La Antaŭvenantoj de Anarkiismo de E. Armand

Mallonga broŝuro de Emile Armand pri la antaŭuloj de Anarkiismo

Submitted by Reddebrek on January 19, 2021

Mi transskribis ĉi tiun mallongan broŝuron de la franca anarkiisto Emile Armand. Mi esperas traduki ĝin al la angla ĉar mi rimarkis trovi anglan version interrete

Reddebrek

E. Armand

La Antaŭvenantoj

de

Anarkiismo

Esperantigis: D.C.

SAT-Broŝurservo

F 47340 Laroque

1989*4 FF


Antikveco

Ni ne scias ekzakte – kaj kiuj dokumentoj povus nin informi? - kiam komenciĝis la registara aŭ ŝtata aŭtoritato. Oni atribuis multajn kialojn al la establado de la aŭtoritato. Tial ke la homoj formis ĉiam pli multnombrajn grupojn, ĉu pruviĝis necese konfidi la aferadministradon kaj la solvon de la kontestoj al la plej inteligentaj aŭ la plej timataj: sorĉistoj kaj pastroj? Tial ke la primitivaj grupoj ĝenerale montriĝis malamikaj unuj kontraŭ la aliaj, ĉu trudiĝis la neceso centralizi la medio-defendon inter la manoj de pluraj aŭ de unu sola elektita inter la militistoj (la militistinoj) plej kuraĝaj aŭ plej bravaj? Iel ajn estu, ŝajnas ke aŭtoritato ekzistis antaŭ la individua proprieto. Aŭtoritato evidente regis, dum la bienoj, la objektoj kaj, en iuj kazoj, la infanoj kaj la virinoj estis posedaĵo de la socia organizo. La reĝimo de la individua proprieto – t.e. la ebleco por membro de la kolektivo: 1-e akapari pli da grundo ol necese por sin vivtenikun sia familio: 2-e ekspluatigi la pliaĵon pere de aliulo – nur rafinis, komplikis kaj igis pli tirana la aŭtoritaton ĉu teokratian ĉu esence militistan.

Ĉu la primitivuloj ribelis kontraŭ la aŭtoritato eĉ rudimenta, kiu servis en la primitivaj grupoj? Ĉu estis obĵetantoj, malobeantoj en tiuj tempoj, kiam la klimataj fenomenoj estis atribuataj al superaj potencoj jen bonaj jen malfavoraj, kiamoni rilatigis la homokreadon al supernaturo ento? Iuj mitoj montras, ke la homo ne ĉiam bonvole akceptis esti ludilo en la mano de la dieco kaj sklavo de ties reprezentantoj, ekzemple la mito pri Satano kaj Prometeo, ribelaj anĝeloj kaj titanoj. Eĉ pli malfrue, kiam la registara kaj eklezia aŭtoritato estis firme starigita, okazis manifestacioj kiuj, kvankam restantaj en paca kadro, tamen atestis pri ribelemo. Oni povas klasifiki sub tiu ŝildo la satirajn scenojn kaj komediojn, la romanajn saturnaliojn, la kristanan karnavalon, ktp. Multaj fabeloj cirkulis inter la popolo, kiu ilin aŭdis ĉiam kun ĝojo iafoje infaneca, en kiu la temo estis la sama: la venko de la malfortulo, de la subpremato, de la malriĉulo super la tirano aŭ la riĉulo.

La greka antiveco, kun Gorgio neanta Ĉiujn dogmismojn; kun Aristipo, fondinto de la hedonisma skolo, por kiu ne estas alia bono ol la plezuro, la tuja aktuala plezuro, kio ajn estu ties origino; kun la cinikuloj (Antisteno Diogeno kaj Krateso); kun la stoikuloj (Zenono, Krizipo kaj ties sekvantoj), la greka antikveco naskis homojn kritikantajn, poste neantajn la ricevitajn valorojn.

Ekde la negado de la valoroj de la helena kulturo, la cinikuloj atingis al la negado de ties institucioj: geedzeco, patrio, proprieto, ŝtato. Malantaŭ la barelo kaj la lanterno de Diogeno, kuŝis io alia ol moko kaj spritvortoj. Sendube Diogeno traboris per siaj pikaj sarkasmoj la plej potencajn kaj la plej timatajn inter tiuj, kiuj elŝiris unuj el la aliaj la restaĵojn de la agonianta Ateno. Sendube Platono, skandalite de la ultrapopulara formo de lieaj predikoj, lin nomis “iu delira Sokrato”; sed rigardante la manlaboron egala al la intelektlaboro, proklamante sin mondcivitanoj, konsiderante la generalojn kiel “azenkondukistojn”, igante ridindaj la popularojn superstiĉojn kaj eĉ la demonon de Sokrato, reduktante la vivobjekton al ekzercado kaj disvolvado de la morala persono, la cinikuloj povis sin pretendi, kiel sia mastro, animkuracistoj, herolodoj de libereco kaj vereco. Laŭ socia vidpunkto la cinikuloj estis komunecanoj, kaj tiu ilia principo ampleksis ne nur la aĵojn, sed ankaŭ la personojn, koncepto kara al diversaj filozofoj de la antikveco.

