DONATE NOW TO HELP UPGRADE LIBCOM.ORG

Konstrua parto

La problemo de la unua tago de la revolucio

La fundamenta celo de la luktanta labormondo estas la fondo, pere de la revolucio, de egalema, libera komunisma socio bazita sur la principo: “El ĉiu laŭ siaj ebloj, al ĉiu laŭ siaj necesoj”.

Tamen, ĉi tiun socion oni ne atingos per ĝi mem, nur per la forto de la socia agitado. Ĝia realigo prezentiĝos, kiel socia-revolucia proceso pli-malpli daŭrigita, orientita de la venkintaj organizitaj laborfortoj sur determinita vojo.

Nia tasko estas indiki ekde nun antaŭen tiun vojon, formuli la pozitivajn kaj konkretajn problemojn, kiuj prezentiĝos al la laboristoj ekde la unua tago de la socia revolucio. La sorto de ĉi tiu lasta dependos de ilia taŭga solvo.

Estas evidente, ke la konstruo de la nova socio ne eblos ĝis post la venko de la laboristoj sur la nuntempa kapitalisma kaj burĝa sistemo kaj ties reprezentantoj. Neeblas ekigi la konstruon de nova ekonomio kaj novaj sociaj rilatoj dum la povo de la ŝtato, kiu protektas la sklavecan reĝimon, ne disfendiĝas, dum la laboristoj kaj kamparanoj ne havas en siaj manoj, en la revolucia reĝimo, la industrian kaj agraran ekonomion de sia lando.

Konsekvence, la unua tasko de la socia revolucio estas detrui la ŝtatan strukturon de la kapitalisma socio, senigi al la burĝaro kaj, ĝenerale, al ĉiuj socie privilegiitaj elementoj, la rimedojn de povo kaj starigi ĉie la volon de la revolucia laboristaro, esprimita laŭ la fundamentaj principoj de la socia revolucio. Ĉi tiu detruema kaj luktema aspekto de la revolucio helpos purigi la vojon al la pozitivaj taskoj, kiuj konsistigas la sencon kaj esencon de la socia revolucio.

Ĉi tiuj taskoj estas la sekvaj:

  • La solvo, laŭ liberecana komunisma senco, de la problemo de la landa industria produktado.
  • La solvo, samsence, de la kamparana problemo.
  • La solvo de la problemo de la provizado.

La produktado

Konsiderante la fakton, ke la landindustrio estas la rezulto el la penadoj de pluraj generacioj de laboristoj kaj, ke la diversaj industribranĉoj estas intime ligitaj inter si, ni konsideras la tutan nuntempan produktadon, kiel ununuran atelieron de produktantoj, kiu tute apartenas al ĉiuj laboristoj kaj al neniu aparte.

La produktema meĥanismo de la lando estas entuta kaj apartenas al la tuta laborista klaso. Ĉi tiu tezo determinas la karakteron kaj la formon de la nova produktado. Ĉi tiu ankaŭ estos entuta, komuna laŭsence, ke la produktoj realigitaj de la laboristoj apartenos al ĉiuj. Ĉi tiuj produktoj, kiuj ajn estas ties kategorio, konsistigos la ĝeneralan rezervon de provizado de la laboristoj, tiel do ĉiu, kiu partoprenos en la nova produktado, ricevos tion, kion li bezonas, sur egala bazo por ĉiuj.

La nova sistemo de produktado tute neniigos la salajron kaj ĉian ekspluatadon kaj anstataŭigos ilin per la principo de la frata kaj solidara laborista kunlaborado.

La meza klaso, kiu en la moderna kapitalisma socio plenumas perantajn kaj neproduktivajn funkciojn -la komerco kaj aliaj- same kiel la burĝaro, devos partopreni en la nova produktado, laŭ la samaj kondiĉoj ol la ceteraj laboristoj. Kontraŭokaze, ĉi tiuj klasoj lokiĝos ili mem al la rando de la laborista socio.

Ne ekzistos mastroj, ĉu estas entreprenistoj, posedantoj aŭ la ŝtato-posedanto (kiel estas la hodiaŭa okazo en la bolŝevista ŝtato). La organizfunkcioj estos plenumataj de administraj organoj speciale por tio kreitaj de la laboristaj klasoj: laboristaj sovetoj, fabrikkomitatoj aŭ laboristaj administracioj de entrepreno kaj fabriko. Ĉi tiuj organoj, interrilatigitaj teritorie, starigos urbajn, distriktajn kaj, laste, ĝeneralajn kaj federaciajn instituciojn por la produktadministrado.

Elektitaj de la amaso kaj senĉese sub ĝia kontrolo kaj influo, ĉi tiuj organoj estos renovigitaj senĉese kaj tiel plenumos la ideon de la aŭtentika memadministrado de la amasoj.

