La unua de majo en la "Tria Regno"

La unua de majo en la "Tria Regno"

La historio de la uzo de la Maja Tago per le Nazi regno.

La unua de majo en la nazia reĝimo

Post la transpreno de la potenco en la jaro 1933 la naziuloj havis inter la ofte socialdemokrate kaj komuniste orientataj laboristoj multe malpli da adeptoj ol tio estis la kazo en aliaj profesiaj branĉoj. Unuavica celo de la nazia gvidaro tial estis la enplekto de la laboristoj en la novan reĝimon, tiel kiel la politika senpotencigo de la sindikatoj, kiujn ili rigardis „ŝirmejo de la juda-bolŝevista mondokomploto“. Por fortigi inter laboristoj la simpation por la naziismo la reĝimo klarigis la unuan de majo kiel „Tagon de la nacia laboro“ kaj kiel laŭleĝan festotagon de la ŝtato kun plena pagado de la salajro. Tiel ili ŝajne akceptis malnovan postulon de la internacia laboristomovado.

Sindikatestroj kiel Vilhelmo Leŭŝner aŭ Teodoro Leipart (1867-1947) troviĝis je kooperada kurso kun la novaj potenculoj. La Ĝenerala Germana Sindikata Ligo (Der Allgemeine Deutsche Gewerkschaftsbund - ADGB) jam devigis sin en februaro de la jaro 1933 pri politika neŭtraleco kontraŭe al al registaro, por certigi tiel sian transvivadon. La Ĝenerala Germana Sindikata Unuiĝo partoprenis en la majfestoj de la jaro 1933 kaj esperis eĉ la plenumon de pliaj socialaj postuloj. Sed la ŝtatpotenculoj alpropriigis la unuan de majo por si : Amasaj almarŝoj kaj grandstile aranĝataj manifestacioj havis la taskon peri la impreson de afableco al la laboristoj. Sed por Adolf Hitler kaj Josef Goebbels la festoj estis nur la efike surscenigata komenco por la disbato de la sindikatoj je la 2-a de majo en la jaro 1933.

Inter la naziismaj festotagoj la unua de majo en la sekvaj jaroj ludis elstaran rolon. La originan signifon de la plej grava festotago de la internacia laboristaro la naziuloj ŝovis rapide flanken. Dume la unua de majo en 1933 ankoraŭ estis festita kiel „La festotago de la nacia laboro“, mankis jam en la jaro 1934 en la nomo "Nacia Festotago de la germana popolo“ ĉiu ligo al la laboro. Ĉe la transnomigo la naziuloj invokis sin je laŭdire pramalnovaj germanaj moroj. La unua de majo validis por ili kiel festotago jesiganta „la eternan vivcirkuladon“ ĉe la komenco de printempo.

La majarbo kiel centrala simbolo estis ornamita per unu aŭ pluraj florkronoj, kiel estis jam la kutimo en multaj regionoj de Germanio antaŭe. Ununura krono simbolis la kuron de jaro, ĝis tri diversaj grandaj florkronoj simbolis la orbiton de la suno en la kuro de jaro pli kaj pli grandiĝantan. Aldoniĝis sub la nazia reĝimo dekoracioj kiel la svastiko, simboloj de la Germana Laborfronto (DAF) kaj de sia libertempa organizo "Forto per ĝojo“ (KdF) tiel kiel insignoj de diversaj profesiaj branĉoj de la laboro kaj de la metioj.

Jam semajnojn antaŭ la unua de majo oni ormanis ĉie en Gemanio konstruaĵojn, stratojn kaj festoplacojn, preparis festajn almarŝojn kaj lernis kantojn. Tiurilate la ŝtatpotenculoj atendis precipe fervoran engaĝonde la naziaj organizoj : Hitler-Junularo (HJ) , Ligo de Germanaj Knabinoj (BDM) aŭ Germana Laborfronto La solenaj festoj komenciĝis plej ofte jam vespere de la trideka de aprilo kun la enkantado de la majo. Apud printempaj lidoj oni kantis kantojn, kiuj laŭis al la intencita festkaraktero de „politika manifestacio“.

En la festtago mem okazis en la plej multaj lokoj festaj marŝoparadoj. Je la plej antaŭa loko marŝis plej ofte delegitaroj de la militfortoj (Wehrmacht), La ŝtorma taĉmento (SA), la protektstafeto (SS) kaj la Hitler-Junularo. Krome prezentiĝis DAF kaj iliaj fakorganizoj kun festoĉaroj kaj festmarŝo de la membroj. Popolfestoj, kantado kaj dancado, infanludoj, kermesoj kaj sportaj konkursoj kompletigis la majfestojn en multaj lokoj.

Parto de la solenecoj en la tuta lando estis la radiodisaŭdigoj de la paroloj de Hitler en la centrala ŝtata soleno en Berlino, kiu prezentis kun manifestacioj, muzik-kaj artflugaj prezentoj , militistaj ekzercoj kaj finfina nokta pirokteknika lumludo gigantan propagandan eventon, kiu oficiale allogis pli ol milionon da homoj el ĉiuj partoj de Germanio. Ĉe tio la naziuloj uzis simbolfortajn ritojn, por konvinki la amasojn pri si mem. Hitler plantis en la jaro 1933 en Berlino ĉe la unua majfesto sur la kampo de Tempelhof arbon, „la Hindenburg-kverkon“, kiu jam kvar monatojn poste estsis forhakita de nekonatuloj. Ankaŭ en multaj aliaj lokoj de la Germana Regno oni plantis dum la majsolenoj arbojn – la tielnomatajn Hitler-kverkojn.

Laŭ interretaj informoj de la Germana Historia Muzeo en Berlino, http://www.dhm.de/ kompilis kaj tradukis Donjo & Cezar

El la retpaĝo de SAT Kulturo kun pli bildoj