La Anarkia Komunismo: Isaac Puente

La Anarkia Komunismo: Isaac Puente

La fama ezeo de Isaac Puente pri la temo liberecana komunismo, kaj la eblo de konstrui ĝin en Hispanio.

La Socio de la Estonteco.
La Anarkia Komunismo

La tutmonda ekonomia krizo, simptomo pri la morto de la
kapitalisma socio

Al la sociaj organismoj okazas same ol al la homoj: ili penante naskiĝas batalante
kontraŭ multnombraj obstakloj kaj danĝeroj; kreskas kaj disvolviĝas ĝis atingi determinitan
limon kaj post ĉi tiu limo ili ekdekadencas, kadukiĝas kaj mortas.
Ĉi tiu limo de disvolviĝo estas determinita en ĉiuj vivantaj estaĵoj de la profitado de
la asimilita nutraĵo, alivorte, de la malpliigo de la konsumado, kaj la maljuneco ekas
tuj kiam ekestas nekapableco por utiligi aŭ detrui la ingestitan nutraĵon.
Ĝuste ĉi tio nun okazas al la kapitalisma socio. Ĝi havis sian plej grandan apogeon
kaj ekspansion dum la industriismo, per la regado de la maŝino kaj la kontribuaĵoj
de la tekniko. Ĝi atingis produkti enormajn kvantojn da ĉiaj varoj al nekredeblaj
prezoj kaj ĉiufoje pli kaj pli malhavante la laboron de la laboristo. Ĉi tiu kresko havas
limon, kiun ni nun tuŝas: produktiĝas pli granda kvanto da varoj, ol kiom povas
engluti la merkato kaj malmankas tiom la brakoj, ke la maldungitoj estigas verajn
armeojn el malsatuloj en ĉiuj industrie progresintaj landoj.

Malmankas varoj: oni devas bruligi 8 milionojn da tritiksakoj ĉe Nordameriko, por
subteni la prezojn en la merkato. Oni bruligas la kafon ĉe Brazilo, en la fajrejo de la
lokomotivoj. Oni fermas fabrikojn, paralizas la minejojn. Kaj oni tutmonde kalkulas
ĉirkaŭ 30 milionoj la kvanton da devige sendungadaj laboristoj. La kapitalismo, sen
atingi funkciigi la tutan meĥanikan progreson hodiaŭ permesatan de la tekniko, sen
elpremi la tutan sukon el la raciigo de la laboro kaj sen tio, ke la Scienco produktas
la perfektigon, kiun ĝi promesas, la kapitalismo, mi ripetas, sufokiĝas; ĝi deklaras
sin nekapabla daŭre pliigi kaj malplikostigi la produktadon kaj daŭre permesi la vivon
al la tuta homaro. Se ĝi devas daŭre vivi, estos nur, kiel kaduka institucio, rezignante
la progreson kaj kondamnante al la malsato armeon el milionoj da homoj.

Kondamnas ĝin al morto ĝiaj evidentaj kontraŭdiroj: ju pli abundas la varoj, des pli
malsato ekzistas. Ĝi malpermesas en ĉiuj landoj la kontraŭkoncipadon pro timo, ke
la loĝantaro malpliiĝas kaj ĝi fermas la landlimojn, havas ĉiufoje pli sendungitoj kaj
revas pri tutmonda buĉado, kiu ĝin savus de la troo da loĝantaro. Kaj ĝi rezignas la
politikan progreson, la demokratigon de la registaroj kaj la liberaligon de la landoj,
post prostitui la demokration kaj la liberecon, ĵetante sin en brakoj de la diktatorado,
pliigante la tiranecon de la ŝtato kaj kondamnante la popolojn al la malnobliga
sklaveco per la faŝismo.

La klaskonscienco de la laboristaro, vivsimptomo de la
naskiĝanta socio

Ĉiam, kiam estaĵo aŭ vivaĵo ekruiniĝas por morti aŭ malaperi, estas ĝermo kaj
naskiĝo de la novaj vivaĵo aŭ estaĵo, kiu devas anstataŭi ĝin ĉar, en la naturo, nenio
perdiĝas nek detruiĝas, ĉio aliiĝas kaj profitas sin tiel la materio, kiel la energio.
La filozofio estis la unua, kiu diris al la laboristo: »vi estas homo senposedigita de
ĉiuj rajtoj, ĉar jam dum la naskiĝo vi trovis la tutan heredaĵon de la Naturo disdonita;
vi estas sklavo de la ŝtatorganizo, kiu prigardas per siaj institucioj por ke vi ne ri -
belu; vi estas ekspluatato, elpremata per la manoj de la kapitalismo, kiel citrono,
kiun oni ĵetas, kiam ĝi ne donas sukon«. Tamen estas la vivo, la fatalaj cirkonstancoj
en kiuj li hodiaŭ vivas kaj lia pasigita historia sperto, kiuj al li diras per voĉo pli konvinka
ol tiu de la filozofio, ke li estas manligita kaj prirabita estaĵo, kiu havas nenion
por perdi kaj ĉion por konkeri.

La ŝtato akaparas en siaj manoj la tutan povon eltirita el la individuoj kaj subtenas
sin pro la forto de la salajrataj servantoj, fratoj perfidaj al ilia klaso. Ĝi subtenas ilin
en la malklereco per la opio de la religio aŭ la laika instruado. Ĝi incitas ilian brutigan
patriotismon por ĵeti ilin al la militaj masakroj. Ĉio estas fundamentita sur ilia
malsovaĝeco de klaso, ilia jarcenta naiveco, ilia ega kredemo de antaŭdestinitaj stultuloj
por ĉiaj trompoj. Tiel estas, en ĉi tiu stato de malnobliga servuteco, kiam la Kapitalismo
ilin uzas por riĉiĝi per ilia ŝvito kaj rafine ekspluati ilin.

La emancipa movado de la laboristaro, direktita de la filozofio kaj la ideologiaj konceptoj
de nova socio, naskiĝis dum la plej malfavoraj cirkonstancoj kaj devis elteni
la plej furiozajn atakojn kaj eviti la plej allogajn deviojn kaj trompojn. La politikistoj
per iliaj programoj de opozicio, plenaj el la plej blindigaj promesoj, steriligis multnombrajn
penadojn kaj malŝparis la tempon per turniroj de babilaĉado kaj kuroj de
karierismo, kiuj neeviteble finas per la altiĝo de la babilaĉulo sur la ŝultroj de la nai -
va elektanto. Per multaj elreviĝoj, trairante ĉiujn falsajn vojojn, li iom post iom atingas
orientiĝi kaj trafi la ĝustan direkton.

La lukto jam estas starigita

Kapitalisma socio, kiu alkroĉiĝas al diktatoradaj ŝtatmanieroj kaj estas ĉiutage pli
enprofundigita en la ekonomia krizo, en la nekapableco ekvilibrigi la ekonomion.
Kaj ĉiufoje pli kaj pli vigla kaj ribelema laboristaro, kiu klopodas disfali la malnovan
konstruaĵon, por fondi sur ĝiaj ruinoj reĝimon el pli grandaj sociaj justeco kaj egaleco,
pli racian kaj homan. Decida lukto inter tio, kio ne rezignacias morti kaj defendas
sin per la tuta krueleco de ĝia organizita perforto kaj tio, kio batalas por naskiĝi
liberiĝante de la rubaĵoj, kiuj ĝin volas sufoki. En la Naturo, tio nova ĉiam sukcesis
kontraŭ tio malnova, tio naskiĝanta kaj nekonkreta kontraŭ tio kaduka kaj kun elfarita
formo. Oni ne bezonas esti profeto por antaŭdiri la estontecon.
La rajto de malplimulto ĝui la socian riĉecon kontraŭ la malsato kaj la senigoj de la
plimulto nur povas fundamenti sin sur la forto. La ekonomia ĥaoso de la kapitalismo,
kiu respektege kultas la oron, oferante al ĝi la vivon kaj la sanon de la homo,
nur povas persisti baziĝante sur la cezarismo de la ŝtata institucio. La nuntempa sklaveco,
kiun oni pezigas sur la laboristaro, nur povas teni sin per la rigideco de la
ŝtatorganizo.

Alfrontante ĉiujn elaĉetantojn, malkonsentante la koncerton de laŭdantaj voĉoj, la
Anarkiismo prezentas la ŝtaton, kiel la fundamentan kaŭzon de la ekspluatado de la
laboristo kaj la homa malfeliĉo.

La ŝtato

Temas pri io pli ol la landregistaro. Ne gravas la kromnomo per kiu oni nomas ĝin.
Monarkio aŭ respubliko, diktatorado aŭ demokratio, la ŝtato estas kompleksa institucio
enradikiĝinta en la vivo de regno, kiu metas la ungegon sur ĉiuj homaj aktivecoj,
por kredigi, ke nenio povas fariĝi sen ĝia interveno. Ĝi havas konstitucion, laŭ
kiu ĉiuj civitanaj rajtoj estas kondiĉitaj al la volo de la ordonanto. Kodoj, kiuj havas
punon por ĉia individua eksterlimiĝo kaj punas ĉion, kio povas malpliigi la atribuojn
de la povo. Juĝistaro komisiita administri tiun farson de Justeco. Malliberejoj
por enfermi en ilin tiujn, kiuj aŭdacas agi per si mem aŭ ribeli kontraŭ tio starigita.
Policistoj, armitaj grupoj, salajrataj pistolistoj kaj fusilistoj kiuj, kiel la ekzekutistoj,
mortigas kaj mistraktas, kiam oni ordonas tion al ili. Kaj laste, armeo, kiu laboras
por la paco preparante sin por la milito kaj estas lernejo pri brutigo por ĉiuj utilaj civitanoj.
La civitano devas eviti fari ĉion, kion la ŝtato malpermesas kaj plenumi ĉion, kion la
ŝtato ordonas. El ĉi tio konsistas la ordo. Ne estas aktiveco, kiu ne estas katalogita
kaj skemigita. Ĉiuj liaj rajtoj estas skribitaj kun ĉi tiu aldono »escepte okaze, ke la
aŭtoritato konsideras ĝin...«, kio samvaloras nei la certigon kaj garantion de rajto.
La individuo estas sklavo de ĉi tiu strukturo. Ene de ĝi li restas sen iniciato, libero,
voĉo kaj racio. La ŝtato lin protektas, kiam li rezignaciante akceptas havi malsaton
kaj kiam volas leĝe ekspluati bezonantajn homojn.

Por allogi lin al la ludo kaj akomodi lin al sia tiranado, ĝi iufoje proponas al li la iluzion
elekti la regantojn, la arbitraciantojn de ĉi tiu institucio. Ĉiu civitano povas
riĉiĝi, se li gajnas la loterion. Ĉiuj povas esti potenculoj, se ili sukcesas esti elektitaj
por la komando. El ĉi tio konsistas la demokratio. Dum multaj jaroj, la malkontentuloj
kaj senherediguloj prirevis plibonigi sian vivkondiĉon ŝanĝante la registaron.
Ankoraŭ estas, kiu revas pri la konkeron de la ŝtato, afero pri kiu ne diferencas la
porŝtataj komunistoj kaj la faŝistoj. Regato de Mussolini vivas tiel katenita, kiel regato
de Stalino. La doktrino pli-mapli estas la sama: Mussolini proponas la maksimuman
rigidecon de la ŝtato por kateni la laboristaron mortigante ties ribelecojn.
Lenino uzas la saman diktatoradon kontraŭ la kapitalismo, sed la laboristaro ankaŭ
rezultas katenita. Kio ambaŭokaze triumfas estas la ŝtato. Kion oni ambaŭokaze sufokas
estas la individua libereco.
La solvo por la laboristaro, sklavo de la ŝtato kaj ekspluatata de la kapitalo, estas la
anarkiisma principo: la forigo de la ŝtato. Nur laŭ ĉi tiu direkto ĝi povas emancipiĝi
kaj liberiĝi.

