niaj inĝenieroj trovis dumvoje! Jen,
tralegu!
Kaj, ne returnante sin, li ekiris por enviciĝi.

Spree: Pr. «Ŝpre» — rivero, trafluanta Berlinon.

«Mehr Macht dem Reichsprasidenten! Wählt
Deutsch-nationale!»
: Pr. «Mer maĥt dem Rajĥsprezidenten! Velt
Dojĉnacionale!» («Pli da potenco al la ŝtata Prezidanto. Voĉdonu por la
germanaj nacionalistoj!»).

«Zoo»: Berlina Stacidomo «Zoologia ĝardeno»
(Zoologische Garten).

Piskator: Fama
revolucia reĝisoro.

Svjet: Lumo.

Kulako: kampriĉulo, ekspluatanta dunglaboristojn.

OGPU: Ŝtata Politika Administracio, sovetia
ŝtatorgano, kies tasko estas senindulga batalo kontraŭ la interna
kontraŭrevolucio.

Comments

Parto 03

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019
... de julio 1928.
Malfacile estas tamen uzi rekte la germanan lingvon. Mi
devas iome ekspluati miajn berlinajn amikojn por la korektado. Kvankam ili
asertas, ke mi parolas germane same, kiel ruse, sed verki en la fremda lingvo
estas pli malfacile. Estis multe pli simple kun esperanto. Du monatoj sufiĉis.
Nun mi perfekte ĝin posedas.
Afero kun korektado estas des pli embarasa, ke mi ne plu
loĝas ĉe Erich. Mi havas nun la ĉambron en respektinda burĝa domo. Mi havas
ŝrankon kun spegulo, tolajn kurtenojn, belartajn tabletojn, antikvajn
pentraĵojn kaj sur la muroj lignajn artefaritajn telerojn. Sur ili estas
eltranĉita bildo de la belega orhara heroino de nordaj legendoj Ingeborg.
Lavtukoj kaj kruĉoj estas ornamitaj per la instrua gotika literaro: «Wer nicht trinkt, und liebt und singt, es nie zu
wahrer Freude bringt»
. La pargeto estas polurata ĉiudutage kaj
konkuras kun la asfaltaj pavimoj. Mia lito havas molan risortan matracon kaj la
littolaĵo brilas pro blankeco, kvazaŭ ĝi ĉiutage venas el ĉina lavejo.
En liberaj vesperoj mi revenas hejmen ĉirkaŭ la sepa horo.
La pordon al mi malfermas Rosa, la pli aĝa filino de la mastro, ruĝvanga kaj
korpulenta knabino. Ĉiufoje, post la tago, kiam mi, dezirante fari ion agrablan
por ĉi tiu familio, donacis al ŝi bukedon de floroj, ŝi ruĝiĝas, renkontante
min. Ŝi mem ordigas mian ĉambron, penante viŝi polvon for de l' objektoj, sur
kiuj ĝi mankas. Ŝi mem alportas al mi ĉiumatene kafon kaj ŝanĝas akvon en la
kruĉo. Laŭ ŝia insisto la mastrino bonfavore permesis al mi uzi la kvazaŭ
ciritan fortepianon, starantan en la gastoĉambro, kaj eĉ kunvokas la tutan
familion, por aŭskulti, kiel sovetia inĝeniero muzikas List'on.
Sed mi ĉiam forgesas pri ilia ĉeesto kaj ĉiam, muzikante,
revas pri Alice. Mi studis la muzikarton dum la infanaĝo. Mia patrino ŝatis
klasikan muzikon kaj romantikajn melodiojn. Pro tio miaj plej ŝatataj motivoj
fariĝis fragmentoj el «Faŭsto». Forlasinte la hejmon, mi forgesis ankaŭ pri la
muziko. Dum junaĝo kaj pli malfrue mi ne havis la tempon por tio. Nur iufoje,
en iu kulbo mi estis aliranta fortepianon kaj ion muzikis parkere. Mia gusto
malboniĝis. Mi ial ekŝatis banalajn salonajn melodiojn. Sed ĉi tie en Germanio
renaskiĝis denove mia amo al la klasika romantismo. Kaŭzo estas Alice.
Strange, ke ŝia bildo ricevis en mia imago tian koloron.
Alice, firme ligita al la fluanta momento, Alice, spiranta per la ribela aero,
ne devus elvoki en mi tiajn idekunrilatojn. Sed mi prenas Grig'on, miksas lin
kun Guno, interplektas la motivojn kaj ĉiam finas per la valso el «Faŭsto».
Tamen, sufiĉas, sufiĉas! De mi oni atendas, kiam do mi finos
la promesitan novelon el sovetia vivo...


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Strangaĵo okazis dum la oktobra demonstracio. Kiam la kolono
de Mosĥozupr preterpasis grizan konstruaĵon de malnova hotelo, sur ties balkono
kelkaj civitanoj estis alkroĉantaj al gisa balustrado portreton de Trockij. En
vicoj de la demonstrantoj oni ekscitiĝis. Iu ekridis, iu ekkriis ion
indigninte.
Subite sur la balkono aperis homo kun nigra hararo kaj
mallarĝa akrapinta barbeto. La homo aliris la balustradon kaj, sin klininte
malsupren, ion estis dironta. Por unu sekundo ekregis silento. Vitalij,
konsternita, estis rigardanta la homon. Subite li returnis la okulojn al la
najbara fenestro. Ĉi tie en diverskoloraj pantalonoj, kun ruĝaj kravatoj sur
blankegaj ĉemizoj, dependiginte la piedojn malsupren, sidis sur la fenestro
kelke da fremdlandanoj. Kelkaj el ili melankolie ŝmacis pomojn. La aliaj,
apoginte sin sur la fenestrokadron, kun intereso elŝovis sin eksteren.
Kiam ekestis la silento, unu el ili (kaj tuj Vitalij
rimarkis, ke li estis en uniformo de ruĝfrontbatalanto), ekstaris sur la
fenestro, trankvile prenis el papero grandan brunan putrintan pomon kaj kun
forto ĵetis ĝin sur la balkonon. La pomo preterflugis la homon kun akrapinta
barbeto kaj, falinte, dispeciĝis sur la portreto. La homamaso aĥis en gaja kaj
laŭtega ridego. Sur la balkonon ekflugis demalsupre buletoj de koto. Iu ĵetis
eĉ malnovan galoŝon. La homo kun akrapinta barbeto tuj malaperis post la pordo.
Kelkajn minutojn poste la demonstracio jam estis aliranta al
Ruĝa Placo.
La kolono de Mosĥozupr estis ankoraŭ plena de gaja ĉie
sonanta rido. Ivagin aliris al Vitalij.
— Kiel, amiko, vi opinias, ĉu Vinokurov estas bona
specialisto? Ha?
Vitalij mirigite levis la ŝultrojn.
 
Kamarado Popov, kiu administris la Planfakon, estis kolere
leganta la rezolucion de Serebrovskij.
— Kion ĝi signifas «laŭeble kontentigu», kara kamarado?
— malkontente turnis li sin al la laboristo. — Ĉu vi ne petis lin klarigi ĉi
tiun vorteton «laŭeble»? Sed, se mi ne havas la eblecon? Kaj tiel piu?
— Nenion mi scias, — eksvingis la kapon la laboristo. —
Mia afero estas ricevi la teron. De kie vi trovos la eblecon, por mi estas
absolute indiferente, kamarado! Mi kraĉi deziras al tio!
Li efektive estis kraĉinta trans la maldekstra mano. Tion ne
povis toleri onklo Petro. Li estis hakanta lignaĵon sur la sojlo kaj kolerege
ŝovis lignerojn en ardiĝintan ĝis ruĝo malgrandan feran forneton.
— Kion vi faras civitano? — indigne kriis li —ĉu vi en
drinkejon venis? Mi igos vin mem ĉi tiun kraĉon viŝi!
La laboristo, ne respondinte, malrespekte ĉirkaŭrigardis la
ĉambron. Inverse al la familia idilio de l' ĝenerala kancelario, planfako
brilis per eksterordinara senordeco. Ardigita fero de la forno eligis pezan
haladzan odoron. Al ĉi tio aliĝis mordanta fumo, elfluganta el la tuboj en
lokoj de ilia kunfando. De la tuboj konstante gutis malpura akvo rekte sur la
vizitantojn.
Nun Popov konvinkiĝis, ke la feran fornon oni devas
anstataŭigi per la ŝtona. Rezulte, unu el la kunlaborantoj sidis sub
transportebla ŝtupareto, kaptinte sin je la haroj. Sur la ŝtuparo balanciĝis
sitelo kaj laboris fornisto. Sur la kunlaboranton ŝutiĝis brikoj kaj kalko.
Preskaŭ freneziĝinta maŝinskribistino, sur kiun antaŭ, ol sur la ceterajn,
sidiĝis en densaj tavoloj ruĝa brika polvo, kriis, ke ĝi estas sovaĝaĵo ripari
la fornon dum la oficaj horoj. Voĉo ŝia ne estis aŭdebla. Kun sama sukceso oni
povus kompreni, pro kio skandalas Mario Iljiniĉna Fedoseeva, korpulenta virino
kun mallongaj haroj kaj en mallonga jupeto, kaj la inĝeniero Bobrov. Ĉi tiu
tute furioziĝis, ŝovante al ŝi per la tremegantaj manoj amason da papero.
Konsternita kalkulisto, apud kies tablo ili atakis unu la alian, penetrigis
sian nazon en la paperojn. La saman taktikon uzis ankoraŭ unu grupo, sidanta
apud tablo de inĝeniero Kiselov. Mem Kiselov apogis sin sur dorson de la seĝo
metinte unu piedon sur la alian kaj ellasante el la buŝo buletojn de la fumo.
Akurate kombitaj insuletoj de la ruĝaj haroj sur lia brila kalvo atestis
sufiĉan atenton al sia propra persono. Kun li interparolis, sidante sur rando
de la tablo kaj elturnante la kolon, verdvizaĝa Ĉernjaev.
Ĉernjaev havis kaŭzojn esti ofendita. Kiselov senkaŝe mokis
lin. Sed estis malprofite rompi la bonajn interrilatojn. Kunmordinte en
malbelege elŝovitaj lipoj malbone odorantan cigaredon, Ĉernjaev estis
preterlasanta mokemajn vortetojn de Kiselov pri liaj penskapabloj. Li insiste
pruvis la bezonon de unueca fronto kontraŭ Zorin.
— Tiel, tiel! — mokis Kiselov, — Mikaelo Sergeeviĉ kion
pensas pri ĝi? Aplaŭdas? Trovas vian proponon genia?
— Kial vi, Ivan Aleksandroviĉ, ĉiam pri Mikaelo
Sergeeviĉ aludas? — ĉagrene kontraŭdiris Ĉernjaev, — ja oni devas iniciati! Ja
li estas bufo! Li estas kontraŭrevoluciulo! Li estas pli malbona, ol OGPU!
— Ha-ha-ha! Pli malbona, ol OGPU! Ha-ha-ha!
— Jes, jes! Vi ankoraŭ konvinkiĝos! Li ĉion ĉi tie
subfosos! Vi ja ne aŭdis, kion li opinias pri burokratismo! Li hieraŭ venis al
mi la librejon (li bezonas iun germanlingvan libraĉon pri metropoliteno) kaj
komencis konversacii pri la burokratismo. Do, laŭ lia opinio, inter
burokratismo kaj Mosĥozupr oni povas meti signon de l' identeco!
Kiselov ekridegis pli laŭte.
— Oh-ha-ha! Ne, vi mortigas min hodiaŭ! Definitive
mortigas! ha-ha!..
— Vane vi ĝojas, Ivan Aleksandroviĉ, — kolere rimarkis
alirinta Bobrov, — mi ankaŭ malfidas lin. Kaj neniel mi povas kompreni ŝanĝon
de via kun Vinokurov pozicio. Pro kia diablo vi nun subtenas la metropolitenon?
Klare, kiel duoble du: tramo, profunda fervojenkonduko en urbocentron kaj
aŭtobusoj. En la ekstrema okazo la fervoja diametro. Kaj sufiĉas!
Kiselov momente fariĝis serioza.
— Ne sufiĉas, kolego, tute ne sufiĉas! Ne anstataŭos ĝi
la metropolitenon!
— He, lasu vi! Donu al mi monon, kiun vi estas en la
metropoliteno enterigonta, kun ĝi mi el la tramo ludilon faros!
— Ludilon vi sendube faros, sed la popolo tiam piede
estos iranta!
— Sed vi forgesis pri decentrigo de l' urboj!
Kiselov svingis la manojn.
— Tro frue, estimata, vi pri la decentrigo pensas! Ne
kuru tiel antaŭen! Cetere, ĉu la metropoliteno malhelpos?
Apud la najbara tablo furioze klarigis ion al surda
longbarba maljunulo la skribisto. Por pli bone komprenigi al li la diraton, li
ekstaris, renversinte la seĝon kaj faliginte sur la plankon aron da paperoj.
Sin fleksinte trans la tablon, li kriis en la orelon mem de la vizitanto. Unu
el la inĝenieroj en nova bruna kostumo sidis, metinte unu piedon sur la alian,
sur la skribotablo de Popov. Preminte per sia korpo kancelariajn librojn, li
ion kriegis en la mikrofonon. La vizitantoj naŭzis pro ĉi tiu spektaklo. Nur
unu bubo, gratetante la malordigitan hararon kaj duonmalferminte la buŝon, rave
rigardis ĉirkaŭe. Montrilo sur ronda murhorloĝo estis proksimiĝanta al la duono
post la tria. Maŝinskribistino klakis per aŭtomata ŝlosileto de la ligna lakita
maŝinujo kaj elprenis el la saketo pudrilon. Kamaradino Fedoseeva, denove
alkurinte al Bobrov, kaj kriinte la plej ofendigan nun insulton «Burokrato»,
eliris el la ĉambro, iom balancante sian larĝan postaĵon. Inĝeniero Bobrov,
ŝprucinte per salivo kaj siavice insultinte la kalkuliston, ankaŭ ekiris al la
pordo.
Kamarado Popov, apenaŭ tolerinta la sidantan sur lia tablo
inĝenieron kaj lian senfinan telefoninterparolon, severe ektrenis el-sub li la
kancelariajn librojn.
— Finu vi, kara kamarado! Je dio, sen vi en la oreloj
pendas iu sonoro! Ankoraŭ vi kun via telefono! La propra voĉo estas malaŭdebla!
— Mi do atendas la respondon, — memorigis pri si la
laboristo.
— Vane vi atendas, kamarado! — levis la ŝultrojn Popov.
— Vane vi staras ĉi tie. Mi jam okupis min pri alia afero kaj tiel plu...
— Kiamaniere pri alia afero? Sed la rezolucio?
— La rezolucio «laŭeble»! Nu, kiam mi havos la eblecon,
tiam alvenu!
Popov komencis ordigi la paperojn. La laboristo helpo-bezone
ĉirkaŭrigardis kaj subite ekvidis teknikiston Ivagin. Lia malserena vizaĝo
heliĝis kaj profunda sulko sur la frunto elglatiĝis.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de julio 1928.
Hieraŭ mi estis renkontanta Max'on Hoelz'on. Sub molaj sonoj
de blankaj orkestroj kun centoj da purpuraj standardoj estis venantaj la
demonstrantoj. La grandega reĝa placo, vidinta Wilhelmajn paradojn, barikadojn
de revoluciuloj kaj sangon de laboristoj, mortpafitaj el sonorilejo de la obskura
katedralo, estis ensuĉanta la homamasojn, kvazaŭ la maro — sablon. Kaj tamen,
milo post milo enfluiĝis ĉi tien homoj en grizaj ĉemizoj kaj kun rimenoj sen
armiloj, kaj baldaŭ jam mankis libera loko sur la vastega placo. La imperiestra
palaco, muzeoj, galerioj, kun impona kolonaro, premataj de centmilhoma amasego,
tambura murmurado, blankinstrumenta tondrego kaj purpurstandarda ruĝo, malĝoje
amasiĝis ĉe la randoj de la placo. Policanoj en aŭtomaŝinoj, sur ĉevaloj kaj
motocikloj maltrankvile aŭskultis la bruegon, skuantan la aeron.
Erich estris taĉmenton de ruĝfrontbatalantoj. Mi staris sur
balkono de ŝtona konstruaĵego kaj divenis liajn ordonojn nur laŭ movoj, kiujn
estis faranta la taĉmento. En la maro de kapoj, mi serĉis kapon de Alice. Ĉi
tio estis malfacile farebla. La placo ŝajnis esti nemezurebla kaj la standardoj
kovris ĝin preskaŭ la tutan. Oratoroj parolis samtempe en diversaj lokoj.
Multfoje ekaŭdiĝis la «Internacio» kaj kolektivaj ekkrioj:
— Vivu Sovetunio!
— Vivu Kominterno!
Subite, tute proksime, super la homamaso aperis mezkreska
figuro. El-sub griza jako estis videbla blanka ĉemizo. Sur ĝi forestis la
tradicia kravato. La nigraj haroj buklis sur la granda larĝa frunto, la saĝaj
okuloj lumis varme. Kaj la grandaj lipoj kun iom levitaj randetoj afable
ridetis sub nigraj lipharetoj. Mi tuj lin rekonis.
Ŝtormo de aplaŭdado, kvazaŭ bruego de tertremo, ekskuis la
placon. La homamaso ĝemkriis entuziasme, salutante sian liberigitan heroon.
— Vivu Max Hoelz! Vivu la komunista partio!
En la aero leviĝis dekmiloj da pugnoj. Kelke da miloj estis
etenditaj al Hoelz kaj li klinis sin al la homamaso, etendante siajn brakojn.
Tiam mi ekvidis Alice'n. Ruĝiĝinte, ŝi penis trairi pli
proksime al la tribuno. Ŝia kapo kun peza bulo de orkoloraj haroj vidiĝis inter
laboristaj ĉapoj kaj kasketoj de la ruĝfrontbatalantoj. En la mano ŝi tenis
grandegan bukedon de la kampaj floroj. Du kamaradoj, starintaj apud Hoelz, unu
en jungŝturma uniformo, la alia en blanka ĉemizo sub mallonga griza jaketo,
kareseme rigardis ŝin. Mi forsaltis de la balustrado kaj komencis traŝovi min
ankaŭ al la tribuno. Ĉi momente Alice enmanigis al Hoelz la bukedon kaj nova
eksplodo de la aplaŭdoj ekskuis la placon. Alice sin turnis al la homamaso kaj,
ridetante, renkontiĝis kun mi per la rigardoj. Apogante je mia brako, ŝi saltis
sur la teron.
Nun ni staris unu apud la alia kaj mi estis sentanta ŝian
korpon, alpremitan al mi de la homamaso. Mi klinis min al ŝi.
— Alice, vi aĉetis la bukedon por Max Hoelz. Mi scias,
tio estas kosta bukedo, sed salajro de la laboristino ne estas granda!
Ŝi demande ekrigardis min, daŭrigante samtempe aŭskulti la
oratorojn.
— Vi estas sentema knabino! — ekmurmuris mi. — Mi tre
dezirus interparoli kun vi pri diversaj aĵoj. Sed ni malofte restas solaj!
Alice ne respondis.
Vespere ni renkontiĝis en la ĝardeno de Karl Liebknecht. En
la pordego, inter verdaĵo, lumigita per ruĝa rebrilo de la Liebknecht-portreto
lukse iluminita, staris kartona kirasŝipo. Aretoj da scivolemuloj amasiĝis
ĉirkaŭ ĝi. Sur la trotuaro deĵoris policano. Otto, uzante la momenton,
aranĝinte sin sur benko, estis klariganta signifon de la kampanjo. En la manoj
li tenis grandegan afiŝon, alvokantan voĉdoni kontraŭ konstruo de la kirasŝipo.
Mi ekvidis Alice'n en la momento, kiam ŝi, kiel mi kredis,
estis en granda embaraso. Vendisto de IRH-insigno staris antaŭ ŝi. Ŝi konfuze serĉis
ion en la poŝoj. Fine, nenion trovinte, ŝi ekrigardis la vendiston kaj provis
rideti.
— Prenu, Alice, la insignon! — ekkriis Otto, strabante
unu okulon kaj farante sekundan paŭzon en sia pledo. Mi pagos. He, bubo, venu
ĉi tien! Prenu el mia poŝo dek pfenigojn!
Ekvidinte min, Alice definitive konfuziĝis kaj, anstataŭ iri
al mi renkonten, malaperis en la homamaso. Ĝuste tiumomente la orkestro ekludis
«Forĝistoj ni!» kaj la publiko eknaĝis en profundaĵon de la ĝardeno. Mi levis
la ŝultrojn, trairis pli proksime al la estrado, trovis en la kvina vico
Erich'on kaj sidiĝis apude. Sur la estrado dismoviĝis kurteno kaj ni ekvidis
laktokoloran vivan spektaklon. Laboristo staris apud amboso kun martelo kaj,
metinte sur la martelon sian rikoltilon, staris apud li kamparano.
La publiko aplaŭdis kaj la bildo ŝanĝiĝis. Nun la kelkaj
figuroj prezentis renverson de la kapitalismo. Laboristo, kamparano kaj soldato
estis renversantaj en la polvon burĝon en cilindro.
— Erich, min interesas unu demando...
— Nome?
— Kie laboras Alice?
Erich malsereniĝis.
— Alice ne havas nun laboron. Ŝi estis laboranta en la
fabriko «Osram». Antaŭnelonge, post via alveno, ŝi havis tie malagrablaĵojn.
— Tio estas?
— Ŝi estis organizonta tie la komsomolan ĉelon...
— Jen kiel!
La bildoj alternis kun deklamado, muzikado per kordaj
instrumentoj kaj ĥorkantado. Sur la estrado aperis en bluaj pantalonoj kaj
ruĝaj silkaj ĉemizoj dekkvin bravuloj. La konferanto klarigis, ke la ĥoro estas
plenumonta rusajn popolajn kantojn. Efektive, la bravuloj ekkantis «Stenjka
Razin», «Apudvolga Roko» kaj la aliajn. La plenumo estis pure ruslingva. Mi
miris.
— Kie vi prenis la rusan ĥoron?
— Kia maldivenema vi estas, kamarado! Ni la rusajn
elmigrintojn invitis!
— Ĉu ili kuraĝis?
— Ili por unu marko estas pretaj la animon vendi!
Subite denove estingiĝis la lumo kaj sur la scenoj aperis en
rozkolora lumo grupo. Ruĝarmeano kun fusilo estis etendanta la brakojn al
ruĝfrontbatalanto kaj al knabino en jungŝturma uniformo. Mi tuj rekonis
Alice'n. La publiko estis entuziasmigita. Ĉiuj kriis samtempe, ekstarinte sur
benkoj, perdinte siajn lokojn, rampante unu sur la alian.
— Ĉu vi bone konas Alice'n? — demandis mi klinante min
al Erich.
— Kion vi volas diri?
— Ĉu vi scias ekzemple, kun kiu ŝi loĝas? Per kiu mono?
— Certe, mi scias, — levis la ŝultrojn Erich, — Ŝi
loĝas en legomĝardena kolonio kun unu maljunulino. Kun la mono estas pli
malbone. Ŝi gajnas nur hazarde, kiam ŝi havas laboron en tiuj legomĝardenoj.
— Sed ŝi ja estas kvalifikita laboristino? — insiste
redemandis mi.
— Laŭ malofta specialeco, trenado de volframo! Kaj kun
granda sperto! Sed, trafinte en nigran liston, en Germanio ne facile oni
ricevas laboron!
Mi trovis Alice'n post la kulisoj. Ĉi tie la aranĝintoj
disputis kun la policano. Li postulis transdoni al li la fusilon. Neniuj
klarigoj helpis. La fusilo estis prenita el iu teatro. Malgraŭ tio, la policano
solene ekportis ĝin tra la ĝardeno sub surdigaj fajfoj de la disiranta publiko.
Ni estis elirintaj kune. Mi prenis ŝin sub la brakon. Ni
longe iris silente. Fine mi riproĉe enrigardis ŝian vizaĝon.
— Kial vi ne diris ĝis nun, ke vi ne havas laboron?
Alice ekrigardis min preskaŭ malvarme, fremde.
— Kio do sekvus? En Germanio estas nun du milionoj da
senlaboruloj. Kio vin zorgas? Ĉu vi ne havas propran familion por zorgi pri ĝi?
Mi estis konsternita. Kion diri al ŝi pri tio?
— Mi havas mian propran familion, Alice. Mi havas la
edzinon kaj infanon!
— Kaj la infanon? — La knabino eĉ haltis.
— Ne pri tio temas, Alice! Mi parolas pri vi!
— Mi jam sciis, ke vi havas la edzinon! — la malĝojo
eksonis en ŝia voĉo, — sed mi ne sciis, ke vi havas ankaŭ la infanon!
— Ĉu vi sciis, ke mi havas la edzinon? — demandis mi
mirigite.
— Vi ja mem estis montrinta al mi vian sovetian
pasporton!
La knabino mallevis la kapon. Mi konfuze movetis butonojn
sur la jako.
— Mi ploris hieraŭ. Ho, kiel mi ploris! Kian malbenitan
karakteron havas la virino! Por kio mi vin bezonas? Min amas Erich. Li estus
bona amiko por mi! Ne, io ekmovetiĝis en la brusto!.. — Ŝi interrompis sin mem:
— Cetere, vi ja amas la alian! Por kio do mi diras ĉi
tion?
Mi tuŝetis ŝian ŝultron.
— Alice, permesu, ke mi nomu vin Alinjo! Al mi tiel pli
plaĉas!
— Alinjo? — kaj ne respondinte, ŝi denove interrompis:
ne pri tio temas!
Mi estis proponanta al ŝi la helpon, sed Alice avertis min,
obstine kuntirinte la brovojn:
— Silentu, silentu! Mi scias, por kio vi komencis ĉi
tiun konversacion. Tutegale mi ne akceptos vian monon.
Mi ne respondis. Mi ĉirkaŭrigardis kaj konvinkiĝis, ke ni
ĵus preterpasis stacidomon. Ni iris en iu strateto. Nenie estis videbla eĉ unu
persono. Tio estis senhoma kvartalo kaj malfrua horo. Mi prenis ŝian manon kaj
altiris ŝin al mi.
— Donu viajn lipojn!
Alice ektimis. Ŝi ektremis kaj, provante deflankiĝi,
flustris:
— Ne, ne, mi ne deziras!.. Por kio do?.. Ne!..
Sed en la sama momento ŝi paliĝis kaj ŝia kontraŭstaro
malplifortiĝis. Per la tuta korpo ŝi apogis mian maldekstran brakon, por ne
fali. Mi klinis min, formovis de ŝia frunto orkoloran areton da haroj kaj tuŝis
la malvarmajn, kvazaŭ glacio, lipojn.
 
... de julio 1928.
Nun mi estas skribonta pri katido kaj malgranda knabineto.
Eble, mi ŝajnos esti tro sentimenta, sed ĉi tiu ĉapitro ankaŭ
estas necesa en mia romano.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
— Paĉjo venis, paĉjo!
Orhara knabineto kuregas renkonte al Vitalij kaj, dum li
formetas la suprajn vestojn, ŝi kroĉeme, kiel kato, grimpas sur liajn krurojn.
Post unu sekundo ŝi jam sidas sur lia ŝultro. Siaj okuletoj triumfe briletas
kaj diketaj lipetoj esprimas la plej altan gradon de ĝuo.
— Paĉjo, sed ĉu vi scias, kion ni havas? —
misteraspekte flustras ŝi al li en la orelon, ruze okulsignante al la patrino.
Olga staras apud trogo kaj, ne rigardante al Vitalij, lavas tolaĵon, kun severe
kunpremitaj lipoj. Ŝiaj brakoj ĝis la kubutoj ege ruĝiĝis kaj estas kovritaj de
la sapa ŝaŭmo, de neĝaj flokoj. Vitalij ĵetas sur ŝin rapidan rigardon. — Kion
do vi havas, filineto? — diras li kareseme subtenante la knabineton per la
mano, por ke ŝi ne falu de la ŝultro.
— He, paĉjo, vere mi diras, be-elan! — ripetas ŝi.
— Ĉu paĉjo bela? — ridetante demandas Vitalij.
— Ne, la katido estas bela!.. Kaj vi, paĉjo, ankaŭ
estas bela, nur haroza!
La filineto alpremas sian vangon al vango de Vitalij,
ĉirkaŭprenas lian kolon kaj kisas sur la nazon.
— Nur sola nazeto ĉe la paĉjo ne pikas per la haroj!
Ĉio cetera pikas. Kvazaŭ erinaco, kiu loĝas en zoologia ĝardeno! Razu vin,
paĉjo, tuj razu! Mi estos vin rigardanta!
— Atendu, filineto! Komence ni tagmanĝu, kaj poste razu
nin!
Olga, dirante nek unu vorton, viŝas la brakojn kaj iras en
la kuirejon.
— Aĥ! — ekkrias Injo, — kial do vi, paĉjo, min distras
per viaj parolaĉoj?
Injo same rapide forglitas sur la plankon, kiel surglitis
antaŭe supren kaj senkompate kaptinte je la ventro etan vilan katidon, skuas
ĝin super la kapo.
— Jen kia katido! Ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin?
— Vi mallevu ĝin sur la plankon! — diras Vitalij,
kunsenteme rigardante la baraktantan en la aero katidon.
— Ne, atendu, paĉjo, ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin?
— Mi scias, certe mi scias!.. Vi nur mallevu ĝin kaj
tuj mi diros!
Sur la vizaĝo de la knabineto aperas esprimo de sincera
mirego. Kiamaniere la paĉjo povis konjekti? Sed tuj tiu ĉi mieno ŝanĝiĝas per
ruza rideto. Ŝi zorge mallevas la katidon planken.
— Vi ne scias, paĉjo, certe vi ne scias!
— Ne, mi scias!
— Ĉu vi opinias, ke oni nomas ĝin Bazilo? — La okuletoj
de Injo malice ridas.
— Kial li estas ruĝa! — penas eviti rektan respondon
Vitalij, tenante la katidon sur la manplato.
— Atendu, paĉjo, vi diru, ĉu oni nomas ĝin Bazilo?
— Nu, certe, Bazilo!
La knabineto laŭte ridas.
— Vi, paĉjo, tute estas malsaĝa! Ĝin tute oni ne nomas
Bazilo! Ĝin oni nomas... — ŝi faras tre seriozan mienon kaj parolas grave: ĝin
oni nomas Belul' Diafana! Jes, jes, jes! Belul' Diafana!
— Ho, kia belega nomo! — ravas Vitalij. Injo estas
flatita. Ŝi ŝatas, kiam oni laŭdas elpensitajn de ŝi novajn vortojn.
— Kaj, ĉu vi scias, kion mi ankoraŭ diros al vi? —
subite ŝanĝas ŝi la temon, — panjo hodiaŭ ree estis ploranta.
Vitalij kuntiriĝas kaj tuj perdas la humoron. Li unu minuton
silentas, ne rigardante la filinon. Poste demandas trankvile:
— Kredeble, ŝia ventro malsanis?
— Ne, paĉjo, ne! Mia ventreto malsanis, ĝi estas vere,
sed ŝi diris, ke ŝi kontuzis sin.
Olga eniras kun kaldrono da supo. Ŝi tenas ĝin per malpuraj
ĉifonaĵoj ambaŭflanke kaj metas sur la metalfadenan submetaĵon.
— Vi povas manĝi, — diras ŝi, ne returnante sin kaj tuj
rekomencas tollavadon. Vitalij rigardas preter ŝi, en la angulon kun
malsekigitaj per akvo tapetoj.
— Ĉu vi mem ne manĝos?
— Mi estas sata.
Vitalij komencas malkontente brui per teleroj en manĝilara
ŝranketo. La filino rapide forpuŝas lin, stariĝas sur la seĝon kaj krias:
— Mi mem! Mi mem! Iru, paĉjo, sidiĝu!
Neniuj kontraŭdiroj povas helpi. Streĉe rigardante antaŭ si,
la malgranda mastrino transportas sur la tablon unu post la alia du telerojn,
tenante ilin kontraŭ siaj okuloj. Poste ŝi grimpas genuojn de Vitalij, sed Olga
tuj enmiksiĝas kaj protestas:
— Injo, vi devas alivestiĝi! Ĉi tiun robeton vi povas
makuligi! Nun Vitalij rimarkas, ke sur la filino estas vestita nova blua
multekosta robo, blankaj ŝtrumpoj kaj lakitaj pantofloj.
— Ne, ne, ne! — ektimigite krias Injo, — mi ne
makuligos!
Sed la patrino insistas.
— Vi montris ĝin al la paĉjo kaj sufiĉas. Formetu ĉi
tiun robeton!
Injo alkroĉiĝas al Vitalij per la manetoj, baraktas sur liaj
genuoj kaj, rimarkinte, ke li sulkigis la frunton, komprenas tion laŭ sia
propra maniero. Dum unu sekundo ŝi forglitas de liaj genuoj kaj ofendite kaŝas
sin post la lito. Ĉi tie ŝi ekploras.
— Oni ofendis la filinon! Oni ofendis la plej
malgrandan knabineton! Oni ne donis al ŝi la novan robeton!
La koro de Olga ne eltenas. Ŝi forĵetas ne finlavitan
ĉemizon, rapideme viŝas la brakojn kaj kuras por konsoli la knabinon. Vitalij,
brulumante la buŝon, rapidas fini teleron da supo. Li ŝajnas esti severa. Olga,
fine, turnas sin al li.
— Vi rapidas? Vi ne havas tempon? Kredeble, vi estas
ien forkuronta?
— Ne, mi estas laboronta.
— Vi estas denove laboronta? Tion mi povis antaŭvidi.
Dio mia! Jen la vivo!
— Pri kio temas, Olga? — levas la ŝultrojn Vitalij.
— Ĉu vi ne scias, pri kio temas? Ĉu vi ne komprenas, ke
la infano dum la tuta tago ne spiris la freŝan aeron, ne vidis la sunon kaj
sidis en la ĉambro? La gepatroj dronis en sia laboro, sed la infano suferas!
Oni ja devas kun ŝi promeni iom!
— Mi neniel povas, Onjo. Mi estas skribonta la
raporton.
— Nu, certe! Vi skribos la raporton! Ĉu vi povas sen
raportoj?
— Olga, ni devas iamaniere solvi tiujn demandojn. Estas
strange, vi ĉiam estas malkontenta pri mi!
— Ĉu oni povas esti kontenta?
— Pripensu mem: dum mi ne lernis, vi estis konstante
ripetanta al mi, ke mi devas lerni, ke mi estas nulo, nenio sen la supera
klero. Mi komencis lerni, vi denove estis malkontenta. Tio deprenis multe da
tempo kaj ni malriĉe vivis. Kiam mi finis, vi ankaŭ estas malkontenta!..
— Vitalij, — mallevinte la brakojn, ekkrias Olga, — ĉu
vi povas prezenti al vi, ke iu povas esti kontenta pri la simila vivo? Ja ĝi
estas bagno! Laboru, laboru, laboru, ne havante finon, aŭ eĉ ripozon! Kaj per
kio vi estas rekompencata? Per malriĉeco, zorgoj, malsanoj...
— Olga, atendu!..
— Ne, pardonu! Mi estas parolonta. Vi povas komandi kie
ajn, sed hejme vi estas nur mia edzo! Bonvolu aŭskulti la veron! Trovu por mi
servistinon, eble tiam estos pli facile.
— Sed ja en la pasinta jaro vi havis servistinon!
— Kun tiu servistino mi malsanigis la nervojn.
— Kion do vi deziras? Ĉiuj homoj estas similaj.
— Ne, ĉe niaj najbaroj estas ĉio aliel. Ilia servistino
ne ok horojn laboras, sed dekses! Ellitiĝas je la sesa, kaj enlitiĝas je la
deka, kaj la tutan tagon laboras! Kaj neniujn ripoztagojn!
— Sed vi ja mem komprenas, ke tio estas kontraŭleĝe.
— Sed la najbaroj ja estas komunistoj. Eĉ ambaŭ: la
edzo kaj edzino!
— Vi tro nerveme reagas ĉion. Estu pli trankvila! Alie
mi ne povas kun vi interparoli. Ne deflankiĝu de la temo!
— Kiu deflankiĝas? Mi? Mi esperas, vi pripensas tion,
kion diras?
Vitalij formanĝas la kotleton kaj leviĝas, kolere bruante
per la seĝo.
— Krome, mi devas diri al vi, ke al mi ne plaĉas via
metodo de infaneduko!
— Al vi ne plaĉas? — levas sur lin la indignintajn
okulojn Olga. — Al vi ne plaĉas? Sed ĉu vi dediĉas al la infano almenaŭ iomete
da tempo? Ĉu ne tute egale estas por vi, kiel kreskas kaj kiel estas edukata
via filino? Mi ŝin nutrigas, vartas, vestigas. Mi...
— Haltu, — interrompas Vitalij, — unue, vi malpravas
kaj mi, laŭeble, dediĉas al la infano la tempon...
— Kiom?
— Atendu, ne pri tio temas! Mi estas parolonta ĝuste
pri tio, kiel vi vestigas Injon. Ĝi estas demoralizo de la tuta psikologio de
l' infano! Multekostaj roboj kaj lakitaj pantofloj en tia aĝo?
— Diru malkaŝe, ke vi avaras monon! — krude ĵetas Olga
kaj ruĝiĝas. — Ja vi estas ega hipokritulo!
— Silentu, Olga! Vi nenion komprenas en la edukado!
Legu la librojn!
— Ne deziras mi ilin legi! Legu mem! Ĉiuj estas laŭ la
sama maniero: la komunista infano!
— Ĉesu vi, malsaĝa! Vi difektas la infanon, vi
kreskigas el ĝi nevivkapablan, trodorlotitan floron!..
— Jen, kiel! Mi estas malsaĝa! Mi estas maltaŭga
edukantino!.. Sed ĉu la avino, al kiu vi tiel ofte estis nin sendanta, kiam al
vi mankis monrimedoj, estas bona edukantino? Ĉu al vi plaĉas, ke ŝi kunprenadis
la infanon en preĝejon? Mi estas tiel ŝin edukonta, ke ŝi malamos vin!
— Tiam mi forpelos vin el la hejmo! — sovaĝe krias
Vitalij.
Olga falas la liton kaj sammomente histeria spasmo kaptas
ŝian gorĝon. Injo ektimigite rigardas la patrinon, kuntiriĝintan sur la lito
kaj skuatan de la ploregoj. Vitalij rapideme forkondukas ŝin al la fenestro.
— Filineto mia, jen estas la libro! Mi ĝin hodiaŭ
aĉetis. Pri la pioniroj!
Li elprenas el la paperujo ilustritan libreton kaj malkovras
ĝin en la plej interesa loko, kie knabo kun ruĝa kravato tamburas.
— Kiel ĝi nomiĝas, paĉjo?
— Urbo de l' pioniroj.
— He, kiel interese! Kia vi bona fariĝis, paĉjo! — Injo
tuŝas per la maneto vangon de Vitalij. — Nu, legu, paĉjo!
— Tuj, filineto! Vi dume la bildojn trarigardu. Jen nia
patrineto ploras. Mi donos al ŝi akvon!
La filineto obeeme sidiĝas en malgranda pajla apogseĝeto
apud sia propra ludilo-tablo. Vitalij sin klinas super la lito.
— Olga, trinku valeriangutojn! Ĉu vi aŭdas, trinku! La
infano ja ĉeestas! Ni poste interparolu.
Olga apenaŭ ne elbatis la glaseton el lia mano.
— Foriru, foriru!.. Mi estas vivanta homo, kun
nervoj!.. Ĝi estas malebla!.. malallasebla!.. Ĉu oni povas tiel turmenti,
moki?!
— Olga, Olĉjo, Onjo! Trankviliĝu antaŭ ĉio!..
— Vi min ofendas!.. Mi leviĝus tuj kaj ekirus... en
subtegmenton kaj tie... en maŝon, aŭ dro... dronigus min... en Jaŭzo...
— Onjo, kion vi diras? Mi petas vin! Trinku
valeriangutojn!
— Vi havas sufiĉe da kuraĝo kaj... malnobleco min
veneni!.. Guto post guto!.. La amanta homo... ne po... ne povas tiel!.. Ĉu mi
ne plu estas por vi proksima homo?.. Mi devus vin sur la... vizaĝon... bati...
Sed mi kompatas la... filinon!.. La filinon mi kompatas!.. Ĉu vi aŭdas?.. Mi ne
deziras detrui... amon de la infano al... vi!..
Vitalij sin deturnis al la fenestro. Ŝtormo de kontraŭaj
sentoj furiozas en la animo. Kiu do kulpas?..
— Ĉu vi deziras, ke mi mortu pro ftizo?.. Vi povas esti
certa, ke ĝi... ne daŭros ... longe... Vi es... estos pura antaŭ la homoj!..
Jam nemulte mi bezo... Ho, ĉio estas vana!.. Vi ne deziras mian... amon!..
Olga malaŭdigas la krion per la kuseno kaj denove
konvulsias, ruĝa, pro larmoj, kun momente ŝvelintaj okuloj.
En la pordon oni frapas. Unu fojon, la alian. Vitalij
ekatentas.
— Oni frapas, Olga, ordigu vin iom!
Li duonmalfermas la pordon.
— Kiu estas ĉi tie?


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Bedaŭrinde mi devas interrompi en la plej interesa loko. Jam
estas la sepa horo. Mi promesis al Alice je la 7.30 esti apud
Friedrichs-Bahnhof. Ni intencas viziti kun ŝi Admirals-Palast'on.
... de aŭgusto 1928.
Mirinda popolo estas la germanoj. Sur la stratoj ili ne
brilas je ornamoj kaj similas unu al la alia. La homamaso estas griza kaj
unutona. Tute inverse al la varsovia. Sed, trafinte la teatron, oni povas
blindiĝi. Kolĉenoj, braceletoj, ringoj, horloĝĉeneroj, kalvoj — ĉio brilas, ĉio
respegulas, simile al la berlina asfalto, fajrojn de lustroj, lanternetoj kaj
surmuraj brak-lampoj. Mi eĉ ne scias, kio min plej mirigis en ĉi tiu luksega
revuejo. Ĉu la teatro mem, ĉu tio, kion mi surprize ĉi tie aŭdis? Tion kaj
alian valoras enskribi. Ĝi taŭgos, kiel la materialo.
Grasaj sinjorinoj, kun arogante rampantaj el post la
korsaĵoj bustoj, estis trenantaj post si al la unuaj vicoj absurdajn vostojn.
Ĉi tiuj vostoj estas ligitaj al tre mallongaj jupoj. Kaj el sub la jupoj
videbliĝas tiaj grasaj genuoj, tiaj dikaj suroj! Alkroĉinte sin al nudaj brakoj
de tiaj sinjorinoj, per etaj paŝetoj estis kurantaj post ili malkorpulentaj,
kiel stangoj, edzoj en dependantaj frakoj kaj kun monokloj. Suprenfleksitaj
pantalonoj de la edzoj estis penantaj atingi la virinajn jupojn kaj estis tiom
alte suprenlevitaj, ke la publiko povis ĝui la spektaklon de la maldikaj, kiel
alumetoj, viraj piedoj. Inverse, mallongaj viroj kun ventroj, tiom solidaj,
kiom solidaj estas nur bustoj de kelkiuj sinjorinoj, estis solene marŝantaj kun
multostaj edzinoj, posedantaj gigantan staturon. Briletante per oraj dentoj, la
paroj salutis unu la alian. Sidiĝante en apogseĝoj ili tra perlamotaj lornoj
estis fikse rigardantaj la vestaĵojn de la publiko. Tro frue kalviĝintaj junaj
viroj kun aspekto de spertuloj pritaksis molan rondecon de la ŝultroj, brakoj
kaj kruroj de ĉarma fraŭlino. Ĵus antaŭ la eniro ili estis sammaniere
pridiskutantaj liniojn de l' korpo de knabino-prostituitino, staranta apud la
teatra enirejo, kie estas pendantaj fotoj de tute nudigitaj teatraj «steloj».
La violonoj malakorde pepis, penante agordiĝi al la
mallertaj violonĉeloj. Briletantaj fajretoj de la orkestro, ankoraŭ ne preta
por la muzikado, nervozigis la publikon.
Verŝajne, mi multe ĉagrenis tiuvespere la polican oficiron,
kiu sidis en la najbara loĝio. Lia kunulino estis tiu sama ĉarma fraŭlino, kiu
logis al si la atenton de la «ora junularo». Lin mem mi vidis jam la trian
fojon. Kiam Alice, ridetante, sin alpremadis al mi tro dolĉe, li nerveme
ektremadis kaj mordetante la lipojn, sin returnadis flanken. Lia damo,
kontraŭe, estis malvarmsanga, kvazaŭ frostigita viando.
Post plendtona funebra tamtamo, laŭ ordono de la
orkestro-direktanto leviĝis supren malpaciencaj arĉoj. Gaja opereta melodio
flugis el la orkestro. La scenejo ekflamis en frambokoloraj fajroj kaj antaŭ ni
aperis fantazia spektaklo. Brilante per arĝentaj jupetoj kvazaŭ per ĵus
pretigitaj moneroj, kelke da dekoj de tute identaj duonnudaj knabinoj komencis
kolektivan dancon. Ili zigzagis, simile al arĝentkolora skvama serpento, ili
formis orajn stelojn kaj tiam la lumo el la frambokolora fariĝis oranĝkolora;
ili moviĝis al la publiko, kiel kolosa drako; kiel ruĝaj fiŝetoj, ili disfluis en
la salono. La reflektoroj estis verŝantaj sur ilin ĉiujn kolorojn de la
spektro. Dum iliaj nudaj ventroj estis kolorigataj rozsimile, la dorsoj,
nudigitaj ĝis la talio, verdis en radioj de reflektoroj, kvazaŭ ĵus
superverŝita arbusto. Iu belulino en malkonvene mallonga sovaĝa krinolino kaj
perla ĉirkaŭkolo, dependanta ĝis la genuoj, estis elirinta por kanti absurdajn
kupletojn. Finante ĉiun kupleton, ŝi estis levanta tre alte la nudan piedon. La
krinolino faciligis ŝian taskon. Farinte plenan returnon, ŝi akceptis la
komencan pozicion kaj estis komencanta la sekvontan kupleton. Disvolviĝis
apenaŭ kungluita, preskaŭ sensenca akto.
La oficiro longe ne estis rigardanta la scenejon. En la
rebriloj de l' reflektoroj li estis penanta observi Alice'n. La scivolemo
instigis min kaj mi, uzante la mallumon, kaŝe kelkfoje kisis la nukon de Alice.
Post tio la oficiro deturnis sin kaj ĝis la fino de l' akto aspektis malgaja
kaj tiom silenta, kvazaŭ lia buŝo estis plena da gipso.
La primadono eliris en ĉaspantalono kaj malgrandaj botetoj,
kun neimagebla blua mantelo sur la ŝultroj. Iom dancinte, ŝi malaperis kun
muziko kaj reaperis en nokta vesto, en kolora silka pantalono. Post tio
aŭtomate ŝanĝiĝis la dekoraĵoj kaj aperis magia arbaro, kie ĉiu arbo estis
kvazaŭ vizaĝaĉo kun brilantaj fosforaj okuloj. Ruĝaj fumantaj fajroj estis
ekflamantaj en la arbustoj, timigante nian malfeliĉan aktorinon, kiu jam ŝanĝis
la tridek kvinan kostumon je ruĝa atlasa pantaloneto, busttenilo kaj rusa
arĝenta krestsimila ĉapo. En tia kostumo ŝi devis prezenti sovetian
kamparaninon. Renkonten, dancetante charlestown'on, elnaĝis junulo en la plej
larĝa pantalonego ruĝkolora, sen ĉemizo kaj en similaĵo de la ruĝarmeana helmo.
Ili prenis unu la alian je la manoj, ekdancis iun varianton de «fokstroto» kaj
forkuris, saltetante, post la kulisojn, laŭlonge de la surskribo: «Nach
Russland» («En Rusion»).
Dum interakto la oficiro forlasis sian apatian damon kaj
eliris la koridoron. Ĉi tie li kunpuŝiĝis kun Alice. Ŝi estis staranta antaŭ la
spegulo, tenante en la dentoj harpinglojn, kaj per rapidemaj fingroj ordigis la
hararon. Ŝi surhavis simplan blankan someran robon.
Dum ĉi momento mi troviĝis en la distanco de du paŝoj apud
la bufedbarilo, kie bubo en blanka kloŝo kuradis antaŭ soifeganta publiko, penante
kontentigi ĉiujn samtempe. La oficiro haltis antaŭe iom malproksime, per rava
rigardo ĉirkaŭprenante la graciajn krurojn de Alice, poste aliris al ŝi, ne
vidante min.
— Bonan vesperon, fraŭlino!
Alice mirigite sin returnis.
— Ĉu estas vi, Reingold?
— Bedaŭrinde, estas mi.
Alice kuntiris la brovojn.
— Iru al via damo! Ŝi koleros.
La oficiro faris malzorgan geston.
— Ĝi ne maltrankviligas min! Kiel vi fartas, fraŭlino
Alice?
Alice ĵetis la rigardon miaflanken.
— Mi tre bedaŭras. Reingold! Mi ne povas momente trovi
por vi eĉ malmulte da tempo! Mi petas pardonon!
Ŝi apenaŭ klinis la kapon, deiris de la spegulo kaj tuŝetis
min je la maniko.
Mi pri nenio estis demandinta Alice'n. Dum la restintaj ĝis
fino de l' interakto kelkaj minutoj ni sidis sur malvarma ŝtona subfenestro en
larĝaj faldoj de la veluraj kurtenoj. La fenestro estis malfermita kaj malsupre
brulis fajroj de Friedrichstrasse. Kontraŭ ni altiĝis konstruaĵo de
Friedrichs-Bahnhof kaj ie tute proksime bruegis vagonaroj.
En la dua parto estis montrita vitra palaco. Ĝi devis
prezenti el si ĉu glacian domon, ĉu mahometan edenon. Ĉio ĉirkaŭe estis
brilanta en diverskoloraj fajroj. Centoj da virinoj en kostumoj de ĉiuj epokoj
kaj popoloj estis plenigantaj la scenejon, desupreniĝante el la plafono per
florgirlandoj, aŭ leviĝante el-sub la planko per vitraj raŭpoj. Ili formis per
si komplikajn piramidojn de la nudaj korpoj.
En mezo de l' akto en la najbara loĝio okazis iu moviĝo kaj
eniris kelke da personoj. La oficiro kelkfoje ripetis tre afable «Mi petas».
Responde mi ekaŭdis flateman maljunulan ridaĉon. Alice malkontente strabis la
okulojn al la loĝio. Ĉio silentiĝis tie.
En kvar flankoj de la scenejo, du malsupre, kaj du supre, la
virinoj estis starantaj sole en malgrandaj bluaj pantalonetoj, lumigataj per la
blindigaj reflektoroj. La primadono, aperinta en la aero kaj malleviĝinta sur
podion, iom post iom ankaŭ forĵetis ĉiujn vestojn, krom arĝenta zoneto trans la
lokoj, kiujn eĉ en Admirals-Palast oni ne nudigas.
Al mi ĝi ne plaĉis. Mi ekrigardis Alice'n. Ŝi sidis nun
trankvile, kaŝante en anguletoj de la lipoj apenaŭ rimarkeblan rideton.
La impreson pligrandigis kolosa porko. Ĝi elkuris sur la
malantaŭaj piedaĉoj, dancis sub la sovaĝaj sonoj sovetian dancon «Pometo», kaj
malkonvene ellasis en parteron fluon de malbonodoranta pulvoro. Per tio oni
inscenigis, evidente, la sovetojn!
Mi jam leviĝis, sed aŭdiĝinta el la najbara loĝio voĉo igis
min residiĝi.
— Bonaj buboj estas germanoj, diablo ilin prenu! —
diris iu ruslingve. — Antaŭe oni mokis rusan porkon, nun oni mokas la sovetan!
Sincere parolante, la lastan mi ne kontraŭdiras!
Iu denove maljunule ridaĉis responde. Mi sidiĝis pli
proksime al la bariero kaj komencis rigardi en duonmallumon de la loĝio.
Ruslingve interparolis du personoj: malalta seka maljunuleto kaj alta viro,
turninta al mi la larĝan dorson.
— Mi ja havas la filinon en Moskvo! — rimarkis la
maljunulo, — en soveta oficejo. La fratino aranĝis. Tie kunvenis gaja kompanio!
Cetere, vi tion bone konas! — ree ekridis li.
La alta ion ekmurmuris sub la nazon kaj, sin klininte al la
oficiro, ekparolis germane.
— Ni intertraktu pri kunlaborado, sinjoro Goetzke.
Necesas, ke neniu al ni ĉi tie malhelpu!
Poste li malaltigis la voĉon ĝis la flustro, kaj mi nenion
komprenis. La oficiro aŭskultis, iom klininte la kapon kaj iufoje aprobe
jesante.
Du minutojn poste oni ekparolis denove ruse. Min ekkaptis
streĉa scivolemo. La altulo turnis sin al la maljunulo:
— Berg ricevis informojn el Moskvo, — diris li, — el ĉi
tiu institucio. Vintre ni havos gastojn. Nepre oni devas intertrakti pri la
unueca programo.
Mi ektremetis kaj turnis min al Alice. Ŝi, malbone
komprenante ruse, evidente ne atentis la konversacion. La maljunulo
kontraŭdiris:
— Mi ne kredas, mia kara, ke ĝi estas ebla. Pecaĉoj,
pecaĉoj! Ĉu estas el ili kudrebla la tuko?
— Socialdemokratoj estas simpatia popolo, — melankolie
rimarkis la altulo, — kaj konsentema. Ĉu ni ĝis nun ne konvinkiĝis pri tio?
La orkestro malaŭdigis la lastajn vortojn. Rompante
strukturon de la teatraĵo, el post la kulisoj elnaĝis kvar aktorinoj. Ili estis
same nudigitaj, kiel ankaŭ la ceteraj, sed ilia specifaĵo estis kirasŝipoj,
ornamantaj iliajn kapetojn kun mallonge tonditaj haroj. Sur la kirasŝipoj
flirtis trikoloraj monarkiaj flagoj. La najbaroj ĉesigis la interparolojn kaj
prenis lornojn.
La publiko subite entuziasmiĝis. La orkestro kelkfoje
plenumis fanfaron, sed la bruo ne estis ĉesanta. Aŭdiĝis apartaj ekkrioj. La
oficiro en la loĝio leviĝis. Li laŭte postulis plenumon de «Deutschland über
alles». La orkestro ekludis ĉi tiun monarkian himnon kaj la tuta salono
subtenis ĝin, ekstarinte. Ĝi aspektis iom komike. Mi ne povis deteni la
rideton, rigardante solenajn vizaĝojn, jubile kantantajn la himnon en ĉi tiu
teatro de operetoj kaj revuoj.
Nun mi estas treege ĉagrenita. Mi ne ekaŭdis de Alice eĉ unu
vorton pri tiu oficiro. Ĵus, kiam ni estis elirintaj la straton kaj Alice
rimarkis miajn maltrankvilajn movojn, ŝia tono fariĝis malvarma.
— Mi esperas, vi ne estos tre scivolema, — diris ŝi. —
Li estas homo, kun kiu mi ne dezirus havi ion komunan!
Mi heziteme ekrigardis ŝin. En tiu ĉi okazintaĵo min
interesis ankoraŭ io.
— Sed vi konas lin! — singardeme rimarkis mi.
— Iam mi konis lin!
Mi revenis kun la malbona humoro. Tamen mi penos fini la
komencitan antaŭ la teatrovizito ĉapitron.

«Wer nicht trinkt, und liebt und singt, es nie zu
wahrer Freude bringt»
: «Kiu ne drinkas, nek amas, nek kantas, neniam
spertas la ĝojon».

IRH: «Internacia Ruĝa helpo».

Comments

Parto 04

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019

— Kiu estas ĉi tie? — demandas Vitalij.

Apud la pordo staras homo en leda bruna jako kaj fela ĉapo. La radianta ruĝvanga vizaĝo rakontas pri la sata vivo, sed rapidkurantaj okuloj elmontras maltrankvilecon. La homo penas esprimi rideton, sed nenio simila aperas. Ekzistas iu strangaĵo en tiu ĉi vizaĝo. Se kredi al la unua impreso, li devas esti gaja simplanima homo. Sed efektive la homo eĉ ne kapablas rideti! Formetante la gantojn, li etendas la manon.
— Pardonu, kamarado Zorin, mi havas al vi eksterordinare gravan aferon.
Vitalij kontraŭvole premas la manon.
— Mi ankaŭ petas pardonon, kamarado Vinokurov! Ni devas iom atendi en la koridoro. La edzino estis ripozanta kaj en la ĉambro estas malordo.
— Ho, ne gravas! Ne faru al vi la zorgojn!
Vitalij meditas, por kia celo li venis. Strange, ke ne sufiĉis al li ofica tempo por la interparoloj. Vinokurov proponas cigaredon.
— Ĉu vi fumas?
— Ne, mi dankas.
— Kun via permeso mi ekfumos mem.
Vinokurov volupteme englutas la fumon kaj al Vitalij ŝajnas, ke la streĉo de muskoloj sur lia vizaĝo malplifortiĝas.
— Oni povas vin gratuli.
— Pro kio?
— Pro la supozata veturo eksterlanden.
Vitalij levas la ŝultrojn.
— Mi ankoraŭ ne scias la rezultojn. Mi ne atendas ilin baldaŭ. Ne antaŭ la printempo.
— Nu, certe! Sed vi, verŝajne, jam scias, ke dank' al klopodoj de kamarado Serebrovskij, la demando jam postlasis du instancojn?
— Ne, mi tion ne sciis.
— Sincere dirante, mi envias vin, kamarado Zorin! Vi estas feliĉa homo! Tia juna komencanta laboranto kaj jam eksterlando! Granda prospero!
Vitalij ne respondas. Interna koleriĝo komencas bruligi lian bruston. Vinokurov alportis iun malagrablaĵon. Ĝi estas klara jam el tio, ke li ne diras pri ĝi en la komenco mem. Ho, Vitalij konas tion! Oni tiras, tiras kaj kaŝe, kun interna triumfo, observas, kiel la kulpulo turmentiĝas, penante konjekti, kio do finfine okazos? La patro, kiun Vitalij tutkore malamis, sed de kiu tamen heredis la dorlotitajn manojn, nervozemon kaj ĉiujn ceterajn siajn negativajn flankojn, ĉi tiu patro, punante lin, agis sammaniere. Ne la korpa puno, ĝi estas bagatelo, ĝi sekvos en la fino, sed jen simila morala mokego, turmentego, torturo, malrapida ekzekuto!..
— Vi povas eniri! — elŝovas Olga la kapon tra la pordo. Vitalij antaŭenlasas la gaston. Olga jam sukcesis reaspektigi la ĉambron. La trogo malaperis post la ŝirmilo, la planko estas viŝita kaj balaita, la litoj ordigitaj, sur la tablon estas metita blanka tablotuko. Olga alivestiĝis. La brovoj estas iom tuŝitaj per la nigra krajono. Sur la ŝvelintajn pro la larmoj okulojn estas ĵetita pudro.
— Konatiĝu: mia edzino.
— Tre agrable! — Vinokurov sin klinas kaj kisas manon de Olga.
— Ne decas al la komunistoj kisi la manojn, — mokridetas Olga, akre enrigardante la vizaĝon de la gasto. — Vi ja estas komunisto?
— Tute ĝuste, Olga Alekseevna! Sed ĉu la revolucio ion perdos pro ĝi?
Vinokurov per la velura rigardo cirkaŭprenas Olga'n kaj kaŝas en profundaĵo de sia animo la konkludon. Poste li ekrigardas la malriĉan meblaron de la ĉambro.
— Ĉu delonge vi ne riparigis vian ĉambron?
— De post nia alveno Moskvon, — diras Vitalij, irante al la skribotablo.
— Kial, Vitalij Nikolaeviĉ, vi ne petis pri tio kamaradon Serebrovskij? Li tion tuj aranĝus.
Olga ekinteresiĝas.
— Ĉu vere? Kial, Vitalij, vi efektive ne bonuzas tion?
— Kamarado Vinokurov, sidiĝu. Kial vi staras? — almovas ŝi la seĝon, ne fortirante de li la okulojn.
— Mi dankas! Mi venis nur por unu minuto! Sekreta afero!
— Ho, pardonu! Tiuokaze, dum vi pridiskutas vian aferon, mi preparos la teon.
Vitalij kaj Vinokurov restas solaj. Vinokurov ekfumas cigaredon.
— Ĉu vi permesas?
— Bonvolu!
— Kaj via filineto permesas?
Injo, ĝis tiu momento per larĝe malfermitaj okuletoj rigardinta sur la gaston, subite ridetas kaj diras kun ekspiro, kvazaŭ ŝi ĝuste atendis ĉi tiun demandon:
— Mi ankaŭ permesas. Nur ne ĵetu la cigaredrestaĵojn sur la plankon. La panjo tion ne ŝatas.
— Ĝuste! — ekkrias Vinokurov. — Aliru min kaj diru, kian nomon vi havas?
Sed Injo ĵetas sin al Vitalij kaj alpremiĝas al lia mano.
— Mi aŭskultas vin, kamarado Vinokurov! — malpacience diras Vitalij.
— Ĉu vi permesas formeti la jakon?
— Jes, pendigu ĝin apud la pordo.
— Do, jen kamarado Zorin! Vi, certe, rimarkas, kiom zorge atentas lasttempe nia estraro kaj partia organizaĵo viajn laborojn. Oni ebligas al vi veturon eksterlanden. Oni ĉiamaniere helpas al vi ricevi eksterlandan literaturon. Vi certe komprenas, ankaŭ, ke sen mia subteno viaj proponoj pri la metropoliteno ne ricevus iun ajn movon. Krome, mi mem estus ricevonta la eksterlandon. Sed, ĉar mi ofte vojaĝas eksterlanden pro aliaj aferoj, do mi decidis cedi ĉi tiun veturon al vi.
Vitalij mallarĝigas la okulojn.
— Nu...
— Vi certe ne povas ne rimarki, ke la partia organizaĵo konfidas vin, malgraŭ via senpartieco. Oni komisias al vi redaktadon de la murgazeto.
— Do?
— Nun permesu vin demandi, kiel vi komprenas viajn devojn? Ĉu vi opinias bezona akordigi vian agadon kun partiestraro, aŭ trovas ebla eviti tion tute?
— Nome?
— Ĉu mia penso ne estas klara? Vi enpresigas en la gazeto malrespondecan artikoleton kun pseŭdonomo, pri disponigo de terareo al iu privatulo kaj pri rifuzo al laboristoj. Ĉu vi komprenas, kian efikon vi atingas per ĉi artikoleto?
— Mi opinias, ke tiu negativaĵo estos likvidita.
— Sed mi opinias, ke kamarado Zorin ne devas enmiksiĝi aferojn de l' administracio! En la ekstrema okazo oni devus antaŭe priparoli la demandon kun la partia organizaĵo. Sed mi ne riproĉas vin. La eraroj malfacile estas eviteblaj. Sed vidu, kio rezultas? Skandalaĵo! La tuta institucio estas ekscitita! Serebrovskij, la respondeca gvidanto de la trusto, estas kompromitita plej senindulge! Kian konfidon li povas nun havi?
— Sed, se ĝi estas la vero?
— Kamarado Zorin! Oni devas antaŭe kontroli kaj, krome, ne ĉiun ja fakton oni povas pritrakti en la gazeto! Oni ja povas agi alimaniere. Oni devus pridiskuti la aferon kolektive. Nun, certe, kion alian ni povas fari, se ne subteni kamaradon Serebrovskij? Oni devas restarigi lian aŭtoritaton. El du malbonoj oni elektas la pli malgrandan. Juĝu mem, en kian embarasan situacion vi metis la administracion, ĉelon, kaj vin mem.
Vitalij egalpaŭze frapetas per la fingroj sur la skribotablon kaj sopireme rigardas tra la fenestro. Blueta neĝo kuŝas sur la kornico, dependante, kiel strangforma ĉapo. Vitalij meditas. Ĉu estas malebla batalado kontraŭ organizo de l' burokratoj? Ĉu estas ne evitebla la deiro?
Li forte ekskuas la harojn.
— Mi opinias, kamarado Vinokurov, ke la demando estas tute klara! Mia devo estas daŭrigi la saman politikon!

