El Usono 1913

Artikolo pri Strikoj el Usono en 1913.

Submitted by Reddebrek on May 30, 2016

La silkteksistoj en Paterson, N. J., perdis la strikon, kiun ili tiel kuraĝe bataladis 5 monatojn. La perdkaŭzo estis precipe la malsato kaj ĉar nur 5000 el la 25 000 strikantoj estis anoj de la I. W. W. La monhelpo por tiu longtempa striko ne povis sufiĉi kaj la nombro de kontraŭuloj estis superufiĉa ĉar, krom la kapitalistoj kun iliaj gardhundoj, la policistaĉoj, ankaŭ la nacia amerika federacio de l’ laboro ĝin kontraŭis. Ĉar la Usonanoj kontraŭas la teoriojn de la senpera agado kaj la sabotadon, kiujn la sindikatistoj tiel favoras, tiu striko nek havis la simpation ankaŭ de la Nov­-Jorkaj socialdemokrataj politikuloj kun iliaj gazetoj. Kvankam mankis la kunhelpo de tiuj, la I. W. W, grandiĝas kaj estas gajnonta ĉie inter la proletariaro. Kvankam tiu striko estas perdita, io estas gajnita : la solidareco, ĉar 15000 el 25000 strikantoj staris kuraĝe je la striko ĝis la malsatego ilin pelis repreni laborojn.

La I. W. W, ricevis gaston el Anglujo, k-don Tom Mann, kiu paroladis en la kunveno en Nov-Jorko, la 3an de Aŭgusto, ankaŭ kelkmiloj da laboristoj. Mann, fervora, radikale pensanta sindikatisto, paroladis interese kaj konvinke, pri la laboristaj aferoj en Anglujo, Aŭstralio, Sudafriko kaj Germanujo. Kvankam sesdekjarulo, li angle paroladis verve, altvoĉe kaj gestade kiel suditalano kaj tio helpis multe lin kompreni ankaŭ de ne anglaj homoj. Mann rekomendis al ni kunhelpi la I. W. W. sub Bill Haywood. Li parolados en kelkaj usonaj urboj.

Meze de Julio estis en vido alia granda striko de la 163 000 fervojistoj, servantaj 43 orientajn fervojajn kompaniojn ; sed la afero estis aranĝata ankaŭ la politikuloj en Washington, tial la grava striko ne okazis.

En Nov-Jorko nuntempe strikas la pluvmantelfaristoj, la lavisthelpantoj kaj la trikistoj, kiuj havas la helpon de la juda laborista unuiĝo, kaj ŝajnas ke ĉiuj el ili gajnos ion.

Granda skandalo okazis en Seattle, Wash., kie la ministro de la usona maristaro, Daniels, paroladis publike, kaj diris, ke la ruĝa standardo estas la malamiko de ĉi tiu lando kaj ke por ĝi ne estas loko ie. Tial la proksiman vesperon kelkaj ebriaj maristoj kuraĝiĝis kaj atakis la ruĝan standardon sur la stratangulo, kie paroladis socialisto, poste penetris perforte en la oficejo de la I. W. W. kaj de la socialista partio, disŝirante kaj rompante ĉion. En ilia soldata aŭ patriota ebrieco ili pasis ĉe la oficejo de la Salvation-Army, iu sankta armeo da piuloj, kaj malkonscie ankaŭ tie penetris, pecigante ĉion, kion ili trovis, ĝis fine ili rimarkis kelkajn bildetojn surskribitajn kun sanktaj sentencoj el la biblio kaj tial forkuris al la ŝipoj, bedaŭrante, ke ili faris lian blas­feman eraron. — Nun la socialistoj sendis gravan proteston al la registaro, sed neniu ĝis nun scias la respondon de la registaro.

Je brulado de la fabrikejo por infanaj vestaĵoj en Bing­hampton, N.-J., 65 laboristinoj perdis la vivon en fajro. Tio ankaŭ okazis antaŭ 3 jaroj en Nov-Jorko, kie la Triangula tolfabrikejo elbruliĝis je perdo de 143 homaj vivoj, kaj la fabrikestroj, kvankam kulpaj por la malsavo de la vivoj, estis senkulpigitaj de la Juĝistoj ; la sama okazos ĉe tiu brulado ; nur tie ĉi en ŝtato Nov-Jorko ekzistas nova metodo de la politiko. La regnestro Sulzer kontraŭas la plej potencan politikulon Murphy kaj faras lin responda pri la nuna brulado, ĉar li ne atentis laborinspekton, sed tio estas politika friponaĵo kaj ree neniu de la vunditaj survivantoj de tiu fajro aŭ la suferantaj patrinoj de la perditaj infanoj ricevos eĉ unu spesmilon por ĉi tiu neresponda perdo de homaj vivoj. - Nun la politikestro Murphy akuzas la regnestron Sulzer por subaĉeteco kaj trompa ŝtelaĉo. Ni radikaloj scias bone, ke ĉiuj iliaj burĝaj politikuloj estas subaĉeteblaj kaj eĉ ete ne miras se ili estis devigitaj puni la polican leŭtenanton Becker je morto kaj multajn aliajn policistojn eĉ senatoron Stillwell por subaĉetado. Ne nur en ŝtato de Nov-Jorko ili komencis trovi friponaĵojn ankaŭ en ŝtato de Illinois okazis subaĉetadoj inter la politikuloj, kaj tiu ŝtato ŝajnas esti finance bankrota.

En San Francisko, Cal., la Ferrara moderna lernejo en­kondukis Esperanton sub instruado de samideano H. L. Gorham.

KLAJN.

El Internacia Socia Revuo, septembro 1913, p. 231-233.

Comments