Patriotismo kaj Registaro - Lev Tolstoj

Eseo de Lev Tolstoj pri la interrillato de Patriotismo kaj Naciaj Statoj.

Submitted by Reddebrek on March 22, 2018

PATRIOTISMO KAJ REGISTARO de Leo Tolstoj

Mi estis devigata jam kelkfoje eldiri la penson, ke patriotismo en nia tempo estas sento nenatura, neprudenta, malutila, kaŭzanta la pliparton de tiuj mizeroj, kiujn suferas la homaro, kaj ke tiu sento ne devas esti edukata kiel oni faras nun, - sed kontraŭe, subpremata kaj detruata per ĉiuj de prudentaj homoj dependantaj rimedoj. Kaj - mirinda afero ! kvankam tiu sento dependas nur de ĝeneralaj armigoj kaj pereigaj militoj, kiuj elĉerpas la popolon, ĉiuj miaj pruvoj pri la konsekvencoj, anakronismo kaj malutilo de patriotlsmo, trafis kaj plu trafas nur silenton aŭ intencan nekomprenon aŭ ĉiam ankoraŭ tiun strangan rebaton : oni diras, ke malutila estas nur la malbona patriotismo, ŝovinismo, kaj ke la vera, bona patriotismo estas tre alta morala sento, kiun kondamni estas ne nur neprudente, sed eĉ krime. Kaj pri tio, el kio konsistas tiu vera bona patriotismo, oni aŭ tute ne parolas aŭ anstataŭ klarigi oni elparolas emfazajn frazojn aŭ sub la komprenon de patriotismo oni substarigas ion, kio havas nenion komunan kun tiu patriotismo, kiun ĉiuj ni konas, kaj kiun ni ĉiuj tiel terure suferas.

Ĝenerale oni diras, ke la vera bona patriotismo konsistas en tio, ke oni volas por sia popolo aŭ ŝtato la verajn bonojn, tiajn bonojn, kiuj ne malutilas al la bono de aliaj popoloj. Antaŭ kelkaj tagoj, parolante kun anglo pri la nuna milito, mi diris al li, ke la vera kaŭzo de tiu milito estas ne iaj profitemaj celoj, kiel oni kutime diras, sed patriotismo, kiel tio estas videbla el la konduto de la tuta angla societo. La anglo ne konsentis kun mi kaj diris, ke se tio eble estas ĝusta, tio devenis de tio, ke la patriotismo, kiu nun entuziasmigas anglojn, estas malbona patriotismo. La bona patriotismo tiu, kiun li havas - konsistas en tio, ke la angloj, liaj samlandanoj, ne agu malbone. Demandis mi -" ĉu vi volas, ke nur angloj ne agu malbone? -"Mi deziras tion ĉi al ĉiuj ! "-respondis li, per tiu respondo klare montrante, ke la ecoj de veraj bonoj - ĉu tiuj bonoj estas moralaj, sciencaj aŭ eĉ praktikaj- laŭ sia esenco estas tiaj, ke ili disvastiĝas sur ĉiujn homojn kaj sekve la deziro de tiuj bonoj al kiu ajn ne nur ne estas patriotismo, sed eligas ĝin. Egale ne estas patriotismo la apartaĵoj de ĉiu popolo, kiujn la defendantoj de patriotismo subŝovas sub tiun komprenon. Ili diras, ke la apartaĵoj de ĉiu popolo estas la nepra kondiĉo por progresado de homaro kaj tial La patriotismo, penadanta konservi tiujn apartaĵojn, estas bona kaj utila sento. Sed ĉu ne estas evidente, ke se iam tiuj apartaĵoj de ĉiu popolo, moroj, kredoj, lingvo, estis nepra kondiĉo por vivo de homaro, en la nuna tempo tiuj samaj apartaĵoj estas la ĉefa malhelpaĵo por efektivigo de la de homoj kcmprenanta idealo - frateca unuiĝo de popoloj. Kaj tial la konservo kaj defendo de apartaĵoj de kia ajn - rusa, germana, franca, anglosaksa, elvokante la saman konservadon kaj defendadon de hungara, pola, irlanda nacieco kaj eĉ de vaska, provenca, mordva, ĉuvaŝa kaj de multegaj aliaj nacioj - servas ne al la unuiĝo de homoj, sed al ĉian pli granda ilia fremdiĝo kaj dividiĝo.

Sekve la vera kaj ne imagita patriotismo estas tiu, kiun ĉiuj ni konas, sub kies influo estas la pliparto de la nuntempaj homoj kaj kiun tiel terure suferas la homaro - tiu patriotismo ne estas deziro de spiritaj bonoj al sia popolo (deziri la spiritajn bonojn nur por sia popolo oni ne povas) kaj ne apartaĵoj de popolaj individuecoj (tio estas eco, sed neniel sento), sed estas tre difinita sento preferi sian popolon aŭ ŝtaton kompare kun ĉiuj aliaj popoloj aŭ ŝtatoj, kaj tial estas la deziro por tiu popolo aŭ ŝtato je plej granda bonstato kaj potenco, kiuj povas esti akirataj kaj ĉiam estas akirataj per malutilo al la bonstato kaj potenco de aliaj popoloj kaj ŝtatoj.
Ŝajnas do evidente, ke patriotismo kiel sento estas sento malbona kaj malutila kiel doktrino estas doktrino malsaĝa, ĉar estas klare, ke se ĉiu popolo kaj ŝtato rigardos sin kiel plej bonan el ĉiuj popoloj kaj regnoj, tiam ĉiu el ili estos en maldelikata kaj malutila eraro. Ŝajnas, ke la malutilo kaj malsaĝo de patriotismo devus esti evidentaj al ĉiuj homoj. Sed estas mirinde, ke la inteligentuloj, scienculoj, ne nur ne vidas tion, sed kun grandega obstino kaj ekscitiĝo, kvankam sen iuj prudentaj fundamentoj, pridisputas ĉiun montron sur la malutilon kaj malsaĝon de patriotismo kaj plu laŭdadas ĝian bonfaremon kaj altecon. Kion tio ĉi signifas ?
Prezentas sin al mi nur unu klarigo pri La tuta historio de la homaro de antikvaj tempoj ĝis la estonto povas esti konsiderata kiel antaŭenirado de homarkonscio kaj de apartaj homoj, kaj de unuspecaj ĝiaj tutaĵoj, de ideoj malsuperaj al ideoj superaj.