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
...de septembro 1928.
La septembra tago estas ankoraŭ plena de la varmaj sorĉoj. La suno lumas hele, kvankam ne tro arde. La aero estas diafana kaj la ĉielo bluas. Dum meztagaj horoj la berlina asfalto estas varmigita de la suno kaj trotado de kaŭĉukaj pneŭmatikoj kaj la atmosfero en la urbo estas sufoka. Bonuzante la dimanĉan tagon, la loĝantaro forlasas la urbon. Per centmiloj da bicikloj, aŭtomobiloj, tramvagonoj, aŭtobusoj kaj vagonaroj ĝi rapidas al bordoj de kvin mil apudberlinaj lagoj.
Grunewald'on oni povas atingi diversvoje. Sed de ĉie Grunewald ŝajnas esti tergloba rando, ĉar ĝi estas metita en la malsupran maldekstran angulon de Berlino kaj pli malproksime, ŝajne, nenio ekzistas. Malgraŭ tio, la Grunewalda stadiono estas elektita por la laborista sportfesto. Ĝuste ĉi tien rapidas torentoj de proletaro, trafluante ĉiujn arteriojn de la grandega urbo.
Elvagoniĝinte ĉe la lasta stacio, la laboristo formetas la jakon, sidigas sur la ŝultrojn duon da infanoj kaj solene marŝas kelkajn kilometrojn piede sur polvoza ŝoseo aŭ rekte tra la arbaro. Apud li paŝas ŝarĝita per paketaĵoj lia edzino. Okazas, ke antaŭ ili saltetas ankoraŭ kelke da junpioniroj.
La junularo iras en grupoj, ĵetante de unu al la alia ŝercojn kaj ridon, aranĝante dumvoje ludojn kaj kantojn. Kiel longa rubando kuras bicikloj, per sonorego plenigante la aeron. Preterpasas, tamburante, kun ruĝaj standardoj kolonoj da komsomolanoj. Sur malpurigitaj bordoj de maldiafanaj lagoj kaj piedfrotitaj arbardeklivoj estas disŝutitaj patroloj kaj ĉenoj de policanoj. Ĉia ariĝo de la popolo povas transformiĝi en revolucion!
Varme. Erich kaj Otto jam delonge estas formetintaj la jakojn. Ne faris tion ĝis nun Rudolf kaj... mi. Rudolf vestis hodiaŭ novan grizan kostumon kaj li tute ne deziras montri al la publiko anstataŭ la nova jako la malnovan milfoje riparitan ĉemizon. Mi ne volas demonstri la pantalontenilon. Sed la ardego iĝas netolerebla. Sur la dekstra brako de Rudolf pendas lia edzino, por la festo vestita en silka robo kaj pantofloj kun altaj kalkanoj. Tian amasegon da karno ne estas facile treni post si. Ŝi estas ronda, kvazaŭ bulo de holanda fromaĝo kaj purpura, kiel pomo. Ŝia silka robo jam nigriĝis sub la brakoj. Certe, Rudolf amegas sian Elsa'n, sed ne estas tolerebla tia malkompatemo! Por ricevi pardonon je sia tro luksa aspekto, li diras:
— Hodiaŭ estas ni vizitontaj ankoraŭ la sindikatan feston vespere.
— Ni ankaŭ! — rimarkas Otto, — Ĉu ne vere, Berta?
Berta estas lia juna edzino. Ŝi havas rozkoloran vizaĝon kaj viglajn brunajn okulojn. Oni povas nomi ŝin preskaŭ ĉarmeta. Ŝi ĉiam ridas. Se ŝiaj kruroj ne estus tro dikaj kaj la brakoj tro longaj, ŝi povus konkuri kun Alice.
Sed mi transigas la okulojn al Alice. Ne, ŝi estas pli bela!
— Aŭskultu, ĝi ne estas tolereble! Vi sufokiĝos! Tuj formetu la jakon! — diras al mi Alice.
— Efektive! — fine konsentas mi, — kio min ĝenas? Ĉiuj viroj estas sen jakoj.
Erich estas malserena. Li ion pripensas kaj ne partoprenas la konversacion. Alice provas kun li ekparoli.
— Ĉu ne vere, Erich, mi povas esti ankoraŭ utila en la kontraŭkirasŝipa kampanjo? Ĉu la regiona komitato ne rifuzos mian laboron?
— Certe! Mi jam estis pensinta pri tio. Plej bone vi vizitu dum la proksimaj tagoj, tuj, post kiam komenciĝos la voĉdonado, iun vilaĝon. Mi opinias, la kamparanoj vin bone akceptos. Por vi ankaŭ, — li turnas sin al mi, — estos interese vidi la germanan kamparon!
— Ĉu Alice ne venus nian vilaĝon? — demandas Rudolf. — La vilaĝo, vere, estas nur duone kamparana. Ni havas ĉirkaŭe etajn uzinetojn. Sed ĝi, mi opinias, ne malhelpos.
— Kontraŭe, ĝi estas pluso. Sed, ĉu vi mem ne sufiĉas en via vilaĝo?
— La profetoj ne estas akceptataj en sia propra lando! — respondas Rudolf. — Cetere, se Alice ne deziras, eble venos Otto?
— Otto estas okupita. Li ricevis pli gravajn taskojn!
Rudolf esploreme rigardas Erich'on.
— Ĉu partia sekreto?
— Jes, dume! Baldaŭ vi ankaŭ ekscios.
Rudolf sulkiĝas.
— Ne ŝatas mi tiun konspiron de la ĉefoj.
Nin atingas Otto. Antaŭ tio li estis iom postrestinta kaj kisis sian Berta'n. Nun ili ambaŭ, ridante, kuras al ni kaj enviciĝas. Li — demaldekstre, ĉirkaŭpreninte Alice'n, ŝi — dedekstre, alkroĉinte per la brako Erich'on.
— Se vi scius, kiel li min tedis! — ekkrias Berta. — Tia ardego, sed li sin trudas kun siaj kisoj!
— Nenio simila! — krias Otto. — Ŝi mem kuplas! Ŝi estas dirinta, ke estas malvarme!
— Kredeble, vi estas tre feliĉaj! — diras mi. — Ĉu vi delonge estas geedzoj?
— Ho, tre demallonge! — ekkrias Otto. — Sed antaŭe ni estis konkubantaj la tutan jaron, ĝis aperis la infano! Tiam venis la polico kaj ektrenis min al juĝisto pro konkubo kun la knabino!
Otto subite forlasas Alice'n, transkuras al la maldekstra flanko kaj ĵetegas sin deposte sur la edzinon.
— Fi, kia aĉa! — ekkrias ŝi.
Sur bordo de granda Tago ni haltas. Erich elektas oportunan arbuston kaj ni aranĝas nin sur la herbo. Elsa, Berta kaj Alice malpakas la paketaĵojn. Otto formetas de la ŝultro metalan rondan kruĉon.
— Mi ĉiam kunhavas malgrandan kaloriferon!
— Kio estas?
— Ĝi estas termoaparato. En ĝi bone konserviĝas varma akvo. Nu, gekamaradoj, kiu deziras teon?
Niaj buŝoj estas ŝtopitaj per pano, ovoj kaj kolbasoj. Estas aŭdebla kolektiva ŝmacado. Rudolf, ne plu tolerante forĵetas fine la jakon.
— Mil diablojn! Surmetu, Elsa, mem ĉi tiun jakon, se ĝi al vi plaĉas!
Elsa ofendite levas la ŝultrojn, de kiuj obstine forrampas la silka bluzo.
— Mi petas! — diras ŝi kun la plenigita buŝo, — min tute ne interesas, ĉu vi estas en jako, en ĉemizo, aŭ sen kio ajn!
La bordo estas superŝutita per miloj da korpoj. Ĉi tie maleblas gardi leĝojn de moralo. La polico jam malatentas. Bankostumoj estas nur sur tiuj, kiuj kuŝas supre, sur la monto, sed tiuj, kiuj estas malsupre, apud la akvo, ne opinias por si deviga plenumon de tiaj superstiĉoj! Viroj, virinoj kaj infanoj, sin dorlotas sur la sablo, demonstrante siajn ĉarmojn ne malpli senkaŝe, ol la aktorinoj de Admirals-Palast. Por kelkiuj la borda aero estas tro varma kaj ili senmove sidas en la akvo, konservante la filozofajn mienojn.
Laŭ propono de Otto ĉiuj iras sin bani. Rifuzas Rudolf, Elsa kaj mi. Mi ĝenas. La viroj tuj forĵetas la suprajn pantalonojn kaj restas en banpantalonetoj. Same agas Berta kun sia robo, sub kiu ŝi havas bankostumon. Sed Alice neatendite rifuzas. Ekrigardinte min, ŝi la tuta ruĝiĝas.
— Ne, mi ĉi tie ne malvestos min! Ni iru, Berta, la bordon! Kaj mi estos min bananta pli malproksime de la viroj!
Mi deturnas min kun ega konfuzo, kvazaŭ Alice jam estas sin malvestinta. Venki ĉi tiun konfuzon mi ne povas kaj mi klare imagas, kiel aspektos Alice en bankostumo. Fine la virinoj forkuras post la virojn kaj mi restas kun paro de geedzoj Riz.
Rudolf dolĉe oscedas kaj iom kovrante la buŝon per la mano, diras:
— Al mi ŝajnas, ke Otto estas tro impeta!
— Kaj Berta lin similas! — enmetas sian vorton Elsa. — Aŭ ili ambaŭ ŝajnige trograndigas sian viglecon!
— Ĝi ne estas rimarkebla! — diras mi, — ili estas bonaj geknaboj!
— Jes, sed en la partia laboro estas bezonata modereco kaj severeco! Mi timas, ke el Otto ni ne ricevos bonan funkciulon!
— Sed ja ĝis nun li tute bone plenumis la partiajn taskojn! Li, ŝajne, aktive partoprenas la kontraŭkirasŝipan kampanjon?
— Tro aktive! — ĉagreniĝinte svingas la manon Rudolf. — Al iu knabaĉo oni komisias seriozajn aferojn! Ĉu vi opinias, ke mi ne scias, kion al li oni komisiis? Mi bonege estas pri ĉio informita!
Mi silentas, mordetante herberon.
— Mi povas al vi diri! Mi estas certa, ke vi ne malbonuzos tion. Niaj junuloj decidis anstataŭigi redaktoron de "Vorwärts", Schwarz, dum lia radioparolado per alia persono. Ili intencas tiamaniere rompi radiosilenton pri la kirasŝipo kaj uzi la radiostacion.
— Sed ĉu oni ne povas uzi la radiostacion laŭleĝe?
— La komunistoj ne rajtas! Ĝi estas la sola partio, kiu ne rajtas ion disaŭdigi per radio! Sed mi persone ne aprobas tiajn metodojn. Ĉu ne similas ĝi la krimon?
Mi levas la ŝultrojn.
— Mi ne opinias! Kial komunistoj devas estimi la burĝajn leĝojn?
Ion kantetante, alkuras demalsupre Berta. Sin penas atingi Otto. Post ili iras Alice kaj Erich. Li estas kovrita de akvogutoj. Ŝi estas jam vestita. Mi rigardas preter Berta kaj Otto sur Alice'n. Pri kio ŝi interparolas kun Erich? Iliaj vizaĝoj estas seriozaj. Erich pri io petas. Li havas iom timeman vizaĝon. Alice, ŝajne, estas tre maltrankviligita kaj ne scias, kiel ŝi devas agi.
— Aŭskultu! — krias al mi Berta, alkurante, — mi kantos al vi rusan kanton.
— Nu, mi aŭskultas, kantu! — ridetas mi.
Berta ekkantas per alta soprano je tute nekonata melodio:

«Vdol doroŝki pil klubica
Vdol doroŝki stolbovoj!
Jedu-jedu do stalici
Do stalici hramovoj»

— Ĉu estas bone? — ridante interrompas ŝi kaj ĵetas sin sur herbon apud mi, tuta malseka, ĉirkaŭgluita per la kostumo. Mi demovas min.
— Ĉu Otto ne estas ĵaluzema edzo?
— Ho, ne! — bonhumore rimarkas Otto, sin apogante kontraŭ arbon kaj spiregante pro la rapida kurado, — ŝi iom kuŝu kun vi! Ŝi tiel ŝatas ĉion rusan, ke la rusan infanon tutegale ŝi ne kapablas eviti! Mi jam konsentis pri tio!
Berta laŭte ridas, balancante en la aero la piedon.
— Vi pravas! — krias ŝi. — Sed por tio vi devas inviti lin al ni. Kiel gastema mastro, vi cedu al li por la nokto vian lokon, kaj pri la cetera ni mem zorgos!
— Ni iru pluen! — diras Erich, alirante kaj surŝovante la pantalonon. — Tiamaniere ni ĝis morgaŭ ne estos venintaj!
Kolosa Grunewalda stadiono estas ĉirkaŭigita per alta barilo kaj policanoj. Sataj ĉevaloj enbatis hufojn en la grundon. Apud la pordegoj ion maltrankvile atendante, rigidiĝis ŝarĝaŭtomobiloj.
— Kion ili timas? — demandas mi kun miro.
— Ĉu vi ne komprenas? — respondas Erich. — Eble, ni kirasŝipon estas kunprenintaj!
Erich restas same neparolema kaj malserena. Mi ne plu faros provojn lin paroligi. En la pordego estas aranĝita ekspozicio de internacia interligo. Deĵoras kelke da komsomolanoj-esperantistoj. Ili ĝoje premas al mi la manojn. Ili havas ĉi tie pli, ol cent leterojn el USSR, poŝtkartojn, amason da fotoj, sovetiajn librojn kaj gazetojn.
Sed oni devas rapidi. Post kvaronhoro oni komencos la feston. Alice partoprenas la konkuron je malpeza atletiko.
Antaŭ la tribunoj kuŝas grandega elipsoforma kampo. Ĉi tie estas ĉio por ĉiaj formoj de la sporto: bicikloj kaj kurvojetoj, placetoj ĉiuspecaj, akvobaseno. La stadiono enlokigas multajn dekmilojn da personoj. En la homamaso glitas kelneroj en blankaj antaŭtukoj kun kruĉoj da biero kaj sportuloj en sport-pantalonetoj, pretaj por la festo. Ili venis por iom babili kun la amikoj, ekvidinte ilin el la areno kaj nun fumas cigaredojn, sidante sur iliaj genuoj. La tribunoj per senfinaj vicoj ĉirkaŭas la arenon. Miloj da lornoj briletas en sunradioj. Komsomolanoj en ruĝfronta uniformo disŝovas kontraŭkirasŝipajn agitilojn kaj proponas «Rote Fahne».
Malsupre aŭdiĝas fajfoj kaj la konkuroj komenciĝas. La unua numero estas simpla irado. Malgrasaj iruloj en blankaj pantalonetoj per energia paŝo, iom klininte la korpon, fleksante la brakojn ĉe kubutoj, komencas sian marŝon. Perpendikulare al la klinita plataĵo de l' areno, ekruliĝis duradaj ĉevaloj: bicikloj kaj motocikloj. Ilia brilanta vico etendiĝis, kiel longa arko, sin kuntiranta kaj malkuntiranta, simile al ŝtala risorto. Ĉe la akvobaseno la plej bonaj saltuloj de Berlino, fleksante la nudigitan korpon, ĵetas sin, kiel hirundoj, de la turetoj, aŭ trampleno, disĵetante kristalajn gutojn. Ridantaj vizaĝoj de knabinoj vidiĝas en la akvo. Virinoj-naĝulinoj, brilante per perlosimilaj ridetoj, interplektas brakojn kaj krurojn, formante en la akvo plej diversajn figurojn el siaj korpoj. Efektive, estas mirinda artifikaĵo: la naĝado kun la piedoj supren, kiam super la akvo brilas nur rozkoloraj kalkanoj de la knabinoj!
Sed jen komenciĝas konkuro de la malpeza atletiko. Homoj simile al katoj saltas trans la barieroj, svingante la brakojn kaj subtirinte la piedojn. Knabinoj en bluaj senmanikaj bluzetoj, kun steloj sur la akre konturitaj brustoj ĵetas diskojn kaj lancojn kun ritmo de spartaninoj. Muskulozaj lertaj kuruloj forĵetas sin de la lokoj. La publiko silentiĝas pro la streĉo. La barieroj unu post la alia flugas sub la piedoj. Antaŭ la finejo la korpo rapidege fleksiĝas antaŭen, la kapo dekliniĝas malantaŭen kaj sportĉemizoj algluiĝas al la korpoj. La venkintojn la publiko rekompencas per brua aplaŭdado.
Fine la virina konkurado. Jen ili estas, malpezatletinoj! Kaj jen Alice!.. Min penetras ektremo! Ĉu sukcesos Alice?..
Ŝi staras en blanka sportbluzo kun ruĝa bordero, sen manikoj, kaj en simila blanka mallonga sportpantaloneto. Ŝiaj manoj estas metitaj sur la femurojn. La okuloj kaj lipoj ridas. La tuta ŝia figuro estas modelo de klasika gracieco: elasta talio kaj larĝaj femuroj, rondaj ŝultroj kaj malgranda brusto, kunmetitaj kune gamboj, pli korpulentaj super la genuoj, fortaj en suroj, belformaj, graciaj en piedparto.
Otto ne eltenas kaj eligas ravan ekkrion:
— Mil diablojn, Alice estas ĉarma!
Berta faras ŝajnige ĵaluzan mienon kaj tiklas Otton je la brako.
— Ne ravu pri la aliaj virinoj, vi ja havas edzinon!
— Jen, ankoraŭ! Edzinon! — kontraŭdiras Otto obstine. — Ĉu mi povas kompari vin kun Alice?
— Erich, ĉu ĝi plaĉas al vi? — turnas sin Berta al Erich.
— Al mi ĝi tute ne plaĉas!.., — perfortante sin kaj ridetante diras Erich, ne fortirante la rigardon de Alice.
— Vi devas min konsoli! Mi estas ofendita de la propra edzo!
Berta alpremas sin al Erich kaj metas la kapon sur lian ŝultron. Li iom ĉirkaŭprenas sin je la talio per la maldekstra mano.
Komenciĝas rapidega kuro. La knabinoj kuregas, klininte sin antaŭen. Alice longe iras la unua. Ŝi faras rondon post la rondo, tute ne laciĝante, ĉiam kun la sama elasta ŝtala figuro. Sed tute nemalproksime de la finejo ŝin atingas malgranda virino kun mallonge tonditaj haroj. Sur la lastaj, desegnitaj per blankaj kadroj metroj, ili iras apude, cedante unu al la alia nek unu centimetron. Sed jen la rivalino de Alice per larĝa eksvingo levas la brakojn, atingas la rubandeton kaj disŝiras ĝin.
Tuj post ŝi atingas la finejon ankaŭ Alice, etendinte la manojn.
 
... de septembro 1928.
Mi ne scias, kion mi devas fari. Mi elbabilis al Alice pri mia romano. Ŝi nepre deziras helpi al mi en la korektado. Sed mi timas doni ĝin al ŝi.
Mi provu doni ĉapitron pri la blua stilo kaj malbona humoro. Ĝi estas tute sendanĝera ĉapitro kaj ne kaŭzos embarasojn. Intercetere, mi estas ĝin ĵus skribinta kaj ties impreso estas al mi tre forta.

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Serebrovskij revenis el la oficejo kun malbona humoro. Suprenirante la knarantajn ŝtupojn de la ĉefa enirejo, li enflaris odoron de la freŝaj farboj kaj malkontente rigardis la murojn, ĵus kolorigitajn per delikate blua farbo.
— Kial vi nepre deziras ĉielan koloron? — ekscitite demandis li, formetante malsekajn galoŝojn en la enirejo.
— Dio mia, pri kio vi estas malkontenta? — ekkriis Anna Petrovna. — Mi opiniis, ke la blua stilo plaĉos al vi!
— Vi ĉiam opinias iun sensencaĵon! — ekmurmuris Serebrovskij.
Irante tapiŝetojn, kuŝantajn sur la brilanta pargeto, kvazaŭ belforma vojeto, li stumblis antaŭ la eniro en manĝoĉambron kaj klarigis ĉi tiun malagrablaĵon per la elirinta renkonten kato. La kato, plende miaŭinte, forflugis en angulon kaj ĉi tie komencis forleki la kontuzitan flankon.
— Diru al Mario, ke ŝi preparu la tagmanĝon!
Trairinte la dormoĉambron, li suspekteme ĉirkaŭrigardis. Serebrovskij delonge jam suspektis la edzinon pri la perfido, sed ĝis nun estis trovinta neniujn signojn. Anna Petrovna postsekvis lin kaj helpis alivestiĝi, doninte el la nova vestŝranko kun granda spegulo hejman pantalonon kaj jakon de antaŭrevolucia fasono.
Anna Petrovna ne estis juna kaj ŝia aĝo proksimiĝis al la kvara deko da jaroj. Tamen ŝi ne deziris konsenti pri ĝi. Ŝia pasio estis bone vesti sin kaj havi belan meblaron. Kaj hodiaŭ, en silka bluzo kaj lakitaj pantofloj, zorgeme aranĝinte la hararon kaj uzinte la kosmetikon por plibeligi la vizaĝon, ŝi estis atentiganta la edzon pri nova akiro.
— Kiel plaĉas al vi, Miĉjo, la novaj kurtenoj?
La kurtenoj, havante koloron de delikate flava nuanco, efektive estis belaj, sed ili nenion komunan havis kun stilo de la ĉambro. Serebrovskij ekglitis per la okuloj sur marmora lavejo kun spegulo, sur larĝa duobla lito kun nikelitaj piedetoj, sur vestoŝranko kaj transigis la okulojn sur la edzinon. Treege grasa, kun triobla mentono, ŝi estis elrampanta per sia tuta korpo el vestoj. Memorigante al Mikaelo Sergeeviĉ pri oficistino Fedoseeva, ŝi faris al li ĉagrenigan impreson. Li kolere ĵetis:
— Se vi avarus la monon, estus pli bone! Ĉiutage vi ion aĉetas!
— Jen kiel! Jam mi devas la monon avari! — mokeme kontraŭdiris la edzino. — Por kiu do avari? Eble, vi klarigus al mi, kiu ankoraŭ bezonas nian monon?
Fortirinte la nebuliĝintajn okulojn flanken, Mikaelo Sergeeviĉ kontraŭdiris.
— Absurda demando! Mi diras, ke vi elspezas pli multe, ol mi gajnas! Oni ne devas riski, tion demonstrante!
— Interese, de post kiam ĝi fariĝis riska? En la pasinta jaro vi ne estis faranta la avertojn pri la risko! Kio, karulo, okazas al vi?
Ne rekompencinte la edzinon per la respondo, Mikaelo Sergeeviĉ butonumis la jakon kaj enŝovinte la piedojn en molajn felajn pantoflojn, direktis sin en la manĝoĉambron. Knabino Manjo ankoraŭ ne sukcesis prepari la manĝilaron kaj Serebrovskij, sidiĝinte apud la tablo, estis kolere sin rigardanta. Ŝi rapideme kuradis de la tablo al la grandega kverkligna telerŝranko kun verdaj vitroj kaj reen, transportante la manĝilaron.
Anna Petrovna, singarde surmetinte blankan antaŭtukon, komencis disverŝi fumiĝantan barĉon.
— Hodiaŭ mia patro tralegis en ĵurnalo, ke estas rekontrolota listo de la municipaligitaj domoj. Ĉu vere?
— Vere.
— Ĉu ne povas okazi, ke oni denove forprenos nian domon?
Serebrovskij levis la ŝultrojn.
— Pri kio vi zorgas? Printempe estos preta por ni belega loĝejo en la nova domo,
— Vi tamen estas terura, nedankema egoisto! Sed paĉjo? Vi loĝas en lia domo de post edziĝo kun mi kaj pagas nek unu kopekon! Ĉu ne tiel? Nun vi ricevos novan loĝejon kaj trankvile observos, kiel vian bopatron oni elĵetos sur la straton? Ne, ĝi plaĉas al mi! Mi tuj invitos lin ĉi tien!
La patro de Anna Petrovna, al kiu apartenis la domo, loĝis en la najbara loĝejo. Anna Petrovna vokis Manjon kaj estis jam dononta al ŝi la ordonon, sed Mikaelo Sergeeviĉ haltigis ŝin. Li treege ne ŝatis doni klarigojn al la bopatro, malbonkaraktera kaj kolerika maljunulaĉo.
— Nu bone, trankviliĝu! Neniu lin eĉ per la fingro tuŝos! Li eĉ gajnos pro nia transloĝiĝo! Li luigos ankoraŭ unu loĝejon kaj ne scios kion fari kun la mono!
— Nu, pri tio ni prokrastu la konversacion. La bolŝevisma reĝimo tion esceptas. Sed tamen, vi devas promesi al mi, ke la domo restos lia propra.
— Kiel mi povas al vi promesi? — kolere diris Serebrovskij, sufokiĝante pro traglutita osto. — Ja ĉi tiun aferon mi finfine ne estras!
— Nu, bone! Vi kun iu alia pli detale parolos! Mi do ne bezonas tiom multe da vortoj! Vi devas simple promesi, ke la municipaligo lin ne tuŝos!
— Jen diablo! — insultis Serebrovskij. — Kunligiĝis mi kun vi, diablo vin prenu! Trafos mi iam pro vi! Forpelos oni min el la partio!
Anna Petrovna konis lertecon de la edzo kaj malheziteme kredis, ke neniu kuraĝos fari al li ion malbonan. Tial ŝi tute malatentis tiujn ĉi vortojn. Tenante per papereto osteton, ŝi ĉirkaŭmordis kotleton, kaj metinte sur telereton violkoloran gelaton, ŝi viŝis la malpurigitajn manojn.
— La patro diris al mi, ke Dobroĥotov estas la novan domon konstruonta. Ĉu vi al li helpis?
— Nu?
— Jen kia vi estas malbona! Ĉiam mi ekscias ĉion de la triaj personoj. Kial vi ne rakontus ĉion al via propra edzino?
— Por kio do rakonti? La oficaj aferoj vin, patrineto, ne devas interesi!
— Jen ĝuste ĉi tio al mi ne plaĉas! Kial ne devas interesi? Mi ankaŭ deziras partopreni la socian vivon!
Mikaelo Sergeeviĉ mokeme ridetis kaj, viŝante per tuko la buŝon, leviĝis.
— Tute egale, vi en mian lokon ne sidiĝos!
— Pri kia loko vi diras? — ektimis Anna Petrovna.
— Estas konate! Malliberejo en Butyrki.
— Ĉu vi ŝercas?
— Kiaj ŝercoj? Tute serioze! Estas en nia trusto tia juna inĝenieraĉo Zorin. Jen kun Ivagin ili duope min subfosas!
— Atendu, atendu, al mi iom parolis pri li hieraŭ Vinokurov.
Serebrovskij rapide sin returnis.
— Do, Vinokurov vizitis vin hieraŭ vespere?
Anna Petrovna konsterniĝis.
— Jes... vizitis... Vin deziris vidi!..
— Kial do li nenion diris al mi hodiaŭ?
— Nu, mi ne scias, kial li nenion diris al vi, — ruĝiĝante ĝis larmoj murmuris Anna Petrovna. — Li sidis ĉi tie duonhoron kaj forveturis.
— Tiel, tiel! Kaj forveturis? Post duonhoro, vi diras?..
Mikaelo Sergeeviĉ ĵetis malestiman rigardon tra malfermita pordo en la dormoĉambron, poste enigis la minacantajn okulojn en vizaĝon de la edzino kaj sufiĉe ĝuinte la ricevitan impreson, subite ekridetis.
— Do ni estas kvitaj, edzineto! Punkto, kiel oni diras nun! Eble, ni maledziĝu? Eble, vi edziniĝos kun Vinokurov?
— Miĉjo, Miĉjo, — maltrankviliĝis Anna Petrovna. — Por kio vi? De kie vi prenis? Honestan parolon, Vinokurov ne plaĉas al mi! Por kio mi lin bezonas? Mi havas tian edzon, tian edzon!..
Sed Serebrovskij ekĝojis.
— Edzon, edzon! — kriegis li per sovaĝa voĉo. — Jen vi havas edzon! Dio mia, ja vivas tiaj malsaĝulinoj! Mi vidas, kiel vi vian edzon amas! Ĉielkolora ŝtuparo! Flavaj kurtenoj! Domo, kiel donaco al la bopatro! Ho, diablo! Vi ja en ĉerkon min kuŝigas. Ĉu vi scias, kion aranĝas tiu ĉi Zorin? Ne nur el la partio, ne nur Butyrki, sed diablo scias, kio povas rezultiĝi!
Serebrovskij ekkaptis la kapon per la manoj, kriante la insultojn: — He, kia malsaĝaĵo okazis! Ĉu vi memoras sinjoron Zorin? La patron?
— Kiun Zorin? — tute konsterniĝis Anna Petrovna.
— Do kiamaniere vi ne memoras? La memorkapablon vi perdis, patrinjo! Dek jarojn ja ni vizitadis unu la alian! Ĝis la tombo ni amikoj nin mem opiniis! La knabaĉon ĉi tiun, Vitalij, mi propramane per la bombonoj regaladis! Kaj nun li fripono fariĝis! Mi estis al li veturon eksterlanden aranĝonta, kiel al la konata homo, sed li aliancas kun tiu fripono Ivagin!.. Mi montros al li nun la eksterlandon!.. Li nun veturos!..
Kaj subite rememorinte, ke li mem jam traŝovis la demandon tra du instancoj, Serebrovskij eksaltis kaj en emocio ekkuris en la ĉambro.
— Ha, kiel malsaĝe mi rapidis!.. Ne, maljuna malsaĝulo, ĝi estas por vi bona leciono! Jen provu, aranĝu ĉi tion! Sed ni ankoraŭ vidu!
Nun Anna Petrovna komprenis finfine, pri kio temas.
— Do vi mem al li ankaŭ la eksterlandon aranĝis? Efektive, malsaĝulo! — malŝate faligis ŝi kelkajn vortojn.
Pro tiu indiferenta rimarko Serebrovskij definitive furioziĝis.
— Se vi deziras scii, kiu el ni ĉiuj estas plej malsaĝa, do li estas, via Vinokurov! Estis tute nemalfacile por li tuj intertrakti kun Zorin pri ĉio! Lin oni povus lerte trompi! Sed Vinokurov estas stultulo!
Serebrovskij svingtiris la telefontubeton.
— Ĉu Popov? Jes, jes, estas mi. Aĉa afero estas! Estis mi tie, estis. Neniu rezulto! Aŭskulti oni ne deziras! Kial, oni diras, vi ŝanĝas viajn decidojn dekfoje dum unu semajno? Se Zorin, do estu Zorin! La afero estas jam transdonita al la pli alta instanco... Kion? Morgaŭ mi tien estas veturonta, jes. Sed vi jen kion al mi diru: ĉu ni mem ne malprofitos?.. Nun tie estas ne nur Zorin, kaj eĉ ne Zorin kun Ivagin... La tuta trusto protestas! Tiu areo, diablo ĝin prenu!.. Kion?.. Jes, Vinokurov estas definitiva idioto! Kion vi diras pri Ŝipova?.. Ne, ŝi estas nia amiko! Mi penos ankoraŭ per ŝi ĉi tion aranĝi. Nu, kompreneble, oni devas esti singarda!.. Jen, ĝuste! Antaŭ ĉio tiun Ivagin... Bone, ni ankoraŭ vidos!
Li metis la tubeton.
 
Je la dektria tago la kunlaborantino de la librejo, nevino de princino Velikonskaja evidentigis sian plenan malkapablon kaj maltaŭgecon. Dum du horoj ŝi estis sensukcese serĉanta inter duonputrinta forbalaaĵo iun antaŭmilitan libron pri la berlina metropoliteno.
Librejadministranto kamarado Ĉernjaev kun ĝuo rigardis, kiel la elturmentita knabino kun malordiĝintaj haroj estis zorgeme fosanta paperojn, kuŝantajn en malluma angulo, viŝis per la bluzeto polvon sur la bretoj kaj supreniĝis sub la plafonon honteme kunpremante inter la genuoj la jupon. Fine, ruĝa pro streĉo kaj honto, ŝi senpove konfesis:
— Ne, kamarado Ĉernjaev, mi ne povas trovi!
Ĉernjaev trankvile leviĝis kaj alirinte al unu areto de libroj, kiun la knabino jam estis esplorinta, eligis el ĝi polvokovritan libron kun gotlitera gravuraĵo sur la bindaĵo: «Untergrundbahn».
— Jen estas ĝi, — solene li diris. La knabino ruĝiĝis pli forte.
— Sidiĝu, kamaradino Velikonskaja. Ni iom interparolu.
Li almovis al ŝi seĝon kaj mallevis per ŝnuro elektrolampon tiamaniere, ke la tuta lumo estis falanta rekte en vizaĝon de la knabino. La fenestroj en la ĉambro mankis.
— Bone! Vi iomete malpurigis vin. Ne gravas. Oni povas forskui. Aŭ lavi.
— Ĉu vi mem lavas la tolaĵon? — subite demandis li.
La knabino konfuzite kapjesis. Ĉernjaev estis konsideranta, kian aĝon ŝi havas. Kiam li vidis ŝin lastfoje ĉe Serebrovskij, en la malnova palto, ŝi aspektis jam sufiĉe vivinta. Ĝi tamen lin ne disrevigis. Sed nun, sen la palto, en blanka batista bluzeto, ŝi ŝajnis esti gracia deksepjara knabino.
— Ĉu vi havas gepatrojn?
— Ne..., — mallaŭte respondis la knabino. — Pli ĝuste, mi havas, sed ne ĉi tie.
— Ĉu eksterlande?
— Jes, en Germanio.
— Kial do ili vin forlasis?
— Ĝi estas longa historio, kamarado Ĉernjaev. Dum la interna milito...
— Ili forkuris kun la blankuloj?.. Kompreneble! Do vi loĝis aliloke?
— Mi de post la infanaĝo loĝis kaj lernis en Petrogrado.
— Ĉu en Smolnyj?
— Jes!.. Sed mi lernis tie nur unu jaron. Post la revolucio mi restis en Petrogrado kaj komence loĝis kun la onklino, jen kun tiu sama, kiu oficas ĉe vi.
Ĉernjaev fine komprenis, ke se la knabino estis lernanta en la instituto nur unu jaron, ŝi havas en ĉiu okazo ne pli, ol, dudek jarojn.
— Bone! — diris li, — poste la onklino havis embarasojn kaj ŝi konsilis al vi trovi laboron.
— Ne tute tiel! Ŝi ebligis al mi fini la lernejon. Poste ni transloĝiĝis Moskvon kaj mi sukcesis dungiĝi en la Ŝtata Banko. Mi ne deziris malfaciligi vivon de la onklino. Ŝi laborgajnas tre malmulte. Mi luis apartan ĉambreton. Sed mia deveno!.. Kion mi faru kun ĝi?.. Min oni baldaŭ maldungis. Kiom ajn mi penis denove dungiĝi, mi nenie estis akceptita...
— Ĝi, efektive estas aĉa afero! — kunsente rimarkis Cernjaev. — Lasttempe malfacile estis? Nu, ne ĝenu vin! Konfesu! Ĉiu ja en la simila situacio povas okazi. Ĉu vi ne estis trovanta la solvon? Pri memmortigo estis pensanta? Bagatelo!
Ĉernjaev subite leviĝis.
— Do iru ĉi tien, kamaradino Velikonskaja!
La knabino, ne komprenante, aliris kuŝantan en la angulo molan aron da papero.
— Kiamaniere vi ne estis trovinta la libron? He-he-he! Ne taŭgas! Ne povas ni havi kunlaborantojn, kiuj po du horoj malŝparas por trovi iun libraĉon! Ni bezonas rapidecon!
La okuloj de la knabino pleniĝis per larmoj.
— Kamarado Ĉernjaev, komprenu mian situacion!
— Mi do komprenas! Via situacio estas senespera! Sed nia trusto ja ne estas invalidejo! Ne povas ni ĉiun preterpasanton fari oficisto, precipe kun la princa deveno!
— Kamarado Cernjaev, mi estos diligenta! Mi ordigos ĉion ĉi. Mi aranĝos diversajn fakojn! Tiam ĝi ne estos tiel malfacile!
Kaj subite la knabino rimarkis en senkoloraj okuloj de la estro minacantan fajreton. Ĉi tiu fajreto estis ĉiam pli arde flamanta kaj sub la senmova rigardo la knabino senpove sidiĝis la seĝon.
— Kamarado Ĉernjaev, — petegis ŝi, — indulgu! Mi estas tiel juna! Vi estas honesta homo, ĉu ne vere?
Ĉernjaev krude ekridis.
— Certe! Sed la ideo de honesteco estas relativa! Mi povas, ekzemple, atesti vin morgaŭ antaŭ la estraro, kiel maltaŭgan laborantinon kaj, krome, kun nedezirinda socia deveno! Kaj ĝi estos honeste, ĉu ne vere?..
Li ŝtele aliris la knabinon.
— Aŭ mi atestos vin, kiel energian, spertan kunlaborantinon... Kaj ĝi, mi kredas, ne estos honeste?..
Rigardante la klinitan kolon de la knabino, li rikanis. Ŝi ankoraŭ esperis.
— Sed vi ja estas partiano, kamarado Ĉernjaev! La partianoj havas iun konsciencon! Estu mia patro kiu ajn, sed mi... Do por kio mi estas respondeca?..
— Ĉu mi estas partiano? — ekridis Ĉernjaev. — Kiu diris al vi? Kamarado Serebrovskij estas partiano. Dio ordonis al li partianiĝi ankoraŭ en la jaro 1917. Sed mi por kia diablo partianiĝu? Sen tio mi fartas bone!
Kaj ĵus dirinte ĉi tiujn vortojn, li kaptis la knabinon ĉirkaŭ la talio kaj ĵetis ŝin planken, en amason da papero. Tiuminute aperis en la pordo Ivagin.

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de septembro 1928.
Ne plaĉis al Alice la ĉapitro pri blua stilo kaj malbona humoro. Ne plaĉis ankaŭ la ĉapitro pri maltaŭga princidino. Homoj ĉi tiuj estas malvarmaj, kruelaj! — diris al mi Alice. — Kaj mankas al ili eĉ la plej simplaj homaj ecoj! Ne povas ili esti konstantaj kunlaborantoj de la sovetia ŝtataparato! Oni rapide senmaskigas tiajn personojn kaj kruele punas, kiel malamikojn de laborista klaso. — Sed en mia romano ili vivas, faras, malnoblaĵojn kaj neniu al ili malhelpas. Kiel do ĝi povas esti?.. Ĉu mi prenis tion el la vivo? Se jes, do oni povas postuli de mi respondon, kion mi mem estas farinta por la batalo kontraŭ tiuj ĉi homoj?..
Efektive, kion mi mem estas farinta?.. Ĉu ne tro malmulte estas simple honeste labori?..
Mi rakontis al Alice ion el mia pasinto. Tion postulas la nuna etapo de niaj interrilatoj. Tiu etapo, kiu, al mi ŝajnas, komenciĝis de post la lasta dimanĉo. Tie, en Grunewald, ni leviĝis ankoraŭ unu ŝtupon.
Kial mi opinias tiel?.. Tia estas iro de okazintaĵoj.
... Ĉi-dimanĉe dum paŭzo inter la konkuro, mi estis perdinta la kamaradojn. Ien ĉiuj malaperis, ekvidinte konatulojn sur la stadiono aŭ kurinte en manĝejojn. Restinte sola, mi longe vagis en la homamaso, ĝis kunpuŝiĝis kun Alice antaŭ enirejo en malgrandan restoracion. Ŝi denove surhavis la robon, kvankam ĉiuj ceteraj partoprenantoj de la festo restis ĝis fino de la tago en sportvestoj.
— Kien, vi, Alice? Ĉu tagmanĝi?
— Jes. Ĉu vi ankaŭ?
Dum la tagmanĝo mi rigardas per feliĉaj okuloj en buŝon de Alice kaj aŭskultas ŝian babiladon. Ŝi estas tre vigligita.
— Ĉu vi komprenas, mi preskaŭ atingis la finejon!
— Mi vidis, — diras mi, admirante ŝiajn ruĝajn vangojn. — Mi vidis! Vi preskaŭ ĝis la fino iris la unua.
— Se io malhelpis min, do tio estis mia propra certeco pri la venko. Kiam oni imagas sin la venkinto, ĝuste tiam oni malvenkas.
En la fenestro aperas la ridanta vizaĝo de Berta kaj tuj post tio ili kun Otto enfalas la restoracion, kunpreminte unu la alian en malfermita duono de la pordo.
— Vi ne prezentas al vi, — krias Otto, kiel ŝi al mi tedis kun siaj karesaĵoj! Ĉu vi ne povus liberigi min de ŝi? Estu amiko!
Sed Alice skuas la fingron.
— Mi ne konsentas! — diras ŝi. — Proponu sin al Erich, li estas libera viro!
Otto iom tro laŭte movas la seĝon.
— Nu, diablo vin prenu! Ni manĝu! Kion vi mendis?
— Mi, ekzemple, mendis la supon.
— Ĉu supon? Lasu vi! Kiu en Germanio sin nutras per la supo? Ĝi estas burĝa superstiĉo! Kelnero! Dufoje kolbasetojn!
Mi ridetas.
— Ŝinko kaj kolbasetoj estas via tradicia mango. Sed mi ne povas imagi la tagmanĝon sen la supo! Cetere tiu ĉi supo ne estas manĝebla! Mi ne povas kompreni, el kio ĝi estas kuirita.
— Mi bezonas la rusan salaton! Mi tre ŝatas la rusan salaton! — deklaras Berta.
— Al vi estas malpermesate! Vi tro ŝatas ĉion rusan! Se vi estos manĝinta la rusan salaton, vin oni kuracos en rusa disenteria hospitalo! — trankvile rimarkas Otto.
— Kien malaperis Erich? — demandas Alice.
— Erich? — Otto plenigas la buŝon per kolbasetoj. — Al mi ŝajnas, li estas forveturinta hejmen. Sensencaĵojn li faras!
— Kiajn sensencaĵojn? — sulkigas brovojn Alice.
— Ordinarajn!
— Kaj gekamaradojn Riz ĉu vi ne vidis? — demandas mi.
— Li estas jam en Treptow kun sia duono. Tie estas pli gaje! Cetere, iom pli malfrue ni ankaŭ venos tien! Oni devas niajn sindikatajn oficistaĉojn maltrankviligi!
— Kio okazos tie?
— La sindikata festo. Dancado kaj familia tetrinkado por socifilistroj! Imito al burĝaj amuzaĉoj! He, kanajloj estas ĉi tiuj social-demokratoj! Dum la baloto ili ludis per la kirasŝipo kaj poste kaŝis sin post la fremda dorso. «Ni estus kontraŭ la kirasŝipo, sed la panjo ne permesas!» Ne gravas! Tian bonhumoron ni tuj likvidos!
— Ĉu vi aŭdis ion en la publiko?
— Ĉie oni parolas nur pri la kirasŝipo!
Post la tagmanĝo Otto kaj lia edzino tuj forveturas Treptow'on kaj ni restas duope. La tago jam finiĝas kaj palaj oblikvaj strioj ombrigas la arbaron. Laciĝinta laborista homamaso treniĝas sur ĉiuj vojoj al stacioj kaj tramhaltejoj.
Malpli da paroladoj, malpli da bruo, malpli da tumulto kaj malpli da polico. Iom post iom malpumpiĝas la ŝvelinta Grunewald.
— Lerta knabino vi estas, Alice! — diras mi, premante ŝian brakon apud la kubuto.
— Kial? — ridetas ŝi.
— Vi hodiaŭ al mi tre plaĉas!
— Ne konfuzigu min! Mi tiel hontis montri al vi miajn malbelajn gambojn!
— Ho, konfesu tuj, vi estas koketulino!
Alice ĝoje ridas.
— Do mi plaĉas al vi? Mi estu sincera! ĝi faras al mi la plezuron!.. Definitive mi malĉastiĝis!..
— Kial malĉastiĝis!.. — ne komprenas mi. — Al mi ŝajnas, ĝi estas tute nature por juna knabino.
— Ne, ne! — svingas ŝi obstine la kapon. — Mi malĉastiĝis! Vi malĉastigis min! Neniu ĝis nun estis dirinta al mi, ke mi estas bela!
— Ĉu ĝi estas vere, Alice? — esplore demandas mi, — Neniu neniam diris?..
— Nu, krom unu escepto, kiun mi ne kalkulas...
Poste, kvazaŭ ion rememorinte, ŝi karese tuŝas per sia mano mian vangon.
— Ni sidiĝu!
Ni surherbiĝis, nemalproksime de la vojeto kaj ĉi tie, sub la arbusto, ni preskaŭ ne estas videblaj.
— Kara mia, se vi scius, kiel mi turmentiĝas! Kial mi ekamis vin?
— Kial vi bedaŭras pri tio, Alice? Ĉu estas malbone?
— Mi timas viajn kisojn. Ĉiutage mi transpaŝas novan strekon, dum la tuta mia interno krias: vi ne devas, vi ne devas!
— Alinjo! Ĉu ni ne rajtas ami?..
— Ne, ne! Ho, kial vi ne estas libera? Se vi ne havus edzinon, se vi ne havus infanon, ĉu mi haltus antaŭ kio ajn?..
En mia kapo io eksonoris. Mi metis la kapon sur genuojn de Alice, kaj demandis flustre:
— Tamen vi diru, kiu estis certiganta vin, ke vi estas bela!
Alice ne respondis. Ŝi komencis nur spiri pli profunde kaj pli ofte.
— Kiu ajn li estas, li diris veron, Alice! — murmuris mi, ĉirkaŭprenante ŝian talion per la brakoj. — Ĉu vi aŭdas? Li diris la veron!.. Klinu vin al mi! Pli proksime!.. Jen tiel!..
Sed tuj retirante sin kaj repuŝante min, ŝi ekkriis:
— Ĝi ne estas amo! Ĝi estas pasio!
— Alice, ĉu povas ekzisti amo sen pasio?
— Kaj ĉu pasio ekzistas sen amo?..
— Jes, plej ofte tiel okazas! Sed vi ja scias, ke mi amas vin!
— Kial vi ne amas vian edzinon? — subite ekkriis ŝi. — Ĉu via edzino estas malbona?..
— Ne, Alice, mi tion ne povas diri. Mi ne scias, kial! Eble, — simple, tiel deziris la sorto...
— Vi tre malmulte estas rakontinta al mi pri via familia vivo. Mi turmentiĝas pro tio dum tutaj noktoj. Kun vi mi estas gaja, sed restante sola, mi pentas pri ĉio kaj estas preta ĉiuminute ĉion disŝiri...
Jen, tiam mi decidis rakonti al ŝi ion el mia pasinto.
De la lagoj jam estis naĝantaj grizaj nebuloj, postlasante ĉie malsekecon. Kiam mi finis, krepusko per grizaj makuloj estis sidiĝanta inter la arboj. Grunewald envolvis sin en la vespera mantelo. Tio ne savis ĝin de rapida malvarmiĝo.
— Estas malvarme! — diris Alice, — ni revenu hejmen!
Sed mi ne moviĝis. Mi formetis la jakon kaj surĵetis ĝin sur la knabinon. Varma ondo plenigis mian bruston. Mi rigardis ŝin per la brilantaj okuloj. Mi donis al ŝi la promeson, egalrajtan al ĵuro:
— Alinjo, amata mia, vi ne devas esti malĝoja! Vi estos feliĉa. Mi ĵuras, mi ne venigos al vi la malfeliĉon. Vi prenos de ĉi tiu amo nur ĝojon. La sufero restos post la sojlo. Vi povas fidi al mi. Mi amas vin pli, ol miajn dezirojn.

«Vdol doroŝki pil klubica...»:
Polvobuloj tie kuras,
Sur ŝoseo tiu ĉi!
La ĉefurbon mi veturas,
Al ĉefurb' rapidas mi!


Malliberejo en Butyrki: Moskva malliberejo.

«Untergrundbahn»: Metropoliteno.

Comments

Parto 05

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019
Vitalij ricevis el la ĝenerala kancelario oficialan inviton:
«Al inĝeniero Zorin. Laŭ ordono de kamarado Serebrovskij,
venu al li la dekkvinan de decembro je la dekdua tage. Kancelariestro
(subskribo).»
Tiun ĉi paperon Vitalij nerveme estis ĉifanta en la manoj,
sidante sur benko dum kunsido de murgazetaj redaktoroj kaj aŭskultante raporton
pri batalo kontraŭ persekutoj de laboristaj korespondantoj. Apude sidis Ivagin
kaj mimike transdonis impreson de la raporto al la najbaro. La najbaro estis
tiu sama larĝŝultra fremdlandano en uniformo de la ruĝa fronto, kiu estis
ĵetinta la pomon en la homon kun akrepinta barbeto dum la oktobra demonstracio.
— Was ist das? — mirigite demandis la germano, scivoleme
rigardante sovaĝan mienon de Ivagin.
— Diboĉuloj promesis al unu labkoro forŝiri la kapon, —
klarigis Vitalij germanlingve. La germano malkonfideme rigardis lin.
— Ĉu estas eble?
— Jes, jes! — ĝoje skuis la kapon Ivagin, — kun nia
kulturo ĉio estas ebla! Ha? Ĉu vi ne kredas? Do vi venu kamarado en nian
kamparon! Ne tro malproksime, apud Moskvo. Ha? Tie estas tute simple: paf el
ĉaspafilo kaj la fino! Aŭ per alumeto en fojnejon!..
Seriozaj okuloj de la fremdulo eniĝis en vizaĝon de Vitalij.
Lia kvarangula kapo kun longaj grizaj haroj, simila al erinaco, malkonfideme
balanciĝis.
— Do tio estas plej efektiva klasbatalo! — ekkriis li
kaj Vitalij rimarkis, kiel malnova cikatro en malsupra parto de lia maldekstra
vango ege ruĝiĝis.
— Jes, Genosse! Ĝi estas klasbatalo! — respondis
Vitalij kaj ankoraŭfoje ekrigardis la germanon. — Kaj ĉu vi, Genosse, estas
komsomolano?
— Sekretario de la Berlina Regionkomitato.
— Kaj ruĝfrontbatalanto?
— Jes.
— Baldaŭ mi vizitos Germanion. Ĉu vi konatigos min kun
laboro de la Ruĝa Fronto?
La germano plivigliĝis kaj la sulketoj, akre ĵetitaj sur
lian brunan vizaĝon, disglatiĝis.
— Certe, kamarado! Sed por kio vi estas vizitonta
Germanion?
— Mi estas inĝeniero! Ni estas konstruontaj la
metropolitenon.
— So? — tute ekĝojis la germano, — mi ĵus hieraŭ
estis meditanta: kial Moskvo, la proleta ĉefurbo, permesas tian troplenigon de
la tramo. Via publiko okupas eĉ la pavimojn!
— La trotuaroj ne sufiĉas! — konfuziĝis Vitalij. — Sed
ĝi estas bone, ke vi, kamarado, subtenas la ideon pri moskva metropoliteno. Mi
antaŭnelonge aŭdis, ke fremdlandaj komunistoj ne aprobas konstruadon de
metropolitenoj.
— Kial? — miris la fremdulo, — se la kapitalista trusto
en burĝa urbo konstruas ĝin ne tiel, kiel petas la laboristoj, sed kiel
profitas al la trusto, do en Moskvo ĝi ja maleblas!
Malantaŭ ili iu malkontente ekgrumblis kaj ili du minutojn
silentis. Poste Ivagin subite ekbaraktis sur sia seĝo.
— Eble, li pensas, ke ni tute vane skribas en gazetaro?
Ha? — Eble, li havas tian impreson, ke ĝi estas senutila risko? Do vi diru al
li... Diru vi, ke... Jen, diablo, traduku la ciferojn!..
Vitalij rapideme enskribis en notlibreton ciferojn, cititajn
de la raportanto: dum unu jaro laŭ artikoletoj de labkoroj en centra gazetaro
ĉirkaŭ 1500 personoj estis juĝitaj, pli, ol 500 eksigitaj el la ofico, la sama
kvanto ricevis partiajn punojn, 100 estis eksigitaj el la partio kaj tiel plu.
La germano mallaŭte ekkriis:
— Kiel tiuj homaĉoj estis trafintaj en sovetan
aparaton? Kiu ili estas?
Vitalij komencis nomi ilin: koruptuloj, burokratoj,
formaluloj, maltaŭgaj administrantoj, «lakkovritaj» komunistoj, sabotantoj...
— Vi rakontu al li pri nia afero! — puŝis Ivagin kubuton
de Vitalij. — Diru...
— Ne, Ivagin, liberigu!.. — Vitalij embarase ĉifis en
la manoj la oficialan leteron de la ĝenerala kancelario. — Iu alia pri si
rakontu, sed ni silentu!
Dum interrompo Ivagin alŝovis al la germano sian notlibreton
kaj ĝoje rikanante, igis lin enskribi sian aŭtografon. Triope ili estis
starantaj en fumejo, apoginte sin kontraŭ la mureto, kaj Ivagin klarigis al la
germano laboron de la murgazeta redakcio.
Kamarado el la kunsidestraro, kies nomo, ornamanta
nemalmultajn broŝurojn kaj librojn, estis al Vitalij konata, aliris la
germanon.
— Vi malfruiĝis, kamarado, — premis li lian manon, —
sed tamen vi devus trairi al la estrartablo. Ĉu vi estis en la salono?
— Ne gravas! — respondis tiu, ridetante. — Mi estas tre
kontenta! La kamaradoj helpis al mi kompreni.
— Ŝajne, vi iom min konas, respondis Vitalij, — mia
nomo estas Zorin.
— Ho, jes! Pri vi ni estis parolantaj dum la pasinta
semajno. Ĉu vi veturos Germanion?
— Ĝuste mi ne scias, ĉu mi veturas, — evitis Vitalij la
rektan respondon.
— Kial?
— La demando, ŝajne, estos rediskutata?
— Ŝajne, ne! — akre, preskaŭ krude, kontraŭdiris la
kamarado el la kunvenestraro. — Ĝi ne estas celkonforma. Vi estas taŭga
kandidato. Kion? Sed por kio vi ĉi tie sidas?..


