Tian An Men: Sanga Nokto en Pekino

Dominique Bari, konstanta korespondantino de la franca ĵurnalo l’Humanité en Ĉinio, dum la movado de la placo Tian An Men, rememorigas la hororan nokton.

Submitted by Reddebrek on June 6, 2019

Bildo: Placo Tian An Men, Pekino, Ĉinio, majo 1989. Antaŭ konkero de la placo, la etoso estas optimisma inter studentoj kaj laboristoj, kiuj manifestacias kontraŭ koruptado kaj por pli da demokratio.
Dominique Bari, konstanta korespondantino de la franca ĵurnalo l’Humanité en Ĉinio, dum la movado de la placo Tian An Men, rememorigas la hororan nokton. Eltiraĵoj:

Ĉinio ne plu havas la saman vizaĝon. En daŭro de nokto, ĝia aspekto ŝanĝiĝis. Centoj da personoj estis mortigitaj kaj pluraj miloj vunditaj. Specialaj trupunuoj armitaj per tankoj, blenditaj ĉaroj kaj kirasaŭtoj alvenis tra okcidento, sabaton vespere, kaj atakis la baraĵojn kaj la homamason da loĝantoj, kiuj okupiĝis pri ili.
Vojkruciĝon post vojkruciĝo, viktimoj falis sur la straton. La trupunuoj malfermis sian vojon pafante, puŝpelante la baraĵojn aŭ celante la busojn per tankoj kaj blenditaj ĉaroj, kiuj ankaŭ dispremis homojn por atingi la enirejon de Zhongnanhai, sidejo de la Partio kaj de la registaro, iom antaŭ noktomeze.

La trupunuoj alvenis rande de la placo Tian An Men, kie kolektiĝis grandega homamaso, kiu atendis kviete. En malmulte da tempo, la paca movado sinkis en koŝmaron. Almenaŭ dudeko da ambulancoj iris kaj revenis senĉese, forkondukante vunditojn kaj mortintojn. Ankaŭ ŝarĝtriciklo iris al malsanulejoj ŝarĝitaj je viktimoj. Atestantoj vidis dekojn kaj dekojn da korpoj dispecigitaj, aŭ dispremitaj de la ĉar-raŭpoj.
«Ne pafu al la popolo, ne apartigu vin de ĝi», klamis la homoj al la soldatoj, rezistante per kanto de la Internacio, kaj kriante «Demokratio kaj libereco», «Vivu Ĉinio».

Dimanĉon matene, la urbo plenplenigas je kolero kaj indigno. Ĉie, ni aŭdas «Faŝistoj!». La vorto estas prononcata eĉ de membroj de la Ĉina komunisma partio, same kiel la aliaj. Laŭ kongruaj informoj, la militaj trupunuoj informitaj pri la eventoj rifuzis partopreni. Kelkaj rifuĝis en hutongoj aŭ ĉe loĝantoj.
Dimanĉon, miloj da Pekinanoj estas tie, fronte al la militistoj. Subite, potencaj mitraloj ekpafas. La homamaso fuĝas orienten. Dekoj da korpoj falas sur la straton, kaj estas forkondukitaj per ambulancoj. Je la 11a horo, la Pekinanoj revenis malgraŭ la danĝero, fronte al la soldatoj. Ĉi-foje, estas rekta pafaro da aŭtomataj armiloj. Denove korpoj kuŝas sur la strato, denove homa kolektiĝo reformiĝas fronte al la armiloj…
D. B.

El Neniam milito pri ni

Comments