Oni riproĉis al la cinikuloj, kaj aparte al Diogeno, esti orgojlaj pro sia izoleco, poxi kiel modeloj, kaj troigi en sia vivmaniero, kiu estis kvazaŭa negado de ĉia organizita socio. Diogeno jam antaŭe respondis: “Mi estas sama, kiel la korestroj, kiuj forcas la tonon por tiun alprenigi de la lernantoj.”

La unua instruo de Zenono, tiu de la “Stoa”, multe similis la instruon de la cinikuloj. Zenono, en sia “traktaĵo pri la Respubliko” forpuŝis la morojn,la leĝojnm la sciencojn, la artojn,samtampe postulante, kiel Platono, la komunecon de la bienoj. La fundo de la soika sistemo estas, ke la bonode l’ homo estas la libereco, kaj ke la liberecon oni konkeras nur per la libereco. Saĝulo estas sinonimo de libera homo: li ŝuldas sian bonon nur al si mem kaj dependas nur de si. Ŝirmita de la sortobatoj, en ĉio sensenta, sin reganta, bezonante nur sin mem, li trovas en si senlimajn serenecon, liberecon, feliĉon. Li ne plu estas homo. Li estas dio kaj pli ol dio, ĉar la feliĉo de la saĝulo estas privilegio de ties naturo, dum la feliĉo de la saĝulo estas konkero de sia libereco! Zenono logike neis la ĉiopovecon, la kuratorecon de la ŝtato: la homo estu leĝo al si mem, kaj la individua harmonio nakiĝu el la harmonio kolektiva. Hedonismo, Cinikismo kaj stoikismo starigis le “naturan rajton” por la individuo disponi pri si kontraŭ la “artefarita rajto”, kiu faras el li instrumenton inter la manoj de la ŝtato. Zenono uzis tiun teorion por kontraŭbatali, kiel jam faris la cinikuloj, la troan naciismon de la Grekoj kaj por allasi socian instinkton, naturan instinkton instigantan la homon asociiĝi al aliaj homoj. Oni povas konsideri la cinikulojn kaj stoikistojn kiel la unuajn internacisstojn.

Mezepoko

Tiu ideo pri “natura rajto”, “natura leĝo”, “natura religio”, estisalprenita depluraj filozofoj. Cetere la triumfo de l’ kristanismo ne estas tiel kompleta, kiel asertas ties incensiloportistoj. Multajherezuloj tiam stariĝas kaj eĉ, pro singardo, sin kovras pper la religia masko kaj trompkaŝas sian propagandon sub religia ŝelo.

Jen por ekzemplo la gnostikisto Karpokrateso de Aleksandrio, fondinto se la sekto de la Karpokratesanoj, kies filo Epifaneso kunigis la tutan doktrinon en sia verko “Peri Dikaois Ines” (Pri Juesteco). Laŭ li, la dia justeco en la komuneco ekzistas en la egaleco (Koinonia met’ Isotetos). Kiel la suno estas mexurita al neniu, same estu pri ĉiuj aĵoj, ĉiuj ĝuoj. Se Dio donis al ni la deziron, tio estas por ke ni ĝin kontentigu, ne por ĝin restrikti; same, la aliaj vivantaĵoj ne bremsas sian apetiton.

La Karpokratesanoj estis inter la unuaj, kiuj agnoskis ĉies rajton super ĉiuj aĵoj, ĝis ties ekstremaj konsekvencoj, kaj provis ĝin praktiki. Ili estis laŭŝajne ekstermitaj. Tamen, surskriboj indikas ke, ankoraŭ en la VI-a jarcento, karpokratesaj tendencoj plu ekzistis en Cirenio, en Norda Afriko.