La tutan vojon trairitan kiel de aparta homo, tiel de unuspecaj homaj grupoj, oni povas imagi kiel sinsekvan vicon de ŝtupoj de malsupera troviĝanta sur nivelo de animala vivo ĝis la plej supera ŝtupo, ĝis kiu povas leviĝi la homa konscio en la nuna historia momento.

Ĉiu homo, kaj same ankaŭ la apartaj unuspecaj grupoj - popoloj, ŝtatoj - ĉiam iris kaj iras per tiuj kvazaŭaj ŝtupoj de ideoj. La unuaj partoj de homaro iras antaŭe, la aliaj malantaŭrestas malproksime, triaj - la plimulto - moviĝas en la mezo. Sed ĉiuj, sur kiu ajn ŝtupo ili troviĝas, nepre kaj nehaltigeble moviĝas de malsuperaj al la supraj. Kaj ĉiam, en ĉiu donita momento, kiel la aparta homo, tiel ankaŭ la unuspeca homa grupo - antaŭa, meza aŭ malantaŭa - havas tri diversajn rilatojn al la tri ideaj ŝtupoj, inter kiuj ili moviĝas, ĉiam kiel por aparta homo, tiel por-aparta homa grupo, ekzistas pasintaj ideoj, kadukaj kaj fremdiĝintaj, al kiuj la homoj ne plu povas reveni, kiel ekzemple por nia kristana mondo la ideoj de kanibalismo, de tutpopola rabado, de edzinrabado, ktp, pri kiuj estas nur rememoroj. Estas la ideoj de estanteco, kiuj estas inspirataj al homoj per edukado, ekzemplo, per tuta agadmaniero de ĉlrkaŭanta medio, la ideoj, sub kies regado oni vivas en donita-tempo, kiel ekzemple en la nuna tempo : la ideoj de propreco, de ŝtata ordo, komerco, uzo de dombestoj, ktp.. Kaj estas ideoj de estonteco, el kiuj kelkaj estas jam proksimaj al efektiviĝo, kiuj devigas la homojn ŝanĝi sian vivon kaj batali kontraŭ fruaj vivoformoj, kiel ekzemple en nia mondo la ideoj pri liberigo de Iaboristoj, egalrajteco de virinoj, ĉesigo de viandmanĝado kaj aliaj ideoj, jam konsciaj al homoj, sed ankoraŭ ne ekbatalintaj kontraŭ fruaj vivoformoj. Tiaj estas en nuntempo t.n. idealoj, ekzemple ideoj pri forigo de trudo, enkonduko de havaĵkomuneco, de unu religio, de ĝenerala homa frateco. Kaj tial ĉiu homo kaj ĉiu unuopa homa unuiĝo sur kiu ajn ŝtupo ĝi trovlĝas, havante malantaŭ si la kadukajn rememorojn pri pasintaĵo kaj antaŭ si la idealojn de estonteco, ĉiam estas en batalprocezo inter aktualaj ideoj de estanteco kaj la enirintaj en vivon ideoj de estonteco. Tio okazas tiel, ke kiam la ideo, iam utila kaj eĉ nepra dum la pasinteco, fariĝas superflua, tiu ideo post pli-malpli daŭra batalado cedas lokon al nova ideo, iam antaŭe idealo kaj fariĝanta nun ideo de estanteco. Sed okazas ankaŭ, ke la kaduka ideo, jam anstataŭita en homara konscio per supera ideo, estas tia, ke ĝia konservo estas utila por iuj homoj, havantaj la plej grandan influon sur la socion. kaj tiam okazas, ke tiu kaduka ideo, malgraŭ sia akra kontraŭdiro al tuta alirilate ŝanĝiĝinta vivordo, plu influas la homojn kaj plu direktas ilian konduton. Tia rehaltigo de kaduka ideo ĉiam okazis kaj okazas en la religia vivo. La kaŭzo estas, ke la oferpastroj, kies profitplena situacio estas kunligita kun la kaduka religia ideo, uzante sian potencon, intence tenas la homojn en la kaduka ideo.

Tio sama kaj pro tiuj samaj kaŭzoj okazas en ŝtata vivo rilate al la ideo de patriotismo, sur kiu fondiĝas ĉia ŝtateco, la homoj, al kiuj estas profitdona la konservo de tiu ideo jam havanta nek sencon nek utilon, artifike subtenas ĝin. Kaj posedante la plej potencajn rimedojn por influi homojn, ĉiam povas tion fari. En tio prezentiĝas al mi la klarigo pri tiu stranga kontraŭdiro, en kiu troviĝas la ideo de patriotismo kun tuta kontraŭa al ĝi ordo de ideoj, kiuj jam eniris dum nuntempo en la konscion de kristana mondo.

La patriotismo, kiel sento de ekskluziva amo al sia popolo kaj kiel doktrino pri heroa oferemo de sia trankvilo, havaĵo kaj eĉ vivo por defendi la malfortulojn kontraŭ la mortigado kaj malbona traktado de malamikoj, estis la plej alta ideo de tiu tempo, kiam ĉiu popolo konsideris ebla kaj justa por sia bono kaj potenciĝo submeti al la mortigado kaj rabado la homojn de alia popolo ; sed jam antaŭ ĉ. 2000 jaroj la plej eminentaj reprezentantoj de homa saĝo komencis kompreni la pli altan ideon de homarfrateco, kaj ideo, ĉiam pli kaj pli enirante la konscion, en nia tempo ricevis diversspecan efektivigon. Dank'al plifaciligo de komunikaj rimedoj, unueco de industrio, komerco, artoj, sclencoj la homoj de nia tempo estas en tia grado ligitaj inter si, ke la danĝero de konkeroj, mortigaj subpremoj fare de najbaraj Popoloj jam tute malaperis, kaj ĉiuj popoloj (popoloj, sed ne registaroj) vivas en pacaj por ambaŭ flankoj profitdonaj, amike komercaj, industriaj, sciencaj interrilatoj, kiujn interrompi estas por ili nek senco nek neceso. Kaj tial ŝajnas, ke la kaduka patriotisma sento, kiel superflua kaj neakordiĝanta kun la en vivon enirinta konscio pri homarfrateco, devus ĉiam pli kaj pli malaperadi kaj fine tute malaperi. Verdire, tamen efektiviĝas la kontraŭaĵo : tiu malutila, kaduka sento ne nur pluekzistas, sed ĉiam pli kaj pli ekflamiĝas.