Ĉar la malico de la ŝtato dependas ne de la individuoj estrantaj ĝin, nek de la malico
de la monposedantaj homoj. Ĉe la povo, ĉiuj homoj estas same malamindaj kaj despotaj.
Ĉe la posedo de la riĉecoj, ĉiuj estas senbridaj kaj nesatigeblaj, ĉiuj forgesas la
suferojn de la malsatulo. Kiel la alkoholo, ili estas veneno por la homo al kiu alpor-
tas nenian virton, donas nenian perfektecon, sed kontraŭe, al li ensorbas la cerbon,
farante al li perdi lian spontaneecon kaj homdignon.
Tio, kio kunigas la homojn, estas, kion ili komune havas.
La komunumo pri loĝejo, nutraĵoj kaj korinklinoj estas la origino de la familia kuniĝo.
La komunumo pri restadejo kaj interesoj kunigas inter ili la najbarojn de vilaĝo
kaj samoficajn profesiantoj. La komunumo pri patrujo kunigas la samteritoriajn
loĝantojn, samlingvajn parolantojn aŭ kiuj havas saman ligilon al la klimato.
Kontraŭe, kio disigas la homojn, estas la privata posedaĵo, tio via kaj tio mia. Inter
fratoj, la posedo de objekto aŭ la divido de la heredaĵo. Inter najbaroj, la rivalaj havaĵoj.
Inter samlandanoj, la malsamaj moro aŭ klimato. Kaj la malunuiĝo estas des
pli granda kaj la malamo des pli intensa, ju pli akra estas la niveldiferenco kaj ju pli
maljusta la divido de aĵo. Sekve la privata posedaĵo de la naturaj aŭ kreitaj de la
homo varoj estas ĉefa kaŭzo de malamikeco kaj ĝismorta milito, kiam ĝi atingas la
amplekson de koleriga neegaleco, kiun ni hodiaŭ bedaŭras. Same okazas pri la povdivido,
troamasigita de iuj, kaŭzante perdojn al tiuj, kiuj restis sendefendaj. Kaj
same okazas pri la scidivido, koncentrita en tiuj, kiuj havas akademian diplomon,
kaŭzante perdojn kaj koste de tiuj, kiuj povis ricevi nenion.
La socia paco, la paca kaj spontanea kunvivado aspiritaj de la homo, nur povas esti
atingota farante, kiel plej eble komuna la ĝuon de la riĉeco, la povo kaj la scio. Por
ke ĉi tiu ĝuo komuniĝu, necesas, ke neniu ĝin posedas kaŭzante perdojn al aliulo kaj
ĉiuj havas aliron al la parto, kiun ili bezonas aŭ ŝatas utiligi.
Al ĉi tio direktiĝas la komunismo nomita de ni liberecana aŭ anarkiisma, por diferenci
ĝin de la socialisma aŭ porŝtata, kiu en Rusio komunigis nek la kapitalon, nek
la povon, nek la scion, tri aferoj monopoligitaj de la bolŝevisma ŝtato, lasante por la
laboristo la devigon labori, pagi kaj nutri la parazitojn.
La homa frateco nur povas baziĝi sur la komunumo de interesoj, la komuna posedo
de la naturaj varoj kaj la komuna subteno de la laborŝarĝo.

La aspiroj de la homo

La homo enportas en si mem nesatigeblajn dezirojn de bonstato, libero kaj scio. Tiu
estas la impulso, kiu produktas senĉesan progreson kaj lin movas al la plej bravaj
agoj.
Bonstato baziĝanta sur la eblo kontentigi la bezonojn de lia organismo, liberiĝante
de la ŝarĝo de la laboro kaj la malkomfortoj de la vivo.
Libero por disponi pri si mem, laŭ la marĝeno, kiun la Naturo al li lasas libera, sen
trovi barilon aŭ kapricon el siaj proksimuloj.
Malsato pri konado kaj enpenetri en la misterojn de la naturo kaj la konkerojn de la
scienco.

Ĉi tiuj tri aspiroj estas neitaj al la laboristaro kaj, laŭ ĉi tiu ordo, starigas la stimulon
de ĝia emancipiĝo. Unue, la rajto vivi, kontentigi la pli urĝajn necesojn. Poste, disponi
pri sia vivo, sia iniciato kaj povi ordigi, sen neniaj premoj, siajn proprajn aferojn.
Laste, kompletigi ĉi tiujn konkerojn per la scio. Por ĉiuj individuoj, la ordo de
prefero ne estas la sama, sed varias de unuj al aliaj, konsente kun ilia karaktero aŭ
ilia esenco. Ekzistas tiu, kiu oferas sian liberecon kontraŭ manĝi, sentante sin tre
bone en la kazerno aŭ la malliberejo aŭ servante la ŝtaton, kaj tiu, kiu preferas la liberecon
antaŭ ĉio, rezignante la komfortojn kaj la bonstaton.
Kultivi la tri kaj la senton de la propra digno, kio nur estas la superestimo pri si
mem, estas, kiel oni intensigas la ribelemon de la individuo kaj kiel oni lin instigas
ribeli kontraŭ la ŝtato kaj la kapitalisma socio, kiu apogas sin sur ĝi.

Resumante

Maksimumigi tion, kio komuna devas esti inter la homoj estas tio, kio konsistigas la
KOMUNISMON. Estas malpliigi ĝin, alivorte prostitui ĝin, voli redukti ĝin al kripo,
kiel faris la bolŝevismo. Estas falsa vojo tiu de la konkero de la ŝtato, ĉar ĝi reprezentas
ĝian neadon kaj ĉar definitive la ŝtato estas la konkeranto, kiu koruptas la
bone intencajn homoj per la allogo de la komando, kio drinkas samkiel la alkoholo.
La povo devas esti komuna, por ke ĉiu povu protekti en ĝi sian propran liberon. La
KOMUNISMO, por povi nomiĝi tiel, devas kromnomi sin ANARKIISMA. Tiel tion
ankaŭ komprenis tiuj, kiuj asertis, kiam ili starigis ĝin en Rusio, ke ili aliris al la
anarkio kaj senkulpigis la diktatoradon kiel provizoran, kion ĉiam zorgis diri ĉiuj tiranoj.

Skizo pri liberecankomunisma socio

Ĉi tiu baziĝas sur la individuo ĵaluze gardante lian sendependecon. Li havas ĉiujn
rajtojn, ĉar neniu konstitucio, nek kodo ilin garantias al li. Li asocios kun la aliuloj,
ĉar la homo nature estas societema kaj ĉar li atingos avantaĝojn per la kolektiva
vivo. Izolite neniu individuo povas produkti tiom, kiom li bezonas, nek esti sufiĉe
por si mem. Robinson (Crusoe) estis Robinson per la forto. La homo volas liberiĝi
de la laboro, kiu ĉiam apogis sin sur la sklavo. La moderna sklavo devas esti la maŝino.
La komuna laboro estas malpli malagrabla, pli tolerebla ol la izolita laboro; oni
plejbone akceptas ĝin, ĉar neniu liberiĝas de ĝi; ĝi pliproduktas ĉar ĝi kompletigas la
kapablecojn kaj neŭtraligas la neperfektaĵojn.
La homo libere asociiĝas, ĉar li faras tion pro propra stimulo, kun kiuj li volas: por
produkti tion bezonatan; por diskuti pri komunaj aferoj; por elvolvi edukajn aŭ kulturajn
agadojn; por disvolvi ĉian ajn entreprenajn iniciatojn.

Ju pli aferojn ili komune havas aŭ ĝuas, des pli granda estos la kuniĝo inter la individuoj.
Pro havi la saman restadejon, la samajn terojn kaj naturajn riĉaĵojn kaj dividi
identajn bezonojn, asociiĝos la homoj per la intimeco donita de la ĉiutaga kunvivado
en ĉiu loĝloko, konsistigante la liberajn urbon aŭ komunumon, kiuj havas sian
kolektivan esprimon per la asembleo, per la ĝenerala kunveno, kie ĉiuj havas la samajn
voĉon kaj privilegiojn, elmontras kaj ekzamenas la opiniojn. Ĉi tiu estas spontanea
kaj enradikigita institucio, komuna al ĉiuj popoloj, malgraŭ la misformo pri ĝi
plenumita de la politiko kaj la enmiksiĝo de la ŝtato. Tiel, kiel ene de la komunumo,
ĉiu individuo konservas sian sendependecon kaj memstarecon por laŭkaprice ordigi
tion, kio ekskluzive lin koncernas, la loĝloko federaciiĝas kun aliaj, laŭ la sama esenca
postulo kaj la sama sentita bezono, bezonante nenian altrudantan premon kaj ĝi
ilin ankaŭ konservas, ĉar nenia fremda povo kompromitas ĝian memstarecon kaj ĝian
lokan sendependecon. Tiel stariĝas la provincoj aŭ la distriktaj kaj regionaj konfederacioj,
unue devigitaj de ekonomiaj bezonoj: por la produktado kaj dissendo de
la bazaj necesaĵoj.

La loka asocio neŭtraligas la homajn neegalecojn, kompensante la mallaboremulon
per la aktivemulo, la fortulon per la malfortulo kaj la manĝemulon per la sobremulo,
ebligante la generaliĝon de tipo de meza bonstato ene de ĉiu loĝloko. La federacio
de la loĝlokoj korektas per la abunda alporto de iuj loĝlokoj, la malabundecon aŭ
mankon de aliaj, ĝeneraligante tra la lando mezan tipon de bonstato, sen la neegalecoj
altruditaj de la grundo aŭ la klimato.

Alia potenca asociiga impulso estas la identeco pri laboro, la komunumo de ofico kaj
profesiaj zorgadoj, kio hodiaŭ konsistigas la sindikatojn. Ene de la tre popolitaj urboj,
la loka asocio estos konsistigita de grupigoj pli malgrandaj de industrio, branĉo
aŭ ofico, kiuj gravos por la kolektiva ordigo de la ekonomio.

Por ke asociiĝu kaj interkompreniĝu la homoj kaj por ke ili laboru per interkonsentita
maniero en ĝenerala bonstato en kiu la individuo devas avantaĝe partopreni, ne
necesas la premo de aŭtoritato, nek la sankcio de kodo. Samkiel ne necesas internacia
kodo, por ke ĉiuj landoj kunlaboru pri la savo de la esplorvojaĝo de Nobile, perdita
ĉe la Norda Poluso, nek necesas, ke leĝo tion altrudas por ke estaĵo ĵetu sin al la
akvo riskante sian vivon, por savi eĉ nekonatan estaĵon.

La homa socio eblas ĉar la viro estas societema besto. La ŝtato nur estas supermetita
veruko, kiu oni povas amputi sen tio, ke okazas nenia katastrofo kaj produktante
neimageblan malpezon al la socio suferanta ĝin. Se la homo estas alirebla per la
persvado, ne estas kialo por altrudi al li la perforton. La perforto nur necesas, kiam
la racio ne gravas kaj, kiam, kiel nun, necesas, ke iuj akceptas labori por ke aliaj ĝuu
kaj iuj rezignas ĉion por ke aliuloj nenion malhavu.

La leĝoj –jam tion rekonas eĉ kiuj ilin ĝuas– ne faras kutimojn. Male, estas la kutimoj,
kiuj per la neesprimita rekono atingas forton de leĝoj. Same okazas pri la sano
de la homo. Hodiaŭ, antaŭ ekzemplo de kampulo, kiu okdekjaraĝa vivas sana, sen
bezoni la kuraciston, neniu pretendas, ke la medicino estas la garantio de la sano;
tamen per la paso de la jaroj, kaj laŭ la vojo sekvita de ni, la sano enmiksiĝos en ĉiuj
niaj agoj, oni iutage diros, ke la homoj vivas sanaj danke al la servemaj prizorgoj de
la kuracistoj.

Spontanee starigita socio el la libera individuo, kiu estas preta protekti per pafilo
sian sendependecon kontraŭ ajna aŭtoritatema danĝero, sed ankaŭ estas preta, pri
ĉi tio ne estas kontraŭdiro, prokrasti ĝin pro la kolektiva konveneco. Ne estas kontraŭdiro,
kiel ne estas inter la plej enradikiĝintaj instinktoj en la homo, inter la
egoismo, kiu estas la instinkto de konservado de la individuo kaj la altruismo, kiu
estas la instinkto de konservado de la speco. Estas ĝuste la egoismo, kiu nin faras
esti societemaj, kiam ĝi estas protektita per la kolektivo, kaj la altruismo, kiu nun al
ni faras ribeli kontraŭ la kapitalisma socio.

Kuraĝi diri, kiel estos la nova socio, estus fanfaroni pri romana imago, kiun mi ne
posedas, aŭ skizi vojon al la libera organizo de la vivo, io, kion mi ne povas pretendi,
kiel anarkiisto respektema pri la spontaneeco kaj la libera iniciato. Kiel diras pri la
knabo la pedagogoj respektemaj kun lia personeco, la anarĥia socio estos, kio ĝi devos
esti, se ni prizorgos eviti, ke ĝi perdiĝos.
Hispanio, kiu ŝajnas esti la plej preparita lando por eksperti la liberecanan komunismon,
estas preta prediki per la ekzemplo.

