La Aktoro kaj la Reĝo

Mallonga rakonto pri du amikoj kaj la stranga rialto inter ilin.

Submitted by Reddebrek on September 21, 2016

Okazas malofte.

Bonŝance.

Sed unufoje tamen okazis, ke aktoro elektis reĝon kiel amikon.

Eble estis ankaŭ male.

Sed tio estas fine egala.

Ambaŭ estis sinceraj kaj bonaj amikoj. Ili kverelis kaj repaciĝis, tiel, kiel tio kutime okazas inter veraj amikoj.

Du jarojn daŭris la amikeco.

La aktoro pri tiu amikeco ne multe bruis, kvazaŭ temus pri la amikeco al kutima homo.

Iam, posttagmeze, ambaŭ promenis en la parko.

Je la vespero antaŭe la artisto rolis kiel reĝo. Ŝekspiran reĝon li ne ludis. Tiujn la reĝa amiko de la teatro ne ŝatis, ĉar la reĝoj de Ŝekspiro estis spite al siaj diaj benatecoj tute ĝustaj homoj, kiuj amas kaj malamas, murdas kaj regas — tute laŭ tio, kiel ĝuste plaĉis aŭ ne plaĉis al ili.

Sed la rolo de la prezentita reĝo el la pasinta vespero estis verkita de poeto, kiu kun dekok jaroj estis anarkiisto, sed pli poste li fariĝis kortega konsilanto. Memkompreneblas, ke tiu rolo tre plaĉis al la reĝo kaj, ke ĝi kaŭzis, ke li interparolis kun la aktoro pri la reĝa problemo de la teatro.

„Kion vi sentas, kara amiko, se vi prezentas reĝon ?“

„Mi sentas min tute kiel reĝo, tiel, ke mi ne povus fari geston, kiu ne laŭas al la karaktero de reĝo.“

„Tion mi komprenas tre bone.“

„La amaso de statistoj, kiuj, sekvante la reĝisoradon, devas kliniĝi antaŭ vi, vivtenas en vi la senton de reĝa indo kaj sugestas al la publiko, ke vi estas aŭtentika reĝo.“

„Por la publiko mi estas ankaŭ sen statistoj reĝo — eĉ tiam, kiam mi staras tute sola sur la scenejo kaj parolas monologon !.“

Tiu tute artista kompreno de la aktoro provokis la reĝon fari akre limigitan komparon inter si kaj la sceneja reĝo.

„Netranspontigebla abismo inter la vera kaj la teatra reĝoj tamen ekzistas. Vi estus povinta kiel ajn bone roli la reĝon, kun la momento, kiam la kurteno sinkas, vi ĉesas esti reĝo. La sento de sugestiteco kaj la statistoj finas vian sanktecon, tuj kiam ili malsukcesas. Sed mi, karulo mia, mi estas plu reĝo, eĉ se mi kuŝas en la lito !“

Al tio diris la aktoro : „Kara amiko mia, la komparo pravas por ni ambaŭ. Ni veturis antaŭe en la kaleŝo ĝis la pordego de la parko. Sur la stratoj staris kaj kuris nennombreble multaj homoj. Ili salutis — vi dankis. Ili kriis kun tuta forto : Vivu ! Ekscelenco ! — vi ridetis, iom vanta. Sed, se tiuj homoj iam ĉesos formi libervole statistojn, tiam vi, amiko mia, ĉesos ne nur en la lito, sed eĉ je la hela tago — esti reĝo !“

La reĝo haltis subite.

Li rigardis la aktoron firme.

Liaj lipoj fariĝis palaj kaj ektremis.

Subite li turniĝis.

Kun rapidaj paŝoj li iris al la kaleŝo kaj reveturis.

Sola.

La amikeco estis finita.

La amikoj neniam revidis sin reciproke.

Kaj neniam denove la reĝo iris en teatron.

Li fariĝis pensulo.

Li ekhavis la fiksan ideon esti tute normala homo.

Sekve de tio li devis eksiĝi.

Kvin jarojn poste li mortis.

Freneziĝinte.

Oni diris.

Tradukis Donjo, Frank & Cezar en klubvesperoj

Originale el http://www.satesperanto.org/Ret-Marut-La-aktoro-kaj-la-regxo.html

Comments