Antaŭparolo - Vladimir Varankin kaj lia libro

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019

Verkita en Esperanto, tiu libro la unuan fojon aperis en 1933 en Amsterdam en la eldonejo Ekrelo [1]. William Auld post pluraj jardekoj nomis ĝin «forgesita ĉefverko» kaj metis en la liston de 50 eminentaj verkoj, kreitaj en Esperanto dum 100 jaroj de ĝia ekzisto. Nuntempa leganto povis tralegi tiun libron nur post kiam ĝi aperis en 1977 en Kopenhago. «...pro politikaj cirkonstancoj..., — estas klarigate sur la kovrilo de la dua eldono, — la romano apenaŭ trovis la merititan eĥon». Temas pri la romano «Metropoliteno» de sovetia esperantisto Vladimir Varankin, kies nomo iĝis unu el la plej elstaraj en la sovetia Esperanto-movado de la 30-aj jaroj.

«Metropoliteno» estas la unuan fojon eldonata en USSR kaj la unuan fojon iĝos akirebla por la nuntempaj sovetiaj esperantistoj. Nun, kiam en USSR revenas el neekzisto dekoj de verkoj de la antaŭe malpermesitaj aŭtoroj, la romano de Varankin apenaŭ iĝos granda malkovro por niaj legantoj. Sed ĝia valoro estas en tio, ke ĝi portas veran guston de tiu postrevolucia epoko, pensmanieron de tiuj sovetiaj homoj, revantaj pri la tutmonda revolucio, kiuj daŭre mirigas nin per sia entuziasmo, per sia abnegacia patriotismo, internaciismo. Hodiaŭ ni, iu kun ironio, iu kun sarkasmo kaj iu eĉ kun plena refuto, rilatas al tiu tempo, kiu pulsas sur paĝoj de la romano. Eble, multaj ĝiaj paĝoj ŝajnos al vi naivaj, kaj kelkaj gramatikaj konstruoj kaj vortoj — arkaikiĝintaj. Ne senreviĝu! Ja tio estas atesto de la fakto, ke nia socio jam multon konceptis kaj rekonsideris, kaj de la fakto, ke ankaŭ Esperanto dum la pasintaj 60 jaroj faris konsiderindan vojon en sia evoluo. Ĝuste en tio estas la unikeco de «Metropoliteno», kiun oni povas prave nomi la unua romano, verkita de la sovetia aŭtoro en la internacia lingvo. «Kiel verkisto, — skribis W. Auld, — Varankin havas tre fortajn ecojn. Lia lingvaĵo estas esprimiva, ĉu temas pri konversacioj aŭ priskriboj. Lia priskriba talento estas bonega. Per elektado de la plej signifaj detaloj, kaj penikado de ili per frapanta vortelekto, li perfekte enscenigas kaj enetosigas nin. Kaj same tiel lerte kaj naturece li kreas la interparolojn, kun kio estas ankaŭ ligita alia kapablo de la aŭtoro: personecigi la rolantojn» [2].

Sur la paĝoj de «Metropoliteno» vi legos pri la eventoj, kiuj kaŭzis naskiĝon de naziismo en Germanio kaj uzurpon de potenco en USSR far la koterio de Stalin. Tiuj zigzagoj de la historio iĝis fatalaj por la eŭropa Esperanto-movado, kiu perdis centojn da siaj membroj. La naziisma reĝimo, veninta al potenco en Germanio en 1933, ekmalamegis la internacian lingvon. La propagando de Goebbels nomis ĝin la «lingvo de judoj kaj komunistoj», kaj la esperantistoj en Germanio kaj okupaciitaj de ĝi landoj estis ekstermataj kiel danĝerega malamiko de la tria regno.