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de septembro 1928.
Rudolf Riz laboras en malgranda elektrostacio apud Berlin.
Ni kun Alice estas forveturintaj al li meztage. La loktrafika vagonaro portas
nin preter akurataj ŝtonaj vilaĝanaj dometoj kun tegolaj tegmentoj kaj preter
zorge skizitaj sur la tero geometriaj kvadratoj. Kelkloke estas kuŝantaj sur la
kampo agrikulturaj maŝinoj. Mi scivoleme rigardas tra la vagonfenestro. Alice
staras apude kaj la enfluganta vento movetas helan areton da haroj sur ŝia
frunto.
— Vi havas jenan proporcion, — diras mi: — Kvin etaĝoj
— urbo, du etaĝoj — vilaĝo. Ni havis ĝis nun du etaĝojn en la urbo kaj la
vilaĝo tute ne havis etaĝojn. Estis iu miksaĵo de pajlo kun nigriĝinta ligno,
aŭ eĉ pli malbone, kun argilo.
— Estis? — substrekas Alice.
— Nu, certe, estis! Nun kreskas nova vilaĝo, kolektiva,
brika, verda, elektrifikita! Tiun la via sendube envias!
— Jes, — ekspiras Alice, — kaj niaj laboristaj
kolonioj, kiel vi vidis, restas senetaĝaj. Ne ĉiu ja povas loĝi en kvinetaĝa
domo!
«Vilaĝeto», kiun ni venis, kalkulas kelkajn milojn da
loĝantoj. La stratoj estas pavimitaj per glata ŝtono kaj lumigitaj per elektro.
Fruktaj ĝardenoj afable svingas verdajn branĉojn.
Rudolf renkontas nin ĉe la stacio kaj la laboro tuj
komenciĝas. En pordego de ŝtona domo staras grandstatura junulo, vestita laŭ
urba maniero.
— Gutn Tag, Gustaw! — levas Rudolf la ĉapelon, — ĉu la
maljunuloj estas hejme?
— Gntag! — nazparolas Gustaw kaj malaperas post la
pordego.
La korto brilas pro pureco. El brika stalo elrigardas
kaprino. Post ĝi estas videblaj du bone nutritaj bovinoj, apatie ŝmacantaj
fojnon. Kontraŭ la bovejo, en ĉevalejo ekspiras ĉevalo. Sub speciale aranĝita
tegmento kuŝas maŝinoj. Mezkreska maljunulo eliras en grasmakulita veŝto, kun
pipo en la buŝo. Li seke ŝovas la manon.
— Bonan tagon! Kion vi rakontos, gesinjoroj?
— Jen estas la rusa kamarado! — prezentas min Rudolf.
— Ho! — plivigliĝas la mastro. — Ĉu vi venis el
Sovetio? Ĝi estas tre interese! Ĉu vi deziras scii, kiel ni vivas? Bone, mi
rakontos al vi. Kaj poste vi al mi rakontos pri viaj kamparanoj! Ĉu bone?
— Vi havas, ŝajne, riĉan domon? — demandas mi.
— Riĉan? — indigninte kontraŭdiras la mastro, — kial do
ĝi estas riĉa? Meza domo! Kaj, krome, mi neniel povas ĝin elaĉeti! Mi ankoraŭ
ŝuldas por ĝi ĉirkaŭ du mil markojn! Kie mi ilin prenos?
— Ĉu vi havas grandan familion?
La mastro kunvokas siajn hejmulojn. Lia patrino, seka,
duonfleksita maljunulino sepdekjara, kun skuiĝanta kapo, en nigra robo,
senespere svingas la manon.
— Ĉu li nian vivon laŭdas? Li ĉiam fanfaronas!
— Ne, avino! — trankviligas ŝin Rudolf. — Li ne laŭdas,
sed insultas.
— Insultas? Do li pravas! Kia estas vivo? Ses buŝojn ja
li nutrigas!
Juna mastrino havas kvardek jarojn. Ŝi estas vestita en
nigra jupo, griza bombazina jako kaj lanaj ŝtrumpoj.
— Evidente, vi estas partivarbantoj? — konjektas ŝi. —
Mi ne permesos al li komunistiĝi. Eĉ se ni pro malsato estos mortantaj, ne
fariĝos komunistoj mia edzo aŭ infanoj!
La mastro minace rigardas la edzinon. La infanoj staras
apude kaj okulsignas unu al la alia. Unu estas tute plenaĝa, li havas ĉirkaŭ
dudek jaroj. La alia en dependanta larĝega pantalonego estas dekkvarjara. Dekokjara
knabino kun mallonge tonditaj haroj en blanka tola robo ridetas al Alice.
— Mi havas kvin hektarojn da tero, — daŭrigas la
kamparano. — La enspezo ne estas granda, ĉirkaŭ du kaj duono mil markoj pojare.
La impostoj estas grandaj! Okcent markojn da imposto mi pagas!
— Ĉu ne sufiĉas al vi?
— Kiel do povas sufiĉi? Por la domo ni ankoraŭ pagas!
— Kiel ĝi povas esti? — miras mi, — multkampan sistemon
vi havas, maŝinojn, kemian sterkadon, bonan rikolton, sed tamen ne sufiĉas?
— Kial do sinjoro pri la elspezoj forgesas? — denove
enmiksiĝas la mastrino. — Li ja diras al vi, ke okcent markojn da imposto! Kaj
ĉu la furaĝo estas nemultekosta? Kaj oni devas ĉiujn vestigi! Oni devas ses
buŝojn nutrigi!
— Kion vi pensas pri la milito, mastro? — demandas
Alice.
— Pri la milito? — fumas per la pipo la mastro, — mi
opinias, ke ni ne bezonas novan militon! Sufiĉis la milito en la dekkvara jaro!
Okuloj de la maljunulino komencas larmi.
— Kara fraŭlino! Du filojn miajn oni mortigis dum tiu
milito!
— Kaj ĉu la avino aŭdis, ke Germanio estas konstruonta
novan kirasŝipon?
— Jes, tiu ideo pri la kirasŝipo al mi ankaŭ ne plaĉas,
— rimarkas la mastro, — tiurilate eĉ mia edzino simpatias la komunistojn. Ĉu ne
vere, retchen?
— Do vi agitas kontraŭ la kirasŝipo? — Vi do komence
dirus!.. Ni ĉiuj aliĝos al vi. Bonvenu en nian domon!
Alice estas tre kontenta. En la ĉambro, ĵetinte rapidan
rigardon sur la meblaron, ruĝajn apogseĝojn kun artefaritaj piedetoj, siblantan
horloĝon, nikelitajn litojn, florojn, kurtenojn sur la fenestroj kaj blankajn
tablotukojn, ŝi flustras en mian orelon:
— Ĉi tiu kamparano estas pli, ol meza. Se lia familio
protestas la kirasŝipon, ni havos ĉi tie la sukceson!
Preterpasante, ni vizitas la elektrostacion, kie laboras
Rudolf. Ĉi tie estas la tagmanĝa paŭzo. Mi esploras disel-maŝinojn kaj
interparolas kun la ĉefa mekanikisto.
— Nia stacio priservas ĉiujn proksimajn entreprenojn.
Ĝi estas sufiĉe granda stacio por vilaĝo!
— Kiom vi ricevas?
— Ducent kvindek markojn.
La mekanikisto komencas plendi. Lin delonge interesas
Sovetunio kaj li kun plezuro transloĝiĝus tien. Li aŭdis, ke Rusio bezonas
kvalifikitan laborforton. Ĉu mi ne povus helpi al li trovi laboron en Moskvo,
aŭ en novekonstruataj elektro-stacioj? Li aŭdis ankaŭ, ke en Moskvo estas konstruota
la metropoliteno. Dum kelkaj jaroj li laboris en Berlin laŭ tiu ĉi specialeco
kaj povus esti utila.
Apud granda fenestro kelke da laboristoj sidas kaj
matenmanĝas. Ĉiu el ili havas sakon, plenigitan per ĵurnaloj, broŝuroj kaj
buterpanoj.
Junulo levas la ĵurnalon kaj entuziasme krias:
— Bonege, kamaradoj! La unua tago alportis 8013 voĉojn!
La komunistoj tamen atingis sukceson!
— Kaj kion skribas «Vorwärts» pri la kampanjo? —
demandas Alice laboriston, legantan «Vorwärts».
La maljunulo rigardas ŝin super la ĵurnalo, kunfaldas ĝin
kaj metas en la poŝon.
— «Vorwärts» nenion skribas, — severe respondas li. —
Evidente ni konsentas ĝin konstrui.
— Jes, — subtenas dua laboristo, traglutinte pecon da
fromaĝo, — Plenara kunsido de la partio nenion diris pri tio ĉi kaj la
ministroj-socialistoj estas voĉdonintaj por la kirasŝipo.
— Venu post la laboro la kunvenon! — rimarkas Alice. —
Tie ni priparolos ĉi tiun demandon.
En malgranda restoracio sur bordo de artefarita lago estas
aranĝita ekspozicio de parizaj modoj. Elsa, vestita mem laŭ la lasta modo,
donas klarigojn al la vizitantoj. Post kiam la virinoj ekinteresiĝis pri la
modoj, oni konvinkas ilin resti en la kunveno.
Alice salutas kaj sulkigas la brovojn.
— Ĉu vi tiel ŝatas vesti vin laŭ la modo?
— Se la edzo gajnas sufiĉe, kial mi devas vesti min,
kiel almozulino?
Iom post iom la restoracio pleniĝas. La tabletoj estas dense
ĉirkaŭgluitaj de laborista kaj kamparana junularo. La biero fluas, kiel rivero.
Nigroblanka klavaro de la mekanika fortepiano kuras sub fingroj de nevidebla
muzikanto, obtuzigante la kunvenintojn per tondraj triloj. Apud ĝi staras aro
da buboj kun jubilaj brilantaj okuloj. Ili laŭvice oferas dekpfenigajn
aluminiajn monerojn, metante ilin en aŭtomatan aparaton kaj la silentiĝinta
fortepiano rekomencas la ĉesintan muzikon.
Sed jen Rudolf anoncas, ke la mitingo komenciĝas. Parolon
por saluto li prezentas al mi. La publiko silentiĝas. Ne ĉiutage oni vidas tiel
proksime rusajn bolŝevikojn! Mi rememoras mian unuan paroladon antaŭ
kamparanoj. Mi agitis tiam kontraŭ la drinkado. Mi estis sidanta en sufoka kaj
tre malpura domaĉo, malhele lumigita per flagrantaj lampoj. Oni povis nur
konjekti, ke la domaĉo estas plenega. En tabakfumo estis naĝanta la unua vico
da benkoj. Min estis rigardantaj brilantaj en duonlumo okuloj, nekombitaj
barboj kaj duonmalfermitaj buŝoj kun nigriĝintaj pro la tabako dentoj. Junaj
knabinoj en helkoloraj bluzoj estis sidantaj, ĉirkaŭpreninte la ŝvitiĝintajn
junulojn kaj, kvazaŭ aŭtomatoj, elkraĉis formaĉitan semŝelon. La germanaj
kamparanoj en tiu pura luma restoracio, apud la biertabloj, tute ne similas
tiun vilaĝon. Sed ili rigardas min per same brilantaj okuloj, kvazaŭ atendante
ion eksterordinaran.
Kion diri al ili? Mi ja estas tute kunigita per la
konstitucia leĝeco. Mi salutas ilin per kelkaj vortoj kaj aproba murmuro kuras
sur la bieraj kruĉoj. Mi rakontas al ili pri konstruado de l' socialismo en
USSR kaj oni aŭskultas min atenteme. Sed kiam mi estas rimarkanta, ke la
laboristoj kaj kamparanoj de Rusio nur tial venkis kontraŭ la nobeloj kaj
burĝoj, ke ili batalis kontraŭ la komuna malamiko kune, oni suspektas min pri
la komunista agitado. Inter la kamparana parto komenciĝas bruado. Oni
interrompas min kaj tiu maljunulo, kiun ni estas vizitintaj, komencas
kontraŭdiri:
— La rusa kamarado estas agitonta nin pri komunoj. Ni
konas ĝin! Sed kio estas aplikebla en Sovetio, estas tute malaplikebla ĉe ni.
Ĉu mi devas ankaŭ la domon fordoni al la komuno? La domon, kiun mi kun tiaj
malfacilaĵoj elaĉetas? Eble, en Sovetio la domojn oni donas senpage al la
kamparanoj, sed ĉi tie oni prenas por ili monon! Ĉu mi ankaŭ la maŝinojn kaj la
brutaron fordonu? Ne, tion mi ne konsentas.
La parolado havas multajn revokojn. La kamparanoj plendas,
ke la laboristoj ne komprenas ilin, ke la laboristoj vivas pli bone kaj estas
trudontaj al ili siajn ideojn. Alice prenas min je la brako.
— Ĉu vi aŭdas? Jen estas niaj kamparanoj!
Ŝi prenas parolon kaj rakontas pri la militdanĝero.
— Neniu malpermesas al vi opinii, ke nur en Rusio estas
konstruebla la socialismo. Ĉiu povas havi sian opinion. Sed ĉiuokaze neniu el
ni deziras malbonon al Sovetunio. («Ŝi pravas!» — oni kriis el la salono).
Tamen, kontraŭ Sovetoj estas preparata la milito kaj eble morgaŭ oni sendos vin
kun fusiloj en la manoj kontraŭ viaj sovetiaj fratoj!
Mi rigardas nun Alice'n demalsupre kaj deflanke. Ŝia profilo
estas skizita akre, kvazaŭ per la mano de iu forta pentristo. Kiom da diversaj
ecoj havas ĉi tiu dudekdujara knabino!
Alice transiras al la kirasŝipo.
— Hodiaŭ, kamaradoj, estas la dua tago de la voĉdonado.
Vi scias, kiom kostos al ni ĉi tiu kirasŝipo. Sed, intercetere, kelkaj partioj,
tute konscie prisilentas la kampanjon.
Alice indignas pri konduto de l' socialdemokrataj ministroj,
voĉdonintaj por la kirasŝipo kaj postulas pli grandan aktivecon flanke de la
senpartiuloj. Ŝia parolado estas multfoje interrompata. Apenaŭ ŝi finas kaj la
restoracio iĝas areno de la plej kruela batalo.
— Mi miras, — krias unu laboristo, — kiel
socialdemokratoj toleras en sia medio tiajn perfidulojn, kiel Müller! Oni devas
jam delonge forpeli lin al diabloj kaj stampi lin, kiel friponon!
— Ne estas pli bona via Thälmann! — sufokiĝante pro la
kolero, penas malaŭdigi lin, kriegante, ŝvita kaj ruĝa loksindikata sekretario.
Li malsanas astmon, kaj estas malfacile al li kriegi. — Via Thälmann kaŝas
ŝtelistojn kaj labormono de laboristoj estas metata en poŝojn
de friponoj kun komunistaj partibiletoj
!
— Mi postulas respekton al kamarado Thälmann! — denove
krias la unua, — neniu kuraĝas diri pri Thälmann ion malbonan! Estas pruvite,
ke li ne partoprenis la Hamburgan aferon!
— Se ne partoprenis, kial do CK faris al li riproĉon?
— Ne via afero estas, sinjoro oficisto! Vi uzas niajn
erarojn, por kaŝi krimojn de viaj propraj gvidantoj!
La sindikata sekretario rapide traŝovas sin al la tablo kaj ion
flustras al Rudolf. Rudolf estas konsternita. Li penas ion kontraŭdiri. Tiam la
sekretario tiel altigas la voĉon, ke estas klare aŭdeblaj la vortoj:
— Se vi tuj ne ĉesigos la kunvenon, ni eksigos vin el
la sindikato!
Rudolf estas ege maltrankviligita. Li tuŝas la sonorilon.
— Kamaradoj! — krias li, — ĉar la kunveno deflankiĝis
de la tagordo, mi fermas ĝin!
Li, la unua, surŝovas la ĉapon kaj ekiras al la pordo. Post
li sekvas ankoraŭ kelkaj personoj. Sed lian lokon tuj okupas Alice. Ŝia voĉo
haltigas la ĉeestantojn. En diversaj anguloj aŭdiĝas fajfoj kaj indignintaj
ekkrioj:
— Fi! Malhonoro! Li diru, kion li estas farinta mem por
batalo kontraŭ la kirasŝipo! Malhonoro! Malhonoro!
Denove oni fajfas.
— Savu la haŭton! Ĉesigu la laboron!
Alice fine trankviligas la salonon.
— Kamaradoj! — diras ŝi forte, — tute evidente, ke la
komunista ĉelo havis malbonan gvidanton! Ĝi, tamen ne signifas, ke la
kirasŝipon oni devas konstrui! Ĉu mi vin ĝuste komprenis?
Ŝi subite ridetas. Ŝin oni aŭskultas. Ŝi parolas ankoraŭ dek
minutojn kaj alvokas la ĉeestantojn doni subskribojn kontraŭ la kirasŝipo. La
kunveno finiĝis per kantado de la Internacio.
Mi estis revenanta la urbon, plena de granda, hela ĝojo!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Estis la tagmanĝa paŭzo kaj la kunlaborantoj amasiĝis en la
koridoroj, kiam Vitalij kun Ivagin estis revenantaj de la labkora kunveno.
Centro de ĉies atento estis artikolo pri provo de Ĉernjaev
perforti Verinjon Velikonskaja. La numero de la murgazeto aperis ankoraŭ du
tagojn antaŭ, sed, ĉar ĝi estis tuj konfiskita de la ĉelestraro, la ekscito
restis ĝis nun. Kvankam ĝi aspektis strange, ĉiuj simpatiis al Ĉernjaev.
— Kiaj aperis ĉe ni ulceroj! — indigne parolis Bobrov,
ĉirkaŭita de kunlaborantoj, maĉantaj buterpanojn.
— Mi al vi estis dirinta! — triumfis Ĉernjaev. — Mi
estis al vi dirinta, kamarado Bobrov, sed vi ne deziris aŭskulti!
Kancelariestro, kamarado Osipov, singardeme rerigardante kaj
aŭtomate frotetante sian kalvon, rimarkis:
— Ĉu vi scias, kiom maltrankvila estas mia koro?
— Kial ĝi tiel maltrankviliĝas? — mokeme kontraŭdiris
inĝeniero Kiselov.
— Kamaradon Zinovjev oni eksigis, kamaradon Trockij oni
eksigis!
— Ĉu por vi ĝi gravas?
Osipov sopire ekrigardis la maĉantajn kunlaborantojn.
— Atingos ili ankaŭ la ĝeneralan kancelarion...
Ĉiuj laŭte ekridegis.
— Plej indignige estas, ke tian ulceron oni flatigas!
Eksterlando! Ne nur eksterlande, sed eĉ ĉi tie li maltaŭgas! Knabaĉo!
— Onklo, permesu al mi intercetere komuniki al vi
malagrablaĵojn! — decidis partopreni la konversacion palverda junulo.
— Kian malagrablaĵon? — ekkoleris Osipov. — Ĉu sen vi
mi havas malmulte da malagrablaĵojn? Pri kio temas?
— Hieraŭ Ivagin prenis de mi centon da tramaj kaj
duoncenton da aŭtobusaj talonoj. Li prenis, onklo, kaj poste demandis: Ĉu vi al
ĉiuj, li diras, tiel simple la talonojn disdonas, sen mono, li diras, sen
limitoj kaj sen kvitancoj, li diras!
— Kion vi respondis?
— Ne, mi diras, mi memoras, kaj ĝenerale, mi diras, mi
havas tian liston kaj ni el la salajro deprenos.
— Kaj li?
— Jen estas malagrablaĵo! Montru, li diras, al mi tiun
ĉi liston! Mi, li diras, la tutan jaron laboras, sed tian liston neniam vidis!
— Idioto! — interrompis la onklo, — kiomfoje mi estis
diranta al vi, kiel vi devas ĝin fari! Ĉu vi ricevis de mi biletojn por
ŝvitbanejo sen kvitanco? Sed la monon vi pagis? Ne? Ho, stultuleggo!
Tiumomente en la pordo aperis Ivagin kaj Vitalij.
— Ĝendarmaro, — duonvoĉe diris Ĉernjaev, sed tiel, ke
ĉiuj aŭdis.
— Go-Po-U! — aldonis jam tute laŭte la kasisto,
traglutante pecon da kolbaso.
— Ni tuj vizitos vin! — ĵetis responde al la kasisto
Ivagin, preterpasante.
Kolbasa peco enŝtopiĝis en la kasista gorĝo kaj li ĉagrene
ekrigardis la ĉirkaŭantojn. Fariĝis klare, ke estas preparata nova insidaĵo!
Ivagin plenumis la promeson. Ne petante la permeson, li eniris post la kradon
al la kasisto. Leviĝinte de la loko kaj traviŝante la okulvitrojn, la maljunulo
respektplene eldiris:
— Vi definitive arogantiĝis! — Li estis aldononta
«Estimata sinjoro», sed diris: «Kara kamarado».
Post kvin minutoj Popov estis parolanta en la ekstervica
kunsido de la ĉelestraro:
— Duafoje okazas, ke ni estas devigitaj konfiski la
murgazeton. Ĝi estas, kamaradoj, skandalaĵo, kaj tiel plu!
— Vi pravas, efektiva skandalaĵo! — konsentis Ivagin.
— Vi havos la lastan parolon, kamarado Ivagin! En vi
kuŝas ĝuste ties kaŭzo kaj tiel plu! De post kiam Zorin fariĝis la redaktoro,
vi faris el la gazeto tribunon de kalumniado kaj tiel plu! Jen, ekzemple, tiu
artikolo pri la perforto!
— Ĝi estas fakto! — kriis denove Ivagin.
— Ĝi estas kalumnio kaj tiel plu!
— Ĝi estas fakto, kiun ne neigas mem civitanino
Velikonskaja!
— Kamarado Ĉernjaev, invitu ĉi tien kamaradinon
Velikonskaja, — diris Serebrovskij.
Iom paliĝinta Ĉernjaev, leviĝis de la loko. Ivagin svingis
la manon.
— Ne necesas!
— Kial ne necesas? — Ŝajnige miris Popov.
— Estas klare!
— Se klare, do bone! — ridetis Serebrovskij.
— La afero ne estas nur en sola Ĉernjaev, — kolere
ekgrumblis Ivagin. — La afero estas pli granda. La ĝenerala kancelario disdonis
senpage je kelkaj miloj da rubloj aŭtobusajn, tramajn kaj ŝvitbanejajn
biletojn. La kaso avancis kelkajn kunlaborantojn per la salajro jam por du-tri
monatoj.
Serebrovskij paliĝis.
— Sed kamarado Ivagin, vi ja mem petis nin permesi al
vi la avancon?
— Unuafoje, kamarado! Sed kiomfoje vi mem prenis?
Li ekrigardis la ĉeestantojn. Nun, certe ĉiuj unuanime
insultos lin. Sed sekvis enuiga silento. Vinokurov sin deturnis al la fenestro,
Serebrovskij ne estis fortiranta la rigardon de la tablo, Ĉernjaev rigardis
planken. Tiam ekparolis Zoja.
— Kamarado Ivagin, certe, pensas, ke li de neniu estas
subtenota. Ŝajne, li havas impreson, ke li laboras en burokrata nesto, — ŝi
karese ridetis. — Mi intencas iom malplifortikigi tiun ĉi impreson. Ni estas
komunistoj. Ni ne kaŝu niajn erarojn, ni ilin konfesu! Antaŭ ĉio pri la afero
de Ĉernjaev. Ĉernjaev estis perfortonta la knabinon...
Ĉernjaev kaj Popov samtempe faris rapidajn movojn antaŭen,
sed Zoja haltigis ilin ambaŭ.
— Do ĉu ĝi estas tiom neordinara? Ĉernjaev estas fremda
elemento! Popov, kiel sekretario, devas ĝin klare vidi. Mi diras tion en ĉeesto
de Ĉernjaev, kaj ne disputu, Popov!
La konsternita sekretario tuj sidiĝis.
— Nun pri la ŝvitbanejaj biletoj, — daŭrigis Zoja, — mi
ne havas kaŭzojn ne kredi al partiano Ivagin! Se li diras, ke tie estas
senordo, do tie efektive estas senordo! Sekve, oni devas elekti la komisionon.
Serebrovskij levis la kapon.
— Nome?
— Nome, oni devas puni la kulpulojn. La avancoj. Ankaŭ
kamarado Serebrovskij okupu sin pri tiu ĉi afero. Oni devas ordoni pri la tuja
reenkasigo de la prenita mono. Antaŭ ĉio mem kamarado Serebrovskij montru la
ekzemplon. Fine, kamaradoj, mi konstatas la ĝojigan fakton: ĉe ni naskiĝis la
memkritiko! Tute vane estis konfiskita la murgazeto! Ne protestu, kamarado
Popov! Ĝi estas senprokraste rependigenda sur la malnovan lokon!
— Kiajn do konkretajn proponojn vi havas? Kaj tiel plu?
— nerveme demandis Popov.
— Mi jam estas dirinta ilin.
Zoja sidiĝis, triumfe briletante per la okuloj. La parolon
estis petonta Ĉernjaev, sed Popov kolere rifuzis.
— Pri la persona demando ni ne donos!
Ĉernjaev, nenion komprenante, sidis duonviva, mordante la
ungojn. Tute neatendite Serebrovskij kaj Vinokurov aliĝis al la proponoj de
Ŝipova.
Vespere, adiaŭante la amikon, Vitalij rimarkis:
— Ŝajne, Ivagin, ni havas ankoraŭ unu samideaninon!
— Kiu li estas?
— Zoja Ivanovna Ŝipova! Ŝi ŝajne subtenis viajn
proponojn!
Ivagin nenion diris, fuminte cigaredon, ĵetis la restaĵon
kaj doninte la manon al Vitalij por adiaŭa premo, malsupreniris la ŝtuparon.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de septembro 1928.
Mi estas tre scivola pri vidindaĵoj. Nesatigebla estas mia
deziro ĉion ekvidi, ĉion trapalpi, nenion preterlasi. Kaj Berlin estas riĉega
urbo! Ĝi havas tiom da muzeoj, bildgalerioj, ekspozicioj, palacoj! Ĝi havas
tiom da teatroj, kinejoj, varieteoj! Ĝi havas tiom da interesegaj institucioj!
Kiom da tempo oni bezonas por almenaŭ trakuri la famajn muzeojn kaj verdajn
aleojn de tondetitaj ĝardenoj!
Alice estas mia fidela kunulo, gvidanto kaj organizanto de
ĉiuj ekskursoj. La ŝvelinta ekskurstabelo, kiu enhavas centojn da surskriboj,
pendas super ŝia lito kaj ĉiutage memorigas, kio estas en la vico. Hieraŭ —
arkiburĝa «Admirals-Palast», hodiaŭ proleta teatraĵo sur la «Popola Scenejo»
(simile al «Filino de Laboro», aŭ «Verda Dometo»), morgaŭ opereto «Die
Bajadere» en Metropol-Teatro, post morgaŭ sovetia filmo «La patrino» en iu
antaŭurbo, kaj poste la majstra verko de la burĝa kinematografio «Varieteo» kun
belulino Lia de Putti en la ĉefa rolo. En mia notlibreto estas enskribita:
Lundo — «Ŝtata Prusa Biblioteko».
Mardo — «Kunstausstellung» apud
«Lehrter-Bahnhof».
Merkredo — Mara muzeo kaj observatorio en Treptow.
Ĵaŭdo — «Künstlerhausausstellung».
Sabato — «Botanika ĝardeno».
Dimanĉo — «Der
Schloss»
sur «Postdammerstrasse».
Kaj paralele oni devas labori, atenteme observi la politikan
tagon kaj vizitadi kamaradojn ruĝfrontbatalantojn. Iufoje oni devas ja viziti
Alice'n kaj por tio mi ankaŭ bezonas la tempon. Nun mi havas nevolan ripozon.
La konstrulaboristoj strikas. Konstruo de la nova metropolitena linio estas
interrompita. Dum multaj tagoj mi estas libera.
En la vilhelma kastelo «Schloss» kiel gvidanto oficas
maljuna imperiestra pordisto. Lia griza kapo estas respektinda kaj la okuloj
severaj. Li sektone memorigas al mi, ke necesas formeti la ĉapon, per
malrespekta rigardo strabas Alice'n, kaj kondukas nin sur vojetoj de tapiŝeto,
zorgante, ke ni ne difektu per niaj piedoj multekostan pargeton. Jen
tronsalono. Ĝi estas memfida kaj snoba, kiel ŝatata de la imperiestro, magnato.
En la altajn spegulojn mi timas rigardi. Ili nepre respegulos malgracian,
malelegantan, mallertan mian figuron, malharmoniantan kun senbrua brilo de la
palaco.
— Rigardu, — duonvoĉe diras Alice, montrante
duonmalluman ĉambron, dronantan en gobelenoj. — Mi vidas tie modelon de antikva
rusa dometo.
— Trairu ĉi tien, — diras la gvidanto, — ĉi tie estas
donacoj de fremdaj ŝtatestroj. Ĉi tiu surtabla horloĝo, en formo de antikva
rusa kastelo, kun artefarita spegulo, estis donacita de la rusa caro al antaŭuloj
de lia imperiestra moŝto en 1667 jaro. Atentu la emajlan ciferplaton kaj la
spegulon. Tiaj speguloj nun ne estas troveblaj.
Sur molaj haraĵaj gobelenoj oni batalas, pafas antikvaj
kanonoj kaj soldatoj kun grandaj lipharoj en triangulaj ĉapoj, mortas, trapafitaj
per kartoĉo. Por unu minuto mi haltas antaŭ la tapiŝoj.
— Kiel strange, — diras mi, — ke mortigo pro la devo
ĝis nun ne estas rigardata, kiel krimo!
— Ĝi sonas iom pacifisme! — rimarkas Alice. — La devo
estas diversa.
Ŝi fikse rigardas biblian scenon, pentritan sur grandega
tapiŝo.
— Jen ankaŭ estas la devo: religio! Tio estas por
kelkiuj. Sed la proletoj ne havas alian devon, krom la devo antaŭ la laborista
klaso. Ĉu vi scias, ke sur la placo, kie ni troviĝas nun, la polico kelkfoje
estis mortpafanta komunistojn? Kiel ili estus reagontaj?
— La komunistoj estas malamikoj de l' patrolando, mein
Herr und meine Dame! Ili neniigas kulturon kaj belecon, ili kunportas
barbarismon kaj krudan materiismon. Vidu tiujn ludkartojn! Ili estas faritaj el
metaltabuletoj. Ĝi estas rekordo de la arto! Vidu tiun blukoloran vazeton,
facetitan glason, kristalan pokalon!.. Ĉu vi atentis tiujn sukcenajn
ornamaĵojn?.. La komunistoj ĉion ĉi malbeligos, aŭ neniigos tute. Ili disŝtelos
la juvelojn, forportos hejmen la tapiŝojn, trinkos vinon el tiuj pokaloj kaj
ludos per tiuj ĉi kartoj! Ili difektos tiun ĉi admirindan pargeton kaj el la
tuta palaco faros iun bolŝevikan klubon!
La maljunulo estas tre emociigita. Febraj makuloj aperis sur
liaj flavaj vangoj kaj la okuloj eklarmis. Mi trankviligas lin.
— Ne opiniu tiel, maljunulo! Mi venis el Sovetio. Tie
estas multe da similaj palacoj, precipe en caraj bienoj, en «Peterhofo», en
«Gatĉina», en «Cara Vilaĝo». La palacoj per bronzo, oro, speguloj, pargeto,
tegiloj, gobelenoj, treege similas ĉi tiun! Ĉio restis netuŝita! Eĉ la palacaj
preĝejoj, en kies altaroj pendas speguloj kaj estas konservataj kosmetikaj
tualetaĵoj por iliaj imperiestraj moŝtoj!
La maljunulo ne deziras kredi. Li suspektas, ke mi estas
plej ordinara rusa elmigrinto, kiu mokegas la maljunan homon.
— Mi diros eĉ pli, — konvinkas mi lin, glitante per la
distra rigardo sur japanaj tapiŝoj, ornamantaj tiel nomatan fianĉinan ĉambron.—
Viaj vizitantoj iras nur sur specialaj tapiŝetoj kaj ne povas paŝi la pargeton.
La vizitanto estas ĝenata kaj ne ĉion povas vidi bone. Vi devas lerni de la
bolŝevikoj! Ĉe ni vi povas iri kie ajn, sed antaŭ la eniro vi nepre surmetas
tolajn pantoflojn. La pargeto ne estas difektata kaj oni vidas ĉion proksime!
En «Altes-Museum», vidante
ŝvelintajn infanecajn kapetojn de romaj maljunuloj, mi faras grimacon.
— Ne ŝatas mi malbelecon en la arto same, kiel en la
vivo! Se oni povas toleri ĝin en la vivo, ĉar ĝi estas malfacile forigebla,
kial do tamen transporti ĝin en la arton?.. En mia romano nenio estas
abomena!..
— Vian romanon vi tralegos al mi, la tutan, sekvontfoje!
— diras Alice. — Sed pri viaj opinioj mi pensas, ke ili devenas de via
diletanteco en problemoj de l' arto. Ĉu en Sovetio oni ne ŝatas la antikvan
arton?
— Ho, ne! En Sovetio pli, ol kie ajn, oni kolektas
zorgeme ĉion, kio rilatas la historion. Sed ĝi estas, tiel diri, scienca
flanko. Mi do diras pri mia propra gusto!
Mi subite haltas antaŭ antikva statuo, de la homa amplekso,
prezentanta nudan knabinon. Mi rigardas ŝin rave kelkajn sekundojn.
— Cetere, tiaj statuoj estas nur escepto! — diras mi
kun bedaŭro.
— Vi devas pripensi tion! — diskrete rimarkas Alice.
Sed min kaptas gaja humoro. Min amuzas tiom respektoplena
ŝia rilato al problemoj de l' arto. Preterpasante antikvan roman statuon kun
forbatita nazo, mi ironie skuetas la kapon. Renkontinte duan statuon kun
forbatita nazo, mi malaprobe strabas la okulojn, haltinte antaŭ tria statuo kun
forbatita nazo, mi levas la ŝultrojn. Analizante kun serioza mieno mitan
pentraĵon, prezentantan bakhorgion de arbaraj feoj, mi subite sulkigas la
brovojn kaj laŭte diras:
— Hontinde! La satiro drinkas kaj la nimfo nur en lian
buŝon rigardas!
Alice ridas. Iu grizhara sinjorino direktas sur ŝin la
lornon. Rerigardante kun ŝajniga timo, mi trenas ŝin en la sekvantan ĉambron.
Ĉi tie mi ĵetegas min en apogseĝon kaj tuj eksaltas, kvazaŭ mi sidiĝis sur
pinglojn.
— Ŝajne, tiu meblaro estas ĉi tie starigita, kiel
eksponaĵo!
Seninterrompe mi kurigas Alice'n tra kelkaj salonoj kun
antikvaj nigriĝintaj pentraĵoj, dumkure farante malrespektajn rimarkojn pri
flaviĝintaj Atenoj, Afroditoj kaj Centaŭroj.
En Zoologia Ĝardeno min ravigas katoj. Ili sidas diverspoze
en siaj kaĝoj. Kelkiuj severe sulkigis la vizaĝojn kaj memorigas miniaturajn
leonojn, la aliaj brilas per la okuloj, kiel tigridoj, la triaj bonhumore kuŝas
sur la planko kaj murmuras, sin ĵus satiginte. Kelkaj katoj estas same molaj,
kiel gobelenoj en «Schloss», la aliaj estas glataj, kaj ĉirkaŭlekitaj, kvazaŭ
la berlinaj pavimoj. Leonidoj, tigridoj kaj katoj estas tiom similaj unu al la
alia, ke oni povas miskompreni. Mi kareseme ekparolas kun ili. Mi aliras
afrikan «Katze» kaj kunsente demandas:
— Katinjo, mi petas respondi, de kiu hundaĉo vi
prunteprenis la kapon kaj kiamaniere vi sukcesis ĝin fari?
La katino kun hunda kapo maldiligente mallarĝigas la flavajn
okulojn. Respondas anstataŭ ĝi kun minaca miaŭo ĝia najbaro, grandega kato
«Karakas», duoble pli granda, ol ĝiaj kunfratoj.
— Mi rekomendas al vi, — ridante diras Alice, — aniĝi
al «Asocio de kataj amikoj»!
— Plezure! Ĉu ekzistas tia?
— Certe! Se ekzistas «Asocio de hundaj amikoj», kial do
ne ekzistu «Asocio de kataj amikoj»? Ĝi estas tre respektinda kaj tute legala
asocio, ne akcelanta renverson de la ekzistanta reĝimo!
En Zoo najtingaloj konkuras kun estradaj kantistoj, amuzante
la vizitantojn, kaj simioj kun aktoroj de la baleto. Ili estas malpli graciaj,
sed ankaŭ malpli postulemaj. La simioj ne postulas, ke la publiko ilin aplaŭdu.
Ili aplaŭdas sin mem. La simioj estas ĉi tie diverskoloraj. La plej belaj estas
arĝentverdaj kaj la plej abomenaj havas malkonvene ruĝajn postaĵojn, kiuj ne
estas en la simia socio maskendaj. Mi ege konfuziĝas en ĉeesto de Alice pro tia
hontindaĵo, sed kaptante tiun pensaĉon, mi intercetere rimarkas:
— Moroj ĉi tie estas egalaj ĉu en Zoo, ĉu en
Admirals-Palast!
La simioj ne estas nur aktoroj, sed ankaŭ bonaj gepatroj kaj
laboruloj. Ĉi tie estas videblaj la plej delikataj scenoj de infannutrado, aŭ
zorgema elkombado de l' insektoj el la malgrandaj kapetoj. La pli aĝaj fratoj
veturigas la pli malgrandajn en kaleŝetoj, aŭ balancas ilin en apogseĝo. La pli
aĝa generacio mem amuzas sin per bicikla rajdo aŭ korpokulturo kaj aparata
gimnastiko. Elegantaj rabulinoj — afrikaj gehenoj kaj ŝakalinoj, kvazaŭ
famgentaj berlinaj burĝinoj, elrigardas el siaj kaĝoj per kareseme-sepiraj
okuloj.
Mi salutas la samlandanojn, kaŭkazajn ŝafojn:
— Bonan tagon, kamaradoj, bonan tagon, miaj karaj!
Mi faras larĝan salutgeston, formetinte la ĉapon. Alice tute
gajiĝis. Ŝi ridas, ne havante fortojn deteni sin kaj malatentante la snoban
publikon. Per kolektiva blekado respondas al mi egiptaj glataj blankaj ŝafoj
kun nigraj kapoj. Ili apogis siajn fruntojn sur la kradon kaj kun espero pri la
liberigo rigardas la vizitantojn.
— IRH! Kie vi estas?.. Revoku! IRH!.., — ĉagrene
diras mi.
Sekvantaj najbaroj estas rozkoloraj ĝirafoj kun brunaj
makuloj. Ili en io similas arganojn, aŭ longajn levilegojn super putoj en rusaj
vilaĝoj, nomatajn tie gruoj. Poste sekvas antilopoj, kies unu speco memorigas
ĉevalojn, kaj la alia bovojn.
De blanka baroka pontoarko ni observas vivon de la
artefarita lago. Jen vantas akvaj ratoj, jen majeste preternaĝas blankaj cignoj
kun nigraj kapoj, simile al egiptaj ŝafoj. Anseroj ne krias, sed bele kantas.
Birda mondo sur la bordo trilas per diversaj voĉoj. Fazanoj sidas sur tegmentoj
de la birdaj palacoj. Unuj brilas per ora plumaro, la aliaj arĝentumas en
sunradioj, la triaj ornamis sin per diamantoj. Kun ili provas konkuri la plej
ordinaraj belkoloraj kokoj.
Struto kun protezita piedo, kiel senpieda invalido —
malpacemulo ĉe la foiro, saltas ĉirkaŭ sia dupieda kamarado, vokante ĝin al la
duelo. Marabuo, kvazaŭ persona adjutanto de lia moŝto, grave ĉirkaŭiras la
grotojn, malaprobante tiun vanan ideon kaj pesimisme observas malgrandajn
akvofalojn. En Akvario, en sufokaeraj varmegaj ĉambroj, sub la ponto, en ŝlimo,
kie putras algoj, kaj lianoj, ĉirkaŭpreninte unu la alian, implikiĝis en la
propraj tigoj, kuŝas senmovaj aligatoroj kun pecoj da viando en buŝoj.
Nemezurebla maldiligenteco videbliĝas en iliaj okuloj kaj la viando, kuŝanta en
la dentoj, restas ne formanĝita. Post maldikaj vitroj en verdeta duonmallumo,
kvazaŭ sur ekrano rigidiĝis marĉaj serpentoj. Surmetinte sur sin defendan
haŭton, ili kuntiriĝis buletojn ĉirkaŭ la ŝtonoj. Grizaj lacertoj deĵoras en
malgrandaj grotoj kaj kaptas muŝojn same, lerte, kiel katoj kaptas musojn.
— Nun ni veturu al mi! — diras Alice.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Iun vintran vesperon, ekrigardinte la malserenan vizaĝon de
Vitalij, Olga demandis:
— Pri kio vi sopiras?
— Mi? — miris Vitalij. — Ne, mi pri nenio sopiras!
Olga ekspiris, kaj lasinte Vitalij solan, foriris por tuta
horo en la kuirejon. Li sidis ĉi tiun horon apud la skribotablo, sed la laboro
ne estis farita. Olga revenis el la kuirejo kaj maltrankvile demandis lin:
— Vi silentas? Kial vi silentas?
Vitalij levis la ŝultrojn, flanken direktinte la rigardon,
kaj ne trovinte la respondon.
— Kion ĝi signifas, Vitalij? Ĉu vi ne deziras min
rigardi? — Voĉo de Olga ektremis. — Ĉu vi vidas, mi estas hodiaŭ bona! Mi
atendis vin dum la tuta tago! Mi hodiaŭ ne grumblas, ne insultas!.. Nu, turnu
al mi vian vizaĝon!.. Ĉu vere, mi estas bona?..
Olga serioze enrigardis liajn okulojn.
— Permesu, mi iom sidos sur viaj genuoj!
Li mallerte ĉirkaŭprenis sin per unu brako.
— Ne, vi ne amas min!.. Mi tion vidas...
Ŝi leviĝis. Ne sciante, kion respondi, leviĝis ankaŭ li,
direktante sin al la pordo.
— Vitalij, ĉu nenion vi povas diri al mi?
Ho, se li scius, kion ĝuste li devas diri! Ĉu ripeti milfoje
la ŝablonajn vortojn «Mi amas»? Li kisis ŝin kelkfoje plej delikate kaj,
ĉirkaŭpreninte, alpremis al si. Ŝi ridetis al li tra larmoj.
— Karulo! Mi petas, ne trompu min! Mi estas tiel
malfeliĉa!
Kaj samtempe:
— Dio mia! Vi ja estas malsata! Pro tiuj larmoj!..
Sidiĝu tuj al la tablo. Manĝu!.. — ŝi ekkuris al la ŝranko. — Mi preparis supon
kaj kotletojn. Sidiĝu, mi tuj al vi donos!
Vitalij haltigis sin per la neiga gesto.
— Pli mallaŭte, Olnjo, vi povas veki Injon! Mi ne povas
tuj manĝi. Mi estas rapidanta la kunsidon!

Was ist das?: Kio estas?

So?: Tiel?

labormono de laboristoj...:
En 1928 kelkaj funkciuloj de Hamburga Komunista organizaĵo malŝparis partiajn
kotizojn por propraj bezonoj. Suspektita pri la intenca kaŝado de tiu ĉi krimo,
k-do Thälmann estis riproĉita flanke de CK de la KP Germana. La Komunista
Internacio esplorinte la aferon, konstatis absolutan senkulpecon de k-do
Thälmann, nuligis la riproĉon kaj proponis al CK de la KP Germ. esti pli
atentema en la aferoj, kiuj estas utiligeblaj kontraŭ la komunismo.

«Kunstausstellung», «Künstlerhausausstellung»,
«Der Schloss»
:
Pr. «Kunstausŝtellung» (Artekspozicio); «Künstlerhausausŝtellung» (Ekspozicio
de la pentrista Domo); «Der Ŝloss» (la Kastelo).

«Altes-Museum»: La malnova muzeo.

IRH: Internacia Ruĝa helpo.

Comments

Parto 06

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019

... de septembro 1928.

Sur Bülow-Placo troviĝas griza kvinetaĝa domo. Tiu ĉi domo
estas koro de l' germania proletaro. Per nevideblaj arterioj kuregas de ĉi tie
freŝa sango en laboristajn centrojn, plenigante ilin per agdeziro. La larĝa
pordo ĉiuminute malfermiĝas, enlasante vizitantojn en ruĝfrontaj uniformoj kaj
en molaj verdaj ĉemizoj kun blankaj kolumoj. Ŝovas ĉi tie la nazojn ankaŭ
maltrankvilaj kaj scivolemaj sekretaj agentoj, sed plej ofte tuj returnas ĝin,
ne sukcesinte eĉ ekflari, kiel odoras CK de la Komunista Partio. Kaŭzo de tia
sensenca returno estas sanega viro kaj ne malpli sanega hundo, senŝanĝe deĵorantaj
en la pordo. Se la viro konas ĉiujn spionojn de la prusa ĉefurbo laŭ la
vizaĝoj, la hundo ekkonas ilin en distanco de duonkilometro laŭ la odoro.

Oni devas venki tri ŝtuparojn. Tiam oni trafas du
ĉambretojn, tiel superplenigitajn, ke oni sentas sin en stato de la malfeliĉa
haringo, pri kiu estas kunmetita la famekonata rusa proverbo. Ĉi tie
troviĝas Berlina Regionkomitato de Komsomol. Ĉi tien invitis min, mi ne scias
por kio, Erich Schmidt.

Ĉi tie en la pordo ni kunpuŝiĝis kun Otto kaj Rudolf. Otto
kun fotoaparato trans la ŝultron, aperis el post la angulo, levis al ni la
pugnon kaj traglitis sub la brakoj de apenaŭ sukcesinta leviĝi onklo Hugo. La
hundo, ege mirigita pro tia rapideco, riproĉe eksvingis la kapon kaj, tordinte
la voston, kun demanda aspekto returnis sin al Rudolf. Rudolf ne estis ŝatanta
la hundon. Penante esti de ĝi malpli proksime kaj ne stari longe en la pordo,
li ŝovis al onklo Hugo la partibileton kaj rapideme ekpaŝis sur la ŝtuparon.

Erich estis sidanta en la komitato kaj ion diktis al
stenografino. Apud li pacience atendis tri komsomolanoj. Uzante la plej etan
paŭzon, ili ĉiuj kune ĵetadis sin por esprimi siajn bezonojn. Otto jam estis ĉi
tie, kaj, tenante je la kolumno larĝŝultran junulon en marista ĉemizo, konvinke
parolis al li:

— Ĉu vi komprenas, Walter, mi havas neniujn kaŭzojn
dubi pri la sukceso. Ni jam intertraktis pri ĉio. La maŝinon ni havos. Kaj Schwarz estas efektiva idioto! Lin trompi neniom
valoras!

— Ĉu vi estas al li ironta? — demandis Walter.

— Jes. Por fotografi lin okaze de lia supozata
radio-parolo.

Otto frapis sur la skatolon kun fotoaparato.

— Ĝi estas unua esploro. Poste ni telefonos al li, ke
estas al li sendita maŝino de la radiostacio. Kaj finite! Schwarz rapidos,
farante cent kilometrojn pohore, kaj ĉiam malproksimiĝante de Berlino.

Rudolf, ŝajne, pensis tiuminute, ke oni devus puni Otto'n
por ĉi tiu aventuro. Tre kolere li rigardis lin. Sur la tablo de Erich ektintis
la telefono. Li deiris de la stenografino kaj prenis la telefontubeton. Tuj lin
alkuris ses junuloj.

— Schmidt, Schmidt! — oni kriis al li de ĉiu flanko.
Erich svingis la manon.

— Halo! Komsomola Komitato! Kion? Denove Spandau
postulas la raportanton? Kamaradoj, vi devus jam scii, ke antaŭe... Kion?..
Neatendita okazo? Nu, bone! Ulmann! — Erich returnis sin al Walter. — Vi estas
tuj forveturonta al Spandau!

— Ĉu ili furioziĝis? — ekgrumblis tiu. — Mi havas la
raporton en Lichtenberg!

— Ne gravas! Tiun vi ankaŭ faros!

Ulmann gratetis la nukon.

— Bone! — li diris. — Mi faros! Sed vi ne tenu min ĉi
tie! Mi atendas korespondaĵon por nia kvartalo!

— Korespondaĵon? Do ekzistas speciala poŝtkesto! Prenu
tie vian korespondaĵon!

Walter svingis la manojn kaj frapetis per fingroj la
frunton.

— Mi vidas, vi jam estas preta! Estis pli bone, kiam vi
laboris nur en la taĉmento. La regionkomitato venigos vin en frenezulejon! Ĉu
vi, saĝa kapo, opinias, ke mi atendus, se la korespondaĵo jam kuŝus tie?

— Kion do vi atendas? — konsterniĝis Erich.

Li ne sukcesis fini. Iu bubo enkuris la ĉambron kaj ĵetegis
sin kontraŭ li.

— Donu, diabloj vin prenu, la ejon! Vi postulas, ke ni
laboru laŭplane, sed dum niaj horoj la ĉambron okupas agitfako! Kaj, kia
aroganteco! Ili ne foriras de tie! Mi atendis duonhoron! Mi ne povas plu!

Du, el la atendintaj Erich'on kamaradoj, repuŝis la
enkurinton. Tion bonuzis tria kaj rapideme komencis rakonti pri sia afero:

— Aŭskultu, Erich! Kie kaj kiam ni estas aranĝontaj
morgaŭ la kunvenojn? Mi rapidas en la presejon. Alie ne trafos en la numeron!

— Tuj, tuj!

Denove eksonoris la telefono. Erich etendis la manon, al
Otto. Tiu komprenis sen paroloj. Ne atendante klarigojn li aliris la telefonon.

— Kamarado Schmidt, — malpacience diris la
stenografino. — Mi atendas!

Erich sin turnis al ŝi, sed inter ili jam staris Rudolf.

— Vi?.. — miris Erich.

Rudolf decidis ne perdi vane la tempon.

— Mi bezonas interparoli kun vi! — rapide diris li.

— Do mi aŭskultas! Rudolf ekrigardis min.

— Sekrete!

— Mi deiros! — rapide ekpaŝis mi al la fenestro.

Erich sulkigis la brovojn kaj estis jam returnonta sin
denove al la stenografino, kiam maltrankvila voĉo de Otto rigidigis lin. Otto
kriis en la telefontubeton:

— Jes, jes, Ŝtaŭbe! Vi diras, ke precipe kulpas la ĉefa
inĝeniero? Raciigon li aranĝas. Ĉu multe malaltiĝos la salajro? Ho, tiel la
laboristoj estas malsatontaj! Do ni ne estas kontraŭ memstaraj strikoj de la
junularo! Eĉ, inverse, ĝi instigos al la samo plenaĝulojn!

— Transdonu al mi la mikrofonon! — diris Erich, sed
Otto ĝin tute malatentis.

— Sed kian nomon havas la inĝeniero?! — demandis li,
ĉiuokaze ni ĝin devas scii. Kiel?.. — La voĉo de Otto ŝanĝiĝis kaj eksonis
streĉe. — Kiel? Kion?.. He, li estas social-demokrato!

Ĉar Erich eksilentis, la atendantoj denove atakis lin,
forpuŝante Rudolfon. Kuntirinte la brovojn, li krude ekmurmuris:

— Atendu!

Alirinte la telefonon, li prenis la tubeton el la manoj de
Otto.

— De kie vi, kamarado, telefonas? He, el
metropoliten-konstruejo?.. Bone! La ĉefinĝeniero estas ĉe vi Berg? Kiel li
aspektas? Ĉu maljunulo? Ĉu li ankaŭ loĝas tie? Kaj lian familion vi konas? Tuj
venu la komitaton! Jes, mi atendos!

Erich metis la tubeton kaj, ne ellasante ĝin el la manoj,
staris kelkajn minutojn silente, ekrigardante min de iam al iam. Mi tuŝis lian
ŝultron. Li ektremis.

— Certe, li estas alia Berg, — diris mi forte. — Ĉu vi
dubas? Sed se li eĉ estas tiu sama, tutegale Alice staras ekster suspektoj! Ĉu
ne?

Li balancis la kapon.

— Rudolf, — returnis li sin al Riz, plezure rigardinta
nun la komjunulan tumulton kaj ne plu indignanta pro la maŝinklakado kaj zumado
de la junaj voĉoj.

— Rudolf! — ripetis Erich. — Ni iru, interparolu iom!

Ili forlasis la ĉambron.

 

... de septembro 1928.

Mi promesis al Alice legi hodiaŭ la romanon. Sed mi sidas
kaj meditas pri la ankoraŭ ne finita ĉapitro. Ĝi estas ĉapitro pri amo. Ĉiu
romano devas havi tian ĉapitron. Mi nepre devas ĝin fini, antaŭ ol mi vizitos
Alice'n!

Sed por la dubo mankas loko en mia koro!..

Mirinda vorto estas amo! Antikva kaj eterna, kiel ĉio
vivanta! Belega vorto! Ĝi estas kvazaŭ ŝtupoj sur altegan turon, de kies supro
oni sentas deziron forĵetiĝi! Ĝi estas vekiĝo de unu post la alia de neniam
sentitaj, aŭ definitive malaperintaj en profundaĵoj de la pasinto sentoj. Ĝi
estas majstra muzikado per la instrumento, kiu nomiĝas — homo!..

Ĉu eblas, ke la vivo rekuregas malantaŭen, kiel germana
rapidvagonaro, al elfluejoj de la fruprintempo? Ĉu eblas rericevi la
frujunaĝon? Ho, jes, eblas!

... Ne pensu, ke ĝi estas promesita ĉapitro pri la amo! Ĝi
estas pri mi kaj Alice. Ni sidas tre konvene sur ligna divaneto, ne tro
proksime unu al la alia. Apude la maljuna vartistino flikas ŝtrumpon. Ŝi
posedas bonegajn okulojn, malgraŭ siaj sesdek jaroj. Mi jam estas traleginta al
Alice duonon de la romano. La sekvonta ĉapitro estas la ĉapitro pri amo. Sed ni
faru la paŭzon.

Alice prenas «Pravda», kaj, ĉiuminute uzante la vortaron,
penas kompreni.

— La rusa lingvo estas plej malfacila, — ekspirante,
diras ŝi, ne trovinte en la vortaro vorton «Mosselprom», — Kial
do mankas ĉi tie tiu ĉi vorto?

— Ho! — interrompas ŝi sin mem. — «En la respubliko de
Hindenburg». Ĝi rilatas nin. Ni tralegu!

La maljuna vartistino almoviĝas. Ŝi ankaŭ deziras aŭdi, kion
skribas pri la hindenburga respubliko la bolŝevika ĵurnalo. Ŝi, certe, scias,
ke la bolŝevikaj ĵurnaloj mensogas, tamen, ĝi estas interese!

— Ĉu Frau Marta interesiĝas pri la politiko? — demandas
mi, apenaŭ tuŝante brakon de Alice. Ŝi ektremetas kaj singardeme forprenas la
brakon.

— Min ĉio interesas! — respondas la vartistino. — Vi
malatentu mian aĝon! — Mi sentas min tiel juna, kvazaŭ mi estas kun vi samaĝa!

— Ĝis nun la vartistino veturadas la foiron per
biciklo.

— Ĉu povas esti, Frau Marta?

La maljuna virino fiere montras per la kapo al la fenestro.
Tie brilas la suna tago. Malaltaj kvazaŭ ĝibaj pomarboj fleksiĝas sub ora
riĉaĵo. Ŝveliĝas maturaj violkoloraj prunoj. Etaj bedoj eligas florajn aromojn.
Inter du arboj senmove pendas hamako kaj apude, sin apogante kontraŭ stango kun
ruĝa rubandeto, staras durada ĉevalo.

— Ĝi estas la mia, — diras la virino.

— «Striko ĉe la metropolitenkonstruo! — legas Alice. —
Ho, atentu, karaj gekamaradoj! Malfacile eĉ estas imagebla, kiel ĉio ŝanĝiĝis.
Plej konvinkitaj socialdemokratoj nun estas tute senreviĝintaj. La ĉefinĝeniero
estas ankaŭ socialdemokrato. Tiu homo faris al ni pli da malbono, ol ĉiuj aliaj
kune...»

Alice por unu momento flankenigas la ĵurnalon kaj rapide
ekrigardas la vartistinon. Tiu trankvile daŭrigas sian aferon. Alice transigas
la rigardon sur min. Mi scivoleme aŭskultas.

— Legu, Alice! Ĝi estas pri ni. La ĉefa inĝeniero havas
vian nomon. Sed, espereble, li ne estas via parenco? La striko okazas pro li.
Li estas afabla kun mi, sed malĝentila kun la laboristoj. Kondiĉoj, kiujn li
metis antaŭ ili, certe ne estos akceptitaj. Ĉi-foje la afero finiĝos per venko
de la laboristoj. Mi aŭdis jam, ke la estraro kapitulacas.

Alice reprenas la ĵurnalon.

— «Li ofte estis venanta al ni, komunistoj kaj
demandis: Nu, sinjoroj, dezirantaj feliĉigi la mondon? Kie denove ekflamis la
mondrevolucio? Pri kio mensogas hodiaŭ "Rote Fahne"?»

Alice legas ruse malrapide. Iom meditinte pri la tralegita,
ŝi tradukas germanlingven. Frau Marta interrompas:

— Sed al mi ĝi plaĉas! Sufiĉe sprite! Mi ĉiam estis
diranta, ke la social-demokratoj pravas kaj vane la komunistoj kalumnias ilin.
Ĉu la socialdemokratoj deziras militon kontraŭ Sovetio? Ĉu ili ne batalas
kontraŭ la ekspluatado kaj malriĉeco? Mi memoras tagojn de mia junaĝo. Mi iam
lernis en leipziga universitato. Ho, mein Gott, kiel timigaj estis
socialdemokratoj por la registaro kaj kiom alloga estis por la juna studentaro
laboro en la partio!..

— Vane Frau Marta opinias, ke la socialdemokratoj
restis samaj kaj rezervis al si la revoluciajn tradiciojn! — kontraŭdiras mi. —
Se ili ne dezirus militon, kial do tiuokaze la ministroj-socialistoj voĉdonis
por konstruado de la kirasŝipo?

— Ha, kirasŝipo, kirasŝipo! — malkontente ekkrias la
virino. — Sed ĉu en Sovetio oni ne konstruas la kirasŝipojn? Se oni legas vian
gazetaron do oni konvinkiĝas tuj, ke ne ekzistas en la mondo pli militarisma
gazetaro! Sed vi ja krias pri pacemo!

— Sed la vartistino forgesas, ke Sovetio estas
laborista ŝtato kaj Germanio la kapitalisma! — delikate interrompas Alice.

— Vi ankoraŭ rakontu! — minace diras la vartistino. —
Mankas nur viaj argumentoj!

Frau Marta malkontente leviĝas kaj kuntirinte maldikajn
blankajn lipojn, malfacile transportas sian pezan figuron en la kuirejon, klinante
la grizharan kapon en la pordo.

— Kiel ŝi povas uzi la biciklon? — ree miras mi. — Ja
ŝi pezas ne malpli, ol cent kilogramojn!

Alice ne respondas kaj aŭskultas ĉiun sonon en la kuirejo.
Tie aŭdiĝas kolera metala frapado per manĝilaro, poste avida miaŭo de la kato
kaj ofendita voĉo de la maljuna virino:

— Ĉu vi estas malsata, amiko mia? Ne gravas, vi povas
iom atendi. Ne sola vi malsatas!

— Ĉu la vartistino estas ofendita? — demandas Alice tra
la pordo.

La respondo ne sekvas. Tondras, la siteloj kaj post unu
minuto sur sablo de la vojetoj aŭdiĝas knarantaj paŝoj. La vartistino foriris
por preni la akvon. Nek akvokondukilo, nek elektra lumo estas en ĉi tiu
«legomĝardena kolonio».

Ni sidas silente. En la ludildometo regas trankvilo. La
maldikaj vandoj tralasas elekstere eĉ nek unu sonon. Ie malproksime restis
Berlin. Ĉi tie estas fruktoĝardenoj, legomejoj, oceanoj de verdaĵo kaj floroj.
La subiranta suno strabas la radiantan okulon tra la malfermita fenestro kaj
ludas per blanka makuleto super neĝkolora lito de Alice. Malgranda tapiŝeto
pendas sur la muro. Super ĝi estas ronda speguleto. Mi vidas en ĝi du kapojn:
la kapon de buklohara viro kun longforma vizaĝo kaj molaj grizaj okuloj, super
kiuj diskuris nigraj sagetoj-brovoj — (ĝi estas la tuto, kio estas bela en mi,
— mi tion scias) kaj la kapon de l' knabino, orkoloran, kvazaŭ pom-rikoltaĵo
kaj kun okuloj bluaj, kvazaŭ floroj, kiuj kreskas sur bedeto antaŭ la fenestro.
Niaj rigardoj renkontiĝas en la spegulo kaj Alice minace levas la fingron.

— Mi ne permesas!

Sed la grizaj okuloj konfuzite ridetas. Ili estas malobeemaj
kaj, krome, en la ĉambro ni estas solaj; la vartistino ja foriris! Mi altiras
la knabinon. Ŝi rapidege alpremiĝas al mi, kvazaŭ penante forneniigi ian ajn
spacon inter ni. Mi tuŝetas ŝiajn genuojn.

— Aĥ! — ektremetas ŝi kaj volas rapide forĵeti mian
manon. Mi pli firme kunpremas ŝiajn krurojn kaj per rapida movo sidigas ŝin sur
miajn genuojn. Ege ruĝiĝante, Alice kaŝas la kapon sur mia brusto.

— Kion mi faras! Dio mia!

Ondo de la akra ĝuo verŝiĝas en mian korpon. Arda tremeto
penetras min. Mi deziras eksenti ion fortan, ion maleblan, mi deziras ĉifi kaj
turmenti tiun mildan knabinan korpon, mi deziras ion dolorigan kaj nekonatan.

— Alice, — flustras mi, sufokiĝante, — mordetu min, ĉu
vi aŭdas?

Alice detenas por unu momento la spiradon, poste, elspirinte
la tutan aeron, ŝi aligas siajn dentojn al mia vango. Mi sentas, kiel ŝiaj etaj
akraj dentoj tuŝas mian haŭton. Mia koro dolĉe batas.

Sed Alice subite forsaltas de miaj genuoj kaj ĵetas sin sur
la liton, kaŝante per la manoj sian ekflamiĝintan vizaĝon.

— Lasu! Foriru! Ho, mi estas aĉa! Vi malŝatas min! Vi
ne amas min, vi ne povas min ami!

Mi estas dironta al ŝi, ke la amo estas pravigo por ĉio, ke
la ĝuo estas kreita por amantoj, sed en la kuirejo retondras la siteloj.
Momente ni ordigas nin kaj daŭrigas la trankvilan konversacion.

... Nun, Alice, aŭskultu la promesitan ĉapitron pri la amo!

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... Orkolora, blindiga suna lumo. Plene malfermita fenestro.
Malgranda pura ĉambreto, akurate ordigitaj knabinaj litoj, plafono, sur kiu
kuradas gajaj sunmakuletoj... Kiam ĝi estis? Ho, treege delonge! Oni devas
forpeli la rememorojn. Ili venis malĝustatempe...

Vitalij kuŝas en lito. Apude kuŝas Zoja. Ŝia malgranda
brunhaŭta korpo de la kontentigita ino peze malleviĝis sur la matracrisortoj
kaj graseta brako ĉirkaŭvolvas kolon de Vitalij. Pasiesprimo ne estas
malaperigita de la dormo sur ŝia bela vizaĝo. Sur ĝi restis eĥo de la furiozaj
travivaĵoj.

Kune kun Zoja ekdormis la tuta ĉambro. Lumo de elektra blua
lanterneto senvive falas per palaj rebriloj sur vitrojn de fotoj. Dormetas en
rondaj kadretoj amobjektoj de Zoja: lipharaj kaj razitaj, kunbarbaj kaj
senbarbaj. Super la komodo, memkontente ridetante, rigardas el la kadro ronda
filistra vizaĝaĉo kun glate kombitaj haroj.

Blatoj silentiĝis post la forno. Apud la fenestro dormetas
senbrua vintra vespero. Kioma horo estas nun?.. La oka, naŭa, deka?.. Oni devus
leviĝi kaj ekscii, sed laceco kaj dormemo fermigas la okulojn... Tamen Olga ja
povas maltrankviliĝi!..

... Iam okazis simila dormema vespero. Vitalij kaj Olga
estis irantaj sur longa lunlumita trotuaro. Ilin ambaŭ turmentis duboj. Ambaŭ
estis malgajaj, sed ne kuraĝis konfesi tion. Tiel estingiĝis lanterno ĉe la
stratangulo kaj ili disiĝis, tremante pro malvarmo...

Ne, for la rememorojn!.. La blatoj, ŝajne, vekiĝis. Io
susuras post la forno. Nun ili estas kurontaj sur la planko kaj Vitalij
rigardos ilin de la lito per la sopiremaj okuloj...

... Kaj venis mateno post tiu ĉi vespero. Li enmanigis al
Olga skriban amkonfeson kaj klinis la kapon super klavoj de la piano, ludetante
melodion «Mateno nebula». La pensoj kuregis furioze. Ĉu ŝi ofendiĝos? Ĉu ŝi ne
eliros? Ĉu ŝi ĵetos en la vizaĝon, ke ŝi ne plu deziras vidi lin?.. Sed ŝi
eliris kaj ĉirkaŭprenis lian kapon per la manoj. Ĉu feliĉo?.. Ne, mensogo, nur
sento de iu ĝeneco kaj nesciado, kio do sekvos nun!.. Ho, kial, kial!.. Olga
proponis vivi simile al gefratoj. Ridinde! Cetere, li povus, se ne superstiĉo,
ke la edzino devas aparteni al la edzo. Ĉu lin turmentis malpacienca pasio?
Denove mensogo! Ne, tute ne! Ĉu reciproka mensogo? Jes, Olga ankaŭ mensogis!
Certe, ŝi eĉ ne intencis ŝajnigi al li, ke ŝin emociigas la nekontentigita
pasio. Kontraŭe! Sed, ĉu timo de la pasio, nekomprenado de seksaj ĝojoj, akceptado
de tio, kiel de abomena necesaĵo, kiun bezonas nur la viro, ĉu ĝi ne indikis
foreston de la amo? Sed Olga parolis pri la amo! Ĉu konscia mensogo? Jes,
konscia! Olga amis la alian!.. Por kio do? Ha, jes! Ŝi kredis la estontan amon
kaj ŝi kredis lin, Vitalij!..

Zoja?.. Zoja nenion kredas kaj neniun amas! Ĝuo estas ĝuo —
jen estas ŝia devizo. Sed Vitalij, fakte ne sentas la ĝuon. Kial?..

Iam provinca ĉevalaĉo alvenigis lin kaj Olga'n tra mallumaj
kaj tute senhomaj stratoj en komunloĝejon de l' estraro de N-regimento. La urbo
estis silenta. La fiakro mole haltis en polvo antaŭ la perono. Li zorgeme
akompanis ŝin sur la malpuraj ŝtuparoj kaj tra la koridoroj, malhele kaj
malbone lumigitaj. Ŝin maltrankviligis la nekonata ĉirkaŭaĵo. Ŝi malfacile
spiris.

Ĉi tiun unuan vesperon ili sidis sur la perono kaj kvazaŭ
per mola ĉapo kovris ilin la silento. Antaŭ ili ĉio estis nova kaj nekonata.
Olga silente alpremis sin al Vitalij. Post ili staris malnova blanka dormanta
domo. Antaŭ ili dronis en mallumo verda aleo. Forte aromis poploj.

Ĉu Vitalij emociiĝis? Ĉu li sentis fajron de la deziro?
Ne!.. Ili ambaŭ silentis kaj meditis: oni devas decidiĝi. Ambaŭ ili sciis, ke
la unua nokto estos malfacila... Kaj tiam Olga petis lin:

— Karulo, atendu iom! Permesu al mi iom alkutimiĝi!

Li ĝoje konsentis.

... Majo, laŭte kriantaj anseroj, kaproj, varma profundaĵo
de la printempo, dormetantaj stratoj, mallarĝa, trankvila, proksima de la
elfluejo Volga, malgrandaj, senbruaj, ĉiam starantaj apud debarkadero
vaporŝipetoj. Ho, jes, vaporŝipetoj! La rivero ĉiam vekas en animo de Vitalij
strangajn neklarajn dezirojn. Antaŭ la edziĝo kun Olga, kiam ne estis ankoraŭ
dirita la decida vorto kaj la animo lia estis soleca, okazis, ke Vitalij
partoprenis tritagan vaporŝipan promenon, organizitan de la sindikata
organizaĵo. La vaporŝipo estis plenega de la ripozanta kaj gaja publiko,
amparetoj, junularo. Sed Vitalij estis sola kaj pasigis la vesperojn, starante
apud la randokrado kaj enpenseme rigardante en la ŝaŭmantan malsupre akvon.

Kaj subite aperis stranga deziro: priskribi la volgan nokton
kaj sendi la leteron ien malproksimen, al nekonata homo, nekonanta tiajn
noktojn. Ĉu komprenos tiu homo ilian ĉarmon? Ĉu povos li en milkilometra
distanco ricevi impreson pri tia specifa mola beleco?.. Vitalij scipovis la
lingvon esperanto. Li trovis en gazeto adreson de iu berlina studentino kaj
sendis al ŝi ĉi tiun leteron. Poste li revenis la urbon kaj, forgesinte pri la
letero dronigis sin en la ofica laboro. Post du semajnoj li estis denove rememorinta
pri ĝi. La germana korespondantino respondis. La letero de Vitalij emociigis
ŝin. Trans la limoj kaj nemezureblaj spacoj ĝi alportis en malproksiman
Berlinon trankvilon de la volga vespero, varman aeron, senliman kvietecon de la
herbejoj, envolvitaj en nebuloj, kaj streĉan sopiron de soleca animo de l'
nekonatulo... Kion povus fari la knabino? Tuŝita per la fremdaj humoroj,
instinkte eksentinta kaŝitan en ili maltrankvilon, ŝi respondis per sia,
propra, parenca, proksima kaj konata. Ŝi enmetis en ĝin tiom da forto, kiom ŝi
povis. Ŝi priskribis alian nokton, nokton en la urbo, neniam dormanta. Nokton
super rivero Spree, konvulsian, febran, plenan de la tremantaj fajroj, sonoj,
nervoza pulsado de la burĝa metropolo.

Vitalij komencis korespondi kun ŝi. Sed ĝi ne daŭris longe.
Venis Olga kaj la berlina nekonatulino foriris ien subite, malaperis el la
vidkampo. Li ne rezervis ŝian adreson kaj eĉ la nomo ŝia forviŝiĝis el lia
memoro.

Sed Vitalij ankaŭ memoras la alian vaporŝipan promenon. Ĝi
estis kun Olga dum unuaj tagoj post la geedziĝo. La vaporŝipeto maldiligente
siblis kaj apenaŭ trenaĉis sin antaŭen sur la dormanta rivero bindita en
sunreto kaj diafana blua akvopenetrita aero. Kiam ĝi, ronke fajfinte, fine
albordiĝis, ili troviĝis en verda oceano inter blua silko de la ĉielo kaj bruna
rubando de la vojo.

Tiam vekiĝis la karesemo. Kiam noktiĝis, ili ne tuj ekdormis
sur la planko en kamparana dometo, atendante, ĝis ekdormos sur la forno la
gemastroj. Nokte ĉesis la vento. Kontraŭ ili, en neklara nebulo, furioze
triladis harmoniko kaj pepkriante kantis junaj kamparaninoj. Estis videblaj nur
siluetoj. Ili malfermis la fenestron kaj, alpreminte sin unu al la alia tiel,
ke ili aŭdis batadon de la koroj, rigardis la straton. Iliaj flamantaj vangoj
tuŝis reciproke. Olga estis varma, proksima kaj atingebla. Lin emociigis (jes,
certe, ĉi-momente tio estis ĝusta) la varma aero, briletanta mallumo, monotona
kanteto de grilo kaj proksimeco de Olga. Eble, ĉi-nokte devus Olga fariĝi lia
edzino? Ne, ili ankoraŭ ne decidiĝis!

Ŝi fordonis al li sian korpon dum unu el la sekvintaj
noktoj, turmente malfacilaj. Kaj ankoraŭ longe post tio ŝi ne konis, kio estas
pasio. Ambaŭ ili estis subpremitaj kaj malĝojaj, ne komprenante, kio okazas al
ili. Sed tion ili estis preterpasontaj.

Ili ne vivis pace eĉ en la unuaj tagoj. Ili havis malsamajn
vidpunktojn pri ĉio. Ĝi estis evidentiĝinta tuj kaj por ili ambaŭ. Vitalij
opiniis necesa trudi al Olga sian mondkoncepton. Sed ŝi obstinis. Ĝi faris
grandan plezuron al la najbaroj...

Kiam do vekiĝis la efektiva sento? Eble, ĝi tute ne estis
vekiĝinta?..

En estinta grafa bieno, dek du kilometrojn de la urbo, kuŝis
la milita tendaro. Ĉi tie, inter densaj verdaj branĉoj, staras blanka domo.
Unuflanke de ĉi tiu domo estas malnova kripto, kiun Olga komence tiel timis.
Aliflanke estas malluma mallarĝa ĉambro kun malplenaj ŝrankoj kaj larĝa ligna
lito. La ĉambro estas malhela, sed, se malfermi malgrandan kaŝan flankan
pordon, en la okulojn ŝprucas la suno. Kontraŭvole oni fermas la okulojn pro
brilado de kvazaŭ fandita oro, pro ebena turkisa emajlo de la ĉielo kaj
multkolora flora tapiŝo, etendiĝanta apud la ŝtonaj, kovritaj per bosko ŝtupoj.

En ĉi tiu ĉambro ili pasigis la unuan someron. Kaj estis
tiel, ke Vitalij kun forte batanta koro, estis ŝlosanta la pordon kaj
kurtenigis la fenestron. Tiam Olga estis tute aliiĝanta. En irmaniero, per kiu
ŝi alproksimiĝis al Vitalij, estis io incitiga kaj ŝtelema. Ŝi subite
ĉirkaŭprenis lian kolon per la manoj kaj sola penso momente estis lin kaptanta:
neniuj baroj antaŭ la pasiaj deziroj, estu la plej arogantaj karesoj!

Ĉu amo, aŭ malĉasto?..

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Mi turnas la paĝon kaj levas la kapon. Alice sidas, pala,
kvazaŭ la neĝo. Mi ne atendis tian efikon.

— Kio vin emociigis tiel, Alice? Ĝi ja estas nur
romano.

— Nu, certe! Simple, mi ne tute estas sana. Vi ne
maltrankviliĝu!

La vartistino rapide ekrigardas ŝin kaj parolas speciale
seke:

— Sinjoro Goetzke hieraŭ estis ĉi-tie kaj promesis veni
hodiaŭ.

Ruĝa koloro malrapide superverŝas la blankajn vangojn de
Alice. Mi demandas.

— Sinjoro Goetzke? Kiu li estas?

— Li estas konatulo de Alice. Unu oficiro, — trankvile
respondas la vartistino.

— Aĥ, tiel! — Mi mallevas la okulojn kaj komencas
zorgeme trafosi paperojn en la paperujo.

— Mein Herr, — diras la maljuna virino. — Vi ja estas
edziĝinta?

— Jes, edziĝinta, — respondas mi, ne levante la kapon.

— Kaj la infanojn vi havas?

— Unu knabineton.

— Ĉu vi ŝin amas?

Mi levas fine la kapon kaj renkontas malkontentan rigardon
de l' maljunulino.

— Jes, mi amas.

— Ĝi estas bone, ke vi amas vian filinon. La patron ĉiu
infano bezonas ne malpli, ol la patrinon.

— Mi petas vin, — tuŝas mian manikon Alice. — Legu
pluen!

— Bone, Alice, aŭskultu!

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Vitalij atenteme rigardas la dormantan vizaĝon de Zoja.
Rabaj sulkoj ĉirkaŭ la buŝo disglatiĝis kaj blua duonlumo moligas ruĝon sur la
rozkoloraj vangoj. La nudigita senbrila ŝultro kuŝas sur la kuseno kaj mola
vata litkovrilo formoviĝis sur la altan bruston, apenaŭ kaŝitan sub batista
ĉemizo. Subite Zoja malfermas la okulojn kaj, ion tramurmurinte, alpremas la
nazon al brusto de Vitalij. Li faras unu movon.

— Kovru min, Viĉjo, malvarme!

— Mi tuj estas forironta, — mallaŭte rimarkas Vitalij.
— Estas malfrue.

— Atendu, Viĉjo! Kun vi estas tiel bone!

Vitalij kuŝas kelkajn minutojn silente, ne kontraŭdirante
kaj aŭskultante dormeman spiradon de la virino. Ne, li eraris! Ĝi tute ne estas
bezona! Zoja estas fremda al li. Li ne povas ŝin kompreni.

— Viĉjo, — diras Zoja, tuŝante per la mano lian korpon.
— Vi tre plaĉas al mi! Por mi ne gravas, ke vi havas la edzinon! Vi estas mia!

— Nun via, — konsentas Vitalij, penante trovi bezonajn
vortojn. — Sed ĉu kontentigas tio vin? Tamen, mi ne tute estas via!

— Nu, jes, mi scias! Sed, ne grave! Nun vi estas mia!

Ĉu li diru al ŝi, ke eĉ nun li ne plene estas ŝia? Eĉ,
kontraŭe, nur en la plej malgranda grado! Kio ĝi estas? Riproĉo de la
konscienco? Ĉu ne alkutimigis li sin, ke pento pri la farita estas senutila
aĵo? Oni ne devas pensi pri la farita, sed pri la farota. Sed kio do estas
farota?..

— Viĉjo, ĉu via edzino nenion scias? Tute nenion? Kiel
ridinde. Ĉu vi scias, mi opinias, ke ŝi simple estas malsaĝa, via edzino!

Certe, oni devas defendi lian Olga'n! Ĝi estas ofendo! Sed
ĉu ne la plej granda ofendo estas fakto de lia perfido! Kion do postuli de
Zoja?.. Sed Olga nenion scias, sekve, ŝi ne estas ofendita?

— Al mi ŝajnas, ke ĝi estas bone, se ŝi nenion scias!
Almenaŭ ŝi ne suferas!

Zoja ridas.

— Vi estas ruza, Viĉjo! Ĉu vi ne rimarkas mem, ke vi
elpensis por vi la oportunan pravigon? Unuavide vi ŝajnas sanktulo! Sed ĉu vi
estas pli bona ol la aliaj?

— Ĉu tio gravas por vi?

— Por mi? Ne, por mi estas tute egale! Sed, estante via
edzino, mi jam delonge vin forlasus!

Zoja forĵetas la litkovrilon kaj mallevas planken la nudajn
piedojn. Ŝiaj piedoj estas malbelaj, precipe sen ŝtrumpoj. La suroj tro
elstaras kaj ĝenerale ili estas iom tro dikaj. Ŝi trovas per la dekstra
piedopinto la pantoflon kaj enmetas en ĝin la piedon. Vitalij pene venkas en si
malagrablan naŭzan senton. Ne rigardante Zojan, li komencas malrapide sin
vesti.

— Mi ne havis sufiĉe da tempo, por vin demandi, — diras
Zoja, enigante en la nigrajn harojn pinglojn, — ĉu vi estas konstante
presigonta artikolojn de Ivagin en la murgazeto?

— Vi klasike esprimas viajn pensojn! — ironias Vitalij.
— Vi ne havis tempon! Sed nun mi ne havas sufiĉe da tempo! Mi devas foriri.

— Ĉu ne plaĉis al vi, ke mi ekdormis?

— Kia bagatelo! Mi pri la alia aludas! Min interesas la
tendenco en evoluo de nia proksimeco.

— Nome? — mallarĝigas la okulojn Zoja.

— Antaŭe ni estis multe pridiskutantaj diversajn
seriozajn temojn. Se vi dezirus rememori, mi multe rakontis al vi pri mia
projekto.

— Sed nun?

— Nun vi mem vidas.

Zoja balancas la kapon.

— Ĉu ne plaĉas al vi? Mi neniun tenas per ŝnuroj. Mi
nur estis konsilonta al vi ion. Se vi intencas resti redaktoro de la murgazeto,
se vin zorgas konstruo de la meTropoliteno, se vi deziras trafi eksterlanden,
ĉesigu la enlokigon de tiaj malsaĝaj artikolaĉoj!

— Ĝi estas tute absurde, Zoja! — indigne ekkrias
Vitalij kaj komencas kuradi tra la ĉambro.

Zoja prenas de la breto ladan tekruĉon kaj eliras la
kuirejon. Vitalij komprenas, ke la konversacio ne estas sencele komencita de
ŝi. Li aliras la fenestron. Malsupre vastiĝas Strastnaja Ploŝĉadj, kvazaŭ bildo
en foireja panoramo. En ĝi estas distingeblaj du etaĝoj. La malsupra,
superverŝita per la panorama flava lumo kaj la supra, lumigita nur per rebriloj
de la supraj fajroj. Malpura neĝo kovras la pavimon. Ciferplato de horloĝo sur
la nova konstruaĵego de «Izvestija» pendas
alte en la aero. Malpli supre premiĝas unu al la alia iuj mallumaj blindaj
dometoj. La rigardo kaptas nur etan antikvan preĝejaĉon de monaĥejo, sur kiun
trafas la tuta lumo de tramaj, taksomotoraj kaj aŭtobusaj lanternoj.
Puŝkin-monumento staras en la ombro. Sed pitoreska grupo de marĉandantaj
publikulinoj troviĝas en strio de blindiga lumo de preterkuregantaj
aŭto-maŝinoj. Unu el la virinoj frosttreme kaŝas sin en varma pelta kolumo, la
alia, sin klininte kaj iom levinte la mallongan jupeton, ordigas la ŝtrumpojn,
la tria konfideme premas sin al la viro, ĉirkaŭprenanta sin, la kvara, enuante,
staras en distra pozo, atendante, dum la ŝoforo preparos la maŝinon. Knabino,
proksimume dekkvarjara, en malnova kaptuketo, truiĝinta aŭtuna palto kaj tre
mallonga robeto, alte nudiganta siajn malgrasajn gambojn, timeme apogis sin
kontraŭ lanternkolono, iom malferminte sian malbelan, kvazaŭ mirigitan buŝon.
Post la monumento profunden, perspektive, foriras arĝentaj branĉoj de la arboj.

Zoja metas la tekruĉon sur la tablon.

— Nu ĉu vi koleraĉas? Ne ŝatas mi treege, kiam viroj
koleraĉas. Trinku!

Vitalij vidas la malpuran tekruĉon kaj pensas, ke Olga ege
suferus, se ŝi ne sukcesus purigi la tekruĉon ĝis alveno de gasto.

— Zoja, mi petas, diru al mi, kiu el niaj viroj vizitas
vin ankoraŭ?

Zoja mallarĝigas la okulojn.

— Ruzulo vi estas, Viĉjo! Kial do mi diru tion al vi?
Mi ja ne demandas, kiujn virinojn vi posedis?

— Ne pri tio temas! Mi simple deziras scii, kiu nome.

— Mi ne diros, Viĉjo! Ne petu!

Vitalij ĵetas rigardon sur la fotojn, sed neniu el ili
memorigas iun kunoficiston de Mosĥozupr.

— Bedaŭrinde!

— Kial?

Vitalij lasas la demandon sen respondo. Zoja sentas, ke lin
kaptas la humoro malgaja, malluma, preskaŭ kolera. Ŝi prenas de la muro gitaron
kun ruĝa rubandeto sur la supra parto. Ŝia voĉo estas agrabla, mola, kiel
veluro. Sed eĉ ne la voĉo estas grava. Grava estas tiu koketemo, kun kiu ŝi
rigardas la vizaĝon de Vitalij.

«En arbaron logus vin vespere mi,
Vin ensorĉus tie super fajro mi,
Kontraŭ sorĉ' senpova estas vi, ho goj!
Ho, al mi, karul', vi plaĉas, oj, oj, oj!...»

Zoja riproĉe balancas la kapon, ĉar Vitalij eĉ ne deziras
sin aŭskulti. Ne, li estas definitive stulta! Tiam ŝi ŝanĝas la temon.

— Do kiel statas la afero kun la eksterlando? Ĉu la
silkajn ŝtrumpojn vi al mi aĉetos? Kaj la pudron Cautie?

Ŝi mallaŭte sonigas per la kordoj ciganromancajn melodiojn.
Ĝi estas unu el malsanecaj ŝatoj de Vitalij. Ciganromancoj ordinare taŭge
efikas lin.

— Klarigu al mi, mi petas, — diras li spiteme, — kion
signifas tiu ĉasado kontraŭ Ivagin? Vi ankoraŭ antaŭnelonge estis niaflanke. Ĉu
ĉio ĉi estas nur pro tio, ke li estas labkoro kaj devualigas abomenaĵojn?

— Vi ja konas mian vidpunkton.

— Kio rezultas? Kial vi neniel agas en la ĉelestraro?

Zoja levas la ŝultrojn.

— Kiel povas efiki unu voĉo kontraŭ ĉiuj?

— Sed ja antaŭe ĝi efikis?

Zoja sin klinas super la gitaro kaj streĉigas la
malfortiĝintajn kordojn. Anstataŭ respondi, ŝi ekkantas kun akcento de la
estrada kantistino:

«Mi scias, karulo,
Vi min ne forgesos.
Nigrookulan Helenon!
Dum tagoj kaj noktoj, neniam vi ĉesos
Vagadi tra kampoj ebenaj!...»

Vitalij leviĝas.

— Zoja, kial vi nenion respondas?

— Kion do respondi? — krude interrompas Zoja. — Ĉu ĝi
estas via afero?

Kaj plenvoĉe ŝi ekkantas popolajn ŝerckantetojn:

«Pro la amo suferinte,
Estis akvon mi saltinta!..
kaj tri horojn naĝis mi
Pro diablo tia ĉi!»...

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Mi finas la ĉapitron kaj, neniigita, silentas. El la okuloj
de Alice gutas grandaj larmoj. Antaŭ mi estas peco da papero:

— «La vartistino rigardas nin. Mi hontas, sed mi ne
havas fortojn kontraŭstari. Vi skribas ne la romanon, sed la taglibron. Ĝi
estas klare de la komenco mem. Kiel vi povis forgesi nomon de la knabino, al
kiu vi sendis la poŝtkarton el la vaporŝipo? Tiu nomo estas Alice Berg!»

Miaj vangoj kaj frunto brulas kaj mi ne scias, kion mi estas
faronta?

La maljunulino ne foriras. Ŝi nur brue ekspiras kaj morale
prononcas:

— Vi priskribis tre malbonan viron. Tre, tre malbonan!

Mi denove komencas trafosi paperojn en mia paperujo.

— Kion vi serĉas? — demandas fine Alice kun tremo en la
voĉo.

— Mi estas skribinta hieraŭ poŝtkarton al la edzino sed
ĝis nun mi havas ĝin en la paperujo. Mirinda distreco!

Trovinte la poŝtkarton, mi reenŝovas ĝin en la paperujon.
Alice silentas. Sia rigardo haltis sur iu nevidebla objekto. Poste mi same
aŭtomate elprenas el vestopoŝo la horloĝon kaj tuj, ne ekrigardinte ĝin,
reenpoŝigas ĝin.

— Kioma horo estas? — trankvile demandas Frau Marta. Mi
ree elprenas la horloĝon.

— Baldaŭ la oka.

— Aha! Je la oka estos radiparolanta Schwarz. Ĝi estos
interese!

Mi ektremetas. Jes, ĝuste hodiaŭ ĝi okazos! En la florplena
korteto knaras la pordo kaj proksimiĝas ies paŝoj.

Jen estas li! Komenciĝas! Sed sekvas frapo sur la pordon kaj
ĉambron eniras, puŝinte sin sur la plafonon, Erich.

— Saluton, gekamaradoj! Ĉu vi havas la bieron? Ne? Ne
gravas! Mi kunprenis!

Li elŝarĝas du botelojn sur la tablon.

— Sendu la maljunan por aĉeti kolbason! — diras li al
Alice. — Ni aranĝu kamaradecan vespermanĝon!

Mi estas konsternita. Eĉ pli estas konsternita Alice. Ŝi
sidigas la gaston.

— Nu, bone, mi konsentas! Ni aranĝu vespermanĝon. Mi
tuj revenos.

Ŝi malaperas en la kuirejo. Erich sin klinas al mi.

— Min dum la tuta vojo sekvis iu polica oficiro. Tre
suspektinda tipo!

Mi maltrankvile rigardas al Erich.

— Por kio vi venis? Ĉu vi jam estis vizitanta Alice'n?

Erich tamburas per la fingroj sur la tablon.

— Ne!.. Kaj vi?

— Mi, jes... Iufoje, sed...

Erich ne lasas al mi fini.

— Ĉu vi scias pri la hodiaŭa parolo de Schwarz? Jes?
Kaj ĉu vi ankaŭ scias, kio estas okazonta?

Mi silente kapjesas.

— Alice havas radioakceptilon, — finas Erich, sed al mi
ŝajnas, ke lia vizito havas ankoraŭ iun celon.

— Tie agas Otto, — kapmontras Erich la radioakceptilon
kaj surmetas la kaptelefonon. Alice eniras kun la paliĝinta vizaĝo. Apud ŝi estas
Reingold. Erich krude movas la seĝon.

— Konatiĝu, sinjoroj! — diras Alice per nenature laŭta
voĉo.

Akrarigarde Reingold glitas sur la vizaĝoj kaj malrapide
etendas la manon.

— Mi vin jam estas vidinta! — diras li al mi.

— Jes, mi vin ankaŭ! Eĉ trifoje!

Erich kuntiris la brovojn.

— La sinjoro leŭtenanto, ŝajne, alvenis per la sama
vagonaro, kiel mi?

Hoetzke malamikece subrigardas Erich'on.

— Jes, jes, vi pravas! Mi ne supozis, ke ni estas
veturantaj en la saman domon! Do tio estas via ĉambro, Alice?

— Kiel vi vidas, Reingold! Mi petas sidiĝi! Kial do vi
staras? Mi tuj diros al la vartistino. Ŝi ĝojos vin vidi!

Alice denove malaperis en la kuirejo, lasinte nin solaj.
Kelkajn minutojn regas silento. Erich sidas kun la telefono. Reingold elprenas
arĝentan cigarujon kaj proponas la cigarojn. Mi rifuzas, Erich prenas.

— Kion oni translacias? — demandas Reingold.

— Tuj estas parolonta la redaktoro de «Vorwärts»,
sinjoro Schwarz, — seke respondas Erich.

— Ah, tiel! — distre rimarkas Reingold kaj etendas la
manon por preni «Pravda»-n.

— Stranga estas ĉi tiu lingvo, — turnas li sin al mi. —
Ĉu ne vere?

Mi levas la ŝultrojn.

— Por ni, la rusoj, ĝi ne ŝajnas stranga!