Unuigita produktado, kies rimedoj kaj produktoj apartenos al ĉiuj, post anstataŭigi la salajron per la principo de la frata kunlaborado kaj starigi la egalecon de rajtoj por ĉiuj produktantoj, kun produktado organizita de la organoj de laborista administracio, elektitaj de la amasoj: tiu estos la unua praktika paŝo sur la vojo de la realigo de la liberecana komunismo.

La konsumado

Ĉi tiu problemo aperos en la revolucio laŭ duobla aspekto:

La principo de la serĉo de la varoj de konsumo

La principo de ĝia disdonado.

Koncerne al la disdonado de la konsumvaroj, la solvoj dependos ĉefe de la kvanto da disponeblaj produktoj, la principo de la konformeco al la celo, ktp.

La socia revolucio, komisiita de la rekonstruo de la tuta nuntempa socia ordo, akceptas la devigon okupi sin de la esencaj necesoj de ĉiuj. La sola escepto estas la grupo de la nelaboristoj, kiuj malakceptas partopreni en la nova produktado pro kontraŭrevoluciaj kialoj. Sed, ĝenerale, kaj esceptante ĉi tiun lastan kategorion, la kontentigo de la necesoj de la tuta loĝantaro de la socia revolucio estas certigita de la rezervo de la varoj de ĝenerala konsumo. Okaze, ke la kvanto da produktoj estas nesufiĉa, disdonos sin laŭ la principo de la plej granda urĝaĵo: unue la infanoj, la malsanuloj kaj la laboristaj familioj.

Pli malfacila problemo estos tiu de la organizo de la rezervoj de konsumo. Sendube, la unuaj tagoj de la revolucio, la urboj ne disponos de ĉiuj nemalhaveblaj produktoj. Samtempe, la kamparanoj havos abunde la produktojn, kiujn malhavos la urboj.

La liberecanaj komunistoj ne povas dubi pri la reciproka karaktero de la rilatoj inter la urbo kaj la kamparo. Ili konsideras, ke la socia revolucio ne povas realiĝi sen la komunaj penadoj de laboristoj kaj kamparanoj. Konsekvence, la solvo de la problemo de la konsumo en la socia revolucio ne eblos sen la intima revolucia kunlaborado de tiuj du kategorioj de laboristoj.

Por starigi ĉi tiun kunlaboradon, la urba laborista klaso, kun la produktado en siaj manoj, devos tuj pensi pri la esencaj necesoj de la kamparo kaj klopodi havigi la ĉiutagajn produktojn de konsumo, la rimedojn kaj instrumentojn por la kolektiva kamparana kulturado. La solidarecaj rimedoj manifestitaj de la laboristoj koncerne al la necesoj de la kamparanoj provokos la saman geston inter ĉi tiuj, kiuj kompense havigos kolektive al la urboj la produktojn el sia kampara laboro, la unua el kiuj estas la nutraĵo.

Kamparanaj kaj laboristaj kooperativoj estos la unuaj organoj, kiuj kontentigos la necesojn de nutrado kaj ekonomia provizado de la urboj kaj kamparoj.

Komisiitaj poste de pli gravaj kaj konstantaj funkcioj, speciale havigi ĉiun neceson por certigi kaj disvolvi la ekonomian kaj socian vivon de la laboristoj kaj kamparanoj, ĉi tiuj kooperativoj transformiĝos en konstantaj organoj de provizado de la urboj kaj la kamparo.

Ĉi tiu solvo de la problemo de la provizado permesos al la laboristaro krei rezervon de konstanta provizado tio, kio efikos de decida kaj favora maniero en la tuta nova produktado.

La tero

Ni konsideras, kiel ĉefajn revoluciajn kaj kreantajn fortojn por la solvo de la kamparana afero, la kamparanojn-laboristojn tiuj, kiuj ne ekspluatas la laboron de aliaj, kaj la kamparan salajratan laboristaron. Ilia tasko estos efektivigi la novan organizadon de la teroj kun la celo starigi la uzon kaj la ekspluatadon de la tero laŭ la komunismaj principoj.

Samkiel la industrio, la tero ekspluatita kaj kultivita de sinsekvaj generacioj de laboristoj, estas la produkto de iliaj komunaj penadoj. Ĝi ankaŭ apartenas al la tuta laborista popolo en ties aro kaj al neniu aparte. Kiel komuna proprieto, ĝi estas necedebla; la tero ne eblas plu objekto de aĉeto, vendo aŭ farmo; ĝi ne povas plu utili, kiel rimedo de ekspluatado de la laboro de aliaj. La tero estas ankaŭ speco de komuna populara ateliero, en kiu la mondo de la laboristoj produktas la rimedojn por vivi. Sed estas tipo de ateliero, en kiu ĉiu laboristo (kamparano) prenis la kutimon, danke al iuj historiaj kondiĉoj, plenumi la laboron per si mem, kaj sendepende de aliaj produktantoj. Dum en la industrio, la kolektiva metodo de laboro estas esence necesa kaj la sola ebla, en la agrikulturo ne tiel estas nuntempe. La plej granda parto de la kamparanoj kultivas la teron per siaj propraj rimedoj.