En la kategorion de malamikoj dum la jaroj de amasaj reprezalioj, efektivigataj far la koterio de Stalin, trafis ankaŭ la sovetiaj esperantistoj. Esperanto estis proklamita kiel la «lingvo de cionistoj, kosmopolitoj kaj faŝistoj». Preskaŭ ĉiuj gvidantoj de la tiama Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU) estis arestitaj kaj reprezaliitaj. En prizonoj kaj koncentrejoj pereis dekoj da simplaj esperantistoj. La stampon de «malamikoj de la popolo» ricevis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ iliaj familianoj. Kiel «malamikaj kaj subfosaj» estis konsiderataj ankaŭ la libroj en Esperanto, por multaj jaroj trafintaj en specialajn librodeponejojn, kiujn administris la organizoj de ŝtata sekureco.

La malfavora fatalo ne lasis la reprezaliitajn sovetiajn esperantistojn ankaŭ post la morto de Stalin kaj ankaŭ post malstreĉiĝo dum la gvidado de Ĥruŝĉov. Tial, kiam en Kopenhago aperis la dua eldono de «Metropoliteno», nemultaj ekzempleroj de tiu libro, trafintaj en USSR, estis tuje kaŝitaj en specialaj deponejoj kaj iĝis neatingeblaj por la esperantistaj legantoj. Por la bibliotekaj burokratoj, reguligantaj gustojn de legantoj, sufiĉis du linioj el la noto pri la aŭtoro: «En 1937, dum la persekutoj kontraŭ la sovetiaj esperantistoj sub Stalin, li estis arestita. Li pereis en punlaborejo». Tiu ŝarĝo superpezis ĉion ceteran: «Profesie, li estis docento pri okcidenteŭropa historio, kaj direktoro de Moskva Pedagogia Instituto por fremdaj lingvoj. Li lernis Esperanton en 1919, iĝis en 1921 membro de la Centra Komitato de SEU kaj en 1929 ano de la Lingva Komitato. Varankin verkis krome i.a. la studon Teorio de Esperanto (Moskvo, 1929)».
Ŝajnas, ke neniu el burokratoj de la tempo de Breĵnev ekdeziris ekscii pri la kulpo de la aŭtoro de tiu libro. Ĝuste tio igis min ekagi.

Mi komencis serĉadon en bibliotekoj kaj arkivoj, sukcesis trovi parencojn de Varankin. Evidentiĝis, ke vivas ambaŭ liaj fratoj — Jurij (nask. en 1906) kaj Vjaĉeslav (nask. en 1914). Unu loĝas en Minsk, la alia — en Moskvo. La filino de Varankin Feina kun sia patrino, la unua edzino de Varankin, loĝas en Gorjkij. Vivas ankaŭ amikoj de lia juneco: Baĵenov Ivan Lvoviĉ (nask. en 1901), li ĝis nun estas aktiva esperantisto, gvidanto de la esperantista organizo en Gorjkij, Lovcova Tatjana Vasiljevna — sekretario de la klubo de SEU en Niĵnij Novgorod [3] dum la 20-aj jaroj. Poiome, poere mi sukcesis kolekti sufiĉe plenan bildon de la vivo kaj agado de Vladimir Varankin — nobla homo kaj talenta esperantisto.

Vladimir Valentinoviĉ Varankin naskiĝis la 12-an de novembro 1902 en la urbo Niĵnij Novgorod ĉe Volga en familio de oficisto. Lia patro — Valentin Egoroviĉ — antaŭ rekrutiĝo por la Ruĝa Armeo estis ĉefo de ŝparkasejo. La patrino de Vladimir estis hejmmastrino, poste laboris kiel bibliotekistino. La kvinpersona familio de Varankin loĝis en kvinĉambra loĝejo en la strato Dvorjanskaja, domo n-ro 27. Du ĉambrojn de tiu loĝejo poste okupis la kreita de Varankin Gubernia unuiĝo de junaj esperantistoj de Niĵnij Novgorod. Dum la lasta studjaro en la 1-a urba gimnazio en 1919 Varankin kun kelkaj kamaradoj studis Esperanton. Lia instruisto estis Serebrovskaja — fratino de la tiutempe konata esperantisto el Niĵnij Novgorod Serebrovskij. Tiel, ŝajne forpasema pasio de juneco, iĝis turno-punkta en la tuta lia sorto. Baldaŭ Vladimir kune kun siaj amikoj organizis en Niĵnij Novgorod rondeton de junaj esperantistoj (marte de 1920 ĝi situis en la strato Studenaja, 53), kaj poste — Gubernian unuiĝon de junaj esperantistoj. Dum malpli ol jaro de sia ekzistado la Unuiĝo sukcesis aranĝi kvin senpagajn kursojn de la lingvo Esperanto kaj ĉirkaŭpreni la tutan gubernion de Niĵnij Novgorod per la reto de ĉirkaŭ 40 Esperanto-ĉeloj. En kelkaj lokoj dank' al penoj de la lokaj esperantistoj la lingvo jam estis instruata en lernejoj. Probable, la rezultoj de la laboro de la Unuiĝo estus ankoraŭ pli grandaj, se ne flamus en Volgio la enlanda milito.