Konceptoj pri la liberecana komunismo

Difino

La liberecana Komunismo estas maniero de socia organizo, laŭ kiu la registaro de la
homoj estas anstataŭita de la kolektiva administrado de la aferoj. Malgraŭ esti tre
klara ĉi tiu difino, ĝi bezonas klarigojn. Temas pri trovi la bazojn de socia kunvivado,
kiuj garantias la fundamentajn rajtojn de la homo: la rajto al la kontentigo de
liaj bezonoj kaj la rajto disponi pri si mem, tio estas, la rajto al la vivo kaj la libero.
Ambaŭ rajtoj estas bazo de bonstato ĉar ni konceptas nek libera al la malsatulo nek
kontentigita al la sklavo. Pli konkrete: la komunismo logike enhavas, plej bone ol la
komunumo de varoj, la ekziston de kolektivo, kiu esence okupiĝu administri la ekonomion
tiel, ke ĝi kontentigas la bezonojn de ĉiuj siaj membroj. Kaj por ke ĉi tiu komunismo
estu liberecana, ĝi devas enhavi neniajn forton aŭ aŭtoritaton, kiuj minacas
la individuan liberecon.

Ni scias, ke endas detrui la nuntempan organizon, nome, la ŝtaton kaj la privatan
posedaĵon kaj, ke oni nur detruas tion, kion oni trafas avantaĝe anstataŭi.
Pli grava ol la ekzakteco de la difino estas la ellaborado de la konceptoj pri diversaj
aferoj de detalo, kiujn estigas ilia realigo, pri kiuj ekzistas pli diverseco de opinioj.
Kvankam certas, ke la esplorado finfine estos, kiu decidas pri la plej bonaj solvoj,
necesas analizi ĉi tiujn kaj anticipe decidiĝi pri unu el ili.

Strukturo

Ni konceptas la novan strukturon, kiel federacion de sendependaj kolektivoj. Ju pli
simplaj kaj elementaj estas ĉi tiuj bazaj kolektivoj, des pli simplaj kaj facile solveblaj
estos la problemoj kaj ankaŭ pli alireblaj al la aspiroj kaj interesoj de la individuoj,
kiuj ilin konsistigas.

Malgraŭ havi la Nacia Konfederacio de la Laboro identan strukturon, kiu povus utili,
kiel muldilo por la tuta socio, ne ĉiuj montras konsente pri tio, ke la liberecana
komunismo havas sindikatan strukturon, male, iuj opinias, ke ĝi devas permesi
malsamajn organizigajn manierojn. La sindikato esence estas produktanta institucio
kaj ankaŭ povus esti disdoniga; sed siaflanke povas ekzisti aliaj manieroj de kolektivo
kun interesoj pli ampleksaj kaj karaktero malpli specialigita kaj, sekve, pli
homa. La bazo de la organizo devas esti la entuta kolektivo, en la malgrandaj kamparaj
kernoj, konsistigitaj de plimultoj de kamparanoj kaj iuj metiistoj aŭ funkciu-
loj. Ili konsistigos liberajn urbojn aŭ komunumojn. En vilaĝoj kun plej granda diverseco
kaj malpli unuformaj aktivaĵoj, estas bezonataj la Sindikatoj, ariĝintaj per
urba Federacio, kies organizo povas kunvivi kun pli ĝeneralaj grupiĝoj, kiel grupiĝoj
de kvartalo aŭ partaj aŭ entutaj konsilantaroj de la loĝloko. Ambaŭ manieroj aŭ kernoj
de kolektiva organizo, la ekskluzive ekonomia kaj la politika aŭ de publika
intereso, miaopinie, estas konformaj inter ili kaj kompletigas sin kaj eĉ devas kunekzisti;
ĉar tion postulas la malsimpleco mem de la moderna vivo.

La individuo kaj la kolektivo

La societema instinkto, la bezono de la interhelpo kaj la rekono de la avantaĝoj alportitaj
de la asocio estas asociigaj impulsoj kune kun la sento de solidareco, por
starigi la kolektivojn kaj federaciigi ilin inter si. La anarkiismo ne akceptas alian
manieron de trudado sur la individuo ol la morala trudado, tio estas, la apartigo aŭ
la malestimo al la nesolidarulo aŭ la persista malhumilulo. Sed, laŭdire, tuj aperas
kliŝo, kiu esprimas manieron de ekonomia trudado kaj socia justeco: «tiu, kiu ne laboras,
ne manĝas». Estas la Nacia Kongreso, kiu devas manifesti la koncepton opiniitan
de la Konfederacio pri ĉi tiu maniero de trudado.

Maniero de propraĵo

Ne povas esti pridiskutebla temo la reĝimo de propraĵo de la riĉeco kaj la rimedoj de
produktado, kiuj estos administritaj de la kolektivo kaj disponeblaj por ĉiuj, kiuj volas
produkti. La forigo de la privata posedaĵo kaj la akaparo de riĉeco estas la nepra
garantio de la ekonomia libero. Tamen ĉi tiu necedemo pri la privata propraĵo ne
povas ampleksi sin ĝis nei ĝin pri la objektoj de persona uzo, nek pri tio, kio estas
produkto el la persona aktiveco de la individuo. Mi ne kredas, ke la fruktuza propraĵo
povas esti logike neita pri la mebloj, vestaĵoj kaj detaloj, kies posedo indikas
nek forprenon nek maljustecon. Koncerne al la propraĵo de la tero –«La tero por kiu
ĝin laboras»–, oni devas distingi inter la tero dediĉita al la produktado de tio bezonata
kaj tiu, kiu utilas por produkti nutraĵojn aŭ plantojn de individua plaĉo, kiel la
legomĝardenoj kaj ĝardenoj, aŭ terpecoj de esplorado, pri kiuj oni devas respekti la
fruktuzan propraĵon.

Tipo de la laboro

Samkiel ni faras distingojn pri la proprieto, ni devas fari ilin pri la laboro. La produktado
de la bazaj necesaĵoj postulas iun kvanton da laboro, kiu oni devos disdoni
inter la utilaj membroj de la kolektivo, starigante labordaŭron kaj eĉ iufoje labordeĵoron.
La kolektiva laboro postulas la observon pri sia organizo kaj disciplino de
produktado. Krom ĉi tiu laboro kontrolita de la kolektivo, ekzistos memvola produktado,
libera, de individua iniciato.
Ĉu povas utili ĉi tiu memvola laboro kaj de iniciato por sendevigi la laboron de kolektiva
administrado?

Ĉu libera aŭ direktita produktado?

La unua kondiĉo por la sukceso de nova socia ordo estas la abundo, la superproduktado
de la bazaj necesaĵoj. Tio faciligas la dissendon kaj neniigas la plej esencan
kaŭzon de malkontento.
Se la unua revolucia zorgado devas esti subteni la produktadon laŭ ĝia nuntempa
volumo, la dua devas esti senlime pliigi ĝin, ĝis atingi pli realan abundon ol tiu, kiu
kaŭzas la krizon de la kapitalismo.
Ĉi tiu estas teknika problemo sed ankaŭ organiziga: pri volo kaj homoj «kapablaj
porti mesaĝon al García».

De ĉiu, laŭ lia kapablo

Ĉi tiu unua parto de la frazo indikas aferon pri adaptado de la brakoj al la produktantaj
aktivaĵoj, al kiuj ne povos deflankliĝi la personaj temperamento kaj inklino de
tiuj, kiuj pro esti plenumintaj parazitajn aŭ kontraŭsociajn profesiojn necesos adapti
ilin al la nova formo de ekonomio.

Al ĉiu, laŭ liaj bezonoj

Ĉi tiu frazo pri la nova disdoniga justeco nur povas ĝuste solvi sin per la abundo kaj
ebligante, ke, kiel en la publika fonto, ĉiu laŭvole prenas tion, kion li bezonas; sed
endos proksimiĝi al abundo ĉio ebla, per la porciumo pri tio, kio malabundas.
Jen kie endas okupiĝi pri la proceduro por anstataŭigi la monon, kiel signo de amasigebla
riĉeco. La konsumo per kuponoj, unuforme uzita dum la mallongaj provoj
realigitaj en Hispanio, estas provizora sed trompa rimedo, al kiu oni devas serĉi plej
bonan solvon; ekzemple, povus utili la laŭkilometraj aŭ de fervojo permesbiletoj.

Interŝanĝoj sen egalvaloro

Koncerne al bazaj necesaĵoj, la mezuro pri ilia valoro ne intervenos je la interŝanĝo
de produktoj inter la kolektivoj, estante ĉiuj egalvaloraj, kiu ajn estas la penado
postulita de ili kaj la utileco havigita de ili.

La koncepto pri valoro estas fremda al la liberecana ekonomio, tial ankaŭ ne necesas
ties mezuro, reprezentita de la monero al kiu oni taŭge povas nomi «pomon de la
malkonkordo».

Mi ne kredas elĉerpi ĉiujn aspektojn kaj apartecoj de la temo pri kiu ĉiuj Sindikatoj
diskutos por atingi, de la bazo al la pinto, interkonsenton pri la harmonio de la malsamaj
kriterioj, kiuj devas manifestiĝi.
Isaac Puente: La anarkia komunismo 9

Cele al la Kolektiva Interpreto
pri la Liberecana Komunismo

Ĝis hodiaŭ nur ekzistas individuaj interpretoj, apartaj konceptoj pri la liberecana
komunismo. La diversajn konceptojn, kiuj ĝuas la favoron de la konfederacia publiko,
oni ne klopodis unuigi nek interkonsentigi per ununura interkonsento pri
doktrino. La anarkiisma spirito respektanta la individuan kriterion kaj saminterpretante
la ideon, ne multe strebas konkretigi la malsamajn prezentojn per unuforma
programo. Praktike, povus kunvivi ĉiuj interpretoj kaj el inter ili superregus tiu, kiu
pli avantaĝojn aŭ kontentigojn havigas. Ĉi tiu estus la preferinda elektrimedo. La libera
konkuro kaj la reciproka provo.

La unuformeco interesanta nin estas la praktika. Tiu atingita, kiu estas realigota, ĉar
la alia, realigita per vorto por esti skribita sur la papero tute ne gravas al ni, kiel
anarkiistoj kaj kontraŭpolitikuloj. Unuforma interpreto pri la liberecana Komunismo
valoras por la propagandesprimo, kiel respondo al tiuj, kiuj ĉiuhore nin demandas
pri la programo kaj, kiel plenumo de la bona interkonsento ene de la NKL kaj,
kiel rimedo favori ĝian realigon, faciligante la unuajn paŝojn.

Ni devas esti avertitaj de la historia sperto, por ne tro prizorgi la skribitan detaligon,
rezervante nian entuziasmon por unuigi la movadon laŭ la praktika realigo. Ĝis
nun, la homo kondukita de sia politika kredemo elspezis ĉiujn siajn fortojn skribante
sur la papero siajn rajtojn kaj aspirojn, sen atingi la plej malgrandan praktikan
depostulon.

Malgraŭ tio antaŭa, la bezono unuigi la diversajn konceptojn, atingante konkretigi
ilin per minimuma programo, estas ĝenerale sentita inter aktivuloj de la NKL kaj
oni esperas, ke tio estos atingita dum la proksima tutlanda kongreso, okazonta je
fino de majo.

