Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio

Artikolo pri la laborkondiĉo en la funebro industrio en Japanio.

Submitted by Reddebrek on July 6, 2016

"Mi laboris en la funebra kompanio antaŭ 28 jaroj. Mi ne scias ĉu nun iom pliboniĝis la laborista situacio aŭ ne. Eble diferencas la laborkondiĉo inter grandaj kompanioj kaj malgrandaj. Mi laboris en malgranda. Bedaŭrinde momente al mi tute mankas tempo esplori la nunan situacion de la laboristoj.

Mi ne kontraŭas aperigon de mia raporteto en la nova rubriko "la vivo de laboristoj", sed oni devas aldoni ke temas pri la jaroj 1975-1976 en malgranda kompanio."

Karaj,

ĉu mi iom rakontu pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio, kie mi iam laboris kiel oficisto antaŭ multaj jaroj en Japanio ? Ili tre malfacile ferias, ĉar homoj ĉiam mortas kaj necesas helpo de profesiuloj en funebra ceremonio.

La kompanio funkcias dum 24 horoj, ĉar mendoj venas eĉ nokte. Tranoktaj laboristoj sen oficistoj mem negocas ĉion kun kliento. Se ili sukcesas vendi multekostan ceremonion, al ilia baza salajro aldoniĝas kromaj elcentoj.

Malgraŭ somera varmegeco, malgraŭ vintra malvarmegeco, ili ĉiam devas esti en nigra formala kostumo kun nigra kravato, ŝajnigante sin seriozaj kaj kondolencemaj antaŭ klientoj. Post tre streĉa laboro en funebro ili revenas al la kompanio kaj kvazaŭ eksplodas babilaĉi por malstreĉi sin.

Fakte sen ilia gvido ne bone irus funebra ceremonio, ĉar klientoj nur ploras por mortinto kaj ne scias kion fari.

La kompanio kontaktas kun multe da kunlaborantoj : ĉerkisto, sekglaciisto, floristo, fotisto, skribisto, taksiisto, presisto, donacvendisto, religia sanktulo, kremaciisto, se necese tombisto ktp por ke nenio manku. Ankaŭ por ateisto pretas senreligieca ceremonio.

Ĉu la salajro de la laboristoj kontentigas ilin kontraŭ tiom da servo preskaŭ senferia, ofte tranokta ? Ne ! Ili ne havas sindikaton kaj ne rajtas striki.

Comments