La ĉefa malfacilaĵo estis plena manko de monrimedoj, lernolibroj kaj Esperanto-literaturo. Ĉiuj provoj kontakti kun Moskva esperantista societo kaj ricevi de tie literaturon kaj helpon estis senrezultaj. Kaj tiam la 17-jara esperantisto Varankin skribas en Moskvon al la popola komisaro pri klerigado A. V. Lunaĉarskij. Tiu arda, insista letero konserviĝis en unu el arkivoj de Popola Komisariato pri klerigado.

Dum unu-du jaroj Varankin kune kun siaj samideanoj vaste disvolvis la Esperanto-movadon en Niĵnij Novgorod kaj la gubernio. Li organizas rondetojn, kursojn, surscenigas agitspektaklojn, kiujn li verkas mem, tradukas aŭ trovas en antaŭrevoluciaj Esperantaj revuoj. Varankin havas plurajn talentojn — li bone kantas, dancas, pianludas, recitas poemojn, desegnas kaj pentras. Ŝajnas, ke por li jam malvastas la Esperanto-mova-do. Kiam en Niĵnij Novgorod estis kreata la unua komsomola ĉelo, Varankin iĝis unu el ĝiaj organizantoj.

En 1921 en Leningrado okazis la 3-a Tutrusia kongreso de esperantistoj, en kiu estis kreita SEU — Sovetlanda (pli poste Sovetrespublikara) Esperantista Unio, kies prezidanto estis elektita Ernest Drezen. En la konsiston de la unua CK de SEU eniris ankaŭ Vladimir Varankin.

En 1921 mortis pro vundoj lia patro, reveninta de la enlanda milito. La patrino restas sola kun tri infanoj. Necesis nutri la familion. Post abiturientiĝo la plej aĝa Vladimir eklaboras en energiproviza entrepreno. En 1922 el Tverj en Niĵnij Novgorod estis translokigita la kavaleria lernejo, kaj Varankin iĝis militisto. En la lernejo li estis promociita por politika laboro. Li aranĝas politikajn mitingojn, faras prelegojn, surscenigas agit-spektaklojn, preparas revoluciajn festojn. Unu el studentoj de tiu lernejo S. Lemeŝev, kiu poste iĝis konata sovetia opera kantisto, skribis en siaj rememoroj pri la «estro de la kluba fako», kiu instalis lin por la rolo de ĉefa heroo en la vodevilo «Pavel Ivanov». Tiu estro estis Vladimir Varankin.

En 1923 la kavaleria lernejo estis retranslokigita al Tverj. Kune kun ĝi tien forveturis ankaŭ Varankin. Kaj en Tverj estis organizita la Ŝtata urba kurso de Esperanto. La lingvo estis instruata kaj en la kavaleria lernejo, kaj en la ujezda komitato de komsomolo, en kluboj, poŝtaj departementoj, en ujezdoj. Tiutempe Varankin faras sian finan elekton — servo por Esperanto.