— Do vi estas ruso? — mallarĝigas la okulojn Reingold.

Eksteravide mi plene posedas min, sed interne ĉio en mi
estas ege streĉita. Mi, Erich kaj Reingold. La sovetia inĝeniero, germana
laboristo kaj polica oficiro. Ĉu la problemo de persona feliĉo same staras
antaŭ la homoj de tute fremdaj mondoj kaj mondkonceptoj?.. Strange, ke Alice ne
opinias bezona tuj forigi tiun ĉi policiston!.. En la ĉambro estis nur tri
seĝoj. Reingold leviĝas kaj cedas al Alice sian lokon. Ŝi rifuzas. Ŝi
kontaktigas la negrandan telerforman laŭtparolilon, pendantan apud la spegulo,
kaj sidiĝas sur la liton. Nelaŭta siblado, memoriganta pri la gramofona disko,
forflugas de la muro. Poste sekvas klare distingebla, sed malproksima voĉo:

— Ĉu oni povas garantii la pacon, se la registaro estas
dononta 500 milionojn da markoj por la kirasŝipkonstruo, rifuzante cedi eĉ
centonon da tiu ĉi sumo por nutrado de la malriĉaj infanoj? Ĉi tiu decido
sekvigis plej fortan indignon inter la laborulaj amasoj. Tial ili salutas la
kampanjon por ĝenerala voĉdonado kontraŭ konstruo de la kirasŝipo.

Vizaĝo de Reingold deformiĝas.

— Malkompreneble! Ĉu la redakcio de «Vorwärts» tiel
ŝanĝis sian politikon?

En voĉo de la juna oficiro sonas sincera miskompreno; ĉiuj
ceteraj konservas la silenton. Alice, kvazaŭ ŝi frostotremas, kovras sin per
diverskolora ŝalo. La okuloj de Erich lumas kontentigite. Mi streĉe aŭskultas.
La telero daŭrigas per indiferenta voĉo rakonti pri la mizero de la germanaj
proletoj, malriĉulaj kaj mezaj rondoj de l' kamparanaro kaj eĉ de kelkaj
kategorioj de la burĝaro. La nevidebla oratoro parolas pri la abismo, disiganta
areton de la banantaj sin en oro riĉuloj kaj la grandegajn amasojn de la cetera
loĝantaro. Li pentras bildon de la estonta milito kaj substrekas
eksterordinaran pacemon de Sovetunio.

La lipoj de Reingold mokeme kurbiĝas. Li turnas sin al
Alice:

— Fräulein Alice, ĉu mi povas peti vin malŝalti la
aparaton?

— Kial do, Reingold? La parolado estas interesa!

— Ŝi pravas, — fumetante per la cigaro kaj ne
formetante la kaptelefonon, jesas Erich. — Mi neniam ankoraŭ aŭdis de Schwarz
tiajn saĝajn parolojn!

— Mi tre bedaŭras, — levas la ŝultrojn Reingold. —
Tiaokaze mi estas devigata foriri.

— Kial? — levas Alice la okulojn.

— Mi ja ne povas aŭskulti trankvile ĉian absurdaĵon!

— Sed ĝi ja estas nur radio-parolado! — enmetas mi la
vorton.

— Pardonu, sinjoroj! — iom ekscitite altigas la voĉon
Reingold, — mi venis al fraŭlino Alice, sed ne al vi!

— Se ni malhelpas al sinjoro leŭtenanto, ni povas
foriri! — levas sin Erich de la loko. Ankoraŭ ne formetinte la kaptelefonon, li
estingas la neĝisfine fumitan cigaron, gardeme enpakas ĝin en paperon kaj metas
en la poŝon.

— Ne malpaciĝu! — diras Alice, — Reingold, vi ne devas
pro bagatelo obstini!

— Tre bone, — ne aŭskultante ŝin, daŭrigas Erich, — ke
la radio fine ekparolis pri la kirasŝipo. Ja estas peke prisilenti tian gravan
kampanjon! Jam kelkajn tagojn daŭras la voĉdonado, sed la radio silentas.
Samtempe oni serveme komunikas diversajn sensencaĵojn!

Reingold ankaŭ leviĝas.

— Ni ne havas temojn por konversacioj! — malvarme
elparolas li, rekte rigardante Erich'on. Erich formetas la telefonon kaj
eltrinkas rapide la bieron. Li turnas la ŝaltilon kaj la telero eksilentas
duonparole.

— Genosse, ĉu ni ne la saman vojon iros?

Mi nedecideme rigardas Alice'n; ŝi mordetas la lipojn,
mallevinte la okulojn. Mi etendas al ŝi la manon.

— Ĝis la revido, Alice!..

Super la legomĝardenoj jam naĝas blua vespero. Inter la
verdaĵo kaŝas sin buletoj de mallumo. Kvazaŭ kunmetitaj el ludkartoj la
malgrandaj dometoj briletas per la petrollampaj okuloj. Kraketas sub la piedoj
la sablo. Ni iras rapide kaj silente. Erich profunde enpoŝigis la manojn kaj
ĝisfumas la cigaron. Mi streĉe rigardas rekte antaŭ min.

— Ĉu vi komprenis? — ĵetas fine Erich al mi.

— Nenion mi komprenis! — respondas mi, ne rigardante
lin.

— Sed mi ĉion komprenis.

Elirinte el la legomĝardenoj la lumigitan straton, mi haltas
apud la poŝtkesto. Ĉi tie mi prenas el la paperujo la poŝtkarton. Unu sekundon
mi tenas ĝin super aperturo de la poŝtkesto, poste rapide forŝovas la manon,
disŝiras la poŝtkarton kaj ĵetas la pecetojn en urnon.

rusa proverbo:
Kvazaŭ haringoj en la barelo (rusa komparo).

Schwarz: Pr. Ŝvarc,
tiama redaktoro de «Vorwärts».

«Mosselprom»:
Mallongigita nomo de Moskva Trusto por fabrikado kaj komerco de agrikulturaj
produktaĵoj.

Mein Herr: Mia Sinjoro.

«Izvestija»: Centra
gazet-organo de Sovetia Registaro.

Comments

Parto 07

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019

.. de oktobro 1928.

Kio ajn okazu, mi tamen devas labori je la romano. Kial la
laboro devas suferi?

Vintraj tagoj estas mallongaj kaj vintraj noktoj longaj.
Frumatene, kiam oni elgrimpas el sub la kovrilo kaj sin dronigas en aero,
perdinta nokte la vesperan varmon, oni devas ŝalti la elektron. Tiam grizaj
makuloj sur la ŝtonaj muroj diskuras kaj cedas lokon al flavetaj malpuraj
strioj, alternantaj kun balanciĝanta ombro de la lampokloŝo. Tiam Injo elŝovas
la nazeton el post reteto de sia lito kaj, ridetante, diras:

— Paĉjo, mi vekiĝis!

Ŝia bukloza kapeto kun malordiĝintaj haroj leviĝas super la
kuseno. Ŝi trenas el sub la kovrilo etan molan leporeton, fidelan kunulon de
ŝiaj dolĉaj sonĝoj. Tiam Olga fulme ĵetas sin en la frostan kuirejon, kaj
rapideme aranĝas la «primuson». Vitalij rapidante traglutas glason da
teo kaj tuŝas per la lipoj harojn de Olga. Injo postulas sian parton.

— Paĉjo, ankaŭ min kisu! Paĉjo, ne forgesu min kisi!

Li klinas sin al la filineto kaj Olga rigardas lin profunde
kaj malgaje. Penante ne rimarki tiun rigardon, Vitalij surŝovas la ĉapon kaj
eliras.

Kiu diris, ke ĝi estas tiel simple, konfesi, ke la amo kaj
ajnaj esperoj jam mankas? Ne, ĝi estas treege malfacile!.. Sed kiel ĝin rilatas
Zoja?..

Okazas en Moskvo mirinde frostaj tagoj. La malvarmo
trapenetras traen, ĝis la ostoj. Tiam oni levas la kolumon, sin kaŝas kun la
kapo en ŝafa felo kaj penas ne rigardi antaŭ si. Ĉe la tramhaltejo oni rapideme
dancetas, aŭ paŝadas tien kaj reen. Kuntirinte la korpon, oni subrigardas,
penante ekvidi la venontan tramon. Kaj kiam ĝi ne venas kvardek minutojn kaj
pli, oni ne eltenas, kolerege elkraĉas flanken insulton kaj rapide piediras al
la sekvonta haltejo. Preskaŭ tiel agis Vitalij. Malbonhumore rigardinte tra la
strato kaj nenion vidinte, krom neĝblankigitaj telefonfadenoj, li movis la
kapon, ŝovis la manojn en la poŝojn kaj ekpaŝis.

— Ĉi tie devas kuŝi metropolitenlinio, — meditis li, —
kaj la vagonaroj pasos ĉiukvinminute. Lume, varme, vaste, malkare kaj rapide!
Oni ne plu malŝparos tiel malavare la tempon kaj nervan energion!

Sed dum la rapida iro li estis varmiĝanta kaj, ĉiam malpli
pensante pri la malfruiĝinta tramo, profundiĝis siajn proprajn travivaĵojn. Ĉu
Olga estas malfeliĉa? Sendube! Ĉu li estas feliĉa? Malcerte! Ĉu li diru la
veron? Ne, li ripetu la mensogon! Tutegale, se lia lango eĉ elturniĝus por diri
la veron, Olga igos lin repreni siajn parolojn kaj ripeti la mensogon. Ĝi estas
neeviteble, alie ŝi estos ploranta, krianta, konvulsianta en histeria
paroksismo kaj li ne antaŭscias, kiel ĝi estos finita. Se li povus konvinki
sin, ke la mensogo povas fariĝi vero! Ĉu Olga malindas la amon? Li mem
kulpas!.. Sed kiamaniere ĝin rilatas Zoja?.. Olga kredas, ke devas ekzisti iu
grava kaŭzo por malapero de l' amo. Sed ja tia kaŭzo ne ekzistas!

Enirante Mosĥozupron li denove rememoras pri la
metropoliteno. Dudekminuta malfruiĝo! Kiom da laborhoroj oni perdas en Moskvo
por sintransportado kaj je kiom da procentoj malaltiĝas pro tio labor-kapablo
de la laboristoj kaj oficistoj!

Suprenirante la ŝtuparon, Vitalij sentas kreskadon de iu
kunliganta lin nebulaĵo en la kapo. Tia sento okazas en komenco de la malsano.
Kaj la sama sento okazas (Vitalij ĝin konas), kiam la vivo transformiĝas
senesperan malagrablaĵon.

Efektive, en sia buro li trovas abomenindan personaĵon en
eleganta ĉemizo kun kravato, kun glate ordigitaj haroj kaj ronda vizaĝo. Kie
vidis li tian vizaĝaĉon? Ivagin klarigas, ke tiu estas la nova teknikisto,
anstataŭ li.

— Ĉu vi miras? Kien mi malaperas? Ha? Mi, amiko, iros
la laborborson!

Vitalij ne deziras eĉ paroli pri ĝi. Certe, Ivagin estas
senprokraste forsendonta la proteston en la Kontrolkomisionon kaj pri la
teknikisto li mem parolos kun Serebrovskij. Kolera kaj ekscitita, li eniras la
akceptejon. Kiel ĉiam, amasiĝas ĉi tie la popolo kaj estas aŭdeblaj enuige
samtemaj konversacioj. Zoja knaras per la plumo. Vitalij aliras sin tre
proksime kaj, peze apogante la manojn, demandas:

— Ĉu Serebrovskij min akceptos?

— Ne!

— Kial do ne, se mi havas urĝan aferon?

— Se vi deziras, atendu.

Retenante la ondbolantan en la brusto koleron, Vitalij
sidiĝas apud la tablo.

— Bone, mi atendos!

Zoja denove komencas skribi, kunpreminte en la buŝo
estingiĝintan cigaredon. Vitalij rigardas ŝian verdan trikbluzon kaj en lia
memoro elnaĝas la vesperoj, pasigitaj ĉe ŝi. Tiun bluzon, senvestigante sin, ŝi
ĉiam metis sur dorseton de la lito kaj tial sub lia nazo ĉiam malbonodoris aĉa
parfumaĵo. Ĉiu homo havas sian odoron. Sed, elirante de Zoja, Vitalij forportis
kun si odoron de tiu parfumaĉo. Kia abomena komedio! Jen antaŭ li estas la tuta
ŝia ĉambro: blatoj... Ne, ankoraŭ... ankoraŭ fotoj de du barblongaj viroj sur
la tableto, portreto de iu persono kun grandaj lipharoj super la tablo kaj
super la komodo... Permesu, kio do super la komodo?

El la kabineto de Serebrovskij eliras vizitanto. Sub la
tablo tintas la sonorilo. Zoja malaperas post la pordo. Vitalij obstine penas
rememori, kia portreto pendas super la komodo? En ronda nigra kadreto kun
vitro. Maldensaj, glate ordigitaj haroj...

En subita silento el la kabineto de Serebrovskij aŭdiĝas
abrupta virina rido. Rapide leviĝinte, Vitalij malfermegas la pordon.
Unumomente, kvazaŭ kato, Zoja forsaltas de la genuoj de Serebrovskij.

— Kion vi bezonas? — ekscitite krias la estro. — Vi ja
bonege scias, ke sen averto mi ne permesas eniri!

— Jes, mi tion komprenas.

Vitalij per neniigaj okuloj rigardas Zoja'n. Li rememoris,
kia portreto pendas super la komodo: la portreto kun ronda vizaĝo kaj bovaj
okulaĉoj. Ho, li scias, kies portreto ĝi estas!

— Do, kamarado Serebrovskij, Ivagin estas eksigita? —
demandas Vitalij el la pordo.

— Mi vin petas ne lasi vin en la fremdajn aferojn! Ĝi
estas lastfoje, kamarado Zorin! Mi avertas vin plej decide!

Serebrovskij nerveme ordigas la jakon.

— Mi vin ne bezonas! — aldonas li minace.

— Jes, mi vin ankaŭ, — ironie kontraŭdiras Vitalij.

Zoja provas nerimarkeble tragliti la pordon, sed Vitalij
kaptas ŝin je la mano.

— Kion vi volas? Lasu min! — duonvoĉe diras ŝi, penante
fortiriĝi.

— Unu minuton, Zoja Ivanovna, ni eliru la koridoron!

En la koridoro Zoja staras, sin apogante sur la muron,
ŝirante pinton de la naztuko kaj subrigardante lin. Li embarase haltis en
distanco dupaŝa.

— Jen, Zoja Ivanovna! Vi devas forlasi tiajn ŝercojn!

— Kiajn ŝercojn? Mi vin ne komprenas!

— Sed mi vin bonege komprenis! Tiun teknikiston mi vidi
eĉ ne povas! Ke li tuj malaperu el ĉi tie! Ĝi estas unue...

Vitalij eksilentis, elektante la vortojn.

— Kaj due? — levas la kapon Zoja.

— Due, se ĝi ne estos farita, vi respondos por tio!

— Ĉu?!

— Jes, kara kamaradino! Vi ŝajne ne estas tro sentema!

Zoja mirigite lin rigardas, sed reekposedante sian kuraĝon,
arogante demandas:

— Ankoraŭ «trie» sekvos? Ĉu la persona demando?

Nun ekflamas Vitalij.

— Jes, bedaŭrinde, la persona! Neatenditajn, sincere
dirante, mi faras eltrovojn! — Ĉiam pli akre sentante, kiel nebuliĝas la kapo,
kvazaŭ en ĝi ekturniĝis karuseloj, Vitalij rigardas Zoja'n per la nevidantaj
okuloj. — Delonge oni devus ĉesigi ĉi tiun muzikon!

— Nur tion? — Zoja ridegas antaŭ la vizaĝo de Vitalij,
— nur tion?.. Ho, kiel bedaŭrinde! Vi iom malfruiĝis, la iniciato ne troviĝas
en viaj manoj!



. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de oktobro 1928.

Mi estas ĵus interparolinta kun Rosa. Mirinde sentema popolo
estas la virinoj. Ŝi observas min atenteme jam dum kelkaj tagoj. Ŝi alportis al
mi tason da kafo kaj rimarkis, ke mi, kontraŭ mia kutimo, ne plu dormas. Ŝi
tamen igis sin ne miri.

— Hodiaŭ estas belega ora tago! Vi ne povas havi
malbonan humoron!

Ŝi dismovis la silkajn kurtenojn. La berlinan veteron oni ne
povas antaŭscii: jen neĝas, jen pluvas, jen ree la suno! Aŭ tiel okazas nur en
la nuna jaro?..

— Ŝi estas via edzino, pri kiu vi sopiras?

— Ne, Rosa, ŝi ne estas la edzino!

Ŝi rigardas min per la rondaj okuloj. Mi estas devigata
klarigi.

— Vi ne povas imagi, kiel ĉarma estas Alice! Sed ne tio
gravas. Roschen! Ja ekzistas multaj belaj knabinoj en la mondo! Plej grave,
Alice amas la vivon!

— Ĉu vi mem ne amas la vivon?

— Mi — jes, sed nur parte. Sed ekzistas homoj, kiuj
tute ne amas la vivon! Pli bone ili farus, se ili ne naskiĝus! Sed Alice... Por
ŝi ĉiu momento de la vivo, eĉ momento de lukto kontraŭ pli forta kontraŭulo
estas fonto de ĝojo!

— Sekve, Alice neniam suferas?

— Ho, ne! Sed la vivo venkas en ŝi la suferon. El ĉi
tie venas ŝia certeco, ŝia kuraĝo, ŝia decidemo akcepti sur sin frapojn de la
sorto. De ĉi tie estas ŝia devizo, kun kiu ŝi, eĉ estante venkata, fine venkas:
"Mi ne plendas la sorton!"

Ŝajne, Rosa estas malserenigita.

— Tia karaktero estas tro kruela por la virino!

... Kial mi tiom multe meditas pri Alice? Niaj vojoj
disiras. Ĉu ĝi ne estas klara?..

 

... de novembro 1928.

La edzino serioze ofendiĝis pri miaj poŝtkartoj.

«Tremas la manoj, kiam mi ricevas tiujn mizerajn
kolorigitajn pecojn da papero, senkorajn kaj ofendajn, kiel vangbato!
Indiferenta, seka teksto! Tri, nenion signifantaj, banalaj linioj!.. Nek unu
vorto karesa kaj delikata! Nek unu vorto de la saluto kaj amo! Mi disŝiras
viajn poŝtkartojn, ĉu vi aŭdas, mi disŝiras! Mi ne bezonas almozon! Restu la
malvarma soleco kaj muta indiferento. Viajn poŝtkartojn mi ne bezonas!»

... Mi deziras plori, sed la lipoj kurbiĝas je kompatindan
grimacon!

Sed mi ne havas, pri kio skribi al ŝi. Mi ne povas skribi!
Mi ne plu havas fortojn mensogi!

 

... de novembro 1928.

Inĝeniero Berg, ŝajne, tro multe scias pri la moskva
metropoliteno. Pli, ol mi mem. Alie, kiamaniere estas klarigebla lia certeco,
ke mi estas rajtigita intertrakti pri transdono al ili de ĉi tiu koncesio. Ĝis
nun mi neniun similan rajtigon ricevis.

Ĉiam pli kaj pli stranga ŝajnas al mi lia konduto. Ĉiam pli
ofte meditas mi pri la konversacio, hazarde aŭdita en «Admirals Palast». Mi
nepre skribos pri ĝi en Moskvon.

Mi jam delonge ne vidis Alice'n. Ŝia afero estas morgaŭ
pridiskutota dum la komsomolĉela kunveno.

 

... de novembro 1928.

... Mi daŭrigas la romanon



. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Kvankam Popov sendis sciigon pri la partikunveno aparte al
ĉiu, duono de la ĉelo tamen diskuris. Kelkiuj estis alirantaj la tablon, notis
sin en la kontrollibro kaj poste indiferente surŝovis la ĉapojn. Kelkiuj estis
petegantaj specialan permeson foresti. Unu havas malsanan kapon, la alia
dentojn, la tria edzinon, la kvara patrinon. Rezulte, Popov kalkulis en la salono
nur 30% da ĉelanoj.

Ivagin sidis en la dua, preskaŭ malplena vico. Atendante la
komencon, la ĉeestantoj interparolis duonvoĉe, singardeme rerigardante. Kelkiuj
enprofundiĝis gazetojn. Ĉeestis nur oficistoj: afergvidantoj, sekretarioj,
librotenistoj, teknikistoj. La laboristoj mankis. Fine Popov tintigis la
sonorilon.

— La ĝenerala kunveno estas malfermita. La ĉelestraro
proponas elekti prezidantaron de la kunveno el la sekvantaj kamaradoj: Popov,
Serebrovskij, Ŝipova. Ĉu estas kontraŭdiroj?

Aŭdiĝis kelkaj aplaŭdoj.

— La unua, raporto pri la internacia situacio, la
raportonto — kamarado Vinokurov. La dua — demando pri kontraŭpartiaj agoj de
kamarado Ivagin kaj tiel plu. La tria — diversaj aferoj.

Vinokurov aliris la tablon kaj metis sur la randon areton da
blankaj folietoj. Poste li verŝis el la karafo glason da akvo kaj, ne
rapidante, trinkis. Dum li trinkis, la kunveno silentis kaj rigardis en lian
buŝon. Fine, li viŝis la buŝon per la buŝtuko kaj komencis kun sia kutima
senpasia esprimo:

— Mia parolo estos mallonga, sed mi avertas, ke tamen
mi bezonas ne malpli, ol unu horon kaj duonon.

— Donu al li unu horon! — kriis iu el la postaj vicoj.
Popov tintis per la sonorileto.

— Kiu proponas unu horon? — severe demandis li. Juna
skizisto Nikolajev ekkuraĝis:

— Mi proponas unu horon!

Ĉiuj mirigite returnis la kapojn. Popov levis la ŝultrojn.

— Bone, ni voĉdonu! Kiu estas por unu horo?

Okazis, ke ĉiuj unuanime estis por unu horo. Vinokurov
malkontente kuntiris la brovojn. La kunveno neatendite emociiĝis.

— Dum kvardek minutoj li lernu paroli!

— La tuta horo estas tro multe! — aŭdiĝis voĉo el la
kvara vico.

— Donu al li tridek minutojn! — subtenis ankoraŭ unu.

— Tridekkvin minutojn!

— Kvindek minutojn!

— Kvardek minutojn!

— Duonhoron!

— Ili furioziĝis, — diris Popov kolere, — enkadriĝu
iamaniere! Vinokurov estis parolanta sen haltoj, glate, laŭte, sed treege
rapide. La aŭskultantoj provis antaŭe kapti la vortojn, streĉis vid- kaj
aŭdsenton, eltiris la kapojn, sed laciĝante kaj nenion komprenante, baldaŭ
ĉesis aŭskulti. Vinokurov parolis, transmetante la folietojn sur la tablorando
kaj legante de ili tutajn diagramojn, sed la aŭskultantoj ekvivis tute
memstaran vivon. Kelkiuj reprofundiĝis en gazetojn, kelkiuj duonlaŭte
interparolis, pridiskutante la sekvontan duan demandon. Kiam la horloĝmontrilo
moviĝis unu horon antaŭen, multiuj senpacience rigardis unu la alian. La
oratoro tiumomente analizis situacion de la Ligo de Nacioj. Laŭ lia plano li
estis ankoraŭ rakontonta pri okazintaĵoj en Ĉinio kaj pri akriĝo de
interrilatoj inter USSR kaj la kapitalisma mondo.

Post kiam li finis, la demandoj kaj dezirantoj diskuti ne
troviĝis. Popov fulmrapide tralegis la rezolucion, traglutante nelegeblajn
lokojn kaj transiris al la dua demando. En la ĉambro ekregis tomba silento.
Ŝipova trankvile leviĝis de sia loko kaj per enuantaj okuloj ĉirkaŭkaptis la
kunvenon. Ordiginte la elfalantan el ŝiaj haroj ruĝan kombilon, ŝi apogis sin
per ambaŭ manoj sur la tablon kaj klinis antaŭen la kapon. Ivagin observis ĉiun
ŝian movon per mokema rigardo, tenante prete la krajonon.

— Ni estas parolontaj, kamaradoj, pri membro de l'
partio Ivagin! — diris ŝi.

En la salono okazis ioma moviĝo kaj ĉiuj, forŝovinte sin de
la lokoj, enigis la okulojn en nukon de Ivagin. Li ne movetiĝis.

— Ĉiuj ni bone konas kamaradon Ivagin. Nenio malbona
estas direbla pri li, kiel la homo. Laboras li ĉi tie delonge kaj sufiĉe honeste.
Sed, jen malfeliĉo, kamarado Ivagin ne ŝatas kelkajn el niaj gvidantoj. Ne
estas sciate, pro kio ili ne plaĉas al li, kaj ne tio gravas. Ĉiuokaze, se por
tio estus serioza kaŭzo, mi, la unua, estus liaflanke. Li plej bone ĝin scias.
Neniu alia, kiel mi subtenis lin en la postulo pri eksigo de Ĉernjaev kaj en
kelkaj aliaj aferoj. Sed hodiaŭ mi devas konfesi, ke mi faris eraron! Kamarado
Ivagin en ĉiuj elpaŝoj kontraŭ estraro de la ĉelo kaj aparato, motivigis tion
nur per la personaj, egoistaj, plej malŝatindaj kaŭzoj. Per kio alia oni povus
klarigi la sisteman elserĉadon de difektoj en laboro de niaj kamaradoj kaj
ilian ŝveligadon en artikolaĉoj? Komence li estis presiganta tiujn en nia
murgazeto, uzante kunlaboradon de senpartia redaktoro Zorin, kaj nun li
direktas ilin eĉ al la moskva laborista gazetaro!

Tiajn metodojn uzas, kamaradoj, neniu alia, krom
trockianoj!.. Jes, jes, mi prenas sur min plenan respondecon por ĉi tiuj vortoj
kaj asertas, ke nur malamikoj de l' partio povas agi tiamaniere! Ĝi ne estas
batalo kontraŭ mankoj, ĝi estas batalo kontraŭ partiorganizo!

Malantaŭe komenciĝis bruado. El diversaj vicoj aŭdiĝis
aplaŭdoj. Al ili respondis indignaj krioj:

— Mensogo! Ivagin ne estas trockiano!

— Nia kamarado! Ni lin konas!

Serebrovskij prenis la sonorileton.

— Kamaradoj! Vi neniam povas garantii, ke via najbaro
ne estas trockiano! Ili laboras inter ni ĉiuminute!

— Ne babilu vane! — ekkriis iu solece.

— Kiu ĝin kriis? — duonferminte la okulojn, demandis
Popov kaj eĉ turnis la lumegantan lampon en duonmallumon de la
ĉambroprofundaĵo.

— Mi kriis! — leviĝis de la loko skizisto Nikolajev.
Nun ĉiuj denove returnis sin al li. Tiu estis malgrasa kaj pala junulo en
preskaŭ griza jako. Rapide movinte la manon laŭlonge de siaj nigraj haroj li
ripetis:

— Mi kriis. Ivagin ne estas trockiano kaj ni ĉiuj bone
ĝin scias. Absurdo!

— Kamarado Nikolajev! Se vi deziras disputi, vi diros
ĝin poste k.t.p.!

— Do, jen, kamaradoj! — daŭrigis Zoja, — inter vi jam
ekzistas pacema rilato al tiaspecaj trockismaj elpaŝoj. Neniu alia, kiel
Trockij, kulpigas nin pri renaskiĝo kaj putrado. Ĉu ne tion alkantas Ivagin?
Sed vi defendas lin!

En la ĉambro denove streĉiĝis la silento.

— La ĉelestraro estis pridiskutanta la demandon pri
Ivagin. Ĝi karakterizis lin, kiel malpacemulon, pro egoismaj celoj subfosantan
la partian kaj administracian laboron. Sekvante tian taksadon, la ĉelestraro
decidis lin el la partio eksigi. Kaj senpartian redaktoron Zorin senprokraste
liberigi de la redaktado!..

Zoja skuis la harojn kaj rapide sidiĝis.

— Kiu deziras paroli? — demandis Popov, subrigardante
la aŭskultantojn. Sed tiuj silentis.

— Temas pri tio, kamaradoj, ke ni havas la aferon kun
la plej malutila elemento kaj tiel plu. Ni havas la aferon kun fuŝagitisto! La
fuŝagitisto neniam estas kontenta! Ĉe l' socialismo li ankaŭ estos malkontenta!
La fuŝagitisto kalumnias pri la honestaj laborantoj, kiuj, oni povas diri, la
tutan animon kaj tiel plu! En nia epoko la fuŝagitisto estas kontraŭsoveta
elemento!

— Permesu paroli! — diris Nikolajev.

— Pli mallonge!

— Mi estas kontraŭ la eksigo de Ivagin el la partio. Mi
ne vidas kaŭzojn por akuzi lin pri trockismo kaj fuŝagitado.

Ivagin estas labkoro. Li malkaŝas negativaĵojn. Oni ne
rajtas organizi ĉasadon kontraŭ li!

— Neniu kontraŭ Ivagin, tion, la ĉasadon organizas! —
kontraŭdiris Serebrovskij. — Sed oni devas havi mezurilon! Oni avertis lin
multfoje! Ne unuafoje ni havas kun li, tion, la konflikton. La pledo de
kamarado Nikolajev estas tute malkomprenebla. Kion ĝi signifas?

En la kvina vico, kie sidis grupo de novaj partikandidatoj
el librotenistoj, aŭdiĝis ekkrioj:

— Tute ĝuste! Pelu lin for!

— Fuŝagitisto!

— Ĉu ni bezonas ankoraŭ ceremoniojn?

— Ĝi estas flatado al la estraro! — eksaltis unu el la
teknikistoj, — Kamaradoj, ĉu ni estas aro da ŝafoj? Nian plej bonan kamaradon
oni elĵetas el la partio, sed ni silentas, kvazaŭ kun akvoplenigita buŝo?

Popov ege eksvingis la sonorilon.

— Kamarado Novoselov! — kriegis li, — mi ne permesis al
vi paroli!

Indigna bruado traruliĝis inter la vicoj kaj tuj
trankviliĝis.

— Do mi petas permesi.

Popov sin klinis al Serebrovskij kaj tiu diris ion al li en
la orelon.

— Ĝin decidos la kunveno mem! — ĵetis li al Novoselov.
— La kunveno ne povas permesi tiel ofendi sin kaj tiel plu! Ni estas ne aro da
ŝafoj, sed partiorganizaĵo! La ŝafojn oni serĉu aliloke kaj tiel plu! Mi
proponas forpreni de Novoselov la parolrajton! Ĉu neniu kontraŭdiras?

Nikolajev tuj aperis antaŭ la tablo.

— Tiuokaze mi diros ankoraŭ du vortojn. Tre ĉagrene, ke
ni estas devigataj ĉi tie pridiskuti tiajn aferojn, kiel eksigon de labkoro
Ivagin. La kamaradoj el la estraro memoru, ke por tio ĉi ili respondos!

— Kamarado, kamarado! — kun timo ekkriis Popov, — mi
petas ne tuŝi tiajn demandojn!

— Kiajn demandojn? — levis la ŝultrojn Nikolajev. — Ni
ja parolas pri eksigo de Ivagin!

Sed Popov definitive perdis la paciencon. Forgesinte pri la
sonorilo, li simple kriis tra la tuta ĉambro:

— Mi proponas silenti! La kunveno ne allasas similan
demagogion!

Nikolajev svingis la manon. La kunveno emociiĝis.

— Lasu lin paroli! — iu kriis el la lasta vico.

— Ne valoras! — oni respondis el la mezo.

— Oni devas aŭskulti!

— Babilu Emeljano! Tutegale ne estos laŭ la via!

— Abomenaĵo. Aroganteco! Oni ŝtopas la buŝon!

— Permesu al li paroli!

— Sufiĉas!

— Mi faras ekstervican proponon!

— Ĉesigu la diskutadon!

— For!

Inter la ĝenerala kaoso senmova restis nur Ivagin. Li sidis
trankvile, rigardante Popov'on kaj interne ridis. Popov svingis la sonorilon,
plenigante la aeron per laŭtega sonoro. Vinokurov strabe rigardante la
publikon, ion rapide flustris al prizorgita kaj malserena Serebrovskij. Zoja,
emociigita, nerveme ĉifis la verdan, inkomakulitan tablodrapon.

— Diru ion mem Ivagin! — ekkriis iu base.

— Ĝuste! Parolu Ivagin!

— Ni aŭskultu kamaradon Ivagin!

Ivagin levis la manon. La kunveno subite silentiĝis. Popov
ŝiriĝis antaŭen per la brusto, apenaŭ ne faliginte la inkujon.

— Ne maltrankviliĝu, kamaradoj Popov kaj la ceteraj! —
diris Ivagin ironie. — Al la estimata kunveno mi nenion hodiaŭ diros!

— Kial? — oni demandis el la kvara vico.

— Ha? Ne valoras, kamaradoj, ofendi ilin,
Serebrovskij'n kaj Popov'on. Ili estas ja homoj bonaj! Ĉu decas subfosi ilian
aŭtoritaton antaŭ la amasoj? Ha?

Kaj same rapide li malleviĝis la lokon, kiel ekstaris.

— Jen vi vidas?, — ekkrias Serebrovskij, jam ne plu
havante fortojn teni la koleron kaj ne atendante, kiam Popov permesos al li
paroli, — ĉu vi vidas lin? Li eĉ ne deziras klarigi ion al la kunveno! Li
taksas vin malindaj de lia atento! Ĉu valoras paroli kun la ŝafoj?.. Ĉi tie
estas la tuta bandaĉo! Per ardigita fero ni forigu la infekton! Per ardigita
fero! Voĉdonigu Popov, pro kia diablo vi malrapidas?

Popov ekrapidis.

— La ĉelestraro proponas jenan rezolucion: «La ĝenerala
kunveno konstatas, ke grupo de partianoj en nia ĉelo sisteme subfosadis
gvidadon de nia partia kaj administracia laboro. La ĝenerala kunveno
rimarkigas, ke unu el la plej evidentaj esprimintoj de humoroj kaj agado de tiu
ĉi grupo estas partiano Ivagin. Por ĉesigi la subfosan kontraŭpartian laboron
de ĉi tiu grupo, la ĝenerala kunveno opinias necesa aprobi la decidon de la
ĉelestraro pri eksigo de Ivagin el la partio.

Samtempe, por ke trockismaj elementoj ne malbonuzu la
incidenton por akuzi la partiorganizaĵon pri malpermeso de la memkritiko, la
ĝenerala kunveno alvokas ĉiujn kunlaborantojn de Mosĥozupr, ĉu partianojn, ĉu
senpartiajn kamaradojn — devualigi negativaĵojn kaj helpi al la administracio
kaj la ĉelo decide forigi nigrajn makulojn en nia laboro».

— Ĉu ekzistas aliaj rezolucioj kaj tiel plu? Ne? Kiu
estas kontraŭ? Kvar personoj. Do la ĝenerala kunveno estas fermita!



. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de novembro 1928.

Super la malsekaj tegmentoj ŝvelas nuboj. La plumba ĉielo
verŝas larmajn torentojn sur nigrajn pavimojn. La akvo kun furioza bruego
deruliĝas en defluejojn, ŝaŭmante sur metalaj kradoj de la kavoj. La malvarma
vento turniĝas en la stratoj, glitas sur malsekiĝintaj muroj. La aŭtomobiloj
sin kovris per pluvmanteloj. La homoj kuras kun ombreloj, tamen sen galoŝoj,
ĉar kiu do en Germanio uzas la galoŝojn!.. En la lokalo, kie staras ruĝaj
standardoj, pendas devizoj kaj la tuta angulo estas okupita de la internacia
korespondo, naĝas vaporo pro la sekiĝanta vestaro. La homoj ĝibiĝas, kvazaŭ
malsekaj kokoj.

Do Alice estas akuzata! Alice estas juĝata! Ŝiaj okuloj
estas mallevitaj... Ŝajne, mia koro kunpremiĝis? Bagatelo!..

— Do vi, kamaradino, ne neigas fakton de via konatemo
kun la polica oficiro, sinjoro Hoetzke?

La prezidanto mordetas pinton de kemia krajono. Li ne
rimarkas, ke liaj lipoj bluiĝis.

— Ne, mi ne neigas.

Ĉu tion elparolis Alice? Mi ne rekonas ŝian voĉon. Kial ĝi
sonas tiel mallaŭte?

— Kiamaniere vi kun li konatiĝis? Kiaspecajn
interrilatojn vi havis?

... Aha, bele! Alice ne deziras respondi la demandon! Ŝajne,
mi ne estas la escepto. La tuta organizaĵo ne sukcesas ricevi de ŝi eĉ unu vorton
pri tiu ĉi policano... Alice, vi vane faras ĉi tion! Se vi sentas vin prava vi
ĉion devas rakonti, ĉu vi komprenas, ĉion?.. Alie...

— Via patro neniam estis laboristo, Alice Berg! Via
patro estas malamiko de la laborista klaso. Kial vi kaŝis ĉi tion, Alice Berg?
Vi estis nomanta vin filino de laboristo...

Alice havas la vizaĝon pli pala, ol ŝia bluzeto.

— Mi estas kulpa! — diras ŝi, — mi estas kulpa, ke mi
kaŝis tion! Sed mi ne povis alie! La filino de burĝa inĝeniero ne estus
akceptita en via rondo!

— Sed ĝi estas strange, Alice! Ĉu vi ne komprenas mem,
ke tutaĵo el kunmeto de la polica oficiro kun la burĝa deveno igas la publikon
malkonfide akcepti viajn parolojn. Eble, vi ankoraŭ ion diros, Alice?

La prezidanto rompas la pezan silenton.

— Ĉio estas klara. Kiu deziras paroli?

Mi estas leviĝonta, sed peza mano de Erich kuŝiĝas sur mian
ŝultron.

— Vi poste diros.

Li memorigas min, ke mi ne estas egalrajta. Tamen mi diros
ion!.. Erich ĉiam aspektas serioze, sed hodiaŭ li estas tute malserena. Li fidis
al Alice, li estis konvinkita pri ŝia sincereco, pri ŝia labordeziro, li kruele
trompiĝis. Kion signifas tiu ĉi konateco kun la polica oficiro? Li ne riskas
eldiri la suspektojn, pri kiuj oni parolas en la taĉmento. Kion signifas tiu ĉi
mensogo pri la socia deveno?.. Alice ne estas infano kaj oni povas malfacile
kredi ŝian naivecon. Estas tute klare, ke ŝi povus eviti la mensogon! Certe,
oni ne tute konfidus ŝin, sed dum unu-du jaroj ŝi povus pruvi sian sincerecon.
Iom riske estas havi en la komsomolo la homon, ĝis nun kunligitan kun la fremda
mondo kaj kaŝantan tiun ĉi interligon de la organizaĵo! Krom tio, stranga
konduto de Alice en la vilaĝo kiu malutilis al la loka komunista ĉelo!

— Ĉu eksigi? — demandas la prezidanto.

Mi ne plu povas silenti. Mi eksaltas. Mi estas tiom multe
dironta! Mi sentas, ke oni rigardas min kun ekskluziva, streĉa atento. Mi
sentas kiel ruĝiĝas Alice kaj kiel severe skuas la kapon Erich.

— Kamaradoj! Mi bone konas Alice'n! Mi...

La vizaĝo de Alice turniĝas al mi kun mokema rideto.

— Ŝajne, troviĝis por mi la advokato?

Malvarma ŝvito kovras mian frunton. Mi kuntiras la forton.

— Mi estis dironta, ke mi aprobas la proponon de Erich!

 

... de decembro 1928.

Neniu korektas mian manuskripton. Mi eĉ ne estas certa, ĉu
ĝi taŭgas por io. Mi ne kredas, ke ĝi estas presota. Tamen, pli, ol kiam ajn,
mi deziras verki.



. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Vitalij memoras la okazon, kiam li nokte revenis de Zoja kaj
kontraŭ la demando, kie li estis, respondis, ke li havis raporton pri la
kooperado. Olga estis strange seka kaj malvarmetone demandis, ĉu li atentis
mankojn de l' kooperativoj? Mirigita pri malamikeca tono, li tuj forgesis ke li
estis leginta neniun raporton. Momente antaŭ li elnaĝis folietoj de imagata
notlibreto.

— Pri kiuj mankoj vi diras?

— Nu, mankoj de varoj, longaj vicoj, multekosteco!.. En
tuta Moskvo ne estas trovebla drapo. La drapo kaj lano transformiĝas iun
legendon. Batalo kontraŭ privataj komercistoj, tamen nur sola privatulo
profitas ĝin!

Li estis pasie kontraŭdironta, sed eksentis en la aero
odoron de bona tabako. Tuj interrompinte sian paroladon, li returnis sin. En la
cindrujo kuŝis kelke da cigaredrestaĵoj. Olga surhavis belan robon kaj,
protektata de la blanka antaŭtuko, lavis la teilaron. Li komprenis kaŭzon de
ŝia malvarma tono. Por unu momento la ekflaminta demando «Kiu?» estis tuj
anstataŭigita per maldolĉa ironia rideto. Ĉu ne tute egale?, ĉu li rajtas
ĵaluzi?

Sed de post iam Vitalij ĝenerale ne disputis kun Olga. Por
ne permesi al siaj propraj pensoj elkreski ĝis ampleksoj de duboj, li penis
koncentrigi ilin ĉirkaŭ la okazonta forveturo eksterlanden. Li pli ofte nun
restis hejme kaj longajn vesperojn pasigis apud la skribotablo. En la ĉambro
neniam estis pli ol 1° kaj dum fortaj frostoj la temperaturo malaltiĝis ĝis 7-8
gradoj. Tiam nevidebla mano desegnis sur la fenestroj arĝentajn pejzaĝojn kaj
brilantaj sagoj radiis en la vitroanguletoj sub blanka lumo de la elektra
lampo. Glimsimila glacieto malleviĝis sur la subfenestron kaj estis atendanta
ĉi tie sian sorton. Ĉiumatene Injo estis foriganta ĝin per malnova rustinta
tranĉilo. Kiel bona mastrino, ŝi per granda ĉifono forsvingis de la subfenestro
lagetojn de la malpura akvo.

Vitalij laboris ĝis la dua-tria horo nokte. Liaj piedoj
estis frosttremantaj kaj la malvarmo kuris sur la dorso. Li estis entiranta la
kapon en la ŝultrojn, ankoraŭ pli fleksiĝis super la tablo, sed daŭrigis la
skribadon. Ellitiĝante nokte por Injo, Olga riproĉe skuis la kapon. Alirinte al
Vitalij deposte, ŝi ofte estis ĵetanta sur liajn ŝultrojn sian lanugan
kaptukon, aŭ la malnovan trikitan jakon.

Tiumomente fariĝis Olga proksima, parenca kaj komprenebla,
kiel iam. Tiumomente aperadis treega deziro por plena interpaciĝo.

Sed tagoj pasadis post tagoj. Kiam Vitalij estis venanta
hejmen Olga rapideme lavis la manĝilaron, trinkigis Injon, enlitigis ŝin, poste
iris la kuirejon finlavi, aŭ gladi la hieraŭan tolaĵon. Kaj nur unufoje ne
estis retenita la turmentiga silento.

Laciĝinta super ĉiu mezuro, Olga enlitiĝis pli frue, ol
kutime. Vitalij ŝin trovis jam en la lito. Li mallaŭte eniris la ĉambron,
penante ne brui, senvestigis sin kaj aliris la tablon. La nikelita tekruĉo
estis kovrita per malnova pelto, por ke la akvo ne malvarmiĝu. Apude estis
preparitaj la sukero, butero, vazeto kun areto da malkaraj bombonoj kaj peco de
l' pano. Manĝinte, li komencis laboron. Ĉirkaŭ la dekdua horo li subite
eksentis, ke lian dorson iu streĉe rigardas. Ĉi tiu sento igis lin returni sin.
Li ekvidis du senmove rigardantajn okulojn. Olga kuŝis sur la lito, metinte la
kapon sur la brakojn. Vitalij estis embarasita.

— Ĉu vi, — demandis li, — ne dormas?

Olga senbrue skuis la kapon.

— Ĉu delonge?

— Ne.

Vitalij komprenis, ke ŝi ne dormis de post lia reveno.

— Ĉu vi estas malsana? aŭ vi havas malbonan humoron?

— Tute ne! — ekspiris Olga.

— Do kio okazis?

— Nenio!

Vitalij estis jam rekomencanta la laboron, sed aŭskultinte,
kiel Olga kelkfoje profunde ekspiris, ĉesis labori.

— Kio okazis al vi, Olga?

— Nenio. Simple mi ne estas gaja.

Olga faligis la kapon sur la kusenon. Vitalij sidiĝis apude
sur la lito kaj ŝi tuj formovis sin.

— Min ne kontentigas tia vivo.

— Kia? — demandis li retenante la spiradon.

— Jen tia, kun vi...

Iom ofendita de ŝia sincereco, li singarde rimarkis:

— Sed mi ja ne igas vin nepre vivi kun mi!

— Mi scias. Se povus mi foriri, mi jam delonge estus
foririnta. Sed kien?

— Nome? — kontraŭdiris li, — kiel vi opinias, kien
foriras la aliaj?

— Ho, kiel vi ĝojus liberiĝi de mi! — ĉagrenigite
ekkriis Olga. — Tamen, eĉ la ĉambro ne estas trovebla! Kaj krom la ĉambro! Ja
oni devas vivi!

— Mi ne rifuzas helpi.

— Kiamaniere? Ĉu vi donos cent rublojn monate? Sed ĉu
ĝi estas mono. Mi ja devos rifuzi la plej bezonan al la infano! Diru, ĉu ĝi
longe daŭros?

— Kio nome?

— La industriigo?

— Kian rilaton havas al ĉi tio la industriigo? — levis
la ŝultrojn Vitalij. — La industriigo estas konstruado de la socialismo. Kiel
vi ĝin ne komprenas?

Olga ekspiris.

— Diru, Vitalij, kial oni ne donas al ni malkarajn kaj
bonajn varojn! Kial niaj konsumkooperativoj, kiuj prenas tiajn altajn kotizojn
(ja eksterlande mankas tiaj kotizoj?), estas tiel senespere malplenaj? Kial oni
ne enlasas el eksterlando teksvarojn kaj ŝuaron, kiuj estas tie trioble malpli
karaj?

Vitalij rememoris la cigaredrestaĵojn en la cindrujo.
Penante tamen ne deflankiĝi, li kontraŭdiris:

— Tiam ni devus malpligrandigi importon de maŝinoj kaj
instrumentoj kaj per tio sama prokrastigus konstruadon de la propra industrio.

— Sed ĉu ni bezonas ĝin, se la eksterlandaj varoj estas
fortikaj kaj malkaraj kaj la niaj karaj kaj tre baldaŭ disfalas!

— Sed konstruado de l' socialismo...

— Konstruado de l' socialismo! Ĉu estas atingebla la
socialismo? Ĉu kredas tion la komunistoj mem? La komunistojn mi prezentas al
mi, kiel geniajn trompulojn! Al mi ŝajnas, se la religio konsentus servi al la
komunismo, ili igus nin viziti la preĝejojn!

Vitalij preskaŭ eksaltis.

— Olga, tio ne estas viaj propraj pensoj!

— Malsaĝe! — levis ŝi la ŝultrojn. — Ne ĉiuj, simile al
vi, vivas kun fremdaj ideoj! Ho, kiom mizera estas via pensmaniero, Vitalij! Ĉu
definitive pereis en vi iu ajn kritikema rilato al la ekstera mondo.

Kunmetinte la manojn post la dorso, Vitalij komencis paŝadi
tra la ĉambro.

— Bonvolu sidiĝi! Vi nervumigas min!.. Ĉu oni povas
klarigi per bonintencoj de l' komunistoj, ke ili igas apenaŭ vestitajn virinojn
kun suĉinfanoj sur la brakoj staradi dum frostoj antaŭ la kooperativoj kvin-ses
horojn? Kaj por tiu ĉi plezuro ja oni pagas kotizon, iufoje egalvaloran al la
monata salajro! Kaj, rimarku, la komunistoj mem ne deĵoras en la vicoj! Ili eĉ
ne sendas tien siajn edzinojn!

— Olga, Olga! Ĝi estas la malplej efika punkto de via
filozofio!

— Kial?.. Ekzemple, viaj Serebrovskij, Popov,
Vinokurov!..

— Ĉu pri tio sama parolis kun vi Vinokurov?

— Plej trafa maniero! Mi miras, kiu helpis al vi elekti
tute nekonvenan al vi profesion! Vi devus esti prokuroro! Tamen, kial Vinokurov
ne povus paroli kun mi?.. Ĉu ĝi estas malpermesata? Mi ne havas ion por kaŝi!
Vinokurov unufoje estis veniginta min hejmen per sia maŝino. Mi estis tute
senpova kun Injo, sur granda placo! Mi neniel povis eniri la tramon. Vi scias,
kiel mi timas la straton, grandan trafikon, homamason, tumulton! Kaj via
metropoliteno, verŝajne, neniam estos konstruita!

Tuj trankviliĝinte kaj ne sentante la ĵaluzon Vitalij lace
oscedis. Olga mokeme ekridis.

— Ĉu vi volas dormi? Mirinde, kiel vi ŝanĝiĝis! Kaj vi
ŝajnigas vin viro?

Vitalij returnis sin, ekflaminte.

— Kion vi deziras diri? Ĉu vi opinias, ke en la mondo
ne ekzistas aliaj virinoj, krom vi?

— Nu certe ekzistas! — grimacis Olga. — Sed nature, ne
por tiaj, kiel vi!

Komence Vitalij eksentis en tiuj ĉi vortoj la kaŝitan
maltrankvilon, sed li estis tuj miskomprenigita.

— Ne opiniu, ke mi tre bezonas vin! Mi jam diris, ke mi
delonge forirus, sed mi ne havas kien foriri! — Ŝia voĉo krudiĝis, — ne estas
granda ĝojo posedi tion, kion neniu alia bezonas!

Stranga afero: pro bagatelo, pro tuŝita, pure vira ambicio,
Vitalij perdis la animekvilibron! Olga vekis en li deziron tuj pruvi, ke ŝi
eraras. Kaj, ne plu retenante sin, li rakontis al ŝi ĉion pri Zoja. Olga
aŭskultis lin kun malfermitaj okuloj trankvile, kaj iufoje, demandis nur pri
detalaĵoj.

— Ĉu ŝi fordonis sin al vi tuj, subite? Jes? Kaj ŝi
estis virga?.. Aŭskultu, Vitalij, ĉu ŝi estis malpli kreska, ol mi?.. Ĉu plaĉis
al vi ŝiaj kisoj?

Vitalij intertempe estis skuanta la kapon kaj rapidis
paroli, zorgante komence nur pri la sola: ke Olga komprenu, ke ŝi ne faras
grandan favoron, restante kun li. Sed Olga ĉiam demandis:

— Kia ŝi estis? Gaja? Ĉiam ridis? Muzikis per la
gitaro? Ĉu ŝi ne plendis al vi, ke ŝi laciĝas, ke estas malfacile al ŝi vivi?..
Ĉu ŝi ne malĝojigis vin iel!

Kaj subite Vitalij malblindiĝis. Kion li faras?.. Kia estas
la fino?.. Li silentiĝis. Olga kuŝis apude, alpreminte sin al li. Ŝian varmegan
spiron li sentis sur sia vango. Per la dekstra brako ŝi eĉ ĉirkaŭprenis lian
kolon kaj atendeme rigardis lin fikse, ne forturnante la okulojn. Vitalij
ektimis.

— Kial do vi silentiĝis? — trankvile demandis ŝi. —
Diru, ĉu vi amis ŝin?..

La koro de Vitalij falis ien malsupren, malaperis en abismo
kaj en ĝia loko formiĝis faŭkanta malplenaĵo. Kun la koro foriris la sango kaj
malvarma tremo kaptis la korpon.

— Olga! — diris li mallaŭte, — pardonu min!

Olga nenion respondis kaj fermis la okulojn. Vitalij kuŝis
kelkajn minutojn silente, timante fari la plej etan movon.

— Olga, Onjo! — ripetis li, — pardonu min, malsaĝan!..

Kaj, ĉar Olga nenion respondis, li komencis pravigi sin.
Kaj, pravigante sin, li ĉiam pli turmente sentis la elkreskintan en loko de la
koro malplenecon.

— Onjeto! Komprenu min! Mi ne amis ŝin!.. Mi amis ŝin
eĉ nek unu minuton! Mi malestimis ŝin kaj min mem!.. Por kio mi ĝin faris? Jes,
vi pravas! Por kio mi faris ĝin? Mi ne scias! Eble, ĉar la vivo ne kontentigis
min, same, kiel vin. Eble, ĉar hejme estis malfacile por mi...

Trafinte la penson pri malfacileco de la vivo, Vitalij
disvolvis ĝin:

— Vi scias mem, kiel ni pasigas la tempon! Ĉiutage ni
malpaciĝas. Ĉiunokte ni senfine disputas!.. Onjeto, mi ja bezonas ion alian!..

Vitalij denove silentiĝis, kompreninte, ke li diras
mizerajn, al neniu bezonajn, nenion pruvantajn kaj mensogajn vortojn. Olga
returnis la nebuliĝintan rigardon. Vitalij flateme ekrigardis ŝiajn okulojn kaj
subite ekvidis starantajn en ili larmojn.

— Onjo! — kun timo ekkriis li, — ne ploru! Estis kaj
pasis!

Aŭdiĝis stranga subpremata krio. Per la tremantaj manoj Olga
ŝovis sian gorĝon, penante ion diri. Vitalij timigite rigardis ŝin. Dum la
turmentiga spasmo premis ŝian gorĝon, li penis ŝin konsoli:

— Kara mia, ĉesu! Trankviliĝu! Nenio terura okazis! Ĉio
pasis!

La vizaĝo de Olga kovriĝis per la purpura koloro.
Frosttremegante, ŝi abrupte forsaltis de la lito kaj sin ĵetis al ŝranko.
Vitalij sekvis ŝin per maltrankvila rigardo. En nura ĉemizeto Olga aspektis,
kiel deksesjara knabino. Ŝi sursaltis seĝon kaj komencis ion serĉi sur la supra
breto. Boteletoj, sonorante, forfalis planken.

— Olga, kion vi faras? — per nehoma voĉo kriis Vitalij.
Ŝi rapide verŝis en la buŝon boteleton de la vinagra esenco.

— Olga!..

Vitalij elbatis la boteleton el ŝiaj manoj, perforte fortirinte
ilin de buŝo.

— Vi freneziĝis! — ekkriis li krude kaj, subite,
kaptita de la profunda emocio, li rimarkis, kiel violkolora vizaĝo de Olga
konvulsiis pro terura turmento. Ŝi senbrue falis sur la liton.

Vitalij sin ĵetis al la tablo. Ĉi tie staris kruĉo da lakto.
Per tremantaj manoj li verŝigis ĝin en ŝian buŝon. Olga trinkis, kunpremante
per la frapantaj dentoj randon de la kruĉo, trinkis je grandegaj glutoj,
sufokiĝante kaj forpuŝante la kruĉon for de si. Vitalij ĉiam verŝis kaj verŝis,
ĝis restis en la kruĉo nek unu guto. Tiam li alkuris la telefonaparaton.



. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de februaro 1929.

Mi ne memoras jam, kiom da tempo mi ne prenis la plumon. Dum
ĉi tiuj monatoj mi havis grandan laboron je la konstruo. Berg opinias, ke mi
mian taskon jam estas plenuminta. Sed al mi ne plaĉas liaj konkludoj. Hieraŭ li
diris al mi:

— Vi povis propraokule konvinkiĝi, ke ni konstruas
multe pli malkare, ol la francoj.

— Preskaŭ je unu miliono kaj duono da rubloj. Sed...

Lin indignigis mia «sed».

— Kia «sed»?

Mi estis rigardanta la malordigitan pavimon, la disfositan
malsekan grundon, la pezajn kvarangulajn vagonetojn laŭlonge de la lignaj
ŝildoj. Berg surhavis pluvmantelon. La mantelo estas malseka, sed la vesto sub
ĝi — seka. La samo ne estas direbla pri la laboristoj... Ni iris sur fundaĵo de
la estonta tunelo kaj pluvo libere fluis el la griza ĉielo tra intervaloj inter
la metalaj stangoj. Mi por unu minuto imagis min en la centro de Moskvo dum
vintra frostego. Efektive, ĝi estas treege neoportune! Sed laŭ la pariza
maniero ni elfosus en du-tri lokoj de Mjasnickaja strato ŝaktojn. El ĉi tie ni
per varmigitaj fermitaj koridoroj farus nian subteran ofensivon! Kaj, krome, la
pariza metropoliteno estas arkoforma, altega, sed ĉi tiu estas malalta,
subpremata!..

Berg nomis min filantropo.

— La socialisma patrolando! Zorgo pri laboristoj! Por
tio ĉi vi estas pretaj malŝpari plurajn milionojn! Mi havas nenian deziron
disputi kun li.

 

... de februaro 1929.

Ĉe metropolitenkonstruo denove ne ĉio estas en ordo. La
antaŭnelonga striko finiĝis, kiel malvenko de l' administracio. Sed Berg,
evidente, retiriĝis nur por la nova atako. Lastatempe li estas mirinde
malĝentila kaj insultema kontraŭ la laboristoj. Se tiel daŭros, ni ne evitos la
ŝtormon.

 

... de marto 1929.

Hodiaŭ je la dekdua la laboro ĉe konstruo de la nova
metropolitenlinio ĉesis. Du tagojn antaŭe Berg eksigis tri laboristojn,
agitintajn kontraŭ nova formo de laborregistrado. Tio havis sian efikon. Hieraŭ
matene inter la konstrulaboristoj regis ega incito. Vespere la polico fermis la
maldekstran sindikaton de l' konstrulaboristoj kaj sigeligis ĝian ejon.

Kaj hodiaŭ la regiono estas superplenigita de la policanoj
en batalhelmoj kaj kun plena armilaro. Berg deklaris, ke li estas faronta
neniujn cedojn.

 

... de marto 1929.

La altrudita al mi kaj ĉifoje, ŝajne, tre daŭra
«senlaboreco» revenigas min al laboro je la romano.

Nun estas printempo. Denove printempo!.. Sed en mia koro
faŭkas malplenaĵo! Do restas al mi forflugi per la penso en la pasinton, ŝajne,
tute nemalproksiman!.. Nur unu jaron malantaŭen!..


primuso: Maŝineto por
kuiri.

Comments

Parto 08

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . .
Serebrovskij transloĝiĝis la novan domon marde, kaj dimanĉe
li jam festis ĉi tiun feliĉan okazon.
Ĉirkaŭ la oka horo apud la gisa balustrado staris du maŝinoj
kaj kelke da fiakroj. La ŝoforoj pace dormetis en profundaĵo de l' aŭtomobiloj
kaj la fiakristoj dancetis sur la malseka neĝo, en verda lumo de gaslanterno.
Senbrue alglitis la tria, freŝe kovrita per blua farbo maŝino. Viro en leda
jako lerte elsaltis la trotuaron, malferminte la pordeton. La fiakristoj
eksilentis, subrigardante ilin. El la aŭtomobilo eliris juna virino.
Surtrotuariĝinte, ŝi haltis kaj embarase ĉirkaŭrigardis.
La printempa vespero estis mirinde kvieta. Delikataj bluetaj
lunrebriloj kuŝis laŭlonge de la strato, alternante kun grizaj ombroj de la
domoj kaj fantaziaj desegnaĵoj de l' branĉoj, elrigardantaj el post
kortbariloj. La malseka neĝo kuŝis, kiel pezaj ĉapoj sur akraj pintaĵoj de la
gisaj stangoj kaj sur la grizaj ŝtonaj kolonoj.
La viro diris ion duonvoĉe al la ŝoforo. Preninte la
kunulinon subbrake, li iris al la domo.
Al ili malfermis la pordon servistino de Serebrovskij,
Manjo.
— Ĉu multe da gastoj? — demandis Vinokurov, helpante al
Olga demeti la palton.
— Ĉirkaŭ dekkvin personoj.
Formetinte la supran veston, Olga restis en sia sola festa
robo. Ŝi paŝis al spegulo. En la spegulo ŝi ekvidis la ĉambron, remburitan per
bruna tapeto. Sub la plafono estis enŝraŭbigita senbrila duonglobo de la
elektra lampo. Sur flava ligna vesttenilo, rampante unu sur la alian, pendis
viraj manteloj kaj virinaj paltoj kun multekostaj feloj.
Vinokurov ekfumis kaj strabe rigardis Olga'n.
— Ĉu la edzo definitive ne venos? — demandis li subite.
— Mi kredas! — respondis Olga kaj ridetis. Unuafoje
post la edziniĝo ŝi sentis spiron de la libero. Ili eniris la gastoĉambron kaj
Vinokurov prezentis Olga'n.
— Konatiĝu, kamaradoj: Olga Alekseevna, edzino de
inĝeniero Zorin!
Olga konfuzite ĉirkaŭiris la duonrondon de l' gastoj.
— Kaj la edzo? — turnis sin al ŝi Bobrov, — ĉu li ne
bonvolos veni?
— Bedaŭrinde, bedaŭrinde! — rimarkis ĝoje inĝeniero
Kiselov. Ĉiuj kunsentante ekmovis la kapojn. La konversacio tuj rekomenciĝis
kaj pri Olga, ŝajne, oni forgesis. Vinokurov sidigis ŝin en verdan pluŝan
apogseĝon apud malgranda lakkovrita tableto.
La gastoj seninterrompe estis venantaj, plenigante la
ĉambron, kaj la mastrino jam dufoje estis eliranta la najbaran ĉambron por
preni plurajn seĝojn. Venis Ĉernjaev kun Vera Velikonskaja. Li aliris al Olga
kaj staris rekte, kvazaŭ fumtubo, eltirinte sian malgrasan malflekseblan
korpon.
— Ĉernjaev kun la edz... edzino! — prezentis lin
Vinokurov, — Kie vi laboras nun, kamarado Ĉernjaev?
— Ho, li estas nun granda estro! — respondis anstataŭ
Ĉernjaev Kiselov, per unu rigardo ĉirkaŭkaptante gracian figureton de Vera. —
Li estas nun apenaŭ atingebla de ni, mortemuloj! Ĉu ne vere, Ĉernjaev? Ja oni
vin altigis en la rango?
— Per zorgoj de la multestimataj kamaradoj!
Popov ion aprobe murmuris el profundo de la apogseĝo,
siblante per la nazo. Li jam dufoje estis vizitinta la manĝoĉambron. Ĉi tie
Serebrovskij estis dismetanta la botelojn sur longa bruna vakstola vojeto,
kuŝanta trans la kunmetitaj kune tabloj.
Vera estis konfuzita eĉ pli, ol Olga. Eble pro tio,
ekrigardinte unu sur la alian, ili eksentis la reciprokan simpation.
— Kiel multe da homoj estas ĉi tie! — ekkriis Vera, —
mi ne ŝatas homamason!
Olga kunsente rigardis ŝin.
— Vi pravas. Ĝi estas tre malfacile! Mi estas en la
homamaso ĉiam pli soleca, ol tute sola!.. Ĉu vi oficas kun ili? — Olga
kapmontris la gastojn.
— Jes!.. Tio estas, ne!.. Mi oficis antaŭe tie, kaj nun
mi laboras en la alia trusto!.. — Vera forte ruĝiĝis. — Kaj vi?
— Ne! — ekspiris Olga, — mi estas hejmmastrino!.. Sed,
tiaokaze, vi ilin ĉiujn bone konas? Diru, kiu estas tiu virino, kiu min
rigardas?
Vera vigle returnis sin.
— Estas Zoja Ivanovna Ŝipova, la persona sekretario de
kamarado Serebrovskij.
Zoja estis interparolanta kun ĵus enirinta la ĉambron
Serebrovskij, sin klininta super ŝia seĝo, kaj samtempe ŝi ne forturnis la
okulojn de Olga. Ŝi estis en nigra velura robo, lasanta malfermitaj ŝiajn
grasetajn ŝultrojn, kolon kaj parton de la dorso.
— Kaj tiu virino? — demandis Olga, montrante la
enirantan tra la pordo Anna Petrovna, — Ho, ŝi estas edzino de Serebrovskij?..
Tiaj virinoj plaĉas al mi!..
— Kial? — miris Vera.
— Tiaj virinoj estas energiaj! Ili tenas virojn en la
brakoj! Ĉu vi ne vidas, ke tiu ĉi mola meblaro, tapiŝoj, bagatelaĵoj, silkaj
kurtenoj estas plenumo de ŝiaj deziroj?
Vera embarasite rigardis Olga'n.
— Mi ne riproĉas ŝin! — rapidis tiu ŝin trankviligi. —
Ĉu la bona meblaro kaj komfortaj ĉambroj estas iu malkonvenaĵo? Diru sincere,
ĉu vi ne dezirus la samon?
Anna Petrovna, penante venki la kreskantan en la brusto
koleron, afable salutis Zoja'n. Ĵetinte malestiman rigardon sur la algluiĝintan
al ŝi edzon, ŝi aliris al Vinokurov.
— Kara Oleg Jurjeviĉ! — trakantis ŝi delikate sed tiom
laŭte, por ke la edzo aŭdu, — kiel malfrue vi venis!
La pordo malfermiĝis kaj, dismovante la pordokurtenojn, sur
la sojlo aperis Dobroĥotov.
— Oh-ho-ho! — gaje kaj densbase ekblekis inĝeniero
Bobrov, — Mem la ĉefo venis!
La hejmmastro afable ekrapidis renkonten.
— Petro Ivanoviĉ! Ĉu oni povas tiel?! Vi ĉiujn nin
tenas! Ni ja ne komencas sen vi la vespermanĝon!
— Pardonu, sinjoroj, pardonu! — bonkore ekridis
Dobroĥotov, — Iom mi malfruiĝis! Aferaĉoj diversaj! Saluton, saluton! Nu, mi
gratulas vin, Mikaelo Sergeeviĉ je la nova loĝejo! Kvankam ĝi, ŝajne, estas la
kooperacia domo, sed ne gravas! — li larĝe ridetis kaj responde tuj ridetis la
gastoj. — Kiu do estas la konstruinto?
— La konstruinto estas nia konato, Petro Ivanoviĉ!
Rimarkinda, mi al vi diros, la konstruinto! Jen li estas!
Dobroĥotov etendis sian larĝan haraĵan manegon al Vinokurov.
— Tre agrable! Mi aŭdis, ke vi ĉe la konstruo vian
propran inventon realigis. Laŭdire, vi inventis fajrosendanĝerajn vandojn el iu
speciala materialo?
— Tute ĝuste, — modeste aldonis Vinokurov, — el
malkosta materialo: specifa miksaĵo de ŝtonoj kun ligno. Malkare kaj fortike!
— Do, vi la grandan monon gajnis? Ĉu patento por la
invento?..
Dobroĥotov potence ekridegis kaj sin turnis al Serebrovskij:
— Mi memoras, kiam ni lernis en la Reala Lernejo, mi
opiniis vin, Mikaelo Sergeeviĉ, sentaŭgulo! Vere, en kaligrafio kaj la rusa
lingvo mi neniam povis vin atingi kaj fine estis forpelita el la kvara klaso.
Sed ne havis mi al vi iun ajn estimon! Tro delikata kaj pacema knabo vi
estis!.. Pardonu, pardonu, mi sekve, eraris! La tempoj ŝanĝiĝis! La alia
materialo estas bezonata!
Nun la gastoj estis aŭskultantaj silente, atenteme
rigardante la potencan figuron kun zorge kombita ambaŭflanke barbego.
— Tamen, la domo, ŝajne, ne malmulte kostis? — diris li
serioze.
— Ni havas la loĝejkooperativon, Petro Ivanoviĉ, —
enmetis la parolon Kiselov, — Tiel diri — Komuno! La komunaj monrimedoj!
— Malfacile estas kredebla, — skuis la kapon
Dobroĥotov. — Ĉu granda estis la kotizo?
— Nu, ĉu ni povus pagi la grandan kotizon, Petro
Ivanoviĉ? Ni ja estas laboruloj! Oni povas diri proletoj!
— Ĝi estas alia afero! Certe, konstruas Mikaelo
Sergeeviĉ la socialismon je la ŝtata mono, nu, ankaŭ la dometon intercetere al
la socialismo aldonis! Kio estas unu dometo apud socialismo? Bagatelo!
Meze de la ĝenerala gajeco, Anna Petrovna tuŝis la edzon je
maniko.
— Miĉjo, invitu al la tablo!
Apud la tablo oni multe manĝis kaj multe trinkis. Manjo
ĉirkaŭportis anseron, poste malvarman porkidon kun kreno, poste sturgon,
balanciĝantan en elastaj briloj. La gastoj estis metantaj sur la telerojn
sprotojn, sardinojn, pelamidojn, ŝinkon. Ĉiuminute aŭdiĝis klakado de la korkoj
kaj en kristalajn diafanajn vezikformajn glasetojn la viroj estis verŝantaj
orkolorajn vinojn. Olga, trinkinte du glasetojn, la trian rifuzis, sed
Vinokurov tamen plenigis ĝin.
— Ĝi povas atendi, Olga Alekseevna!
— Oni diris tostojn: por la mastro, mastrino, virinoj,
kaj la gastoj. Fine, Vinokurov proponis toston por la metropoliteno.
— Karaj amikoj! — diris li, ekstarante kaj admirante
brilon de la enverŝita en la glaseto portvino, — ĉiuj vi bone konas, kian
transportan krizon travivas la metropolo de Sovetoj! Delonge kaj obstine
laboras por solvi ĝin niaj eminentaj inĝenieroj. Tamen, lasttempe inter la
aliaj rimarkeble elstaras nia juna kolego Zorin. Bedaŭrinde li mankas inter ni!
Sed ĉeestas lia edzino! Ni honorigu en ŝia persono la estontan moskvan
metropolitenon!
— Hurra! — kriis Bobrov.
— Vi nepre devas trinki! — diris li al Olga. Ŝi
protestis.
— Trinku! Mi jam dek glasetojn estas trinkinta, sed ne
efikas! — konvinkigis ŝin Vera, sidinta demaldekstre kaj sin klininta al
Ĉernjaev. Olga trinkis. Vinokurov tuj plenigis ankoraŭ unu glaseton. Sentante,
kiel ŝia kapo turniĝas, ŝi iom tuŝis lian manikon.
— Kamarado Vinokurov, mi ne povas! Ne donu al mi plu!
— He, bagatelo, Olga Alekseevna! Ni ĉiuj estos tie!
Je la dekdua nokte Serebrovskij subite ekatentis, ke la
kurtenoj sur la fenestroj ne tute bone estas kuntiritaj. Li flustris pri tio al
Ĉernjaev. Tiu leviĝis kaj ne residiĝis, ien malaperinte.
— Vi, amiko, tute vane ĝin faras! — murmuris Bobrov,
proklamonte novan toston. — Kion ni timu en la propra partio?.. Ni ne bezonas
la fermitajn kurtenojn! Ĉu ne vere, Marinjo?.. — Li por unu minuto turnis sin
al blonda ruĝiĝinta najbarino kaj, ĉirkaŭpreninte ŝian kapon, kisis je la kolo.
Ne ellasante ŝian kapon, li daŭrigis, frapetinte per la fingro sur la botelon:
— Gesinjoroj! Atentu! Estas proponate fondi novan
asocion!
— Ĉu socian organizaĵon, tiel diri? — pepridis Osipov.
— Jes, ĝuste, socian organizaĵon!
— Vane vi tiel opinias! Tute vane! Ĉu mi ne pravas,
gesinjoroj?.. IRH kaj Aviakem estas necesegaj asocioj! Kial! Aviakem defendas
nian socialisman patrion! Kio estas la socialisma patrio?.. La socialisma
patrio estas ni! Ĉu mi pravas?
— Jes, vi pravas! Sed I-Ro-Ho? — kriis Kiselov.
— IRoHo? Vi demandas, kio estas IRoHo?.. — Bobrov
rikanis, — N-ne, tion mi al vi ne diros! Tion vi praktike ekkonos! Jen, kiam,
frato, trafos vi malliberejon, tiam vi scios, kio estas IRoHo! Ĉu ne vere,
ho-h-ho!..
La ebria ridego kovris liajn parolojn.
— Kian do asocion, kamarado Bobrov, vi proponas fondi?
— repepis Osipov.
— Mi proponas, gesinjoroj, renaskigi asocion de glora
epoko de la unua revolucio, la asocion de la kastelrestaĵoj!
— Kastelrestaĵoj? — tuj komprenis Kiselov. — Ĝi ne
malutilos! Ĉu vi aŭdas, Katrinjo, li proponas la asocion de la kandelrestaĵoj!
Oh-ho-ho! — Kiselov laŭte ridis kaj flustris ion en rozkoloran orelon de la
najbarino, ŝovante la nazon en la ŝultron, de kiu forglitis la bluzeto.
— Kial kandelrestaĵoj? — kontraŭdiris Serebrovskij, —
Ni prenu ion pli originalan! Ni nomu ĝin, hm... asocio, asocio de bajaderoj!..
— Strange! — diris iu dubeme, — Sed ja bajaderoj estas nur
inoj, ni tamen havos ankaŭ ulojn!
— Ĝuste, — konsentis Serebrovskij, — Tiam ĝi estu
asocio... de...
— Jen, Mikaelo Sergeeviĉ, — enmiksiĝis Vinokurov, — Oni
devas inventi ion pli novan! Mi proponas nomi ĝin Asocio de l' Dolĉaj Sonĝoj!
Li ekridis, rigardinte Olga'n. Ŝi kuntiriĝis, tremetante,
kvazaŭ pro la malvarmo. Ŝia kapo estis peza. Ŝi provis movi la piedon kaj la
piedo ekmoviĝis, kiel ligna protezo. Iu, kvazaŭ en nebulo predikis:
— Ni nenion ĝenu!.. Ni malkaŝe kontentigu niajn
bezonojn!.. Drinki?.. Ni drinku! Kaj tiel plu!.. Jen, ĉi tie... Timi unu la
alian oni ne devas! La bezonatan publikon ni varbos, kaj se ili ne iros
memvole, ni devigos!..
Osipov per tremantaj manoj enverŝis en sian glason restaĵojn
de l' madejro. La glaseto falis planken, plende eksoninte kaj frakasiĝinte.
— He, glaseto! — sopireme ekĝemis Osipov. — Kial mi vin
pereigis?
Li subite ekplendis kaj komencis ploregi super la disbatita
glaseto, kvazaŭ super la mortinta infano... Murmurante ion, li subrampis la
tablon por kolekti la pecetojn, sed subite ŝovis sin ĉi tie en la genuojn de
Anna Petrovna kaj vomis sur ŝian robon. Malŝateme forskuante la vomaĵon, sed
seninsulte, Anna Petrovna leviĝis. Bobrov prenis ŝin subbrake kaj kondukis en
la dormoĉambron.
El la antaŭĉambro eliris Ĉernjaev kun triumfa mieno. Li
kunvenigis tri nekonatajn virinojn. La viroj aŭdigis aprobajn ekkriojn.
— De kie vi ilin altrenis? — kriis Kiselov,
formoviĝante de sia Katrinjo, kiu tuj transbalanciĝis la alian flankon, al la
maldekstra najbaro.
— He, ne gravas, de kie mi ilin altrenis! Diablo helpu
vin! Prenu kaj ĝuu!
Olga kaptis la manon de Vinokurov.
— Ni foriru! Ni tuj revenu hejmen! Ĝi estas abomene! Mi
ne povas! Vi devas! Mi ne sciis!.. Tuj!.. — murmurante neligitajn vortojn, ŝi
ekploris.
— Absurdo! — interrompis ŝin Vinokurov, — Absurdo! Ni
nur iros la alian ĉambron. Ili restu ĉi tie! Ni foriros kaj venos tien, kie
mankos tiuj malsobraj vizaĝaĉoj!
Li helpis al Olga leviĝi kaj forlogis ŝin en la malluman
gastoĉambron. Post ili leviĝis ankoraŭ du paroj. Serebrovskij silente montris
al ili la pordon, drapitan per la peza pordokurteno en la kontraŭa direkto de
la gastoĉambro kaj iris mem tien kun Zoja. Nun en la manĝoĉambro restis solaj
viroj kaj tri publikulinoj.
— He, rapide, senvestigu vin, karulinoj! — laŭte kriis
Popov, kaj malpacience, ĉirkaŭkaptinte unu el la knabinoj kaj sidiginte ŝin sur
la genuojn, komencis fortiri de ŝi la bluzeton.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1929.
Dudekkvin tagojn daŭris la striko. Se ne malhelpus
socialdemokratoj, la administracio kapitulacus ankaŭ ĉi-foje!
Sed hieraŭ mi propraokule vidis, kiel estas efektivigataj la
perfidoj.
Ni kun Erich estis veturontaj kunsidon de la
arbitr-komisiono. La perfidema berlina ĉielo donacis al ni neĝan ventegon. En
krepusko de la griza tago la kvazaŭ lanugaj blankaj metalfadenoj ŝajnis esti
arĝentaj ornamaĵoj de la kristnaska abio. La fleksiĝintaj pro malvarmo arganoj
mirigite eltiris la kolojn, aŭskultante, ĉu ie ne ekpepos iu vekiĝinta
vagoneto? Sed la vagonetoj, zorgeme enkovritaj de la vento en neĝokovrilon,
dormis kune kun la reloj en disfositaj tranĉeoj. En la krepuska aero tumultis
la homamaso kaj aŭdiĝis interparoloj. Kurbiĝinte kaj dancetante, tenante per
unu mano la biciklojn, la laboristoj atendis surstrate la rezultojn.
Por unu minuto ni haltis apud la distribuejo de internacia
Laborista Helpo. Super la enirejo pendis rado kaj la devizo: «Die IAH
verschickt die Kinder der Arbeiter». Al la pordo en ĉeno tiriĝis infanoj kun
malsanaj okuloj. Berta klopodas apud la kaldrono kun grandega kulero. Ŝi kaj
ŝia Otto neniam lacas! Jen kiun oni povas envii! Ili estas ĉie, kie oni bezonas
ilin! Ili faras neniun diferencon inter la siaj kaj fremdaj.
— Bonan tagon, Berta!
— Bonan tagon, Vitalij! Se vi deziras, mi diros al vi
la rusan proverbon! «Polno, prat, moljodec, ti vetj ne djevica!»..
Ĉu ŝi diras tion speciale por mi, aŭ nur pro lernado de la
rusa lingvo? Mi estis ekridonta, sed ŝi minace fingroskuis.
— He, ne tordu la voston, Vitalij! Konsentu, ke via
vizaĝo aspektas sufiĉe strange! Ĉu vi scias, kiom da tagmanĝoj ni disdonas? Ĝis
sescent tagmanĝoj ĉiutage! Kiel oni diras ĝin ruse? Funt izjuma?
Kaj Berta tuj forgesis min. Iu maljunulino eldiris timon, ke
finfine la tagmanĝoj ne sufiĉos. Ĉu ne pli bone estus ĉesigi la strikon? Pri
tio jam delonge diras al ŝi la pastro!.. Sed Berta havas akran langeton.
— Ĉu ofte li vin vizitas, Frau Genzel? De la laboro
forlogas? La infanoj, certe, ploregas, dum li al vi la Sanktan Skribon predikas?..
Sed se vi unufoje batus lin per karbŝovelilo sur la kalvon?!.
Berg deklaris en la kunveno:
— La pariza konstrufirmao duobligis ĉe
metropolitenkonstruo la laborproduktivon. Ĝi metas nin en malprofitan
situacion. 50% de laboristoj estas senĝene eksigeblaj. La ceteraj, faros la
saman laboron, kiel ĉiuj antaŭaj.
Ĉi-foje mi ne retenis min. Mi forgesis, ke mi estas en la
kapitalista lando.
— Ĝi estas senhomeco! — diris mi.
— En USSR ankaŭ ekzistas la raciigo! — ironiis Berg.
Erich respondis anstataŭ mi:
— En USSR la laboristoj laboras por si mem! Kaj ĉi tie
por viaj poŝoj, sinjoroj burĝoj!
Berg indiferente levis la ŝultrojn. Li proponis la liberan
elekton: pligrandigon de la labornormoj ĉe la sama salajro, aŭ malpligrandigon
de la salajro ĉe la samaj normoj.
— Kamaradoj socialdemokratoj min subtenos! — kapmontris
li la benkojn, kie amasiĝis dikegaj grasaj nukoj.
Kiam ni estis elirantaj de la kunveno, subpremitaj per la
kapitulaco sen batalo, nin oni superŝutis per la insultoj.
— Lakeoj! — oni kriis al ni, supozante, evidente, ke ni
estas la sindikataj funkciuloj, — gardohundoj!
Social-demokratoj elflugis el bierejoj por nin helpi,
opiniante, ke ni bezonas ĝin. Sed al la unua miskompreninta alkurinta
socialisto, Erich sigelis sonan vangfrapon. Ĝuonte grandan skandalon, mi subite
estis devigita fermi la okulojn pro hela elektra lumo.
— Zurück!
Antaŭ mi, kiel minaca averto, staris policano.
Punkto, mia kara sovetia civitano! Vi venis Berlinon por
studi konstruadon de la metropoliteno, sed ne por promeni tra la laboristaj
kvartaloj. Se vi havas vespere neniun laboron, verku romanojn! Ĝi, almenaŭ, ne
maltrankviligas sinjoron Zergiebel kaj ne detruigas la animan trankvilecon.
Cetere...


