Parto 01

Berlin ... de aprilo 1928.
Berlina aero instigas al verkado. Ĝi kreas la humoron. Mi,
kiel ĉiu inteligentulo, ne povas verki sen la humoro. Jen, ekzemple: tra la
malfermita fenestro estas videblaj mallarĝa tegola tegmento, radiomasto, du
mansardaj fenestroj kaj kamen-tuboj. Malsupre kuŝas ŝtona puto — la korto kaj
aŭdiĝas kanto pri Stefano Razin. La konata melodio sonas mirinde kortuŝe.
Fingroj de la lerta harmonikisto faras el ĝi jen molan, dolĉan muzikon, jen
fortan, potencan proteston. La harmonikisto ne havas piedojn kaj staras per iuj
strangaj tre mallarĝaj kaj mallongaj hakpecoj.
Subita ektremo trapenetras min. Mi rememoris unu aŭtunan
vesperon. Per ĉi tiu novembra nebula vespero mi komencas mian romanon.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Malvarma vento malgaje ekbojis sub la ponto kaj fajfante
ĵetis sin tra gisa balustrado supren. Unusola palverda lanterno ege
ekbalanciĝis. Supre ekgrincis, kunpuŝiĝinte, la metalfadenoj kaj plende
ekbruis. Sur nigra supraĵo de Jaŭzo sin kaŝante de ies persekuto rapide
traglitis striaj makuloj. Pelata de l' vento kun furioza sonoro trakuris la
ponton tramvagono. Malhelaj siluetoj gluiĝis al ĝiaj vandoj, konvulsie
kurbiĝante. Kroĉemaj manoj kaptis unu la alian. Kelke da piedoj pendis en la
aero. Insultado eksonis sur la platformo kaj ies voĉo ekkriis: «Trapasu do
kamarado, mi falas!» La vagono malaperis post stratangulo.
Senmova restis la malviva luno, enŝlosita en duobla kolora
cirklo, senmova restis ĝia pala lumo, falinta sur glaciigitan teron tra la
frosta pikanta aero, senmova estis milicano ĉe la stratangulo, envolvita en
varma mantelo. Senmove rigidiĝis sur la ponto super la rivera faŭko iom
fleksita vira figuro. La homo jam delonge staris ĉi tie. Per lacaj okuloj li
postsekvis trakurantajn preter li vagonojn kaj malaprobe balancetis la kapon.
Iufoje li sin turnis al la rivero kaj silente rigardis la nigran akvon.
Lia rigardo estis iom mirigita. Kvazaŭ lin zorgigis la penso:
kial ĉi tiu riveraĉo ĝis nun ne glaciiĝis?
La vento ekŝiris kolumon de lia mantelo. Forŝiriĝinte de du
butonoj, ĝi malkovris junan vizaĝon kun duo da grizaj okuloj, kun rekta nazo
kaj grandaj lipoj. La homo aspektis iom laca, kvazaŭ li ne dormis kelkajn
noktojn.
Moskvo, verŝajne, troviĝis tre malproksime. Ĉi tie la bordoj
estis kovritaj de fabriktuboj kaj nun silentaj korpoj de uzinoj. La industria
desegnaĵo tranĉis purpuran ĉielrebrilon de moskvaj fajroj per nigra fantazia
bordero. Kvazaŭ per surda muro ĝi deigis senhomecon, mallumon kaj silenton for
de la brilanta kaj brua centro.
Kun la kutima gesto ekkaptis la homo tenilon de alveninta
tramvagono kaj ekpendis sur la piedŝtupo. La vagono akre ŝiriĝis for de la
loko. Forte saltante, ĝi ekkuris antaŭen. La vojo estis malproksima. En ĉiu
halto la vagonon atakis furiozanta homamaso kaj la konduktoro kriegis: «La
lokoj mankas! La vagono forveturas!» Neniu eliradis. Kaj nur postlonge la homo
estis levita sur la supran ŝtupeton per puŝo demalsupro. Nun malsupre estis
miniatura virino kun saketo en la mano. Siaj okuloj rigardis timeme.
— Vitalij! — diris al si la homo pense — Tiu virino ne
eltenos ĝin! — Li provis mallevi la piedon malsupren, sed ŝi ektimigite kriis:
«Kion vi faras? Vi forpuŝos min!»
Li ekrigardis ŝin super la ŝultron kaj releviĝis sur la
supran ŝtupon.
— Eble telefonistino, revenanta post la vespera
deĵorado. Ŝin, eble, atendas la infanoj kaj ŝi ne havas edzon!.. — ial supozis
li. Kaj en la sama momento ion pezan kaj doloran li eksentis en sia brusto.
Li rememoris someran nokton nemalproksime de Moskvo. Aroma
kampo, iom malseka herbo, sekalo, vojeto, senbrueco... Kaj subite pikinta en la
koron sopiro. Li estis revenanta de stacio la somerloĝejon. Forskuante per
bastoneto kapetojn de apudvojaj cejanoj, li revis pri la baldaŭa renkonto kun
la edzino. En la kapo ankoraŭ resonis la voĉoj, li sentis ankoraŭ eksciton de
la pasia diskutado. Ĵus li partoprenis disputon pri metropoliteno. En liaj
opinioj lin oni ne subtenis. Nun li havis grandan deziron eldiri iun penson kaj
aldoni ion forgesitan kaj tre gravan. Samtempe profundo kaj mallumo de la varma
nokto ensorĉadis lin ĉiam pli. La pensado estis ĉesanta kaj li vidis nur la
finiĝontan kampon, transirotan ponton kaj la proksimajn dometojn. La filineto
jam dormas kaj Olga preparas teon, rapidante ĝis lia alveno fini siajn
mastrumaferojn. Sur la verando staras petrollampo sub verda kloŝo kaj teilaro.