La popoloj sen ia prudenta fundamento, kontraŭ sia konscio kaj siaj profitoj, ne nur konsentas kun siaj registaroj en iliaj atakoj kontraŭ aliaj popoloj, en iliaj konkeroj de fremdaj regionoj kaj en perforta reteno de tio, kio jam estas perfortprenita, sed eĉ mem postulas tiujn atakojn, rabadon kaj perfortan retenon, ĝojas pri ili, fieras pri ili. La malgrandaj perfortataj popoloj, submetitaj sub la potencon de grandaj ŝtatoj, - poloj, irlandanoj, ĉeĥoj, finnoj, armenoj, - reagante kontraŭ premanta ilin patriotismo de konkerintoj, ĝis tia grado infektiĝis de la premanta ilin popoloj je tiu kaduka, fariĝinta nenecesa, sensenca kaj malutila sento de patriotismo, ke ilia tuta agado koncentriĝas sur ĝi kaj ke ili mem, suferante de patriotismo de potencaj popoloj, estas pretaj pro tiu patriotismo fari sur aliaj popoloj tion saman, kion la konkerintaj popoloj faris kaj faras kontraŭ ili.

Tio ĉi devenas de tio, ke la regantaj klasoj ( t.e. ne nur registaroj kun ties oficistoj, sed ankaŭ ĉiuj klasoj ĝuantaj privilegiajn sitacion : Kapitalistoj, Ĵurnalistoj, la plimulto da artistoj, scienculoj ) povas teni sian ekskluzive profitdonan - kompare kun popolamasoj - situacion nur danke al la nuna ŝtatordo, subtenata per patriotismo. Havante en siaj manoj ĉiujn plej potencajn rimedojn por influi la popolon, ili ĉiam nedeflankiĝante subtenas en si kaj en aliaj patriotajn sentojn des pli, ĉar tiuj sentoj, subtenantaj la ŝtatan potencon, pli ol ĉio alia estas rekompencataj per tiu potenco. Ĉiu oficisto des pli progresas en sia kariero, ju pli li estas patrioto ; same la militisto en sia kariero povas altiĝi nur dum milito, kiu estas elvokata per patriotismo.

La patriotismo kaj ĝiaj konsekvencoj - militoj - donas grandegan enspezon al ĵurnalistoj kaj profiton al pliparto de komercistoj. Ĉiu verkisto, instruisto, profesoro des pli certigas sian situacion, ju pli li predikas patriotismon. Ĉiu imperiestro, reĝo, des pli akiras laŭdon, ju pli ili estas sindonaj al patriotismo.

En la manoj de regantaj klasoj troviĝas militistaro, mono, lernejo, religio, gazetaro. En la lernejoj ili disbruligas en infanoj patriotismon per historioj, priskribante sian popolon kiel la plej bonan kaj ĉiam justan ; en plenaĝuloj oni disbruligas tiun senton per vidaĵoj,,festoj, monumentoj, per patriota, mensogema gazetaro ; oni disbruligas patriotismon ĉefe per tio, ke, farante diversspecajn maljustaĵojn kaj kruelaĵojn kontraŭ aliaj popoloj, oni ekscitas en ili la malamon al sia popolo, kaj poste oni uzas tiun malamon por veki la saman en la propra popolo. La ekbruliĝo de tiu terura sento - patriotismo - ĉe la eŭropaj popoloj rapide progresis kaj en nia tempo atingis la ekstreman gradon ; iri pli malproksimen ne estas eble.

En la memoro de ĉiuj eĉ ne tre maljunaj homoj ekiĝis io, plej evidente elmontranta tiun mirindan malsaĝiĝon, al kiu homoj de la kristana mondo estis akondukitaj per patriotismo.

La regantaj klasoj disbruligis patriotismon en siaj popolamasoj ĝis tia grado, ke en la dua duono de la XIX-a jarcento estis proponita leĝo, laŭ kiu ĉiuj homoj senescepte devas fariĝi soldatoj ; ĉiuj filoj, edzoj, patroj, devas lerni la mortigadon, esti obeemaj sklavoj de la unua supera rango kaj esti pretaj senrifuze mortigi tiujn, kiujn oni ordonos al ili mortigi : homojn de perfortataj popoloj kaj siajn laboristojn, defendantajn siajn rajtojn, mortigi siajn patrojn kaj fratojn...

Tiu terura leĝo, plej krude ofendanta ĉiujn plibonajn homajn sentojn, sub la influo de patriotismo senmurmure estis akceptita de popoloj, kaj ĉiuj homoj de kontinentaj regnoj senmurmure submetiĝis al enkonduko de ĝenerala militservo, t.e. al sklaveco, kun kiu laŭ grado da malaltigo kaj senliberigo povas esti komparata neniu el antikvaj sklavecoj. Post tio la sklava submetiĝo de popolamasoj, en la nomo de patriotismo, kaj la impertinento, krueleco kaj malsaĝeco de registaroj ne trovis plu limojn. Elvokataj parte per kaprico, parte per vanteco, parte per avido, komenciĝis vetrabadoj kontraŭ fremdaj landoj en Azio, Afriko, Ameriko kaj ĉiam pli kaj pli granda malkonfido kaj kolero de unuj registaroj kontraŭ la aliaj.

La malaperigo de popoloj sur la perforte prenitaj landpartoj estas konsiderata kiel io memkomprenebla. La demando konsistis nur en tio, kiu la unua perforte prenos la fremdan landon kaj malaperigos ĝiajn loĝantojn. Ĉiuj regantoj ne nur plej malkaŝe krimis unu kontraŭ alia kaj kontraŭ elementaj postuloj de justeco, sed faris kaj faras diversspecajn trompojn, friponaĵojn, subaĉetojn, dokumentfalsadon, spionadojn, rabadon, mortigadon, kaj la popoloj ne nur konsentis kaj konsentas pri tio, sed ĝojas, ke ne aliaj ŝtatoj, sed iliaj faras tiujn malbonaĵojn. La reciproka malamo de popoloj kaj ŝtatoj en la lasta tempo atingis tiajn mirindajn ampleksojn, ke malgraŭ tio, ke estas nenia kaŭzo, por ke unuj ŝtatoj ataku aliajn, ĉiuj scias ke ĉiuj ŝtatoj ĉiam staras unu kontraŭ alia kun elŝovitaj ungegoj kaj malfermita buŝego, kaj atendas nur, ke iun trafu ia malbono kaj ke ĝi malfortiĝu, por ke oni povu kun plej malgranda danĝero ataki ĝin kaj disŝiri.