La plenumo de minimuma programo ŝajnas facila tasko kaj oni klopodas starigi ĝin
per tiuj aspiroj, kiuj estas komunaj al ĉiuj diversaj interpretoj. La jenaj punktoj povas
utili, kiel orientiĝo:

1. Memstareco de la individuo ene de la loĝloko, sen aliaj limigoj ol la ĉiumomente
interkonsentitaj de la ĝenerala asembleo. Memstareco de la loĝloko,
sen aliaj limigoj ol la ĉiucirkonstance interkonsentitaj de la regionaj aŭ tutlandaj
kongresoj.
2. Deviga asocio, sub la puno de ekonomia trudado, por la produktado kaj la
konsumado, ene de ĉiu loĝloko aŭ sindikato aŭ grupiĝo de kvartalo. Deviga
asocio de la loĝlokoj en la regiono kaj de la regionoj en la lando aŭ duoninsulo,
per la sama ekonomia trudado, por certigi la lokan ekonomion kaj normaligi
la tutlandan ekonomion.
3. Federaciismo pri la grupiĝoj kaj observo de la volo de la plimultoj pri ĉio rilate
al ekonomia aktiveco: labordaŭro, pliigi aŭ neniigi la produktadon de iuj
varoj, elekto de laborposteno, reĝimo de terkultivo, bezonaj kondiĉoj por esti
10 Isaac Puente: La anarkia komunismo
konsumanto, disdonmanieroj ktp, tiel ke konformiĝas la lokaj karakterizaĵoj
kun la kolektivaj bezonoj.
4. Maksimuma limigo de la burokratismo, pro parazita kaj steriliga, klopodante,
ke la administraj postenoj ne sendevigas la kunlaboradon kun la produktado.
5. Rezigno fari justecon, kiel tasko superanta la homajn atribuojn kaj, kiam tio
estas nemalhavebla, adapti ĝin al la kolektivdecido. Ankaŭ ne centralizi la defendan
funkcion de armeo, sed partoprenigi en ĝi ĉiujn produktantojn. La armeo
devas esti la entuta kolektivo; kaj la teknika specialigo, propra-vola kaj
libera.
6. Forigo de ĉia privilegio, nivelante ĉiujn per la sama devigo produktadi, per la
sama rajto ĝui la komunan riĉecon, la sama rajto profiti de la edukado kaj
kulturo, la sama proporcia parto de povo kaj la sama partopreno en la socia
respondeco.
7. Ampleksa libero de la individuo ĉiam, kiam tio ne malutilis al la kolektiva
ekonomio. Sed ĉi tiu libero dependos de nenia parola aŭ skribita interkonsento,
antaŭa aŭ posta al la revolucio, sed de la persistado uzita de la individuo
mem por aserti ĝin kaj de la skrupulo, kiun la kolektivo povas senti limiganta
ĝin.
8. Absoluta nuligo de ĉia privata propraĵo. La individuo povos cirkonstance aŭ
dumvive posedi ĉiom, kiom la kolektivo interkonsentas atribui lin; kaj
9. La supera leĝfaranto estas la kolektivo. Ĉiu interkonsento validas ĝis kiam decidas
nuligi ĝin, kiuj ĝin adoptas. Neniu povos piedpremi la fundamentan kaj
necedeblan rajton de la Individuo vivi kaj esti libera.
Pli-malpli tiel povus esti nia programo; tamen, ni denove diras, ke al ni ne interesas
konkretigi ĝin, sed realigi ĝin. Tio malpli grava estas, kio interkonsentiĝas. Esence
estas, ke tio plenumiĝas.
Por aserti sian naturan rajton pri la vivo kaj libero, la individuo bezonas ne alvoki
artikolon nek montri paperon. Li bezonas povi skermi armilon fronte al tiuj, kiuj ĝin
al li diskutas. La socio ankaŭ ne lin protektas kondamnante lin, sed malpermesante,
ke iu faras sian ekskluzivan havaĵon nek el la teron nek el la scion, nek el la povon,
nek el la justecon.
C N T, Madrido, 4 de aprilo de 1933.

Kontraŭ la antaŭjuĝoj

La Nacia Konfederacio de la Laboro estas, kiel la vojo de la revoluciaj penadoj de la
laboristaro por la realigo de konkreta celo: starigo de la Liberecana Komunismo.
Reĝimo de homa kunvivado, klopodanta solvi la ekonomian problemon sen bezono
de la ŝtato nek de la politiko, konsente kun la konata formulo: «de ĉiu laŭ liaj fortoj,
al ĉiu laŭ liaj necesoj».

La emancipa movado de la laboristaro maturiĝadas je la kosto suferi elreviĝojn. El
ĉiu fiasko ĝi fontas rebonigita, kun novaj kuraĝoj. Estas formiĝanta forto, administranto
de estonto. Ĝi enportas ĝermon de socia perfektiĝo kaj respondas al profunda
sento de tio homa, tial ĝi ne povas perei, kvankam ĝi centfoje pli eraros sian vojon.
Al la laboristaro oni tro predikis. Iufoje kvietigon, alifoje kulturon aŭ kapabliĝon.
Laŭ juĝo el siaj paŝtistoj, ĝi neniam estis matura por emancipiĝi. Ĝia preparo, se devas
esti tiel, estos eterna, ĉar ĝi neniam povos eliri, se ne estas revolucie, el la
malklereco kaj la senscio kaj la senigoj en kiuj la kapitalisma reĝimo kaj la ŝtato ĝin
subtenas. Ĉiu parta emancipiĝo kostos al ĝi tiom penado, kiom la plena emancipiĝo,
se ĝi devas esti konkerita kolektive kaj ne individue.

Se oni devas tiel trovi solvojn, sen ataki la sistemon, ne eblas solvi la socian problemon.
Tio estas kiel la ovo de Kolumbo. Se ni devas starigi kaj ekvilibrigi la ovon sur
unu el ĝiaj polusoj, ni perdos la tempon, se ni volas atingi tion per kapableco kaj
instruado. Oni devas decidi premplatigi per bato sur la tablo unu el ĝiaj polusoj,
atakante la ovon je ĝia kompleteco.

La Nacia Konfederacio de la Laboro interpretas la emancipan movadon de la laboristaro,
kiu lernis el la reformismaj distraĵoj kaj elreviĝis el la politika forĵonglo. Ĝi
vidis rektan vojon. Tiu de la rekta agado, rekte aliri al la starigo de la Liberecana Komunismo,
sola vojeto al emancipiĝo. Ne temas pri fari fortan organizon, kiu estu ĉies
admiro, sed realigi ĝian liberigan celon. Ne estas idealo por kultivi, sed batalfronto.
La idealon al ĝi donas la anarkiismo, kiu orientas kaj vigligas ĝin.

Difino

La Liberecana Komunismo estas la organizo de la socio sen ŝtato kaj sen privata
propraĵo. Por ĉi tio oni bezonas nenion elpensi aŭ krei nenian novan institucion. La
kernoj de organizo, ĉirkaŭ kiuj oni organizos la futuran ekonomian vivon, jam ĉeestas
en la numtempa socio: estas la sindikato kaj la libera municipo.
La sindikato, kie nuntempe spontanee grupiĝas la laboristoj de la fabrikoj kaj de
ĉiuj kolektivaj ekspluatejoj.
Kaj la libera municipo, asembleo el malnova origino, en kiu ankaŭ spontanee grupiĝas
la loĝantoj de la vilaĝoj kaj vilaĝetoj kaj kiu proponas vojon por la solvo de ĉiuj
kunvivadaj problemoj en la kampo.

Ambaŭ institucioj per federaciaj kaj demokratiaj normoj estos suverenaj pri siaj decidoj,
sen esti gvidataj de nenia supera institucio, sed nur devigitaj konfederacii
inter si, per ekonomia trudado de la institucioj de rilato kaj komuniko, starigitaj laŭ
Federacioj pri Industrio.
Ĉi tiuj institucioj kolektivigas aŭ komunigas ĉion, kio nuntempe estas privata propraĵo
kaj ĉiuloĝloke reguligas la produktadon kaj la konsumadon, t.e. la ekonomian
vivon.

La asocio de la du vortoj (komunismo kaj liberecana) ankaŭ indikas fandadon de du
ideoj: iu kolektiviga, kiu emas produkti harmoniaron fare de la kontribuo aŭ kunlaborado
de la individuoj kaj sen redukti ties sendependecon; kaj la alia individuisma,
kiu volas garantii al la individuo la respekton de lia sendependeco. La laboristo de la
fabriko, la fervojo aŭ la manlaboristo, ne povante plenumi per si mem kompletan
laboraĵon, bezonas grupiĝi kun siaj kamaradoj, tiel por la plej bona plenumo de la
verko, kiel por la defendo de la individua intereso. Kontraŭe, la metiisto kaj la kamplaboristo
povas sendepende vivi kaj eĉ esti sufiĉaj por si mem, tial ili havas enradikiĝintan
tendencon al la individuismo. La Sindikato reprezentas la bezonon de la
kolektiviga organizo kaj la libera Municipo plej bone interpretas la individuan senton
de la kamparano.

La mizero estas la simptomo, la malsano estas la sklaveco. Se ni nur juĝas per la ŝajnoj,
ĉiuj ni koincidas opinii la mizeron, kiel tio plej malbona el la nuntempa socio.
Tamen, tio plej malbona estas la sklaveco, kiu devigas la homon perei pro ĝi, neebligante
lin ribeli. Ne estas tio plej malbona la kapitalo, kiu ekspluatas la laboriston kaj
riĉiĝas je koste de li, sed la ŝtato, kiu tenas sendefenda la laboriston kaj subpremas
lin per la pafiloj de la polico kaj la enfermo en malliberejoj.

La tuta malico, kiun ni bedaŭras en la numtempa socio –kaj por evidentigi ĝin ne
estas ĉi tie loko taŭga– , baziĝas sur la institucio de la Povo, tio estas, sur la ŝtato kaj
la institucio de la privata propraĵo, kiu per amasiĝo produktas la kapitalon. La homo
estas ludilo de ĉi tiuj du sociaj malutiloj, superaj al lia volo; li fariĝas mizerkora,
avara, nesolidara, kiam li estas riĉa, kaj kruela kaj nesentema al la homa doloro,
kiam li plenumas la povon. La mizero malnobligas kaj la riĉeco koruptas. La obeado
ĵetas la homon al la fieco kaj la aŭtoritato deformas liajn sentojn. Neniu verŝigis pli
larmojn kaj sangon ol la kapitalo senbrida kaj nesatigebla de intereso. La tuta historio
estas plenplena el la krimoj kaj torturoj efektivigitaj de la aŭtoritato.

La amasiĝo de riĉaĵoj, kiel la amasiĝo de povo fare de unuj, nur povas fariĝi koste
prirabi aliajn. Por detrui la mizeron, samkiel por neebligi la sklavecon, necesas kontraŭstari
la amasiĝon de propraĵoj kaj povo tiel, ke neniu prenu pli ol tion, kion li
bezonas, kaj ke ne estu necesa, ke neniu ordonu al aliulo.

Du fundamentaj aferoj. Havas la homo, pro sia esenco kaj naturo, du neelĉerpeblajn
aspirojn: la panon, tio estas, kion li bezonas por kontentigi siajn ekonomiajn bezonojn
(manĝi, vesti, ĉambro, instruado, sana flegado, komunikiloj, ktp) kaj la liberon,
tio estas, disponi pri siaj propraj agoj. Ekstera trudado ne nin naŭzas por esti
tia, ĉar ni akceptas tiujn, kiujn al ni trudas la Naturo mem. Ĝi nin ĉagrenas kaj ribelas,
kiam estas kaprica, devenanta el la volo de aliaj homoj. Ni akceptas limigon,
kiam ni ĝin kredas justa kaj, kiam ni libere povas juĝi ĝin. Ni malakceptas ĝin per
ĉiuj niaj fortoj, kiam oni altrudas ĝin al ni, neante al ni la rajton diskuti ĝin.
Estas tiom viva, tiom intensa ĉi tiu sento pri libero, ĉi tiu aspiro disponi pri ni mem,
ke estas tre konata la afero de la hispana malaltranga nobelo, kiu por konservi ĝin
trenas sian mizeron sur la vojoj, rezignante la panon, la rifuĝejon kaj la varmegon
de la azilo, ĉar, kontraŭ tio oni altrudas al li kazernan disciplinon.
La Liberecana Komunismo devas ebligi la kontentigon de ekonomiaj bezonoj respektante
ĉi tiun aspiron al la libero. Pro amo al la libero ni malakceptas komunismon
de monaĥejo aŭ kazerno, de formikejo aŭ abelujo kaj prigregan komunismon,
kiel tiu de Rusio.

La antaŭjuĝoj

Ĉio ĉi, por kiu nin legas havante negativajn kaj malfavorajn antaŭjuĝojn, ŝajnas kvazaŭ
sensencaĵo. Ni klopodos rimarki ĉi tiujn antaŭjuĝojn, por se volas kuraci sin de
ili, kiu ilin suferas.

1a antaŭjuĝo. Atribui portempan karakteron al la krizoj.
La kapitalo kaj la ŝtato estas du malnovaj institucioj je tutmonda, progresanta kaj
nekuracebla krizo. Du institucioj, kiuj enportas en sia propra malintegriĝo, kiel ĉiam
okazas en la Naturo, la ĝermon de la institucioj, kiuj devas anstataŭi ilin. En la
Naturo nenio kreiĝas nek detruiĝas, ĉio transformiĝas. La kapitalo sufokas sin en
siaj propraj rubaĵoj: la deviga senlaboreco senĉese kreskas, ĉar ĝi nekapablas pliigi
la konsumon proporcie al la pliigo de la produktado fare de la maŝinaro. La sendungitoj
simbolas revoluciajn fortojn. La malsato malkuraĝas la izolitan individuon, tamen
havigas furiozon kaj bravecon, kiam ĝi estas kolektiva. Inter la laboristaro
naskiĝas kaj fortiĝas la ribeligaj ideoj. La ŝtato ankaŭ sufokas sin en sia propra fortostrukturo.
Ĉiufoje ĝi estas devigita krei pli subpreman forton kaj pli burokrataron,
ŝarĝante per la balasto de la parazitismo, la buĝetojn, per kiu ĝi prirabas la impostpaganton.
Kiam oni subtenas konstruaĵon estas ĉar ĝi minacas ruinon. La individua
konscienco, ĉiufoje pli vigla, senkaŝe kontraŭas la limigojn de la ŝtato. La tujeco de
ĝia ruino al ĝi faris subite deturni ĝian historian evoluadon al demokratiaj kaj mildigitaj
manieroj, por vesti sin, kiel faŝismo en Italio kaj diktatorado en aliaj regnoj, eĉ
diktatorado de la laboristaro en Rusio.

