Virino de la Pariza Komuno: A.I. Molok

Virino de la Pariza Komuno: A.I. Molok

Informoj pri la virinoj en la Pariza Komuno. Tradukis Ninelina

Dum la lastaj tagoj de la Komuno Felix Pia skribis en sia ĵurnalo ("La Venĝanto", 24. majo 1871) : "Mi vidas tri revoluciojn, sed mi unuafoje vidas, ke la virinoj, virinoj kaj infanoj estis ĵetantaj sin al ĝi kun tia decideco. La okazanta revolucio, evidente, pli ol ĉiuj antaŭaj, estas proksima por ili ; defendante ĝin, ili batalas por sia propra estonteco." Kaj plie : "La komunala revolucio estas sociala en plena senco de tiu ĉi vorto. Kial ? Ĉar ĝi proklamas rajton je laboro ... La kristanismo vidas en la virino ne tiom edzinon, kiom sklavinon ; kaj nur la socialismo povas garantii al ŝi ĉiujn rajtojn, liberecon kaj dignon ... Sentante tion ĉi instinkte, ili (la virinoj) prenas la pioĉon kaj konstruas la barikadojn por poste defendi ilin kun pafilo en la manoj . . ."

"lli komprenis," - parolas Benvi Malon ("La tria malvenko de la franca proletariaro", Neuchatel 1871, p. 272) : - "ke kunagado de la virino necesas por triumfo de la sociala revolucio, enirinta sian batalperiodon ; ke la virino kaj la proletario, tiuj ĉi lastaj premitaj tavoloj de la malnova socio, povas esperi al sia emancipo, nur dense kunigxante kontraŭ ĉiuj formoj de la pasinteco .. ."

"Neniam antaŭe," - parolas A. Arnou en sia "Popola historio de la Pariza Komuno" : — estis farite tiom multe, por superigi la virinon, neniam antaŭe ŝi estis starigata pli decidite sur egalan ni­vvelon kun la viro ... Neniu registaro, neniu revolucio tiel sincere frate etendis manon al la virino, kiel la Pariza Komuno, la sociala revolucio de la 18-a de marto".

En tiu ĉi tempo Parizo estis kaptita de tia granda pasio al liber­eco, rajto, justo, ke la virinoj batalis samvice kun la viroj.

La 11-an de aprilo 1871, laŭ iniciato de grupo de civitaninoj (un groupe de citoyennes) okazis unua organiza kunveno de Centra Komitato de la Civitaninoj. En ĝi estis diskutata problemo pri kreo de regionaj komitatoj, kiuj devis okupi sin pri organizo de "regularaj taĉmentoj por servado en kampaj hospitaloj, aŭ rotoj pretaj en mi­nuto de ekstrema danĝero - okaze, se la malamiko enŝirigos Parizon - konstrui barikadojn kaj batali sur ili kun tiuj el niaj fratoj, por kiuj la komenciĝinta batalo estas demando de vivo aŭ morto" ("Oficiala Ĵurnalo", 14. aprilo 1871).

La Centra Komitato energie komencis labori kaj dum unu mo­nato (de la 11-a de aprilo ĝis la 14-a de majo) sukcesis fari 24 publikajn kunvenojn en ĉiuj regionoj de Parizo . . . La urbon kovras reto da virinaj organizaĵoj : apude kun la regionaj komitatoj (comités d’arrondissement) - filioj de la virina asocio, - aperas "gardo­komitatoj" (comités de vigilance) kaj multenombraj bonfar-societoj, kiel "Societo de la solidareco de la virinoj de VI-a regiono", "Komi­tato de la bonfarantinoj", Respublika komitato de la XII-a regiono" por batalo kontraŭ latenta mizero "La Krio de 1’ Popolo", 10. aprilo 1871. "La Vorto de Ordo[no]", 15. aprilo 1871. M. P. II, 335).

Ĝiuj ĉi organizaĵoj, ne estante absolute klasecaj laŭ sia konsisto, staras sur revolucia platformo " de la respubliko kaj la komuno" kontraŭ la monarkia kunveno kaj la registaro en Versalo. La labor­istaj elementoj sŭperas en la virina asocio kaj en la gardo-komitatoj, - el tie ĉi devenas la socialisma koloro kaj batala revolucia spirito de niaj deklaracioj.

La ĵurnaloj de tiu tempo estas plenaj de leteroj, deklaracioj, ra­portoj kaj manifestoj, devenantaj el diversaj multenombraj virinaj revoluciaj organizaĵoj kaj apartaj grupoj kaj verŝantaj lumon sur nian agadon.

"Delegatinoj de la XIII-a regiono" postulas modelan punon por mafkuraĝuloj kaj forkurantoj, kiuj ne limigas sin per tio, ke kaŝas sin en domoj "dum niaj fratoj venĝas pro la senhonorigita Parizo", sed permesas al si eĉ ridi pri tiuj, kiuj plenumas sian devon, ris­kante sian vivon kaj liberon ("La Krio de 1’ Popolo", 7. aprilo 1871).