Ĉiuj popoloj de la t.n. kristana mondo per patriotismo estas alkondukitaj ĝis tia bestiĝo, ke volas mortigadon aŭ ĝojas pri ĝi ne nur tiuj homoj, kiuj estas metitaj en necesecon mortigi aŭ esti mortigataj, sed eĉ homoj trankvile loĝantaj en sia de neniu minacataj domoj en Eŭropo, dank'al rapidaj komunikiloj kaj gazetaro, ĉiuj homoj de Eŭropo kaj Ameriko - dum ĉiu milito - estas en la situacio de rigardantoj en roma cirko kaj -tiel same, kiel en la jena ĝojas pri mortigado kaj tiel same sangavide kriegas "police verso ! " Ne nur plenaĝuloj, sed eĉ infanoj, puraj, saĝaj infanoj, konsiderante la naciecon al kiu ili apartenas, ĝojas, kiam ili ekscias ke estas mortigitaj, disŝiritaj per kugloj ne 700 sed 1.000 angloj aŭ buroj. Kaj la gepatroj, mi konas tiajn, flamigas la infanojn por tiu bestiĝo. Sed tio estas ankoraŭ nesufiĉa.

Ĉiu pli grandigo de armeo en unu ŝtato - kaj ĉiu ŝtato troviĝante en danĝero, pro patriotismo penas pligrandigi ĝin - devigas la najbarojn ankaŭ pro patriotismo pligrandigi sian armeon, kio elvokas novan pligrandigon en la unua . Tio sama okazas pri fortikaĵoj ; ŝiparo : unu ŝtato konstruis 10 batalŝipojn, la najbara konstruis 11 ; Tiam la unua konstruas 12 kaj tiel plu laŭ senfina progresado.

- Mi pinĉos cin. - Kaj mi batos cin per pugno. - Mi cin per vipo. - Kaj mi cin per bastono. - Kaj mi pafos... tiel malpacadas kaj batas unu la alian nur la malbonaj infanoj, drinkemuloj aŭ bestoj, kaj dume tio okazas ankaŭ en la mezo de plej altaj reprezentantoj de plej kulturaj ŝtatoj, tiuj samaj ŝtatoj, kiuj gvidas la edukadon kaj moralon de siaj regatoj.

La situacio malboniĝas ĉiam pli kaj pli, kaj estas nenia eblo halltigi tiun malboniĝon kondukantan al tuta pereo. La sola sin prezentanta al kredemuloj elveno el tiu situacio estas fermita per la lastaj okazaĵoj : mi parolas pri la Haga konferenco kaj la tuj poste sekvinta milito inter Anglio kaj Transvalo.

Se la malmulte aŭ supraĵe pensantaj homoj povis konsoliĝi per la penso, ke la internaciaj juĝejoj povas forigi la mizeregon de milito kaj de ĉiam kreskantaj armadoj, la Haga konferenco kun la ĝin sekvinta milito plej evidente montris la neeblon solvi la problemon sur tiu vojo. Post la Haga konferenco fariĝis evidente, ke dum ekzistas registaroj kun armeoj, ĉesigo de militoj kaj armiĝoj estas neebla. Por ke estu ebla la konsentiĝo, estas necese, ke la kontraktantoj konfidu unu al alia, estas necese, ke ili demetu la armilojn, kiel tion faras la intersenditoj, kiam ili kunvenas por konsiliĝoj. Kaj dum la registaroj, ne konfidante unu al alia, ne nur ne forigas, ne malgrandigas, sed ĉiam pligrandigas armeojn, konsiderante la pligrandigon ĉe la najbaroj, atente per spionoj observas ĉiun translokigon de armeoj, sciante, ke ĉiu regno atakos la alian, kiam ĝi ekhavos por tio eblon - estas ĉiu interkonsento neebla, kaj ĉiu konferenco estas aŭ malsaĝaĵo, aŭ ludo, aŭ trompo, aŭ arogantaĵo, aŭ ĉio ĉi kune. Certe al la rusa registaro estis plej konvene esti "la terura bubo " de tiu konferenco. La rusa registaro estas tiel dorlotata per tio, ke hejme neniu kontraŭstaras ĉiujn evidente mensogajn manifestojn, kaj ke senhezite ruiniginte sian popolon per armadoj, sufokinte Polion, elrabinte Turkestanon, Ĉinion kaj kun aparta kolero sufokante Finnlandon, kun plena certeco, ke ĉiuj konfidos al ĝi, ĝi proponis al registaroj malarmadon. Sed kiel ajn stranga, neatendita kaj malkonvena estis tiu propono, precipe en tiu Sama tempo, kiam estis donita ordono pri la pligrandigo de armeoj, la vortoj aŭdeble eldiritaj por ĉiu estis tiaj, ke la registaroj de aliaj ŝtatoj antaŭ siaj regatoj ne povis rifuzi la partoprenon en komikaj, evidente mensogaj konsiliĝoj. Kaj la delegitoj kunvenis, antaŭe sciante ke el tio povas fariĝi nenio, kaj dum kelkaj monatoj ili ricevis bonan salajron, ridetis en sian manikon, ĉiuj konscie hipokritis, kvazaŭ ili zorgis pri starigo de paco inter la popoloj.

La Haga Konferenco, finiĝinte per terura sangoverŝo - transvala milito, kiun neniu Penis kaj Penas haltigi, tamen estis utila, kvankam tute ne per tio, kion oni atendis de ĝi ; ĝi estis utila per tio, ke ĝi evidente pruvis, ke la malbonon, kiun suferas la popoloj, ne povas ripari registaroj ; eĉ se ili sincere volus tion, ili povus forigi nek armadojn~ nek militojn. Por ekzisti la registaroj devas defendi sian popolon kontraŭ la atakoj de aliaj popoloj ; sed neniu popolo volas ataki kaj neniu atakas la alian, kaj tial la registaroj ne nur ne volas pacon, sed diligente ekscitas La malamon kontraŭ si ĉe aliaj popoloj, kaj en sia popolo patriotismon, la registaroj konvinkas sian popolon, ke ĝi estas en danĝero kaj ke estas necese sin defendi.

