Popola Fronto: 1936-1939

La kompleta kolekto de Popola Fronto

Submitted by Reddebrek on June 26, 2019

Luis Hernández Lahuerta, kiu jam en 1934 aranĝis la 14-an SAT-kongreson en lia urbo Valencio, antaŭenpusis la ideon eldoni Popola-n Fronto-n. La unua numero publikiĝis la 1-an de novembro 1936 (la milito estis komencinta la 18-an de julio) sub la devizo «Informa bulteno internacia pri hispana lukto kontraŭ la faŝismo». Popola Fronto aperis kiel duonmonata gazeto (6 kaj, tre baldaŭ, 8-paĝa).

De la 1-a majo 1938, Popola Fronto iĝis monata periodaĵo kaj travivis malfacilaĵojn, sed ĝi postvivis ĝis januaro 1939. «Jam venos tagoj pli helaj!» titoliĝas la ĉefartikolo de la 44-a kaj lasta numero de Popola Fronto.

El Bibliotekamolera

Comments