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Dume Vinokurov estis konsolanta Olga'n en la gastoĉambro. Ŝi
ne plu ploris kaj nur plendis, alpreminte sin al lia ŝultro kaj malhele
sentante malagrablajn pensojn, naĝantajn en la kapo.
— Dio mia, kia abomenaĵo! Por kio vi min venigis ĉi
tien?
— Bagateloj, Olga Alekseevna! Lasu ilin amuzi sin! Ĝi
ne estas nia afero!
— Oleg Jurieviĉ, karulo, mi estas tiel malfeliĉa! Ja
tio nomiĝas, el fajro en flamon!.. Aŭskultu, mortigu min! Vi havas la
revolveron. Ni eliru la kampon. Vi pafos min kaj al ĉio la fino! Neniu ekscios!
— He, lasu, Olga Alekseevna! Ĉu la edzo ne amas vin?
Diablo lin prenu! Ĉu li estas sola viro en la mondo?
Vinokurov ĉirkaŭprenis Olga'n kaj ĉiam pli forte alpremis al
si. Ŝi ektremis.
— Ne!.. Ne faru tion! Mi timas!
— Absurdo! Mi nenion al vi faros. Vi simple plaĉas al
mi!..
Olga por unu minuto silentiĝis.
— Mi estas tute sola! Ĉirkaŭ mi estas plena
indiferenteco, aŭ jen simila abomenaĵo!..
— Vi ne pravas, Olga Alekseevna! Ekzistas ankoraŭ io.
Ekzemple...
Vinokurov rapide sin klinis kaj penetrigis la lipojn en
molajn lipojn de Olga. Ŝi ne kontraŭstaris. Kun ĉiu sekundo ŝi pli akre sentis
venenan fluon de la vira pasio. Ĉiam pli forte sin kaptis la timo kaj tamen ŝi
ne povis fortiri siajn lipojn.
— Ne faru tion, karulo, mi petas!
— Kion vi timas? Neniam mi prenas la virinon sen
konsento.
Tamen Vinokurov ne plu kontentiĝis je la kisoj. Ŝi
ekkonvulsiis en liaj brakoj.
— Ne, ne, vi ne rajtas tion fari! Mi ne permesas!.. Ĉu
vi aŭskultas, mi ne permesas!..
— Sen bruo!.. Nin oni povas aŭdi! Mi ne ekposedas vin!
Mi simple deziras tuŝi vian korpon!
Per subita movo li disŝiris sur ŝi la suban tolaĵon. En la
ĉambro iu ektimigite ekkriis. Olga elŝiriĝis kaj, alkurinte la pordon, ŝaltis
la lumon. Profunde en angulo de la pluŝa divano, kun larĝe malfermitaj, plenaj
de timego okuloj, sidis tie Vera Velikonskaja.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1929.
Mi tagmanĝas en malgranda restoracio nemalproksime de mia
loĝejo. Mi ŝatas ĝin pro la verando, elstaranta super Spree. Dum varmaj tagoj
la publiko ne sidas en la sufokaj salonoj kaj ĝuas la freŝan aeron. Por
oportuneco de la vizitantoj, la verando estas disigita en apartaj kabinetoj.
Disigas ilin tamen nur maldikaj lignaj vandetoj.
Hodiaŭ, dank' al tiuj vandetoj, mi estis aŭskultanta
interesan interparolon. Parolis, evidente, kvar personoj. El ili tri personojn
minimume mi konas. Kiam ili estis enirintaj sian kabinon, la maljunula voĉo,
jam aŭdita de mi unufoje en Admirals-Palast, diris:
— Mi petas, sinjoroj, konatiĝi: sinjoro Seleznjov! Ni
servis iam kune en la sama regimento en Siberio. Energia kaj brava estis la
oficiro!
Responde mi aŭdis vere tre strangan ridon. Iu duonvoĉe
rimarkis:
— Por kio memori la pasinton? Via fratino insiste petis
min: igi vin pli mediti pri la estonto de via filino, ol pri via propra pasinto.
Ĉi tiu memfida voĉo ŝajnis al mi tre bone konata, sed
strange sonis la rido. Mi neniam aŭdis, ke la homo, posedanta ĉi tiun voĉon,
ridis.
— Pri la estonto de la filino? — ekspiris la maljunulo,
— Kion do pensi pri ĝi? Ĉu mi pensu, ĉu ne, tutegale! — Kaj li turnis sin tuj
al la kunparolantoj:
— Tio estas inĝeniero Berg, sinjoro Seleznjov. Li estas
socialisto, sed la homo, iom konata al vi.
La voĉo de Berg flankiĝeme kaj afable rimarkis:
— Mi petas, sinjoro Seleznjov, atenti, ke min interesas
nur la praktika flanko! Interalie, demando pri la koncesioj. Ni esperas. Kio
koncernas la politikon...
Seleznjov denove ekridis kaj la rido denove eksonis
eksterordinare por ĉi tiu konata al mi voĉo.
— La politiko estas koncentrigita ekonomio, — diris
Lenin! Ĉu, vere, Genosse?
— Mi estis nur esprimonta la penson, ke la politikon ni
havas nian propran! La kontrakton kun vi ni povas fari nur ĉe la certaj
kondiĉoj!
— Nature! Iam poste ni pridiskutos niajn familiajn
aferojn!
Mi komprenis eĉ nek unu vorton plu. En la najbaran kabineton
eniris, ŝajne, ankoraŭ du personoj kaj oni ekparolis france. Mi tuj eliris el
la restoracio kaj kelkajn horojn staris sur la trotuaro. Al mia miro, neniu
aperis. Perdinte la paciencon, mi reeniris, sed ili jam mankis.
 
...de aprilo 1929.
Mi dediĉas la tempon por la pasinta jaro lastfoje.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
La printempo komenciĝis subite kaj frostaj ventaj tagoj
ŝanĝiĝis je hela varma vetero. La neĝo estis rapide degelanta, nudigante la
malsekan teron kaj la homoj piedpremis fluidan kotaĵon sur la pavimoj,
dispremante ĝin per la galoŝoj. Vitalij kun Ivagin estis traŝovantaj sin tra la
homamaso en Oĥotnyj Rjad. La hela suno
kvazaŭ ora dukato pendis en la aero kaj amikece grimacante ĉirkaŭverŝis la
homojn per varmoondoj. Ivagin paŝis vigle kaj aspektis dank' al sia studenta
ĉapo kun teknika insigno kaj mallonga konsumiĝinta jako, tute knabece. Senbrova
larĝa vizaĝo kun miopaj okuloj karese ridetis renkonte al la suno. La grandaj
oreloj, elstarantaj el post la ĉapo, iom movetiĝis.
— Diablo scias, kiel bone! — rikanis li, montrante la
dentojn.
Vitalij brue enspiris la sunan aeron kaj ekridis.
— Ni, Ivagin, staras nun sur tiu sama loko, kie
troviĝos la metropolitenstacio «Oĥotnyj Rjad».
— Nun mi komencas ĝin kredi! Se Zorin estas forveturonta
eksterlanden, do ni havos la metropolitenon! Ha? — ŝercis Ivagin.
Super Oĥotnyj Rjad pendis bruego. La degelintaj komercistoj
sidis sur lignaj kestoj kaj kriegis:
— Kiu do bezonas la kokon?
— Anseron mi vendas malkare, anseron!
— Terpomo, terpomo!..
Ankoraŭ demalproksime ekvidis Vitalij ruĝebluan nubon de
aerglobetoj, balanciĝantan super la kapoj.
— Haltu, Ivagin! Mi aĉetos al la filino donacon por
adiaŭo!
Invalido en griza palto el soldata drapo kaj sen ĉapo, estis
sieĝata de la homamaso same diverskolora, kiel liaj globoj. Luksa sinjorino en
astrakana mantelo kaj elegantaj gantoj estis tiranta de li longan verdan
kolbason, penantan forflugi ĉielen. Samloke marĉandis malriĉe vestita virino en
mallonga konsumiĝinta jaketo. Maljuna avino, envolvita en grandega truiĝinta
ŝalo, petis rabati dek kopekojn.
Vitalij elektis helan ruĝan globon, ridetante ligis ĝin al
la butono kaj estis jam forpaŝonta, kiam denove subite haltis. Juna bubo en
grasmakulita jako turnis en la manoj bukedon de galantoj.
— Nu, denove li haltis! Ha? — miris Ivagin.
— Jen la galantoj!.. — konfuzite ridetis Vitalij.
— Ha?
— Ke aĉeti...
— Al kiu?..
Vitalij mallevis la kapon, kvazaŭ estus al li honte.
— Al la edzino!
Ivagin varme ridetis.
— Aĉetu kaj ni iru rapide! Mi deziregas manĝi!
Ĉe Ivagin, en lia ĉambraĉo en la sesa etaĝo, Vitalij faris
tri paŝojn tien kaj tri reen, ĝuste de la pordo al la fenestro, kaj rapideme
parolis, dum Ivagin estis formanĝanta la malgrasan supon:
— Ĉu vi komprenas Ivagin, iu diablaĵo al mi okazas!
Senrezulte pasas la laboro!
— Ĝi estas malpli bone! Ĉu vi ĉiam pri la eksterlando
revas? Ha?
— Diablo ĝin scias! Eble, jes! Precipe en la lasta
tempo! Ja, vere, ĝi estas granda okazintaĵo! Antaŭe mi tion ne multe meditis.
Ĉu vi scias, ĝi estis neatendite kaj ĝis la lasta tago, jen ĝis hieraŭ, ĝis mi
la pasporton ricevis, mi ne kredis!.. Sed nun, jen estas ĝi!..
Vitalij elpoŝigis la ruĝan libreton kun ora sovetia blazono
sur la eksteraĵo.
— Montru, ĝi estas interese! — eldiris scivolemon
Ivagin kaj transrigardis la maldekstran brakon. — Franclingve, vi diras, oni
skribas? Ha? Nu, sekve, vi duone estas jam eksterlandano! Ĝi ne gravas! Vi
taŭgas por tia afero! Ĉu ni konstruos la metropolitenon laŭberline, aŭ laŭparize,
mi opinias, ne tio estas grava! Gravas tio, ke ni mem ĝin konstruu kaj neniujn
koncesiojn! Ha? Ĝi, amiko, estas facile, arendigi tion al la fremduloj! Ne, ni
lernu de ili, sed konstruu per la propraj fortoj. Ha? Vi kiel opinias?
Ivagin gaje ekridis, leviĝis, metis la manojn sur la
mallarĝajn ŝultrojn de Vitalij.
— Jen kio, amiko! Mi konas vin, kiel min mem!
Senpartiulo vi estas, sed tute nia! Mi ankoraŭ konsilas al vi: se vi havos
liberan tempon, ne vizitaĉu vi la drinkejojn! Pli proksime al nia frato, al
laboristo vin tenu! La propagandon tie vi ne aranĝu (sufiĉas sen vi), sed kun
la germanaj kamaradoj amikiĝi, ekvidi, kiel ili vivas, al ili pri ni rakonti
kaj al ni poste pri ili, ĝi estas laŭ mi, via devo!
— Bone! — diris Vitalij, — la konsilon vian mi elkore
akceptas! Sed via propra afero, Ivagin, min serioze zorgas. Ni amikiĝis kaj via
sorto ne estas indiferenta por mi. Se la Kontrolkomisiono viajn rajtojn ne
redonos al vi?
— Do kio sekvos? Ĉu la revolucio pereos? — mokeme
interrompis Ivagin, — He, vi!
Vitalij eksentis sin ofendita, sed tro amikece kaj simple
etendis al li Ivagin la manon.
— Donu la viajn kvin!
Kiam Vitalij estis revenanta hejmen, Moskvo estis plena de
la varmaj sorĉoj. La ĉielo, kvazaŭ sur bele ilustritaj poŝtkartoj, estis
delikate sorpkolorigita. Blueta vualo de la nebuleca aero moligis konturojn de
la novaj ok- aŭ deketaĝaj konstruaĵegoj. En nigraj vitroj de la domoj purpuris
ankoraŭ lastaj rebriloj de la foriranta suno, kaj sur Tverskaja jam estis
ekflamantaj la lanternoj. Amasoj de promenantoj knedis kotan fluidaĵon sur la
trotuaroj. Razita nepulo en printempa mallonga palto kaj mola
ĉapelo sin klinis al sia kunulino en astrakano kaj eksterlandaj diafanaj
ŝtrumpoj. Kaj post ili proleta studento en truiĝinta jako kun levita kolumo kaj
en konsumiĝintaj ŝuoj, trenis subbrake la amikinon samkursaninon en malkara
ruĝa ĉapeleto. Diverskolora, multfarba moskva homamaso!..
Vitalij ŝatis la moskvan straton, precipe vespere. Venas tia
horo, kiam Moskvo konkeras vin per sia ĉarmo. Tiuhore ĝi estas antikva
maljunulino, silente atestanta la malhelan historion de la rusa popolo (pri tio
ĉi parolas la mistera kremlo kaj nigra horloĝo kun flavaj montriloj sur Turo de
l' Savonto, pri tio rakontas muskokovritaj muroj de Kitaj-Gorod, en la grundon
kreskinta antikva diversfarbe kolorigita templo sur la Ruĝa Placo, malrektaj
stratoj kaj stratetoj). Sed, samtempe, en la elektraj ciferplatoj de la rondaj
horloĝoj ĉe la stratkruciĝoj, en la iluminitaj fasadoj de grandaj institucioj,
en blekado de l' aŭtobusoj kaj sonorego de l' tramoj, en lumaj vitraj muroj de
la novaj magazenoj, kluboj, uzinoj, oni sentas spiron de iu nova kulturo.
Ĝuste en ĉi tiu horo oni emas observi la elmetitajn antaŭ
kinejoj kaj teatroj afiŝojn kaj, hezitante, elekti, kio estas hodiaŭ vizitenda.
Ĉu aŭskulti la grizharan maljunan «Faŭston», ĉu spekti la faman dramon el
tempoj de la civita milito «Lubov Jarovaja», ĉu amuzi sin senmedite en la
opereto aŭ «Musik Holl?»...
Sed Vitalij nenion estis vizitonta hodiaŭ. Li deziris pasigi
la lastan vesperon en la familio. Li enpense adiaŭis Moskvon. Li iris nun en
antaŭurbo, en malhele lumigitaj stratoj, enrigardante vizaĝojn de la
renkontataj paroj, kvazaŭ penante forporti kun si ilian bildon. La pensoj
duoniĝis kaj certagrade li jam sentis sin eksterlande.
Suprenirinte la ŝtuparon, Vitalij neatendite trovis sur la
pordo seruron. Treege mirigita, ĉar Olga neniam forlasis la infanon, li iris al
la najbaroj. Tiuj transdonis al li la ŝlosilon kaj la mallongan letereton:
«Je la naŭa horo mi forveturis vesperfesteton. Mi estis
atendonta vin, sed Vinokurov min treege rapidigis. Mi riskas forlasi Injon,
esperante, ke vi de minuto al minuto venos. Tamen mi estas maltrankvila kaj
petis la najbarinon ĉiuokaze de tempo al tempo eniri la ĉambron. Olga».
Vitalij embarase staris kelkajn sekundojn, kaj, kvankam en
la letereto estis klare montrita la forveturhoro de Olga, li tamen demandis:
— Ĉu ŝi delonge estas for?
— Ne, nur ĉirkaŭ dudek minutoj, ne pli.
Vitalij malŝlosis la pordon kaj ŝaltis la lumon. La ĉambro
estis malplena kaj regis absoluta silento. Injo dormis, kunpreminte en la mano
la leporeton. La kovrilo forrampis de ŝia ŝultreto. Vitalij alligis la globon
al la lito apud la kaploko kaj, ankoraŭ tenante en la manoj la bukedon de l'
galantoj, ordigis la kovrilon. Aŭskultante trankvilan spiradon de la infano, li
klinis sin kaj delikate tuŝis per la lipoj la varman koleton de l' knabino. Ion
murmurinte, Injo returnis sin kaj malfermetis la okuletojn.
— Paĉjo venis! — ridetis ŝi. — Sed mi ja ne aŭdis, kiel
vi venis! — Ŝi rimarkis en la manoj de Vitalij la galantojn.— Ho! — ekkriis ŝi,
sidiĝante en la lito. — Floroj!.. Kara pacĵo! Ĉu vi al mi ilin aĉetis?..
Plenigita de iu nekonata, eksterordinara sento, Vitalij
etendis al ŝi la florojn. Ili estis aĉetitaj por Olga, sed ĉu ne pli bone estus
aĉeti ilin por la infano?.. Injo, admirinte, alpremis la florojn al la ĉemizeto
kaj ne sukcesis ankoraŭ tuŝeti ilin per siaj etaj fingretoj, kiam la nova
donaco, brilanta ruĝa globo trafis ŝin.
— Paĉjeto! Kara mia, bona mia! Vi al mi ankaŭ la globon
aĉetis!..
Ŝi ekstaris kaj ĉirkaŭprenis lin je la kolo. Envolvinte ŝin
per la kovrilo, li prenis ŝin sur la brakojn kaj silente alpremis al si. En la
kapo naĝis turmentiga nebulo kaj io interrompis spiradon en la brusto. Li peze
malleviĝis kun Injo la seĝon. Ŝi ekbabilis pri okazintaĵoj de la tago,
rakontante al li siajn malgrandajn ĝojojn kaj malĝojojn, kunpremante la
bukedeton de la galantoj kaj karesante lian vangon. Li sidis senmove, laca kaj
senpensa.
— Paĉjo, ĉu vi morgaŭ forveturos?
Li kapjesis silente.
— Je la kioma horo?
— Vespere, filineto.
— Ĉu mi akompanos vin ĝis la stacidomo?
— Se panjo permesos.
Kuntirinte la brovetojn, Injo decide deklaris:
— Mi tute egale akompanos vin! Mi vin tre amas! Kaj ĉu
vi baldaŭ revenos?
— Jes, tre baldaŭ! Vi ne enuu sen mi!
Nun Vitalij estis rigardanta ŝiajn helajn bluajn okuletojn,
ne forturnante sin.
— Kaj ĉu parolontan pupon vi por mi kunprenos?
— Nepre kunprenos, nepre!
Li sidis kun ŝi kvaronhoron, poste metis ŝin la liton kaj
eliris, por prepari la teon. Injo ne dormis kaj atendis lin pacience. Li
trinkigis al ŝi la teon kaj nur post tio ŝi trankvile, kun la rideto, ekdormis.
Olga revenis ĉirkaŭ la unua nokte. Vitalij estis ĵus
ekdorminta, turninte sin al la muro. Kontraŭ lia demando, ĉu estis bona la
vesperfesto, ŝi faris provon rideti.
— Jes, jes, — diris ŝi, — tre bona! — Ĉar li atendeme
silentis, fikse rigardante ŝin, ŝi rapideme aldonis: — Mi petas vin, dormu! Ni
morgaŭ pri tio interparolos.
— Morgaŭ mi ne havos la tempon por interparoli. Mi
forveturos!
Olga nenion respondis, rapide senvestigante sin. Ĉirkaŭ
duonhoro en la ĉambro regis streĉa silento. Vitalij ne dormis. Li meditis pri
Olga. De post kiam li konfesis al ŝi sian perfidon kaj ŝi provis memmortigi
sin, inter ili krom tiu distanco kiu jam ekzistis antaŭe, kuŝiĝis ankoraŭ io
nevidebla. La atenco je memmortigo ne faris al Olga grandan malutilon. Ŝi estis
malsana nur unu tagon kaj per tio ĉi ĉio estis finita. Sed ĝi lasis en ŝia
animo iun postsignon. Olga ĉirkaŭmetis iun ensorĉitan cirklon kaj fariĝis tute
nealirebla.
Vitalij, sentante sin kulpa, kelkfoje provis solvi la krizon
kaj estis kun ŝi delikata, kiom li kapablis. Sed nenio helpis. Olga
enprofundiĝis sin mem kaj ĉiam kvazaŭ atendis ion decidan. Vitalij kompatis
ŝin, kunsentis, sed eĉ timis montri al ŝi tiun ofendan kunsenton.
Li maltrankviliĝis, aŭdinte la subprematajn singultojn.
Detenante la spiradon, li kuŝis kelkajn minutojn silente kaj kiam la singultoj
ripetiĝis, li vigle alkuris al Olga. Ŝi senparole alpremis sin al li, enŝovinte
la malsekan pro larmoj vizaĝon en lian bruston. Maltrankviligita, li tamen ne
kuraĝis demandi kaj nur silente karesis ŝiajn harojn. Olga fine komencis
rakonti:
— Kia abomenaĵo! — flustris ŝi kun ploro. — Kia
abomenaĵo!.. Se mi scius, kiom da malnobleco povas enlokiĝi en la homa animo...
Vitalij, detenante batadon de la koro, kaj streĉinte la
atenton, aŭskultis.
— Kion li faris al vi?
— Kara mia, ne maltrankviliĝu, mi petas vin! Nenio
ankoraŭ okazis!
— Do?..
Kaj ĵus kompreninte, ke ankoraŭ nenio okazis, Vitalij ĉesis
aŭskulti Olga'n. Li sentis, kiel en lia kapo kunpuŝiĝis, kvazaŭ ĉe la
vojkruciĝo kelke da pensoj. Olga rakontis ĉion laŭ la ordo (ŝi havis tian
kutimon). La pensoj de Vitalij disputis unu kontraŭ la alia:
«Via edzino apenaŭ ne estis perfortita!»
«Jes, mi scias. Ĝi estis atendenda».
«Vi, ŝajne, ne estas per tio prizorgita?!»
«Sed, ja finfine oni nenion al ŝi faris!»
«Kaj se oni farus!»
«Ĝi estus la plej bona leciono!»
«Por ŝi — jes, sed ĉu ĝi estas al vi indiferente?»
Vitalij sentis pikon en la koron kaj, returninte sin al
Olga, interrompis ŝin:
— Rakontu, kiel li kondutis en la komenco?
— Komence li kondutis tute konvene. Multe pli bone, ol
tiuj aliaj... Tie regis tia malĉasto!.. Li sola ŝajnis esti preskaŭ sobra kaj
mi esperis lian prudenton...
— Kaj vi mem?..
— Aĥ, mi mem estas pri ĉio kulpa!.. — Olga profunde
ekspiris kaj ekploris, — mi respondis liajn kisojn!..
— Kia do malprudenta vi estas! — kun delikata riproĉo
diris Vitalij.
— Jes, jes! Sed mi ne sciis... Mi supozis... Li promesis...
Kaj misuzante la vortojn, ofte perdante la sencon, Olga
estis pentranta antaŭ li bildon de la sceno en la gastoĉambro. Vitalij deturnis
sin al la muro kaj silentis. La pensoj daŭris interparoli:
«Ĉu vi vidas, kiel kondutis via edzino? Ŝi, sekve, vin tute
ne amas! Ĉu vi ne ĵaluzas?»
Vitalij ree eksentis facilan pikon, sed tiel malproksiman
kaj malfortan, kiel alportita per vento el post rivero la krio.
«Mi ja mem kulpas antaŭ ŝi sammezure!» — rapide respondis
anstataŭ li iu.
«Do, vi opinias, ke ŝi pravas, kaj tio ne ofendas vin?..»
«Min ofendas?.. Ne, tute ne!»
«Sed ĉu vi ne komprenas, ke ŝi estas nur la kaptita viktimo?
Ĉu vi ne sentas, kia disrompo estas en ŝia animo? Ĉu vi ne kompatas ŝin?...»
Kaj, kvazaŭ ripetante ĉi tiun penson, Olga enrigardis lian
vizaĝon per la larmoplenaj okuloj kaj sopire demandis:
— Karulo, ĉu vi min ne kompatas?..
Li tuŝetis ŝian vangon.
— Jes, Onjo, mi kompatas! Estu certa, ke mi ne lasos
ĝin tiel! Morgaŭ mi havos ankoraŭ tempon ĝis la vespero.
Olga ektimigite formoviĝis.
— Ne, ne! Pro dio ne faru tion! Kio ajn, nur ne tio. Mi
petegas, al neniu nek unu vorton!
— Onjo, kiel do? — embarasiĝis Vitalij. — Ja oni devus
ĉion malkaŝi!.. Vi ĉeestis tion. Vi povas ĉion atesti...
— Karulo! Mi petas! Mi tre petas! Nenion al neniu diru!
Vitalij ne respondis.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1929.
Do mi adiaŭas Germanion. Stettinon estas forsenditaj miaj
valizoj, Moskvon — la telegramo kaj mi mem transveturas la germanan grundon
lastfoje. La berlina polico povas esti kontenta. La agento de Komintern
forlasis la metropolon. Anstataŭ li en malnovaj germanaj provincoj aperis
fremdlanda turisto, uzanta la lastajn tagojn de sia restado en la demokratia
respubliko por vizito de vidindaĵoj. Efektive, mi la tutan jaron loĝis en
Berlino kaj nun mi unuafoje vidas Germanion!
Jen estas Danzig. Antikva belega urbo ventumas sur min per
ĉarmo de la malnova fabelo. Oni povas forgesi pri la kapitalisma epoko, vagante
tra ĝiaj mallarĝaj stratetoj, — tiom maloftaj estas ĉi tie eŭropaj konstruaĵoj.
La mezepoko, profunda, muskokovrita mezepoko rigardas min el la gotstilaj
fenestroj. La mezepoko estas sentata en la akropintaj tegolaj tegmentoj, en
feraj pivotoj, en skulptitaj ornamoj sur la antikvaj nigriĝintaj brikaj domoj,
la mezepoko vidiĝas en mallarĝaj arkoj, en kolosaj, forirantaj ĉielen
preĝejturoj, en ŝtonaj verandoj antaŭ la loĝejoj. Ĉiun kvaronhoron la
turhorloĝo muzikas simplan kaj samtempe tian kortuŝan melodion. Nigraj kanaloj
kun bordero el gisa balustrado tratranĉas la stratojn kaj en ilia nigra akvo
tremas lanternaj fajroj. Neimageble dikaj cibolvendistinoj kaj kamparanoj,
venintaj ĉi tien por vendi brasikon, estas mirinde apatiaj. La vivo dormetas en
tiu ĉi malnova urbo...
Cetere mi, ŝajne, eraras!.. La antikvaj blazonoj de iam
enirintaj en «Hansa» liberaj urboj preskaŭ forviŝiĝis; en la plej eleganta
konstruaĵo «Artus-Hof» troviĝas la borso; interne de la historia «Hohtor»
enlokiĝis la vaporŝipa kompanio; kaj en mezepokaj drinksalonoj kun malaltaj
plafonoj aranĝis sin superverŝitaj per la lumo restoracioj. En la ĉirkaŭaĵo de
la malnova urbo, sur la bordo de tiom trankvila ĉi tie maro, pitoreske kuŝigis
sin ludil-urbetoj kun kartludejoj. Ili estas speciale kreitaj por la venanta ĉi
tien de la tuta mondo burĝaro. Ĉi tie dum tagnokto tondras la muziko, la bordo
estas superverŝita per milionaj fajroj, ĉi tie regas la mono, hazardludo kaj la
virina korpo!.. Ne plu ekzistas la antikva beleco! Ĉie regas la malĉasta
nuntempo!
...Mi balanciĝas en motorboato. La bordo brulas en ĉiuj
koloroj de la ĉiela arko. Mi rigardas jen la bruantan brilantan kajon, jen la
malluman, superŝutitan per la steloj ĉielon, jen la senliman iom ŝaŭmantan
maron. Mi aŭskultas la sonojn de «charlstown»...
Ne, eĉ la operetaj melodioj eksonis sopireme kaj en taktoj
de la «charlstown» ventumas hodiaŭ la malgajo...
 
La 30 de aprilo 1929.
Ĉi tiuj linioj estas dediĉataj al vi, Alice, sed vi neniam
estas ilin legonta. Kial, miras vi. Ho, ĝi estas simple! Forlasante vian
patrion, mi deziras interparoli intime kun tiu Alice, kun la antaŭa. Alice de
la hieraŭa tago min ne komprenos. Cetere, mi ne tute kredas, ĉu ekzistas du
Alice'j. Iam mi sonĝis, ke mi havas du Olga'jn. Ĝis nun mi ne scias, ĉu ĝi
estas fakto?..
Ĉu estas eble renaskigi nun la trairitan de ni vojon, tiel
luman kaj helan, kiel ŝtala strio sur la malluma ĉielo? Ĉu estas eble rememori
ĉion, kio okazis? Ĉu estas eble haltigi tremon de la koro kaj enpugniginte sian
volon, igi sin forgesi pri la vundo, kiu ankoraŭ tranĉas la konscion per peza
doloro?.. Ne skuu riproĉe la kapon! En tiu ĉi momento mi tutkore apartenas al
mia amo...
Nu, jen, mi provas. Mi rememoras mian tritagan promenon sur
Volga. Blanka larĝflanka vaporŝipo, brilanta pro la pureco, kiel pargeto de la
berlinaj mastrinoj, ĉiuvespere lumanta en fajroj, kiel superverŝita per la
reklama lumo Friedrichstrasse. Sur vakstolaj tapiŝetoj de la koridoroj senbrue,
kvazaŭ pneŭmatikoj sur la asfalto, glitas la oficanto kun tuketoj subbrake kaj
kun tremantaj rondformaj tekruĉoj sur la metalaj pletoj. Sonas arĝentaj
sonoriloj kaj tiu sono malaperas en molaj tapiŝoj de la unua klaso (ĉu vi ankoraŭ
memoras la Schloss'ajn gobelenojn?). En la salono, kie sonoras lustroj kaj en
bluaj vazoj sidas purpuraj rozoj, la helbruna fortepiano kun orsimilaj
kandelingoj aŭdigas malaltajn densajn akordojn. Sur la larĝaj ferdekoj briletas
malgrandaj lampetoj kaj laŭsomere vestitaj festaj ornamitaj knabinoj ridas
duonlaŭte. Kiu estas ili, ĉi tiuj nekonatulinoj en helaj roboj? Pri kio
flustras al ili, sin klininte al la oreloj mem, ebriigitaj per la varma vespero
junaj viroj? Kio okazas post la silkaj kurtenoj, kiam la virina mano por unu
minuto malfermetas la fenestron kaj tie vidiĝas blueta duonlumo? Kio okazas tie
post la seka krako, kun kiu fermiĝas ligna netravidebla krado de la fenestro?
En ardo de la malleviĝanta somera nokto la rivero ventumas
freŝecon de nefinfalĉitaj herbejoj kaj narkotantan aromon de la kampofloroj.
Dum la vaporŝipo staras en golfo senmove, kiel arboj de Tiergarten en silenta
nokto, aŭdiĝas de la rivero, kune kun regulaj plaŭdiĝantaj eksvingoj de
remiloj, fragmentoj de la knabina rido, ŝercoj, konversacioj, kantoj. La nokto
venas senbrue kaj delikate, kvazaŭ kara amata virino kaj kune kun la nokto
eniras la animon stranga sopiro, neklara, nebulaj deziroj, pro kiuj kunpremiĝas
la koro...
Kial mi ĉi tion rememoris? Kiel ĝi rilatas al vi?.. Alinjo!
Ne, ne Alinjo! Kaj eĉ ne Alice! Genossin Berg! Ĉu vi memoras tiun plenan de
vivo tagon, kiam leterportisto alportis al vi el malproksima lando la
malgrandan poŝtkarton kun volga vaporŝipo?
Ho, Genossin Berg! Vi, eble, jam amas la alian kaj estas
plena de sorĉoj de via nova sento? Eble la alia estas por vi kara kaj vi donas
al li viajn kisojn kaj la feliĉan ridon? Tiuokaze vi ne komprenos tiujn
liniojn!..
... Ardaj tagoj kaj sufokaj vesperoj en pinarbaro. Varmega
suno, bruliganta la korpon ĝis la ostoj, bruniganta la vizaĝon kaj blankiganta
la harojn kaj okulojn. Furioza galopado en la arbaro sub la komenciĝanta
pluvego, rulado de tondro kaj sagoj de fulmoj meze de mallumo kaj batantaj sur
la okulojn branĉoj. Ĉarmo de la krepusko, kiam la ĉevalo kun mallevita
kondukilo lace paŝas sur la malseka herbo kiam la suno, por unu momento,
aperinta apud la horizonto el post forfluganta nubego, malleviĝas,
rozkolorigante la firmamenton. Signaloj de la kampadeja trumpeto sur bordo de
la silenta profunda lago inter kamptendoj, en kiuj oni dormas preskaŭ sur la
tero, sur freŝa fojno...
Tiam interrompiĝis nia korespondado. Al la alia estis
fordonita koro, kaj la malproksima korespondantino Alice Berg restis nekonata
kaj fremda...
... Ho, mi ne tuj komprenis vian ĉarmon! Mi ne tuj permesis
enforĝigi min en katenojn de la turmentiga pasio! La unuaj renkontoj ne havis
intiman karakteron, tamen ili kunfandis nin en unu tuton. La malplej eta tuŝo
de viaj fingroj emociigis min kaj mi sciis, ke mi estas dezironta ĉiam pli kaj
pli. Tiutempe ni amis ne kun egala forto kaj ne same. Perdante la konscion, vi
svenis en miaj brakoj, malfortigita de la unuafoje eksciataj deziroj. Vi
suferis kaj turmentiĝis, sed mi serĉis la solan ĝuon. Ho, mi bonege komprenas
nun, ke en mia unua kiso estis pli da ofendo, ol de l' kareso!
«Admirals-Palast», «Die Bajadere», «Variété», pluŝo kaj oro,
gigantaj lustroj, molaj seĝoj, spegulantaj salonoj de l' koridoroj, kie
ĉiuflanke oni vidas sin mem... Interparoloj de niaj manoj kaj kaŝaj ĉirkaŭprenoj
dum la spektaklo, kiam en la salono kaj loĝioj estas mallume. Elektraj fluoj
tra la tuta korpo kaj plioftiĝanta batado de la koro. Dezirego alpremi sin unu
al la alia, kiel eble plej proksime, sin dronigi en la senfunda akvo!..
Mi admiris graciecon de viaj gamboj, vian elastan talion, mi
sentis tra ŝtofoj de viaj roboj delikatan haŭton de viaj brakoj kaj mi deziris
ĉiam pli!.. De la unuaj timemaj tremetantaj kisoj ĝis la furiozaj pasiaj
karesoj estas nur unu paŝo. Kaj ni havis tiajn rendevuojn, kiam la knabinoj
fordonas sin la tutajn, forgesante pri la moralo, pri postsekvoj, pri honto,
pri ĉio en la mondo. Scias mi, ke ankaŭ vi povus fordoni vin al mi. Sed ni
haltis ĉe la limo.
Ĉu vi memoras la vesperon en Grunewald post la sport-festo?
Ĉu vi memoras la malsekan nebulon, leviĝintan el la lago? Ĉu vi memoras, kiel
reĵetinte malantaŭen la kapon, vi respondis al mi per longaj varmaj kisoj,
kiel, alpreminte mian kapon al via brusto, vi kisis mian vizaĝon kaj miajn
harojn?. Ĉu vi memoras ĉi-ĉion?..
Kaj ĉu vi memoras ankoraŭ la frostan ventan tagon en la
februaro? Kie vi estis dum ĉi tiu vespero?.. Superkovrita de la neĝo Tiergarten
kuŝis antaŭ mi. Super mi estis la ruĝa ĉielo. Apude, post la barilo, ĝembojis
sirenoj de aŭtomobiloj kaj flavaj fajroj estis ekflamantaj en la plidensiĝanta
krepusko. Vi ne venis... Adiaŭ!
 
... La 1-an de majo 1929.
Ĉi tie kunfluiĝas la pasinto kun la estanto. Sed la romano
ne estas finita. Ĉu mi fariĝis Vitalij Zorin, aŭ inverse? Tio kaj alia! Nenio
ŝanĝiĝas pro tio. Nur atentu: la romanon mi estas daŭrigonta en nomo de tria
persono. Alie la legonto nenion komprenos.

«IRH», «Aviakem» kaj «For Analfabetecon»:
Multmilmembraj organizaĵoj: Aviakem — aviakemia asocio por helpi la
ŝtatdefendon.

«Polno, prat, moljodec...»:
El la popola rusa kanto: «Ne verŝu larmojn, bravulo! Vi ja viro estas, ne
knabino!»

Funt izjuma: «Ĝi ja ne funto de
rosino estas!» (en senco, ke ĝi estas io pli grava).

Zurück!: Malantaŭen!

Oĥotnyj Rjad: Moskva placo;
tiam okupita de la komercejoj.

Nep-ulo, komercisttipo,
ekzistinta en Sovetio inter 1922-29. NEP — nova ekonomia politico.

Comments

Parto 09

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019

La policprezidanto, socialdemokrato Zergiebel, malpermesis kiajn ajn demonstraciojn la unuan de majo. Malgraŭ tio senfina torento de demonstrantoj fluas tra la stratoj, kantante «Internacion». Ŝajne, tuta Berlino eliris sub la ruĝajn standardojn. Jen iras dekdujara knabo en mallonga pantaloneto kaj blua maristforma ĉemizeto. Apud li estas sesdekjara maljunulo en ĉifita jako; junaj knabinoj en malkaraj ĉapeloj; maljunaj laboristinoj en flikitaj paltoj.

Mirinde varma tago! Ĉu ne la suno ekbruligis la purpurajn flagojn, dependantajn el la fenestroj de ĉiuj kvin etaĝoj, renkontinte al la demonstrantoj?
Berta paŝas apud Otto kaj Erich. Ĉiuj ili estas vestitaj hodiaŭ «civitane», sed havas — viroj sur la ĉapoj, kaj Berta sur la brusto — la ruĝan insignon kun levita pugno.
— Ŝajne, ĉiuj ĉeestas! — diras Erich, kontente ridetante.
— Nur la sola certe ne estas trovebla, li estas Rudolf, — diris Berta.
— Rudolf? Kion vi deziras? Ke Rudolf sin endanĝerigu?.. Estu trankvila!
— Ĉu vi opinias? — malfide strabas Erich.
— Kaj vi opinias, ne?
Erich deturnas sin, por kaŝi maltrankvilan vizaĝesprimon.
— Mi diros al vi, kiel li kondutis tiam en Treptow, ĉe la sindikata festo. Ĝi estas abomenaĵo! Li sidiĝis kun sia Elsa apud tableto kune kun iu sindikata oficisto. Kiam ni estis preterpasantaj, li ne deziris nin rekoni.
— Mi apenaŭ ne mortis pro la rido. — aldonas Berta.— Li ŝajnigis, ke li analizas kruĉon da biero. Sed Elsa, ŝajne, estis tute en sia propra loko. Ŝi tiel koketeme ridetis al ĉi tiu oficistaĉo!
Erich deflanke rigardas Otton.
— Kial vi tuj ne rakontis ĝin al mi?
— Plej ridinde estis, — ne lasinte la edzon respondi, ree enmiksiĝas Berta, — kiam mi proponis al Elsa agiti kun mi kontraŭ la kirasŝipo en la publiko.
Ŝi tiel kompatinde min rigardis! Sed ekmuzikis la orkestro kaj ili solvis la problemon. «Mi invitis Frau Elsan por charlstown», — diris la sindikata oficisto. Rudolf aldonis: «Jes, mi opinias, ke Elsa devas sin iomete distri. Ja ne eblas dum la tagnokto pensi nur pri la propagando!»
— Rudolf estis abomene malsobra ĉi-vespere! — rimarkas Otto. — Feliĉe, lin nemalmultaj konas kaj li en nenio diferenciĝas de la social-demokratoj. Li gajnis tie en loterio kuirpoton kaj entuziasme disbatis ĝin tuj publike meze de la placo.
Erich vigle returnis sin.
— Ĝi ne estas pardonebla, Otto! Vi ne rajtis silenti pri tio!
— Erich. Erich! Ĉu ne estis ni okupitaj pri la pli gravaj demandoj?
Ĉe la stratangulo la demonstracio renkontas ekscititan homamason. Oni diras, ke el najbaraj stratoj estas senditaj grandaj taĉmentoj de la polico. La demonstrantoj ekkantas «Internacion», sed ne sukcesas fini eĉ la unuan strofon. Centoj da ŝupoj en brile ŝmiritaj botoj kaj verdaj uniformoj engalopas el la proksima strateto. Neniu averto. La bastonetoj senprokraste falas sur la kapojn. Aŭdiĝas neimagebla kriego. La viroj sendas malbenojn kaj blasfemojn. La virinoj ploras. La infanoj falas meze de la vojo kaj ploregas. En diversaj anguloj de la strato krakas la revolveraj pafoj. Otto laŭte krias:
— For Zergiebel! For la perfidulojn! Vivu la komunismo!
Super li ekpendas la bastono, sed lerte sin elturninte, li elglitas kaj la bastono falas sur kapon de lia najbaro. Kaptinte Bertan je la brako, Otto malaperas en la homamaso.
 
Vespero, la unuan de majo. En Neŭkeln estas konstruataj barikadoj. Grupo da laboristoj, estrata de Erich, elruligas el korto panveturigilon kaj renversas ĝin sur la pavimo. Ĝi falas flanken, senpove skuante la radojn. Kion do diros la bakisto, onklo Peter?
— Rapidu, kamaradoj, rapidu!
La laboristoj surstratigas barelojn, trabojn, kestojn, tabulojn. Ĉio ĉi estas metata deflanke kaj desupre al la renversita veturigilo. La alia grupo samtempe rompas la pavimon kaj fosas tranĉeon. El ĉi tie la batalantoj ne facile estas elbateblaj. Amaso da scivolemuloj kaj buboj haltis sur la trotuaro kaj rikanas. Alkuras Otto.
— Nu, ĉu vi trovis? — rapide demandas Erich.
— Certe! Dekdu!
Otto fiere elŝarĝas el la senfundaj poŝoj rustintajn pistolojn. Aliras kelke da viroj kaj virinoj.
— Mi estos kun vi, Otto, ĉu ne vere? — dolĉe demandas Berta.
— Jen, ankoraŭ! — malestime revokas Otto. — Vi perdos la jupon! Mi la tegmenton ja grimpos!
— Otto, karulo mia, kion do mi faros? Ĉu vi batalos, kaj mi sen afero sidos?
— Do ŝi restu, — rimarkas Erich, forĵetante de la dorso trabon.
— Ĉi tie ŝi restu, sed sur la tegmenton mi sin ne prenos. Ŝi verŝajne, falos de tie sur kapon de iu ŝupo!
— Mem vi falos! — kolere kontraŭdiras Berta, — Diablo vin prenu!
Otto viŝas per malpura naztuko la malsekan frunton, forigante de ĝi algluiĝintajn blondajn harojn.
— Mi pensas, mi sukcesos ankoraŭ kruĉon da biero trinki! — diras li.
— Lasu vi la bieron! Ĉu povas ni pensi nun pri la biero?
— Mi rapide, Erich! Je dio, mi ne povas! La laringo estas tute seka!
Li kaŝas sin post la angulo en malhele lumigita bierejo. Post kvin minutoj li kun du kamaradoj estas jam sur la tegmento de kvinetaĝa domo super la barikado. Ili tute ne estas videblaj en la krepusko. Ie tute proksime aŭdiĝas aŭtosiblado. Erich komandas:
— Atenton!
Ŝarĝaŭtomobilo aperas el post la angulo kaj heziteme haltas en la distanco de kelkaj metroj. Ĝia brusto estas metala, sed la flankoj kaj supro malkovritaj. La barikado silentas, sed ŝajne el la ĉielo frapas du facilaj pafoj. La ŝoforo falas sur la sidejo. La aŭtomobilo komencas senordan pafadon kontraŭ la barikado, sed tie estas silente. Ankoraŭ kelkaj pafoj desupre kaj inter la policanoj komenciĝas paniko. Forlasinte la aŭtomobilon, ili fuĝas strateton.
— Antaŭen! — komandas Erich.
Ĉirkaŭ dek du laboristoj elsaltas el post la barikado kaj post kelkaj minutoj anstataŭ la aŭtomobilo restas malplena loko. Tamen, la policistoj ne estas tre kuraĝaj! Uzante la kvinminutan paŭzon, sur la lokon rapidas sanitaria taĉmento. La vojon neatendite baras kirasaŭtomobilo. Oficiro krias de la piedŝtupo:
— For de ĉi tie! Nenian sanitarian helpon!
La ektimigitaj sanitariistoj malaperas en la strateto. Per trafa pafo Otto faligas la starantan sur la piedŝtupo oficiron. Rekomenciĝas la senorda pafado. La barikado respondas malofte, sed trafe. Berta kuŝas sur la tero kaj ŝia revolvero estas metita super randon de la tabulo. Post ĉiu trafa pafo ŝi direktas al la kuŝanta apude Erich sian triumfantan rigardon. Erich estas, kiel ĉiam, malserena. Post dudekkvinminuta pafado la kirasaŭtomobilo forveturas. La batalantoj formetas la armilojn kaj ekfumas. Otto eliras, kvazaŭ nenio okazis, el korto de la najbara domo, subtenante la defalantan pantalonon.
— Diablo scias, — diras li, — krevis la butonfadenoj! Eble, Berta, vi alkudros?
Sed Berta ĵetas sur lin malestiman rigardon. Penante ne vidi ŝin, li pli firme kuntiras la zonon.
— Nu, kiel plaĉas al vi, kamaradoj? Ĉu ĉiuj estas sanaj?
— Kiel vi vidas! Vi, amiko, estas ja bona pafisto!
Otto levas la nazon.
— He, mi ne similas vin! Lernu de «Sniper»! — Li batas sin sur la ventron kaj ne plu havante la fortojn elteni, allogas Berta'n al si.
— Bertchen, Bertchen, mia stultulineto! Ĉu ne revenus vi hejmen?
Berta indigninte forpuŝas la edzon.
— Mi ne sciis, Otto, ke vi estas azeno! Se vi deziras, vi povas mem reveni!
— Nu, bone, ni ŝercas! Mi estis dironta, ke vi eble iru kaj alportu al ni du botelojn da biero!
Ĉi tion Otto diras jam tute malkuraĝe, sed lin subtenas ĝenerala aprobo.
— Otto pravas! Kuru, Berta! Efektive, oni povas morti pro la soifo!
Berta hezitas nur sekundon. Ŝi rapide decidas, ne, sen biero la viroj ne povas longe resti, tamen ili ankaŭ ne povas forlasi la barikadon.
Kaj en la sama tempo en densiĝinta mallumo jam grimpas al la barikado ŝtelirantaj ĉenoj de la verduloj kaj en la apudaj stratetoj estas kaptitaj kaj forsenditaj ien ĉiuj preterpasantoj. Tiumomente, kiam la pafistoj, turmentataj de l' soifo, antaŭsentas la maldolĉetan fluidaĵon en la sekiĝinta kaj ardanta gorĝo, tiumomente la polictaĉmento, alirinte la barikadon, subite atakas ĝin. Erich sukcesas nur laŭkondiĉe fajfi, sed tio ĉiujn savas. Nek unu pafo, nek iu kontraŭstaro, spite atendoj de la polico. La pafistoj malaperis en peronoj kaj kortoj.
Kiam Berta estis revenanta la barikadon, portante sub la ŝalo kelke da boteloj, ŝi mirigite ekvidis apud si la neinvititajn gastojn. Rikanante, ruĝvanga policano vokis ŝin per la fingro.
— Kion vi havas, belulino, sub la ŝalo? Ĉu ne kartoĉojn?
Berta faris la plej mirigitan mienon.
— Mein Herr! Kiel vi povas pensi? Al la mastro venis gastoj. Mi estis en la bierejo.
Kaj ŝi montris la botelojn. La policisto ĉagrenite kraĉis trans la maldekstra brako.
 
La duan de majo kaj nokte al la tria ankoraŭ oni batalas kaj la laboristoj anstataŭ la perditaj barikadoj, konstruas la novajn. Neŭkeln estas la sieĝata fortikaĵo. Miloj da policanoj, armitaj laŭ la plej lastaj postuloj de la militscienco per fusiloj kaj grenadoj faras ofensivon kontraŭ la laborista urbo. En la aero zumas aeroplanoj kaj blankaj reflektoroj lumigas la defendantajn sin stratojn. La kirasaŭtomobiloj minace montras maŝinpafilojn kaj plumba pluvo superverŝas la ribelantajn kvartalojn.
Erich fariĝis specialisto en fako de l' barikadoj. Otto — en fako de l' tegmentoj kaj mansardoj. Kun lerteco de l' kato glitas li sur kornicoj kaj glata fersupraĵo inter kamentuboj kaj mansardaj fenestroj. Apenaŭ tenante la ŝtonajn elstaraĵon kaj deklivan feron per unu mano, per la alia li celas malsupren, en la stratan puton.
Sed de post la tria mateno, la laboristoj ne plu pafas. La batalo estas malsukcesa. La malamiko estas pli forta. Perdante la edzinon kaj kamaradojn elvide, transkurante de unu tegmento al la alia, Otto, blasfemante, ĵetas sian revolveron en kamentubon. Oni devas sin savi...
Malsupre jam rebolas la vivo. Restariĝas la normala trafiko. Detruiĝas la barikadoj kaj repuriĝas la stratoj. La magazenoj rekomencas la komercadon. Onklo Peter, grumblante, riparas en la korto sian panveturigilon. Sed kio do okazas en la civilizita eŭropa metropolo? La bestiĝinta polico kaptas ĉiun suspektindan preterpasanton, hazarde komencas pafi la fenestrojn. balkonojn, mortigas senkulpajn homojn. En policejoj oni metas la vunditojn unu sur la alian, ĝis la morto batas ilin per kolboj kaj bastonoj. Sango, malpuro, ŝvito kaj putrodoro...
Jen malsupre bruas ŝarĝaŭtomobilo kaj la policanoj ion militeme krias, minace svingante per la manoj. De l' balkono rigardas du virinoj kaj ridetas. Krak, krak!.. Kaj la virinoj ne plu vivas en tiu ĉi mondo... Knabaĉo kuras tra la strato. Por kio, li, malsaĝa, kuras? Oni ne devas kuri!.. Estas prete! Li neniam plu estos kuranta! Sen krio, sen spiro li sidiĝas la trotuaron. En la najbara domo elflugas vitroj. El la pordo du ŝupoj trenas iun malfeliĉan viron. Du knabinetoj, elkurintaj la trotuaron, laŭte ploras kaj krias:
— Paĉjo, paĉjo!..
La patrino kun timo entrenas ilin en la peronon, lasinte la edzon al la policanoj. Tuj komenciĝas la batado. Ho, kiel estus oportune pafi tuj ĉi tiun oficiron, sidantan sur ŝtupo kaj trankvilege englutantan la cigaran fumon!..
La malfeliĉa viro, ŝajne, jam perdis la konscion. Lia sangokovrita vizaĝo prezentas el si pecon da karno. Unu el la policanoj ŝovas la botpinton en la elfluintan okulon kaj kun kruda rido ion diras al la oficiro. La oficiro kapsignas sur la pordon. Post kelkaj minutoj la policano eltrenas el la domo la edzinon de la malfeliĉulo, kovritan de larmoj, kun malordiĝintaj haroj, kun sitelo da akvo en la manoj.
— Verŝu! — diras la oficiro rikanante.
Fiksinte frenezan rigardon sur la senspira edzo, la virino komencas per la tremantaj manoj verŝi akvon sur lian disŝiritan vizaĝon kaj bruston.
— Verŝu pli bone! — krude krias la oficiro kaj, rapide leviĝinte, puŝetas la virinon sub la kubuton.
Freneziĝante, ŝi faligas la pezan sitelon sur kapon de l' edzo. Tremetante, tiu aŭdigas malfacilan ĝemon, konvulsie disĵetante la brakojn. Tuj la oficiro piedbatas lin sur la dekstran flankon.
— O-o-o! — krias la virino sovaĝe kaj falas la trotuaron.
Mallonga fajfo kaj el-post la angulo aperas kvin homoj. Ĝi estas restaĵo de l' grupo, kiu batalis ĉe la barikado. Berta ankaŭ estas ĉi tie. Erich deiras de la kamaradoj kaj rapide aliras la oficiron. En minuto de la mirinda silento, kiam la konsternitaj policanoj kaptas tenilojn de la revolveroj, klare sonas la voĉo de Erich:
— Sinjoro Hoetzke! Tian abomenaĵon oni ne estis atinginta eĉ dum la milito! Antaŭ vi estas nearmita viro! Lasu lin! Li havas du infanojn!
Hoetzke subrigardas komence Erich'on, poste liajn kamaradojn, starantajn je kelkaj paŝoj. Kelke da preterpasantoj scivoleme haltas sur la kontraŭa flanko de la strato. Unu el la policanoj kuras al ili kaj svingas la manon:
— Preterpasu! Preterpasu!
— Mi konas vin, — malrapide diras Hoetzke, ne forturnante de Erich la okulojn. — Ni konatiĝis kun vi ĉe fraŭlino Alice Berg.
— Tute ĝuste, sinjoro oficiro! Sed nun ne estas tempo por la konversacio! La homo mortas. Fordonu lin al ni!
— Ĉu vi ordonas? — sarkasme ridetas la oficiro.
— Ni tion postulas! — obstine respondas Erich. — Vi devas havi la kompatemon!
— Kompatemon?.. Hm!.. Kio estas la kompatemo?
Otto kun streĉita atento rigardas malsupren. Berta staras la plej ekstrema kaj ŝia mano kunpremas ion en la poŝo. Ŝi ankoraŭ estas armita. Otto kontente ekspiras.
— Permesu proponi al vi... — la leŭtenanto mallevas la manon en la poŝon (ne en revolverujon, sed en la poŝon), — cigaron!
— Sinjoro oficiro!
Erich ne sukcesis fini. La kuglo trafas lian frunton. Kaj en la sama momento falas teren la oficiro.
Forgesante pri la danĝero, Otto elŝovas sin de post la kamentubo kaj krias plenvoĉe malsupren:
— Brave, Alice, vi trafis!

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
«Preussen» estas nun unu el la plej bonaj germanaj vaporŝipoj, naĝantaj inter Stettin kaj Leningrad. Se rigardi ĝin deekstere, ĝi aspektas fiera, alta, rekta, kun forta kruta brusto. Kompare al la renkontataj ŝipaĉoj, similaj al malpuraj fulgokovritaj kaj grasmakulitaj supujoj el kuirejo de malpurema kuiristino, «Preussen» estas belulo. Ĉio, kio estas sur ĝi kupra, brilas, kvazaŭ zorge purigita primuso: vergoj de l' balustrado sur la ŝtuparoj kaj pontetoj, kadretoj de l' kompasoj kaj kronometroj, paroltuboj, fajfiloj kaj la cetera. La ferdeko estas striglita kaj lavita de la ŝipanaj laviloj ĝis la pargeta brilo. Sur la ferdeko nenio estas superflua. Ĉio estas ordigita, ĉio nebezona estas metita en la internaĵon, ĉio estas kovrita per peza vakstolo kaj alpremita de la holda fermilo.
«Preussen» estas memfida kaj sufiĉe obstina. Ĝi malatentas la veteron. Por ĝi estas indiferente, ĉu pluvas, ĉu lumas la suno, ĉu turmentas la malfeliĉan Baltan maron ŝtorma febro, aŭ la senlima arĝenta supraĵo rigidiĝis en la profunda kvieto.
Hieraŭ nokte furiozis la ŝtormo. De post Stettin, tuj post kiam ĝi postlasis la labirinton de l' fajroj, la ŝtala belulo trafis potencan ĉirkaŭprenon de la ŝtormo. La kolerega ciklono kaptis ĝian bruston per la larĝa mantelo, kun sovaĝa ĝemego kontraŭbatante sur pintojn de la mastoj kaj tamburante sur la ferdekojn grandajn gutojn de la pluvo. La furioziĝinta maro estis ĵetanta pezajn tavolojn de l' akvo en hermetike ŝlositajn vitrojn de l' iluminiloj, superverŝante ilin per rapide ruliĝantaj larmoj. Kuntirinte la fortojn kaj sin streĉinte, ĝi suprenĵetis la malvarmajn kaj glitajn brakojn ĝis la rando de l' ŝipobordo. Ĝi alkroĉiĝis al la balustrado kaj kun tondrego faladis, disfluis sur la ferdekoj, ĉirkaŭlavante vandetojn de l' kabinoj. «Preussen» spiteme rektigadis la dronintan en la abismo stevenon, simile al malseka kato forskuis de la dorso kaj flankoj riveretojn da akveroj. La vento furioze ŝiris vilojn de la nigra fumo, la maro kun senpova kolero aŭskultis momente la trankvilan frapadon de l' maŝino en la fera korpo kaj denove ĵetadis sin por sensukcesaj atakoj. «Preussen» ne timis la ŝtormon.
Sed malsupre, en kabinoj, en koridoroj, sur ŝtuparetoj, en necesejoj — ĉie klakadis la maldikaj pordetoj, ĉie aŭdiĝis daŭraj ĝemoj de l' pasaĝeroj. Frostotremantaj, de la piedoj ĝis la kapo kovritaj per malvarma ŝvito, ili provis alkroĉiĝi la murojn, la balustradon, sed ili ĉiam ree falis sur plankon, ruliĝis tra la kabinoj, sentante puŝojn en la dorson. Rigidaj pro la teruro okuloj petis indulgon, sed la indulgo mankis.
Kaŭrante en dormovestoj, geviroj renkontiĝis en la koridoroj, per la malplenaj okuloj rigardis unu la alian kaj ĝemkriis kune kun la vento. En fragmentoj de la pensoj briletis la espero: eble, finiĝos? Eble, ĉesos?.. Sed tuj la larmoj hajlesimile ŝprucis el la okuloj, la kapo enfaladis iun abismon kaj ĉio rekomenciĝis...
Hodiaŭ regas silento. Jungo lavas la ŝtuparon, neniigante la postsignojn de la hieraŭaj okazintaĵoj. En la kabinoj estas mallevitaj kurtenoj.
Fine trankviliĝintaj pasaĝeroj enŝovis sin en kusenojn, surmetinte sur sin ĉion, kio estis ebla, por varmiĝi, kaj sin enigis en feliĉan maleston.
La sonorilo vokas al la matenmanĝo. La jungo frapas la kabinojn, duonvoĉe invitas: «Früstück». Ĉio estas vana. Nur kelkaj dormemaj figuroj klakas per pantofloj en direkto al la manĝejo, envolvinte sin en la malpurigitajn vestojn, kiujn ili sukcesis surĵeti nokte.
Nur antaŭ la tagmanĝo la publiko aperas sur la ferdeko. La venkita maro vastiĝis ĉirkaŭe, kiel smeralda ebenaĵo. De l' vaporŝipo al la horizonto kuras lumantaj oraj briloj. La blua ĉielo, kvazaŭ per japana taso kovris la akvon. La sala aero estas freŝa kaj agrabla. Malproksime tranaĝas bluetaj buloj de la fumo. Aliam ili iras renkonten kaj elkreskas pasaĝerajn kaj ŝarĝajn ŝipojn. Tiam «Preussen» aŭdigas harmonian sonon kaj sur randoj de ambaŭ ŝipoj la deĵorantoj svingas larĝajn flagojn. Tiam la pasaĝeroj malrapide elpoŝigas la kodakojn kaj, celante, klakas.
— Ĉu vi komprenas, kamarado, — diras al Vitalij germanigita militkaptito, — la koro mia batas nenormale, kiam mi pensas, ke mian vilaĝon veni devas. Mi estas jam de post la dekkvina jaro el Rusio.
— Kaj en Germanio kion vi jaris? — demandas Vitalij.
— Ich arbeitete. Mi laboris. Ĉu vi povas min kompreni? Mi laboris komence en kamparo, kaj poste oni estis min akceptinta la fabrikon. Porzellanfabrik.
— Porcelana fabriko? Por porcelana ilaro?
— So, so!
Dekstre vidiĝas strieto de la tero.
— Latvio! — diras blonda junulino. — Ni estas preterpasontaj Riga'n.
Aspiranto de la Moskva Komunista Akademio, revenante hejmen, miope enrigardas ŝiajn okulojn kaj provas ŝerci:
— Sed ni ja vizitis unufoje Riga'n, Fräulein, ĉu ne vere?
Maljuna hebreo, kun densa krispa nigra barbo, sensukcese forbatas atakojn de la filo. La filo tenas lin je faldoj de la malnova palto, skuas la seĝon, forŝiris de li la ĉapeton. La patro severe butonumas la palton kaj, klininte sin al Vitalij, demandas duonvoĉe:
— Do, vi opinias, kamarado, mi pagos por la maŝino limimoston?
Vitalij levas la ŝultrojn. Li nenion pensas pri la maŝino de l' sukeraĵisto. Ĉu ili ne komprenas, ke ne povas li nunmomente kunsenti zorgojn de la maljuna metiisto, timanta perdi sian propraĵon, nek ĝojon de la militkaptito, revenanta la patrion, nek eĉ naturan senton de la junulo al la ĉarma knabino. Sin apogante per la tenilo de l' balustrado, li malrapide iras la stevenon. Levebla ŝtupareto estas malsuprenigita sur la suban ferdekon. Tie ĉi, konkurante kun bruo de la ondoj, maristo muzikas per harmoniko. La motivo estas konata kaj dolorige malgaja. Ĝi estas «Lorelei».