Kaj havante la potencon en siaj manoj, la registaroj povas inciti aliajn popolojn kaj elvoki patriotismon en sia popolo, kaj diligente faras tion kaj tion ĉi, kaj ne povas ne fari tion, ĉar sur tio kuŝas ilia ekzisto. Se la registaroj estis necesaj antaŭe por defendi siajn popolojn kontraŭ fremdaj atakoj, nun male registaroj artifike rompas la pacon ekzistantan inter popoloj, kaj elvokas inter ili la malamon.

Se estis necese plugi por semi, tiel la plugado estis prudenta afero ; sed evidente estas malsaĝe kaj malutile plugi, kiam la semitaĵo jam kreskas. Kaj la registaroj devigas siajn popolojn fari tion, detruadi tiun unuiĝon, kiu ekzistas kaj per nenio estus malhelpata, se ne ekzistus registaroj. Kaj fakte kio estas en nia tempo registaroj, sen kiuj ŝajnas al homoj neeble ekzisti? Se estis tempo, kiam la registaroj estis necesa kaj malplia malbono ol tiu, kiu devenis de sendefendeco kontraŭ la organizitaj najbaroj, nun la registaroj fariĝis nenecesa kaj pli granda malbono ol ĉio tio, per kio ili timigas siajn popolojn.

La registaroj ne nur militistaj, sed la estraroj ĝenerale povas esti, mi ne diras "utila ", sed ne malutilaj nur en tiu kazo, se ili konnsistas el nepekemaj sanktaj homoj, kiel tio ankaŭ estas supozata ĉe la ĉinoj. Sed la registaroj do laŭ sia agado, fakte nur perforta, ĉiam konsistas el elementoj la plej kontraŭaj al sankteco, el plej impertinentaj, malnoblaj kaj senmoraligitaj homoj. Tial ĉiu registaro, des pli la registaro, al kiu estas lasata la milita potenco, estas la plej danĝera institucio en la mondo. La registaro en plej vasta senco, t.e. ankaŭ kapitalistoj kaj gazetaro, estas nenio alia ol tia organizo, ĉe kiu la plimulto da homoj dependas de malplia parto ordonanta ilin. Tiu malplia parto submetiĝas sub la potenco de ankoraŭ pli malgranda, tiu al ankoraŭ pli malgranda ktp, gis fine kelkaj aŭ ununura homo per milita perforto ricevas potencon super ĉiuj ceteraj. Tiel tiu konstruo similas konuson, kies ĉiuj partoj estas en plena dependeco de tiuj personoj aŭ de tiu persono, kiu troviĝas sur ĝia pinto.

La pinton de tiu konuso kaptas tiuj homoj aŭ, tiu homo, kiu estas pli ruza, impertinenta kaj senkonscienca ol aliaj, aŭ la okaza heredanto de tiuj, kiuj estis pli impertinentaj kaj senkonsciencaj.
Hodiaŭ Boris Godunov, morgaŭ Grigorij Otrepjev, hodiaŭ malĉasta Ekaterina kun helpo de siaj amantoj sufokinta sian edzon, morgaŭ Pugaĉev, postmorgaŭ malsaĝa Pavel, Nikolaj, Aleksandro III-a. Hodiaŭ Napoleono, morgaŭ Burbono, aŭ Orleano, Boulanger aŭ la kompanio de panamistoj ; hodiaŭ Gladstone, morgaŭ Salisbury, Chamberlain, Rhodes.

Kaj al tiaj registaroj oni konfidas plenan potencon ne nur je havaĵo kaj vivo, sed ankaŭ je spirita kaj morala disvolviĝo, edukado, je la religia gvidado de ĉiuj homoj.

Konstruas al si la homoj tian teruran maŝinon de potenco, lasante perfortpreni tiun potencon al kiu ajn (kaj ĉiuj ŝancoj estas por tio, ke ĝin ekkaptos la plej fripona homo) kaj sklave submetiĝas al li, kaj poste miras, kial al ili estas malbone. Oni timas minojn, anarkiistojn, sed ne timas tiun teruran institucion minacantan ĉiun minuton per plej grandaj mizeroj. La homoj trovis, ke por sin defendi kontraŭ malamikoj estas bone sin kunligi per ŝnuro, kiel faras la sin defendantaj ĉerkesoj. Sed ekzistas nenia danĝero, kaj la homoj plu ligadas sin. Zorgoplene ili ligas sin tiel, ke unu homo povas fari el ili, kion li ekvolos ; poste la finon de la ilin liganta ŝnuro oni lasas flirti, ebligante al la unua sentaŭgulo aŭ malsaĝulo ekkapti ĝin kaj fari el ili tion, kio estos por li necesa. Kion alian, se ne tion saman faras la popoloj, submetiĝante, organizante kaj subtenante la registaron organizitan per milita potenco ?

Por liberigi homojn el tiuj teruraj milit kaj armadmizeroj, kiujn ili suferas nun, kaj kiuj ĉiam pligrandiĝas, estas necesaj nek kongresoj, nek konferencoj, nek traktatoj, nek jugxejoj, sed la forigo de tiu devigilo, kiu sin nomas registaro, kaj de kiu devenas la plej grandaj mizeroj.

Por forigi registarojn estas nur unu rimedo : estas necese, ke homoj ekkomprenu, ke tiu patriotisma sento, kiu subtenas tiun devigilon, estas sento kruda, malutila, honta, malbona, kaj ĉefe malmorala. - Maldelikata sento ĝi estas tial, ke ĝi estas propra nur al homoj starantaj sur la plej malsupra morala ŝtupo, atendantaj de aliaj popoloj tiujn samajn perfortojn, kiujn ili mem estas pretaj fari ; malutila tial, ke ĝi malebligas la profitajn kaj ĝojajn interrilatojn kun aliaj popoloj, sed ĉefe, ĉar ĝi kreas tiun organizon de registaroj ĉe kiu povas ricevi kaj ricevas la estrecon la plej malbona ; honta tiu sento estas tial, ke ĝi ŝanĝas la homon ne nur en sklavon, sed eĉ en batalan kokon, bovon, gladiatoron, kiu malŝparas siajn fortojn ne por siaj celoj sed por tiuj de registaroj ; la sento estas malmorala tial, ke anstataŭ konfesi sin filo de Dio, kiel tion instruas al ni la kristanismo, aŭ almenaŭ libera homo gvidata per la prudento - ĉiu homo sub influo de patriotismo konfesas sin filo de sia patrujo, sklavo de sia registaro, kaj faras aferojn, kiuj estas kontraŭaj al liaj prudento kaj konscienco. Necesas nur kompreni tion kaj per si mem sen batalo disfalos la terura homa enkatenigo, nomata registaro, kaj kun ĝi tiu terura malutila malbono, kiun ili kaŭzas al la popoloj.