Ekstermitaj aŭ ne, la Karpokratesanoj havis sekvantojn. Ni ne scias, ĉu la inicitoj de la sektoj adoptintaj iliajn konceptojn aŭ similajn ideojn forĵetis, interne de siaj rupoj, ĉian aŭtoritaton, ĉu ili ne estis “organizitaj” laŭ nuntempa stilo. Sed certe estas, ke la politika reĝimo reganta havis en ili nerepacigeblajn kontraŭulojn. Ekzistis internacioj el sekretaj societoj interrilataj, kies membroj, voĵante, estis frate akceptataj de la respondaj asocioj. Oni instruadis sekrete, kaj la multaj procesoj kontraŭ tiuj, kiuj estis malkovritaj kaj viktimiĝis de sia propagando, tion sufiĉe demonstras. Tre bedaŭrinde, iliaj veraj opinioj estas de ni nekonataj. Oni parolas nur pri iliaj krimoj (?) axu iliaj dekliniĝoj (?).

En la sinodo de Orleano (1022) dek unu kataristoj (Albigensoj) estas bruligitaj, ĉar akuzitaj praktiki la liberan amon. En 1030, en Montforto apud Torino, herezuloj estas akuzitaj, ke ili sin deklaris kontraŭ la religiaj ceremonioj kaj ritoj, ankaŭ kontraŭ la geedzeco, la murdo al animalok, kaj favoraj al la komuneco de la bienoj. En 1052 en Goslar, ioma nombro de la herezuloj estis bruligitaj pro tio, ke ili sin deklaris kontraŭ la ekmortigo de ĉia vivantaĵo, t.e. kontraŭ la milito, la murdo kaj la ekmortigo de la bestoj. En 1213, Vaŭdanoj estis bruligitaj en Strasburgo pro tio, ke ili predikis liberan amon kaj komunecon de la bienoj. Temis ne pri “kleruloj”, sed pri simplaj metiistoj: teksistoj, ŝuistoj, masonistoj, lignaĵistoj, ktp…

Sin apogante sur peco de la epistolo de Sankta Paŭlo al la Galatoj: “Se vi estas kondukataj de la spirito, vi ne plu estas sub la leĝo”, multaj sektanoj lokis la homon la personecon super la leĝo. Viroj kaj virinoj alprenis vidpunkton sufiĉe similan al tiu de la Karpokratesanoj kaj finatingis, en praktiko, al speco de libereca komunismo, kiun ili travivis, kiel ili povis, en specoj de kolonioj pli malpli okultaj kaj sub la minaco de senkompata subpremo. Amaŭro aŭ Amairiko el Bene apud Chartres instruis tiujn ideojn en Sorbono en la XII-a jarcento. Li havis disĉipolojn pli energiajn ol li, inter kiuj Ortliebo-n el Strasburgo; tiuj konigis lian doktrinon anarki-panteisman en Germanio,kie ili trovis entuziasmajn kaj konvinkitajn partizanojn sub la nomo “Bruder und Schwestern des freien Geistes” (Fratoj kaj Fratinoj de la libera spirito), kiujn Max Beer, en sia “Historio de Socialismo”, konsideras kiel anarki-indivuistojn, sin tenantajn ekstere de la socio, de ties leĝoj, moroj kaj kutimoj, kaj kiujn kompense, la organizita socio senkompate kontraŭbatalis.

Iom imagu! Por Amalriko el Bene kaj sekvantoj, Dio troviĝis en Jesuo samkiel en la paganaj pensuloj kaj poetoj li parolis per la buŝo de Ovidio, samkiel per tiu de Sankta Aŭgusteno. Tiaj homoj ne indis vivi!

En la herezoj endas distingi inter la panteismo-anarkismo Amalrika, kies anoj sin konsideris eroj de la Sanktaa Spirito, forĵetante ĉian asketismon, ĉian moralan trudon, situante por tiel diri trans bono kaj malbono,- kaj la heredantoj de la maniĥeana agnostikismo kiel la Albigensoj, asketoj, kies aspiroj celis venkon suprer la materio. Sed ne ĉiam estas facile vidi la ekzaktan limon inter ili. La katolika historiisto Doellinger, kiu studis la historion de ĉiuj ĉi sektoj, ne hezitis diri ke,se ili estus venkintaj (temis precipe pri la Vaŭdanoj kaj Albigensoj), rezultus de tio ĝenerala renverso kaj kompleta reveno al la paganaj barbareco kaj sendisciplino.