«Ich weiss nicht, was soll es bedeuten,
dass ich so traurig bin...
Ein Märchen von uralten Zeiten,
es kommt mir nicht aus dem Sinn!»

La aŭskultantoj enpenseme tordas en la fingroj cigaredojn kaj rigardas planken. Vitalij aliras la stevenpinton mem kaj sidiĝas sur malvarman forĝitan randon de la balustrado duonturne al la maro. La verdaj ondoj rapidas renkonten. Kunpuŝiĝinte kun la vaporŝipo, ili eksplodas bruegante, kiel fontano de la brilantaj akveroj. Se klini sin malsupren, la potenca muziko de l' ondoj malaŭdigas la harmonikon. Se returni sin, tiam:

«Belega knabino jen tronas kun ora juvelar'.
La belan vizaĝon kronas mirinde la ora harar'»...

Al Vitalij ŝajnas, ke li rememoras:
... Alice metis sur lian ŝultron la orkoloran kapeton... La bluaj okuloj estas fermitaj per iom tremetantaj palpebroj. Li prenas ŝian flamantan vizaĝon en siajn manojn kaj kisas la palpebrojn per facila tuŝo de la lipoj. En la kabino neniu, krom ili, estas. Ĉiuj foriris la supran ferdekon, aŭ adiaŭas sur la bordo. Super la kapo sonas frapado de dekoj da paŝoj, pepkrio de argano, abruptaj ekkrioj, bruego de la falantaj en kelon pakaĵoj. Ies voĉoj kaj metalaj paŝoj sur la ŝtuparo. Tra la iluminfenestreto briletas fajroj kaj ombroj. Sub la plafono pendas blua lampeto. La lumo en egalformaj strioj falas sur la fermitajn valizojn, duetaĝajn litojn kun ŝtuparetoj, la marmoran lavujon kaj tabletojn...
Li rememoras nur la sonĝon. Ja li forveturis, ne vidinte Alice'n. Kaj ĝenerale, por kio rememori?.. La maristo kantas duan kanton:

«Alligu la boaton.
Ho, bela fiŝistin'!..»

Vitalij ektremetas kaj returnas sin al la homoj. Ili sidas silente, ne rigardante unu la alian. Bruego de l' maro batas en la orelojn kiel monotona kaj obtuza akompano. Blanka velo arĝentumas dekstre. La vento preskaŭ mankas kaj la ŝipo kvazaŭ haltis sur la loko. Ie proksime estas la tero, ie proksime kuŝas bordoj de Baltiko, ie proksime bruas la vivo, zorgema, maltrankvila, malkvieta, tia, kia restis malantaŭe. Kaj ĉi tie etendiĝis senlima vasteco, malluma kaj timiga profundaĵo...

«Ho, kor' similas maron.
Ĝi ondas en pasi'
Kaj same perlojn karajn
Al ni donacas ĝi!..»

 
Je la tria tago «Preussen» venis Leningrado'n. Ŝtalaj bastionoj de la limfortikaĵoj, tie kaj aliloke, kreskis el la mara fundo, malhele briletante per plumbo. «Preussen» malrapidigis la iron kaj iom post iom estis trairanta la ĝuste reguligitan vojon. Kun densa siblado ĝin preterpasis sovetiaj kirasŝipoj. La pasaĝeroj de «Preussen» amasiĝis ĉe la ŝiprando, svingis naztukojn kaj ĥore kriis:
— Vi-vu U-S-S-R! Vi-vu la ru-ĝa ar-me-o!
La ŝiparo de la kirasŝipoj respondis:
— Hur-ra-a!
Delikate susurante sur la supraĵo, sub la ŝipbordo mem tranaĝis longa kaj mallarĝa submarino. Maristo purigis kupran kadreton sur ronda vitro de la tureto, kraĉis sur la manojn kaj larĝe rikanis, levante la kapon al la ŝipo.
La rusaj pasaĝeroj seninterrompe ridis, vigle babilante kaj en iliaj okuloj kuris gajaj fajretoj. La germanoj nervumis. Ili timeme atendis la neeviteblan renkonton kun la «ruĝaj ĝendarmoj». «La ĝendarmoj» baldaŭ aperis sur eta kutro. «Preussen» kelkfoje mallonge fajfis, la kutro albordiĝis al la ŝipo kaj la amasiĝintaj apud la balustrado pasaĝeroj estis vidantaj, kiel la ŝipon supreniris du viroj kun paperujoj, en verdkoloraj jakoj kun metalaj butonoj. La viroj estis ordinaraj, havis trankvilan aferan aspekton kaj se ne la revolverujoj ĉe la zonoj, la germanoj ne farus diferencon inter la stettinaj limoficistoj kaj la ruĝaj «ĝendarmoj».
Dum la kapitano estis transdonanta la dokumentojn, la pasaĝeroj rigardis la sovetian havenon. «Preussen» eniris longan kaj mallarĝan kanalon inter du profundiĝintaj en la golfon terstrioj. Sur tiuj fumis brulfajroj kaj fiŝistoj kuiris terpomojn. Sur la vojo balanciĝis kamparana ĉaro kaj rapide kurinta inter la arboj ĉevaleto, mirigite rigardis la marmiraklon. Diverskoloraj buoj kaj bordmastoj montris la vojon.
En delto de Neva amasiĝis eksterlandaj ŝipoj. Ĉi tie, kiel en Stettin, knaris arganoj kaj bruis la havena vivo. De la bordo iu kriis per paroltubo:
— La kaj-o de leŭ-te-nan-to Ŝmidt!
Kun la lasta afabla saluto de l' ŝipestro («Auf Wiedersehen, mein Herr») elvaporiĝis definitive Germanio kaj komenciĝis Sovetunio.
Sur la kajo luktis por pasaĝeroj fiakristoj, fuŝpaŝante faldojn de siaj vestoj kaj ŝoforoj invitis en maŝinojn, elŝirante unu de la alia la valizojn.
Vitalij luis fiakriston. Metinte apud la piedoj la valizon, li rigardis ĉirkaŭe kun sento de la homo, la tutan jaron pasiginta en hospitalo.
Jam krepuskiĝis kaj sur Nevskij eklumis lanternoj. La promenanta homamaso plenigis la larĝajn trotuarojn. En la aero pendis gaja bruo de la voĉoj. Kiel kvieta estas la strato, kiel simpla kaj parenca la homamaso! La knabinoj sen ĉapeloj, en simplaj bluzetoj, la junuloj sen tradiciaj por Germanio kravatoj! Senĝena, senzorga rido!
Leningrad, la laborista urbo! Laborula Rusio, lando de l' Sovetoj, saluton!

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Kvazaŭ blua serpenteto ĉirkaŭkaptis rivereto Viŝa sep krispajn montetojn.
Ĉiu monteto similas ŝaffelan ĉapon. Ĉiu monteto printempe prezentas el si muzikan koruson. Ĉiu monteto estas fonto de freŝa gluema aromo de la krevantaj burĝonoj kaj ĵus ekflorintaj folioj. Ĉi tie, en la betulaj arbaretoj trabatinte al si vojon tra la arba verdaĵo disgrimpis sur la montoj blankaj monaĥejaj muroj kaj sur la verdaj herbejoj fortike enradikiĝis malaltaj globformaj preĝejetoj.
Jam dum festaj tagoj zumis la montetoj en obtuza malrapidema sonoro. Sur la verdaj vojoj sin trenis al la monaĥejoj el ĉirkaŭaj vilaĝoj vicoj de diverskoloraj katunvestitaj kamparaninoj en larĝaj jaketoj kaj pezaj malnovmodaj jupoj.
El la urbo estis malrapide leviĝantaj polvokovritaj fiakroj kun pia intelektularo. Apud la blankaj muroj nazkantaĉis almozuloj kaj negocis je krucetoj kaj helkolorigitaj sanktaj bildoj maljunulinoj. Pilgrimuloj, revenintaj el Palestino, vendis al dikredantoj boteletojn de la sankta akvo kaj pecetojn de la jesua kruco. La homoj pli spritaj komercis je kuketoj, kvaso, malkostaj orelbukoj, ringoj, argilaj fajfiletoj, ludiloj, koloraj ŝtofoj, galanterio.
Ĉirkaŭ la monaĥejoj migris dum festaj semajnoj ankaŭ la foiro kun arlekenejoj, karuseloj, pupteatroj, hurdoj, ebriaj interbataloj kaj amasa promenado. Matene la popolo estis genustaranta en la nigriĝintaj kaj duonputrintaj preĝejoj, kaj post la tagmezo elŝutadis sin la foiron, drinkis kaj diboĉis. Vespere la arbaro aŭdis gajajn trilojn de l' harmoniko, kaj nokte atenteme estis kaptanta pecojn de ebriaj ekkrioj, kruda rido, ektimigitajn knabinajn ĝemojn, perforte subprematajn.
Ĝi estis iam.
Sed nun de la preĝejturoj estas formetitaj la sonorilegoj kaj de l' kupoloj la orumitaj krucoj. Nun oni ne plu aranĝas diservojn en la fleksiĝintaj teren preĝejetoj. Ne plu ekzistas foiroj kaj galanteria komerco. Mankas la drinkado, interbataloj kaj la amasa promenado. En la arbaroj estas trankvile. La blua rivereto Viŝa kviete fluas ĉirkaŭ sep montetoj kaj en ĝiaj diafanaj akvoj obeeme kuŝas verdaj konturoj de la tremoloj kaj betuloj. Apud la bordo naĝas malgrandaj boatoj kaj super la ebenaĵo de l' rivero aŭdiĝas sonoraj infanaj voĉoj.
En du el la Semigorskaj monaĥejoj estas aranĝitaj infandomoj. En la malnovaj ĉeloj estas malfermitaj la fenestroj kaj la suno fluas sur purajn infanajn litojn kaj ĵus kolorigitajn flavajn plankojn. En la preĝejo estas blukolore surfarbitaj la muroj. Sur la ambono estas aranĝita estrado. Kie antaŭe flirtis la barbego de dio-patro, elstaras nun la akvarela devizo kun verdaj floretoj ĉeflanke: «La unuan de majo ni etendu la manojn al la infanoj de la tuta mondo!»
Sur apudborda malgranda herbejo estas farita legomĝardeno. En regulaj brunaj ondoj kuŝas ĵus fositaj bedoj. Inter ili fulmorapide kuras la infanoj. Olga staras sur la ponteto kaj helpas al la etuloj preni akvon el la rivero. La manikoj ŝiaj estas suprenlevitaj ĝis la kubuto. La brakoj iom bruniĝis. La vizaĝo estas rozkolora kaj la okuloj rigardas gaje.
— Singarde, infanoj! Ne malsekigu la piedojn, vi povas malvarmumi!
— Olga Alekseevna, ni kun Burkin jam finis la parcelon! Kion ni faru nun?
La infano, kiel muso ŝvitkovrita, fortiras la ĉemizon.
— Nu jen, ĝuste tion mi supozis! Surmetu tuj la ĉemizon! Por kio vi tiel rapidis? Ja mi diris al vi! Tuj petu Marian Fedorovna'n, ke ŝi donu al vi alian ĉemizon!
Al Olga aliras maljuna edukistino.
— Kial vi maltrankviliĝas, Olga Alekseevna? La infanoj estas kutimaj!
Ne aŭskultante sin, Olga krias, terurigite:
— Lunjo, Lunjo, ne portu la sitelon sola! Nikolao, helpu ŝin tuj!
Edukistino Aleksandra Ivanovna sidiĝas sur hakpecon.
— Certe, la infanoj amas kaj ŝatas, kiam oni zorgas ilin. Sed aliflanke, oni ne devas troigi tion! La infano devas havi iun memstarecon!
Anstataŭ respondo, Olga murmuras subnaze:
— Hodiaŭ du infanoj jam banis sin! Ĉu vi opinias, ke ĝi estas bone?
Ŝi prenas akvumilon kaj supreniras la legomĝardenojn.
— Nu, jen, infanoj, ni faris kun vi ĝuste antaŭ la unua de majo grandan laboron! La laboristoj dankos nin! Vidu, kian kampon ni prilaboris! Nun ni tagmanĝu kaj post la tagmanĝo, kiu deziras, povas ankoraŭ helpi la terpomon planti kaj tiam nia infandomo figuros sur la ruĝa tabulo!
La terpomon, kiel evidentiĝas, ĉiuj deziras planti. La infanoj ĉirkaŭis Olga'n kaj penas malaŭdigi unu la alian:
— Ĉu ni vespere, Olga Alekseevna, boate promenos? Jes?
— Kaj mi la skarabon kaptis, Olga Alekseevna! Grandegan!
— Kaj mi trovis verdan vitreton! Jen rigardu!
Olga ridetas.
— Bonvolu vidi, Aleksandra Ivanovna! Mi trovis Amerikon! Ĉu vi scias, infanojn mi ĉiam iomete timis. Kaj ne amis, krom la sia! Ili ŝajnis al mi tiaj malobeemaj! Sed ĉi tie mi amikiĝis kun ili. Kaj, vere, mi mem fariĝas pro tio tute alia homo?
Aleksandra Ivanovna fikse rigardas ŝin.
— Vi, verŝajne, estas tre izolite vivinta? Ĉu via edzo estas tre okupata?
Olga por unu momento enpensiĝas.
— Ordinare, jes! Sed, ĉu vi scias, mi opinias, ke mi mem estas kulpa. Se rerigardi malantaŭen, mi sentas timon!
Aleksandra Ivanovna singardeme silentas. Olga aŭskultas sekunde pepadon de iu birdo, poste subite sufokiĝante pro l' ekstazo, ekspiras.
— Ĉu vi aŭdas, kiel kantas la birdoj?.. Ĉu vi sentas, kiel bone estas ĉi tie!
Ŝi vereme ridetas, sed la maljuna edukistino rimarkas en ŝiaj okuloj malgajon.
— Ho, nemulte mi bezonis, tute nemulte, kiel evidentiĝis! Mi ja ne estis toleranta streĉon de l' granda urbo kaj stultigan absurdon de la hejmmastrumo. Ĝi estis tro sensenca! Mi ne povis per la propraj fortoj forlasi la ensorĉitan cirklon! Kaj Vitalij... Kion de Vitalij?! Li havis siajn zorgojn!
Jen, se nun... Tamen, ne!..
— Ĉu li ne revenis ankoraŭ el eksterlando?
Olga embarasiĝas.
— Tio estas, li revenas! Sed, vidu, kia malagrablaĵo! Li skribas, ke la aferoj tenos lin en Moskvo. Li ĉi tien ne povos veni. Mi ankaŭ nun ne povas. Jen la infanoj!.. Kiel mi ilin forlasos?
Ŝi embarase taŭzas la pajloĉapelon en la manoj. Aleksandra Ivanovna fikse ŝin rigardas.
— Ĝin, mi kredas, oni povus aranĝi, Olga Alekseevna!
— Jes, eble!.. Sed, vi scias, jen ankoraŭ! Mi deziras pli forte entiriĝi la laboron. Mi ĵus eksentis en mi mem iun grandegan ŝanĝon. Al mi ŝajnas, ke al Vitalij ĝi plaĉos!.. Kiel vi opinias?
— Li ne atendas tian ŝanĝon?
— Ĝuste, ne! Ĉu vi scias, mi ja lasttempe tute malesperis! Ni ĉesis kompreni unu la alian. En la koro mi amis lin, tio estas, kiel antaŭe mi lin amis, sed ne plu komprenis! Jen mi opinias, li ankaŭ! Eble, amis, sed jam ne komprenis! Ĝi ja estas danĝere, ĉu ne?..
— Kiel do vi tamen ĝin aranĝos? — ne komprenas Aleksandra Ivanovna. — Kiom da monatoj vi ankoraŭ ne vidos unu la alian?
— Ĉu vi scias, eble ankoraŭ du monatojn! Mi al li tiutempe surprizon preparos. Li sian Olga'n ne rekonos! Vere, mi tre volus lin tuj revidi. Nu, por interbabili, demandi pri la eksterlando, rakonti, kiel kreskis la filineto, jen kiajn legomĝardenojn ni kun la infanoj ĉi tie aranĝis, kaj tiel plu!..
— Sed?
— Sed, pli bone mi atendu! Li skribas, ke dum la unuamajaj festoj lia kamarado forpermeson havos. Sekve, li sendas lin al ni. Jen tio estas bone!! Mi tre ĝojos!.. Ĉu vi iomete mokas min, Aleksandra Ivanovna?
— Kial do vi opinias?
— Tro babilema mi estas!
La maljuna edukistino kareseme tuŝas Olga'n je la ŝultro.
— La homoj ne ĉiam estas tiom malbonaj, kiom ili ŝajnas. Mi ankoraŭ fidas la homojn. Do ni estu amikoj!

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Post la jara foresto Vitalij sentis sin en la trusto iom ĝenate. La muroj eĉ ŝajnis fremdaj, nekonataj, ĉar intertempe oni riparis fundamente. En la ĝenerala kancelario oni konstruis multajn vandojn kaj la oficistoj, disigite, estis malebligitaj kolektive pridiskuti la familiajn novaĵojn. La kancelarion de la Planfako oni ĉirkaŭigis per dika spegula vitro kun multaj arkformaj fenestretoj kaj orkolorigitaj titoloj de la faketoj. Popov transloĝiĝis en apartan kabineton. Buro de Vitalij estis transportita malsupren en grandan vastan ĉambron, kun fenestroj, elirantaj ĝardenon. Ĉi tie sidis nun kelke da inĝenieroj, kiujn Vitalij antaŭe ne konis. Ĝi estis por li neatendite. La unua, kio lin konsternis ĉe la eniro la vestiblon, ĝi estis multkolora hela numero de la murgazeto kun la devizo: «Memkritiko, sendepende al la postenoj!» En ĝi estis presitaj dek du artikoletoj (Vitalij ĉiujn kalkulis) pri mankoj en la laboro kaj unu granda artikolo pri difektoj en la ĉelgvido. Pense ridetinte, Vitalij sin turnis al alirinta Bobrov.
— Ĉu la senpartiuloj ankaŭ preparas sin al la partia reregistro?
Bobrov estis afable malfermonta la cigarujon, sed rememoris, ke Vitalij ne fumas.
— Pardonu, karulo, mi forgesis, tute forgesis! Ja delonge ni ne vidis unu la alian. Ĉu vi pri la reregistro? Jes, jes! Jen, ekzemple, mia artikolo pri la taskoj kaj cetera! Kiel honesta specialisto, mi partoprenas!.. Cetere, rakontu pli bone pri via vojaĝo! Mi opinias, vi havas, kion rakonti! Kiam vi venis? Nur ĵus? Kaj tuj revenis al la laboro? Jen estas heroo de l' laboro! Oni devas meti vian nomon sur la ruĝan tabulon!
Bobrov rikanis, strabante la malnovan konsumiĝintan kostumon de Vitalij.
— Ĉu la kostumon, Vitalij Nikolaeviĉ, vi ne renovigis eksterlande? Ja, mi kredas, malkare tie ĉio kostas? Ĉi tie, vi scias, specialaj varkartoj estas enkondukitaj, sed per ili nenio estas ricevebla. Ĉu vi ne venigis la kostumon? Mi ne kredas, ne kredas, Vitalij Nikolaeviĉ! Kaŝas vi, ne deziras inciti!
Vitalij forŝiriĝis de la loko kaj silente lin preterpasis. Bobrov atingis lin en la proksima koridoro.
— La paperujon, karulo, vi forgesis! Tie, apud la murgazeto! Jen ricevu!
En akceptejo de Serebrovskij apud la tablo de sekretario sidis junulo en komsomola jungŝturma ĉemizo. Vitalij, mirigite, haltis sur la sojlo.
— Kiun vi bezonas, kamarado? — demandis la komsomolano, levante la kapon.
— Mi al Serebrovskij.
— Do, iru, kial vi staras?
Vitalij rigardis la pordon, kie antaŭe pendis la tabuleto «Sen averto ne eniru» kaj konvinkiĝis, ke ĝi ne plu pendas. La komsomolano rimarkis ĉi tiun rigardon kaj ekridis.
— Oni forigis ĝin! Li ordonis forigi!
— Ĉu delonge? — demandis Vitalij.
— Tuj, kiam estis publikigitaj tezoj de Jaroslavskij pri la partipurigo.
— Tiel! Kaj Ŝipova kien malaperis?
— Ĉe Ŝipova evidentiĝis 33 malsanoj! Ŝi forveturis kun Vinokurov Krimeon.
Vitalij estis jam traironta al Serebrovskij, sed ion rememorinte, fikse ekrigardis la komsomolanon:
— Kaj Ivagin?
— Sed kion vi bezonas? De kie vi estas, kamarado?
Vitalij ne respondinte, aliris la fenestron, malfermis ĝin kaj sidiĝinte sur la subfenestro, sopireme rigardis en la ĝardenon. La suno en larĝa fluo ĵetis sin en la ĉambron. Gajaj radietoj ekludis en facetitaj inkujoj bruligante fajretojn en la ruĝa diafana inko. Helaj strioj kuŝiĝis sur la verda drapo kaj facila spektra rebrilo de la spegula vitro ekmovetiĝis sur la planko. La venteto susuris per paperrandoj, penante elŝiri la paperojn el sub pezaj sorbpremiloj sur la tablo.
— Ĉu oni eksigis lin, tamen? — diris li finfine.
— Li memvole foriris! — skuis la kapon la komsomolano. — Ne estis eble labori! Nun li denove en la uzino «Svet». Sed, ĉu vi ne estas, hazarde, kamarado Zorin?
Vitalij ĉagrenite rigardis lin.
— Sekve, malsukceso? Sekve, oni lin ne subtenis? Sed li ankoraŭ antaŭ nelonge skribis al mi, ke ĉio estas en ordo, ke vi havas nun fortikan partian kernon!
La komsomolano embarasite gratis post la orelo, fosis iom en la poŝo kaj eltiris grasmakulitan gazeteltranĉaĵon.
— Jen legu, kamarado Zorin! Ivagin ĉiam estas diranta: lernu esprimi viajn pensojn mallonge! Facile estas direbla! Kioman monaton mi lernas, sed neniu diablo helpis! Sendis mi kvindek liniojn, oni presigis nur kvin!
Vitalij, skuante la kapon, tralegis la artikoleton.
— Ĝi ne helpos! — kontraŭdiris li.
— Helpos, kamarado Zorin! Ĝi devas helpi! Kaj mi ankaŭ vin esperas! Ivagin multe pri vi rakontis. Jen, ekzemple, kun Vinokurov...
— Kun Vinokurov? — Vitalij vigliĝis.
— Jes, la patro ion rakontis al mi. Nun ni devus skribi, demandi, sed mi ne havas la tempon. Mortigas min tute tiu sekretariado, diablo ĝin prenu! Mi opinias, ili speciale min ĉi tie sidigis! Avancigito, ili esperas, tuj enterigos sin sub la paperoj!
La pordo knaris kaj sur la sojlo aperis Serebrovskij.
— Kamarado Semjonov! — demandis li delikate, — Ĉu mi povas vin peti por unu minuto?
— Kion ĝi signifas? Eĉ la sonorilo estas nuligita? — ridetis Vitalij. — Saluton, kamarado Serebrovskij! Ĉu vi rekonas?
Serebrovskij levis la mallarĝigitajn okulojn al Vitalij. Ŝajne, en ili ekbrilis ektimo. Poste ili fariĝis diafanaj kaj afablaj.
— Ha, kamarado Zorin! Mi tre ĝojas! Bonvenu! — Li larĝe malfermis la pordon kaj preterlasis antaŭen la junan inĝenieron.

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
La unua impreso de Semigorsk — ĝi estas mallarĝa strieto de briletantaj fajroj ĉe l' horizonto. Dum la vagonaro proksimiĝas al la stacio, turniĝante ĉirkaŭ la envolvitaj per mallumo montetoj, tiuj fajroj zigzagas ĉirkaŭ ĝi, jen elkurante de la maldekstra, jen malaperante.
Ivagin staris apud la fenestro kun pakaĵeto en la manoj, preta por elvagoniĝi. La vagono profunde dormis. Pala tremanta fajreto de l' kandelo ĵetis saltantajn brilojn sur longbarbajn vizaĝojn de la kamparanoj. Ĝi estas sur la malsupraj bretoj. Sur la planko kaj sur la supraj bretoj amasiĝis grasaj pezaj sakoj. Kun kio? Kien kaj por kio veturigas kun si la homoj tiom da multpeza, maloportuna, grandampleksa ŝarĝo?..
La monotona frapado de l' radoj ĉiam malrapidigis la ritmon kaj fine ĉesis, samtempe kun raŭka fajfo de la lokomotivo. La malgranda stacio estis senhoma. Kelke da fleksiĝintaj figuroj kun sakoj siluete trakuris de la vagonaro trans la ĝiba ponto. Senbrila petrollanterno subrigardis per unusola okulo. La deĵoranto aŭdigis akran fajfon, la vagonaro kolere ekgrincis per la bufroj kaj trasiblinte ion dufoje, forŝiriĝis de la loko.
Ivagin aliris fiakriston, dormetantan en sia veturilo.
— Ĝis la urbo, amiko, vi venigos min? Ha?
— Jes, por tri rubloj!
— Kial tiom kare?
— Kvar kilometrojn!
Ivagin embarase staris, rigardis laŭlonge de la polvoza vojo, foriranta la mallumon. Ĉu iri piede?.. Li butonumis la kolumon de l' jako kaj decideme direktis la paŝojn al la urbo. Envoje li atingis preterpasanton. La preterpasanto surhavis duonmilitan, duoncivilan veston. Sur la kapo lia sidis civitana ĉapelo, kaj sur la korpo ruĝarmeana ĉemizo.
— Ĉu hejmen, amiko, vi revenas? Ha? Ĉu la servon finis?
— Jes, similas ĝin. Ĉu vi la saman vojon havas?
— Jes, ankaŭ tion similas! — samtone respondis Ivagin.
— Ĉi tiea?
— Ne, al Taraseviĉ! Eble, vi konas? Ha?
— Taraseviĉ? Tia maljunulino ĉi tie loĝas. Ŝi havas domaĉon sur Semenovskaja. Jes, mi aŭdis. Do, vi al ŝi?
— Preskaŭ. Kaj ĉu la filinon vi konas?
— La filinon — ne!..
— Nu, do amiko, nun ĉi tie estas ŝia filino! Ha?
— Do vi al la filino?
Ivagin laŭte ekridis kaj lia rido, traglitinte inter la arboj, dronis ie en arbustoj. Fortimigita birdo transflugis de unu arbo sur la alian, malrapide svinginte la flugilon.
Ili estis nun trapasantaj betulan arbaron. La malseka herbo mole ĉifiĝis per la piedoj. En la aero parfumis freŝa verdaĵo.
Kiam ili eliris el la arbaro, ĉeneto de fajroj jam ne similis tiun, kiu estis videbla el la vagonfenestro. Nun tio estis maldense disĵetitaj, malgrandaj, lumantaj per flava lumo fenestretoj. Malantaŭ ili, kiel noktaj gardistoj sin eltiris grizaj preĝejturoj. Sur la angulo de dormanta strato Ivagin adiaŭis la kuniranton kaj komencis dekalkuli la domojn. Antaŭ la sepa unuetaĝa dometo kun tri fenestroj, profunde enradikiĝinta en la grundon, li haltis. Ĉirpinte per alumeto, li lumigis rondan ladan numeron. La fenestro estis kurtenigita per diverskolora katuno. La maldika ŝtofo tralasis neklaran lumon. Li mallaŭte frapis dufoje sur la vitron. Iu formovis la kurtenon kaj almetis la nazon al la vitro.
— Ĉu kamarado Ivagin? — demandis voĉo elinterne. — Unu minuton!
Ivagin leviĝis la lignan peroneton kaj sidiĝis sur la balustrado. Pasis ĉirkaŭ tri minutoj, ĝis oni malfermis la pordon. Li fumis kaj aŭskultis noktajn sonojn. De la stacio aŭdiĝis fajfoj. Ie, ektimigita per malbona sonĝo klukis kokino. En la najbara korto bojis hundo.
— Mi jam decidis, ke vi ne estas veninta, — diris Olga, malfermante kaj ventumigante sur lin varmon de la dormanta ĉambro. — En la telegramo estas dirita, ke vi venas kun la vespera vagonaro. Sed, laŭ mia kalkulo, la vagonaro estas jam delonge veninta. Ni kun la patrino estis ĵus enlitiĝintaj.
Ivagin premis ŝian manon.
— Antaŭ ĉio ni konatiĝu! Mi iris piede. Tial estis longe. Ha? Ĉu mi ne vekis la infanon?
— Ne, ne! Ŝi dormas. Mi petas eniri. Vi estas noktonta ĉi tie, en la kuirejo. Ĉio jam estas ordigita, sed komence trinku la teon!
Olga venigis lin tra la koridoro en malgrandan puran kuirejon. Sur tablo staris jam estingiĝinta samovaro, manĝilaro, vazo da konfitaĵo, pano, butero kaj kruĉo da lakto. Olga sidiĝis, kun kaŝita scivolemo rigardante al Ivagin. Iom konfuzita, li embarase miksis la lakton per kulero.
— Vi, verŝajne miris! — diris li. — Iu nekonata persono kaj la cetera! Ha? Sed ĝi estas ja bagatelo, ke mi ne estas konata! Petis min Vitalij treege!
— Tutegale, li skribis, kie vi (ĝi estas mi) pasigos la festojn, sed mia edzino tie pro la enuo mortas! Ha?
Olga ekspiris.
— Bonan edzon mi havas, kamarado Ivagin, ĉu ne vere?
— Mi tion ne scias, ĉu bonan, ĉu malbonan, sed li iufoje stranga estas! Nu, ni pri tio poste parolos. Ĉu vi sola ĉi tie loĝas? Ha?
— Kun la patrino kaj filino.
— Nu, jes, tion mi scias!.. Ĉu la patrineto via dormas jam?
— Dormas. Morgaŭ vi konatiĝos. — ridetis Olga. — Vi intercetere devos al ŝi en mastrumaj aferoj helpi. Mi ja laboras nun! En vico por aĉeti viandon, sendube vi estos staranta!
— En la vico por viando? Ha? — maltrankviliĝis Ivagin. — Nu, jes, cetere ne gravas! — Li ekridis. — Ĉu vi scias, kial mi tiel? Mi neniam en la vicoj staris! Mi eĉ ne scias, kiel ĝi estas farata!
— Infaneto! — svingis Olga la manojn. — Jen kia vi estas! Ne estas tro malfacile ĝin studi! Alie vi sen la tagmanĝo restos! Mi ja laboras!
— Interalie, Vitalij Nikolaeviĉ evidente ne scias, ke vi laboras?
— Evidente, ne scias! — ridetis Olga. — Li kredeble opinias, ke mi ankoraŭ pasigas la tempon apud trogo kaj primuso. Sed ĉi tie kvankam estas ursangulo, kvankam la trotuaroj mankas kaj la preĝejoj nombras pli, ol duetaĝaj domoj, kvankam oni renkontas la venantajn el gubernia centro estrojn kun ruĝaj flagoj, tamen estis pli facile al mi forlasi la trogon!
— Ĝi estas bone, se tiel! — grumblis Ivagin. — Sekve, kian profesion vi prenis?
— Mi laboras en la infana domo. Nun ni legomĝardenojn prilaboris. Antaŭ la unua de majo la specialan taskon ni plenumis! Lumas la suno, en la arbaro birdoj kantas, apude fluas la rivero, — bone! Estas sentata la vivo ĉirkaŭe! Sed ja tie... — Sed Olga silentiĝis kaj malfideme rigardis al Ivagin.
— Ĝenerale! — aldonis ŝi, ridetinte. — Vi rakontu al mi, kiel fartas Vitalij! Ĉu li la morgaŭan tagon ankoraŭ en Germanio pasigos?
— En la vojo, se ne en Moskvo! — kapsignis Ivagin. — Ĉu li ne skribis al vi? Oni forpelis lin de tie! La trian tagon mi jam komencas post forveturo el Moskvo. Intertempe li povis veni.
— Kiel? — La okuloj de Olga profundiĝis kaj fiksiĝis sur la vizaĝo de Ivagin. — Kion ĝi signifas?
— Ofensivon de l' kapitalistoj, Olga Alekseevna, jen kion! La ĉeesto de granda kvanto de sovetiaj civitanoj en Berlino unuan de majo estas neoportuna! Ĉu vi aŭdis, kion Zergiebel tie aranĝis?
Ivagin eksaltis de la seĝo kaj komencis varman agitadon je temo pri la finiĝo de la stabilperiodo. Olga ne interrompis lin. Metinte la kapon sur ambaŭ manojn, ŝi iom fleksiĝis kaj meditis pri io sia.
Matene Ivagin de neniu estis vekita. Tra la dormo li aŭdis, kiel la maljuna mastrino forigis de la fenestroj lignajn ĵaluziojn, kiel ŝi per kenoj bruligis la samovaron, kiel hejtis la rusan fornon, kiel bakis aromajn grasajn kukojn... Vekiĝinte, li longe kuŝis sur transportebla lito kaj rigardis tra la malfermita fenestro en ĝardenon, orumitan per ia varma suno.
La birdoj fajfis sagacajn trilojn. Aŭdiĝis hela rido de Injo kaj ŝia nuda, iom rozkoloriĝinta korpeto briletis inter la verdaĵo. Dufoje preter la fenestro estis pasinta Olga en fantazia kostumo, farita el malnova patrina kapoto, kun balailo en la manoj. Poste Ivagin aŭdis susuron de la kunbalaataj pasintjaraj folioj. Poste al voĉo de Injo aliĝis ankoraŭ aliaj infanaj voĉoj kaj la ekscititaj infanoj estis kurontaj al la barilo observi ion tra la fendo. Sed la metropola loĝantino haltigis ilin per malestima rimarko:
— Kia bagatelo! Sola aŭtomobilo por la tuta urbo!
Tiu ĉi rimarko sekvigis patriotajn protestojn de la aliaj infanoj kaj Injo ekkoleris:
— Foriru vi, kotmakulita! — diris ŝi al unu el la amikinoj. Post tio komenciĝis vigla infana insultado. Ivagin malrapideme surtiris sur sin la pantalonon kaj eliris la korton. La hela suno igis fermi la okulojn. Injo sidis jam sur la perono kaj instruis la infanojn kalkuli:
— Vi ne tiel kalkulas! — diris ŝi al sia kotmakulita amikino. — Jen kiel kalkulu. Sepcent, okcent, naŭcent, dekcent, dekunucent, dekducent...
Tiam ŝi ekvidis la gaston, rapide leviĝis kaj etendis la maneton.
— Ĉu estas onklo Ivagin? Saluton! Mi estas Injo!
— Do vi estas Injo? — ekinteresiĝis Ivagin. — Interese! Bone, ni konatiĝu! Ĉu tiuj estas viaj geamikoj? Ha?
— Jes, ili estas miaj geamikoj! — faris Injo duonrondon en la aero per la maneto. — Kaj ĉu vi portas okulvitrojn? — Vi formetu ilin, ili malhelpas al vi!
Ivagin ekridis.
— Nun mi malbone vin vidas! — diris li. — Permesu, mi pli proksime vin rigardos!
Li kaptis ŝin kaj levis sur la ŝultron. Injo gaje ekridis.
— Nu, kia vi forta estas! Mi tion ne sciis! Mi ja estas peza! Panjo diras, ke mi pezas jam pli, ol dekses kilojn!.. Sed, onklo Ivagin, kiam viaj okuloj ridas, ili tre similas du fiŝetojn!..
— Fiŝetojn? Ha? — admiris Ivagin.
— Jes! Kaj la brovoj estas kvazaŭ du flavaj skioj! Sed kial vi konstante «ha» ripetas?.. He, onklo Ivagin, vi mem ne scias, kial! Nu, klinu vian dorson pli bone! Mi volas, ke vi min galope promenigu! — Kaj ne atendante la konsenton, ŝi ordigis sin pli oportune sur lia ŝultro. — Nu, rajdu, rajdu!..
Tiaspekte ili engalopis la ĝardenon kaj trakuris sub la florantaj pomarboj. Poste ili revenis sur la peronon. Olga staris en la pordo, reveme rigardis korvon kaj kun evidenta ĝuo aŭskultis klukadon de la kokino, tumultanta meze de sia flava idaro. Ekvidinte ilin kaj iom ruĝiĝinte, ŝi etendis la manon.
— Mallevu Injon, — diris ŝi, — ŝi estas tro batalema! Ŝi kiun ajn seli scipovas!
— Kaj kion sekvas? Bonvolu min seli!.. Mi ne kontraŭdiras!.. — Ivagin ridetis. — Bone estas ĉe vi, Olga Alekseevna! — Li ĉirkaŭrigardis la malgrandan malrektiĝintan staleton, pordeton en la verdan ĝardenon, bedojn, fositajn de la manetoj de Injo, kikerikantan kokon, saltantan korvon. Li altiris al si la kuŝintan surflanke malplenan keston kaj sidiĝis.
— Sed mi opinias, kamarado Ivagin, vi iom ironie ĝin diras. Verŝajne vi la alian pensas. Pri et-burĝeco nia vi, kredeble, mokas!
Ivagin gratis la bruston iom embarasite.
— Ĝuste mi divenis! — ekkriis Olga. — Mi ja konas vin, komunistojn! Ankoraŭ penti vi komencos, kial vi venis ĉi tien?!
— J-jes, — murmuris Ivagin, — vi estas virino divenema! Sincere dirante, mi pensis ankaŭ pri la etburĝeco. Sed se vi la fremdajn pensojn divenas, mi ne plu riskas pri ĝi pensi. Ha?
Ivagin rigardis Olga'n, ŝian saĝan rozkoloriĝintan vizaĝon, ŝiajn nudigitajn iom bruniĝintajn brakojn kaj miris enpense, miskomprenante, kion ankoraŭ bezonas Vitalij.
— Ĉu vi deziras, kamarado Ivagin, akompani min hodiaŭ en nian infandomon? Vi vidos niajn infanojn. Intercetere, vi Injon estos trenanta sur la brakoj. La tutan tagon ŝi ne sukcesos piede iri, ŝi rapide laciĝas. Kaj vi, mi vidas, jam amikiĝis kun ŝi. Hieraŭ ni ĉion por la vespero estis aranĝantaj, — iom silentinte daŭrigis Olga. — Oni alvenigis el la arbaro branĉojn, florojn, betulojn. Kun la infanoj ni estis ripetantaj la prezentaĵojn. Okazos lumbildo «Printempo», poste la pionira himno, poste marŝado kun ruĝaj flagoj, poste solo-elpaŝoj. Mia Injo estos deklamanta.
— Ĉu vi nur por ŝi tiel klopodas aŭ ĝenerale? — malkonfideme demandis Ivagin.
Olga kuntiris la brovojn kaj mallaŭte kontraŭdiris:
— Sed tute antaŭnelonge mi, kamarado Ivagin, eĉ por mia propra infano ne kuraĝus tion aranĝi! Mi estis timanta homojn kaj ne komprenis, ke la infano bezonas socion. Ĝi okazis tial, ke mia sorto estis nur — la hejmmastrumado ĝis la malfrua nokto. Vere, la vivo ŝajnis esti nur senkompata kaptilo!
— Kial do? — ŝajnigis sin nekomprenanta Ivagin, — Ĉu do tiel malbone?
— Kiel vi opinias? Se de tago al tago viaj intencoj disbatiĝas kontraŭ la neceso restadi hejme kun la infano, apud la primuso kaj trogo, kaj tiel daŭris seninterrompe kelkajn jarojn, kio povas resti de tiuj intencoj? Ĝi ja estas malliberejo! Nu, imagu, ke oni limigis cirklon de viaj okupoj per la hejma laborado? Ke oni malpermesis al vi ofici, esti membro de l' partio, partopreni la sindikatan vivon kaj t. p.?
— Ne, tion mi eĉ imagi ne povas! — eksvingis Ivagin la kapon, — sed ĉu vi ne uzis manĝosalonojn, vartejojn?
— Estas bone pri ĝi nur paroli! Komence oni devas krei tian manĝosalonon, kie la infano povus kvar-kvin foje dum la tago ricevi la bezonan kaj sanigan nutraĵon! Kaj ĉu la vartejoj ĉe ni sufiĉas? Kaj ĉu tiel bone estas ĉio aranĝita, ke la patrino, kroĉeme tenanta en la manoj tiun malgrandan parueton, povus kuraĝi fordoni ĝin al fremdaj manoj? La infano, ve, estas tro rompebla!
Ivagin svingmoviĝis sur la kesto, sed Olga tuj trankviligis lin:
— Jes, mi scias tion! Mi mem ĝin komprenis nun! Mi antaŭe tion ne komprenis. Sed nun, ripozante, mi tion pripensis kaj ĉion komprenis! Vi ja vidas, ke mi laboras!..

Ŝupoj: speciala gardpolico en Germanio.

«Sniper»: Pr. «Snajper», ĝustsence — milita esploristo. Ankaŭ uzate en la senco — bona pafisto.

Früstück: Matenmanĝo.

kodako: Foto-aparato.

vizitis unufoje Riga'n: Vortludo (ruslingva — viziti Riga'n — vomi).

«Ich weiss nicht, was soll es bedeuten...»:
Ne scias mi, kial mi estas
malgaja en la kor'
Malnova fabelo restas
por ĉiam en mia memor'!


Nevskij: Nevskij prospekt (nun Oktobrorevolucia prospekto), ĉefa strato en Leningrad.

Comments

Parto 10

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . .
Vitalij eliris de Serebrovskij kun prema sento. Li restis ĉe
li nur duonhoron, sed ĉi tiu duonhoro pruvis al li sensencon de lia vojaĝo.
Serebrovskij fosis ion per la tremantaj manoj en la paperujo, skuis la
telefontubeton, vantis, ridetis al Vitalij rigide, kompatinde. Li maljuniĝis.
En la haroj estis pli da grizaĵo, kaj sur la vangoj pli da sulkoj. Malbriliĝis
definitive la okuloj.
Li ne kuraĝis eldiri sian opinion pri la propono de Vitalij.
Konstrui la metropolitenon per la propraj fortoj, nur kun altiro de la fremdaj
specialistoj kaj kun larĝa eluzo de la eksterlanda sperto, sed per la propraj
fortoj? Allogi la socion al larĝa pridiskuto de la projekto?.. Ne, li ne diros
tuj la respondon! Oni devas peti konsilon de la specialistoj, invititaj dum
foresto de Vitalij. Oni devas kunvokigi la ĉelestraron. Oni devas ĝenerale
mediti, priparoli, ricevi la opiniojn...
Vitalij ne forturnis de li la okulojn, dum li telefonis al
Popov, sed la stacio ne respondis kaj pasis minutoj de la enuiga silento.
Serebrovskij nerveme puŝis forkon de la telefono kaj balbutis:
— Jes, sekve, jes!..
Vitalij apatie rakontis, kiel estas konstruata la
metropoliteno en Berlino.
— Tion vi scias, de la stratsupraĵo, pere de
neprofundaj tranĉeoj, kun plata kovraĵo. Certe, tiamaniere pli malkare kostas
grundlaboroj, kvankam antaŭe oni elprenas la grundon kaj poste denove enŝutas.
Tamen pli kara estas la metalo. En Berlin multe da metalo estas uzata por la
kovriloj, fermigiloj kaj armaturo. Precipe granda diferenco estas en kosto de
la kromaj laboroj. Ja en la tuta distanco oni devas rompi la pavimon kaj meti
ŝildojn.
Venis Popov kaj seke ŝovis al Vitalij la manon.
— Saluton, Vitalij Nikolaeviĉ! Jam ni laciĝis vin
atendi! Kion diris la germanoj pri la koncesio?
Vitalij ekrigardis en la kurantajn okulojn de Popov kaj
malaperis ĉe li iu ajn deziro paroli.
— Antaŭ, ol komenci intertraktadon pri la koncesio, oni
devus konvinkiĝi, ke ni mem ne kapablas fari tiun ĉi laboron!
— Ĝi estus bone, — rikanis Popov, sed ĝi ne sukcesos!
Sed kial, Vitalij Nikolaeviĉ, vi tamen, ne plenumas niajn ordonojn? Se oni
skribas al vi, ke vi intertraktu kaj tiel plu, vi, ŝajne, devas intertrakti!
Vitalij spiteme mallevis la okulojn teren.
— Mi ne konsentas! — decideme diris li, — Mi ne konsentas
tute!
— Vian konsenton oni ne petas!
— Vi devas peti, kamarado Popov, vi devas! Mi postulas
la specialan kunsidon kun reprezentantoj de la plej grandaj moskvaj uzinoj. Ni
devas scii la opinion de la socio!
— Estas dubinde, kion diros la socio! — singarde
rimarkis Serebrovskij. — Eble, ĝi generale estas kontraŭ la metropoliteno? Ja
aperas tiaspecaj artikoloj en «Izvestija» kaj «Laborista Moskvo»!
Vitalij leviĝis.
— Mi dezirus paroli kun Vinokurov.
— Li ankoraŭ estas en Krimeo. Baldaŭ li revenos.
— Mi vidas, ĉiuj ripozas!
— Al neniu estas malpermesate! Li havas laŭdekretan
libertempon! — seke rimarkis Serebrovskij. — Vi ankaŭ povas ricevi!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Antaŭ la forveturtago de Ivagin Olga pli frue, ol kutime
finis la laboron kaj dumvoje vizitis la kooperativon. Ŝi trovis ĉi tie sian
gaston. Li deĵoris en la vico, senpove ĉirkaŭrigardante. Lin dufoje jam oni
estis elpuŝanta el la vico kaj ekvidinte Olga'n, li treege ĝojis.
— Ĉu vi kredos? Ha? Plenajn tri horojn mi jam staraĉas!
Diablo scias, kia malsaĝaĵo! Oni satigis min ĉi tie ĝis abomeno per
kontraŭsovetaj anekdotoj kaj mi mem fariĝis iu grumblulo. Mi staras kaj
insultaĉas kun tiu ĉi publiko! Ha?
Olga ekridis.
— Nun mi vin anstataŭigos. Se vi ne dormus tiel multe
matene! Ĉu vi scias, ke la homoj venas ĉi tien je la kvina matene?
Nur por unu minuto ŝi malaperis interne de l' magazeno,
eliris de tie kun hela vizaĝo.
— Kial, nome, vi staras? Ankoraŭ labkoro!.. Evidentiĝis,
ke la viandon jam antaŭ unu horo oni ne vendas! Oni trankviliĝis kaj atendas
iun klarigon! Se mi ne telefonus al la kontoro, vi ĝis la vespero starus! Nun
la afero pli rapide moviĝos!
Vespere ili vizitis urban kinejon. Ĝi estis polvoza ĝardeno,
forbarita de la strato per malrekta barilo. Sur la pordego pendis delonge
perdinta sian purpuran koloron ŝildo:
«Teatro kaj ĝardeno je la nomo de kamarado Perepjolkin».
Kiu estis Perepjolkin, tion eĉ Olga ne sciis. En la ĝardeno
vagadis dense farbigitaj knabinoj, kraĉante flanken kune kun sunflora semŝelo
malflatajn rimarkojn rilate al amindumantaj kun ili kavaliroj. En ombrigita
cirklaĵo la benkojn okupis paretoj. La cirklaĵo estis komence destinita por
dancoj, sed poste la dancojn oni transportis sur alian lokon kaj restis dek du
nelumigitaj benkoj, situantaj unu kontraŭ la alia. Ili fariĝis la plej ŝatata
loko por rendevuoj.
En dancejo malbona orkestro pene aŭdigis «Pas d'Espagne».
Ĉirkaŭ duoncento da paroj apatie turniĝis en la sama loko, susurante per la alplandoj
sur la ŝtonoza grundo. Same apatia homamaso, starante, observis la dancantojn.
Sub la piedoj balanciĝis diskurintaj radioj de ŝanceliĝantaj supre rondaj
lanternoj. Ivagin rigardis komence malsupren, poste supren, poste la homamason
kaj kraĉis.
— Jen ne havas la homoj kion fari, ha?, ĉu vi scias,
Olga Alekseevna, — aldonis li, okupante lokon en la kinejo, — mi komencas timi
vin!
— Kial?
— Jen, vi min jam en la vicojn sendas! La unuan de majo
mi viajn komisiojn estis plenumanta, la infanojn portis, dum la infanfesto la
dekoraĵojn post la kulisoj transmovis, najlojn enbatis. La filino via sur mi
rajdas! Finfine... — Li svingis la manon.
— Kio estas finfine? — demandas Olga miskomprenante.
— Finfine mi neniam edziĝos! Vi tute min disrevigis!
Olga ekridis.
— Sed vi kiel opiniis? Ĉu vi la socialismon estos
konstruonta kaj via edzino nur la infanojn vartos kaj en la vicoj deĵoros? Sed
ĉu ne deziras vi la inverson? Iu ja devas pri ĉi tio sin okupi!
— Kial do la viro?
— Kial do la virino?
En la kinejo estis sufoke. Ĉirkaŭlekante per la lango
febrantajn lipojn, Ivagin samtempe sentis, kiel la ĉemizo, ŝvitpleniĝante,
gluiĝas al la korpo. Konservinte la paciencon nur ĝis la tria parto, li
petegis:
— Insultas mi min mem, Olga Alekseevna! Kia diablo! Sur
la ekrano estas polusaj glacioj, sed de mi la sepdeka ŝvito fluas! Ni iru
aeren! Kaj elirinte la ĝardenon, li serioze rigardis la vizaĝon de Olga.
— Sekve, vi decidis nun la tutan tempon al la laboro
dediĉi? Ĝi estas bone! Sed kiel do la edzo kaj infano? Ha?
— Duone!
— Jen, mi ne scias, — dismovis li la manojn, — ĉu ĝi
plaĉos al Vitalij Nikolaeviĉ, aŭ ne? Ha? Ĝi devas, diablo ĝin prenu, plaĉi!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Dum la speciala kunsido en Mosĥozupr Vitalij nervumis.
Prezidis Serebrovskij. En apogseĝoj kuŝigis sin grizharaj maljunuloj. Ili
volupteme glutis la cigaredan fumon kaj iufoje strabe rigardis al Vitalij. La
reprezentantoj de sociaj organizaĵoj estis malmultaj. De la uzino «Svet» neniu
venis. Ĉiuj konsentis, ke la tramo ne kapablas solvi la transportan krizon, sed
ĉiuj maĉis la malnovan temon, ĉu konstrui, aŭ ne konstrui la metropolitenon. La
reprezentanto de la Inĝenier-Teknika sekcio, respektinda profesoro, estis
pruvanta, ke la metropoliteno nenion helpos, ke ĝia veturigpovo ne sufiĉas, ke
oni bezonas la profundan fervojenkondukon en urbocentron. La reprezentanto de
la Transporta Trusto penis konvinki la kunvenon, ke la konstruado de l'
metropoliteno estas prokrastebla ĝis la 1938 jaro, kaj dume sufiĉos tiu sama
profunda enkonduko kaj elektriko de la ekzistantaj stacioj. La saman opinion
havis reprezentanto de la plana organizaĵo.
Vitalij laciĝis pro kontraŭdirado. Li apogis sian kapon
kontraŭ dorseto de la seĝo kaj preskaŭ apatie pensis, kiom granda estas la homa
malkultureco! Ĉe la strato pluvis. Sur la fenestroj rulis rapidaj malpuraj
fluetoj. Du verdaj branĉoj plende batis sin kontraŭ la vitro per la malsekaj
folioj. La vento altvoĉe kantis iun sopireman kanton.
Subite eniris Vinokurov. Li ĵetis al la ĉeestantoj malzorgan
«saluton», singardeme formetis la malsekan mantelon kaj, iom skuinte, pendigis
ĝin sur la muron. Vitalij apenaŭ ne eksaltis sur la loko. Vinokurov estis en
blanka somera kostumo, sur kiu kutime tiel akre elstaras la suda haŭtbruneco.
Momente, kiel ĉiam, en cerbo de Vitalij ekflamis kunrilato
de l' ideoj. En la antaŭpasinta jaro li ankaŭ vizitis Krimeon. Li memoras, kiel
la aŭtomobilo traŝraŭbis la montaron, krute turniĝante ĉiam pli supren. La
maŝino flugis super la abismoj, tuŝante per la radoj suprojn de elstarantaj el
sub abruptoj sekaj arbustoj. La maŝino kun tremiganta rapideco kuregis al la
abrupto kaj subite akre ĵetadis sin flanken, ektimigita per la kruteco.
Malsupre ŝanceliĝis ruĝaj ŝtonozaj montĉenoj, sukplenaj
verdaj pinoj, trompemaj ĉapoj de l' arbaretoj, ĉar ili ŝajnis esti tre
proksimaj kaj molaj, kaŝantaj sub si neniujn novajn abismojn. Per mallongaj
fajfoj la aŭtomobilo alpremadis al la ŝtono preterpasantojn kaj malaltkreskajn
tatarajn ĉevalojn kun knarantaj ĉaroj. Ĉio, kio restis malsupre, estis
envolvata iom post iom en griza vualo de l' nebulo. Sed jen la supraĵo, la
lasta suprenflugo kaj de ĉi tie ho, kiel mole falas rapideganta maŝino! Kvazaŭ
globo, ĵetita sur la deklivon! La vento fajlas renkonten kaj ie apud la koro
penetras internen kun fenda sono.
Kaj jen ruĝaj rokpecegoj, fiŝistaj ŝipetoj, brileganta maro,
kaj blindiga banbordo. Kaj nudigitaj, hindsimilaj, bruligitaj de l' suno
figuroj...
Vitalij returnis sin al Vinokurov kaj ekrigardis lian
vizaĝon. Eĉ per eta supraĵa tavolo la bruneco ne kuŝis sur lia haŭto!
Vinokurov parolis varme kaj pasie:
— Pri kio nur oni ne kulpigas nin, defendantojn de l'
metropoliteno! Komence, oni diras, la pavimojn asfaltigu, la elektron aranĝu,
la akvon donu al la antaŭurboj! Komence, oni diras, la tramon nur sur relojn
bone metu kaj poste pri la metropoliteno revu! Ĉu estas nun la metropoliteno
reala ideo? Ĉu ĝin bezonas la socialisma urbo? Tramo, tramo, kaj ankoraŭfoje
tramo! Sed pro tiu sama tramo la moskva mastrumo troviĝas (sen trograndigo) sur
rando de abismo! Nin minacas ŝtopo, nevidita ĝis nun, pereiga ŝtopo, kiu fermos
niajn arteriojn! Ĉu vi komprenas tion, kamaradoj?
Vitalij silentis, silentis ankaŭ la kunveno. Vinokurov
pentris bildon de piedironta Moskvo post du jaroj, se la metropoliteno ne estos
konstruita. Ĉio ĉi estis konata al Vitalij. Vinokurov uzis liajn proprajn
argumentojn.
Tamen lia pledo efikis la ĉeestantojn pli, ol vortoj de
Vitalij. Iom post iom cedis la defendantoj de la tramo. Kaj tiam la
reprezentanto de la Inĝenier-teknika sekcio, definitive ne trovinta la
kontraŭdirojn, ekkriis:
— Jes, kamaradoj, jes, ĝi estas komprenebla! Sed kiu do
ĝin konstruos? Ni ne povas!
Vinokurov senhezite kaj trankvile en la streĉita silento
respondis:
— Konstruos ĝin bonega germana firmao. Tiu ĉi firmao
priservas Berlinon, Vienon kaj Hamburgon. Ĝi estas la plej bona konstrufirmao.
Ĝi ensuĉis en sin plej perfektajn metodojn de l' konstruado de la eksterstrataj
vojoj. Inĝeniero Zorin mem raportos la impresojn pri la berlina metropoliteno
kaj, espereble, subtenos min!
Vitalij eksaltis.
— Vi freneziĝis! — kriis li, — Vi ankoraŭ kuraĝas
esperi mian subtenon!
Ĉiuj mirigite turnis sin al li. Vitalij tuta brulis pro la
indigno.
— Mi alvokas ĉiujn ĉeestantajn reprezentantojn de l'
uzinoj diri fine sian vorton! Ĉu ĉion oni devas transdoni, kiel koncesion? Ĉu
ni estas tiel senpovaj? Jes, la fremda sperto estas bezona al ni, sed ĉu nepre
en la formo de la privata kapitalo? Kaj tio estas parolata nun, kiam la tuta
lando estas okupita pri la plej grandega socialisma konstruado, kiam la
laborista klaso de nia ŝtato pruvis per neniam viditaj limtempoj de l'
konstruo, kion kapablas la proleta lando!
Kaj nun Vitalij rimarkas, kiel en la postaj vicoj aŭdiĝis iu
bruo.
Tra la salono al la tribuno ekmoviĝis Ivagin. Vitalij
rigidiĝis. Li ne vidis lin ĝis nun. Ĉio en la salono streĉiĝis. Ivagin formetis
la okulvitrojn kaj akurate metinte ilin en specialan ujon, ektondris tra la
ĉambro:
— Ni postulas klarecon! La laboristoj de la plej
grandaj sovetiaj uzinoj rajtas la atenton! Ha? Mi alportis la instrukcion
postuli klaran respondon: ĉu ni deziras vendi al la kapitalistoj kune kun la
metropoliteno nin mem, aŭ ni havas sufiĉe da forto, kaj ni komencos tiun ĉi
laboregon mem? Malfacile, ni scias! Sed ĉu malmulte da malfacilaĵoj ni jam
transpasis? Ĉu malmulte da kolosoj ni estas konstruontaj laŭ la kvinjara plano?
Ha? Ĉu ni ne povas preni ankoraŭ unu koloson, la transportan koloson de l'
sovetia metropolo?..
Vitalij neniam ankoraŭ vidis lin tia. Ivagin elkreskis,
fortikiĝis, lia voĉo akriĝis kaj martelis la koncesian teorion. Vinokurov,
sulkiĝinte aŭskultis. Popov malage ridetis, esperante, verŝajne, ke iu ankoraŭ
estas al Ivagin kontraŭdiranta. Sed Ivagin fariĝis subite la plej brila
oratoro. Tiel, certe, okazis dum la civila milito, kiam al la plej malfacilaj,
al la plej danĝeraj kaj respondecaj frontoj estis sendataj homoj el la fabrikoj
kaj tie ili faris miraklojn.
La laborista parto de l' aŭskultantaro aprobe ekzumis.
Fininte agitan parton de la pledo, Ivagin tuj trankviliĝis,
prenis la okulvitrojn, traviŝis ilin, surmetis sur la nazon kaj komencis
ordinarvoĉe legi la rezolucion. Atento de la kunveno atingis apogeon.
— Ĝi estas propono de nia uzino, — klarigis li, — ni
postulas la plej baldaŭan kaj senkondiĉan konstruadon de l' metropoliteno. Apud
plibonigo de la tramo, aranĝo de la profunda fervojenkonduko kaj elektriko de
la apudurbaj fervojoj la metropoliteno estas plej grava tasko. Ni postulas
transdoni ĉi tiun demandon por larĝa diskutado publike kaj en la gazetaro. Ni
proponas ne doni la metropolitenon en la koncesion kaj konstrui ĝin per la
propraj fortoj. La uzino mobilizas por konstruado la plej bonajn specialistojn
elektristojn-inĝenierojn, teknikistojn kaj laboristojn. Ni alvokas fari la
saman la plej bonajn uzinojn de Moskvo. Ni proponas mobilizi monrimedojn de la
loĝantaro. Ni postulas ellason de speciala prunto kaj la unuaj aĉetas la
obligaciojn en amplekso de la monata salajro.
Ĵus, kiam Ivagin estis fininta, Serebrovskij tintigis la
sonorilon kaj anoncis paŭzon. En la koridoro Ivagin ĉirkaŭprenis kaj kisis la
amikon.
— Nu, amiko, malgrasiĝis vi eksterlande? Ha? Ĝi, frato,
ne estas ripozejo! Ĉu mi bone ilin kontraŭdiris? Ha? Ĉu vi estas kontenta? He,
amiko! Ni ĉiujn uzinojn alvokos!
Li ne lasas al Vitalij diri eĉ unu vorton. Vitalij rigardis
lin per karesaj okuloj kaj ridetis.
— Ĉu la mondrevolucio, viaopinie, proksimiĝas? Ha? Kiel
statas tie, en Germanio? Ĉu Zergiebel furiozas?.. Nu, ne gravas! Baldaŭ ni
kaptos lin je la vosto! — Rimarkinte dubon en la okuloj de Vitalij, li prenis
lin je la maniko: — Ĉu vi ne kredas, diablaĉo? Vi mensogas! Ni kaptos! Estu
certa!
— Mi ne pri tio! — kontraŭdiris Vitalij, — mi pri la
trusto!
— Ha? Ĉu pri tiu ĉi kompanio? Estu, amiko, trankvila!
La afero estas gajnita! Estas klare!
Vitalij mirigite levis la okulojn. Ivagin batis lin sur la
ŝultron kaj ekridegis.
— La patron Semjonov havas, kanajlo! Vi ankoraŭ
kontraŭdiras! — Kaj tuj li aldonis alitone: — De l' edzino kaj filino mi vin
salutas. Ili estas tute sanaj kaj intencas veni Moskvon en la aŭgusto. — Ivagin
esploreme ekrigardis al Vitalij kaj aldonis: — Vi havas nemalbonan edzinon!
Interalie, dumvoje ĉi tien, mi laŭ la malnova kutimo vizitis la kancelarion kaj
demandis la leterojn. Por mi mankas, sed al vi, amiko, jen oni skribas el
Germanio!
Vitalij kaptis la koverton el manoj de Ivagin kaj subite
paliĝinte, malleviĝis sur benkon. Li tuj rekonis sur la koverto skribmanieron
de Alice.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
El notlibreto de Alice Berg
28 de februaro 1929.
Mi ne scias, ĉu rememoris min Vitalij almenaŭ unufoje. Mi ne
kredas, ne kredas al li. Mi lin komprenis ĉiam. Li estas min komprenonta nur
unufoje. Li ne faris eĉ tion!..
Kaj jen li petas min pri la renkonto. Se iu scius, kiel ĝoje
ektremis mia koro kaj kiel ĝi rigidiĝis tuj post ĉi tio!.. Por kio ni, Vitalij,
renkontiĝu? Ja antaŭ, ol nomi min via Alinjo, vi estos petinta min sidiĝi, mem
formoviĝos la alian randon de la benko kaj komencos la oficialan juĝesploron.
Vi pravos. Mi ne riproĉas vin. Ja vi devas esti konvinkita, ke via amatino ne
estas perfidulino...
Ne, Vitalij! Ne valoras renkontiĝi!..
 
La 10 de marto 1929.
Mi scias, mi kulpas, mi faris la eraron. Sed neniu scias,
kiom kostas al mi ĉi tiu eraro. Mia patro neniam estis laboristo. Li estas
fidela servanto de la kapitalistoj. Li estas social-faŝisto. Sed ĉu vere, ke
ili povus min kompreni, se mi ne mensogus?..
Walter Ulmann asertas, ke jes, ili povus... De post kiam li
loĝas en la legomĝardenoj, en mia animo fariĝis pli lume. Li estas tia granda
kaj mallerta, kaj iom ridinda. Li povas aŭskulti, ne palpebrumante, la plej
terurajn konfesojn kaj ne pendi al la rakontanto fidon.
Mi klarigis al Walter mian infanan ameton al Reingold. En
tiaj familioj, kiel la nia, Reingold estis opiniata, kiel taŭga fianĉo. Li ja
estis lernanta en milita lernejo, en li oni vidis estontan oficiron. Mi do
estis knabineto kaj revadis pri bela amo. Sed mi nenion promesis al li. Mi
nenion povis promesi. Mi estis tro juna.
Ulmann ne demandis min pri la detaloj. Sed mi ja ilin ne
havis. Mi fiere traportis mian virgan purecon tra la jaroj de tentoj kaj nur
Vitalij... Ne, ne, mi ne volas pensi pri ĝi, mi ne volas rememori! Tri monatojn
da turmento! Ĉu ne sufiĉas?
 
La 24-an de marto 1929.
Ulmann demandis hieraŭ, ĉu mi delonge ĉesigis la rilatojn al
Reingold? Mi eĉ forgesis. Ŝajne, mi havis tiam deknaŭ jarojn. Li estis ankoraŭ
servanto en la armeo. Ja tute antaŭnelonge mi eksciis, ke li servas nun en la
polico.
Ulmann insultetis min. Mi devis ĝin klarigi al la komisiono.
 
La 18-an de aprilo 1929.
Walter proponas al mi laboron en Wedding. Kiom da jaroj mi
laboris en volframa fako? Ho, Walter, de post la 1922 jaro. Ĉu vi miras? Jes,
jes, de la deksesjara aĝo. De post fino de la lernejo, kiam mi, antaŭ ol aniĝi
universitaton, laŭ deziro de la patro, por unu jaro iris en fabrikon «Osram».
Kial mi restis tie pli, ol unu jaron? Jen ĉi tie estas solvo de l' problemo,
kara Walter!
En la fabriko mia mondo duoniĝis. Inter la laboristoj estis
pli da faŝistoj, ol komunistoj, tamen mi ekhavis intereson por «Rote Fahne».
Kaj mi konatiĝis kun kelkaj libroj, el tiuj, kiujn al mi ŝovis komsomolano Til
Spielgritz. Li, cetere, ne sciis, tiu Til, ke mi estas filino de burĝo, kiam li
rekomendis min en la Regionkomitato de Komsomolo. Ĉu vi komprenas, Walter?..
Poste Til estis arestita kaj mi longtempe restis sola komsomolano en la
fabriko. En la pasinta jaro oni forpelis ankaŭ min.
La patro? Kun la familio mi rompis ĉian interligon ankoraŭ
en la dudek tria, kiam ili estis aliflanke de l' barikadoj.
 
La 28-an de aprilo 1929.
Hieraŭ estis transdonata la ruĝarmeana standardo al la nia
taĉmento. Mi diras, al la nia, kaj la koro kunpremiĝas pro la doloro. En la
pasinta jaro mi estis membro de la Internacia Komisiono. Ĝuste mi iniciatis la
esperantan korespondon kun la ruĝarmeanoj. Kaj hodiaŭ mi venis la solenon kaŝe,
sen la permesilo. Mi kaŝis mian vizaĝon en la homamaso, timante esti rekonita.
Mi vidis Otton, mi vidis Erich'on, mi vidis Vitalij'on!.. Jes, mi vidis lin!..
Li staris sur la grandega malplena estrado antaŭ dekkvin mil
aŭskultantoj kaj tradukis el esperanto la leteron.
«Karaj kamaradoj! La ruĝarmeanoj de N-regimento sendas al
vi, okaze de la unua de majo flaman saluton kaj la standardon, faritan je niaj
laborgroŝoj».
Vitalij ne vidis min. Liaj radiantaj okuloj ĉirkaŭvagadis.
Ja li hodiaŭ ne estas moskva inĝeniero, eĉ nek reprezentanto de Sovetunio. Li
hodiaŭ estas ruĝarmeano.
Otto frapis per la piedoj sur la ligna estrado kaj malvolvis
la ruĝan tolon kun falĉilo, martelo kaj ora surskribo:
«Ruĝarmeanoj de N-regimento al berlinaj ruĝfrontanoj». La
ĥorejo, ŝtuparoj, partero, amfiteatro, muroj, ĉio, kio estis kun mi, super mi
kaj sub mi, ĉio ektondris en potenca kriego:
«Rot Front! Rot Front! Rot Front!»
Mi ne povis min deteni, mi ekkantis kune kun ĉiuj, kiam sin
turnis al la salono fanfaroj, trumpetoj kaj cimbaloj.
«Völker, hört die Signale
Auf zum letzten Gefecht!
Die Internationale
Erkämpft das Menschenrecht!»
Mi estis kantanta kaj la larmoj bruligis miajn okulojn.
Erich ĉirkaŭprenis talion de Vitalij. Li venigis lin al rando de l' estrado.
Ekestis la momento, kiam ne plu restis loko por la personaj travivaĵoj. Mi
eltiris min je la plena kresko kune kun la tuta salono.
— La rusa kamarado transdonu al la sovetia proletaro
ĵuron de la ruĝfrontanoj sub la ruĝarmeana standardo.
Erich solene levis la manon. Miloj da laboristaj pugnoj
ekŝanceliĝis en la aero.
— Ni ĵuras uzi niajn fortojn por la liberiga batalo. Ni
ĵuras kun ferdisciplino en la vicoj marŝi al la decida lukto. La plej granda
malestimo de laboristaro estu puno al tiuj, kiuj perfidos la ruĝan fronton. Nia
pugno estas levita. Ni ĵuras venki, aŭ morti por la standardo de la proleta
diktaturo.
Mi ripetis la ĵuron kune kun ĉiuj. Ĉu vi aŭdas, Erich? Ĉu vi
aŭdas, Vitalij? Mi ripetis la ĵuron...
 