La etendita ĉe unu flanko tolo ne movetiĝas, tiel absolute trankvile estas
hodiaŭ. En la alia flanko de l' verando estas nigra truo. Malsupre sabla vojeto
zigzagas inter arbustoj kaj floraj bedoj. Se Olga estas jam preparinta la teon,
ŝi eble eliris al la dormanta kampo kaj atendas lin tie, karesema, delikata kaj
varma.
Sed la kampa vojeto elkuris el la sekalo kaj venigis lin al
fervoja ponto. Li mem ne komprenis, por kio li haltis ial sur la ponto. La
relvojo estis tute senbrua. Longa vico de flavaj briletantaj fajroj estis
forkuranta al horizonto. Apud la malgranda stacieto siblis unu sola lokomotivo.
Per nebuliĝintaj okuloj rigardis Vitalij la tremantajn fajrojn kaj malserenaj
maltrankvilaj pensoj plenigis lian kapon.
Jen li estas fininta la universitaton kaj iĝis inĝeniero. La
revoj estas realiĝintaj. La elektro, kiu depost la infanaĝo allogis lian
atenton, ĉesis esti iu sekreto, ŝlosita en la fabela kofro. Ĝi malfermis antaŭ
li eblojn de la plej interesa kaj diversspeca laboro... Li prenis oficon en Mosĥozupr kaj laŭ
sia deziro prilaboras projekton de l' metropoliteno. Olga ankaŭ devus esti
kontenta. Kvar jarojn ili vivis nur per lia stipendio. Nun li havas, negrandan
kvankam, sed tamen, pli-malpli sufiĉan salajron. Ŝi povas esti trankvila por la
morgaŭa tago. La vivo, liberigita de la turmentanta malriĉeco, estas revenonta
al la fontoj de ilia amo.
Ho ve! Lia laboro ŝajnas al li senfrukta. La tuta trusto
estas malamiko de l' metropoliteno. La skizoj, por kiuj estas fordonitaj tiom
da sendormaj noktoj, estas metataj sur breton kaj kovrataj de la polvo. Kaj
Olga laciĝis! Ŝi alkutimiĝis vidi la vivon tiel griza! Ĉiam pli malofte aŭdiĝas
ŝia rido kaj la okuloj fariĝis tro seriozaj. Kiam li komencas ŝerci, ŝi
interrompas lin per severa levo de l' ŝultroj. La kareso mem donas ĝojon nur
por unu momento. Olga ne deziras fidi la estonton. Vitalij ricevas dume
malgrandan salajron, kaj ili nenion havas. Ĉio eluziĝis, ĉion oni devas ripari,
multon aĉeti kaj eĉ la somerloĝejo, tiel necesa por la infano, signifas novan
ŝuldon. Kiom da tempo estos do bezonata, por rehavigi la fortojn kaj
vivenergion? La sano de ili ambaŭ ne statas ja bone: li havas pulmokataron, ŝi
ricevis pro abortoj kaj malfacila laboro virinajn malsanojn. La juneco ŝajnas
sonĝo, neniam ekzistinta reale. Ĉu ili amas ankoraŭ unu la alian? Ĉu ili
ankoraŭ povas ami?
La demando aperis ŝtele kaj kvazaŭ malnobla mortigisto
enigis en dorson de Vitalij akran tranĉilon. Li kuntiriĝis kaj, subite, ĉesinte
pensi pri la verda kloŝo kaj varma teo sur la verando komencis atenteme
aŭskulti, kio okazas en li, interne. Kaj bone eksentis, ke de tie io foriras.
Foriras kun doloro, foriras por ĉiam... Forlasante la hejmon, loĝejon, ĉambron,
kie oni loĝis multajn jarojn kaj kie ĉio estas tiom parenca kaj kara, la homoj
ĉagrene rigardas la nudajn murojn, malpuran nebalaitan plankon, lampeton, kiu
tiel solece pendas en la aero. Kaj apud la sojlo, ne havante fortojn transpaŝi
ĝin, kiel ordinare, kiel ĉiam, oni prokrastas unu minuton, ĵetas la rigardon
malantaŭen kaj la ĉambro ŝajnas esti kortuŝe kompatinda. Ŝajnas, ke ĝi esprimas
iun mutan riproĉon, mutan petegon. Tiel ekrigardis Vitalij en sian koron kaj
komprenis, ke la koro estas malplena. El ĝi foriris la tiom hela iam sento.
Nur kvar monatoj pasis de post tiu tago kaj la vivo
konvinkis lin pri neevitebla fatala fino. Olga antaŭe esperis, ke poste ili
vivos pli bone. Dum ĉi tiuj jaroj de lia lernado estis malfacile, sed ŝi
atendis rekompencon. La rekompenco aspektis mizere. Same ŝi devis multe labori
kaj same malmulte da ĝojo ŝi ricevis. Nun ŝi komencis kredi, ke pli bone ili
vivos neniam. Pro tio sur ŝian junan ovalan vizaĝon kuŝiĝis diafana paleco,
severaj sulkoj akre mallevis anguletojn de la maldikaj lipoj kaj esprimo de
malespero aperis en la grizaj belaj okuloj. Tiam Vitalij komencis timeme ŝirmi
sin de ŝia malvarma skeptikismo. Ĉiam pli malproksima al ŝi iĝis li, ĉiam pli
profundiĝis li en laboron, sin okupis per libroj, gazetoj, projektoj, skizoj.