Al la unua grupo panteista-anarkiista ni religas la antverpenan herezon de “Tanchelin”, tiun de la “Kloeffers” de Flandrio, de la pikardoj aŭ Adamuloj (radiantaj ĝis Bohemio), de la “loistoj” ankaŭ antverpenaj; ĉie starigas homoj aŭ asocioj, kiuj volas reagi kontraŭ la superrega sistemo, reprezentita precipe de la katolikismo, kies altranguloj havis skandalan konduton, plutenis la prostituadon, regis bordelojn kaj ludodomojn, estis armitaj kaj batalis kiel profesiaj militistoj.

Mi absolute samopinias kiel Max Nettlau, laŭ kiu, en la lastaj jaroj de la Mezepoko, Sudfrancio, Albigenslando, parto de Germanio ĝis Bohemio, la regionoj trafluataj de la malsupra Rejno ĝis Nederlando kaj en Flandrio, iuj partoj de Anglio kaj Italio, fine Katalunio, konsistigis elektan terenon por la sektoj, kiuj atakis la geedzecon, la familion, la proprieton kaj altiris al si senkompaton subpremon.

Ne nur en Eŭropo disvolviĝis anti-aŭtoritataj movadoj. En la historio de Armenio, de Tschamtschiang (Venecio 1795), temas pri iu persa herezulo kun nomo Mdusik, kiu neis “ĉian leĝon kaj ĉian aŭtoritaton”… La Literatura Suplemento de la “Novaj Tempoj (Temps Nouveaux, Paris, Vol.II, p.556-7) enhavas artikolon titolitan “Unu antaŭvenanto anarkiista”, en kiu la turka D-ro Abdullah Djevdet prezentas sirian poeton de la XV-a jarcento: Ebr-Ala-el Muarri.

Renesanco

Aliras ni la Renesancon; ne eblas nei, ke la katolikoj helpataj de la sekulara ŝtato, neniigis kaj reduktis al senpoveco la panteistajn-anarkiistajn herezulojn. La protestantoj ne sin montris indulgaj al la anabaptistoj, speco de aŭtoritataj komunistoj sin apogantaj sur la Malnova Testamento. La diktaturo de Jan de Leyde en Munster fulmrapide pasis. La malnova mondo devis klini la kapon sub la ĉiopoveco de la ŝtato pli forte servata kaj centralizita ol en la Mezepoko. La malkovoro de Amariko tamen flamigis la spiriton de la pensuloj kaj originaluloj, kies mensostato ne estis dispremita sub la laminatilo de la politika organizado. Oni parolis pri feliĉaj insuloj, pri Eldoradoj, Arkaidoj. En sia “Kosmographey” (1544) Sebastian Munster priskribis la loĝantojn de la “novaj insuloj”, “kie oni vivas libera je ĉia aŭtoritato, kie oni konas nek la juston nek la maljuston, kie oni ne punas la misfarulojn, kie la gepatroj ne superregas siajn infanojn. Nenia leĝo, liberecode la seksaj rilatoj. Neniu spuro de iu Dio, nek de iu bapto, nek de iu kulto.” Al tiuj aspiroj de libereo oni eble ligu la aperon de la Framasonismo kaj de la diferencaj ordenoj el iluminitoj. Unu el la plej brilaj genioj de la Renesanco, Francisko Rabelezo kun sia Abateje de Theleme (Gargantuo I. 52/57) povas esti egale konsiderata kiel unu el la antaŭvenantoj de anarkiismo. Elizeo Reclus lin proklamis “nia granda praulo”. Certe en la priskribo de tiu libreca medio, li neglektis la ekonomian flankan kaj li inklinis al sia jarcento pli ol li imagis mem. Certe, sian rafinitan biendomon li pentris kun la sama spirito, kiel Tomaso More, en sia “Utopio”, sian idealigitan Anglion, kaj kiel Companella, en sia “Civito de l’Suno”, sian italan kaj teokratian respublikon, aŭ kiel la aŭtoro de “Reĝlando de Antangil” (la unua franca utopio, 1516)sian protestanton konstitucian monarkion. Tio ne malhelpas, ke plaĉis al Rabelezo, en la Abatejo de Theleme, pentri vivon senaŭtoritatan. Oni memoras, ke Gargantuo ne volis konstrui “muregojn ĉe la ĉirkaŭo”. “Eĉ, kaj ne sen kaŭzo, aprobis la monako, kie muro estas antaŭ kaj malantaŭ, estas multe da murmuro, envio kaj muta konspiro”… La du seksoj ne sin tenis senmove kaj senparole… “tielasimpatio estis inter viroj kaj virinoj, ke ĉiutage ili estis vestitaj per simila ornamaĵo…”