Estas definitivaj krizoj, kiuj alfrontas, kiel neakordigeblaj fortoj, la malnovan institucion
de la kapitalo kontraŭ la kreskantaj depostuloj de la laboristaro; kaj la pli
malnovan institucion de la ŝtato kontraŭ la liberecenaj aspiroj de la popoloj. Ĉi tio
anstataŭos tion.

Ne utilas alkroĉiĝi al la malnovaj sistemoj kaj klopodi fari al ili flikaĵojn, renovigojn
kaj reformojn, kvankam ili estas tiel allogaj, kiel tiuj de Henri George, ĉar ili malfruiĝas
por renovigi kadukan institucion. Oni devas pensi pri tio, kio penadas
naskiĝi, pri tio, kio volas anstataŭi tion, kio devas malaperi, pri la ĝermigaj fortoj,
kiuj petas lokon en la socia vivo.

2a antaŭjuĝo. Supozi, ke la Liberecana Komunismo estas frukto el malklereco.
Ĉar ili vidas ĝin proponita de homoj, kiuj havas famon de malkleraj kaj sensciaj, de
homoj sen universitata diplomo, ili supozas, ke la Liberecana Komunismo estas trosimpliga
solvo, kiu ne konas la kompleksecon de la vivo kaj la malfacilaĵojn propraj
al tia granda ŝanĝo. Ĉi tiu antaŭjuĝo kunportas kun si tiun, kiun ni poste mencios.
Kolektive, la laboristaro havas pli konadon pri la sociologio ol la intelektaj sektoroj
kaj, sekve, pli vidadon pri iliaj solvoj. Tiel, ekzemple, la kuracistoj aŭ advokatoj aŭ
apotekistoj nur kapricas kaj elpensas, kiel solvoj por la abundo de profesiuloj limigi
la aliron al la Fakultatoj, dirante: «Estas la lokoj okupitaj, ne estas pli», kaj deturnante
al aliaj universitataj studoj aŭ al la tumulta protesto la novajn generaciojn,
kiuj naskiĝas al la vivo kaj prezentiĝas en la klasĉambrojn laŭ ĉiufoje plej granda
numero. Kaj ĉi tio ja estas kaj simpliga kaj absurda kaj stulta solvo kaj malpropra
por tiuj, kiuj fieras esti superaj al la ceteruloj.

Kontraŭe la laboristoj kuraĝas proponi, konsente kun siaj provoj en la libroj pri sociologio,
solvojn, kiuj ne limiĝas al klaso, nek al generacio de klaso, sed al ĉiuj klasoj
de la socio. Solvo, kiu jam estis proponita de dokumentitaj sociologoj en scienca kaj
filozofia kampo kaj kiu nuntempe povas subteni sin fronte al ĉiuj teoriaj solvoj pri la
socia problemo surbaze garantii la panon kaj la kulturon al ĉiuj homoj.
Se ĝi estas konata de «malkleruloj», estas ĝuste ĉar la intelektuloj havantaj famon
de saĝaj malkonas ĝin. Kaj se ĝin apogas la laboristaro estas ĉar, kolektive, ĝi havas
pli precizan vidadon pri la estonteco kaj plej grandan amplekson de spirito ol ĉiuj
intelektaj klasoj kune.

3a antaŭjuĝo. La intelekta aristokratio.
Oni konsideras la popolon, kiel senkapabligitan por libere vivi kaj sekve kiel bezonantan
kuratorecon. Super ĝi, la intelektuloj volas valorigi aristokratajn privilegiojn
samkiel tiujn, kiujn ĝis nun ĝuis la nobelaro. Ili pretendas esti estroj kaj kuratoroj
de la popolo.

Ne estas oro ĉio, kio brilas. Nek estas malestiminda la intelekta valoro de ĉiuj, kiuj
estas kondamnitaj al senigo de la scio. Multaj intelektuloj ne atingas disiĝi de la vulgara
homamaso nek eĉ per la flugiloj de siaj diplomoj. Kaj male, multaj laboristoj
egalas la altecon de la intelektuloj per la sola forto de sia valoro.
La universitata instruado por la ekzerco de profesio volas diri superecon laŭ nenia
senco, ĉar oni ne konkeras ĝin per libera konkurado, sed sub la ombro de la ekonomia
privilegio.

Tion, kio ni nomas bonan sencon, rapidecon de vidado, kapablon de intuo, iniciato
kaj originaleco, oni ne aĉetas nek vendas en la universitatoj, kaj posedas ilin tiel
intelektuloj, kiel malkleruloj.

Estas preferinda kultivota mensostato kun ĉiu sia sovaĝa malklereco ol la mensoj
venenitaj de antaŭjuĝoj kaj paralizitaj de la scirutino.
La kulturo de niaj intelektuloj ne ilin malebligas havi senkultivita la senton de la
propra digno, kiu kelkfoje brilas laŭ superba maniero en homoj havantaj famon de
malkleraj.

Universitata kariero ne donas pli malsato nek pli korpograndeco, nek pli familio,
nek pli malsanoj ol manofico; sekve ĝi ne estas pli supereca ol tiu profesia, kaj ĉi tio
ne pravigas, se ne estas laŭ simpla kaj infaneca maniero, ke ĝi devas direkti kaj ordoni
al tiuj, kiuj ne tiaj estas.

4a antaŭjuĝo. Atribui al ni malŝaton pri la arto, la scienco aŭ la kulturo.

Kion ni faras estas ne kompreni, ke ĉi tiuj tri aktivecoj bezonas, por brili, baziĝi sur
la mizero aŭ la homa sklaveco. Por ni, ili devas esti nekongruaj kun ĉi tiu evitebla
doloro. Se por brili ili devas bezoni la kontraston kun la malbeleco, la malklereco kaj
la senscio, ni de nun povas deklari nin nekongruaj kun ili, sen timo diri nenian herezon.
La arton, la sciencon aŭ la kulturon, oni nek aĉetas per mono, nek konkeras per
povo. Kontraŭe, se ili estas dignaj, malakceptas ĉian vasalecon kaj estas nesubaĉeteblaj.
Ili estas kreitaj de la arta dediĉo, la esploraj kapableco kaj strebo kaj la plaĉo de
la propra perfekteco. Sed ne de la Mecenasoj nek la Cezaroj. Ili spontanee ĉie floras
kaj nur bezonas ne havi obstaklojn. Estas fruktoj el tio homa, kaj la trosimpligo estas
kredi, ke oni kontribuas ilin kreante, fare de la registaro, oficejon pri elpensaĵoj
aŭ premion por la kulturo.

Kiam petante panon kaj postulante justecon, kiam klopodante emancipiĝi, oni diras
al la laboristo, ke li estas difektanta la arton, la sciencon aŭ la kulturon, estas nature,
ke li iĝas ikonrompisto kaj faligas per manfrapo la netuŝeblan idolon, per kiu oni
lin volas subteni en lia sklaveco kaj mizero. Kiu diris, ke la arto, la scienco, la kulturo
difektiĝas pro la produktado de la bonstato aŭ la ĝuo de la libereco?

5a antaŭjuĝo. Nekapableco por strukturi la novan vivon.

La nova ekonomia organizo bezonas la teĥnikan kunlaboradon tiel de la specialigita,
kiel de la simpla laboristo. Samkiel hodiaŭ eĉ la revoluciaj fortoj kunlaboras en la
produktado, morgaŭ tio ankaŭ devas fariĝi inter ĉiuj. Tio estas, oni ne devas juĝi la
novan vivon laŭ la kapabloj poseditaj de la revoluciuloj, kvazaŭ ni estas redemptora
politika partio, sed laŭ la kapabloj, kiuj ekzistas en la tuta kolektivo. Tio, kio impulsas
la laboron de la teĥnikisto, estas la ekonomia trudado kaj ne lia amo al la burĝaro.
Tio, kio morgaŭ impulsos ĉies kunlaboron en la produktado, ankaŭ estos la ekonomia
trudado, kiun oni plenumos sur ĉiuj kapablaj civitanoj. Ni ne nur fidas je tiuj,
kiuj tion faras pro devoteco aŭ virto.

Sekve ni ne bezonas blindigi la mondon per nia kapablo nek per niaj eksterordinaraj
talentoj, kiuj tiam estos tiel falsaj, kiel tiuj de la politikistoj. Ni proponas elaĉeti neniun.
Ni proponas reĝimon, en kiu la sklaveco ne necesas por produktigi la homon,
nek necesas la mizero por devigi lin perei antaŭ la avareco de la kapitalo. Ne estu
kaprico, nek aparta aŭ privata konveneco, kio regas kaj estras, sed estu ĉiuj, kiuj
kontribuas al la tuta harmonio, ĉiu per sia laboro kaj ĉiu laŭ la mezuro de siaj fortoj
kaj kapablecoj.

6a antaŭjuĝo. Kredi je la neceso de socia arĥitekto.

Estas antaŭjuĝo instigita de la politiko kredi, ke la socio bezonas ordigan povon aŭ
ke homamaso miskondutus se ne estus policistoj por eviti tion. Kio subtenas la homajn
sociojn ne estas la trudado de la povo nek la inteligenta antaŭvido de iliaj regantoj,
sed la instinkto de societemo kaj la bezono de interhelpo. La reganto ĉiam
ŝatis garni sin per ĉi tiuj falsaj meritoj. Krome la socioj tendencas adopti ĉiufoje pli
perfektajn formojn, ne kial tion klopodis iliaj estroj, sed pro spontanea tendenco
atingi ĝin de la individuoj konsistigantaj ilin kaj pro denaska aspiro en ĉiu grupiĝo
da homoj.

Pro la sama miraĝo ni atribuas al la flegadoj de patro la kreskon kaj disvolviĝon de
lia filo, kvazaŭ estus pro strangan influon, ke li kreskas kaj prosperas. La kresko kaj
la disvolviĝo ĉiam plenumiĝas en ĉiuj infanoj sen bezono, ke neniu prizorgas tion.
Tio, kio gravas, estas, ke neniu tion neebligu nek ĝenu.

Same oni instruas kaj edukas la infanon. Laŭ natura tendenco. La instruisto povas
atribui al si la kapablecon de la infano por asimili kaj aliiĝi, tamen tio certa estas, ke
la infano instruas kaj ankaŭ edukas sin sen tio, ke neniu lin direktas ĉiam, kiam oni
ne lin ĝenas. Kaj laŭ racia Pedagogio, la plej bona rolo de la instruisto estas tiu gvidita
de la biologia humileco por purigi la vojon kaj liberigi de obstakloj la tendencon
de la infano asimili konojn kaj aliiĝi. Ke la instruisto ne nepras, al ni tion pruvas la
memlernanto.

La saman ekzemplon ni povas preni el la Medicino. La kuracisto povas atribui al si
la resanigon de malsanulo kaj la publiko kredi ĝin. Sed kiu kuracas malsanon estas
la spontanea tendenco de la organismo restarigi ĝian ekvilibron, kaj estas ties defendaj
fortoj. La kuracisto, kiam plej bone ludas sian rolon estas kiam, ankaŭ per biologia
humileco, limiĝas forigi obstaklojn kaj ĝenaĵojn por la resanigaj defendoj.
Multfoje la malsanulo kuracas sin malgraŭ la kuracisto.

Por ke la homaj socioj organiziĝu kaj perfektigu sian organizon, ne necesas, ke iu
tion klopodas, sufiĉas, ke neniu tion neebligu nek ĝenu. Estas plia trosimpligo, pretendi
plibonigi tion homan kaj voli anstataŭigi per artifikoj de povo kaj taktobastono
la spontaneajn homtendencojn. Per biologia humileco la anarkiistoj petas liberan
vojon por la organizaj tendencoj kaj instinktoj.

