La Patriotismo

Ekstrakto de Miĥail Bakunin en la temo de patriatismo en milito. Teksto aperigita en la gazeto CNT (julio - 2014)

Submitted by Reddebrek on May 28, 2016

Ĉu homoj estas kondamnitaj, pro ilia naturo manĝegi unuj al aliajn por vivi, kiel faras la bestoj de la aliaj specioj? Ni bedaŭre trovis en la naskiĝejo de la homa civilizacio la hommanĝadon, samtempe kaj tuj la ekstermajn militojn, la militon de rasoj kaj popoloj; militojn de konkero, militojn de ekvilibro, politikajn militojn kaj religiajn militojn; militojn por la grandaj ideoj, kiel faras Francujo estrita de sia aktuala imperiestro, kaj patriotismajn militojn por la granda nacia unuiĝo, kiel kiujn pripensas, unuflanke, la ministro tutgermana de Berlino kaj, aliflanke, la tutslava caro de Sankt-Petersburgo.

Kaj en la fundo de ĉio ĉi tio, per ĉiuj hipokritaj frazoj uzataj por ŝajnigi homecon kaj rajton, kion ni trovas?

Ĉiam la sama ekonomia afero: la tendenco de la unuj vivi kaj prosperi koste de la aliaj.

Ĉio cetera estas kaptilo. La malkleruloj, la stultuloj lasas sin kapti en ĝin; sed la fortaj homoj estrantaj la destinojn de la Regnoj tre bone scias, ke en la fundo de ĉiuj militoj ne estas pli ol unu intereso: la rabado, la konkero de la riĉecoj de la aliulo kaj la alproprigo de la fremda laboro.

Tia estas la realo, samtempe kruela kaj brutala, kiun la dioj de ĉiuj religioj, la dioj de la bataloj, neniam lasis beni. Komencante per Jehovo, la Dio de la judoj, la Eterna Patro de Nia Sinjoro Jesuo-Kristo, kiu ordonis al sia elektita popolo mortigi ĉiujn loĝantojn de la promesita Tero, kaj finante per la katolika Dio, reprezentita de la papoj, kiuj rekompence de la mortigo de la paganoj, islamanoj kaj herezuloj, donacis la teron de tiuj malfeliĉuloj al ties sangomakulitaj mortigintoj. Al la viktimoj, la inferon; al la ekzekutistoj, ties restaĵojn, la havaĵojn de la tero.

Tiu estas, ne alia, la celo de la plej sanktaj militoj, de la religiaj militoj.

Estas evidente ke, almenaŭ ĝis nun, la homaro ne serĉis escepton el la ĝenerala leĝo de la besteco, kiu kondamnas ĉiujn vivantajn estaĵojn manĝegi unuj la aliajn por postvivi.

La socialismo, anstataŭigante la politikan, juran kaj dian justecon per la homa justeco, kaj la patriotismon per la universala solidaro de la homoj, kaj la ekonomian konkuradon per la internacia organizo de socio baziĝanta sur la laboro, estos la sola, kiu povos fini kun ĉi tiuj sovaĝaj elmontroj de la homa bruteco, kun la milito.

Sed, ĝis kiam ĝi triumfos en la mondo, ĉiuj burĝaj kongresoj por la paco kaj la libereco vane protestos, kaj ĉiuj Viktoro Hugo de la universo senutile prezidos ilin; la homoj daŭre manĝegos unuj al aliajn, kiel la sovaĝbestoj.

Estas tute pruvite, ke la homa historio, kiel tiu de ĉiuj aliaj bestaj specioj, komenciĝis per la milito.

Ĉi tiu milito, kiu nek havis nek havas plian celon ol konkeri la rimedojn de vivo, pasis tra malsamaj fazoj de disvolviĝo, paralelaj al la malsamaj fazoj de la civilizacio, tio estas, de la disvolviĝo de la necesoj de la homo kaj de la rimedoj por kontentigi ilin.

Tiel, ĉiomanĝa besto, la homo unue vivis, kiel ĉiuj aliaj bestoj, per fruktoj kaj plantoj, per ĉasado kaj fiŝkaptado. Sendube dum multaj jarcentoj, la homo ĉasis kaj fiŝkaptis tiel, kiel hodiaŭ ankoraŭ faras tion la bestoj, sen helpo de pliaj instrumentoj ol tiuj, kiujn la naturo donis al li.

La unuan fojon kiam li uzis la plej krudan armilon, el bastono aŭ ŝtono, pripensis, konsideris sin, nedubeble sen suspekti ĝin, kiel pensantan beston, kiel homon; ĉar la plej praa el la armiloj devante nepre adaptiĝi al celo, kiun la homo volas atingi, implicas iun kalkulon, kalkulo, kiu esence distingas la hom-beston de ĉiuj bestoj de la tero. Danke al tiu kapablo pripensi, pensi, elpensi, la homo perfektigis siajn armilojn, tre malrapide certe, tra multaj jarcentoj, kaj transformiĝis pro ĉi tio en ĉasisto aŭ kruelega armita besto.

Atingita ĉi tiu unua grado de civilizacio, la malgrandaj homaj grupoj nature havis pli da facilo por nutri sin mortigante la vivantajn estaĵojn, sen escepti la homojn, kiuj utilis, kiel ilia nutraĵo, ol la bestoj senigitaj de ĉi tiuj elementoj por ĉaso aŭ milito; kaj kiel la multobliĝo de ĉiuj bestaj specoj estas ĉiam laŭ rekta proporcio kun la rimedoj de vivtenado, estas evidente, ke la nombro da homoj devis kreski laŭ pli alta proporcio ol tiu de la bestoj de la aliaj specoj kaj, ke finfine devis alveni momento, kiam la nekultivita naturo ne povus jam sufiĉi por nutri ĉiujn.

Tradukita de Jesús González

Comments