“Ilia tuta vivo estis okupitane per leĝoj, stautoj aŭ reguloj, sed laŭ ilia bonvolo aŭlibera arbitro; ili ellitiĝis, kiam plaĉis al ili;ili trinkas, manĝis, laboris, dormis, kiam ili sentis por tio deziron. Neniu ili vekis, neniu perforte devigis ilin trinki, manĝi, aŭ fari ion ajn. Tiel establis la aferon Gargantuo. Kaj ili regulo estis nur tiu klaŭzo: “faru kion ci volas”, ĉar liberaj homoj, bone naskitaj, bone instruitaj, konversaciante kun hontestaj kompanoj, nature havas instinkton kaj pikilon, kiuj puŝas ilin al virtaj faroj, kaj fortiras de malvirto, kiun ili nomis honoro. Tiuj, kiam pro triviala regateco kaj trudado, estas deprimitaj kaj submetitaj, deturnas la noblan inklinon per kiu ili sincere emis al virtoj, demetiskaj forĵetis tiun servutecan jugon: ĉar ni ĉiam entreprenas malpermesitajn aferojn, kaj avidas tion, kio estas al ni rifuzita… Per tiu libereco, ilieniĝis en laŭdindan konkuremon por fari ĉion, kio plaĉis al unua solo. Se iu diris: “Ni trinku”, ĉiuj trinkis, se diris: “Ni ludu”, ĉiuj ludis. Se diris: “Ni iru al kampaj petoloj”, ĉiuj tien iris…”

Rabelezo estis pliverdire utopiano. Alia antaŭanto – kaj fama – de anarkio estas nekontraŭdireble La Boetie (La Boesi) en sia “Kontraŭ unu” aŭ “Pri memvola servuto” (1577), kies ĉefa ideo estas la rifuzo kontraŭmetenda al la servo l’ tirano, kies potenco fontas el la memvola servuto de la homoj. “Eligante el eta fajrero, la fajro altiĝas kaj des pli vigliĝas, ju pli ĝi trovas lignon. Por estingi ĝin, ne necesas ĵeti akvon, sufiĉas, ke oni ne plu metu lignon: tiam, disponante nenion konsumotan, ĝi konsumiĝas, perdas sian tutan viglecon kaj ne plu estas fajro. Same pri la tiranoj: ju pli oni donas kaj servas al ili, des pli ili gajnas novajn forotjn por ĉion neniigi kaj detrui. Male, se oni nenion donas al ili, se oni ne obeas ilin, sen bato, sen batalo, ili restas nudaj kaj venkitaj, kaj neniiĝas; samkiel radiko, kiu sen suko, sen nutraĵo, sekiĝas kaj mortas.” “Firme decidu ne plu servuti, kaj jen vi liberaj.”

La Boesi ne rekomendas socian organizadon difinitan. Tamen li parolas pri la naturo, kiu faris ĉiujn homojn samformer kaj laŭsajne sammuldile… “ĝi ne sendis tien la plej fortajn nek la plej prudentajn kiel armitajn rabistojn en arbaron por malmilde trakti la malfortulojn. Prefere kredu, ke, atribuante pli al unuj, malpli al aliaj, ĝi celis instigi al frata amo inter unuj helpokapablaj kaj aliaj helpobezonantoj. Se do tiu bona patrino donis al ni ĉiuj la tutan tergloban kiel loĝejon,loĝigis nin ĉiujn en iel sama domo, kreis nin ĉiujn el sama pasto por ke ĉiu povu sin rigardi, preskaŭ rekoni en la alia kvazaŭ en spegulo; - se ĝi donis al ni ĉiuj komune tiun altvaloraĵon, la voĉon, la parolkapablon, por ke ni pli interrilatu kaj interfratiĝu, por ke la reciproka eldirado de niaj pensoj konduku al komuna volo; - se ĝi ĉiel strebadis tiel forte streĉi la kunligon de nia socio kaj alianco; - se ĝi ĉiel evidentigis sian volon fari nin ĉiujn ne ligitaj, sed unu; - ni ne dubu, ke ni estas nature liberaj, ĉar ni estas kunuloj; kiu do povus imagi, ke Naturo, kuniginte nin ĉiujn, servutigu iun?” El tio oni povus dedukti tutan socian sistemon. (*)

(*) La citaĵoj de La Boesi estas sltirataj el la traduko de ROL (Memvola Servuto).