La 1-an de majo 1929.
Jen la tuto. Mi ree marŝas en la berlinaj stratoj. Sed apud
mi mankas Erich, mankas Otto, mankas Vitalij. Anstataŭ Erich apude paŝas
Walter. Mi ja laboras nun en la alia kvartalo. Sed Vitalij... Ne, ne!..
 
La 1-an de majo, vespere.
Mi malvarmumis, ŝajne, hieraŭ sub tiu ĉi pluvego, revenante
de la mitingo. Treega kapdoloro. Mi sentas, kiel altiĝas la temperaturo. Sed
Wedding estas fortranĉita de la urbo. Ni estas sieĝataj.
Ĉi tie, en malvasta loĝejeto en kvina etaĝo, estas aranĝita
nia sanitaria punkto. Tute proksime, ĉe la stratangulo seninterrompe kantas
mitrajlilo. Sed oni aliras la fenestron kaj rigardas malsupren, oni vidas
flavajn steletojn, ekflamantajn en mallumo.
Tiujn strangajn, nehomajn ekkriojn mi alkutimiĝis. Ho, kiel
rapide la homo akiras kutimojn!..
Ree oni alportas la brankardon. Mi klinas min kaj vidas
sangoverŝantan karnon.
— Paciencon, kamarado, paciencon! Tiu ĉi vundo ne estas
grava. Vi ne maltrankviliĝu! — Sed mia propra animo ne estas trankvila. En ĝi
brulas alarmo, jes, alarmo, kiu rompas la kapon, per fajro superverŝas la
vangojn. Oni devas ŝtopi la orelojn kaj bindi la vundojn. Jen tiel! Mi provu
almeti la polmon al frunto de la homo kun disŝirita makzelo. Eble, li ĉesos
krii.
Ho, kiel malvaste estas ĉi tie! Ĉiuj tri litoj estas
okupitaj. Du viroj ŝanceliĝas sur seĝoj. La mastrino sidas sur la planko, sur
ĉifonaro, kaj mi vidas en duonmallumo ŝiajn grandiĝintajn okulojn. Ŝi ektremas
post ĉiu pafo. Ŝiaj filoj estas tie, apud la barikado. Ni ne havas elektran
lumon kaj petrollampo fumizas. Fumaĵo kaj acida odoro de la sango. Mi komencas
frostotremi.
Kion ili parolos, miaj kamaradinoj?..
— Alice estas malsana. Oni devas forsendi ŝin hejmen.
— Lasu ŝin sidi. Eble estos pli bone tiel. Mi estas
ekstaronta.
— Sidu, Alice, sidu!
Naĝas nebulo. Malforta naŭzemo. Estas malfacile spiri. Mi
aŭdas ke frapas la dentoj. Iu enŝovas en mian buŝon malvarman randon de glaso.
Mi trinkas. La tutan korpon kaptas treega laceco. La frunto ŝvitiĝas. Ne
forlasante la lokon, mi eltiras la piedojn...
Haveno... Profunda nokto. La grumblemaj arganoj ĉesas
interparoli per knarantaj voĉoj. Nigra faŭko de la holdo kovriĝas per peza
fermilo. La fera besto, satiĝinte, trankviliĝis.
Mi elŝiriĝas el ĉirkaŭpreno de Vitalij. Mi kisas lin
lastfoje, arde. Mi larĝe malfermas pordon de la eta kabino, frapinte ĝin sur
randon de lavilo. Mi kuras sur la kruta ŝtuparo supren. Li iras post mi,
balanciĝante, kiel ebriulo, apogante sur vergon de la kupra balustrado.
Kaj jen mi staras sur la bordo en amaso de l' adiaŭantoj. La
vaporŝipo malrapide debordiĝas. Mi aŭdas malsonan klukadon de l' maŝino kaj
laringajn ekkriojn de l' ŝipestro. Grandega orumita titolo (mi ne scias, kia)
sur la steveno, lumigita de la bordo per malbrilaj lanternoj, dronas kaj dronas
en la mallumo. La rondaj iluminfenestretoj ĵetas flavajn radietojn malsupren,
en la nigran akvon. Komence ili similas la efektivajn fenestrojn. Poste ili
fariĝas nur briletantaj punktoj. Verdaj lanternetoj sur la mastoj ekpendis en
la aero. La vaporŝipo malaperas en la maro...
Ĉu tio estas sonĝo? Aŭ halucino?.. Aŭ malsana deliro? Mi
nenion scias pri Vitalij. Ĉu iu diris al mi, ke li jam estas forveturinta?..
Mi ankoraŭ povas malfermeti la okulojn kaj vidi, kio okazas
en la ĉambro. De la brankardo oni formetas iun. La mastrino leviĝas de la
planko kaj, ekspirante, ordigas la ĉifonaron. Ies vira voĉo kolere krias:
— Ĉu vi scias, la polico uzas kuglojn dum-dum!
Mi sentas grandan emon ekdormi...
 
La 2-an de majo 1929.
Mi ricevis gripon. Kia sensencaĵo — dum tiaj tagoj... Mi eĉ
ne scias, kio tie okazas. En la legomĝardenoj regas silento. La ĵurnaloj ne
venas, la radio senzorge translacias charlestown'on. La vartistino nenion povas
ekscii. Se eĉ ŝi ion scias, ŝi ne deziras rakonti. Des pli malbone!
Mi ekdormetis, verŝajne, hieraŭ sur la seĝo. La vekiĝo estis
neatendita. Sur mia kapo kuŝis konata mano. La vartistinon prizorgigis mia
temperaturo. Viro kun nigra barbo staris apude. La vartistino grumblis.
— Oni pafas ja, vartistino! Kiel vi venis ĉi tien? La
ektimo forpelis mian dormon momente. Ŝi entiris la lipojn.
— Oni trankviliĝis tie, fraŭlino bolŝevikino. Nun vi
estas revenonta hejmen.
Mi rifuzis. La kolero de l' vartistino ridigis min. Mi ridetis,
sed miaj kamaradinoj ne prenis mian flankon.
— Ne disputu, Alice! Se vi estas malsana, kion vi povas
fari? La pafado ĉesis. Ni sukcesos ĉion aranĝi sen vi.
La viro estas malfermonta la valizon kun instrumentoj. Mi
definitive indignis.
— Sinjoro doktoro! Viaj malsanuloj atendas vin sur tiuj
litoj!
Li ion tramurmuris. Mi ne aŭskultis kaj returnis min al la
virinoj. Mi estis insistonta, ke la kuracisto esploru tiun ĉi, la lastan, kun
kugloj dum-dum. Li ion kontraŭdiris kaj mi miris, kiel subtiliĝis lia voĉo. Ĝi
sonis el iu malproksimo. Mi eĉ komprenis lin.
— Kioma horo estas? — demandis mi lace. La ceteran mi
malbone memoras. Ŝajne, oni prenis min subbrake kaj ien forkondukis.
 
La 3-an de majo 1929.
Hodiaŭ mi fartas pli bone. Mi povas ellitiĝi kaj iom marŝi
tra la ĉambro. Strange!.. Kial tiel maltrankvile batas mia koro? Kiam mi
rigardas spegulon, mi ĉiam pensas pri Vitalij. Kial? Eble, pro tio ke mi vidas
min per lia rigardo. Kutime mi ne rememoras, ke mi estas bela kaj matura
knabino. Sed en la spegulo mi vidas fortan, gracie kunmetitan, brilan korpon...
Kaj subite mi komprenas tiujn rigardojn kaj insistemajn movojn, kiuj tiel ne
plaĉis al mi en Vitalij. Tiam mi sentas falon de l' sango en mia korpo. Mi
vidas, kiel helaj bluaj okuloj de la orhara knabino en la spegulo malheliĝas
kaj rigardas min senmove, vitre. Jen tia estas lia rigardo kaj mi tuta
kunpremiĝas pro frapetado de la falanta sango...
Sed kial ŝajnas al mi, ke Vitalij estas forveturinta? Mi iru
al la najbaro kaj eksciu la novaĵojn. Mi surmetas la jungŝturman bluzon. La
vartistino ne devas ion kontraŭdiri.
Maljuna Schuman, mia najbaro, staras post palisaro de sia
ĝardeneto, apoginte sin sur la pordeton. Sur lia stango, kiel ĉiam, senzorge
flirtas la trikolora flago.
— Genosse Friedrich! Guten Tag! Kiujn novaĵojn vi
havas?
Schuman rikanas la sendentan buŝon kaj levas supren la
flavan pro la fumado barbeton.
— Multaj estas la novaĵoj, Genossin Berg! Ĉu ne
sufiĉas?
— Mi deziras scii, kiuj novaĵoj estis dum la lastaj
tagoj! Mi estas du tagojn ne elirinta la straton.
Li turnas al mi sian mirigitan vizaĝon.
— Ĉu vi ne plu ricevas la ĵurnalojn? Ho, pardonu, mi
forgesis! Vi ja estis ricevanta «Rote Fahne»!
Mi penas reteni la emocion.
— Ĉu vi volas diri, ke «Rote Fahne» ne plu ekzistas?
— Al via bedaŭro, Genossin Berg, al via bedaŭro!
— Ne ŝajnigu vin esti burleska, Genosse Friedrich, vi
ja ne estas pulĉinelo! Diru, kiel ĝi finiĝis?
— Ĉu vi deziras scii, kion skribas pri ĝi «Vorwärts»?
Mi tute koleriĝis.
— Tute egale! Ne malpaciencigu min!
— «Vorwärts» skribas, ke la komunistoj mem estas
kulpaj. Ili ne devus inviti al la demonstracio, se ĝi estis malpermesita.
— Jen, kiel! Ree la komunistoj kulpas!
— Certe! La komunistoj pafis kontraŭ la polico!
— Kaj la polico?
— La polico estis devigata sin defendi.
— Vi mensogas!
Mia voĉo sonas sovaĝe. Friedrich eviteme levas la ŝultrojn.
— Ĉu mi mensogas?..
— Via «Vorwärts» mensogas. La komunistoj ne pafas la
unuaj. Ili nur sin defendis...
— Kaj eĉ dum la armita ribelo?..
La malicaj okuloj de Friedrich kareseme mallarĝiĝas. Mi
perdas la paciencon.
— Silentu, Schuman, tuj silentu!
— Interalie, Genossin Berg, vi formetu tiujn ĉifonojn!
— Li malestime kapmontras mian jungŝturman bluzon, — tre simple: ĝi estas
kontraŭleĝa vesto. Vi demonstras per ĝi apartenon al la krima organizaĵo.
Mi sufokiĝas, apogas min kontraŭ la pordeto.
— Ĉu la Ligo de l' Ruĝfrontanoj estas malpermesita?
— Jes, jes, — triumfe kapjesas Schuman, — Al via
bedaŭro ĝi estas malpermesita!
Mi kuras, mi rapidas, mi senfine longe veturas per tramoj,
per aŭtobusoj, per metropoliteno. Poste mi erarvagas en stratetoj. Mi trafas ne
tien, kien mi bezonas. Ĉiuj domoj estas identaj. En ĉiu estas kvin etaĝoj, en
ĉiu gisa pordego kaj asfalta laŭtsona korto.
 
La 4-an de majo 1929.
En la loĝejo de Erich la pordo ne estas fermita. Iom puŝinte
ĝin per la ŝultro, mi subite renkontiĝas kun Otto. Li staras antaŭ la pordo kaj
riparas la portupeon. Lin ne mirigas mia veno.
— Ĉu estas vi, Alice? Estas bone, ke vi surhavas la
uniformon. Ni ĉiuj decidis ĉeesti la enterigon en la uniformoj.
Mi kunpremas la bruston per la manoj. Kial tiel furioze
batas la koro?
— Ĉu li mortis, Otto? Ĉu li tamen, mortis?
Li senresponde sin klinas kaj pene provas traŝovi malobeeman
kudrilon tra dika ledo de la rimeno. La piedoj miaj kontraŭvole subfleksiĝas...
Mi malleviĝas seĝon.
— Otto! Mi ja ne tial venis! Mi ja pensis, ke Erich
saniĝos! Ke li eliros renkonte al mi, ĝoje etendos la brakojn kaj diros...
Mi komprenas, ke mi diras malsaĝaĵojn. Mi silentiĝas. Otto
estas mirigita.
— Kion li dirus? Vi, ŝajne, estas malsana. Do vi
komence avertus pri tio!..
— Nu, bone! Sed mi petas vin ne aspekti tiel acide. Mi
tion ne toleras.
Subite la terura penso venas mian kapon. Mi larĝe malfermas
la okulojn.
— Aŭskultu, Otto, ĉu li estas ĉi tie?
— Kiu?
— Erich?
Otto eĉ kraĉas pro la kolero.
— Kiel rapide la homoj malsaĝiĝas! Erich estas en la
mortintejo. Post unu horo ni prenos lin de tie. Ĉu vi komprenas? Sed ĉi tie
estas la patrino de Erich.
— La patrino?.. Ĉu vi diras, la patrino?.. Jes, jes,
certe! Tuj, Otto! mi tuj! Kion ŝi bezonas? Ĉu mi ŝin helpu? Konsolu?.. mi
tuj!..
— Kiel mi vidas, vi por nenio taŭgas. Vin mem oni devas
konsoli! Nu, vigliĝu, kuntiru la fortojn, kuraĝu! Jen, tiel! Nun vi povas iri.
Tie estas ankaŭ Berta.
Mi malfermas la pordon en la dormoĉambron. Antaŭ mi sur la
lito estas virino. Ŝi sidas, kunpremante la tempiojn per la manoj kaj metinte
la kubutojn sur la genuojn. Ŝi havas ankoraŭ junan vizaĝon, sed ĝi nigriĝis. La
sekaj okuloj fikse rigardas en malproksimon. Apenaŭ alpinglitaj nigraj haroj
kaŝas en si blankajn tavoletojn. Mi penas kuraĝigi min kaj faras kelkajn
paŝojn.
Berta viŝas polvon de la ŝranko. Ŝi forsaltas de la
tabureto, metas la ĉifonon kaj etendas la manon.
— Mi tre ĝojas, Alice! Mi estis certa, ke en la danĝera
minuto vi estos kun ni! Mi estis preta al batalo, sed vi faris ĝin antaŭ mi. Ĝi
estas bone!
Subite mi rememoras la elturmentitan korpon sur trotuaro,
ruĝajn vizaĝojn de la policanoj, afablan rideton de Reingold kaj dorlotitajn
manojn, elpoŝigintajn la cigarujon. Mi tro malfrue ĝin faris. Ho, tro malfrue!
Ne, mi ne estis batalpreta! Tro malfrue alkuris mi Reingold'on. Erich jam estis
malviva.
Kaj kion mi estis ankoraŭ faronta? Mi, eksfianĉino de tiu ĉi
nobla oficiro kun rozkoloraj ungetoj? Kio dekobligis miajn fortojn? Ĉu
abomensento al li, ĉu kolerego, ĉu potenco de l' ĉagreno, ĉu malespero? Li
ektimis min, tiu ĉi rozkolora mortigisto! Mi pafis lin per lia propra
revolvero...
Mi ne sentas la konsciencturmentojn. Mi nur bedaŭras, ke mi
faris ĝin tre malfrue!
Kiel pli aĝa fratino, Berta ĉirkaŭprenas min je la talio.
— Frau Anna! Tiu estas Alice Berg. Ĉu vi aŭdis ŝian nomon?
La virino, senmove sidanta, iom ektremetas. Levinte la
kapon, ŝi rigardas en mian vizaĝon.
— Ĉu mi aŭdis tiun ĉi nomon? Ho, jes! Erich rakontis al
mi pri vi.
Mi sentas, kiel la sango ŝprucas mian vizaĝon.
— Li havis malbonan opinion pri mi, Frau Anna, ĉu ne
vere?
La virino kapskuas.
— Ho, ne, kara Fräulein! Nenion malbonan mi pri vi
aŭdis!
Mi malleviĝas apud ŝi sur la lito. Mi scias, ke mi devas ion
paroli konsolan. Mi scias, ke oni devas certigi tiun ĉi virinon, ke ni ĉiuj
komprenas ŝian malĝojon... Anstataŭ tio ĉi mi diras:
— Mi treege kulpas al Erich!
La virino faligis la kapon sur la manojn kaj ekploris.
Ŝajne, mi diris ne tion, kion mi devis. Ja la virino ne kapablas tion kompreni.
 
La 5-an de majo 1929.
Okazas tiel iufoje en kinejo. Vi observas kinokronikon:
sportfeston, alvenon de fremda ambasadoro, funkciigon de nova uzino en
Sovet-unio... Subite, anstataŭ la ridetanta komsomolano aperas funebra
procesio. En severa silento moviĝas la homamasoj kaj malgajaj vizaĝoj kunpremis
la lipojn. La pezaj ĉerkoj kun altaj kovriloj estas superkovritaj per
standardoj. La fortaj ŝultroj fleksiĝas sub ili.
Ne, ĝi ne estas kinokroniko. Ĝi estas enterigo de la
pereintoj. Walter kaj Otto surhavas la uniformojn. Kun funebraj surmanikoj kaj
florkronoj ili paŝas antaŭe. Post ili — maristoj en blankaj ĉemizoj kaj ruĝaj
kravatoj. La unua ĉerko. Klininte la standardojn, post la ĉerko marŝas nia
taĉmento. La dua ĉerko, la tria, la kvara... Dekunu... Ducent laboristaj
delegacioj akompanas la mortigitajn kamaradojn. La popolo ŝtopis la stratojn.
«Unsterbliche, Opfer, ihr sanket dahin,
Wir stehen und weinen voll Schmerz, Herz und Sinn,
Ihr kämpfet und stärbet um kommendes Recht
Wir aber, wir trauern der Zukunft Geschlecht».
Mi kantas kaj ne aŭdas la propran voĉon. La policaj
aŭtomobiloj ĉe la stratanguloj silente preterlasas nin. El la fenestroj
dependas ruĝaj flagoj kun nigra bordero. Proleta Berlino finas la laboron.
Kantante la funebran marŝon, ĝi kunfluiĝas kun niaj vicoj.
«Einst aber, wenn Freiheit den Menschen enstand,
Und all euer Sehen Erfülling...»
Frau Anna paŝas apude, apogante sur mian brakon. Sian
griziĝantan kapon ŝi portas fiere.
Ni jam atingis Friedrichsfelde. Taĉmentoj de rajdistoj,
piedpolicanoj kaj aŭtomobiloj atendeme staras ĉe vojkruciĝoj. La tondetitaj
aleoj de la kvieta tombejo delonge jam ne estis vidantaj tian homamasegon.
«Dann werden wir künden, wie ihr einst gelebt,
Zum höchsten der Menschheit empor nur gestrebt...»
La standardoj sin klinis super la malkovrita tombo. La voĉoj
hodiaŭ ne estas simple varmaj. Ili estas trapenetritaj de la ĉagrenego. Mi
vidas antaŭ mi la potencan dorson de Thälmann. Li fortike enradikiĝis per ambaŭ
piedoj grundon super la kavo. Liaj paroloj flugas en la amason, kiel ardigitaj
metalfajreroj.
— La unuan de majo la burĝaro postulis de la
social-demokratoj aranĝi buĉadon de l' revolucia proletaro, La malpermeso de
«Rote Fahne» kaj de la Ligo de l' Ruĝfrontanoj estas nur la unua paŝo de la
kruela teroro. Socialdemokrato Künstler nomis la barikadajn batalantojn
lumpen-proletoj! La komunista partio plene solidariĝas kun la barikadbatalanoj.
La kompartio kaj la ligo de l' ruĝfrontanoj ne allasos, ke oni ilin malpermesu.
Ni alvokas ĉiujn ĉeestantojn ĵuri, ke, kiam venos la decida horo, ili ne
formetos la armilojn. La burĝaro kaj ĝiaj socialfaŝistaj lakeoj estos
definitive neniigitaj kaj en Germanio regos la proleta diktaturo!
Ĉu vi aŭdas, Erich? Jam la duan fojon mi ĵuras! La duan
fojon! Kaj ĉi-foje mi ĵuras je via memoro. Mi estas nur malsperta virino, sed
eĉ miaj malgrandaj fortoj eble ankaŭ estos bezonaj en tiu granda afero, por kiu
vi fordonis la vivon. Ĉu vi aŭdas?..
Rot Front!
 
La 2-an de julio 1929.
Pasis nur du monatoj post la unua de majo. Ĝi estas la
monatoj de eksterordinaraj okazintaĵoj en mia vivo. Mi estas reakceptita en
Komsomol. Mi denove laboras en la taĉmento. Mia voĉo denove sonas en la lokaloj
kaj sur la placoj. Unufoje mi eĉ aŭdis laŭdon el la buŝo de granda komunisto,
vizitinta nian regionon:
— Nemalbona agitanto estas tiu ĉi knabino, — diris li
post mia dorso, kiam mi estis parolanta, — ŝi posedas la aŭskultantojn kaj
komprenas la politikon.
Kiam mi returnis min, al mi ŝajnis, ke Walter Ulmann
ridetis. Mi revenis hejmen en tia ĝojo, ke ĝi ridigis mian maljunan
vartistinon. Ŝi diris ke jam la tutan jaron ŝi ne estis vidinta tiom stultan
radiadon sur mia vizaĝo.
 
La 31-an de julio 1929.
Mi estas enigita en la delegacion al USSR. Kiun mi devas
danki por ĉi tiu honoro? Ĉu Walter'on, zorgeme kontrolantan ĉiun mian paŝon? Ĉu
Otto'n, kiu denove ŝercas kun mi, kiel antaŭe kaj asertas, ke mi devus lin
forĵeti de la fenestro post lia malsaĝa kaj maljusta insultado rilata min dum
la komsomola kunveno? Ĉu mian uzinon, kiu preskaŭ unuanime postulis sendi
almenaŭ unu virinon-aktivulinon? Mi ne scias, sed fakto restas la fakto. Nia
vagonaro alproksimiĝas Moskvon.
 
La 1-an de aŭgusto 1929.
Mi ne aŭskultas, pri kio oni parolas en la kupeo. Ĉi tie jam
sekiĝis la gorĝoj. Estas trakantitaj ĉiuj kantoj, rakontitaj ĉiuj anekdotoj.
Nun oni simple okupas sin per rememoroj. Mi staras apud la fenestro kaj
atendas. Atendas kun tremetado, atendas kun kaŝita, apenaŭ retenata jubilo. Nun
estas varma suna mateno. Ĉe la stacioj oni povas eliri kaj proksime esplori la
multkoloran homamason. Ili rave rigardas min, mute esprimante siajn
sentimentojn. Oni povas aŭskulti la strangan paroladon. Oni povas saluti ilin
en tiu ĉi lingvo, super kiu mi, ŝajne, la kapon rompos.
Nokte ni estis transveturantaj iun riveron. La ondoj batis
apud la radoj mem. Ruĝa luno estis subakviĝanta, forsaltante el la krispaj
nubetoj kaj kuris sur briletantaj ondoj, kvazaŭ kupra turniĝanta ŝraŭbo.
Maloftaj arbustetoj elstaris el sub la akvo kaj sur ŝaŭmantaj ondokrestoj
balanciĝis nigraj fiŝistaj boatoj. Nun renkonten turniĝas ĉapoj de verdaĵo,
brilas bluaj rubandetoj de riveretoj, tondrante trasaltas pontoj. Ridinde estas
vidi, kiel ĉe la stacioj la pasaĝeroj elkuras el vagonoj, kaj kunpuŝiĝante, ien
fulmorapidas kun tekruĉoj en la manoj. Dum mi ripozas de la laciga radfrapado,
tra la malfermita fenestro enflugas birdpepado, knarado de kamparana ĉaro sur
la polva vojo kaj voĉoj de la renkontanta nin publiko.
Moskvo elnaĝas el la rozkolora nebulo. Tuj mi revidas lin,
Vitalij'on. Mi elŝovas min el la fenestro, eltiras la kapon. Mi penas sekvi la
brilantan duonrondon de la reloj, sur kiuj glitas verda rubando de la vagonaro.
Jam estas videbla la stacidomo.
Jam estas videblaj la ruĝaj devizoj sur la platformo («Gruss
den Berliner Barikade-kämpfern!»). Jam estas videblaj la standardoj kaj
jungŝturmaj vestoj. Jam estas aŭdebla la tamburado kaj sonoj de l' Internacio.
Jen aperas la ĝojaj vizaĝoj, ruĝaj tuketoj kaj rubandoj. Mia vidsento dekoble
akriĝis. La entuziasma homamaso kuras sur la platformo. Halt! Ni estas
venintaj.
Hu, ĝi estas jam tro! Mi ne povas eĉ leviĝi! La kamaradoj
eliru! Mi tuj!..
Mi kaŝe rigardas tra la fenestro. La niaj estas ĉirkaŭitaj
de la amaso. Ha, jen li estas, Vitalij! Li maltrankviligite ĉirkaŭrigardas la
alvenintojn. Mi vidas sur lia vizaĝo doloran rideton. Konvulsio kuras de lia
buŝo. Li ne vidas min. Li serĉas, serĉas per la okuloj. Li konvinkiĝas, ke mi
ne venis. Li paliĝis. Sed li ne volas ĝin montri. Li ja renkontas ne solan min.
Jen, li reakiris sian spiritostaton. Leviĝante sur la piedpintoj, li
suprenĵetas la pugnon kaj laŭte krias:
— Rot Front!
Mi ne plu havas la paciencon. Mi respondas al li el la
fenestro:
— Rot Front, Genosse Zorin!

Comments

Parto 11

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019
Permesu al mi rekonsciiĝi. Antaŭ mi estas ankoraŭ la plena
tago... Sed sur miaj lipoj kuŝas ankoraŭ varma sentimento de la kiso...
Ŝajne, mi estis parolanta sur la placo. Poste mi respondis
la sennombrajn demandojn. Poste mi konatigis Walter'on kun Vitalij. Walter
firme premis lian manon kaj ne povis deteni sin de la komplimento miaadrese:
— Se vi, kamarado, konas niajn amikojn, mi povas fiere
al vi raporti, ke niaj amikoj estas bonaj! Jen, ekzemple, Alice! Flamo! Kun
tiaj mirakloj estas fareblaj!
— Nin oni forveturigis per aŭtomobilo hotelon «Lux». Iu
kamarado kun kim-insigno preskaŭ seke diris al Vitalij, ke li ne trudu al ni
siajn interparolojn. Mi devis enmiksiĝi. Estas ridinde! La kamarado miris kaj
demandis:
— Ĉu vi lin konas?
Vitalij venis «Lux»'on dum la tagmanĝo. Mi sidis apud
Ulmann. Li burleskis, penante almeti al mi la duan kokidaĵon. Ĉiuj ridis. Eĉ la
oficistoj de la manĝsalono ridetis. Tra larĝaj fenestroj en la ĉambron estis
falantaj lumgarboj, superverŝante nin per orsimila polvo. Vitalij aliris min.
Walter ekĝojis, altrenis al si per unu fingro brunan kverklignan seĝon kaj
enigis ĝin inter si kaj mi.
Ĉu vi spertis en via vivo senton, kiam la homo, por ĉiam
perdita, revenas? Ĝi estas tute eksterordinara sento! Tre, tre nemultaj homoj
ĝin konas! Ĉu vi scias la proverbon: kio pasis, ne revenos? Ho, tute malvere!
Ja oni povas tiel forte ekami, ke super ni naĝos jaroj de l' disiĝo kaj post
ili la amo estos same hela, kiel en la unuaj tagoj!..
Mi amas lin! Eble, ĝi alportos al mi novajn turmentojn, sed
mi amas lin!..
Ulmann iris por alivestiĝi. Ni kun Vitalij supreniris en
mian ĉambron. Mi iris iom antaŭe sur tapiŝetoj de la larĝa koridoro,
kunpremante per la maldekstra mano la bruston kaj detenante la koron.
Malferminte la pordon, mi preterlasis lin. En la ĉambro estas duonmallume. La
suno en sia rapidega falo estis haltigata per la kremkoloraj kurtenoj,
dependantaj de la plafono.
Alproksimiĝinte la liton, mi deturnis min, min klinante kaj
kaŝante la ekflamintan vizaĝon. Li aliris deposte, transĵetis la manojn trans
mian kapon kaj alpremis min al si. Mi elspiris la tutan aeron kaj pli profunde
forĵetis la kapon malantaŭen. Jen estas miaj lipoj, Vitalij!.. Ili tremetas, mi
ne scias, pro kio! Ĉu pro antaŭsento de la feliĉo, aŭ de la nova doloro!
Nun ni veturas Parkon de la Kulturo kaj Ripozo. La suno
fluas en la brilanta torento el la emajla ĉielo. Ĝi fandas la asfalton,
varmigas ferajn striojn de l' tegmentoj, orumas flor-rumbetojn de l' ĝardenoj,
karesas la nekovritajn kapojn de l' rapidantaj homoj. Ĝi dispartiĝas en larĝaj
fenestroj de l' magazenoj, sin banas en fluetoj de l' fontanoj sur grandaj
placoj, subrigardas verdruĝajn globojn en apotekoj kaj eĉ provas sidiĝi sur
ŝtalaj lanternetoj de nia aŭto.
Mi englutas tiun ĉi sunon. Ĝi estas kiel mirakle saniga
trinkaĵo!..
Ĉi tie iam estis restadejo de caroj dum iliaj vizitoj
Moskvon el Peterburgo. Sur pitoreskaj deklivoj, kurantaj al Moskva-rivero,
inter densa verdaĵo de Neskuĉny Ĝardeno, sur vasta, traardigita de la suno
ekspozicia teritorio estas nun aranĝita la Parko de l' Kulturo kaj Ripozo.
Centmiloj da homoj enfluas la gastemajn pordojn de la alta ligna pavilono kaj
disfluas sur sennombraj sablaj vojetoj. Se oni leviĝas supren, sur verandon de
la ĉefpavilono, de kie la helpurigitaj tuboj de du orkestroj disaŭdigas en la
parko sonojn de bravuraj melodioj, aŭ, knarante per la ligna planko, oni
leviĝas la terason-legejon, kie kuŝas en oportunaj apogseĝoj kaj kanapoj la
dorlotataj de l' suno ripozantoj, kun radiotelefonoj sur la kapoj, se de tie
oni rigardas malsupren, ĉio kolorbrilas antaŭ la okuloj. Helaj makuloj de
diverskoloraj skarpoj, ĉapeletoj kaj roboj ŝvebas inter blankaj ĉemizoj kaj
sportvestoj de la viroj. Seninterrompaj torentoj moviĝas ĉiudirekte. Ili
penetras la pavilonojn, zigzag-rubande ĉirkaŭvolvante la aranĝitajn tie
ekspoziciojn. Preskaŭ ne haltante, ili trapasas laŭlonge de la senfinaj
diagramoj, afiŝoj, modeloj, specimenoj, bildoj, nur por unu minuto amasiĝante
ĉirkaŭ grupgvidantoj, kiuj, sin streĉante, donas la klarigojn.
Jen estas ekspozicio de la Moskva Soveto. Ĉi tie vi trovos
ĉion, kion vi deziras. Funkciantajn teksostablojn, maŝinojn, elkraĉantajn
aksingojn, aŭtobusajn partojn, tramvagonon, vitrinojn de manufakturaj kaj
galanteriaj magazenoj, facetitajn flakonojn de parfumo, homampleksajn
felbotojn, gasbalonojn; piramidojn de kolorkrajonoj; pneŭmatikajn kusenojn;
kontraŭincendiajn pumpilojn kaj eĉ vaksan milicanon, en la tuta ekipo kaj
municio deĵorantan apud la pordo. Meze de l' bindaĵo el sunradioj kaj diverskoloraj
elektraj lampoj, en la drapitaj per ruĝa ŝtofo koridoroj, en la varmigita de la
suno aero, odoranta je freŝa ligno, enlokiĝis ĉi tie la tuta moskva regiono.
Alice restas en ĉiu fako ne pli, ol la aliaj, rigardante
ĉion laŭ la ordo. Vitalij laŭ la katalogo klarigas. En ekspozicio de l'
inventoj deĵoras la inventistoj mem. Ili raŭkas pro laceco. Tamen ili ĝojas
montri al la eksterlandaj kamaradoj, kiel oni povas levi akvon sur la turon, ne
uzante tubojn, sed nur spiralon (kio ja estas multoble malpli kara), aŭ kiel
nun oni tranĉas bonbonojn en la fabriko «Bolŝevik», per ŝparema maŝino,
inventita de laboristo.
Laŭlonge de Moskva-rivero eltiris sin, alterne kun
frukto-vendejoj kaj trinkbudoj, atrakcioj. Longaj kurbaj homvicoj deĵoras sub
la ŝtuparo de la «mistera ĉambro», en sia formo similante la pudroskatolon.
Pepkrioj, ridego kaj tamburbatoj aŭdiĝas elpost nealta barileto, kaŝanta la
turniĝantan en la tunelo karuselon. La aerrado kun malforta knaro portas al
nuboj amatorojn de la fortaj sentoj. Diverskolora homamaso borderas ankaŭ la
artefaritan lagon. Ambaŭflanke ĉirkaŭ ĝi estas aranĝitaj lignaj turoj,
kunigitaj per la metalaj ŝnuregoj. Sur la ŝnuregoj glitas super la akvo de
bordo al bordo vagonetoj. La homoj, en ili sidantaj, gaje interŝanĝas salutojn,
renkontiĝante meze de la lago. Sur la alia lago blankaj unuremilaj boatetoj
kuras, penante atingi unu la alian. Sub larĝa ŝedo tondras lignaj globoj de
bilardoj. Apude estas konkurado de biciklaj modeloj. Samloke troviĝas ĉiuspecaj
aŭtomatoj.
En la ĉambro de rido Vitalij kaj Alice admiras siajn
proprajn bildojn en konkavaj speguloj. Jen ili mallongiĝas larĝajn vezikojn kun
dikaj hakpecoj anstataŭ la piedoj; jen ili per la konveksaj speguloj eltiriĝas
stangformajn figurojn kun ovsimilaj kapoj.
— Vidu, vidu! — krias Alice jubile, — Kian mirindan
talion mi havas, kiajn ŝultrojn, kian bruston!
Apud tenisa ludejo Alice longe staras, apoginte sin kontraŭ
la krado kaj fikse observas la ludon. Iufoje ŝi eĉ sentas ofendon por mallerta
ludanto kaj la fingroj senpacience kroĉiĝas al la krado. Atinginte la pafejon,
Alice eniĝas la vicon kaj sub aprobaj ekkrioj de la ĉeestantoj trabatas per
ŝrotero ĉapon de blankgvardiano.
— Jen kiel la ruĝfrontanoj pafas! — fiere diras ŝi.
Fine komencas veni, levante polvonubojn, la unuaj taĉmentoj
de l' demonstrantoj. Sennombraj kvantoj de komsomolanoj en jungŝturmaj
uniformoj kun fusiloj post la ŝultroj, aviakemanoj, sanitariaj taĉmentoj, ruĝaj
flegistinoj en blankaj antaŭtukoj. La publiko en spaliroj staras ambaŭflanke de
la vojoj kaj renkontas ilin per hura-krioj.
La okuloj de Alice brilas. Ŝi memoras, kiel ŝi marŝis sur
berlinaj stratoj. Ŝi apogis sin je brako de Vitalij kaj, ekstarinte sur benko,
ne mallevas la rigardon. Subite ŝi tuŝas lian ŝultron.
— Jen, rigardu, la niaj iras! — Ŝi pugnigas la manon.
— Rot Front!
Walter Ulmann, marŝanta kun la komsomola taĉmento, mirigite
returnas sin kaj rimarkinte ilin, ridetas.
— Tie ni renkontiĝos! — kapsignas li al la placo.
Preterpasanta ruĝarmeana orkestro malaŭdigas liajn parolojn
per sonorado de la kupraj teleroj.
«Hej, fusilo, bat', bat', hej, fusilo bat',
Por burĝar' neniu estos certe la kompat'!»
Regula frapado de mil piedoj kaj poste denove, sed jam en la
sekvanta kolono:
«Hej, fusilo, bat', bat', hej, fusilo, bat'!..»
Korpkulturanoj portas transparantojn kun surskriboj. Ĝi
estas, kiel en patrio de Alice. Kaj ili estas same fortikaj, brunaj, kun
bronzosimila korpo. Ho, ŝi ankaŭ ja estas korpkulturanino!
La demonstrantoj estas irontaj ankoraŭ kelkajn horojn. Ili
ŝtopis nun la ĉefajn arteriojn de Moskvo, ili intermiksigis kaj haltigis
funkciadon de l' tramoj, ili forpuŝis la preterpaŝantojn en flankajn
stratetojn, ili marŝas de l' rando al rando, tra la tuta urbo...
Laŭlonge de Moskva-rivero, ornamita per flaggirlandoj,
arĝentumata de l' suno kaj superkovrita de l' boatetoj, vaporŝipetoj kaj
motor-boatoj, Vitalij kaj Alice trairas en la ĝardenon Neskuĉnyj.
Dum la mitingo Alice sidas en la estraro. La placo
«Kontakto», estas granda deklivo, malsupreniĝanta al la scenejo. Desupre ĝin
baras la malnova palaco kaj fendiĝintaj kolonoj, kaj deflanke — la antikvaj
arboj de l' ĝardeno. La respektindeco de l' arboj ne malhelpis tamen pendigi
sur ilin multegajn anserformajn laŭtparolilojn. Sur la monto sidiĝas la
demonstrantoj. Ili ĉi tie estas en kvanto de sesdekmil homoj. Oni povus laŭte
interparoli en la publiko, ĉar tutegale la radio malaŭdigos ĉiujn kaj diros
sufiĉe klare tion, kion movetas per la lipoj la oratoro sur la tribuno.
Sed en la publiko regas streĉa silento. Krias la devizoj. La
unua de aŭgusto samtempas kun uzurpo de la Ĉin-Orienta Fervojo. Tial tiom
streĉe aŭskultas la multmila aŭskultantaro. Tial tiom laŭte alvokas la ruĝaj
ŝtofoj.
— Manojn for de USSR!
— For la burĝ-generalan ĉinan kontraŭrevolucion!
— Vivŭ la subpremitaj laboruloj de Ĉinio!
— Al defendo de USSR!
Tial iom atentemaj kaj solenaspektaj estas hodiaŭ sidantaj
en la unuaj vicoj ĉiniaj revoluciuloj, studentoj de Universitato je la nomo de
Sun-Jat-Sen.
Sur la tribuno aperas Maksim Gorkij. La placo eksplodas en
brua, longe ne ĉesanta ovacio. Aleksej Maksimoviĉ staras, ridetante kaj
kapsalutante diversflanken, embarase turnante en la manoj la ĉifitan ĉapelon.
— Kamaradoj! — diras li, — dum la pasintaj jaroj mirinde
multe estis farita en fako de l' kulturo, industrio kaj tuta konstruado. Hodiaŭ
vi kreas la novan tagon, grandan tagon pri kiu la memoro longe restados.
Vi, kamaradoj, fariĝis tre bonaj instruistoj. Kontraŭ la
raba uzurpo vi respondas per nova helpo al la ŝtato, per la tria prunto de l'
industriigo, montrinte al la tuta mondo, kiel oni devas konstrui la propran
ŝtaton!
Walter'on Ulmann'on la sesdekmilhoma amaso renkontas per
nova tondro ovacia. La laboristoj leviĝas el la lokoj, penante pli bone vidi la
heroon de l' unuamajaj barikadoj.
— Ni venis ĉi tien ne por ĉiam, kamaradoj, — diras
Walter. — Ni venis ĉi tien lerni, por kun freŝaj fortoj denove iri la batalon.
La Ruĝa Fronto estas malpermesita, sed ĝi vivas! Neniuj Zergiebeloj, neniuj
sufokantoj de laboristaj organizaĵoj sukcesos rompi nian potencon! Hodiaŭ, la
unuan de aŭgusto, ni denove pruvas nian solidarecon kun Sovetio!
Post la mitingo Vitalij kun Alice vagas laŭlonge de l'
bordo.
La rivero brulas. Dekoj da reflektoroj tranĉas per bluaj
radioj la densiĝintan krepuskon. Girlandoj de lanternetoj pendas sur la bordo.
Bengalfajroj kaj ilumino ekflamas en diversaj flankoj. Iluminitaj boatoj
tumultas en la akvo.
Afiŝoj, lumigataj per lanternetoj, alvokas aĉeti obligaciojn
de la tria prunto de l' industriigo. Akvostacio de l' sindikatoj, dronanta en
diverskoloraj fajretoj, estas superŝutita de popolo. En radioj de l' reflektoro
desegniĝas gracia figuro de l' saltulo sur la turo. Jen li eksvingis la brakojn
kaj flugas, malaperante jen brilo de la diskurantaj ondoj.
— Ĉu ni prenu la boaton? — demandas Vitalij.
— Jes.
Ili malleviĝas al eta boateto, turniĝanta sur la akvo. La
boatisto pendigas sur ilian stevenon la fajreton kaj repuŝas per la piedo for
de la ponteto. La boateto eniĝas kirlon de l' karnavalo. Ĉiuflanke saltas
diverskoloraj vizaĝaĉoj de l' karikaturoj. Ĉiuflanke aŭdiĝas kantoj, rido,
fajfoj, sonoj de gitaroj kaj harmonikoj. Alice, kiel ensorĉita, ĉirkaŭrigardas.
Al la bordo de Neskuĉnyj sin apogis instrua ŝipo, briletanta per fajretoj.
Grandega kapo de Ĉin-Kaj-Ŝi balanciĝas sur ĝi kaj el post ĝi elrigardas ankoraŭ
la alia militarista kapo de Ĉemberlen.
— Jen estas ĝi, la kirasŝipo! — diras Vitalij, premante
kontraŭ la remiloj.
— Ĉiujn fortojn al la industriigo! — ĥore deklamas la
maldekstra flanko de l' rivero.
— Ĉiujn fortojn al landdefendo! — ankaŭ ĥore respondas
la dekstra.
Grandega ĉielrebrilo de l' fajroj pendas super la parko. Iom
pli supre, en la profundo, la ĉielo mallumiĝas kaj ĉi tiun mallumon tranĉas nur
krevantaj kun mola krakado raketoj.
— Mi anstataŭigos vin! — diras Alice. Sin apogante sur
liajn brakojn, ŝi sidiĝas en la mezo kaj prenas la remilojn. Vitalij foriras en
la postan parton.
— Kien vi direktas? — post unu minuto demandas ŝi.
Li ne respondas. La boato transnaĝas limon de l' karnavalo.
Nun ili naĝas silente. La gajeco kaj brilo de l' festo restis malantaŭe.
Aŭdiĝas nur egalaj eksvingoj de la remiloj kaj plaŭdoj de la mallaŭta, apenaŭ
susuranta akvo.
— Lasu, Alice, la remilojn kaj rigardu, kiel bele!
La akvo tremas en fluetoj de krucumiĝantaj fajroj.
Lanternetoj de l' boatoj ŝajnas esti lumantaj skaraboj, disŝutitaj en la herbo.
La kanto kaj rido aŭdiĝas ĉi tie dise kaj diverstone. Alice aŭskultas unu
minuton kaj subite mallevas la kapon.
— Mi laciĝis, — diras ŝi, — Ni revenu hejmen!
Vitalij ĉirkaŭrigardas kaj kun stranga tremeto en la voĉo
mallaŭte rimarkas:
— Alinjo, memoru tiun ĉi spektaklon!
— Kial vi diras al mi ĉi tion? Vitalij, diru, kial? —
preskaŭ kun timo ekkrias Alice.
 
La sekvintan tagon, elirinte post la laboro el Mosĥozupr,
Vitalij ne tuj revenis hejmen kaj lace malleviĝis benkon en la kontraŭkuŝanta
bulvardo. Ĉirkaŭ li ludis en sablo kun tasetoj kaj glasetoj infanoj. Sur la
najbara benko, klakante per manĝataj semoj, la vartistinoj apatie observis la
infanojn trans lia eltiriĝinta figuro.
Vitalij kuŝiĝis la dorson, metinte la manojn sub la kapon.
En liaj okuloj respeguliĝis blua koloro de l' ĉiela altaĵo kaj tuta li,
malgrasiĝinta kaj paliĝinta, estis diafana, kvazaŭ trapenetrita per sunradioj
la aero.
En tia pozo lin trovis Ivagin. Spasmspirante, li apenaŭ ne
preterkuris lin. Li batis lin sur la genuon kaj, returninte al si, diris serioze:
— Kio, amiko, vin tiel subite ŝanĝis? Ĝi ne estas bone!
Ha? La sesan de aŭgusto mi atendas vin en nia uzino. Okazos tago de l'
industriigo kaj nia uzino alvokas vian truston ĉi-tage labori en la uzino. Por
tio ĝuste mi venis al vi. Mi timis, ke mi vin jam ne trovos. Ha? Kio al vi
okazis? Ĉu ne pri la edzino vi enuas?
Vitalij ne tuj respondis.
— Vi fariĝis tre zorgema, Ivagin.
— Kial zorgema? Simple, kiel amiko, mi demandas... —
Ivagin iom silentis kaj aldonis: — El via edzineto nemalbona civitanino
fariĝos. Sed ĉu vi mem provis aktivigi ŝin? Ha?..
Vitalij tute griziĝis, sin deturnis kaj fermis la okulojn.
Ivagin dum kelkaj minutoj ne rompis la silenton. Li sidis sur benkrando apud la
piedoj de Vitalij kaj ellasis rondajn buletojn de la blua fumo. Iom levinte la
kapon, li akcelis per mallarĝigitaj okuloj la orumitan randon de krispa nubeto.
Du vartistinoj kontraŭ li flustris ion, ekridis kaj okulsignis al li. Li
grumblis kaj tuj returnis sin de ili. Knabineto ĉirkaŭ sesjara kun blondaj
haretoj alveturigis al la benko puŝĉareton kaj komencis plenigi ĝin per la
sablo sub la kapo mem de Vitalij. Li malfermis la okulojn kaj liaj lipoj
ridetis.
— Kion vi havas en la puŝĉareto? — demandis li la
knabinon.
— Sablon! — respondis tiu, seriozege daŭrigante la
laboron.
— Ĉu la dolĉan?
— Ne... — miris tiu. — Kial la dolĉan?
— Ja la sablo ankaŭ dolĉa estas iufoje.
— Ha! — konjektis la knabineto kaj ekridis. — Tiu estas
alia sablo, kiun oni en la teon metas kaj en kakaon! Sed tiu ĉi estas denove
alia sablo, nenatura...
— Nenatura?
— Nu, jes, speciala! Per kiu la infanoj ludas!
La knabineto alfrapetis la sablon per fosileto kaj
ekveturigis la puŝĉareton for de la benko. Vitalij subpremis la ekspiron kaj
denove fermis la okulojn. Ivagin almoviĝis pli proksime.
— Jen, kia afero, Vitalij! Vi tion lasu! Jen elmetu,
kion vi kaŝas en la koro? Kial vi ekspiras? Ha?
La mallevitaj palpebroj de Vitalij iom ektremetis kaj
malgranda sulko ekmovetiĝis sur la frunto. Anstataŭ la respondo, li etendis al
Ivagin folieton da papero kun infanaj makulsignoj.
«Kara paĉjeto! La patrino aĉetis al mi novan akvumilon. Mi
portas novan palteton, la bluan. Al mi ĉi tie tre plaĉas. Mi dezirus, ke vi
aĉetu al mi ankoraŭ unu ludilon, kiam mi estos reveninta al vi. Eble, la
malgrandan tramon, aŭ klaŭnon. Ni hodiaŭ estis manĝantaj sur la perono. Mi la
panjon tiel amas, ke prenis por ŝi de la avino duonon de l' kotleto. Paĉjo, mi
tre deziras baldaŭ reveni al vi!..»
— Kio do sekvas? — malserene tragrumblis Ivagin,
redonante la leteron. — Ha? La edzino vin amas, la filino amas! Kion ankoraŭ la
homo bezonas?
Vitalij pli firme kunpremis la mallevitajn palpebrojn kaj
returnis sin flanken. Nun la suno ne batis sur liajn okulojn kaj li rigardis la
violkolorajn puntajn ombrojn de l' arboj, kuŝintajn apud liaj piedoj.
— Sed se mi amas la alian? — mallaŭte diris li. Ivagin
apenaŭ ne eksaltis for de la loko.
— Nu, vi tiun malsaĝaĵon el la kapo forĵetu! — ekkriis
li; — ĝi estas absurdo! Jen, vidu lin! En tia aĝo li enamiĝis! Amo! Jen kia
grava afero!
Vitalij estis ion kontraŭdironta, sed subite ekaŭdis mokeman
voĉon de Zoja. Ŝi estis rapide transiranta la straton de Mosĥozupr en la
direkto al ili.
— Ho, kian temon, vi, kamarado Ivagin, pritraktas! —
kriis ŝi, ankoraŭ ne alirinte. — Mi ĵus ekaŭdis, ke pri la amo, kaj decidis
aliri! — Ŝi sidiĝis apud Vitalij kaj ekvidis la leteron. — Kial do vi, Vitalij
Nikolaeviĉ, tiel acide aspektas? Ĉu leteron de la edzino ricevis?
Vitalij malkontente rigardis ŝin.
— Kaj ĉu vi, Zoja Ivanovna, ne rapidas?
— Ne, mi ĉi tie la rendevuon havos! Kun Vera
Velikonskaja.
— Kun Velikonskaja? Kial kun Velikonskaja?
— Kial ne kun ŝi? — ridetis Zoja. — Ĉu por vi ne estas
tute egale? Simple, ni estas amikinoj! — Ŝi mallarĝigis la okulojn kaj ridis. —
Sed la edzino vin tamen ĉagrenigis! Konfesu! Ne penu esti iu escepto, Vitalij
Nikolaeviĉ! Vivu, kiel ĉiuj!
— Jen ankoraŭ! — grumblis Ivagin, — pri kio vi?
— Pri tio sama, kamarado Ivagin, pri kio ankaŭ vi estis
parolinta! Mi diras, ke la homoj estas bestoj. Ĉiam unusamo tedas kaj ĝi tute
ne estas natura! Al mi unu konatulo diris: pripensu, kiel vivas ĉevaloj,
bovoj...
— Katoj kaj ceteraj brutoj! — finis Ivagin. — Ĉu la
idealon vi trovis? Ha?
— Kaj ĉu vi, kamarado Ivagin, la higienon al Vitalij
Nikolaeviĉ predikas? Ne valoras! Mi estis iam aŭskultanta lekciojn pri historio
de la pratempa kulturo. Do tie viroj kun la fratinoj, patrinoj kaj filinoj
konkubis. Kio do sekvis? Ne malbone ĝi estis! La viroj estis sanaj kaj la
virinoj pli sanaj, ol nun. Nu, Vitalij Nikolaeviĉ, kiel influis la paredzeco
sanon de l' virino?
Vitalij ekscitite returnis sin al Zoja.
— Mi ne intencis konversacii kun vi, des pli, pri tiu
ĉi temo. Sed, se vi deziras, jen estas mia opinio. La virino, efektive estas
nun malforta kaj senpova. Kaj tute dependas de la viro. Sed ne la paredzeco
estas ties kaŭzo. La infanoj, tiu vipo de l' virino, dum miljaroj metanta la
virinon en malegalan situon, kompare al la viro!
Zoja ĉirpis la alumeton.
— Vi pravas, sed la infanoj dum la edzeco estas
neeviteblaj! Kaj la senhelpa virino penas pli firme alkroĉiĝi la edzon, eĉ se
ŝi dezirus forkuri de li!
Vitalij preskaŭ ektimigite ekkriis:
— Via konkludo? Kian konkludon vi faras?
Zoja mokeme silentis. Vitalij ekflamis.
— Vi estas granda egoistino, Zoja Ivanovna!
Evidentiĝas, ke la konkludojn vi faras nur por vi mem! Sed pri ili oni devas
krii! Ni estas ankoraŭ tro neperfektaj kaj tro malriĉaj, por senkontrole naski
la infanojn. Ni ne scias, kiel estos aranĝita proksimestonte nia persona vivo
kaj kio okazos al niaj infanoj? Ĉu ili ne estos grava barilo sur la vojo de
niaj planoj kaj laboroj? Sed la abortoj ne estas solvo, kvankam ili estas
preferindaj antaŭ la nasko!
Ivagin mirigite rigardis la amikon. Kial li furioziĝis?..
Vitalij, silentinte iom, ekparolis denove:
— Mi ne volas, ke min regu la instinktoj! Ni ne estas
bestoj! La patrineca instinkto devas obei la homan prudenton!
— Sed la seksa instinkto? — mallarĝigis la okulojn
Zoja.
— Des pli la seksa! La homojn devas regi la prudento!..
kaj sento... — aldonis li.
— Tamen, ankaŭ la sento? — ridis Zoja. — Ĉu ne en
«Nobela nesto» vi loĝis eksterlande? Ĉu tie ĝis nun ekzistas la sento? Eble la
maledziĝoj ne okazas? Ho, ankaŭ tie okazas maledziĝoj?.. Tiuokaze, vi vane vin
penigas!..
— Kion ĝi signifas? — indigninte ekkriis Vitalij. —
Kian rajton havas vi enmiksiĝi en mian vivon?
Zoja skizis sur la sablo sian nomon per la pantoflo kaj
kareseme ekrigardis la okulojn de Vitalij, sin eltirante kaj streĉinte la
korpon.
— Mi — ne pri vi! Sed, imagu, mi scias, ke ekzistas
viroj, kiuj volonte forlasus siajn edzinojn, sed la edzinoj ne permesas tion!
Kion? La leĝo pri l' edzeco? Sed ĉu gravas tiu leĝo, kompare al volo de l'
virino, ne deziranta perdi viron, kiu ŝin salajras? — Zoja ekrigardis
ankoraŭfoje paliĝantan vizaĝon de Vitalij kaj ŝpruce ekridis. — Min atendas
Vera, pardonu! — Kaj ŝi direktis sin al la virino, haltinta maldecideme antaŭ
enirejo en la ĝardeneton.
 
En la tago de l' industriigo Vitalij venis la uzinon tuj
post la sirensignalo. En la korto estis gaja tumulto. La blovorkestro,
starante, plenumis «Junan Gvardion». La laboristoj moketis unu la alian:
— Sidorov, por kio vi venis? Vi ja havas libertempon!
— Kian libertempon, se hodiaŭ estas tago de l'
industriigo! — grumblis Sidorov. — Hodiaŭ neniu havas la libertempon!
Ĝuste en tiu minuto ekŝvebis tra pordego ruĝaj tuketoj kaj
kun vantema bruo enfalis en la korton amaso da virinoj kun pakaĵetoj en la
manoj.
— Rigardu, amikoj, — sincere miris Sidorov. — Niaj
virinaĉoj alvenis! Jen ilin oni devas miri! Kial vi, he?
— Kial, kial? Silentu, maljuna kreno! Mem venis, sed ĉu
ni hejme sidu tiafoje? — atakis lin sanega onklino kun kolosaj manegoj. — Vi ne
fuŝagitu!
— Ĝuste, ĝuste, gratu lin pli forte! — incitis, ridante
la junuloj. — Se niaj edzinoj klaskonsciaj fariĝis, ĉu ni devas ilin kunsenti,
aŭ ne? Lasu ilin iomete labori! ion ni trovos por ili!
La virinamaso ekmarŝis al la uzinkomitato. Post ili iris
ankaŭ Vitalij. Ĉi tie li premis manon de la uzinkomitata prezidanto, returnis
sin kaj subite renkontis senmovan rigardon de Alice. Ŝi staris en grupo de
fremdlandaj specialistoj apud la fenestro. Kun ili interparolis germanlingve
kelke da uzinaj inĝenieroj. Vitalij ektremetis kaj, mallerte tuŝinte per la
mano randon de l' uzinkomitata tablo, aliris.
— Morgen! — salutis li germanlingve la ĉiujn, ne
sciante, kiel konduti rilate al Alice.
— Morgen! — respondis la germanoj kaj Alice en tiu ĉi
kvanto, konservinta seriozan mienon sur la vizaĝo.
La germanoj gaje kapjesis.
Vitalij premis al ili la manojn. Ili direktis sin al la
pordo.
Alice iris malantaŭe, mediteme palpante per la fingro
manikon de sia robo.
— Kamaradoj, kamaradoj, ricevu la veston por la laboro!
— antaŭenkuris la prezidanto de la uzina komitato, montrante la vojon.
Meze de la korto staris Ivagin, enŝovinte la manojn en la
poŝojn kaj ŝercis kun la laboristoj. Ĉirkaŭprenante du knabinojn, aliris ilin
Teodor Kaŝin.
— Teodor? — miris Ivagin. — Vi ja havas
malsanforpermeson?
— Jen grava afero! Malsano! Vidu!.. Jen ankoraŭ la du
malsanajn mi venigis! Ni kune en la ambulanco deĵoris. — Teodoro puŝetis la
knabinojn kaj subite, frapinte la kamaradon sur la dorson, kriegis tra la tuta
korto:
— Ĉu tio estas vi, kiu venigis la germanojn? Ili certe
labori ne scipovas!
— Certe! Ili sur la stabloj rajdos! Sendube! — indignis
Ivagin, — Krome, vi pli mallaŭte kriegu! Kion ili pri ni pensos?
— He! — malŝate diris Teodoro. — Malklera popolo ili
estas! Tutegale ili nenion komprenos, se vi ilin eĉ en pura rusa lingvo
alparolu!
En gaja amaso, kun muziko, la laboristoj eniris la
uzinkorpon, ĝisfumante dumvoje la cigaredojn kaj ĵetante la restaĵojn en
urnojn. La kontrolisto antaŭ la pordo rapidigis:
— Pli vigle, amikoj, pli vigle!
Pendiginte la numeretojn sur la tabulon kaj ĵetinte la
kepojn sur la breton, la laboristoj rapidis en la fakojn. Du renkontaj ondoj
interpuŝiĝis sur la larĝa gisa ŝtuparo. Demalsupre, rapideme saltante trans du
ŝtupoj, kuris Ivagin kun la kamaradoj. Desupreniris la germanoj,
uzinkomitatanoj, sekretario de l' ĉelo, administrantaro kaj la teknika
personaro. Ivagin, preterkurante, salutis la amikojn, afable kapklinis al
Vitalij, sed aŭdante la fremdan paroladon, haltis.
— Saluton, karaj «Genossen»! — larĝe rikanis li, —
treege agrable estas vidi vin en nia medio! Ni tre bonuzos vian viziton. Ha?
— Kiel, nome? — levis la brovojn unu el la
fremdlandanoj.
— Tre simple! Maldiligenta estas nia popolo, Genossen,
jen kio! Sed, se ĝi iom observos vin, la maldiligenteco el ĝi tuj forflugos!
La germanoj ekridis. Ivagin akrarigarde trakuris iliajn
vizaĝojn, por unu sekundo haltinte je Alice, kaj transĵetis la okulojn al
Vitalij. Tiu deturnis sin.
— Vi ne miru, — kriis li al la germanoj, — ke niaj
ĉambregoj estas malplenaj! La uzino estas planita por 1600 mil laboristoj, sed
ni ankoraŭ ne havas tian kvanton. Ĉu vi pensas, por kio ni bezonas tiom da
loko? Ha?
Alice komprenis kaj ekridis.
— Li divenis, — diris ŝi al Vitalij. — Mi ĵus estis
pensanta, ke en la fabriko «Osram» estas superflua eĉ nek unu centimetro.
Ŝi ĵetis la scivoleman rigardon laŭlonge de la foriranta
profunden muro, al kiu alpremis sin trenstabloj, kaj haltis, por vidi, kiel
estas ĉi tie farata trenado de la arĝentsimila volframo tra la diamantoj. Ja ĝi
estas ŝia specialeco!
— Ĉu ne vere, Vitalij, — subite tuŝis ŝi lian manikon.
— Tiu ĉi fako similas la Grunewaldan Stadionon? Ĝi estas tiel vasta, sed,
interalie, preskaŭ malplena?
Ivagin aŭskultis la tradukon kaj ridetis.
— Ĝi ne estas malŝparemo, Genossin! Ĝi estas nur
prizorgemo! Nia mastrumo estas laŭplana. Ha? La uzino estos plilarĝigata.
Hodiaŭ mi konsentas, ĉi tie estas multe da loko. Sed ĝi estas rezervita por la
pliperfektigoj. Ĉi tie estas aranĝota «conveyor», liveronta la volframon al la
lampoj mem.
— Kiel strange! — ridetis Alice. Mi estas en Sovetia
uzino! Uzino en mia cerbo, ĉiam estas ligita kun kapitalistoj, ekspluatado. Ĉi
tie ili forestas! Ĝi estas la sovetia uzino! Mi scias, ĉi tie antaŭ nelonge
troviĝis nur malplenejoj, ne finkonstruitaj de post la milito korpusoj. Ĉi tie
mankis plankoj, tegmentoj, elektra lumo, kanalizo. Nenio estis ĉi tie! Sed
nun...
Trapasante konstruejon de la centra korpuso, Ivagin
respondis tion per la mangesto. Maŝinbruego, zumo de elektroveturiloj, nervumaj
fajfegoj, ŝtalsonoro trapenetris la aeron.
— Ĝi estas nun, Genossen. En fino de la kvinjaro ni
estos donantaj je 250 milionoj da produktaĵo! Ni estas superontaj la plej
grandajn metalurgiajn uzinojn! Ni ŝparigos, pere de la plej modernaj
perfektigoj, al la sovetia ŝtato 50 milionojn ĉiujare. Per ĉi tiu mono estas
konstrueblaj dekdu novaj negrandaj uzinoj. Ha?
Alice petis ilustri ĉi tion per ciferoj.
— Kun nia plezuro! — konsentis Ivagin. — Nun la uzino
fabrikas sep milionojn da lampoj. Fine de la kvinjaro ĝi estas dononta tridek
milionojn. Nun la uzino fabrikas nur centojn da volframaj fadenoj (unuafoje en
Rusio, — antaŭe la volframo estis importata el eksterlando). En 1932–33 jaroj
la uzino estos fabrikinta 43 milionojn metrojn da volframo! Ha?
— O, sram, «Osram» (Hontu, «Osram»)! — kalemburis
Vitalij ruslingve.
— Kion vi ankoraŭ fabrikas, krom la lampoj? — demandis
la germanoj.
— Multe da tiaj aĵoj, Genossen, pri kiuj nia lando
antaŭe ne nur ne aŭdis, sed eĉ ne sciis pri ties ekzistado! Potencajn
reflektoregojn, transformilojn je kvindek mil kilovatoj, volframon kaj
molibdenon, gutaperkajn tubetojn, malgrandajn motorojn kaj elektrajn
varmigilojn. Je ducent milionoj da produktaĵo en fino de la kvinjaro! Ĝi egalas
kiom donas kune kvar la plej grandaj metalurgiaj uzinoj en USSR: Sormovo,
Brjansk, Kolomna kaj Leningrad. Ĝi estas duono da tio, kion fabrikas la amerika
«General Electric Company», tamen, Genossen, ne en kvina, sed en la
kvardekkvina jaro de post la naskiĝo! Nu, kiu en mian fakon? Ha?
Alice iom ridetis kaj petis en fuŝa rusa lingvo, ke ŝin oni
direktu la trenfakon.
— Interkonsentite, Genossin! — ekkriis Ivagin. — Mi nur
avertas vin, ke vi restos sen la tagmanĝo! Hodiaŭ neniuj paŭzoj okazos, escepte
la dekminutan!
En la tagfino, post la speciala kunsido, en kabineto de l'
direktoro, kiam malsupre sub la ŝtonaj arkoj ekludis la orkestro, malaŭdigante
la daŭran sirensignalon, Vitalij estis veninta la trenfakon. Teodoro elkuris
renkonten kaj, malsupreniĝante sur la ŝtuparo, laŭtege kriis:
— Ĉesu vi, diabloj, muziki! Lasu nin fini!
Ekvidinte Vitalij'on, li ridetis.
— Ĉu vi al ni iras? Ni ankoraŭ ne estas finintaj. Nu,
ne gravas, bonvenu! Ĉu estas viaj kamaradoj, kiuj en nia fako laboros?
— Ĉu la terareon vi ricevis finfine? — demandis Vitalij.
— Iom malfrue! — ekridis Teodoro. — Sed tutegale!
Baldaŭ en via Mosĥozupro ĉio renversiĝos.
Alice staris ankoraŭ apud la stablo. Najbare kun ŝi laboris
Ivagin. Li rikanis al uzinaj kulturistoj, ankaŭ instaliĝintaj al la stabloj kaj
kapmontris al ili Alice'n.
— He, junuloj, ne taŭgas via laboro! Jen, vidu, kiel la
homoj laboras! Ha?
Alice ne deturnis la rigardon de arĝenta strieto de la
volframo.
— Sufiĉas! — anoncis la uzinkomitata prezidanto,
alirinte en la pordo al Vitalij kaj transdonante al li telegramon. — Al vi,
kara kamarado, venis urĝa depeŝo el Semigorsk. Ĵus oni transsendis ĝin ĉi tien
el la trusto. Permesu, kamaradoj, gratuli vin je la neniam ĝis nun atingita
sukceso: 99,5% da ĉeesto! Preskaŭ neniuj mankoj!
Vitalij ŝirmalfermis la telegramon.
 