Kaj la homoj jam komencas tion kompreni. Jen ekzemple kion skribas burĝo de Usono : "Tio nura, kion petas ni ĉiuj - la vilaĝanoj, meĥanikistoj, komercistoj, fabrikistoj, instruistoj - estas la rajto okupi nin pri niaj privataj aferoj. Ni havas niajn domojn, ni amas niajn amikojn, estas sindonaj al niaj familioj kaj ne enmiksas nin en aferojn de niaj najbaroj, ni havas laboron kaj ni volas labori. Lasu nin en trankvilo !

Sed la politikistoj ne volas lasi nin. Ili trudas al ni impostojn, formanĝas nian havaĵon, kalkulas nin, vokas nian junularon en miltservon. Tutaj miriadoj, vivantaj sur la kalkulo de la ŝtato dependas de ĝi, estas de ĝi subtenataj por premi ĝin per impostoj ; por povi sukcese ricevi impostojn oni tenas konstantajn armeojn. La diro, kvazaŭ la armeoj estas necesaj por defendi landon, estas evidenta trompo. La franca registaro timigas sian popolon, dirante ke la germanoj volas ataki ĝin ; la rusoj timas la anglojn ; la angloj timas ĉiun ; nun oni diras al ni en Ameriko, ke oni devas pligrandigi ŝiparon kaj armeon, ĉar Eŭropo povas ĉiumomente unuiĝi kontraŭ ni. Tio estas trompo kaj malvero. La popolo en Francio, Germanio, Anglio kaj Ameriko estas kontraŭ milito. Ni volas nur, ke oni lasu nin en trankvilo. La homoj havantaj gepatrojn infanojn, edzinojn, domojn, ne volas foriri batali kontraŭ kiu ajn. Ni estas pacemaj kaj timas militon, ni malamas ĝin."Ni volas nur ne fari al aliaj tion, kion ni ne volas, ke oni al ni faru".

La milito estas nepra konsekvenco de tenado de armitaj homoj. Lando, tenanta grandan konstantan armeon, frue-malfrue militos. La homo, kiu fieras pri sia muskola forto kiel pugnobatalanto, iam renkontos homon, konsiderantan sin kiel plej bonan batalanton, kaj ili batalos. Germanio kaj Francio atendas nur okazon por mezuri siajn fortojn. Ili batalis jam kelkfoje kaj batalos denove. Estos ne tiel, kvazaŭ iliaj popoloj dezirus militon, sed la supera klaso ekscitos en ili la reciprokan malamon kaj devigos la homojn pensi, ke ili devas batali por sin defendi.

La homojn, kiuj volas vivi laŭ Kristo, oni devigas pagi impostojn, oni ofendas ilin, trompas: kaj envolvas en militojn. Kristo instruis humilecon, dolĉanimecon, pardonon de ofendoj kaj tion, ke mortigi estas malbone. La Biblio instruas ne ĵuri, sed la supera klaso devigas nin ĵuri je la Biblio kiun ĝi mem ne kredas. Kiel liberiĝi de tiuj malŝparemuloj, kiuj ne laboras kaj tamen estas vestitaj en maldika lanaĵo kun kupraj butonoj kaj multekostaj ornamoj, kiuj nutras sin per niaj laboroj, por kiuj ni kulturas teron ?

Ĉu batali kontraŭ ili ? "Sed ni ja malaprobas la sangverŝadon, kaj krome ili posedas armilojn kaj monon, kaj ili kontraŭstaros pli longe ol ni. Sed el kiu konsistas tiu armeo, kiu batalos kontraŭ ni ? Tiu armeo konsistas el ni, el niaj trompitaj najbaroj kaj fratoj, kiujn oni certigis, ke ili servas al Dio, defendante sian patrujon kontraŭ malamiko. Kaj verdire nia lando havas neniajn malamikojn krom la supera klaso, kiu prenis sur sin prizorgi niajn interesojn, se nur ni konsentos pagi impostojn. Ili elsuĉas niajn havaĵojn kaj starigas niajn verajn fratojn kontraŭ ni por sklavigi kaj humiligi nin. Vi ne povas sendi telegramon al via edzino aŭ amiko, aŭ ĉekon al via liveranto, se vi ne pagas imposton prenatan por teni armitajn homojn, kiuj povas esti uzataj por mortigi vin, kaj kiuj sendube metos vin en malliberejon, se vi ne pagos.

La sola savo konsistas en tio, ke oni inspiru homojn, ke mortigi estas malbono, ke la tuta leĝo kaj profetoj konsistas en tio, ke oni devas fari al aliaj, tion, kion oni volas, ke oni faru al ni. Silente malatentu tiun superan klason, rifuzu fleksiĝi antaŭ ties militisma idolo. Ĉesu subtenadi la predikistojn, kiuj predikas militon kaj montras patriotismon kiel ion gravan. Iru ankaŭ ili labori, kiel ni. Ni kredas je Kristo, kaj ili ne. Kristo parolis tion, kion Li pensis ; ili parolas tion, per kio ili esperas plaĉi al homoj havantaj potencon - al La "supera klaso ". Via trompa krio : "lupo, lupo!" ne ektimigos nin. Ni pagas viajn impostojn nur tial, ke ni estas devigataj fari tion. Ni pagos ilin nur tiel longe, kiel ni estos devigataj. Ni ne pagos preĝejajn impostojn al la ŝajnsanktuloj nek la dekonon por via hipokrita bonfarado, kaj ĉe ĉiu okazo ni eldiros nian opinion.
Ni edukos homojn. "Dume, nia silenta influo disvastiĝados ; kaj eĉ la homoj jam servantaj en armeo ŝanceliĝos batali. Ni inspiros la penson, ke la kristana vivo en paco kaj bonvolemo estas pli bona, ol vivo de bataloj, sangverŝado kaj milito. ".Paco sur tero! " - povos komenciĝi nur kiam la homoj liberiĝos de armeoj, kaj deziros fari al aliaj tion,kion ili volas, ke oni al ili faru. "