Modernaj Tempoj

La monarkio fariĝas pli kaj pli absoluta. Ludoviko la XIV-a reduktas la duonon de la “intelekto” al stato de servisteco, kaj devigas la alian duonon sin turni al la nederlandaj presejoj. En “La sopiroj de la sklaveca Francio, kiu aspiras al libereco” (1689-1690) kaj similaj verkoj aperintaj en Amsterdamo, oni trovas malmulte da anarkiismo. Oni devas atendi Dideroton por aŭdi tiun frazon, kiu sufiĉas por esprimi la tutan an-arkiismon: “Mi volas nek doni nek ricevi leĝojn.” En sia interparolo de patro kun siaj infanoj (Kompleta Verkaro, vol.V, p.301) li donis antaŭecon al la homo de l’naturo super la homo de l’leĝo, al la homa racio super tiu de la leĝdonanto. Ĉiuj memoras la frazon de la Marŝalino en “Interparolo de Filozofo kun la Marŝalino”: “La malbono estas tio, kio havas pli da domaĝoj ol da advantaĝoj; la bono, male, kio havas pli da advantaĝoj ol da domaĝoj.” Kaj la adiaŭoj de la maljunulo en la “Suplemento al la vojaĝo de Bougainville: “Vi estas du infanoj de l’naturo: kiun rajton ci havas super li, kiun li ne havus super ci?” - Stirner, pli poste, ne parolos pli ĝuste.

En la “Socialista Revuo” de Septembro 1888, Benoit Malon dediĉas dekon da paĝoj al Don Deschamps, benediktano de la XVIII-a jarcento, antaŭvenanto de la Hegelismo, Transformismo kaj anarkiisma komunismo.

Jen fine Sylvain Marechal, poeto, verkisto, bibliotekisto (1750-1803), kiu la unua ĝoje proklamis anarkiismajn ideojn, tamen makulitajn de arkadiismo: Sylvain Marechal estis poliverkisto, kiu traktis ĉiuspecajn studobjektojn: “Ŝafisto-poemoj-n” (1770) kaj “Anakreonaj-n kantoj-n” en 1779; li sukcesas aperigi pecojn el “Morala Poemo pri Dio”, “La Moderna Pibrac”, en 1781; en 1782 “La ora tempaĝo”, paŝtista fabelaro; en 1784 “Libro eskapinta el diluvo” aŭ “Psalmoj freŝdate malkovritaj”. En 1788, subbibliotekisto, ĉe la Mazarina Biblioteko, li publikigas sian “Almanako-n de la Honestuloj”, en kiu li anstataŭigis la nomojn de la sanktuloj per tiuj de famaj viroj kaj virinoj: li lokis Jesuon Kriston inter Epikuro kaj Ninon de Lencios. Tial, tiu almanako estis kondamnita al bruligo per la mano de la ekzekutisto, kaj ĝia aŭtoro en Sankta-Lazaro (*), kie li restadis kvar monatojn. En 1788 aperas liaj “Modernaj apologoj por la Kronprinco”. En ili troviĝas la historio de reĝo, kiu, sekve de kataklismo, resendas hejmen ĉiun el siaj submetitoj, ordonante ke, de nun, ĉiu familiestro estu reĝo en sia hejmo. En tiu verko restas formulita la principo pri “ĝenerala striko” kiel rimedo por starigi socion, en kiu la Tero estos komuna psedaĵo de ĉiuj siaj loĝantoj, kie regas “libereco, egaleco, paco kaj senpekeco”. En “La triumfanta tirano” li imagas popolon, kiu cedas la urbojn al la soldatobando kaj rifuĝas en la montaro kie, dividita en familiojn, ĝi vivos sen alia mastro ol la naturo, sen alia reĝo ol siaj patriarkoj, por ĉiam rezignante la restadon en la civitoj de ĝi koste konstruitaj, kies ĉiu ŝtono estis priverŝita de ĝiaj larmoj, kotorigita de ĝia sango. La soldatoj senditaj por rekonduki la homojn en ties domaregojn konvertiĝas al libereco, kaj restas kun tiuj, kiujn ili devis denove servutigi, resendas siajn uniformojn al la tirano, kiu mortas pro furiozo kaj malsato, vorante sin mem. Tio nekontraŭdireble estas rememoro de “Memvola Servuto”.

En 1790, li eldonas “Almanako-n de la honestaj virinoj” ornamitan per satira gravuraĵo pri la dukino de Polignac. Troigante la “Almanako-n de la honestuloj”, li anstataŭigas ĉiun sanktulon per konata virino. Tiuj famaj virinoj estas dividitaj en 12 klasojn laŭ sia “ĝenro” (1 klaso por 1 monato): Januaro, Lesbaninoj; Februaro, Traktistinoj, ktp… (…) Tiun tre raran broŝuron oni trovas nur en la infero de la Nacia Biblioteko.