V. Varankin gvidas la Gubernian komitaton de SEU en Tverj, ekhavas subtenon de la Guberniaj komitatoj de la partio, komsomolo kaj sindikatoj, pere de la ĵurnaloj aranĝas internacian laboristan korespondadon en Esperanto. Al li, kiel al «scianta fremdajn lingvojn», estas komisiite eldoni la revuon «Ruĝa Esperantisto». Li memstare trovas paperon, rimedojn kaj presejon por eldono de 500 ekzempleroj de tiu revuo, kiun oni planis dissendi enlande kaj eksterlande. Estas sciate, ke aperis almenaŭ tri numeroj de tiu revuo. Kiel ĉefa redaktoro Varankin publikigis versaĵojn, tradukojn, anoncojn, rezultojn de sociologia enketado, alvokojn al sovetiaj kaj eksterlandaj esperantistoj helpi al la malsatantaj en la Soveta respubliko. Sub pseŭdonomo Vol-Volanto Varankin aperigas en la revuo ankaŭ siajn versaĵojn. Li verkas por la revuo de SEU «Meĵdunarodnij jazik» («Internacia lingvo») plurajn grandajn artikolojn pri la metodoj kaj formoj de la agit-propaganda laboro por Esperanto. Li proponas ne simple propagandi la lingvon, sed ankaŭ praktike uzi ĝin, portante en amasojn la ideojn de la socialismo. En CK de SEU Varankin estas komisiita respondeci pri la agit-propaganda laboro. En 1927 li translokiĝas en Moskvon, kune kun E. Drezen veturas al Danzig por la 19-a Universala Kongreso de Esperanto kaj gvidas la Ŝtatajn centrajn kursojn de Esperanto.

Varankin faras ajnan laboron, ligitan kun Esperanto. Estas bezonata simpla kaj taŭga por laboristoj lernolibro de la lingvo. Li kreas tian lernolibron kune kun Svistunov kaj Ŝabarin: simplaj tekstoj, revoluciaj poemoj, tradukitaj en Esperanton. Sed tiu laboro lin ne kontentigas. Kaj li skribas la lernolibron «Teorio de Esperanto» (Moskvo 1929), por lernantoj de kurso de la 2-a grado. Ĉe li maturiĝas la ideo de granda romano. Samtempe li finas dujaran specialan fakultaton, foreste — Instituton de internaciaj rilatoj kaj iĝas direktoro de la fremdlingva lernejo. Poste ĝi estis transformita je la 2-a Moskva ŝtata pedagogia instituto de fremdaj lingvoj. En 1935 Varankin samtempe gvidas la katedron de la tutmonda historio en Moskva histori-arkiva instituto, instruas tie novan kaj la plej novan historiojn de la okcidenteŭropaj landoj kaj de Japanio. Parto de liaj lekcioj, aperintaj tiam en eldonkvanto de 150 ekzempleroj, konserviĝis ĉe la Stata biblioteko «V. I. Lenin».

En SEU dum mallonga periodo Varankin estis elektita dekomence kiel membro de sekretariaro, poste kiel estro de organiza fako, vicprezidanto kaj, fine, ĝenerala sekretario de la Tutrusia komitato de SEU. Li iĝas plenrajta membro de la Lingva komisiono. Kiam en 1932 N. Nekrasov komencis eldoni la kultur-beletran revuon «Nova etapo», V. Varankin eniras ĝian redaktan komitaton, publikigas sur ĝiaj paĝoj apartajn ĉapitrojn de sia romano «Metropoliteno».

