HALTIGU LA BARBARECON !

During the pandemic two nurses in Ramdam hospital display an essential message. "We refuse to be enemies. For a just and lasting peace!"

Artikolo pri la Gaza-konflikto

Submitted by Reddebrek on December 2, 2023

HALTIGU LA BARBARECON !
Denove la milito ekflamas en la Palestina/Israela regiono.
Ĉi-foje la Hamaso prenis la iniciativon komenci la
barbarecon. Ĝi ne estas sola en tiu atako, ankaŭ sturmantoj
de la FPLP partoprenas la armitajn agojn. La bildoj estas
neelteneblaj: civiluloj murditaj sur la stratoj aŭ hejme,
ostaĝigoj.
Kvankam la israela registaro kondukas politikon
kvalifikitan apartismo, eĉ de la eks-direktoro de la israelaj
spionservoj Tamir Prado, tio tute ne pravigas plenkonsciajn
murdojn de civiluloj. Tio estas tiel kondamnindaj kiel
mortigo de palestinaj civiluloj fare de la israela armeo !
Sendube, la milita respondo de la israela registaro estos
same terura kaj blinda. Jam konstruaĵoj de Gazao estis
bombaditaj kaj elektro estas interrompita en la tuta teritorio.
Ni nur povas esprimi la plej grandajn timojn por la civilaj
loĝantoj, palestinaj kaj israelaj, ostaĝigitaj de la iliaj
respektivaj registaroj en tiu konflikto kaj tio, dum tiuj
loĝantoj manifestaciis de monatoj kontraŭ siaj propraj
registaroj kaj ties mortigaj politikoj: dum la lastaj semajnoj,
kaj precipe la pasintan 30an de julio, miloj da Palestinanoj
manifestaciis en Gazao kontraŭ la politiko de la Hamaso per
la slogano « ni volas vivi ».
Samtempe en Israelo, dekoj da miloj da israelanoj multfoje
surstratiĝis kontraŭ la politiko de la dekstra registaro, kiu ne
plu kapablis kontroli la manifestaciojn kaj direktiĝis al
kolapso.
La atako de la Hamaso do okazas, kiam – ambaŭflanke de
la muro de la honto – la loĝantoj komencis memorganiziĝi
kontraŭ siaj estroj.
La perforto senbridigita de tiu atako tute male unuigos la
loĝantaron ĉirkaŭ tiuj koruptitaj estroj, plifortigante la
naciismajn sentojn nutratajn per deziroj de reciproka venĝo.
En Gazao, la Hamaso alvokas la sakralan unuiĝon malantaŭ
sia flago. Jam Netanjahu anoncas registaron de nacia unuiĝo
; la miloj da rezervistaj soldatoj, kiuj strikis de semajnoj
anoncis interrompon de sia movado !
Tiu atako aliparte intervenas, dum la ĉefo de la Hamaso
renkontis la ajatolon Ali Khamenej en Teherano pasintan
junion, kaj ke Sauda Arabio – reĝimo malamegata de Irano
– interdiskutas kun Israelo por starigi oficialajn rilatojn. Jam
la Hizbulaho, terorisma marioneto de Irano, anoncis, ke « la
ofensivo de la Hamaso kontraŭ Israleo konsistigas mesaĝon
al tiuj, kiuj provas normaligi siajn rilatojn kun Israelo por
esprimi, ke la palestina lukto ne mortas ».

Post la israela loĝantaro, ja la loĝantaro de Gazao pagos la
prezon de tiuj sangoplenaj ludoj inter Ŝtatoj por certigi sian
potencon.
Unu plian fojon tiuj, kiuj decidas militojn ne estas tiuj, kiuj
mortas en ĝi…
Unu plian fojon, la civiluloj suferos, de Sderoto ĝis Gazao.
Ĉiuj ĉi ideologioj uzitaj de la potenco, nome naciismojn kaj
religiojn, estas la pilieroj de tiu mortiga logiko, kiu instigas
la homojn intermortigi sin por la plej granda profito de la
estroj de tiu mondo.
CNT-AIT
http://cnt-ait.info/2023/10/09/halte-a-la-barbarie/
dankon al nia amiko http://neniammilitointerni.over-blog.com pro la traduko

Comments