7a antaŭjuĝo. Antaŭmeti la konadon al la sperto.
Tio estas kvazaŭ ni volus antaŭigi la lertecon al la trejnado; la sperton al la provo, aŭ
la kalojn al la laboro.

Ili petas nin de la komenco perfektan reĝimon, garantii, ke la aferoj faros tiel kaj ne
de ĉi tiu alia maniero, sen frapoj sur la kapo, sen provoj. Se ni devus lerni vivi tion,
ni neniam finus la lernadon. Nek la infano lernus piediri, nek biciklus, nek eblus
akiri oficon aŭ specialiĝon. Male, en la vivo oni kontraŭe faras la aferojn. Oni komencas
decidinte agi, kaj agante oni lernas. La kuracisto ekpraktikas sen tute regi
sian arton, kiu atingos misfarinte kaj erarinte sin kaj multfoje malsukcesinte. Sen
antaŭe lerni hejman ekonomion, virino atingas teni sian familion administrante nesufiĉan
salajron. Specialisto fariĝas elirante iom post iom el lia mallerteco.
Vivante en liberecana komunismo estos, kiel ni lernos vivi ĝin. Starigante ĝin estos,
kiel aperos ĝiaj malfortaj punktoj kaj ĝiaj eraraj aspektoj. Se ni estus politikistoj,
pentrus paradizon plena el perfektecoj. Kiel ni estas homoj kaj scias tion, kio estas
homa, ni konfidas, ke la homo lernas piediri nur per la sola modo, ke eblas lerni
tion: piedirante.

8a antaŭjuĝo. Perado per politikistoj.
La plej malbona el ĉiuj antaŭjuĝoj estas kredi, ke idealo povas realiĝi per la perado
de homoj, kvankam ĉi tiuj ne volas nomiĝi politikistoj. La politikisto kontentiĝas
metante afiŝon sur la fasado de reĝimo kaj skribante la novajn aksiomojn sur la
konstitucia papero. Tiel oni povis nomi komunismo tion de Rusio, kaj Respubliko
de Laboristoj tiun hispanan, kie la numero da ĉiuklasaj laboristoj estas dek unu mi-
lionoj, kaj dek tri milionoj tiu de sendugitoj. Se la liberecanan komunismon devus
realigi la politikistoj, ni devus kontentiĝi per reĝimo, kiu ne estus komunisma nek
liberecana.

Al la politika ago, manipuliga kaj trompiga, ni kontraŭstaras la rektan agon, kiu ne
estas alia ol la tuja realigo de la konceptita idealo, farinte ĝin reala kaj palpebla fakto
kaj ne skribita kaj nekomprenebla fikcio nek malproksima promeso. Estas la plenumo
de kolektiva interkonsento fare de la kolektivo mem, sen komisii ĝin al iu
mesio aŭ peranto.
La liberecana komunismo estos realigebla ĉiam, kiam oni uzas la rektan agon kaj
ĉesas uzi perantojn.

Ekonomia organizo de la socio

La liberecana komunismo baziĝas sur la ekonomia organizo de la socio, estante la
ekonomia intereso la ekskluziva ligilo de unuiĝo, kiun oni serĉas inter la individuoj,
pro esti la sola pri kiu samopinias ĉiuj. La socia organizo ne havas alian celon ol komunigi
ĉion, kio konsistigas la socian riĉecon, tio estas, la rimedoj kaj iloj de produktado
kaj la produktoj mem, ankaŭ komunigi la devigon kontribui al la produktado,
ĉiu per sia penado aŭ sia kapableco, kaj poste plenumi la disdonon de la produktoj
inter ĉiuj kongrue kun la individuaj bezonoj. Ĉio, kio ne estas ekonomiaj funkcio
aŭ aktiveco, restas ekster la organizo kaj ties kontrolo. Sekve, dependanta de la
apartaj iniciatoj kaj aktivecoj. La kontraŭstaro inter organizo sur politika bazo, komuna
al ĉiuj reĝimoj baziĝantaj sur la ŝtato kaj nia organizo ne povas esti pli radikala
nek pli kompleta. Por elstarigi ĝin ni donas tuj poste la jena:

Kompara Kadro

Politika organizo Sindikata organizo
1a Ĝi konsideras la popolon neplenaĝulo
kaj nekapabla organizi sin kaj regi sin
sen kuratoreco.
Ĝi konsideras ĉiun profesian kolektivon kapabla
organizi siaj propraj aferoj, la kuratoreco
ne estas bezonata kaj la ŝtato troas.
2a Ĉiuj virtoj estas poseditaj de la ŝtato: pri
ekonomio, instruado, administracio de
la juĝistaro, interpreto de la juro, stimulado
de la riĉeco kaj organizo de ĉiuj
funkcioj.
La iniciato apartenas al la profesiaj organizoj.
La kontrolo pri la instruado, al la instruistoj.
Tiu de la sano, al la sanlaboristoj.
Tiu de komunikoj, al la laboristaj teknikistoj
kunvenitaj en asembleo, kaj la produktadon
kontrolas la Federacio de Sindikatoj.
3a La ŝtato estas suverena, havas en siaj
manoj la forton (armeon, policistojn,
juĝistaron, malliberejojn). La popolo estas
sendefenda, senarmita, kio ne neebligas
nomi ĝin suverena laŭ la demokratiaj
sistemoj.
La forto revenas al sia origino, ĉar al ĉiu
grupiĝo ĝin donos ĝiaj membroj, kaj ne estante
amasigita, ĉiu individuo havos sian
proporcian parton, kaj la asembleo tiun,
kiun inter ĉiuj al ĝi koncedas.
4a La homoj grupiĝas laŭ la politikaj, religiaj,
sociaj ideoj, tio estas, la minimumaj
punktoj, ĉar ĝuste pri tio estas pri kio la
homoj pli varias kaj malakordas.
La homoj grupiĝas pro la simileco de siaj
zorgoj kaj bezonoj en la sindikato, kaj pro
la kunvivado de loĝloko kaj la komunumo
de interesoj en la libera municipo. Tiel, la
punktoj de koincido estas maksimumaj.
5a La ŝtato, kiu estas malgranda minoritato,
pretendas havi pli trafon, kapablon
kaj saĝon ol la diversaj sociaj kolektivoj.
»Unu scias pli ol ĉiuj kunvenitaj«.
La asembleo kunigas en si mem la maksimumon
de trafo, kapablo kaj saĝo pri tio,
kio profesie al ĝi koncernas. Inter ĉiuj
kune, ili scias pli ol unu sola, kvankam li
estus multe saĝa.
6a La ŝtato, starigante fiksan normon per
unu fojo por ĉiuj (konstitucion aŭ kodon),
kompromitas la estontecon kaj
falsas tion esencan, kiu estas multnombra
kaj ŝanĝanta.
En la sindikata organizo, la sekvontan normon
de konduto oni decidas en ĉiu momento,
konsente kun la cirkonstancoj.
7a La ŝtato al si rezervas ĉion. La popolo
devas fari nenion, sed pagi, obei, produkti
kaj kontentiĝi per la supera volo de
kiu ordonas. La ŝtato diras: »Al mi donu
la povon kaj mi faros vin feliĉaj«.
Sen perantoj kaj redemptoroj, ĉiu devas
klopodi ordigi siajn aferojn, kutimiĝante
malhavi perantojn kaj tiel seniĝante de la
rutino de jarcentoj kaj jarcentoj de politika
eduko.
8a Ĝi dividas la socion en du kontraŭaj kastoj:
tiu el kiuj ordonas kaj tiuj el kiuj
obeas.
Ĉiuj civitanoj kuniĝas en la sola kategorio
de produktantoj. La postenoj estas administraj,
portempaj, sen doni rajto sendeviĝi
de la produktado kaj ĉiam dependantaj de
la decidoj de la Asembleoj.
9a Ĝi nur koncedas fikciojn kaj skribitajn
rajtojn: pri libero, suvereneco, justeco,
demokratio, aŭtonomeco, ktp; por tiel
subteni ĉiam viva la sanktan fajron de la
politika iluzio.
Estas la praktika realigo de la ekonomia libero,
kio estas fundamenta. Ĝi realigas la
demokration, tio estas, la regadon de la popolo
fare de la popolo. Ĝi realigas la Federaciismon,
rekonante la maksimuman aŭtonomecon
kaj sendependecon al la Komunumo
kaj al ĉiu organizo de produktado.
10a La progreso kaj socia evoluado kondukas
la ŝtaton, de despotaj kaj absolutismaj
manieroj al ĝia dekadenco. La
faŝismo estas malfrua solvo, la Socialismo
ankaŭ. Ĝi maskas kaj kaŝas siajn privilegiojn,
por fini perdante ilin iom post
iom, laŭ disvolviĝas la individua kaj klasa
konscienco.
La evoluado kondukas la profesiajn kolektivojn
al kreskantaj apogeo kaj perfektigo.
Komencinte de la defendo pri la ekonomia
egoisma intereso de la individuo, ili jam estas
kapablaj akcepti la respondecon pri sia
socia rolo.
11a En la organizo sur politika bazo, la hierarĥio
pliiĝas al la pinto. Super la popolo,
estas la Asembleo; super ĉi tiu, la Urbestraro;
super, la Provincestraro; pli
super, la Guberniestraro, kaj ankoraŭ
super, la Registaro.
En la ekonomia organizo, la hierarĥio
pliiĝas en la bazo. La interkonsentoj de Komitato
povas esti revokitaj de Pleno; tiuj de
ĉi tiu, Asembleo, kaj tiuj de la Asembleo, la
Popolo.

La riĉeco kaj la laboro

Inter la loĝantoj de lando estas du disdonotaĵoj: la riĉeco, nome la produktoj por la
konsumo de la tuta loĝantaro kaj la bezonata laboro por produkti ĝin. Ĉi tio estus
ĝusta kaj justa: eĉ racia. Tamen en la kapitalisma socio, la riĉeco amasiĝas en neproduktanta
poluso kaj la laboro amasiĝas en la alia poluso, kiu ne konsumas tion necesan.
Tio estas, ĝuste male, kio okazas en la Naturo, kiu ĉiam alportas pli nutraĵon,
pli sangon al la laboranta membro aŭ organo.

Oni kalkulas la riĉecon cirkaŭe pojara rento de 25.000 milionoj da pesetoj. Ĝuste
disdonita, eblus taŭge nutri la tutan loĝantaron de Hispanio, 24 milionojn da loĝantoj,
ricevante ĉiu iom pli ol 1.000 pojarajn pesetojn. Sekve, familio el kvin individuoj
havus 5.000 pojarajn pesetojn, kio permesus ĝeneraligi al ĉiuj relativan ekonomian
bonstaton.

Tamen, kiel en kapitalisma reĝimo la kapitalo devas produkti almenaŭ 6 procenton
de pojara rentumo, kaj la aŭtoritato devas esti taksita de la salajro, por ke iuj povu
enspezi iujn pojarajn milionojn, devas esti kompletaj familioj, kiuj devas travivi per
malpli ol la duono de tio, kio apartenus al ĉiu individuo.
En liberecana komunisma reĝimo ne temas pri pesetoj nek disdoni ilin. Temas nur
pri produktoj, kiuj jam ne estas aliigeblaj al pesetoj nek povas amasiĝi kaj disdoniĝas
inter ĉiuj laŭ ties necesoj.

La alia disdonaĵo estas la laboro. Kaj ĉi tie, ni nuntempe trovas la saman maljustan
kaj ribeligan neegalecon. Por ke iuj povu pasigi la vivon kuŝantaj farante nenion,
aliaj devas ŝviti dum la ok horoj (aŭ dek aŭ dek kvar) de ĉiutaga labordaŭro.
Se nuntempe sep milionoj da laboristoj okupiĝas produkti la riĉecon kaj laŭmezume
respondas al ili ok horoj de ĉiutaga laboro, se laborus dek kvar milionoj da utilaj
loĝantoj, respondus al ili nur kvar horoj de ĉiutaga labordaŭro.
Ĉi tiu estas la simpla kaj klara dedukto, kiun oni atingas el taŭga kaj justa disdono.
Ĉi tiu estas la utopio, kiun volas realigi la anarkiisto.

Ekonomiaj ebloj de nia lando

La starigo de la liberecana komunismo en nia lando, izolite de la aliaj de Eŭropo,
kaŭzos al ni, kiel oni povas diveni, la malamikecon de la kapitalismaj landoj. Pretekstante
la defendon de la komercinteresoj de siaj subuloj, la burĝa imperiismo
klopodos interveni per la armiloj por renversi nian naskiĝantan reĝimon. La armita
interveno fare de iu aŭ pluraj izolitaj potencoj, povus utili por kaŭzi mondmiliton.
Por ne riski la socian revolucion en siaj propraj teritorioj, la kapitalismaj landoj preferus
la insidan konduton financi soldulan armeon, kiel ili faris en Rusio, kiu apogus
sin sur la postvivantaj reakciaj kernoj.