Ĉiam malpli da karesaj vortoj trovis li por severa Olga, ĉiam malpli da tempo
por la familio. Tiel iĝis ili postulemaj unu al la alia, silente atendante,
kiam do la mondo de unu estos komprenita de la alia. Ili nervumis kaj iom post
iom forgesis, ke ili havis iam ankaŭ la helajn tagojn. El la aŭtuna nebulo, el
la malvarma novembra aero aperis proksimeco de la finalo.
Forta puŝo ĵetis lin sur fenestron de la vagono. La vitro
dispeciĝis kun sonoro. En la sama momento sovaĝa krio kovris la bruon, falante
de la ŝtupeto kaj malaperante ie sub la radoj. Per vundita mano Vitalij furioze
kaptis la signalan ŝnuron kaj elsaltis el la vagono. Malantaŭe, sur la reloj
kuŝis malluma kaj timiga aĵo. Iom flanke estis falinta malplena leda saketo kaj
apud ĝi disŝutitaj malmultkostaj bombonoj kaj disbatita pupo. Vitalij, unua,
alkuris al la viktimo. Jes, estis ŝi, tiu virineto, kiu staris sur la
piedbretoj apude. Ŝi jam estis mortinta. Ŝia malgranda korpo senhelpe disĵetis
la brakojn trans la relojn. El sub la disŝirita jupo estis videbla blanka, kun
bluaj angietoj, haŭto de la femuro. La kunveninta homamaso timeme silentis. Nur
unu frazo, de iu duonlaŭte dirita, eksonis klare tra la silento:
— Dum la lasta reelekto de l' deputitoj ni aldonis al
la instrukcio: konstrui en Moskvo metropolitenon!
Vitalij ektremis. Jes, jes, pensis li, kurbiĝante pro
malvarmo, aŭ pro la terura impreso, — jes, jes, oni devas fari tion plej
rapide!
En profundo de l' strato, per alarmaj fajfoj liberigante al
si la vojon, jam tranĉis la mallumon per blankaj okuloj aŭtomobilo de la ruĝa
kruco. Levinte la disĵetitajn bombonojn kaj pupon, kaj transdoninte ilin al la
alirinta milicano, Vitalij komencis ŝovi sin tra la homamaso al iu malgranda
strateto.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Vere, malĝoja sento min premas hodiaŭ. Tiom malĝoja, ke mi
eĉ ne havas forton daŭrigi la laboron. Neniel mi povas forĵeti de mi senton de
iu perdo. Jen mi rigardas la nemultan meblaron de l' ĉambro, apartenanta al mia
berlina amiko, lian larĝan lignan liton, kovritan de varma germana
lanugmatraceto, grandegan ŝrankon, portreton de Lenin, distranĉitan de akra sunradio,
sed mi ja ne vidas ĉion ĉi. Antaŭ mi estas nur malĝojaj, plenaj de larmoj
okuloj de la virino, kun kiu mi estas tiom firme ankoraŭ kunligita. En la
oreloj sonas kortuŝa voĉeto:
— Ĝis la revido, kara paĉjo!..
En la tumulto mi eĉ ne kisis la filineton, adiaŭante.
Sed la limo ja restis malantaŭe! Ja en Stolpcy la polaj
soldatoj forprenis kune kun mia pasporto mian pasinton. Ne la hejmon, sed la
malproksiman fronton subite renaskis en mia kapo brilo kaj sonoro de l'
oficiraj sabroj, kaj spronoj.
Jes, estis la tempo! Al Varsovio mi proksimiĝis aliel. Mi
memoras, sub ega pluvo ni estis transirantaj per ŝanceliĝanta, ĵus aranĝita
ponto, ŝvelintan brunan riveron. En la rapide densiĝanta mallumo vizaĝoj de l'
kamaradoj perdis la konatajn trajtojn. La pluvego penetris ĝis la ostoj. Super
bruantaj supraĵoj de l' pinoj zumis polaj aeroplanoj. Ĝismorte laca, en pezaj
malsekaj botoj mi vagis ĉirkaŭ senbrue moviĝantaj siluetoj, stumblante sur
telefonfadenon. La nokton mi pasigis en dometo de l' buĉisto. Ĉi tie ĝis la
mateno kriis telefonistoj, ĉiuminute elkuradis kurieroj kaj knaris per plumoj
skribistoj, eluzante malhelan lumon de kandeloj. Antaŭ la mateno mi vekiĝis pro
la terura bruego. Sur min ŝutiĝis vitroj el la fenestroj. Mi surĵetis sur min
la mantelon kaj, tremante pro malvarmo, elkuris el la domo. Post la rivero, sin
kaŝante en arbustoj, estis kurantaj al la bordo polaj soldatoj...
Jen pri kio mi meditis, sidante en la rapida varsovia
vagonaro. Kaj tra la larĝaj fenestroj de la vagon-restoracio preskaŭ ĝis la
ĉefurbo mem vidiĝis la konata pejzaĝo, arbaro, kampo, marĉo; marĉo, kampo,
arbaro; malgajaj pajlaj tegmentoj. En la restoracio polaj burĝoj kun timego
rigardis la biskvitskatolon en miaj manoj. Ja sur ĝi estis tia terura
surskribo: «Bolŝevik»!
Sufiĉas, sufiĉas! Ŝajne mi reakiris konvenan humoron. Oni
devas rapidi fini la ĉapitron dum nenio min forlogas. Restas ja aldoni nur
kelkajn vortojn.