------------------

* Prizono de Francio.

Sylvain Marechal nur kun rezervo akceptis la revolucion de 1789. La unua anarkiista franca gazeto “La homamanto” (1841) asertas, ke li diris ke, tiom longe dum ekzistos mastroj kaj sklavoj, malriĉuloj kaj riĉuloj, estos nek libereco nek egaleco.

Sylvain Marechal pluaperigas siajn verkojn: en 1791, “Damo Naturo antaŭ la Nacia Asembleo”; en la jaro II-a “La lasta juĝo de la reĝoj”; en 1794, “la festo de la racio”. Li kunlaboras en “Revolucioj de Parizo”, “La Amiko de la Revolucio”, “Bulteno de la Amikoj de Vero”. La hebertisto Chaumette, lia amiko, viktimiĝas de la Teroro, sed Sylvain Marechal eskapas al Robespierre; li same eskapos al la termidora reakcio kaj al la persekutoj de la Direktorio, kvankam li kunlaboris en la “Manifesto de la Egaluloj”, oni almenaŭ asertas tion.

Kiam finita la ŝtormego, Marechal reprenas la plumon. En 1798 aperas lia “Kulto kaj leĝoj de socio el homoj sen Dio”. En 1799, “La vojaĝoj de Pitagoro” en ses volumoj. En 1800, lia granda verko “Vortaro de la malnovaj kaj modernaj Ateistoj”, kies suplementon verkis astronomo Jerome Lalande. Fine, en 1807, “Pri la Virto”, postmorta verko, kiu estis eble presita, sed ne aperis, kaj kiun Lalande uzis por la dua suplemneto al la “Vortaro de la Ateistoj”. Cetere, Napoleono malpermesis al la fama astronomo pli lontempe pluskribi pri ateismo.

*
**

En Anglio, oni povas ĝis la grado konsideri Winstanley kaj ties nivelistojn kiel antaŭvenantojn de anarkiismo. John Lilburne, alia nivelisto, denuncis aŭtoritaton “sub ĉiuj ĝiaj formoj kaj aspektoj”; ne plu estis kalkuleblaj liaj kondamnoj al mmonpunoj kaj jaroj da prizono. Oni lin ekziliz en Nederlandon. Tri fojojn la juĝantaro lin absolvis, lastfoje en 1613 (li estis malobservinta la elpeljuĝon), Kromvelo lin plutenis en kaptiteco “por la bonode la lando”; en 1656 oni liberigis lin fariĝintan kvakeron, kio ne malhelpis, ke, en 1657, 39-jara, li mortis pro rapidevoluaftizo.

Ĉirkaŭ 1650< oni parolas pri Roger Williams, kiu debutis kiel guberniestro de la teritorio, kiu pli poste formis la Ŝtaton de Rod-Insulo (Usono), kaj precipe pri unu el liaj partizanoj, William Harris, kiu tindre parolis kontarŭ la senmoraleco de ĉiuj teraj povoj, kaj la krimo de ĉiuj punkorektoj. Ĉu temas pri mistika viziulo aŭ pri izolita anarkiisto? La unuaj kvakeroj estis ankaŭ firme kontraŭ-ŝtataj.

La Nederlando Peter Cornelius Hockboy (1658), la Anglo John Bellers (1695), la Skoto Robert Wallace (1761) sin deklaras por memvola kaj kooperanta socialismo. En siaj “Prospects” Robert Wallace konceptis homaron konsistanton el mutlaj aŭtonomaj distriktoj. La protesto kontraŭ la registaraj kaj austoritataj ekscesoj aperas en ĉiuspecaj pamfletoj kaj satiroj akregaj kaj malkaŝemaj, pri kiuj oni hodiaŭ ne plu havas ekzemplojn. Sufiĉas citi la nomojn de Thomas Hobbes, John Toland, John Wilkes, Swift, De Foe.