Sed la tempo en la lando ne staras surloke. Estas finita la kolektivigo en la kamparo, superita kaj ruinigita la kulakaro, frakasita la trockiist-zinovjevista bloko, senmaskigita la Industria partio [4] kaj aliaj «subfosaj» kaj «spion-sabotistaj» unuiĝoj. Pli kaj pli ideologia iĝas la agado de la Komunista Internacio, Ruĝa Internacio de Sindikatoj, Ruĝa Sporta Internacio, de mem SEU. Interne de la lando estas enplantata la ideo de Stalin pri «akriĝo de klasbatalo en proksimiĝo al la socialismo». La ĵurnaloj plenas je senmaskigoj — ĉiutage estas malkaŝataj la malamikoj, malutilantoj, sabotantoj. Tiu ondo atingis ankaŭ la esperantistojn. En 1935 estas arestita D. Sneĵko — membro de CK de SEU kaj aktivulo de la Belorusia Esperanto-movado, G. Muravkin — unu el kunredaktoroj de la internacia revuo «Internaciisto», G. Demidjuk, N. Nekrasov kaj aliaj. Oni arestas, prijuĝas kaj junie de 1937 mortpafas Ernest Drezen — ĝenerala sekretario de SEU, kiu ankoraŭ en marto de la sama jaro aktive korespondis kun eksterlandaj esperantistoj pri preparo kaj eldono de Esperanta vortaro de faka terminologio.

Ĉiuj esperantistoj vivas sub la glavo de Damoklo.
Nokte de la 7-a al la 8-a de februaro 1938 Varankin estis arestita. Plejverŝajne, al li estis prezentita la stereotipa akuzo, kiun aŭdis multaj el la arestitaj dum tiuj jaroj esperantistoj:

«Vi estas aktiva membro de la internacia spiona organizo, kiu kaŝiĝis sur la teritorio de USSR sub la nomo de Sovetrespublikara Esperantista Unio». Estas sciate, ke Varankin estis kondamnita kiel aktiva membro de la tiel nomata «Unia centro», ke oni akuzis lin pro spionado kaj sabotado, kontraŭsovetia propagando, komploto kun la celo murdi Stalin kaj multo alia. Je «10 jaroj en foraj koncentrejoj sen rajto korespondadi» Varankin estis kondamnita la 5-an de decembro 1938. Fakte tiu eŭfemismo signifis mortverdikton.

Aprile de 1989 la Prokuroraro de USSR oficiale informis, ke Vladimir Valentinoviĉ Varankin, naskita en 1902, en Niĵnij Novgorod, membro de TKP(b) ekde 1925, eksigita pro kriminala akuzo, antaŭ la aresto — direktoro de la 2-a Moskva pedagoria instituto de fremdaj lingvoj — pro partopreno en la faŝista spiona organizo «Unia centro», ekzistinta en USSR sub ŝildo de la esperantista organizo, havanta kiel sia celo renverson de la Soveta potenco pere de spionado, sabotado kaj teroraj agoj rilate al la gvidantaro de TKP(b) kaj Soveta registaro estas kondamnita je mortpafigo kun konfisko de havaĵo la 3-an de oktobro 1938 far la Militista kolegio de la Supera kortumo de USSR. La verdikto estas plenumita.

Tiaj verdiktoj estis plenumataj dum 24 horoj. Nun ni scias ekzaktan daton de la morto de Vladimir Varankin.
La kontrolo ankaŭ evidentigis, ke V. Varankin estis kondamnita senbaze, lige kun kio la Militista kolegio de la Supera kortumo de USSR la 11-an de majo 1957 abolis la verdikton kaj ĉesigis la juĝaferon pro manko de krimokonsisto.

Vladimir Varankin estas rehabilitita kaj restarigita en KPSU postmorte. Hodiaŭ, antaŭ lia 90-jariĝo, la nomo de la talenta verkisto-esperantisto revenis al ni.
N. Stepanov

[1] Ekrelo (Eldon-Kooperativo por Revolucia E. Literaturo), fondiĝis en 1930, ĝis 1933 funkciis en Leipzig, poste (ĝis 1936) en Amsterdam kaj Moskvo. Eldonis multajn broŝurojn pri aktualaj politikaj temoj kaj ankaŭ primovadajn verkojn, originalajn kaj tradukitajn romanojn kaj gramatikojn.

[2] En «Enkonduko en la Originalan Literaturon de Esperanto». — Artur E. Iltis, Saarbrüken, 1979, 66-68.

[3] La urbo Niĵnij Novgorod estis renomita je urbo Gorjkij.

[4] La afero de la industria partio estis plene fifabrikita laŭ ordono de Stalin.

Comments