La memoro pri similaj luktoj kaj situacioj en la historio de nia popolo faras, ke ni
havas fidon pri la lukto por nia sendependeco kaj la topografiaj kondiĉoj de nia geografio.
Se la popolo spertas la avantaĝojn de la ŝanĝo kaj atingas plej grandan bonstaton,
ĝi estos la plej firma defendanto de la liberecana komunismo.
La alia minaco estas la blokado, kiun la mararmeo de la kapitalismaj landoj povus
plenumi sur niaj marbordoj, neebligante nin, sekve, provizi nin per niaj propraj rimedoj.
Pro la amplekso de niaj marbordoj, ĉi tiu viglado estus facile rompebla. Sed
tia eblo nin devigas starigi ĉi tiun unuan demandon.
Ĉu ni sufiĉe produktas por povi tute malhavi la importadojn?
Ni vidu. La numtempaj statistikoj ne estas tute aplikeblaj al la estonto, ĉar iliaj numeroj
taksas pli tio, kion estas negoco importi ol tio, kion oni bezonas importi kaj
tio ne ĉiam estas sama. Tiel, ekzemple, la karbo povas produktiĝi en nia lando per
siaj multenombraj kuŝejoj kaj tamen oni importas ĝin el Anglio, ĉar la angla karbo
konkuras pro prezo kun la nia. Ĉi tiun jaron, oni senbezone importis argentinan tritikon,
kvankam Andaluzio abunde produktis ĝin.

La statistikoj pruvas, ke ni havas sufiĉan terkulturan produktadon: ni eksportas
grandan kvanton da oleo, oranĝoj, rizo, legomoj, terpomoj, migdaloj, vinoj kaj fruktoj.
Ni havas sufiĉajn cerealojn malgraŭ la importo de maizo. Troas al ni la metaloj.
Tamen ni eksterlande devas aĉeti petrolon kaj ties derivaĵojn (benzinon, pezajn oleojn,
lubrikaĵojn, ktp), kaŭĉukon, kotonon kaj pastojn el papero. Pro esti bazo de la
transportoj, la manko de petrolo povus kaŭzi seriozan kontraŭaĵon al la strukturigo
de nia ekonomio. Tial, okaze de blokado, ni bezonus direkti ĉiujn aktivecojn al
intensigo de la boradoj serĉantaj petrolon, kiu ankoraŭ ne estis trovita kvankam oni
supozas, ke ĝi ekzistas. La petrolon oni povas atingi per distilo el la karbo kaj ligni -
toj, ambaŭ abundaj en nia lando. Ĉi tiu industrio jam ekzistas kaj oni devus intensigi
ĝin, ĝis kiam ĝi kontentigos la bezonojn. Oni povas ŝpari benzinon miksante ĝin
kun alkoholo (ĉirkaŭe 30 aŭ 50 procento), kio havigas bonegajn rezultatojn por ĉiuj
motoroj. La alkoholo estus neelĉerpebla, ĉar oni eltiras ĝin el la rizo, la tritiko, la
terpomo, la melasoj, la vinbero, la ligno, ktp.

La kaŭĉukon oni devus produkti sinteze, kiel oni jam faras en Germanio.
La kotono jam estas rikoltita en nia lando, ĉefe en Andaluzio, kun granda sukceso
kaj vidante ĝian progresivan pliigon, baldaŭ ĝi sufiĉos por la tutlandaj bezonoj. Oni
povus kultivi ĝin anstataŭ vitejojn kaj olivujojn, du produktaĵoj, kiuj superas nian
konsumon.

La lignindustrio povas esti pliigita ĝis kontentigi la bezonojn, kompensante per la
intensigo de la rearbarigo.
La eŭkalipto kaj la ligna pino estas la plej bonaj provizantoj de pastoj el papero.
Tamen la nuntempa produktado faras al ni esti optimismaj konsiderante la eblojn
de produktado disponeblaj en Hispanio, kiu povas esti konsiderita, kiel koloniota
lando, kiu funkciigas nek dekonan parton de siaj riĉaĵoj.
La elektra energio estas nekalkulebla, nur superata de Sviso. Ankoraŭ preskaŭ ne
ekis la konstruo de marĉoj kaj kanaligoj de akvumoj. Ni ne eĉ kultivas la duonon de
la kultivebla tero, kalkulita ĉirkaŭe 50 milionoj da hektaroj. Estas plibonigotaj kaj
intensigotaj la plantadoj kaj ĝeneraligota la terkultura maŝinaro. La reĝimo de komuna
laboro ebligos pliigi la produktadon, ĉar ĝi ĝeneraligos en ĉiuj municipaj teroj
terkulturajn maŝinojn, kiuj hodiaŭ nur flegas la bienojn de la riĉa bienulo. Estas farota
la unua penado por interkonformigi la produktadon kaj la konsumon. Al ni troas
tero. Kaj krom tero, al ni troas laborforto, tio estas, produktiva kapablo.

La troo da laborforto tute ne estas problemo por la liberecana komunisma reĝimo,
male, estas garantio por ĝia sukceso. Se troas laborforto, logike ni havos malpli laboron
kaj, unu el du, aŭ ni devas redukti la labordaŭron aŭ ni devas pliigi la produktadon.
La troo da laborforto al ni proponas eblojn malpliigi la individuan labordaŭron,
plenumi la pliigon de la laboroj (konstruo de marĉoj kaj akvumoj, rearborigo,
kresko de plantadoj, pliigo de la siderurgia produktado kaj profitado de saltoj de
akvo, ktp) kaj pliigi la produktadon de determinita industrio.
Danke al la organizo de la seria laboro, estas facile improvizi la dungitaron por pliigi
la produktivecon de fabriko aŭ duobli ĝian ĉiutagan produktadon, sen pliigi la numeron
de maŝinoj. La aktuala dungitaro, kiun oni jam povas konsideri sperta, dividas
en du deĵoroj, por labori unu post alia kaj al ĉiu deĵoro aldoniĝas aliaj metilernantoj.
Per ĉi tiu proceduro, la produktado en la plej nesufiĉaj industrioj povas duobliĝi sen
neceso establi novajn fabrikojn nek perfektigi aŭ pliigi la maŝinaron.
Sekve oni povas dedukti, ke nia lando povas esti sufiĉa per si mem kaj sekve, rezisti
la rigorecon de blokado dum pluraj jaroj. La hodiaŭaj solvoj rapide elpensitaj de ni,
kiu ne estas fakulo, estos superitaj, kiam ni estos premitaj de la neceso, stimulante
niajn talenton kaj spriton pro la adversaj cirkonstancoj.
Nek oni povas fidi ĉion al la improvizo nek oni povas ignori ĝian helpon dum la decidaj
cirkonstancoj, ĉar estas tiam, kiam ĝuste ĝi al nin havigas pli da rimedoj.

Realigo

La Liberecana Komunismo baziĝas sur jam ekzistantaj institucioj, danke al kiuj oni
povas organizi la ekonomian vivon en la urbo kaj vilaĝoj konsiderante la proprajn
necesojn de ĉiu loĝloko. Ili estas la Sindikato kaj la Libera Municipo.
La Sindikato kunigas la individuojn, asociante ilin laŭ la laborklaso aŭ la ĉiutaga
kunvivado en la laborloko. Unue kuniĝas la laboristoj de fabriko, ateliero aŭ laborloko,
starigante la plej malgrandan ĉelon, kun sendependeco pri tio, kio al ĝi estas
propra. Ĉi tiuj ĉeloj, kunigitaj kun iliaj similaj, starigas la sekcion ene de la Sindikato
de Branĉo aŭ Industrio. Estas Sindikato de pluraj oficoj por kunigi tiujn, kiuj per
si mem ne povas laŭkvante starigi Sindikaton. La Sindikatoj de la loĝloko federaciiĝas
inter si, starigante la urban Federacion, kiu ekzistas per Komitato konsistigita
de delegacio de la Sindikatoj, per Pleno, konsistigita de ĉiuj Komitatoj, per la ĝenerala
Asembleo, kiu estas, kiu definitive posedas la maksimuman suverenecon.
La libera Municipo estas la Asembleo de la laboristoj de malgranda loĝloko, vilaĝo
aŭ vilaĝeto kun suvereneco por pritrakti ĉiujn aferojn de la loĝloko. Institucio de
malnova origino, kvankam manipulita de la politikaj institucioj, povas rekuperi sian
malnovan suverenecon, komisiante sin pri la organizo de la loka vivo.

La nacia ekonomio devenas el la interkonsento inter la diversaj loĝlokoj konsistantaj
ĝin. Se izolite ĉiu loĝloko havas taŭge administrita kaj ordigita sian ekonomion,
la aro devas esti harmonia kaj la nacia interkonsento perfekta. La perfektecon oni
ne volas trudi de supre, sed oni volas vidi flori ĝin en la bazo, por ke ĝi estu sponta -
nea rezultato kaj ne devigita efiko. Se la interkonsento inter la individuoj stariĝas
per la rilato inter ili, la interkonsento inter la loĝlokoj estas efiko el la sama rilato.
De la cirkonstanca kaj periodeca rilato ĉe la plenoj kaj kongresoj kaj de la konstanta
kaj daŭrigita rilato, starigita de la Federacioj pri Industrio, kiuj devas realigi ĉi tiun
specialan taskon. La komunikoj kaj la transportoj estas industrioj, kiuj ne povas
ĉirkaŭlimiĝi al loka intereso, sed oni bezonas konformigi ilin al nacia plano.
Ni aparte studos la organizon en la urbo kaj tiu de la ĝenerala ekonomio.

En la kampo

Estas en la kampo, kie la realigo de la Liberecana Komunismo estas pli facila, ĉar
simple oni devas funkciigi la liberan Municipon.
La libera Komunumo aŭ Municipo estas la kunveno per Asembleo de ĉiuj loĝantoj
de vilaĝo aŭ vilaĝeto, kun suvereneco por administri kaj ordigi ĉiujn lokajn aferojn,
tamen unue la produktadon kaj disdonon.
Nuntempe, la asembleo estas kontrolita, pro esti konsiderita, kiel malgrandaĝulo
kaj ĝiaj interkonsentoj povas esti revokitaj de Urbestraro, Provincestraro kaj Registaro,
tri parazitaj institucioj, kiuj vivas je la kosto de ĝi.

En la libera Municipo, ne nur parto el la urba havaĵo, kiel nuntempe okazas, sed ĉio
troviĝanta en ĝia teritorio estos de komuna proprieto. Montoj, arboj kaj bestnutraĵoj.
Kultiveblaj teroj. Brutaroj por labori kaj manĝi. Konstruaĵoj, la maŝinoj kaj la
plugilaro. Kaj la varoj kaj produktoj stokitaj aŭ troe amasigitaj de la loĝantoj.
Sekve ne ekzistos la privata propraĵo, escepte okaze de fruktuzo pri tio, kion ĉiu bezonas,
kiel la loĝejon, la vestojn, la meblojn, la metiilojn, la parcelon de legomĝardeno,
permesita al ĉiu loĝanto, kaj la malgrandan brutaron aŭ la kortobirdojn, kiujn
ĉiu volas havi por siaj konsumo kaj distro.

Ĉio, kio superas la bezonojn, povos esti reprenita je kiu ajn momento de la Municipo,
per antaŭa interkonsento de la Asembleo, ĉar ĉio, kion ni amasigas senbezone
apartenas ne al ni, ĉar ni ĝin forprenas de la aliuloj. La Naturo al ni donas propraĵorajton
pri tio, kion ni bezonas, tamen kio superas nian bezonon, ni ne povas alproprigi
ĝin sen fari rabadon, sen uzurpi ĝin de la kolektiva propraĵo.
Ĉiuj loĝantoj estos egalaj:

1. Por produkti kaj kunlabori al la subtenado de la komunumo, sen aliaj diferencoj
ol tiuj pri ilia kapableco (aĝo, profesio, preparado, ktp).
2. Por interveni en la administraj decidoj dum la Asembleoj kaj
3. Por konsumi laŭ iliaj necesoj aŭ laŭ neatendita porciumo.