Tiel skribas ŝtatano de Usono, kaj diversloke en diversaj formoj laŭtiĝas similaj voĉoj. Jen kion skribas germana soldato ! "Mi parto-prenis en militiroj kune kun la prusa gvardio (1866-1870) kaj malamas la militon el profundeco de mia animo, ĉar ĝi igis min-nedireble malfeliĉa. Ni, la vunditaj batalintoj, plejparte ricevas tiel mizeran rekompencon, ke oni vere devas honti, ke iam ni estis patriotoj. Mi, ekzemple, ĉiutage ricevas 80 pfenigojn por mia dekstra mano trafita en la atako sur S. Privat la 18an de aŭgusto 1870. Eĉ la ĉashundo bezonas pli por sia vivteno, kaj mi suferadis tutajn jarojn je mia dufoje trapafita mano. Jam en la jaro 1866 mi partoprenis en la milito kontraŭ Aŭstrio, batalis ĉe Traŭtenaŭ kaj Koeniggratz kaj vidis multegajn teruraĵojn. En la jaro 1870 mi kiel rezervisto estis denove vokata kaj, kiel mi jam diris, estis vundita en la atako ĉe S. Privat : mia dekstra mano estis dufoje laŭlonge trapafita. Mi perdis bonan pozicion (mi estis bierfaristo) kaj poste, ne povis plu ĝin rericevi. De tiam mi jam ne povis stariĝi sur piedoj. Blindiĝo baldaŭ distriĝis, kaj al batalinto-invalido restis nur sin nutri per mizeraj groŝoj kaj almozo.....

En la mondo, kie homoj kuradas kvazaŭ dresitaj bestoj kaj estas nekapablaj por ia alia penso, ol kiel ruzsuperi unu la alian pro monavido, en tia mondo oni konsideru min kiel strangulon, mi tamen sentas en mi la Dian penson pri paco, kiu tiel belege estas esprimita en la surmonta prediko. Laŭ mia profundega konvinko, la milito estas nur komerco de vantaj kaj potencaj homoj je la feliĉo de popoloj. Kaj kiajn teruraĵojn oni nur ne travivas ĉe tio. Mi neniam forgesos la dolorajn ĝemojn, trapenetrantajn ĝis la ostcerbo, Homoj neniam-malutilantaj unu al alia, mortigas sin reciproke kvazaŭ sovaĝaj bestoj, kaj la aĉaj sklavaj animoj miksas la bonan Dion kiel helpanton en tiun aferon. Al mia najbaro en la fronto la kuglo dispecigis makzelon. La malfeliĉulo freneziĝis de dolorego. Li kuradis kiel frenezulo, kaj dum somera brula varmego ne povis trovi akvon eĉ por freŝigi sian teruran vundon. Nia Komandanto, kronprinco Friedrich (poste la nobla imperiestro Friedrich) skribis tiam en sia taglibro : "Milito estas ironio al Evangelio... "

La homoj ekkomprenas la patriotisman trompon, en kiu la registaroj tiel fervore penadas ilin reteni. "Sed kio okazos, se registaroj forestos? " oni diras ĝenerale. Okazos nenio ; foriĝos nur tio, kio jam longe estis nenecesa, sekve superflua kaj malbona ; foriĝos nur tiu organo, kiu fariĝis ne nur nenecesa, sed eĉ malutila.
"Sed se forestos registaroj, la homoj perfortos kaj mortigos unu la alian, " oni diras ĝenerale. - Kial ? Kial la forigo de tiu organizo, kiu aperis per perforto kaj estas transdonata de generacio al generacio por fari perforton, kial la forigo de tia perdinta uzon organizo kaŭzos, ke la homoj perfortos kaj mortigos unu la alian ? Ŝajnas, kontraŭe, ke la forigo de perfortorgano kaŭzos tion, ke la homoj ĉesos perforti kaj mortigi unu la alian. Nun estas homoj speciale edukataj, pretigataj por mortigadi kaj perfortadi aliajn homojn, - homoj, al kiuj estas aljuĝata rajto perfortadi, kaj kiuj uzas ekzistantan por tio organizon ; kaj tia perfortado kaj mortigado estas konsiderata kiel bona kaj heroa afero.

Tiam la homoj ne estos por tio edukataj, neniu havos la rajton perfortadi aliajn, estos nenia organizo por perfortado, kiel tion ni havas en la nuntempo ; perfortado kaj mortigado estos ĉiam konsiderataj kiel malbonaĵo. Se ankaŭ post la forigo de registaroj okazados perfortadoj, estas evidente, ke ili estos pli malgrandaj, ol tiuj, kiuj estas farataj nun, kiam ekzistas speciale por perfortado konstruitaj organizoj kaj situacioj, ĉe kiuj la perfortado kaj mortigado estas konsiderataj kiel profitdona kaj utila afero. La forigo de registaroj forigos nur tradician nenecesan organizon por perfortado kaj ĝian senkulpigon. " Estos nek leĝoj, nek propreco, nek juĝejoj, nek polico, nek popola instruado ", diras oni kutime, intence konfuzante la perfortadojn de potenco kun diversaj sociaj agoj.