... La strateto venigis lin al bulvardo. Ĉi tie li eniĝis en
la promenantan kaj ne tute puran homamason. Virinoj sidis sur benkoj, metinte
unu piedon sur la alian. La ruĝetaj fajretoj de cigaredoj estis sola lumo sur
la bulvardo. Viroj kaptadis ilin, por ekrigardi arte-grimitajn okulojn de la
virinoj, aŭ ĵeti iun mokeman vorteton kaj preterpasi kun kruda rido. La homamaso
parfumis je vino, aĉa kosmetiko kaj mucido. Nek unu virino estis preterlasata.
Kantado de drinkuloj, insultado, ridego kaj fajfetanta harmoniko per abundo de
1'sonoj estis penantaj malaŭdigi la venton.
Vitalij transiris la placon Strastnaja, eniris tra
malfermita pordo kaj komencis suprenleviĝi per ŝtona ŝtuparo. Ĉe la kvara etaĝo
li malrapideme premis trifoje la sonorilbutonon.
— Zoja Ivanovna forestas, — diris malkontente ies
virina voĉo elpost iom malfermiĝinta pordo. La virino deziris tuj refermi la
pordon, sed Vitalij detenis ĝin.
— Eble, ŝi forveturis la kunsidon?
— Eble! Ĉu mi povas scii?
Ŝi kolere klakis per la ŝlosilo. Vitalij staris unu minuton
antaŭ la ŝlosita pordo, poste malsupreniris la ŝtuparon kaj ekveturis
Mosĥozupr'on.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1928.
Mi ĝuas grandan plezuron labori en Berlino, ne en Varsovio.
Tiu lasta estas urbo de oraj pasamentoj, malvarma lumo kaj aĉetebla virina
karno. Ĉi elvokas sur mian vizaĝon grimacon de abomeno. Helkolora militema
koko, turninta sian bekon kontraŭ lando de l' Sovetoj!
La elegantaj virinoj en silkaj jupetoj kaj arĝentkoloraj
ŝtrumpoj, senriproĉe vestitaj dandoj, orumitaj oficiroj! Malvarma, kruela kaj
naŭziga lando!
Berlino estas tute alia. Ĝi estas pli luma. Kaj pli simpla.
Kaj pli varma. Berlino komenciĝas je simpatiaj dometoj, kvazaŭ faritaj el
ludkartoj. Kiam mi estis alvenanta, ili flugis, kvazaŭ pelataj de l' vento,
preter spegulvitroj de nia rapida vagonaro. Ĉiuj ili identas, dronante en
verdaĵo de legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj. Tio estas la laboristaj kolonioj.
Super ili flirtas flagoj: la ruĝaj, komunistaj kaj trikoloraj,
socialdemokrataj. Renkonten kuras infanoj, ĝoje svingante la brakojn. Sed jen
komenciĝas ŝtonaj konstruaĵoj, rezervaj relvojoj, fabriktuboj. La vagonaro
surflugas viadukton, disĵetante tondron en asfaltajn stratojn. Mi rigardas en
fenestrojn de la duaj etaĝoj. Jen estas la malserena ĉefpolicejo. En fino de la
strateto, tintas tramvagono. Sub la viadukton trakuras ŝarĝaŭtomobilo. Iom
poste ni siblas malpacience apud urbaj stacioj, por post unu minuto reĵeti nin
antaŭen. Fine, la lokomotivo enkuras sub vitrajn arkojn de Schlesischerbahnhof.
Kelke da ŝtuparoj, kelke da koridoroj, vigla germanlingva
parolado, grandega lumanta dudekkvarhora horloĝo. Nigra asfalto, en kiu mi
vidas mian respegulon. Senfina ĉeno de aŭtoj. Senfina torento da homoj.
Mirindaj duetaĝaj aŭtobusoj, kiel la modelo-ludilo, donacita iam al mi de mia
avino. Ronda vitra tureto ĉe la stratkruciĝo kaj verdkolora policano. Rekte sur
la placo giganta litero U. Per la dekstra flanko ĝi seninterrompe englutas
homĉeneton, per la maldekstra ĝi elkraĉas la saman ĉeneton el sub la tero. Tio
estas «Untergrundbahn», la metropoliteno.
— Rot Front, Genosse!,
— aŭdas mi fortan viglan voĉon post la dorso. — Pri kio vi tiel admiras?
Mi rapide min turnas. Antaŭ mi staras Erich — la viro alta,
larĝŝultra, muskuloza, en grizkolora uniformo de ruĝfrontbatalanto. Sur la
bruna vizaĝo ies mano akre metis kelkajn sulkojn. La seriozaj okuloj rigardas
profunde internen. Mallongaj haroj elstaras el la kranio, kvazaŭ erinaco, super
la kvarangula frunto. En la malsupra parto de la maldekstra vango la haŭto
estas kuntirita per malhelaj radioj de la malnova cikatro. El ĉi tie, evidente,
estis iam eligita kuglo. Ni estas konataj kun Erich ĉirkaŭ unu jaro. Li estis
vizitinta Moskvon. Sed mi kun pli granda intereso, ol tiam, analizas lian
vizaĝon.
— Bonan tagon! — gaje diras mi, — mi jam estis timanta,
ke min neniu renkontos. Nun mi penas alkutimiĝi Berlinon. Treege ridinde! Jen
tiu monakino en neĝoblanka kloŝo. Tia sata rozkolora vizaĝo estas renkontebla
ĉe ni nur sur antireligiaj afiŝoj. Vere, mi estas kvazaŭ nevideblulo el la
romano de Ŭels. Jen mi staras, apoginte min sur la pordorandon, en centro de la
eŭropa metropolo. Mi ja estas gasto el la malproksima, fremda, malamikeca
mondo. Ĉio ĉi tie ne estas tia, kia ĉe ni. Kaj mi estas tute ne tia. Kvazaŭ ĝi
okazas sur la scenejo. Mi vidas ilin ĉiujn ĉi. Sed ili preterpasas min
indiferente, ne rimarkante, ke antaŭ ili estas veninto el la alia planedo!
