Kelkaj Konsideroj pri la 53-a Universala Kongreso de Esperanto - Eduardo Vivancos

Eduardo Vivancos kriktkoj de la UEA Kongreso en Madrido 1968, kaj la influis de Franco.

El https://www.nodo50.org/esperanto/artik72.htm (kun pli bildoj kaj ligiloj)

Submitted by Reddebrek on September 19, 2018

Originale verkita en februaro 1968.

La 53-a Universala Kongreso okazos ĉi jare en Madrido. La Alta Protektanto de la Kongreso estos Generalo Franco. Kiam unuafoje mi legis supremenciitan novaĵon mi estis tiom ŝokita ke mi kredis esti viktimo de terursonĝo. Mi neniam povis supozi ke la vorto Esperanto kaj la nomo de faŝista Franco povus esti iamaniere asociitaj. La tempo ne estas tiom malproksima por ke la esperantistoj forgesu kiu estas Franco; ke ili forgesu la krimojn pri kiuj li kulpas, krimoj kontraŭ libereco, krimoj kontraŭ demokratio kaj ankaŭ krimoj kontraŭ la Esperanta idealo.

Mi ne forgesis; mi neniam forgesos la terurajn jarojn de la hispana milito kiam Franco, dank' al la helpo de Hitler kaj Mussolini ribelis kontraŭ hispana demokratio, La lukto daŭris tri jarojn. En la teritorio okupita de la faŝistoj la esperanto-movado tute ĉesis ekzisti; en Zaragozo, Logronjo kaj aliaj urboj multaj esperantistoj perdis sian liberon, kelkaj perdis sian vivon. Kiam en februaro de la jaro 1937 la faŝistoj okupis Malago-n, miloj da personoj estis mortpafitaj ĉar ili estis membroj de laboristaj sindikatoj, demokrataj asocioj kaj de la loka esperanto-klubo. En 1939 la tuta lando estis okupita de la faŝistoj, kaj dum pluraj jaroj Esperanto estis duonleĝa ĉar oni konsideris esperantistojn kiel "danĝeraj" internaciistoj, malamikoj de la "sanktaj" tradicioj de la patrio. La esperantistoj kiuj eskapis la persekuto ne kuraĝis surmeti la verdan stelon, kaj la esperanto-movado estis nula. Jaroj pasis kaj iom post iom esperantistoj komencis krei grupojn en kelkaj urboj, kaj fine hispanan asocion. Mi multe ĝojas pri la renaskiĝo de la esperanto-movado, kaj deziregas ke ĝi prosperu, sed kion mi neniel povas akcepti estas la fakto ke Franco, kies manoj estas makulitaj de la sango de multaj el niaj samideanoj, estu honorata por prezidi esperanto-kongreson. Mi scias ke estas kutimo inviti la ŝtatrestojn por honore prezidi UEA-kongresojn. Oni povas ŝati aŭ ne ŝati la kutimon, sed kiam la koncerna ŝtatestro estas Franco, la kutimo estas netolerebla; mi eĉ povas diri ke ĝi estas naŭziga.

Oni povas pretendi ke tiu kongreso multe helpos la hispanan esperanto-movadon. Grava eraro. Franco estas profunde malamata de la plejmulto da hispanoj; la nomo de la diktatoro en la kongreso kaŭzos malfavoran impreson kaj la aŭreolo de idealismo kiu ĉirkaŭas la vorton Esperanto certe malheliĝos. La nomo de Franco estos makulo en la esperanto-movado. Mi scias ke multaj esperantistoj, hispanaj aŭ ne hispanaj, malaprobas la okazigon de tiu kongreso en la nunaj cirkonstancoj, ĉar Franco estas la malamiko de ĉiuj humanismaj ideoj. Ekde la faŝista ribelo ĉiuj hispanaj liberalaj homoj opoziciis lin. Mi menciu la nomon de kolonelo Julio Mangada, prezidento de la Hispana Esperanto-Asocio en 1936; Mangada estis unu el la unuaj kiuj kontraŭstaris la kriman ribelon de Franco. Mi honoru la nomon de eminenta esperantisto Jaume Grau Casas, fidela membro de UEA, Lingva Komitatano, aŭtoro de "Amaj Poemoj", "Kataluna Antologio", "Poemo de Amo kaj Doloro" kaj multaj aliaj verkoj. Grau Casas suferis dum pluraj jaroj en koncentrejoj kaj fine mortis en Valencio, tute seniluziigita, preskaŭ forgesita de ĉiuj. Dum en koncentrejo ni estis kune dum pluraj monatoj en la sama barako. Ni ĉiam parolis en Esperanto kaj li ofte manciis sian fidon en estonta triumfanta esperanto-movado en libera Hispanio, sen faŝismo kaj sen Franco. Kiel li povus imagi ke kelkaj jaroj poste la nomo de Franco estus uzita por anonci esperanto-kongreson?