La forigo de registarorganizoj, fonditaj por perfortadi homojn, neniel kaŭzas la forigon de tio, kio estas prudenta kaj utila, sekve neperforta en leĝoj, propreco, policaj limigoj, financa ordo, popola instruado. Kontraŭe la foresto de maldelikata registara potenco, celanta subteni nur sin mem, ebligos pli racian kaj justan socian organizon, nebezonantan perfortadon. La justico, la publikaj sociaj aferoj kaj la popola instruado, ĉio ĉi estos en tia mezuro en kia tio estas necesa al popoloj, kaj en tia formo, kia ne entenas malbonon kunigitan kun la nuna registara organizo ; malaperos nur tio, kio estis malbona kaj malhelpis liberan elmontron de popola volo.
Sed eĉ se allasi, ke ĉe foresto de registaro okazos senordeco kaj internaj kunpuŝiĝoj, eĉ tiam la stato de popoloj estos pli bona ol nun. La nuna stato de popoloj estas tia, ke estas malfacile imagi ĝian plimalboniĝon. La popolo estas elĉerpita, kaj la elĉerpiĝo devas progresadi fortiĝante. Ĉiuj viroj fariĝis militaj sklavoj kaj ĉiuminute devas atendi la ordonon mortigi aŭ esti mortigataj. Kion ankoraŭ atendi ? Tion, ke la elĉerpitaj popoioj komencu morti de malsato ? Tio jam komenciĝas en Rusio, Italio kaj Hindio. Aŭ tlon, ke oni krom viroj prenu en militservon ankaŭ virinojn ? En Transvalo tio jam komenciĝas. Sekve se la foresto de registaroj eĉ vere signifus anarkion en la nea, senorda signifo de ĉiu vorto (kion ĝi tute ne signifas), tiel eĉ tiam nenia anarkia senordeco estos pli malbona ol tiu situacio, ĝis kiu la registaroj alkondukis siajn popolojn, kaj al kiu ili kondukas ilin. Tial ne povas neutili por la homoj la liberiĝo el patriotismo kaj la forigo de la sur ĝi staranta registara despotismo.
Ekkonsciu, homoj, kaj pro ĉiu via korpa kaj spirita bono kaj pro tiu de viaj fratoj kaj fratinoj, haltu, pripensu, kion vi faras! Ekkonsciu kaj komprenu, ke viaj malamikoj estas nek buroj, nek angloj, nek francoj, nek germanoj, nek ĉeĥoj, nek finnoj, nek rusoj, sed viaj malamikoj, nuraj,malamikoj estas vi mem per via patriotismo subtenantaj la registarojn, kiuj vin premas kaj kaŭzas viajn malfeliĉojn.

Ili prenis sur sin defendi vin kontraŭ danĝero kaj tiun kvazaŭan situacion alkondukis ĝis tio, ke vi ĉiuj fariĝis soldatoj, sklavoj, ĉiuj elĉerpitaj, kaj tiu elĉerpiĝo ĉiam progresas, kaj ĉiun minuton vi povas kaj devas atendi, ke la streĉita kordo rompiĝos kaj komenciĝos terura mortigo de vi kaj de viaj infanoj. Kiel ajn estus tiu mortigado kaj per kio ajn ĝi finiĝos, la situacio restos la sama. Tiel same kaj eĉ kun pli granda streĉiteco la registaroj armos kaj ruinigos, malmoraligos vin kaj viajn infanojn, kaj haltigi tion, malhelpi tion neniu helpos al vi, se vi mem ne helpos vin.

La helpo konsistas nur en unu, en la forigo de tiu terura ĉeniĝo de perfortkonuso, ĉe kiu tiu(j), kiu(j) sukcesas suprenrampi ĝis la pinto de tiu konuso, potencas la tutan popolon, kaj des pli certe potencas, ju pli kruela kaj malhunana (i)li estas, kiel ni tion scias laŭ tiuj Napoleono, Nikolao I-a, Bismarko, Ĉamberleno, Rodso kaj diktatoroj regantaj la popolojn en cara nomo. Por forigi tiun ĉeniĝon estas ununura rimedo, vekiĝo el patriotisma hipnoto.

Komprenu, ke ĉiun tiun malbonon, kiun vi suferas, vi mem faras al vi, submetante vin al tiuj influoj per kiuj vin trompas la imperiestroj, reĝoj, parlamentanoj, regantoj, militistoj, kapitalistoj, pastraro, verkistoj, artistoj, ĉiuj, al kiuj estas necesa tiu patriotisma trompo, por ke ili povu vivi per viaj laboroj.
Kiu ajn vi estas - franco, ruso, polo, anglo, irlandano, germano, ĉeĥo - komprenu, ke ĉiuj viaj veraj homaj interesoj, kiaj ajn ili estas - terkulturaj, industriaj, komercaj, artaj aŭ sciencaj - ĉiuj ĉi interesoj, kiel ankaŭ plezuroj kaj ĝojoj, neniel kontraŭas al interesoj de aliaj popoloj kaj ŝtatoj, kaj ke vi estas ligitaj per reciproka kunagado, per interŝanĝo de servoj, per ĝojo de ampleksa, frata komunikiĝado, la interŝanĝo ne nur de komercaĵoj, sed ankaŭ de pensoj kaj sentoj kun homoj de aliaj popoloj.

Komprenu, ke la demando pri tio, al kiu sukcesis perfortpreni Vej-Haj-Vej, Port Arthur aŭ Kubo, al via registaro aŭ al alia, por vi estas ne nur egala, sed ĉiu tia perfortpreno farita de via registaro malutilas al vi, ĉar ĝi nepre kaŭzas diversajn influojn de via registaro al vi, por devigi vin partopreni en rabadoj kaj perfortadoj, necesaj por perfortpreno kaj ĝia reteno. Komprenu, ke via vivo neniel povas pliboniĝi per tio, ĉu Alzaco estos germana aŭ franca, kaj ĉu Irlando kaj Polio estos liberaj aŭ subpremataj ; kies ajn ili estus, vi povas loĝi, kie vi volas ; eĉ se vi estus alzacano, irlandano aŭ polo, komprenu, ke ĉia disflamigo de patriotismo nur malbonigos vian situacion, ĉar tiu mallibero, en kiu estas via popolo, devenis de batalo inter patriotismoj, kaj ĉiu elmontro de patriotismo en iu popolo elvokas reakcion kontraŭ ĝi en alia. Komprenu, ke liberiĝi de ĉiuj viaj mizeroj vi povas nur kiam vi liberiĝos de kaduka patriotisma ideo kaj de kuŝanta sur ĝi submetiĝo al registaroj, kaj kiam vi kuraĝe aliĝos al tiu plej alta ideo de frata unuiĝo de popoloj, kiu jam longe eniris vivon kaj de ĉiuj flankoj vokas vin al si.

Homoj nur ekkomprenu, ke ili estas filoj ne de iuj ajn patrujoj aŭ registaroj, sed filoj de Dio, kaj tial povas esti nek sklavoj, nek malamikoj de aliaj homoj, kaj per si mem foriĝos tiuj frenezaj, jam per nenio necesaj, de antikveco restintaj institucioj, nomataj registaroj ; kaj ĉiuj tiuj suferoj, perfortadoj, humiligoj kaj krimoj, kiujn ili portas en si.

Comments