Interese!
— Bone! — diras Erich, prenante min sub la brakon kaj
iom post iom puŝante al la litero U. — Vi alkutimiĝos. Dume konatiĝu kun miaj
amikoj. Jen Alice Berg, laboristino el la fabriko Osram.
Antaŭ mi staras la knabino, en jungŝturma uniformo, kun
rimeno trans la ŝultron, havanta, verŝajne, ĉirkaŭ dudek du jarojn. Ŝi havas
altan staturon; kaj helajn bluajn okulojn; kaj orkolorajn harojn, simile al Rautendelein. Ili
estas kunmetitaj en peza harligaĵo sur la nuko. Trajtoj de ŝia vizaĝo ne estas
tute regulaj. Ekzistas iu malproporcio en ampleksoj de la malgranda, delikate
desegnita buŝo, iom elstaranta mentono kaj granda malkovrita frunto... Sed hele
purpura koloro de ŝiaj vangoj, blua rigardo kaj ora kadreto de la haroj maskas
la difektojn. Mi rememoras feinon el unu malnova germana fabelo. La jungŝturma
uniformo kaŝas la kolon, ŝultrojn, brakojn, sed la tuta figuro ŝajnas esti
forta kaj gracia. Ŝi ne estas malgrasa, sed ankaŭ ne dika. Ŝiaj konturoj estas
molaj. Ŝi apenaŭ ekfloris, kiel ino.
— Vi memorigas al mi iun, kamaradino Berg!
Mi mediteme kaj fikse esploras la trajtojn de ŝia vizaĝo.
— Sed mi ne povas rememori, kiun nome!
— Mi petas, diru simple, Alice, sed ne kamaradino Berg!
Ŝi konfuze ridetas, montrante al mi etajn brilajn dentojn.
— Ĝis vi trovos la ĉambron, — diras Erich, — vi povas
loĝi ĉe mi. Ni tiel decidis. Vi ja interesiĝas pri la ruĝfrontbatalantoj? Ni
aranĝos tion kun Otto, jen kun tiu bubo el Noj-Kölna kvartalkomitato.
— Ĉu ne estas malpermesate?
Otto, blankhara junulo kun ridantaj okuloj, vigle kontraŭdiras:
— He, Genosse, ĉi tie multo estas malpermesata! Mia
edzino Berta sendube citus al vi la rusan proverbon (ŝi la rusan lingvon
studas). Kiel oni diras ĉe vi? Kiom da homoj, tiom da gustoj?..
Tiel renkontis min Berlino. Amikece. Kaj pro tio mi kredas,
ke ĉi tie atendas min io granda kaj hela, kio mankis al mi en la vivo.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Mosĥozupr okupis grandegan domon kaj ĝia ŝvelinta
oficistlisto kalkulis en si centojn da personoj, de altkvalifikitaj
specialistoj komencante, kaj per la kurieroj kaj servistinoj finante. Ĉiuj ĝiaj
salonoj, ĉambroj kaj eĉ mallumaj anguloj sub la ŝtuparoj estis dense plenigitaj
de la laborantaj ĉi tie homoj. Ĉiuj knaris per plumoj, klakis per kalkuliloj, aŭ
frapis per skribmaŝinoj. Ĉi tiu amaso estis venanta la domon ĉiutage je la naŭa
horo kaj forlasanta ĝin post la kvara je tridek minutoj tiom rapide, kvazaŭ
ĉiuj ejoj brulis en la flamo, aŭ oni atendus artilerian bombardon. Malgraŭ la
kolosala oficistkvanto partiĉelo en Mosĥozupr ne estis granda. Ĝin ĉefis
estraro el kvar personoj, el kiuj tri estis viroj kaj unu virino. En tiu
malfrua horo, kiam Vitalij estis veninta al Zoja kaj ne trovis ŝin hejme, la
estraro estis kunveninta por la kunsido.
En kabineto de kamarado Serebrovskij la aero estis fumplena
kaj kvazaŭ post maldika muslino naĝis la molaj sofoj kaj seĝoj, inkrustita
libroŝranko, antikva murhorloĝo kaj kverkligna skribtablo. Serebrovskij sidis
sur sia kutima loko, apud la tablo, sub la anonco: «Finu vian aferon kaj
foriru». Li aspektis kiel prezidanto en la apogseĝo kun altega dorseto, sed
prezidis ne li. Tamen eĉ ĉi tie, dum la vespera partikunsido, la kamaradoj
estis al li same estimoplenaj, kiel ankaŭ ĉe la taga lumo. Bronza nuda virino
ornamis per sia gracia figuro vitran kampon de lia tablo. En ŝia mano estis
blanka senbrila globo, fluiginta tian molan, laktosimilan lumon. Sub tiu lumo
lia vizaĝo ŝajnis esti vizaĝo de kadavro. Tiom pala estis sulkoplena, bone
frizita haŭto kaj tiom ege flaviĝis liaj duonfermitaj palpebroj. Insiste
grimpanta tra la maldensaj nigraj haroj arĝentaĵo atestis almenaŭ kvar kaj
duonon da dekoj de travivitaj jaroj. La okuloj de Serebrovskij, kiam li ĉesis
dormeme aŭskulti kaj parolis mem, lumis malbrile kaj mirigis per sia senkolora
malvarmo.