Ni parolu nun pri la Irlandano Edmond Burke kaj ties “Vindication of Natural Society” (1756) – pravigo de la natura socio – kies fundamenta ideo estas jena: ia ajn estu la formo de registaro, neniu estas pli bona ol alia. “La diversaj specoj de registaroj reciproke rivalas koncerne la absurdecon de iliaj konstitucioj kaj la subpremon, kiun ili suferigas al siaj regatoj… Eĉ la liberaj registaroj spertis pli da konfuzo kaj kulpis pli da nekontesteble tiranoj agoj ol la plej despotaj registaroj en la historio.” Edmond Burke ŝanĝis siajn dirojn. En siaj “Pripensoj” li stariĝis kontraŭ la franca Revolucio. Iu Usinanao, Paine, deputitio ĉe la Konvencio, respondis al li per “The Rights of Man” (1791-92) – la rajtoj de l’Homo. Ĉar li oponis al la ekzekuto de Ludoviko la XVI-a, li estis forĵetita en prizonon. Li malfacile eskapis la gilotinon. Li profitis sian restadon en karcero por verki “La prudenta Tempaĝo” – The Age of Reason(1795). “Je ĉiuj ŝtupoj la socio estas bonaĵo, sed eĉ sub sia plej bona aspekto, la registaro estas nur necesa malbono; sub sia plej malbona aspekto ĝi estas netolerebla malbono… La metio de registo ĉiam estis monopoligita de la plej nesciantaj kaj plej friponaj el la individuoj de la homaro.” En 1796, aperas en Oksfordo broŝuro titolita: “The inherent Evils of all State Government demonstrated” – “Demonstro de la malbonoj esence propraj al ĉia ŝtata registaro”, - atribuita al A.C. Cuddon, forte individuism-anarkiema, kiun Benj. R. Tucker reeidonis en 1885 en Bostono.

Sub influo de la Revolucio Kreiĝis en Londono grupo nomita “Pantisocracy”, impulista de juna poeto Southery, kiu pli poste laŭ ekzemple de Burke forneis siajn junecajn revojn. Laŭ Sylvain Marechal – parte konfirmita de Lordo Bajorono – tiu epikura grupo volis realigi la abatejon de Theleme, kaj komunigi inter siaj membroj ĉiujn aferojn, eĉ la seksajn ĝoujn. Ĉiam laŭ Marechal, la plej grandaj artistoj, la plej grandaj scenculoj, la plej famaj homoj en Anglio estis membroj de tiu grupo, kiu fine estis disigita per unu “Bill” de la Parlamento (“Vortaro de la Ateistoj”, ĉe la vorto: Theleme).

En siaj “Figuroj de Anglio” Manuel Devaldes prezentas “La Pantisokratio kiel projekton de kolonio establota en Usono inter la Ilinojsanoj, koloio bazata sur la ekonomia egaleco. Du horoj da ĉiutaga laboro devus sufiĉi por la natrado kaj vivteno de la kolonianoj. Laŭŝajne, sekve de la forlaso de Southey kaj la morto de du el la precipaj iniciatintoj, la “Pantisokratio” laŭdire mortis antaŭ ol naskiĝi.

En Germanio, Ŝillero verkis “La Rabistoj-n”, kies ĉefa rolulo, Karl Moor, stariĝis kontraŭ la konvencioj, kontraŭ la leĝo, kiu neniam kreis superan homon, dum la libereco generis kolosojn kaj supervalorajn homojn. Fichte diris ke, se la homaro estus morale perfekta, ĝi ne bezonus ŝtaton; Wilhelm de Humboldt, en 1792, defendis la tezon de la redukto de la ŝtato al ties minimuma funkcio; Alfieri en Italio verkis “Pri la Tiraneco”.

Ĉiuflanke, sub formo aŭ alia, la aŭtoritato estis senĉese atakata. Spinozo, Comeniusm Vico, Voltero, Lessing, Herder, Condorcet, estis liberecanoj laŭ iaj punktoj, iaj formoj de sia literatura aktiveco. Batalante kontraŭ la torturoj puntruditaj al la sorĉistoj, kontraŭ la severegaj punkorektadoj de la deliktoj, kontraŭ la sklaveco – por la liberigo de la virino – por alia edukado de la infano – kontraŭ la religia superstiĉo kaj por la materiismo: Spee, Thomasius, Beccaria, Sonnenfelds, John Howardm Clarkson, Mary Wollstonecraft, Rousseau, Restalozzi, La Mettrie, d’Holbach, subfosis la subtenilojn de la aŭtoritato. Necesus unu volumo por rememorigi la nomojn de tiuj, kiuj, iel aŭ aliel, kontribuis al ŝancelado de la fido al la Ŝtato kaj Eklezio.

Tial ni finos per William Godwin, kiun, pro lia “Enketo pri la politika justico kaj ties influo sur la virto kaj la feliĉo ĝenerale” (1793), ni konsideras kiel la unuan inda je la nomo doktrinulo pri anarkiismo. Estas ja vere, ke Godwin estas komunist-anarkiista, sed lia neado de la leĝo kaj ŝtato konvenvas al ĉiuj nuancoj de anarkiismo.

Comments