Tial, kiam la kamparanoj posedos la terojn kaj la rimedojn por ĝia ekspluatado, sen eblo de vendo nek farmo, la afero de la maniero de ĝia fruktuzo kaj la rimedoj de ĝia ekspluatado (komune aŭ familie) ne trovos tuje kompletan kaj definitivan solvon tiel, kiel okazos en la industrio. La unuajn tempojn oni uzos, tre probable, iun medion kaj alian.

Estos la revoluciaj kamparanoj tiuj, kiuj starigos la definitivan manieron de ekspluatado kaj fruktuzo de la tero. Eblas nenia ekstera premo pri ĉi tiu afero.

Tamen pro tio, ke ni konsideras, ke nur la komunisma socio, en kies nomo oni estos farinta la socian revolucion, liberigas la laboristojn el ilia situacio de sklavoj kaj ekspluatatoj, kaj al ili donas kompletan liberecon kaj egalecon, pro tio, ke la kamparanoj konsistigas la egan plimulton de la loĝantaro (ĉirkaŭe 85 procento ĉe Rusio) kaj sekve la kamparana reĝimo starigita de la kamparanoj estos la decida faktoro en la destinoj de la revolucio, kaj ĉar laste la privata ekonomio en la agrikulturo alkondukas, samkiel la privata industrio, al la komerco, la amasiĝo, la privata proprieto kaj la restarigo de la kapitalo, nia devo estos fari, ekde la komenco, ĉion necesan por faciligi la solvon al la kamparana afero en kolektiva senco.

Kun tiu celo, ni devas ekde nun alporti al la kamparanoj fortan propagandon favore al la kolektiva kamparana ekonomio. La fondo de specifa Unuiĝo de kamparanoj kun liberecana tendenco grave faciligos ĉi tiun laboron.

Ĉi-sence, la teknika progreso tuj havos egan gravecon, faciligante la evoluadon de la terkulturo, kaj ankaŭ la realigon de la komunismo ĉe la urboj, ĉefe en la industrio. Se, dum siaj rilatoj kun la kamparanoj, la laboristoj ne agos individue aŭ per apartaj grupoj, sed kiel ega komunisma kolektivo, ĉirkaŭprenante kompletajn branĉojn de la industrio, se ili pensas krome pri la esencaj necesoj de la kamparo kaj havigas al ĉiuj tiom la objektojn de ĉiutaga uzo, kiom la instrumentojn kaj maŝinojn por la kolektiva ekspluatado de la tero, tio impulsos certece la kamparanojn al la komunismo en la terkulturo.

La defendo de la revolucio

La afero de la defendo de la revolucio rilatiĝas ankaŭ kun la problemo de la “unua tago”. Nome, la pli potenca defenda rimedo de la revolucio estas la feliĉa solvo de ĝiaj pozitivaj problemoj: la produktado, la konsumado kaj la tero. Solvitaj tiuj problemoj de ĝusta maniero, nenia kontraŭrevolucia forto povos ŝanĝigi aŭ sanĉeligi la laboristan liberan reĝimon.

Tamen, la laboristoj malgraŭ ĉio devos suferi severan lukton kontraŭ la malamikoj de la revolucio, kun la celo defendi kaj subteni ĝian konkretan ekziston.

La socia revolucio, kiu minacas la privilegiojn kaj la ekziston mem de la nelaboristaj klasoj de la nuntempa socio, provokos neeviteble, fare de ĉi tiuj klasoj, senesperan reziston, kiu prenos la aspekton de sanga intercivitana milito.

Kiel la rusa spertaĵo pruvis, tia intercivitana milito estos longa afero el pluraj jaroj kaj ne monatoj. Malgraŭ la unuaj paŝoj de la laboristoj estis tre feliĉaj je la komenco de la revolucio, la regantaj klasoj konservos dum sufiĉa tempo egan kapablon de rezisto. Dum pluraj jaroj, ili disvolvos ofensivojn kontraŭ la revolucio, klopodante repreni la povon kaj la privilegiojn, kiujn oni senigis al ili.

Multnombra armeo, la tekniko kaj la milita strategio, la kapitalo… ĉio ĵetos sin kontraŭ la venkintaj laboristoj.