— Do kiel ni decidos, kamaradoj? — diris li,
indiferente ĉirkaŭrigardante la kunvenon. — Jen Ivagin proponas kamaradon
Zorin.
La kunveno silentis. Sekretario de la ĉelo, Popov, viro kun
simpla vizaĝo, estis rigardanta al Serebrovskij per iom tro larĝe malfermitaj
okuloj. Tio ne signifis tamen la miregon. Tian aspekton li havis konstante.
Inĝeniero Vinokurov, korpulenta mezkreska viro kun luksa ruĝa hararo, modeste
mallevis la rigardon. Juna malgrasa teknikisto, labkoro Ivagin sulkigis la brovojn kaj viŝis la
okulvitrojn per anguleto de la naztuko. Persona sekretario de kamarado
Serebrovskij, Zoja Ivanovna Ŝipova malice ridetis kaj rigardis la bronzan
virinon per la duonfermitaj brunaj okuloj.
— Eble, ni prokrastus ĉi demandon ĝis la sekvonta
kunveno? — nedecideme proponis Popov, — oni devas antaŭe tiun Zorin trapalpi!
Ivagin nerveme ekfrapis per ostoj de la fingroj sur dikan
vitron, kuŝantan sur la tablo, kaj leviĝis.
— Neniel mi povas kompreni, pri kio temas! Se Zorin ne
povas redakti nian murgazeton, do kiu alia, ha? Zorin estas homo klera kaj
honesta. Kian diablon vi ankoraŭ bezonas? Ha?
Popov strabis la okulojn al Ivagin.
— Li ja estas intelektulo! Kaj senpartia!
— Lasu vi, Popov, vian opinion pri intelektuloj! Intelektuloj
diversaj estas! Strange vi pensas!
Popov kontraŭdiris:
— Li ankoraŭ kvin monatojn ĉi tie ne laboras, kaj tiel
plu!
Tiam ekparolis Vinokurov, multe gestante kaj turnante sin
ĉiuflanken.
— Kamarado Ivagin devas scii, ke en nia inĝeniera medio
estas ne malmultaj malamikoj de la partio. Kaj ne nur inter la malnovaj
inĝenieroj. La partidiskutado, kiu nun okazas, klare montras, kiun apogas la
opoziciuloj! Sed la murgazeto ne estas lasta ĉenero en nia laboro. Cetere, — li
turnis ial sin al Zoja Ivanovna, — mi ne estas kontraŭ kamarado Zorin. Ni nur
malmulte lin konas. Ni provu!
Antikvostila horloĝo sur la muro eksiblis kaj faligis dek
batojn. Ĉe la deka la pordo ekknaris kaj la kapo, tra ĝi traŝovita, demandis:
— Ĉu permesate?
— Permesate! — per filozofi-trankvila voĉo respondis
Serebrovskij kaj en la sama momento Popov, mallarĝiginte la okulojn, kontente
rimarkis:
— Nu jen venis Zorin mem kaj tiel plu!
Vitalij salutis la ĉeestantojn, malbutonumis la palton,
demetis la ĉapon kaj, ne sidiĝante, apogis sin sur dorson de seĝo apud Ŝipova.
— Mi petas ne miri, — senoze diris li, — sed mi decidis
uzi vian kunsidon kaj peti vin pridiskuti mian proponon.
Popov iom levis la brovojn.
— Kian proponon?
Vitalij etendis folion da papero.
— Afero estas tia, ke miaj insistaj petoj, plirapidigi
demandon pri la metropoliteno, ne renkontas simpation de l' administracio. Mi
ne esperas, ke sen via helpo mia laboro havos iun rezulton.
Popov demande ekrigardis al Serebrovskij.
— Al mi ŝajnas, ĝi ne estas afero de la ĉelo! — kun
klare esprimita malkontento tragrumblis Serebrovskij.
— Ĵus mi estis vidinta tragedian pereon de
trampasaĝerino, — ne aŭskultante lin, daŭrigis Vitalij. — Tiaj scenetoj okazas
ĉiutage. La tramo ne kapablas solvi la transportan krizon.
Nun Serebrovskij demande rigardis al Vinokurov, sed tiu
estis konservanta la profundan silenton.
— Mi ĵus estis ĉe vi hejme, Zoja Ivanovna. Vi promesis
ricevi en iu privata domo novan libron pri la metropoliteno en la germana
lingvo.
— Mi penos plenumi la promeson. Sed, ĉu ne dediĉos vi
parton de via tempo, Vitalij Nikolaeviĉ, por la socia laboro? — flankiĝante de
la temo, kontraŭdiris Ŝipova.
— Tio estas?
Popov brue ekspiris kaj kolere ekrigardis Zoja'n. Ŝi
ridetis, ĵetinte iom koketan rigardon al Serebrovskij.
— Jes, — kaptis Serebrovskij la rigardon, — ni decidis
transdoni al vi redaktadon de nia murgazeto. Kiel vi opinias, kamarado Zorin?
Vitalij malserene rigardis la plankon.
— Lasu vi, Vitalij Nikolaeviĉ! — ĵetis maltrankvile
Ivagin. — Vi ja scias, murkoroj al vi konfidas kaj rekte mi al vi diras,
pli bonan redaktoron ni ne trovos!
Vitalij levis la kapon.
— Bone, — diris li, — mi konsentas. Sed la
metropoliteno...
— Tre bone, — ekĝojis Serebrovskij, — Zoja Ivanovna,
enskribu! Pri la metropoliteno ni kun vi poste priparolos!