La unua legis anoncon pri la partia reregistro servistino
Anastazino. Ĝi estis pendigita apud ŝia tabureto kun rondforma samovaro.
Maĉinte per la lipoj, ŝi iris komuniki la novaĵon al la pordisto. La pordisto
forte maltrankviliĝis, liberigis la nazon per malpura naztuko, kaj viŝante per
la grasmakulita maniko la ŝvitkovritan frunton, direktis sin al Velikonskaja.
Estis la pordisto servema, respektinda kaj kaduka, portis carreĝiman pordistan
kostumon kaj per ĉiuj radikoj de sia pordista animo estis kunligita kun la
pasinto. Kaj en la pasinto ne unufoje li estis malfermanta la kverklignajn
pordojn en la domo de princino Velikonskaja antaŭ sinjoro Serebrovskij. Kaj ne
malofte estis li ricevanta de la lasta brilantajn duonrublojn kun bildo de la
Nikolaa kapo. Kaj pro tio ne estis li poste forgesita!
Trairinte piedfingre post la vitran barieron kaj zorgeme
ferminte malantaŭ si la maldikan pordeton, la pordisto klinis la grizan kapon
super la orelo de la ekssinjorino.
— Sofio Sergeevna, purigi oni komencas!
La princino ekspiris kaj turnis al li la vizaĝon, kovritan
per reto de etaj kaj maldikaj sulketoj.
— Dio estas kompatema! — diris ŝi. — Ĉu vi
maltrankviliĝas por Mikaelo Sergeeviĉ?
— Tute ĝuste, por li... Kaj por vi, Sofio Sergeevna, —
aldonis li multsignife.
— Kial do por mi, Bazilo? — paliĝis la princino. — Ja
oni purigos nur partiulojn? — Ŝi peze ekspiris kaj, apoginte per la malgrasa
mano randon de la tablo, leviĝis el la loko. — Vasilij Pavloviĉ, ĉu vi aŭdis?
Oni purigas!
— Ĉu? — miris Bobrov. — Kaj la anonco estas farita?
— Nin ĝi ne rilatas! Nur la partianojn! — rimarkis
alirinta Kiselov kaj nerveme ekridis.
— Pro kio do vi ĝojas? Serebrovskij ja estas elpelota!
— Kio do sekvas? Ni, karulo, sub ĉiu estraro restos
valoraj!
La pordisto reaperis en la kancelario. Ĉi-foje li estis
faranta al la princino iujn misterajn signojn. La princino ne komprenis.
— Dio vin savu, Bazilo! Kion vi bezonas?
— La fraŭlino vin... — mallaŭtete diris li, — en la
vestiblon vin petas!
La princino, maltrankviligita, pene iris en la vestiblon.
Vera rapide marŝis tien kaj reen, mordetante la lipojn. Ŝi estis tiel
malgrasiĝinta, ke la princino eĉ ekkriis mirigite:
— Vera, kio okazis al vi? Ĉu vi ne estas malsana, mia
kara?
— Pli mallaŭte, onklino! — returnis tiu sin kun timo.
La pordisto serveme malfermis la pordon en sia ĉambreto.
Vera kapbatis je supra trabeto kaj senforte malleviĝis la tabureton apud la
kuireja nekolorigita tablo.
— Jen, onklino, la paketo...
La maljunulino per la tremantaj manoj prenis la paketon el
ŝiaj manoj.
— De kie ĝi estas? Kiu venigis?
— Viro... — movetis Vera per la lipoj, tute
blankiĝinta. — Matene. Li ne riskis veni al vi... Vi, verŝajne, konas lin...
Kaj Vera subite senpove ekploris.
Intertempe pri la reregistro eksciis la tuta konstruaĵego,
de la keloj ĝis subtegmentoj. Ĉie oni sekrete interflustris. Iu ellasis famon,
ke la prezidanto de l' komisiono estas vicprezidanto de OGPU. Ĉi tiu famo
panikigis la Mosĥozupron. Komenciĝis miskurado. La oficistoj trudis sin al
ĉiuj, ĉu ne estas iu konata al li, aŭ, almenaŭ, ĉu iu ne havas komunajn
konatulojn?
Renkonta famo refutis la supozon pri OGPU, sed kreno ne
estas pli dolĉa, ol rafano! Se fidi ĉi tiun duan famon, la prezidanto de l' komisiono
estas la gubernia prokuroro! Laŭ la tria famo la komisionon estris prezidanto
de la milita tribunalo. Esplori la aferon estis ege malfacile.
Dek minutojn antaŭ la kvara Semjonov staris apud la tablo
kaj per raŭka voĉo kriis:
— Kamaradoj, registru vin! La partianoj en la dekstra
kontrollisto, la senpartiaj en la maldekstra! Kamaradoj, kiu ankoraŭ ne
enregistris sin? La partianoj dekstre, la senpartiuloj — maldekstre!
Ĝuste je la kvara eniris Popov kaj Serebrovskij. Kun ili
estis tri nekonatuloj: fortika maljunulo-laboristo kun blanka hararo kaj
flaviĝintaj pro la tabako lipharoj, maldiketa virino ĉirkaŭ kvardekjara en ruĝa
tuko, kaj malsanecaspekta mezaĝa viro. Sur lia kaviĝinta vizaĝo brulis akraj
nigraj okuloj. Li estis nealta, malgrasa, pala, portis grizan kostumon kaj
konsumitajn ŝuojn. Ne ekzistas fumo sen brulo: la prezidanto estis
juĝesploristo.
Altabliĝinte, li tintigis la sonorilon kaj, ne atendante
ĉeson de la bruo, komencis paroli. Pro moviĝo de la seĝoj kaj ne ĉesintaj
interparoloj li ne estis aŭdata. Oni kriis al li: «Pli laŭte». Li ankoraŭ foje
tintigis la sonorileton kaj altigis la voĉon:
— Estas necese, ke vi tenu vin pli trankvile, tiam vi
ĉion aŭdos!
Atendinte unu minuton, li kutimvoĉe deklaris la tagordon kaj
avertis, ke la sukceso dependos de la reciproka konfido. En streĉatenta silento
li klarigis signifon de la aranĝata reregistro.
— La partiaj reregistroj okazis ne unufoje, sed nun la
reregistro havas speciale gravan rolon. Ni devas esti nun postulemaj, kiel
neniam, precipe, al komunistoj, kiuj okupas respondecajn gvidpostenojn.
Ne allasinte la aŭskultantojn aplaŭdeksplodi, li havigis
parolon al Popov por raporto de la ĉelestraro. Popov elpaŝis, flateme ridetante
kun notlibreto en la manoj. La publiko renkontis lin per nedifinebla flustro,
trakurinta la vicojn. Sunradio falis trans lian ŝultron sur liajn harojn kaj se
li iomete dekliniĝis maldekstren, la suno deglitis en liajn okulojn. Li demovis
sin dekstren, alternante apogpiedon.
— Vi, kamaradoj, konas la cirkonstancojn, inter kiuj ni
devis labori kaj tiel plu! Etburĝa ĉirkaŭigo, manko de laborista kerno,
malnovaj specialistoj kaj tiel plu! Certe, la aparato estis infektita de l'
burokratismo, kontraŭ kiu ni tamen batalis.
Popov nomis kvanton da kunsidoj kaj liston de la pridiskutitaj
demandoj. Poste li nomigis membrojn de buro kaj kalkulis iliajn «ŝarĝojn». Tuj
post tio li citis la atingojn: eksigo de Ĉernjaev, suspektita pri la
perfortatenco, iniciatita, sed bedaŭrinde ne finita ĝis nun, esploro de la
avancdonado, de distribuo de tramaj kaj aŭtobusaj biletoj, renovigo de l'
aparato (interalie anigo de la laborista avancigito Semjonov), k.t.p. Kontraŭ
la kutimo, Popov estis mallonge parolinta kaj per tio finis.
La prezidanto demandrigardis la aŭskultantaron.
La ĉambrego respondis per detenata susurado. Membroj de l'
komisiono eltiris antaŭen la kapojn, penante ekvidi la leviĝantajn manojn. Sed
tiaj mankis.
— Strange! — diris la prezidanto, — ĉu ĉio tiel
bonstatas ĉe vi?
La nova ondo de l' flustroj trarulis la seĝojn.
— Permesu al la tagordo! — leviĝis Semjonov. — Mi
opinias, estos pli bone, se ni komencos rekte de la purigo. Tiam interalie ĉio
klariĝos.
La prezidanto levis la ŝultrojn.
— Certe, se neniu estas parolonta. Tiuokaze, kamarado
Serebrovskij.
Dum Serebrovskij, ĝibumante, en peza irmaniero estis
trapaŝanta al la tablo, la prezidanto, ne rigardante lin, rapide tralegis lian
personan karton.
— Serebrovskij Mikaelo Sergeeviĉ, oficisto, partiano de
post la 1917. Partiajn punojn ne havas.
Altabliĝinte, Serebrovskij malbutonumis la supran butonon de
la kolumo kaj nerveme oscedis. Sidintoj en la unuaj vicoj povis rimarki, kiel
pintoj de liaj mortpalaj fingroj, kovritaj de nigraj haroj, iom tremis.
— Mi, kamaradoj, tion, naskiĝis en la oficista familio.
Mi finis la Peterburgan Reallernejon. Dank' al personaj interrilatoj de la
patro, mi estis akceptita en la ŝtatan oficon. En la 1917 jaro la oficistaro
strikis. Grupo de l' oficistoj en nia ministerio deklaris sian solidarecon kun
la sovetregistaro. Ni ne ĉesigis la laboron. Mi aniĝis al la partio. De post
tia tempo mi estis okupanta diversajn administrajn kaj mastrumajn postenojn.
— Kio instigis vin aniĝi la partion? — demandis la
laboristino.
— Kiel, kio? — levis la ŝultrojn Serebrovskij. — Mi
estis solidara.
— Diru, kamarado, ĉu vi ne rememorigos al ni la teorian
parton de la malnova programo de RSDRP?
— Ne, kamaradoj, tiel mi ne povas!.. Sen la preparo.
— Sed ĉu vi antaŭe ĝin legis? Nu, ekzemple, en la 1917
jaro?
— Tiam mi legis, sed nun... Ne, mi ne memoras
El la salono ekŝutiĝis skribaĵetoj. La maljunulo kolektis
ilin arete.
— Kamarado Serebrovskij, kiel vi klarigas artikoleton
de Ivagin, ke vi disponigis terareon por domkonstruo al iu privatulo?
— Kion vi opinias pri oficado en nia trusto de la
eksprincino kaj ceteraj ekselementoj?
— En kio evidentiĝas batalo kontraŭ la burokratismo?
— Kial vi allasas en la ĝenerala kancelario la
familiecon?
— Kial ĝis nun la metropoliteno ne estas konstruata?
— Kial la tramo ne estas riparata?
Serebrovskij estis subrigardanta la komisionon kaj mordetis
la sensangajn bluajn lipojn.
— Jes, — diris li, — la demandoj estas multaj. Pri la
terareo: ĝi estas, laŭ mi, bagatelo. Kia terareo? Bagatelo!
— Ĉu vi ne konas persone tiun civitanon, al kiu vi
disponigis la areon?
— Ne, mi ne konas! Pri la princino: laŭ mi, ĉi tie
nenio krima estas, se oni ebligas al la plej sendanĝera maljunulino la
ekzistadon. Pri la familieco kaj burokratismo la demando postulas pli seriozan
argumentadon. Certe, ankaŭ ni ilin havas sed kie do ili mankas? Al Ĉernjaev,
ekzemple, ni mem la vojon el la trusto montris.
— Permesu parolon! — kriis Semjonov. — Ni lin plej
senindulge devas malkaŝi! Li tiel ne sukcesos nin refuti! Maljuna kreno!
Oficisto estis, la oficisto restis kun plej aĉaj ecoj de la cara oficisto! Por
kio li aniĝis la partion? Li diras, li estis solidara. Sed la partiprogramon li
ne legis! Jen, vidu! Kamaradoj, la komsomola «kavalerio» ĉion malkaŝis.
Serebrovskij subskribis malprofitajn kontraktojn kun privataj komercistoj.
Serebrovskij estis akceptanta koruptmonon!
— Malvere, — interrompis Serebrovskij.
— Vere! — ekkriis Semjonov. — En la komisiono troviĝas
dokumento.
La prezidanto levis la kapon kaj elprenis el la paperujo
notlibreton.
— La notlibreto de la persona sekretario de
Serebrovskij, Sipova!
— Jes! — kriis Semjonov. — Krimeon forvojaĝante, ŝi
ĉion estis en ĝojo perdinta. En la tablo ŝi lasis ĝin. Sed sur ŝia loko la
komsomola «kavalerio» sidis!
Li kaptis la notlibreton, turnis ĝin en la manoj kaj ĵetis
sur tablon.
— Poste, Serebrovskij estis loĝanta en propra domo de
sia bopatro kaj riparis ĝin je konto de la trusto. Kaj kial tiu ĉi domo ne
estis municipaligita?.. La «kavalerio» fosis la arkivojn. Centmiloj da rubloj
restis kiel senesperaj ŝuldoj en poŝoj de privatuloj, kvazaŭ nericeveblaj! Kio
rilatas la princinon, do ĉi tiu maljuna diablino nur tial ĉi tie oficas, ke ŝi
iam konkubis kun Serebrovskij!
— Kion? — purpuriĝis Serebrovskij. — Mi postulas la
klarigojn!
— Ha! — ekridis Semjonov. — Bagatelo! La komisiono
priparolu ĉi tion kun nia pordisto!
Semjonov, fininte, ĵetis sin sur la benkon. La salono
emociiĝis. En diversaj flankoj oni laŭte kaj ekscitite ekparolis. Kelkiuj
ankoraŭ postulis la pruvojn. Popov algluiĝis al la prezidanta mano kaj postulis
forigon de Semjonov el la kunveno. Vitalij leviĝis de la loko. Li estis pala
kaj kunpremis la dentojn, por ne malkaŝi sian emocion. Kaj la paroladon li
komencis timeme, kvazaŭ ne estante certa, ke li devas paroli.
— Jen kio, kamaradoj! Vi pardonu, mi estas senpartiulo,
sed al mi ŝajnas, ke mi devas eldiri mian opinion. Serebrovskij estis kamarado
de mia patro. Li ne estas oficisto. Li estas granda oficisto, altranga! Sed
ŝajne, ne tio estas grava, kiu li estis antaŭe. Semjonov ĝuste diras, ke li
altranga cara oficisto ankaŭ restas ĝis nun! Ĉio dirita pri li estas vere, sed
ekzistas aĵoj, milfoje pli malbonaj! — Vitalij rapide elpoŝigis la horloĝon
kaj, kvazaŭ estante prizorgita, ĉu ne tro multe da tempo li perdis, li
ekrapidis kaj, rapidante, kaj malkaŝante sian emocion, li subite ekflamis.
— Ja ĝi estas efektiva abomenaĵo en nia trammastrumo!
Kaj per nenio oni povas pravigi formalisman traktadon de l' metropoliteno!
Serebrovskij eĉ ne havas la opinion pri tiu ĉi problemo. Li timas ĝin havi.
Post li iu kaŝas sin, kamaradoj. Kiu, mi ne riskas supozi. Sed ilia opinio
estas lia opinio. Ĝi estas danĝere, kamaradoj. Li, ekzemple, antaŭe insistis
plibonigon de la trammastrumo, tamen nun li tute ĉesis paroli pri tio. Li estas
nun por la metropoliteno. Sed, certe, ni povas ĝin kompreni! Ĝi estas farata
nur por tio, ke oni trovu pluran objekton por la fremda koncesio. Kiel ĝi estas
nomenda, ni tion difinu kolektive! Mi opinias, ekzistas nomo por tio ĉi!
Vitalij subite reekrigardis la horloĝon en iu stranga
maltrankvilo kaj, embarase, ne fininte la parolon, sidiĝis.
Pli, ol unu horon bruis la kunveno, forŝirante de
Serebrovskij la partian ŝelon. Fine la prezidanto proponis transiri al Popov.
Jam antaŭ tio ĉi Popov malsereniĝis kaj de li forflugis la flatema rideto. Dum
disvolvo de l' diskutado, li malsereniĝis ĉiam pli, mordis la ungojn kaj
altabliĝis kun impertinenta mieno.
— Kamparano! — respondis li kontraŭ demando de l'
prezidanto, — El vilaĝo Nikolskoje, apud Tula. En la partio de post la 1920
jaro. La civitan militon partoprenis. Laboris en ter-komisarioj k.t.p. La
ĉelsekretario.
— He, kamarado Popov! — mokeme elkriis la teknikisto
Lipkin, antaŭnelonge veninta Mosĥozupron. — Sekve, vi estas mia samvilaĝano? El
Nikolskoje?
Popov iom ektremetis kaj strabis lin.
— Sekve, samvilaĝano! Ĉu vi estas filo de Nikolao
Teodoroviĉ?
— Nu, certe! Kaj vi, kamarado Popov, sekve, estas filo
de nia diakono? Sekve, vi mensogas pri la kamparandeveno?..
La aŭskultantaro momente streĉis sin. Popov mallevis la
okulojn. En la estiĝinta silento, la teknikisto mallonge diris:
— Lia patro, kamaradoj, estas diakono. Lin la tuta
regiono konas. Li drinkas multe kaj ofte diboĉas!
La prezidanto kun seka krako transturnis paĝon de la papero.
— Por kio do vi, kamarado Popov, la malveron diris? De
la partio nenio estas kaŝebla. Kaj por kio kaŝi? Filo de diakono ne estas tiel
malbone. Nobeloj iufoje estas bonaj partianoj. Nu, dume ni lasu tion! —
ekspiris li. — Kion vi estas ankoraŭ dironta? Kial vi ne malhelpis, vidante en
la trusto tiajn abomenaĵojn?
— Mi ne estis rimarkanta ilin.
— Ĉu vere, kamarado Popov? — kriis de la loko Ivagin. —
Ĉi ne vi ĉasis min en la partikunveno, kiam mi malkaŝis tiuj abomenaĵojn? Kiu
nomis min fuŝagitanto? Ha?
— Ĝi estas insido, — laŭte diris Popov, levante la
kapon kaj instinkte pugnigante la manojn. — Ĝi estas subfoso! Ĝi estas speciale
aranĝita kaj tiel plu! Ivagin ja ne plu laboras en nia trusto!
— Kio estas aranĝita? — miris la prezidanto.
— Li diru, kial li defendis tiun ĉi Ĉernjaev? — aŭdiĝis
ies voĉo.
— Kaj li klarigu, kial li alprenis koruptaĵojn?
— Kaj por kio li malsobraĉis kune kun nepuloj?
— Ĉu mi malsobraĉis? — indigninte ekkriis Popov. Ivagin
altabliĝis, kaj surmetinte la okulvitrojn, atenteme rigardis Popov'on.
— En la domo, konstruita per la trusta mono, sub formo
de l' kooperativa. Kune kun senpartiaj inĝenieroj, nepuloj kaj publikulinoj.
Ha?
— Vi, fripono, mensongas!
— Kaj se mi havas la atestantojn?
— Ne havas vi la atestantojn!
Ivagin mallevis la manon en la poŝon kaj eltiris de tie
akurate kunmetitan paperfolion.
— Jen estas la letereto!.. de Olga Alekseevna Zorina.
Ni estas bonaj amikoj!
Ivagin returnis sin al la kunveno:
— Bagatelo ĝi estas, kamarado! Jen li klarigu al ni pri
la tramo. Ha? Kial centfoje dum la sama jaro la marŝrutoj estas ŝanĝataj? Ĉu por oportuno de l'
publiko? Kaj kial la laboristoj ĉiufoje protestas? Kia ĝi estas oportuno, se la
grandegaj uzinoj aŭ tute sen tramo restas, aŭ ties laboristoj atendas
tramvagonon dumhore? Kia ĝi estas oportuno, se la novaj marŝrutoj estas nepre
nuligataj post unu monato kaj refunkcias la malnovaj?
Kaj por kio haltejoj estas konstante ŝanĝataj? Por ke la
laboristoj kuradu post la forirantaj vagonoj? Kaj por kio sur placo Lubjanka la
relrondon oni aranĝis? Ĉu oni povas kredi al asertaĉoj, de l' instruitaj
malsaĝuloj, ke la vagonoj laŭronde pli rapide veturas? Ĉiu idioto komprenas, ke
ĝi kreas ŝtopojn de l' trafiko! Ha? Bobrov en la pasinta jaro la lekcion estis
leganta. Eksterlande, li diras, preskaŭ neniam la avarioj okazas. Sed ĉe ni, kamarado Bobrov, kial
ĉiutage okazas la avarioj. Eĉ ne ĉiutage, sed kelkfoje dum la tago! Mi eĉ timas
nun la tramon uzi. Ĉiam oni povas atendi, ke sur iu placo via tramo frakasiĝos
subite je pecetoj! Jen klarigu al mi tion, kamarado Popov! Ĉu devas la
ĉelsekretario al tio ĉi intereson havi, aŭ ne? Ha?
— Kiamaniere vi ne rimarkis ĉi tion, — sin turnis la
prezidanto al la publiko.
El la ĉambro aŭdiĝis konfuzitaj voĉoj.
— Ĉu la muro estas per la frunto trabatebla?
— Senpartiuloj pli facile povus rimarki! Oni ne multe
postulus de li. En la ekstrema okazo li estus eksigita el la servo. Sed la
partianon oni forpelus el la partio!
— Mi estis unufoje protestanta. Popov fermigis al mi la
buŝon! — kriis teknikisto Sorokin.
— Mem kamarado Ivagin apenaŭ ne estis forpelita el la
partio!
— Kritiki oni devas singardeme!
— Unu ne batalas kontraŭ ĉiuj! De post pratempoj estas
konata.
— Bone! — decideme diris la prezidanto, — Mi vidas, vi
estas reelektontaj la ĉelestraron. Vi estas libera, kamarado Popov. Sidiĝu!
Popov ne movetiĝis.
— Sidiĝu! — ankoraŭfoje ripetis la prezidanto.
— Dankas! — kontraŭdiris tiu kolere. — Vi povus al mi
la rezulton komuniki!
— La rezulton poste.
— Ne poste, sed nun! Mi ne deziras atendi! Sekve, jen
kiel, kamaradoj, — returnis li sin al la salono. — Naŭ jarojn mi estis membro
de l' partio, batalis en la frontoj, la vivon estis preta oferi kaj tiel plu,
sed nun, sekve, oni povas, kiel sentaŭgaĵon, for elĵeti?
— Ĉu vi kompatigi nin deziras? — faris replikon
Semjonov. — Ĉu vi ne vidas, ke vi aspektas kiel koko en barelo? Kiu, karulo,
vian heroecon fidos?
— Ni tion komprenas, eĉ tre bone komprenas! — ankoraŭ
gli koleriĝis Popov. — Sed la ĝuon vi pro tio ne ricevos! Ĉu mi tedis al la
partio kaj tiel plu? Povas okazi. Sed pli multe la partio tedis al mi! Jen
prenu vian partibileton! — Popov ŝovis la manon en la poŝon kaj ĵetis la
partibileton sur la tablon. — Ni estas kvitaj!
Krute, soldatmaniere returninte sin, Popov forlasis la
salonon. Post lia foriro ĉiuj eksentis freŝan spiron en la malfreŝiĝinta aero.
— Nu, jen, vi sen la sekretario restis! — ŝercis la
prezidanto.
— Troviĝos la sekretario, ne maltrankviliĝu la
komisiono! — trankvile kontraŭdiris Ivagin. — La uzino «Svet» prenas
protektadon al Mosĥozupr. Ducent personojn por la komenco ni en la brigadojn
avancigas. Ĝis la lasta ŝraŭbo la truston ni purigos, ĉiujn mankojn forigos,
ĉiujn ŝuldojn de la nepuloj prenos, la tutan forbalaaĵon el ĉi tie forpelos, la
tutan aparaton rekonstruos! Ha?
— La devizojn de Vladimir Iljiĉ, vi sekve, bone konas,
amikoj? — ridetis la prezidanto.
— Nu, certe! Se regi, do regi! Kursojn por la
avancigatoj ni aranĝas. Ne plu plendanta estos tiam Semjonov! Ha? Dekduon, aŭ
eĉ du dekduojn da junuloj ni direktos ĉi tien por la vespera laboro. La uzinon
ili ne forlasos, sed ankaŭ la ŝtatan aparaton ne forgesos. Estu trankvilaj, ĉio
estos en ordo! Tiam sendube, la nova sekretario aperos. Ha?
— Ĝi estas bone, se tiel! — ne silentiĝis la
prezidanto, — Sed jen du partianoj estas jam perditaj. Eble, ankoraŭ tiaj
okazoj estos. Sed ĉu vi trovos la novajn?
Tiam perdis la paciencon la aŭskultantoj.
— Li mokas nin! — oni kriis en la ĉambro. — Ĉu inter ni
ne estas taŭgaj homoj? Se nin oni bezonas, do ni kun ĝojo!..
— Bone, kun ĝojo! — grumblis la prezidanto, — sed ĝis
nun kie vi estis? Pri kio pensis? Kion faris? — kaj subite moliginte la tonon,
li demandis:
— Nu, senpartia intelektularo, ĉu troviĝas dezirantoj
partianiĝi?
Por unu minuto ekestis embarasa silento. Semjonov levis la manon.
— Nur unu tiaspeca skribpeto, kamarado prezidanto!
Hieraŭ estas transdonita.
— Nu, ankoraŭ vi havos! — subtenis la prezidanto. — Kie
unu, tie ankaŭ du! Tamen, pli bone kontrolu, kamaradoj! Kies estas la
skribpeto?
— De kamarado Zorin, kamarado prezidanto. De tiu sama,
kiu ĵus estis parolanta. Bona viro! Tute nia! Intelektulo, cetere, sed tute
proleta! Honesta! Laborema!
— Montru vin al ni, Vitalij Nikolaeviĉ, — kriis Ivagin,
perdante la paciencon. — Ĉu vi ne vidas, ke oni vin laŭdas?
La prezidanto tintigis la sonorilon. Neniu revokis. Semjonov
kaj Ivagin interrigardis.
— Kamarado Zorin, evidente, estas elirinta, — simple
diris la prezidanto. — Ni daŭrigu la laboron. Nun sekvas kamarado Vinokurov.

Wollt ihr mit uns etwas arbeiten?:
Ĉu vi deziras iom labori kun ni?

Natürlich! Wir alle sind Arbeiter der
Weltsowietunion!
:
Nature. Ni ĉiuj estas mondsovetiaj laboristoj!

RSDRP: Rusia Socialdemokrata Laborista Partio.

marŝrutoj: Itineroj (rim.
de la redaktinto)
.

avario: Paneo, averio, akcidento, katastrofo (rim.
de la redaktinto)
.

Comments

Parto 12

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019
Forirante de la kunveno, Vitalij esperis, ke li revenos ne
pli malfrue, ol post duonhoro. La afero estis urĝa. Alice telefonis, ke ŝi
estas morgaŭ frumatene forveturonta. Ĝi estis tute maleble. Li devis ŝin nepre
vidi.
Alkurante al malnova parko apud la domo, kie Alice fiksis la
renkonton, li jam decidis pense, ke petos Alice'n resti almenaŭ por unu tago.
Tiaokaze ĉio klariĝos morgaŭ. Sed nun li estas petonta la pardonon kaj diros,
ke li devas senprokraste reveni la kunvenon. Vere, la plej gravan li jam estas
dirinta. Sed li devas nepre ĉeesti la purigadon de Vinokurov.
Alice atendis lin apud ponteto de l' boatalbordiĝejo.
— Jen estas la boato, Vitalij, ni sidiĝu. Ĉi tie estas
tre brue. Ni fornaĝu iom de la bordo? Ĉu ne vere?
Vitalij estis kontraŭdironta, sed ekrigardinte la severajn
kaj malgajajn okulojn de Alice, silente prenis la remilojn. Per du svingoj li
forpuŝis la boaton de la bordo. Proksime estis tute senhoma insuleto. Kun
facila susuro la boato sursabliĝis. Malsupre, sub la boato traflustris ion la
akvo. Vitalij forlasis la remilojn kaj, anstataŭ la paroloj, kiujn li preparis,
etendis al ŝi la telegramon.
— De Olga? — rapideme demandis Alice.
— Jes, jes! — per fremda voĉo respondis Vitalij. — Ŝi
estas venonta morgaŭ je la deka.
— Bone. Sed mi estas morgaŭ je la deka forveturonta. —
Alice kapsignis kaj, deturninte sin, fiksis la rigardon sur fajroj de la
kontraŭkuŝanta bordo.
— Mi amas vin, Alice! Mi devas analizi ĉi tion. Helpu
al mi, Alice. Sed ne, ne nun! Mi ne povas nun!.. Vi ne devas morgaŭ forveturi,
— maltrankvile diris li, rimarkinte, kiel Alice ektremetis kaj komencis
konvulsie butonumi la palton.
— Jes, jes, mi scias, Vitalij, sed kion do ni faru? Vi
havas la familion. Vi ne estas ja detruonta la familion? Vi ja ne forprenos de
l' infano la patron?
Vitalij senpove klinis sin super la lanterneto, dependanta
de l' steveno. La koloroj forlasis la vizaĝon de Alice kaj nun la okuloj nur
brilis severe kaj decideme. La voĉo de Vitalij ektremis kaj fariĝis peza, kiel
plumbo.
— Pardonu min, Alice! Mi ne havas eblon hodiaŭ rakonti
al vi ĉion! — Li denove estis dironta, ke li tuj devas reveni la kunvenon, sed,
anstataŭ ĝi, ekspiris kaj pli malalte alkliniĝis super la boato. — Mi amas vin,
sed mi treege kompatas Olga'n kaj la infanon! Kion mi devas fari, por mortigi
ĉi tiun kompaton?
Alice subpremis la ekspiron kaj pli firme kunpremis la
lipojn.
— Kompato?.. Jes, la kompato ne estas bezona! La
kompaton vi mortigu! — faligis ŝi ĉi tiujn vortojn kaj subite elŝiris la
telegramon el la manoj de Vitalij, ĉifis ĝin kaj, ĵetinte sur la boatfundon,
falis sur benkon kun malforta kunpremata ekkrio. Vitalij, emociante, ĵetis sin
al ŝi.
— Alice, Alinjo!
Forte tremetante, ŝi subpremis la singultojn.
— Ne, ne, mi tuj! Vi ne maltrankviliĝu. Mi ja tuj!
Li penis fortiri ŝiajn manojn de la vizaĝo, sed ŝi pli firme
kunpremis ilin.
— Mi ne devus legi la telegramon! — sopire diris li.
— Kontraŭe, vi bone agis! Almenaŭ mi ĉion scias!.. Jes,
ĉion!.. Mi ja ne sciis!.. Ho, mi ne sciis!..
Emociigita, li provis enrigardi ŝiajn okulojn, sed ŝi kaŝis
ilin, penante ne lasi lin tuŝi sian enbuliĝintan korpon.
— Jes, jes, ŝi estas bona, — kun doloro daŭrigis Alice,
penante diri ĉion por unu fojo, — ŝi amas vin! Vi suferigas ŝin! Ŝi estas preta
por vi ĉion fari! Sed mi?.. — ŝi interrompis, glutante la larmojn. Li sukcesis
finfine, rompante ŝiajn brakojn, malkovri ŝian vizaĝon. Ŝiaj bluaj okuloj,
kvazaŭ per vitro, kovriĝis per nebula fluidaĵo kaj du larmeroj estis delurantaj
apud la nazo.
— Alice! — ekĝemis Vitalij.
Per rapida movo ŝi disŝmiris la larmerojn sur la vangoj,
rekovriĝantaj per strangaj makuloj.
— Mi? — ekkriis ŝi. — Mi estas egoistino! Mi neniam vin
bezonis! Mi neniam neniam vin efektive amis! Ĉu vi aŭdas? Ĝi estas vero, vero!
Ne, ne tuŝu min plu! Ne penu certigi pri kio ajn! Mi ĝojas, ke ĉio estas
finita!
En voĉo de Alice miksiĝis la kaŝita ofendiĝo, fiereco de l'
ofendita virino kaj la profunda amsento, al kiu, kiel al papilio, oni krude
forŝiris la flugilojn. En neĉesigeblaj konvulsioj ŝi turmentiĝis sur la benko.
— Ho, Vitalij, kial vi ne diris ĝin antaŭe? Vi devis
averti! Por kio vi igis min tiom multe suferi, tiom multe travivi? Ja tie, en
Berlino en la komenco mem... Ĝi ne estus tiel dolorige! Mi suferus monaton,
eble du, sed poste forgesus vin!.. Ne, vi senzorge alproksimigis vin al mi! Vi
malkaŝis al mi mian propran naturon! Por vi ĝi ne estas komprenebla! Vi estas
dironta tuj: Pri kio temas?.. Vi ja en nenio ŝanĝiĝis! Ho, se vi scius, kiel mi
ŝanĝiĝis!
Ŝirmove ŝi kaptis lian kapon, por unu sekundo alpremis ĝin
al sia forte batanta koro kaj tuj forpuŝis. Ŝiaj okuloj sekiĝis kaj flamis nun
per malhela fajro. Ŝiaj vangoj brulis. Tuta ŝi, rektiĝinta kaj fiera, ŝajnis
esti nealirebla, malproksima kaj fremda.
— Mi estas morgaŭ forveturonta, Vitalij. Ĝi ne estas
ŝangebla!
Vitalij ĝemis.
— Alinjo, kara, kio okazis al vi? Mi ja ne tion estis
deziranta! Kontraŭe, mi estis nur klariganta... Sed mi ne povas nun, Alice! Vi
komprenu! Vi devas resti almenaŭ por unu tago!
Li kunpremis la kapon per manplatoj kaj silentiĝis. Ne
kompreninte lin, Alice alparolis mallaŭte, apenaŭ aŭdeble:
— Ĉio pasos, ĉio forgesiĝos... Jes... Poste denove
revenos trankvilo!
Ŝi atendeme eksilentis, sed ĉar li ne kontraŭdiris, ŝi
silente traŝovis sian manon ĉirkaŭ lia kolo kaj ĉirkaŭprenis la kapon. Li sidis
en la sama pozo. Ŝi ne sciis, kion diri ankoraŭ, dolore ekspiris kaj subite
puŝis sin en lian ŝultron per la vizaĝo kaj ekploris.
Vitalij, emociigita, ĉirkaŭprenis ŝiajn ŝultrojn kaj sentis,
ke li tenas en la brakoj ne fieran Alice'n de ĵus forfluiginta momento, sed la
senpovan malgrandan knabinon. Li kisis ŝiajn malsekajn vangojn, ŝiajn harojn,
ŝiajn malgajajn okulojn... Ili parolis interrompante, ne aŭskultante unu la
alian.
— Mi amas vin, Vitalij! Mi neniam ĉesis vin ami! Mi
perdas ĉion, kio estas bona en mia privata vivo! Mi foriras kun kordoloro!
Ŝi mallaŭte plorsingultis, premante sin al lia brusto,
alkroĉiĝante kolumon de lia ĉemizo kaj instinkte serĉante la varmon.
— Forgesu min, Alinjo, forgesu! Mi ne indas vin, —
murmuris Vitalij, apenaŭ venkante la superverŝantan lin emocion.
La vespero definitive malleviĝis super la parkon. Inter la
arboj estis nigra mallumo. Super la lago naĝis malpeza griza nebulo. La
elektraj lanternoj en oblikva girlando krucumis la bordon. Alice ekploris pli
maldolĉe. Ŝi pli forte alpremis sin al Vitalij. En la sama momento li eksentis,
ke en ŝi ekflamis iu nova sentimento.
— Alinjo, Alinjo! — kun timo, aŭ, eble, kun ĝojo
ekkriis li. — Alinjo, kara!
Ŝi ne respondis, nur profunde ekspiris kaj pasie premiĝis al
li. Ŝiaj genuoj kvazaŭ algluiĝis al liaj piedoj kaj la korpo, peziĝinte, premis
lin. Iom klininte sin malantaŭen, por ke ŝi povu lin apogi, li per la dekstra
brako ĉirkaŭprenis ŝin, kaj per la maldekstra kunpremis ŝiajn gambojn kaj
sidigis sur siajn genuojn.
— Dio mia, kion ni faras? — vortĵetis Alice kaj en la
sama momento spasmo de la pasia deziro kunbuligis ŝian korpon, poste rektigis,
kvazaŭ la risorto kaj duonronde ĉirkaŭvolvis ĝin ĉirkaŭ lia korpo.
— Al mi, al mi! — flustris Vitalij, malfacile spirante,
— ni iru al mi! — Ĉi tie ne eblas!..
Ŝi ektremetis kaj ekkonvulsiis sur liaj genuoj.
— Ne, ne, en neniu okazo! Ĉio estas finita! Ne eblas!
Mi foriras!..
Vitalij eksilentis, sed jam en la sekvinta momento la manoj
de Alice glitis sur lia kolo, malbutonumis la kolumon kaj li sentis bruligan
tuŝon de ŝiaj fingroj sur sia brusto.
— Ni iru al mi!.. Ĉu vi aŭdas, Alinjo? Tie oni ne
malhelpos al ni!
— Mi ne povas!.. Ho, mi ne povas: ne ebias, ne diru ĉi
tion!.. — malespere ekkriis ŝi kaj denove silentiĝis. Vitalij nerveme mordetis
la lipojn, penante venki la kaptintan lin emocion.
— Ni iru! — subite akre ĵetis ĉi tiujn vortojn Alice
kaj tuj leviĝis. Li kaptis ŝian manon kaj ektiris post sin. Ŝi estis iranta
peze, disŝirata de la inversaj sentoj kaj ĉiuminute preta fuĝi. Sed li tenis
ŝin fortike kaj estis dirante varmajn pasiajn vortojn:
— Ne timu, Alinjo! Ĉu vi deziras esti la mia? Vi estas
mia amata edzineto! Ne timu!
Tiel atingis ili la domon kaj preskaŭ kursupreniris la
ŝtuparon. Per la nervema mano li malfermis la pordon kaj preterlasis ŝin en la
ĉambron.
— Ŝaltu la lumon! — diris li al ŝi, paŝante al la
tablo. La knabino, per tremanta voĉo respondis:
— Mi ne scias, kie estas la ŝaltilo.
— Apud la pordo mem.
Ŝi trovis la ŝaltilon kaj tuj fermetis la okulojn pro la
lumo. Nelaŭforta batalo respeguliĝis sur ŝia vizaĝo. Li aliris ŝin.
— Ne emociiĝu! Kial vi tiel emociiĝas? Se vi timas,
nenio okazos. Ĉu vi deziras, mi metos la tekruĉon sur la primuson kaj ni
preparos la teon?
Alice skuis la kapon.
— Ne, ni foriru de ĉi tie!
— Alinjo, por kio? Kio vin tiel timigas?.. — Li genuis
antaŭ ŝi. — Jen rigardu, kian ĉambron mi havas!
Li konfuze ridetis, farinte nedifineblan geston. Alice
leviĝis, faris kelkajn paŝojn, fiksrigardis grandan portreton de Olga sur la
muro, haltigis la rigardon sur fotobildo de Injo, poste sur infanaj ludiloj sub
la tablo, kaj ŝanceliĝinte, remalleviĝis la seĝon. Vitalij ĵetis sur la lampon
malheleruĝan ŝalon de Olga, okazinta sub la manoj. Li ĉirkaŭprenis gambojn de
Alice kaj enŝovis la kapon en ŝiajn genuojn. Alice malfacile spiris. Tiam li
prenis ŝin sur la brakojn kaj rapide metinte sur la liton, komencis kisi la
brakojn kaj kolon. Ŝi kuŝis senmove, ferminte la okulojn. Li forĵetis de ŝiaj
piedoj pantoflojn, per rapida movo formetis la robon, kaj daŭrigante la
malvestadon, kisis la tutan korpon de supre al malsupre, pasie ensuĉigante la
silkan haŭton kaj kun la tuta forto premante per varmega buŝo ŝiajn malgrandajn
streĉitajn mamojn, en nehoma ekscito disĵetante ŝiajn brakojn kaj alpremante
ilin al la kuseno. Tremante, momente sin premante al li, kaj denove repuŝante
lin, ŝi sidiĝis sur la lito. Kun brilantaj okuloj, ŝi subite ridetis.
— Rigardu do! Mi volas, ke vi finfine vidu, kia mi
estas!
Vitalij surdorskuŝante, ravrigarde glitis sur ŝia korpo. Li
estis penanta rememori, kie li vidis tian korpon kaj subite rememoris: ili
vidis ĝin kune en Berlino, en «Altem-Museum».
— Kiom ĉarma vi estas! — diris li fine, — mi ne sciis,
ke la statuoj povas reviviĝi!
— Mi elturmentiĝis, Vitalij, ĉu vi ne vidas, kiel mi
elturmentiĝis! — flustris ŝi pasie, sin premante al li. Lertmove ŝi liberigis
siajn harojn, kiuj en molaj ondoj disŝutiĝis sur ŝia dorso kaj la oraj finaĵoj
iliaj obeeme kuŝiĝis sur la littukon. Ŝi prenis ilin per la manoj kaj
ĉirkaŭvolvis en ili, kiel en silko, lian kolon.
— Mi malfruiĝas! — diris Vitalij.
 
Vinokurov kun aroganta mieno altabliĝis.
— Jes, mi aŭskultas vin. Partiano de post la 1925 jaro.
Oficisto. Inĝeniero.
— Ĉu vi estas konstruinta la domon, pri kiu aludis
kamarado Ivagin?
— Tute ĝuste!
— Kial vi uzas tiun militistan esprimon «tute ĝuste?»
Ĉu vi servis?..
Vinokurov levis la ŝultrojn.
— Malsaĝa kutimo.
— Aha, tiel! Nu, bone! Vi estas adoptinta dum la
domkonstruo vian inventon?
— Jes.
— Kian?
— Fajrosendanĝeraj vandoj.
— Kiam do vi inventis ĉi tiun materialon?
— Antaŭ du jaroj.
Ivagin levis la manon.
— Kamaradoj, li mensogas. La fajrosendanĝeraj vandoj ne
estas inventitaj de li. Inĝeniero Bobrov jesigos tion, ĉu ne?
— Kiamaniere? — maltrankviliĝis Bobrov, ruĝkoloriĝante
sub la rigardoj de l' publiko. — Mi nenion povas jesigi!
— Vi povas tion jesigi, kamarado Bobrov! De via tablo
Semjonov prenis jen ĉi tiun libron. Certe, vi estas ĝin leginta. Ha? — Ivagin
turnis super la kapo dikan ĵurnalon. — Ĝi estas antaŭmilita eldonaĵo. En ĝi
troviĝas plena priskribo de ĉi tiuj fajrosendanĝeraj vandoj. La vandoj ne
brulas, sed ne kontraŭstaras la akvoefikon. Sekve, ili estas senutilaj. Ha?
— Kion vi diros kontraŭ ĝi, kamarado Vinokurov? —
demandis la prezidanto.
— Nenion! — levis tiu la ŝultrojn. — Mi estas
aŭskultanta, kion oni parolos ankoraŭ!
— Ĉarma komenco! — grumblis la prezidanto kaj enŝovis
la nazon en paperojn.
La aŭskultantaro silentiĝis kaj ekregis antaŭŝtorma silento.
— Kiun superan lernejon vi estas fininta?
— La petrogradan Politeknikan Instituton.
— Ĉu vi povas pruvi tion dokumente?
— Strange. Kial vi bezonas la dokumentojn? Ja mi estas
ne antaŭ la tribunalo!
— Jes, certe, — ree tragrumblis la prezidanto. — Sed ni
havas kelkajn dubojn..
— Diru, ĉu vi neniam estis ŝanĝanta la nomon?
— Mi? La nomon?.. — Vinokurov iomete paliĝis, — kiu
diris al vi?
— Do vi ĝin ŝanĝis tamen?
— Pardonu, mi tion ne komprenas... Ĉu ĝi estas
juĝesploro, aŭ la partia reregistro? Vi ja mem parolis pri la kamaradeca
rilato!..
La prezidanto leviĝis kaj, kvazaŭ petante opinion de la
kunveno, klarigis:
— Pardonu, gekamaradoj! Ni devas fari escepton el la
regulo. Vi vidas mem!
La embarasita aŭskultantaro silentis.
— Se vi estos respondanta kontraŭ la demandoj honeste
kaj sincere, kiel decas al membro de l' partio, ni tute kontentiĝos. Kie vi
estis en la 1919 jaro?
— Mi? en Irkutsko.
— Kion vi estis tie faranta?
— Mi laboris en uzino.
— Kaj poste?
— Kion signifas poste?
— Post kiam evidentiĝis, ke vi ne estas inĝeniero kaj
ne havas la specialan kleron?
Ekestis silento. Vinokurov mordetis la lipojn kaj ne
respondis.
— Ĉu vi komprenas la demandon?
— Jes, mi komprenas.
— Kial do vi ne respondas? Ĉu vi forgesis, kion vi
estis faranta poste? — La prezidanto transfoliumis la paperojn. — Mi memorigos
vin. Vi serviĝis al la kolĉaka stabo. Per tio sama vi evitis skandalon
pro via ĉarlatanaĵo.
— Pardonu, ĉu mi povas ekscii, — trankvile demandis
Vinokurov, — de kie vi ricevis ĉi tiujn informojn?
— Ĝi ne gravas... — estis kontraŭdironta la prezidanto,
sed Ivagin interrompis:
— Kial do ne? Ne ŝuldigu lin! Jen, Semjonov, rakontu!
Semjonov leviĝis kaj, ordigante sian ĉemizon, tusetinte,
klarigis:
— Patro mia konas vin, kamarado Vinokurov! Kune kun li
en la uzino vi laboris. Nu, li estis antaŭ kelkaj semajnoj ĉe tie kaj atentis
la konatan personon. Ni intercetere ĉi tiun temon pritraktis kaj decidis tiun
aferon klarigi. Tio estas, kiamaniere la blankgvardiano partianiĝis? Nu, jen,
ni ricevis el Irkutsko viajn dokumentojn. Kaj la fotokarton. Verŝajne, vi
rekonos vin, se permesi al vi ĝin ekrigardi! — Semjonov larĝe ridetis kaj
brilis per la okuloj.
La vizaĝo de Vinokurov subite deformiĝis kaj li ekridis. La
ĉambrego tuj silentiĝis. La vizaĝo de Vinokurov neniam estis ridanta. Eĉ la
rideton neniu vidis sur lia vizaĝo. Tial tiom strange estis vidi lin ridanta.
Vinokurov ridis, sed la okuloj restis senmovaj kaj
ektimigite malfermitaj. Li ridis, sed la lipanguletoj konvulsiis kaj ŝajnis, ke
la rido tuj aliformiĝos je ploro.
— Kiel, kiel bone vi estas informitaj! — apenaŭ eldiris
li kaj denove sovaĝe ekridis, streĉe rigardante ien al la elirejo. Ĉiuj
returnis sin kaj ekrigardis en la sama direkto. Tie staris Vitalij. Li
rigidiĝis kaj aŭskultis la frenezan ridegon de Vinokurov, movetante eĉ nek unu
muskolon. Subite per du saltoj li atingis la estradon kaj kaptis la ŝultron de
Vinokurov.
— Seleznjov! — ekkriis li. — Vi estas Seleznjov! Mi
tamen venis ĝustatempe! Jes, jes, mi rekonis vian ridon! Neniu ankoraŭ en la
mondo povas tiel ridi! Tie en Berlino, en la restoracieto super Spree, kune kun
inĝeniero Berg kaj la maljunulo Velikonskij! Jen kial vi estas tiel pala post
la krimea suda suno! Jen kie vi estas pasiginta vian dumonatan forpermeson!
Vinokurov ĉesis ridi. Lia vizaĝo fariĝis kiel granita
ŝtonego, kaj nur la makzeloj iom movetiĝis. Li subrigardis al Vitalij, al la
salono, silentiĝinta en streĉita scivolemo, al Ivagin kun brulantaj okuloj
preta sin ĵeti antaŭ lin se li farus provon kuri, kaj al Semjonov, emocie
svingmoviĝanta sur la seĝo. La prezidanto fiksis la rigardon sur Vitalij.
— Vi komplikigis la aferon. Permesu al mi proponi al
Vinokurov ankoraŭ du-tri demandojn, kaj poste vi rakontos al ni, en kiuj
cirkonstancoj vi renkontis lin en Berlino.
— Vi ne ekscitiĝu, la afero estas pasinta, — sin
returnis li al Vinokurov, — ja troviĝas en niaj vicoj ankaŭ eksblankuloj. Se vi
klarigos ĉion, laŭorde, ni almenaŭ kompreni povas!.. Ĉu ruĝarmeanojn vi estis
mortpafanta? — demandis li subite, klinante sin antaŭen trans la tablon.
— Ne! — respondis Vinokurov, rimarkeble nervumante, —
Mi ne estis mortpafanta... Mi servis en la stabo... Kiel skribisto...
— Ĉu skribisto? Jes? Sed en la cara armeo vi ankaŭ
servis?
— Jes, nelonge... Dum la milito...
— Ĉu vi partoprenis la batalojn?
— En Galicio... En tiu, kiel ĝi nomiĝas... Apud Lvov...
— Kiom da steletoj vi havis? Du? Tri? Ĉu ankaŭ la
Georgkrucon?
— Kamarado prezidanto, — diris Vinokurov mallaŭte, — mi
sentas min malbone, permesu malgrandan paŭzon!
La prezidanto turnis sin al la publiko.
— Kiel vi opinias, gekamaradoj, eble ni efektive
interrompu?
— Jes, ne malhelpos... Iomete ni fumu...
En la ĝenerala moviĝo Vinokurov, la unua, trairis la
necesejon. Lin sekvis Ivagin kun la komisionprezidanto. Post ili, tordante en
la manoj cigaredojn, ekfumante kaj vigle interparolante, moviĝis ankaŭ la
cetera amaso da viroj.
Ne dezirante en ĉeesto de Vinokurov paroli, Ivagin silentis.
Enmaniginte brunan, poluritan anson de la pordo, li nur por unu minuto haltis
antaŭ la enirejo kaj returnis sin al la prezidanto:
— Ni devas senprokraste telefoni al OGPU. Tie,
malsupre, ĵus mortis pro la apopleksio maljunulino Velikonskaja. En ŝia
redikulo estas trovitaj centmil rubloj kaj jena letero.
La prezidanto surŝovis la okulvitrojn kaj prenis la
skribaĵon.
— Kion? — ekmurmuris li, — Kion?.. Iru, kamarado,
senprokraste la necesejon kaj tenu lin pli firme!
Ĉi-momente en la necesejo krevis akra kaj seka frapo kaj,
sin puŝinte sur la kahelan muron, reeĥis tra la malfermata pordo.
 
«Karulo! Mi deziras diri al vi mian lastan elkoran
"adiaŭ". Adiaŭ, mia bona!.. Hodiaŭ nur mi estas kompreninta ĉi tiun
profundan vorton. En la animo renaskiĝas la pasinto. Kiel strange! Pro tia bagatelo,
kiel du biletoj de la berlina metropoliteno, kiujn mi trovis en mia valizo,
preparante ĝin por la forveturo. Ĉu vi memoras, vi ĉiam prenadis la biletojn
kaj tuj transdonadis ilin al mi, kvazaŭ timante perdi?.. Kun tio ĉi renaskiĝis
la plej belaj en mia vivo, neniam ripeteblaj, helaj, kiel ĉielruĝo, radiantaj
kaj varmaj tagoj: Dankon, karulo, por tiuj ĉi tagoj, dankon! Neniu redonos al
mi ĉi tiujn tagojn kaj, sciu mia bona, mia kara, kun kiu ajn estus mi de nun,
miaj pensoj ĉiam restos kun vi! Mi deziras, Vitalij, ke en ĉi tiuj linioj vi
rekonu vian korresonan kaj delikatan amikinon. Eble, mi alportis al vi tro da
doloro, tro da ĉagreno. Kion do mi povas nun fari?..
Knabo mia!.. Mi skribas tion kun sopiro. Estas tre malfacile
tion diri, sed se vi amas min ankoraŭ, la malbonan, kruelan, abomenan, plenumu
do mian peton, revenu al via familio! Ĝojo de l' amo ne estas ja la plej granda
ĝojo kaj oni ne devas obeigi al la amo ĉiujn ceterajn sentojn. La amo kostas
tro multe kaj en iuj okazoj pli bone estas ĝin rifuzi!
Mi havas alian vojon, aliajn devojn. Verŝajne, neniamaniere,
aŭ tre malmulte mi utilos en Sovetunio. Ĉi tie estas tiom multaj bonaj kaj
honestaj laborantoj. Sed ĉe ni... Mia loko estas tie, kie la batalantoj ankoraŭ
ne sufiĉas kaj oni bezonas fari nemezureble multe, por konkeri tion, kio de vi
jam estas konkerita. Ĉu mi povas resti en USSR? Ja miloj da germanaj laboristoj
dezirus transmigri ĉi tien, pro malkuraĝo, pro deziro eviti kunpuŝiĝon kontraŭ
la kapitalista mondo. Se mi restos ĉi tie, ĉu ne rajtus miaj kamaradoj diri, ke
mi misuzis la privilegiojn da la partia funkciulino kaj la vojaĝon al USSR por
miaj propraj celoj?
Vi diros: sed la hieraŭa nokto. Mi ja ne plu estas knabino.
La knabino fariĝis virino. Mia kara, mi hodiaŭ ne estas dorminta. Se la dormo
tuŝadis min, mi tuj ektremadis kaj longe kuŝis kun la malfermitaj okuloj. Kaj
jen, ĉu vi komprenas, eble, ĝi estas ridinde, mi eĉ ne meditis ĉi tion!.. Mi
rememoradis ĉiam unusolan vorton: "Faber". Milfoje
"Faber"!.. Ĉu vi memoras, dum la unua nia renkonto ni veturis en
vagono de l' metropoliteno? Do, en la stacihalo pendis reklama, ridinda tia
krajono kun surskribo "Faber"... Bagatelaĵo restas en la memoro!
Cetere la plej sensignifajn okazojn, vortetojn, agojn, mi ĉion bone memoras! Vi
donacis al mi, elirante el "Admirals-Palast", du rozetojn, la ruĝan
kaj blankan, kaj ridetis karese. Mi memoras, Vitalij! Ĉu vi ankaŭ?.. Vi donacis
al mi kelkajn versaĵojn en la rusa lingvo. Unu el ili mi komprenis ĝis la lasta
vorto kaj lernis parkere... Mi eĉ tradukis ĝin esperantlingven... Eble estas
strange, ke en mia cerbo ĉio tiel interplektiĝis, sed ne gravas!.. Mi elmontras
hodiaŭ la plej kaŝatan, kion mi hontas ordinare. Vi povas eĉ nomi min
sentimentala filistrino. Vi povas kaj rajtas!..
"Al nia viv' kaj sort' ekzistas la kompar';
Du ŝipoj renkontiĝas tiel en la mar'.
De la humila ondo karesata,
Sen la malhelpoj, baroj kaj ĉagren',
Kun vel' ventplena via la boato,
Proksima estas jam al la haven'!..
Sed mia do post mara ŝtorm' kruela
Naĝadas nun sen unu eĉ remil'!
Ĝi flugas al abism', sen iu direktil'!
Adiaŭ do! Amik', nenion mi pretendas!..
Ne sekvos vi post min, kaj vin mi ne atendas!.."
... Vi demandas, kia estas mia opinio rilate al la hieraŭo?
La simpla! Ĝi devis okazi. Ĉu alie povus esti?.. La amo trovis, fine, sian
finalon. Kion mi, naiva, tiel timis!.. Libere mi sentas min nun, karulo! Kio
estas ŝanĝita en mi? Ĉu min timigas, ke mi fariĝis virino?.. Kial do? Eble,
naskiĝos infano?.. Tio feliĉigos min!
Pardonu pri la kaŭzita al vi doloro. Adiaŭ, senrevene adiaŭ!
Mi estas forveturonta eksterlanden kun la matena vagonaro kaj vi ne plu revidos
min!».
Vitalij apenaŭ finlegis la lastajn liniojn. Alice, tamen,
forveturas! Li denove restas kun la premanta sopirego, sola, ĉiam sola.
Maleblas, maleblas!
Vitalij estis kuranta tra la ĉambro, manpreminte la kapon.
Revenigi ŝin, revenigi! Li ekrigardis la horloĝon. Ĝi ne funkciis. Li ĵetis sin
al la najbaro kaj tamburis la pordon.
— Kioma horo estas? — kriis li.
Baldaŭ la deka! La vagonaro de Alice estas baldaŭ
forveturonta. Senprokraste la stacidomon!
Li eldomiĝis. Dumkure li sursaltis ŝtupareton de tramo, laŭkutime
homplena, kaj, spasmspirante, turnis sian vizaĝon renkonte al vento. La vizaĝo
brulis. Kvazaŭ fajro, la vento ne freŝigis ĝin kaj ŝvito superverŝis lin tutan.
Bedaŭrinde, la tramo malrapidege moviĝis kaj baldaŭ faris
kelkajn daŭrajn haltojn. La publiko, indignante, eltramiĝis kaj piediris,
postlasante vicon de starantaj vagonoj. Vitalij, perdinte la paciencon, ankaŭ
desaltis kaj kuris antaŭen. Postlasinte ĉirkaŭ tridek vagonojn, li atingis fine
la veturantan kaj per ĝi daŭrigis la vojon pluen. Sed ĉi tiu same indignige
malrapide moviĝis kaj ĵus atinginte Lubjankan, definitive haltis. Kun malbenoj,
denove li elkuris straten. Ĉi-foje la afero estis serioza. Sur Lubjanka staris
senmovaj rondoj de l' vagonoj, inter Lubjanka kaj la Teatra Placo ankaŭ vidiĝis
la senmovaj vagonrubandoj. Samo estis sur la Teatra Placo mem kaj pluen, sur
Dmitrovka.
La homamaso ŝtopis la stratojn kaj ŝajnis esti iu granda
festo. En la koro de Vitalij subite ekpulsis la alarmo. Kio okazis? Kio okazis
tie denove?.. Li ja memoras ankoraŭ la katastrofon, kies ĉeestanto li estis
unufoje en aŭtuna vespero!.. Nun li scias, kion estis preparantaj la sabotantoj
en Mosĥozupr. Ĉu ne hodiaŭ estas atendebla la konkludakordo de ilia laboro? Li
plirapidigis la paŝojn kaj ju pluen li iris, des pli malfacile fariĝis trabati
al li la vojon tra la densa popolamaso, des pli rapidis ien la preterpasantoj,
des pli maltrankvilaj, laŭtaj kaj alarmaj iĝis la voĉoj.
Ie estas avario, ie estas avario! — meditis li kaj
sammomente, teruriĝinte li rememoris, ke Olga je la deka horo estis jam venonta
al la stacidomo, kaj se ŝi ne trovis tie lin, ŝi estis veturonta ĝuste en tiu
ĉi direkto. Li estis forgesinta pri la telegramo de Olga, ricevinte la leteron
de Alice. Por Olga ne restis loko en lia koro. Sed se, subite...
Ne, ne!.. Kial la malfeliĉo devas okazi nepre al ŝi?..
Li ekkuris pli rapide, sentante, kiel la ŝvito gutas de lia
frunto kaj en la maldekstra flanko io pikas interne. Li kunigis la dentojn kaj
premis la flankon per la mano.
— Sed, se la malfeliĉo okazis al Alice?! — kun eĉ pli
granda teruro ekpensis li. — Ja ŝi ankaŭ estis veturonta ĉi tiun stacidomon. —
Ĉi tiu penso dekobligis liajn fortojn.
— Kio okazis? — kriis li al la homoj, kurantaj apude.
Oni ne respondis al li. Nun li vidis, ke li ne estas sola,
la tuta homamasego kuregis en direkto al la Strastnaja Placo. Nur tiam ĝi tiel
aspektas kiam la homoj eksciis, ke ie okazis malfeliĉo kaj la sovaĝa scivolemo
puŝas ilin antaŭen por konvinkiĝi tion per la propraj okuloj.
Vitalij kuratingis la placon, spasmspirante. Li dispuŝis per
la kubutoj rondon de la kunvenintoj kaj sin ĵetis al la reloj. Du tramoj, je
pecetoj frakasitaj, kuŝis sur la pavimo. Pecoj da vitro, hele brilantaj sub la
suno, estis disŝprucitaj sur la asfalto. Rajdmilicanoj formovigis la publikon.
Kelke da sangantaj kadavroj estis metitaj unu apud la alia. Vitalij rimarkis
nur korpon de virino kun malgrasetaj piedoj en disŝiritaj rozkoloraj ŝtrumpoj,
kuŝintan sur la brusto. Kun ĉesinta batadon la koro, li ĵetis sin al ŝi. Malalte
klininte sin super la korpo, metante la bandaĝon sur la ŝvelantan pro sango
vundon genuis antaŭ la korpo Alice.
— Alice!
Kio estis en ĉi-krio? Ĉu teruro, malespero, timo, alarmo?..
Sed Vitalij mem estis ĝin kompreninta tuj, post kiam li ekkriis. En ĝi estis
ĝojo, furioza ĝojo, grandega plifaciliĝo, momenta trankviliĝo. Alice ne fariĝis
viktimo kaj ĝi ja estas la plej grava!..
Alice levis la kapon kaj serioze rigardis al Vitalij.
— Helpu al mi, Vitalij, returni ŝin, — simple ŝi diris.
Li sin klinis kaj zorgeme submetinte la manon sub korpon de
l' virino, returnis ĝin vizaĝsupren. Li ekvidis mortpalan kripligitan vizaĝon
kun la fermitaj okuloj. Alice maltrankvile klinis sin al la brusto de l'
virino.
— Ŝi vivas, — diris ŝi kontentigite, — Ŝi ne mortos.
Vitalij ĵetis al Alice dankeman jubilan rigardon. Ili ambaŭ
leviĝis.
— Venas maŝino de urĝa helpo! — diris la aliranta
milicano. — Dankon, gekamaradoj!
Alice kaj Vitalij returnis sin al la publiko kaj subite
Vitalij eksentis doloran spasmon en sia brusto. La sango superverŝis lian
haŭton. El la homamaso, sur lin estis fiksitaj grandaj seriozaj okuloj de Olga.
— Olga, — murmuris Vitalij, apogante sin kontraŭ la
telefonkolono, — Olga!..
Alice ektremetis, kaptis lian manon kaj tuj ellasis,
instinkte rektiĝante. En ĉi tiu momento la vunditojn prenis sanitariistoj kaj
la homamaso disiris. Vitalij ekvidis, ke Olga ne estas sola. Apud ŝi staris
Ivagin, sulkiĝinta, metinta la maldekstran manon en la poŝon kaj per la dekstra
tenante Injon. La knabineto rigidiĝis pro ektimo.
Olga faris unu paŝon antaŭen. Ivagin kun la infano restis
samloke. Vitalij ankaŭ ne movetiĝis. Olga malrapide aliris Alice.
— Vi! — diris ŝi, — Ĉu vi efektive lin amas?
Alice ne respondis. Kun haltiĝinta koro, ŝi rigardis en la
vizaĝon de Olga. Tiu aliris pli proksime, profunde ekrigardis la bluajn okulojn
de Alice kaj mallaŭte flustris:
— Mi al neniu deziras malbonon! Mi estas nun ja tute
alia!
Kaj returninte sin al Ivagin, kun tremo en voĉo, aldonis:
— Ĉu ne vere, kamarado Ivagin?
Ivagin kolere ekbrilis per la okulvitroj.
— Sed pri la filino vi forgesas, Olga Alekseevna?
— Pri la filino? Ho, jes, pri la filino... — murmuris
Olga.
Injo unumomente liberigis sian maneton, rapide transkuris la
vojon kaj, ĵetinte sin sur kolon de la patro, ĝoje ekkriis:
— Paĉjo, kara mia! Mi revenis, mi revenis!.. Kial vi
denove ne estas razita, paĉjo? Ni veturu pli rapide hejmen! Tuj vi devas vin
razi, kara paĉjo!.. Sed, kial, paĉjo, larmoj aperis en viaj okuloj?..
Vitalij levis la kapon, viŝante per naztuko la okulojn.
Alice jam estis for. Ŝia gracia figureto en la jungŝturma bluzo perdiĝis en la
amaso da rapidantaj homoj sur la trotuaro.
 
Kelkajn tagojn poste Vitalij estis leganta la raporton pri
sia vojaĝo en vagonuzino Mytiŝĉi. Dum dudek minutoj li estis parolanta pri la
eksterlando, rakontante pri la berlinaj ruĝfrontanoj. Poste, penante plej
reliefe prezenti la nekonatajn malproksimajn kondiĉojn, li daŭre priskribis en
ĉiuj detaloj la metropolitenon. Kaj nun lin trafis la surprizo. La laboristoj
havis tute ĝustan ideon pri la metropoliteno.
— Ĝi estas kompreneble, kamarado! — oni kriis al li el
la publiko. — Ĝi ja similas nian elektrovagonaron! Ni ja estas konstruintoj de
tiu lasta!
Vitalij embarasiĝis. Kial li rakontas al ili pri la
postlimaj mirakloj? Ĉu ne li mem estis ĵus eliranta el tiu sama
elektro-vagonaro en stacio Mytiŝĉi? Ĉu ne li mem ĵus estis jubile rigardanta la
mallongan rubandeton de la longaj kaj plattegmentaj vagonoj kun ses rondaj
tubetoj sur la tegmentoj, kunmetantaj la vagonaron sen lokomotivo? Mirindan
vagonaron sen fumo kaj vaporo, kiun la publiko antaŭ du semajnoj estis
observanta kiel renoviĝintan ikonon, kaj nun, ŝajnigante sin indiferenta,
samtempe ne povas kaŝi la provincan patriotismon:
— Ni, cetere, havas la elektran vagonaron! En du
minutoj oni povas Moskvon atingi!
Kaj vere estas ja! La metropoliteno mankas ankoraŭ al
Moskvo, sed efektiva metropoliteno kuras inter Moskvo kaj Mytiŝĉi! Certe aperos
tia ankaŭ sur Mjasnickaja strato! Kaj kion oni devas akcenti, kion? Ne
laŭberline, nelaŭparize ĝi estis projektita, konstruigita, surreligita kaj
ekfunkciigita, sed laŭ plano de la laboristoj en Mytiŝĉi! Same, ne kun helpo de
iu eksterlanda firmao, sed memstare de ĉi tiuj homoj, kiujn li nun informas pri
la eksterlando. Vitalij skuis la kapon kaj subite transiris la sovetian limon:
— Gekamaradoj, ĝi ja estas vero! Bone, ke vi memorigis
min! Kio por ni estas eksterlando, se ni malkurtenas la estonton, se kvin jaroj
kuŝiĝas antaŭ ni, kiel amuza modelo de tiom grandioza konstruaĵego, kian ne
vidis ankoraŭ la mondo! Energetika bazo de la sovetia konstruado, neelĉerpeblaj
fontoj de la natura kaj homa energio, transformiĝantaj je konstruataj fabrikoj,
uzinoj, hidrostacioj kaj fervojoj, — kiel ĝin povas fidi la fremdulo?.. Ja
estas fakto, ke Rusio paŝaĉis per malgrasa muĵika ĉevalaĉo kun kaviĝintaj
flankoj, sed USSR decide anstataŭigis la ĉevalaĉon per la elektrovagonaro!
Vitalij sentis en si iun nekonatan ĝis nun emocion. Kun
brilaj okuloj elĵetadis li en la halon flamantajn vortojn, kaj estante certa,
ke tiuj ĉi vortoj estas tuj akceptataj de l' aŭskultantoj, ke la bruaj aproboj
kaj aplaŭdoj estas signo, ke la laborista amaso lin komprenas, li ĉiam pli kaj
pli entuziasmiĝis.
— Ĉu ankoraŭ ekzistas antikva vilaĝo? Kie ĝi estas, la
pajla? Ne plu ekzistas la malpura pajla vilaĝo! Anstataŭ ĝi aperas puraj,
elektrolumigataj kolonioj. Malaperas dispartigitaj sensukaj kampoj, malaperas
plugiloj kaj erpiloj, invado de la ŝtalaj ĉevaloj forigas la etmastrumadon!
Grenfabrikoj kaj sennombraj kolĥozoj kreskas sur loko de la malnova etburĝa
mastrumado. Ni estas likvidontaj la klasojn! Ni faras gigantan paŝon al
socialismo! Ĝi ne estas revoj, ĝi estas realaĵo!
Uniafoje post longaj monatoj sentis Vitalij sin tiel libere.
La laboristoj superŝutis lin per demandoj. Li estis respondanta, ameme
klarigante ĉiun detalon. Li estis ĉi tie aŭskultata ne kiel fremdulo-scienculo,
sed kiel la sia, parenca.
Li restis en Mytiŝĉi ĝis la vespero. Kelkaj junuloj
konsentis akompani lin ĝis la famekonata ĉi-tiea akvopumpejo, kiu allogis lian
intereson, kiel komunala entrepreno. Ĝi estis en trikilometra distanco de l'
urbo kaj ili faris bonan promenon tra la kampo. La suno jam estis subiranta,
orumante randojn de la senmovaj nuboj en la horizonto. La varma aero estis tute
kvieta. En la kampo aromis freŝe falĉita fojno. Transsaltinte kavon, ili
flankiris en abian arbaron.
Kaj ĉi tie okazis tiel, ke Vitalij, iom postrestinte, perdis
siajn kamaradojn. Li restis en netrairebla, malluma densejo. Ie proksime estis
ankoraŭ la tago kaj la aero estis diafana. Ĉi tien penetris eĉ nek unu radio.
Flavaj sekaj abioj denspremiĝis unu al la alia, ĉirkaŭprenante sin per la
branĉoj kaj malalten mallevinte siajn alojn. Mola tapiŝo el koniferfolioj sub
la piedoj kaŝis la senvivan teron. Densejo, mallumo, malvasteco, forigis la
vivon el ĉi tie. Nek laboremaj insektoj, nek birdpepado, nek arbusteto de la
herbo, nenio!.. La ensorĉita fabela arbaro, mallumaj, senmovaj, kvazaŭ
artefaritaj por scenejo, arboj.
Se super ili ŝtormus la ventego, ĉi tie restus same kviete,
nek unu sono estus aŭdebla. Vitalij eksentis timon. Kie li estas? Kia stranga
arbaro! Li eĉ ne supozis, ke povas ekzisti tia mallumo kaj densejo!
La kamaradoj, ŝajne, iom antaŭen foriris. Li estis vokanta
ilin, sed neniu respondis. Li iris dekstren, sed farinte kelkajn paŝojn, li
konvinkiĝis, ke li falsdirektis sin. Tiam li turnis sin maldekstren, sed nur
pli endensiĝis. Post mallonga atendado, li decidis iri kien ajn. Tute egale, li
devus ien veni. Rompante la sekajn branĉojn kaj forte fleksiĝante, por ne
trapikigi al si la okulojn, li iris rekten. Post kelkioma tempo en la senmova
muro aperis lumo kaj baldaŭ li eliris sur herbejon. La herbejo estis verda,
sukplena kaj trafe kontrastis kun la densega arbaro. Iu disĵetis sur ĝi
blankajn tendojn kaj ĉirkaŭ du dekoj da junpioniroj piedpilkludis ĉi tie. Iliaj
voĉoj estis sonoraj kaj incitemaj. Ili aliris lin.
— Knaboj! — diris li mirigite, — Kiamaniere vi sukcesas
sur la vojon de ĉi tie eliri? Kien ajn mi turnis min, ĉie la arbarego estas! Oni
ja povas longe erarvagi!
— Ne, onklo! — vigle respondis dektrijara knabo,
piedbatante la pilkon, erarvagi ne eblas! La arbaro malantaŭe restas!
— Ĉu malantaŭe? Kial ne antaŭe? — miris Vitalij,
ĉirkaŭrigardante kaj serĉante la elirejon de la herbejo.
— Jes, malantaŭe! — respondis flegme la junpioniro, —
ĝi estas tie, apud la vilaĝo. Tie neniuj vojoj ekzistas. Sed jen, rigardu, ĉi
tie ni, la pioniroj, la vojon aranĝis. Ĝi vin venigos sur la ŝoseon senerare!
Intertempe estis elirintaj el la tendo tiudirekte du knaboj.
Ili haltis sub la subiranta suno, forminte du kontrastajn siluetojn. Vitalij
observis ilin profile. Unu el ili metis la manojn kun du bastonetoj sur la
tamburon, la alia levis la kapon kaj eltiris antaŭen kupran trumpeton kun ruĝa
flageto, ekbrilintan sub la suno. Aŭdiĝis la melodia signalo, akompanata de la
tamburtrilo.
— Por la vespermanĝo, — ridetis la junpioniro, — nu,
onklo, ĝis la revido!
— Ĝis la revido, knabo! — diris Vitalij kaj moviĝis
antaŭen.
Tie, kien indikis la knabo, efektive estis la vojo. La
arbaro tralasis lin; post kelkaj minutoj Vitalij, atinginte la kamaradojn,
eliris la ŝoseon.
 

Kolĉak:
Kontraŭrevolucia generalo, okupinta en 1919 Siberion.

Mytiŝĉi: Apudmoskva urbeto.

Kolĥoz: agrikultura
kamparana kolektivo, plejparte anstataŭiginta en USSR la antaŭan individuan
etmastrumon.

Comments