Kiu rifuzas labori por la komunumo (krom la infanoj, malsanuloj kaj maljunuloj),
estos senigita de la ceteraj rajtoj: diskuti kaj konsumi.
La libera Municipo federaciiĝos kun tiuj de aliaj loĝlokoj kaj kun la tutlandaj Federacioj
pri Industrio. Ĉiu loĝloko proponos por interŝanĝo siajn troajn produktojn
por kompense peti tiujn, kiujn ĝi bezonas. Ĝi kontribuos per persona servo al la laboroj
de ĝenerala intereso, kiel fervojoj, ŝoseoj, marĉoj, saltoj de akvo, rearbarigo,
ktp.

Kontraŭ ĉi tiu kunlaborado al regiona aŭ tutlanda intereso la loĝantoj de la libera
Municipo povos profitiĝi de la publikaj servoj, kiel poŝtoj, telegrafoj, telefonoj, fervojoj
kaj transportoj. Lumo kaj elektra energio kaj ties kromproduktoj. Aziloj, malsanulejoj,
kuracdomoj kaj banejoj. Supera kaj universitata instruado. Produktaĵoj
kaj varoj ne fabrikitaj en la loĝloko.

La troo de laborforto estos kompensita per novaj taskoj kaj produktadoj, kiujn povas
preni sur sin la loĝloko kaj distribuante la labordaŭron inter ĉiuj, reduktante la
laborhorojn, la daŭron de la ĉiutaga labordaŭro por ĉiu laboristo.
La vilaĝano ne devas timi ĉi tiun liberan Municipo, kie tre simile vivis liaj prauloj.
En ĉiuj vilaĝoj ekzistas komuna laboro, pli aŭ malpli vasta komunuma propraĵo, komunaj
profitaĵoj (brullignoj aŭ bestnutraĵoj). Krome en la kamparaj moroj estas rimedoj
kaj proceduroj por solvi ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj povis okazi kaj pri kiuj neniam
devas decidi la volo de individuo, kvankam li estas elektita por tio de la aliaj, sed
ĉies interkonsento.

En la urbo

En la urbo, la libera Municipo estas reprezentita de la Urba Federacio, povante ekzisti
en la grandaj loĝlokoj similaj organizoj laŭ la kvartalo. La Urba Federacio de
Sindikatoj pri Industrio havas sian maksimuman suverenecon en la ĝenerala asembleo
el ĉiuj loĝlokaj produktantoj.

Ĝia tasko estas ordigi la loĝlokan ekonomian vivon, speciale la produktadon kaj disdonon,
konsiderante la bezonojn de la loĝloko kaj ankaŭ la petojn de aliaj loĝlokoj.
Kiam alvenos la revolucio, la Sindikatoj prenos kolektivan posedon de la fabrikoj,
atelieroj kaj laborlokoj; de la loĝejoj, konstruaĵoj kaj teroj; de la publikaj servoj kaj
de la stokitaj varoj kaj krudaj materioj.
La disdonon organizas la produktantaj sindikatoj, uzante kooperativojn aŭ vendejojn
aŭ merkatejojn.

Por ĝui ĉiujn rajtojn oni bezonas la identigilon de produktanto, liverita de la respektiva
Sindikato, sur kiu devas ekzemple aperi numeron da parencoj, la laboratajn tagojn
kaj labordaŭrojn kaj la bezonajn datumojn por la konsumo. Nur estas sendevigitaj
de ĉi tiu kondiĉo la infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj.
La identigilo de produktanto havigas ĉiujn rajtojn:

1. Konsumi, laŭ porciumo aŭ lia bezono, ĉiujn produktojn disdonitaj en la loĝloko.
2. Fruktuze posedi indan domon, nemalhaveblajn meblojn, kortobirdojn en la
antaŭurbo aŭ parcelon de legomĝardeno aŭ ĝardeno, se la kolektivo tiel ĝin
interkonsentas.
3. Uzi la publikajn servojn.
4. Partopreni en la voĉdonaj decidoj de la fabriko aŭ ateliero aŭ laborloko, de la
Sekcio, de la Sindikato kaj de la urba Federacio.

La urba Federacio celos sufiĉi al si por kontentigi la bezonojn de la loĝloko kaj disvolvi
sian specifan industrion, tiu por kiu ĝi estas plej bone preparita aŭ tiu pli ne-
cesa por la tutlandaj bezonoj.
Dum la ĝenerala Asembleo oni disdonos la laborforton inter la diversaj Sindikatoj
kaj ĉi tiuj ĝin disdonos inter siaj sekcioj kaj ĉi tiuj en la laborinstitucioj, ĉiam klopodante
eviti la senlaborecon kaj pliigi la labordaŭron de ĉiutaga produktado por la
deĵoro de laboristoj en industrio, aŭ malpliigi laŭ la taŭga proporcio la numeron da
horoj de la labordaŭro de la laboristo.
Ĉiuj iniciatoj, kiuj ne estas simple ekonomiaj devas laŭvole dependi de la aparta iniciato
de individuoj aŭ grupoj.
Ĉiu Sindikato devas klopodi efektivigi la iniciatojn, kiuj favoras ĉies profiton, speciale
tiuj, kiuj celas la defendon de la sano de la produktanto kaj agrabligi la laboron.

Ordigo de la ĝenerala ekonomio

La ekonomia trudado devigas la individuon kunlabori en la ekonomia vivo de la loĝloko.
La sama ekonomia trudado devas efiki sur ĉiuj kolektivoj, devigante ilin kunlabori
en la tutlanda ekonomio. Sed ĉi tiu ne devas dependi de centra Konsilantaro
nek supera Komitato, ĝermoj de aŭtoritatismo kaj fontoj de diktatoreco kaj nestoj
de burokratuloj. Ni diris, ke ni ne bezonas arĥitekton nek ordigan povon fremda al
la reciproka interkonsento inter la loĝlokoj. Kiam ĉiuj loĝlokoj (urboj, vilaĝoj kaj vilaĝetoj)
ordigos sian internan vivon, la tutlanda organizo estos perfekta. Kaj same ni
povas diri pri la loĝlokoj. Kiam estos sekurigita la kontentiĝon de la necesoj de ĉiuj
individuoj konsistigantaj ilin, la ekonomia vivo de la Municipo aŭ de la Federacio
ankaŭ estos perfekta.

En Biologio, por ke organismo ĝuu taŭgan internan funkciadon aŭ normalecon, necesas,
ke ĉiu el ĝiaj ĉeloj plenumas sian rolon kaj por ĉi tio nur necesas tio: sekurigi
la sangan akvumon kaj la nervan rilaton. Same ni povas diri pri lando. La tutlanda
vivo estas sekurigita kaj normaligita, tuj kiam ĉiu loĝloko plenumas sian rolon, havante
sekurigita la sangan akvumon, kiu portas tion, kion oni malhavas kaj forigas
tion, kio malutilas, tio estas, la transporto, kaj kiu rilatigas iujn loĝlokojn kun aliaj
por konigi al ili iliajn reciprokajn bezonojn kaj eblojn pere de la komunikoj.
Kaj ĉi tie aperas la rolo de la Tutlandaj Federacioj pri Industrio, taŭgaj institucioj
por la strukturigo de kolektivigitaj servoj, kiuj devas esti submetitaj al tutlanda plano,
kiel komunikoj (poŝtoj, telefono, telegrafo) kaj transportoj (fervojoj, ŝipoj, ŝoseoj
kaj aviadiloj).

Super la loka organizo devas ekzisti nenia superstrukturo, escepte tiuj kun speciala
funkcio, kiu ne povas plenumiĝi surloke. La kongresoj estas la ununuraj, kiuj interpretas
la tutlandan volon kaj plenumas cirkonstance kaj provizore la suverenecon,
kiun al ili donas la voĉdonadaj interkonsentoj de la asembleoj.
Krom la Tutlandaj Federacioj pri Transportoj kaj pri Komunikoj, povas ekzisti Regionaj
aŭ Distriktaj Federacioj, kiel la hidrografiaj, la priarbaraj aŭ tiuj pri elektra
energio.

Ĉi tiuj Tutlandaj Federacioj komunigos la vojojn, ŝoseretojn, konstruaĵojn, maŝinojn,
aparatojn kaj atelierojn, kaj libere proponos siajn servojn al la loĝlokoj aŭ la
individuoj, kiuj kunlaboras per sia propra penado kun la tutlanda ekonomio: propo-
nante siajn troajn varojn aŭ produktaĵojn; akceptante superprodukti tion, kion la
tutlandaj bezonoj postulas kaj ili kapablas produkti; kaj kontribuante per sia persona
penado al la laboroj, kiujn ĉi tiuj servoj bezonas.
Estas tasko de la Tutlandaj Federacioj pri komuniko kaj transporto rilatigi iujn loĝlokojn
kun aliaj, pliigante la transporton inter la produktantaj kaj la konsumantaj
regionoj, kaj donante preferon al la difektemaj varoj, kiujn oni devas rapide konsumi,
kiel la fiŝon, lakton, fruktojn kaj karnon.
De la bona organizo de la transportoj dependas sekurigi la provizadon de la mizeraj
loĝlokoj kaj la malobstrukcon de la superproduktantaj.

Nek sola cerbo nek oficejo el cerboj povas fari ĉi tiun ordigon. La individuoj komprenas
sin kunvenante kaj la loĝlokoj rilatiĝante. Adreslibro, kun la propra produktado
el ĉiu loĝloko, permesos faciligi la provizadojn, informante pri tio, kion oni povas
peti kaj proponi al loĝloko.

La bezono devigu al la individuoj kunigi siajn penadojn por kontribui al la ekonomia
vivo de la loĝloko. La bezono ankaŭ pelu al la kolektivoj kunigi siajn agadojn
laŭ tutlanda interŝanĝo kaj la cirkulada sistemo (transportoj) kaj la nervoza sistemo
(komunikoj) plenumu sian rolon en la starigo de la interlokaj rilatoj.
Nek la ordigo de la ekonomio, nek la libereco de la individuo postulas pli komplikaĵoj.

Fino

La Liberecena Komunismo estas malfermita fluejo por ke la socio spontanee kaj libere
organiziĝu kaj la socia evoluado plenumiĝu sen artifikaj devioj.
Estas la plej racia solvo de la ekonomia problemo, ĉar ĝi respondas al justa disdono
de la produktado kaj de la bezonata laboro por atingi ĝin. Neniu devas eviti ĉi tiun
bezonon kunlabori per sia penado al la produktado, ĉar estas la propra Naturo, kiu
al ni altrudas ĉi tiun malmolan laborleĝon, en la klimatoj, kie la nutraĵo ne spontanee
produktiĝas.

La ekonomia trudado estas la socia ligilo. Sed ankaŭ estas kaj devas esti la ununura
trudado, kiun la kolektivo devas plenumi sur la individuo. Ĉiuj aliaj aktivecoj, kulturaj,
artaj, sciencaj, devas esti ekster la kontrolo de la kolektivoj kaj en manoj de la
grupiĝoj, kiuj sentas strebon por iliaj kultivado kaj stimulado.

Kiel la labordaŭro de deviga laboro ne elĉerpus, kiel ne ĝin elĉerpas nuntempe, la laborkapablon
de la individuo, ekster de la kontrolita produktado ekzistus alia, libera
kaj spontanea, frukto el la ŝatokupo, el la entuziasmo, kaj kiu trovus en si mem kontentigon
kaj rekompencon. En ĉi tiu produktado batas la ĝermon de alia socio, kiu la
anarkiismo ekzaltas kaj propagas, kaj, ĵus kiam ĝi kontentigos la bezonojn de la Socio,
ĝi faros nenecesa la ekonomian kuratorecon de la organizoj sur la individuoj.
Oni al ni faras mil sedojn, tiom malplenaj de enhavo, ke ili ne meritas esti refutitaj.
Iu, tre ripetita, estas tiu pri la pigrulo. La pigrulo estas natura frukto el tre superabundaj
klimatoj, kie la Naturo pravigas la mallaboremon, farante pigra la individuon.
Ni rekonas la rajton esti pigrulo ĉiam, kiam kiu volas uzi tiun rajton konsentas
pasigi la vivon sen la helpo de la aliuloj. Ni vivas en Socio en kiu la pigrulo kaj la
nekompetentulo, la kontraŭsociulo estas la tipoj, kiuj prosperas kaj ĝuas la abundon,
la povon kaj la honorojn. Se ili rezignas ĉion ĉi, ne estos problemo por konservi
ilin, por elmontri ilin en la muzeoj aŭ la salonoj de spektakloj, samkiel oni nuntempe
elmontras la fosiliajn bestojn.

AttachmentSize
PUENTE La anarkia komunismo.pdf3.1 MB

Posted By

Reddebrek
Nov 16 2016 19:24

Share

Attached files