Antaŭ ol eliri el la domo, kiam dormema pordisto estis
serveme helpanta al Serebrovskij eniĝi en galoŝojn kaj surĵetis sur lin
peltmantelon, Zoja, jam vestita en varma aŭtuna palto kaj bela ĉapeleto, tuŝis
brakon de Vitalij.
— Ĉu vi akompanos min, Zorin?
Serebrovskij aŭdis, returnis sin kaj mezuris ilin ambaŭ per
demanda rigardo. Vitalij trankvile renkontis ĉi tiun rigardon. Zoja staris
apude, sin apoginte sur tabloangulon per unu mano, kaj per la alia surmetante
la altgaloŝojn. Ŝi estis faranta ĉi tion, rigardante ne al siaj piedoj, sed al
Vitalij. La brunaj okuloj brilis kaj en linio de la lipoj sentiĝis io kaprica.
Vitalij ekglitis per la rigardo ŝian malgrandan figureton desupre malsupren,
por unu sekundo haltigis la rigardon sur la piedoj kaj trankvile respondis:
— Bone!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de majo 1928.
Mi, eble, vane alkroĉas la metropolitenon al mia romano.
Sincere dirante, mi konscias, ke mi faras ĉi tion nur por la efekto. La titolo
estas bela. Sed ĝenerale ĝi al mi malhelpas. En la romano temas pri
metropoliteno kaj mi mem okupas min pri la metropoliteno. La leganto povas eĉ
supozi, ke la romano estas aŭtobiografia.
Interalie, mi disreviĝis pri la berlina metropoliteno. Post
kiam la aŭtomato elkraĉis al mi en la manojn la biletojn kaj mi, turninte ilin
antaŭ la okuloj, transdonis ilin al Alice («Tenu, alie mi perdos ilin!»), mi
okupis min per esploro de la stacio. Ĝi brilis en senriproĉa pureco, kvazaŭ la
germana kuirejo. Laktelumantaj lampoj sur la brilanta plafono, envice kvazaŭ
soldatoj de Reichswehr, marŝis
en profundon de la salono inter kahelaj okangulaj kolonoj kaj kadroj. Sur la
muroj, en diverskoloraj makuloj, estis disĵetitaj afiŝoj kun transkapiĝantaj
klaŭnoj, dancistinoj, kuiristoj en ridindaj blankaj kapkloŝoj kaj iuj senpiedaj
rondaj figuretoj. Sub la plafono estis pendigita per brilaj ĉenetoj grandega
ruĝa krajono; sur ĝi estis kuranta surskribo: «Faber».
En diversaj flankoj de la stacio ĉiam ekflamis lumaj literoj
sur blanka vitro, montrante direktojn de la vagonaroj kaj elirojn sur la stratojn.
La vitrigita gazeta kiosko proponis al la pasaĝeroj «Vorwärts» kaj «Rote
Fahne», moskvan «Pravda» kaj blankan berlinan «Rul».
Do, pri kio mi disreviĝis? Jes, la metropolitenon mi
prezentis al mi ĉiam pli majesta kaj grandioza, ol ĝi estas efektive. Alice
mokis min. Kion do mi povas fari? Nur proprokula impreso estas realaĵo!
Alice ne prenis de mi la biletojn.
— Kun ĉi tiuj biletoj, — klarigis ŝi, — vi estos
vojaĝanta ĉie, sed mi veturas kun vi nur ĝis la proksima halto. Mi rapidas la
fabrikon.
Diverskoloraj rubandoj de la vagonaroj, haltante, rapide
ŝmacis, kvazaŭ per lipoj. Post ni aŭtomate fermiĝis la pordo. Nur por unu
sekundo en la fenestro ankoraŭfoje aperis la ruĝa krajono «Faber». Post tio
preter la fenestro ekkuregis grizaj muroj de la tunelo.
Oni frapas. Tio estas Frau Anna, la patrino de Erich. Nun mi
veturos al Rummelsburg, kaj vespere daŭrigos la romanon. Kaj, pardonu min la
kritiko, mi estas hodiaŭ pentronta la plej ordinarajn bildojn. Eble, ĝi estas
malpli bone, ol, se mi, ekzemple, priskribus iun uzinon. Sed kion mi faros, se
la temo de mia romano estas iom alia! Cetere, la kritiko ĉiam estas senindulga.
Mi estu preta aŭskulti la komplimentojn.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
De senhomaj, superverŝitaj per sunradioj, stratoj de la
provinca urbeto, kovritaj de verda herbo, de senmova arĝenta glataĵo de l'
rivero, sur kiu, iom susurante, flue malsupreniĝas festornamita boato, de
deliraj noktoj, de ĉie ĉi, jam forviŝiĝanta el la memoro, la tempo transĵetis
pezan ponton al la hodiaŭo: la ponton trans abismo, disiganta mondon de la
senzorga juneco kaj la mondon de maltrankvilaj zorgoj kaj streĉita laboro. Ĝi
estas Olga, kiu petegis lin donaci al ŝi la infanon, ne pereigi la embriigitan
vivon, ĝi estas ŝi, kiu sen ia ajn hezito estis prenonta sur sin la tutan pezon
de la patrina devo, rifuzi ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn de la seninfana
virino, fordoni ĉiujn fortojn al la nova estaĵo. Jes, ĝi estas ŝi, Olga.
Kaj jen la malpura ĉambro kun ŝtonaj arkoj ĉe la rando de
Moskvo, premanta silento, interrompata nur per profundaj ekspiroj de Olga. Apud
kahela forno en la eta infana liteto aŭdiĝas malfacila, malsana varma spirado,
timiga raŭko en la gorĝo, sensenca infana murmuro, kiun tiel strange enplektiĝis
la prunteprenitaj de plenaĝuloj vortoj:
— Paĉjo, metu la pupon en la elspezon!... Nun vi ne plu
havas la monon... La ĉevaleton en la sekvonta monato...
