Bakunin: la anarkiismo kaj la revolucio

Artikolo pri Bakunin verkita de Julián Vadillo publikigita de NKL (http://cnt.es/noticias/bakunin-el-anarquismo-y-la-revoluci%C3%B3n) kaj esperantigita de Jesús González

Submitted by Reddebrek on December 18, 2019

BAKUNIN: LA ANARKIISMO KAJ LA REVOLUCIO

Ĉi tiun jaron 2014 ni celebras kaj memorfestas la 200an datrevenon de la naskiĝo de Mihail Aleksandroviĉ Bakunin. Kaj kompreneble la organo de la Nacia Konfederacio de la Laboro devis fari ekzercon de memoro pri tio, kion signifis la figuro de la rusa anarkiisto naskiĝinta en Premujino la 30an de majo 1814.
Bakunin ne nur estas historie konata, kiel la instiganto kaj ideologo de la internacia organizita anarkiismo. Bakunin estis influa kaj ĉefa gravulo siatempe. Revoluciulo inter revolucioj. Agitisto en mondo, kiu estis ŝanĝanta sian fizionomion, kiu vidis kiel naskiĝis la laboristaj movadoj kaj la ebloj de socia transformo al modeloj foraj de la kapitalisma logiko, kiu tiumomente estis altrudiĝanta.

Granda organizanto

Kontraŭe la vidado farita de iuj historiistoj pri la heredaĵo de Bakunin, prezentante lin, kiel senordan unuopulon, la rusa anarkiisto estis perfekta interpretanto de la siatempa socio. Brila polemikisto kaj granda organizanto. Eblas, ke lia literatura kaj filozofia verko ne estas tre ellaborita. Estas unu el la aferoj pro kiu oni kritikas lin kompare kun Markso. Tamen la bakuninisma filozofio havas gravan konsiston de pragmatismo, kio faras, ke la legado de liaj verkoj alproksimigas nin al tio, kio estis la eŭropa 19a jarcento, la debatoj de la epoko kaj la nuntempeco de multaj el liaj analizoj.

Bakunin estis fakulo pri la siatempa filozofio. Li studis Kant-on, Hegel-on, Feuerbach-on, ktp. Li persone konatiĝis kaj interŝanĝis opiniojn kun Markso, Engelso aŭ Prudono. Li ege amikiĝis kun ĉi tiu lasta. La hegelaj konoj de Prudono devenas de la tradukaĵoj, kiujn rekte faris Bakunin mem en lia domo. Bakunin, konante plurajn lingvojn, nokte tradukis alineojn de Hegel al la franca por ke Prudono konu en la origina lingvo la germanan filozofon. Malgraŭ la admiro sentita de li pri Markso, ilia rilato estis komdanitaj al la kontraŭstaro. Kaj tiel okazis laŭlonge de iliaj vivoj. Markso rekonis meritojn al Bakunin sed ne ĉesis kalumnii la ruson. Bakunin respondis defendante sin, kvankam rekonis la verkaron de Markso kaj tradukis ĝin al la rusa. Tamen aliaj gravuloj de la epoko, kiel George Sand, plenumis la defendon de Bakunin.

Aganta viro

Bakunin partoprenis en multnombraj projektoj. Li estis ĉefrolulo de revoluciaj procesoj, kiel tiuj de 1848, tiu de 1849 en Dresdeno (kune kun la muzikisto Rikardo Vagnero) aŭ tiu de septembro de 1870 en Liono. Ĉiu ĉi tiu agado okazigis al li persekuton, malliberejon kaj ekzilojn. Lia ekstradicio al carisma Rusujo kaŭzis lian enkarcerigon en unu el la plej teruraj malliberejoj, la fortikaĵo de Petro kaj Paŭlo en Sankt-Peterburgo, kaj lian forkondukon al Siberio, de kie li sukcesis forkuri. Dum siaj vojaĝoj li konis landojn, kiel Svedujon, Norvegujon, Japanujon, Panamon, Usonon, ktp.

La internaciismo, ILA

Sed unu el la pli gravaj kontribuaĵoj de Bakunin estas lia vidado pri la organizo de la internacia laborista movado, kiu karakterizos ties evoluon dum la sekvaj jardekoj. Kaj en Hispanujo tiu influo estas pli ol evidenta. Ĉi tio igas Bakuninon unu el la ŝlosilaj roluloj de la nuntempa historio. Tiu debato, kiun li subtenas ene de ILA kontraŭ la aŭtoritatemaj sintenoj, signis la historion de la laborista movado.
Kiam la 1an de julio 1876 forpasis Bakunin, li jam iĝis unu el la grandaj revoluciuloj de la nuntempa historio tiel, kiel la plej bona instiganto de la anarkiismo laŭ internacia nivelo. Kaj 200 jarojn post lia naskiĝo ankoraŭ estas tiel.

En ĉi tiu speciala numero pri la figuro de Bakunin ni volas elstari iujn fundamentajn trajtojn de lia figuro, enkadrigante la vivon de la gravulo en la historia kunteksto de la momento kaj en la influoj estigitaj de li.

Aŭtoroj kaj temoj

José Luis Gutierrez Molina, aŭtoro de multnombraj libroj kaj artikoloj pri la historio de la anarkiismo en Hispanujo kaj biografo de ĉefaj gravuloj en la historio de la anarkisindikatismo, kiel Valeriano Orobón Fernández, alproksimigas nin per sia artikolo al tio, kio signifis la debaton ene de ILA inter Markso kaj Bakunin. Io fundamenta por kompreni la evoluon de la laborismo dum la postaj jaroj.

Carlos Márquez alproksimigas nin al la influo de Bakunin sur la Internacio en Hispanujo el historia analizo pri la traktado de la okazaĵo, kaj ankaŭ el analizo de la kontribuoj de Bakunin uzitaj de la hispana laboristaro.
Unu el tiuj kontribuoj estas la kolektivismo. Kaj pri tio temas la artikolo de Aleix Romero. Revizio pri tiu kolektivisma influo sur la evoluo de la hispana liberecana movado, kiu estos unu el ties signoj de identeco.
Per la du lastaj artikoloj ni traktas du temojn, kiuj formas parton de la ideologia korpuso de Bakunin kaj de la anarkiismo ĝenerale. Unue, la pedagogio. Afero malpli traktita de la studaĵoj pri Bakunin, tamen Ana Sigüenza malkaŝas kaj elmetas al ni ĝian gravan valoron. Kaj oni devas ne forgesi, ke por la anarkiistoj la eduko estas la fundamenta bazo. Aliflanke, Julio Reyero alproksimigas nin al tri bazaj aferoj en la bakuninisma penso, analizitaj kaj kritikitaj de la rusa anarkiisto. La naciismo, kiu en tiu momento ĉefis ĉe la debatoj en Eŭropo; la ŝtato, kiel elemento de premado sur la individuo; kaj la religio, kiel altrudilo al la homamasoj. La bakuninisma respondo estis internaciismo, kontraŭŝtatismo kaj ateismo, bazoj de la internacia anarkiismo. Restis sentrakte multaj aferoj pri Bakunin. Ne eblas ĉirkaŭpreni ilin per malmultaj folioj de ĵurnalo. Eble oni devus realigi verkon pri tio, kio estis, signifis kaj nuntempe signifas la figuron de Mihail Aleksandroviĉ Bakunin.

el Ruĝa kaj Nigra http://rojoynegro.info/articulo/cultura-libre/bakunin-la-anarkiismo-kaj-la-revolucio

Comments