1886: la masakro de Haymarket square

La Historio de la Ĉikagoj Martiroj kaj la unua de Majo.

Submitted by Reddebrek on June 6, 2019

Bildo: fotoj de la «anarkiismaj martiroj de Haymarket Square de Ĉikago,

La 4an de majo 1886, bombo estas lanĉita kontraŭ la polico, marĝene de laborista mitingo, en Ĉikago. Ok anarkiismaj aktivuloj estas mortokondamnitaj.
Omaĝe al tiu evento, la 1-a de majo fariĝas tago de internacia mobilizado de la laboristoj.
En 1886, la laboristoj de Ĉikago postulas ok-horan labortagon, kaj organizas ĝeneralan strikon. La tiamaj informoj priskribas fortan mobilizadon.
Fine de la kolektiĝo, la polico atakas la homamason, kiu disiĝas. Tio okazigas mortinton kaj dekon da vunditoj. La anarkiisma aktivulo August Spies alvokas al kolektiĝo kontraŭ la policaj perfortoj tri tagojn poste, la 4an de majo, en Haymarket Square.
La 4an de majo, la oratoroj (inter kiuj August Spies) sin sekvas ĉe la podio.
La kolektiĝo estas trankvila kaj disvolviĝas senprobleme. La urbestro de Ĉikago ĉeestas. Sed je la 22a horo, ĉe la momento, kiam plu restas kelkaj centoj da manifestaciantoj, la polico atakas denove. Tri bomboj estas lanĉitaj al la policistoj. Pafado sekvas.
Sume, ok policistoj estas mortigitaj aŭ mortas rapide pro siaj vundoj, dum sesdek aliaj estas vunditaj. Kvar mortintoj ĉe la laboristoj kaj ĉirkaŭ kvindeko da vunditoj (plejparte el ili ne manifestis sin por esti flegitaj).
La ĉaspersekuto estas lanĉita, kaj sep anarkiismaj aktivuloj estas rapide arestitaj: August Spies, George Engel, Adolph Fischer, Louis Lingg, Michael Schwab, Oscar Neebe kaj Samuel Fielden. Oka anarkiisto, Albert Parsons, sin denuncas mem.

La 21an de junio, malfermiĝas la proceso, kiel juĝo kontraŭ la tuta anarkiisma movado, pli ol juĝo kontraŭ la bombatenco.

Post du monatoj, la kondamnoj ekaperas. Franca ĵurnalisto miras pri la disvolviĝo de tiu proceso, kiu okazas en Ilinojso, Ŝtato kies punkodo ŝajnas al li aparte drasta.

La punoj de Schwab, Neebe kaj Fielden estas mildigitaj al porĉiama mallibereco. Louis Lingg mortigas sin en sia ĉelo ĵus antaŭ ekzekuto. Spies, Parsons, Fischer kaj Engel estas pendumitaj la 11an de novembro 1887 en la korto de la malliberejo.

Sed en 1893, neantaŭvidita evento skuas la juĝan medion de Ĉikago. Post detalega enketo, John Altgeld, nova guberniestro de Ilinojso, liberigas la punlaborulojn Oscar Neebe, Samuel Fielden kaj Michael Schwab.
La identeco de la persono, kiu lanĉis la bombon, neniam estis malkovrita, eĉ se multaj historiistoj ellaboris diversajn hipotezojn : ĉu la anarkiisma aktivulo Rudolph Schnaubelt, bofrato de Schwab, kaj ĉefa tiama suspektato? ĉu provokagento dungita de la detektiva agentejo Pinkerton? ĉu la polico mem?

En 1889, la kongreso de la Dua socialisma Internacio kunigita en Parizo, decidas pri Internacia tago de striko kaj manifestacioj, por postuli ok-horan labortagon. Omaĝe al la aktivuloj ekzekutitaj, kaj al la laboristoj mortigitaj en Haymarket, la tago estas fiksita je la 1-a de majo 1890.
Tio estos ĝis nun impona sukceso.

El Neniam milito inter ni

Comments