Kial do Franco toleras la esperanto-movado kaj eĉ akceptas esti la "protektanto" de kongreso? Por tiuj kiuj vere konas la politikajn manovrojn de la hispana diktatoro, tio ne estas surprizo. Ĝis la jaro 1945 Franco deklaris publike multfoje sian malŝaton por demokratio kaj eĉ sendis "volontulojn" en la Blua Diviziono, sub nazia uniformo, por lukti flanke de la Hitlera Armeo. En tiu epoko li ŝatis fanfaroni pri sia faŝisteco. Jen kion deklaris faŝista gravulo A. Goicoechea, intima kunlaboranto de Franco, al ĵurnalisto de franca gazeto L'Echo de Paris: "Nia programo konsistas el tuteca kaj aŭtoritateca ŝtato. Korporacioj sen libero. Ja ni estas profunde naciistoj kaj pasiaj malamikoj de demokrataj institucioj."

Sed Hitler estis venkita. La reĝimo de Franco estis izolita kaj praktike kondamnita. La 9-an de februaro de 1946, la Ĝenerala Asambleo de la Unuiĝintaj Nacioj kunvenita en San Francisco, Usono, deklaris: "Laŭ sia deveno, naturo, strukturo kaj konduto, la registaro de Franco estas faŝista reĝimo kopiita de Hitlera Germanio kaj Mussolina Italio, kaj grandparte establita dank' al la helpo ke tiuj landoj donis al li" kaj poste la deklaracio aldonas: "la faŝista reĝimo de Franco ne povas iamaniere reprezenti la hispanan popolon". Tiam komenciĝis longa kaj konstanta filudo de Franco. La faŝista diktatoro iĝis "demokratulo". Li parolis pri religia libero, pri asocia libero, pri preslibero. Li volis impresi alilandajn kancelariojn sed la hispana popolo daŭre estis kaj estas subpremata. La Universala Kongreso de Esperanto utilos al Franco kiel pruvo de "toleremo kaj demokratemo". Franco profitos de la kongreso, sed la esperanto-movado, ne! En tiu kazo Esperanto estos utiligata por pravigi la trompon de senskrupula faŝisto. Kial do UEA pretiĝas al tiu trompo? Ĉu ne estas en UEA personoj politike konsciaj por eviti tian fian agon kontraŭ homa indeco?

Amara ironio; la jaro 1968 estas la Jaro de la Homaj Rajtoj. La LKK organizos foto-konkursojn kies temo estos citaĵo el la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Mi proponas ke la partoprenontoj sendu fotografaĵojn montrante manifestaciojn de hispanaj laboristoj kaj studentoj postulante la rajton havi proprajn laborsindikatojn kaj studentajn organizaĵojn; fotograĵojn montrante kiel la policanoj de Franco sovaĝe atakas kaj arestas la manifestantojn; fotografaĵojn montrante kiel vivas la kamparanoj en Andaluzio kaj en Ekstremaduro. Sciu ke homaj rajtoj ne ekzistas en Hispanio; sciu ke ĉiutage okazas protestoj flanke de laboristoj, studentoj, intelektuloj kaj eĉ pastroj; sciu ke en la karceroj oni torturas kiel en la epoko de la Inkvizicio; sciu ke inter la enkarcerigitoj ankaŭ troviĝas esperantistoj, kiel ekzemple nia samideanino Alicia Mur kies kulpo estis partopreni en asocio ne tolerata de la faŝista reĝimo de Franco.

Mi sugestas ke tiuj kiuj partoprenos la kongreson ne vizitu nur la belajn konstruaĵojn de Madrido, la Valon de la Falintoj kaj la porturistajn luksajn marbordojn. Mi sugestas ke ili kontaktu la popolon kiu suferas kaj kiu esperas ke iam libereco brilos denove.

Mi timas ke tiu-ĉi artikolo estas jam tro longa, kaj tamen restas multo por diri. Mi klopodis esti objektiva sed mi sentis ke mi havis la devon denunci la krimojn de la "protektanto" de la ĉi-jara Universala Kongreso kaj energie protesti kontraŭ la decido okazigi tiun kongreson sub la ŝildo de faŝista diktatoro.

Comments