Kun la celo konservi la konkerojn de la revolucio, ĉi tiuj lastaj devos krei la defendajn organojn de la revolucio por kontraŭstari la ofensivon de la reakcio bataleman forton, respondan al la graveco de ĝia tasko. La unuaj tagoj de la revolucio, ĉi tiu batalema forto estos formita el ĉiuj laboristoj kaj kamparanoj armataj. Sed, ĉi tiu spontanea armita forto nur estos valida dum la unuaj tagoj, kiam la intercivitana milito ne ankoraŭ estas atingonta ĝian ĉefan punkton kaj la du luktantaj partoj ne ankoraŭ estas kreonta regule konsistigitajn militajn organizaĵojn.

Dum la socia revolucio, la plej kriza momento ne estas tiu de la forigo de la aŭtoritato, sed la sekvanta: tiu, en kiu la fortoj de la renversita reĝimo disvolvas ĝeneralan ofensivon kontraŭ la laboristoj kaj ĉi tiuj klopodas defendi la konkerojn atingitajn.

La propra karaktero de ĉi tiu ofensivo tiel, kiel la tekniko de disvolviĝo de la intercivitana milito, devigos al la laboristoj krei determinitajn revoluciajn grupojn. La fundamentaj esenco kaj principoj de ĉi tiuj taĉmentoj devas esti determinitaj antaŭe. Neante la porŝtatajn kaj aŭtoritatemajn metodojn de amasregado, ni same neas la porŝtatan rimedon organizi la laboristan militan forton, aŭ alivorte, la principon de ŝtata armeo bazita sur la deviga militservo. Estas la principo de la volontulemo, konsente kun la fundamentaj pozicioj de la liberecana komunismo, sur kiu devas baziĝi la militaj formadoj de la laboristoj. La taĉmentojn de ribelaj gerilanoj, laboristoj kaj kamparanoj, kiuj agadis dum la rusa revolucio, oni povas citi kiel ekzemplon de tiaj grupoj.

Tamen, oni ne devas kompreni la volontulemon kaj la agadon de la gerilanoj en la strikta senco de tiuj vortoj, tio estas, kiel lukto de la laboristaj kaj kamparanaj taĉmentoj kontraŭ la loka malamiko, ne kunordigitaj inter ili per efikanta ĝenerala plano kaj agante ĉiun homon sub sia propra respondeco, akceptante siajn proprajn riskojn kaj danĝerojn. La agado kaj taktiko de la gerilanoj devos orientiĝi, dum la periodo de ĝia kompleta disvolviĝo, laŭ komuna revolucia strategio.

Simila al ajna alia milito, la intercivitana milito ne povus disvolviĝi sukcese por la laboristoj se ili ne aplikas la du fundamentajn principojn de ĉiu milita agado: la unuiĝo de la plano de operacioj kaj la unuiĝo de komuna komando.

La plej kriza momento de la revolucio estos, kiam la burĝaro direktiĝos kontraŭ la revolucio kun organizitaj fortoj. Tiu kriza momento devigos al la laboristoj uzi la principojn de la milita strategio. Tiel, viditaj la necesoj de la milita strategio, kaj ankaŭ de la strategio de la kontraŭrevolucio, la revoluciaj armitaj fortoj devos kuniĝi neeviteble en ĝenerala revolucia armeo kun komunaj komando kaj plano de operacioj.

La sekvantaj principoj estos la bazo de ĉi tiu armeo:

  • La klaskaraktero de la armeo
  • La volontulemo (ĉiu devigo estos tute ekskludita de la verko de la revolucia defendo)
  • La revolucia libera disciplino (memdisciplino): la volontulemo kaj revolucia memdisciplino tute harmoniiĝos kaj faros la revolucian armeon morale pli forta ol ajna alia ŝtata armeo. La absoluta submetiĝo de la revolucia armeo al la laboristaj kaj kamparanaj amasoj, laŭ la persono de komunaj laboristaj kaj kamparanaj institucioj por la tuta lando, enpostenigitaj de la amasoj en la estraj postenoj de la ekonomia kaj socia vivo.

Alivorte: la organo de la defendo de la revolucio komisiita batali la kontraŭrevolucion, tiel per malfermitaj militaj frontoj, kiel ekde la interna intercivitana milito (la burĝaraj komplotoj, la preparadoj de la kontraŭrevoluciaj agadoj, ktp.) estos afero de la kamparanaj kaj laboristaj produktantaj organizaĵoj, al kiuj ĝi submetos sin kaj, per kiuj ĝi orientos sin politike .

Tio estas la konsekvenco de la milita strategio de la revolucio, strategia rimedo, al kiu la laboristoj estos fatale kondukotaj de la procezo mem de la intercivitana milito. Sed ĉi tiu rimedo devas altiri la atenton ekde la komenco. Ĝi devas esti atente studita kun la celo eviti, en ĝia verko de protekto kaj defendo de la revolucio, ĉiun neripareblan malfruon, ĉar la malfruoj en la tagoj de la intercivitana milito povos esti ruinigaj por la rezultato de ĉiu socia revolucio.