"Civitaninoj de la X-a regiono" postulas, ke Felix Pia reprenu sian eksiĝon kaj restu membro de la Komuno. Lokigante tiun ĉi leteron en sia ĵurnalo, Felix Pia deklaras : "Tiu ĉi letero estas ne malpli decidiga, ol du aliaj . . . Mi restas" ("La Venĝanto" , 25. aprilo 1971).

Grupo de "ruĝaj sanitarinoj" (ambulancières volontaires de la Commune) aperigas afiŝon, en kiu oni legas : "La flegistinoj de la Komuro deklaras, ke ili apartenas al neniu societo ; ilia tuta vivo apartenas plene al la Revolucio ; ilia devo konsistas el tio, ke sur la batalkampo mem ili bandaĝu la vundojn, kaŭzitajn de la venenig­itaj kugloj de la Versalanoj ; kaj en okazo de neceso ili prenu la armilon, simile al la aliaj. Vivu la Komuno ! Vivu la tutmonda Respubliko ! "La Sociale", 25. aprilo 1871).

"La civitaninoj de Montmartre, kunvenintaj la 22-an de aprilo, decidis prezenti sin en disponon de la Komuno por organizo de la kamp-hospitaloj kaj por flego sur la batalkampo al niaj heroaj.de­fendantoj. La Virinoj de Montmartre, entuziasmigitaj de la revo­lucia vervo, volas afere pruvi sian fidelecon por la Revolucio " ("La Krio de l’ Popolo", 26. aprilo 1871).

"Virin’, leviĝu vi ! ... Ne estu plu sklavino,
Katenon rompu for de 1’ peko origina
Kaj iru al la sun’ !
Komenciĝas nova tag’ por la proletarioj,
La tag’ de pac’ kaj am’, venanta kun radioj
El ombro de la nun’ ! ..."

Tiel vokis "Al la virino" senfama popola poeto Picard sur paĝoj de la ĵurnalo "La Proletario", 15. majo 1871.

Kaj la virinoj, efektive, leviĝis . . .

"Hieraŭ", - ni legas en la ĵurnalo "La patro Duchene", 16 ĝer­minalo 79 jaro (5. aprilo 1871) : - pasante trans la placo de la Kon­kordo, la Patro Duchene renkontis longan kolonon da Civitaninoj, kiuj ankaŭ iris batalon ; por havi sian parton en nia venko. Tio me­morigis al li nian grandan Revolucion, iliajn antaŭulojn, la virinojn de la 92-a jaro ; irintajn Versalon kun tambur-batado ; ĉe tiu ĉi rememoro la Patro Duchêne sentis grandan kontentigon ! Li dankas la kuraĝajn civitaninojn, kiuj iras renkonte al la morto, por subteni la aŭdacon de la patriotoj, kiuj povas en la batalo subite fali sxirite je ekpenso pri ili ! Inter .ili hieraŭ jam estis mortigitinoj ! Falinte sur la honorkampo per morto de la kuraĝuloj, ili mortis, ne lasante rigardon al la ruĝa standardo ; ilia lasta spiro kaj lasta penso apar­tenis al la Respubliko !"

Venas lastaj, sangaj tagoj de la Komuno. Laŭ atesto de ĉiuj, eĉ reakciaj historiistoj kaj publikigistoj, en tiuj ĉi teruraj tagoj la parizaj laboristinoj montris eksterordinaran kuraĝecon.

"La trupoj estas konsumitaj, senfortigitaj, la lastaj batalantoj falis," - skribis la burĝa historiisto G. Hanotaux en sia "Historio de la nuntempa Francio", Paris 1904, I-205) : - "la virinoj kaj in­fanoj staras sur la barikadoj kaj pafas. Stranga energio movas nian rompeblan kuraĝon, - ili ankoraŭ batalas, kiam la viroj forlasas la barikadojn".

En "Gaulois" (13. julio) ni legas : "Ĉiuj virinoj, kiujn ekzekutis la ekscititaj soldatoj, mortis kun malbeno sur la lipoj, kun ignora rideto, kiel martirinoj, kiuj sin oferante, plenumas per tio sian superan devon . . ."

Sur placo Blanche bataliono da virinoj, sub komando de la heroa Luise Michel kaj rusino Dmitrieva, jam antaŭtage (22. majo) batalinta en Batignol, montris miraklojn de kuraĝeco. Kiam la pozicion jam ne eblis reteni, la bataliono dekuris kelkajn centojn da metroj pluen, sur la placon Pigal, kie ĝi denove batalis kontraŭ la malamiko ; kaj tiel malantaŭenirante de unu barikado por renovigi tiun ĉi kruelan batalon sur la sekvanta, tiu ĉi bataliono militis ĝis la lasta tago" (Louis Dubreil, "La Komuno 1871").

"En majaj tagoj de ’1871 pli ol dek mil virinoj, unuope aŭ po grupoj, batalis en Parizo por la "libereco" (L. Michel, "La Komuno", Paris 1898, p.266).

Tiaj estis la virinoj de la Komuno, - tiuj laŭ la esprirno de Marx, "veraj Parizaninoj, same heroaj, grandanimaj kaj sinoferemaj kiel la virinoj de la klasika antikva epoko" (K. Marx, "La civila milito en Francio 1870-1871".

Mallonge trad. Ninelina.
Aperis en Sennacieca Revuo, 1926