Kion portas la morgaŭo? Kion venigos la nekonato? Ĉu diros
la morgaŭo la decidan parolon, aŭ denove fluos sendormaj noktoj kaj tagoj, kiel
en malsana deliro, kiam nenio ankoraŭ estas sciata? Du vivoj estas enŝlositaj
en ĉi tiu malgranda estaĵo. La blanka orkapa bukloza knabineto kun saĝaj viglaj
bluaj okuletoj, karesema kaj tiom delikata, kiom povas esti nur bluokulaj
malgrandaj feinoj, la malgranda knabineto kun miriga neinfana prudento; kaj ŝia
patrino, la plenaĝa virino, lia Olga, kun la rompita de la vivo animo. Lia
pasinto. Jes, jam la pasinto!...
Kaj tamen, neelportebla, netolerebla estas tiu peza
ekspirado sur la lito, tiu rapideco de la movoj, kun kiu Olga ĉiuminute
eksaltas, por alkuri la infanon kaj konvinkiĝi, ke la temperaturo altiĝas. Kaj
tamen ne tolerebla estas ĉi tiu memoferemo, ĉi tiu kontraŭstarigo de la infano
al ĉio cetera, ĉi tiu senekzempla patrina egoismo, ĉi tiu malamo, ĉi tiu
postulemo. Lin nervozigas foresto en Olga de iu ajn laciĝo, ŝiaj sendormaj
noktoj, ŝia malĝoja atendado de la plej malbona, ŝia obstineco en la deziro, ke
li, Vitalij sentu la samon. La sovaĝa malkontento instigas lin kontraŭdiri ŝin,
serĉi malpacigon en la momento, kiam la devo igas lin esti por Olga la subteno.
Jes, la junaj knabinoj pasie disputas pri la libro de
Buĥarin, emociiĝas pro la diskutado, komencita en «Komsomolskaja Pravda» («ĉu
oni devas uzi la kosmetikon?»), kuras teatron, forgesante, ke sur la piedoj
estas truiĝintaj pantofloj kaj ne tute freŝe aspektas la robo, entuziasme
aplaŭdas al la aktoroj en «Rigoletto» kaj kaŝe forviŝas larmeton, kiam trompita
Ĝilda konfesas antaŭ la patro:
Estis paroloj dolĉaj.
Kaj tiom varmaj kisoj!..
La junaj knabinoj gaje ĵetas pezajn lignerojn dum volontula
komsomola ripoztaglaboro, aŭ vigle marŝadas la asfaltajn kilometrojn, kantante
revoluciajn kantojn dum demonstracioj. La junaj knabinoj plenigas lernejojn,
universitatojn, kursojn, rondetojn kaj organizaĵojn. Sed la junaj patrinoj,
kiel Olga, kunvenas en kuirejoj, apud petrolmaŝinetoj, kaj elfluigas la
koleron, kolektive malbenante sian sorton. Cirklo de iliaj interesoj
mallarĝiĝas ĝis la vico por ricevi viandon, lakton, ovojn, ĝis la zorgoj pri pureco
de la ĉambro, kaj infanoj, ĝis la revo almenaŭ pri unu libera horo, por iomete
ripozi.
Al Vitalij la malnovaj konatuloj dum la renkontoj diras:
— Vi nemulte ŝanĝiĝis, nur iom pli malgrase aspektas!
Kaj ĵus konatiĝintaj virinoj, ĉiam ripetas:
— Vi havas belan, senteman animon, Vitalij!
Ĉu? La belan animon? Ĉu ne obskuran animon de l' egoisto?..
Ho, por kio li trompis Olga'n, promesinte al ŝi la feliĉan vivon kaj preninte
sur sin nesolveblan taskon? Kion nun fari?
Forkuri de la zorgoj, elgliti el la jugo, ĝi estas iĝi
trompulo, mensogulo, forkuranto de la batalkampo.
Vitalij sidas apud la tablo kaj laboras. Antaŭ li estas
kelkaj libroj en la germana lingvo, aro da skizaĵoj, ĉirkaŭskribitaj folioj da
papero. Vitalij studas konstruadon de l' metropolitenoj en Germanio. En la
ĉambro estas mallume kaj la tablolampo estas envolvita en la ruĝa ŝtofo,
lasante nur mallarĝan strion de la radioj, falantaj rekte la manuskripton. Sed
eĉ ĉi tiu lumo malkontentigas Olga'n.
— Enlitiĝu, — ŝi diras, — via lumo malhelpas al mi.
Vitalij levas la ŝultrojn. Li esperas, ke Olga ne insistos.
Sed ŝi, silentinte kelkajn minutojn, denove ripetas:
— Ĉu vi aŭdas, mi diras, ke vi enlitiĝu. La lampon
kovru ankoraŭ per io. La infano povas vekiĝi.
— Mi ne komprenas, — kontraŭdiras Vitalij, — al la
infano ĉi tiu lumo tute ne malhelpas. Ĝi estas tro malforta. Cetere, mi baldaŭ
finos.
— Vi jam kelkfoje tion estas dirinta. Enlitiĝu tuj,
alie vi igos min perdi la paciencon!
Vitalij silentas kaj ankoraŭ daŭrigas la laboron, strekante
la ĵus skribitan kaj penante koncentrigi la atenton sur nova penso. La penso
ŝajnas esti jam kaptita, sed ĝi estas tiom glita, ĝin deteni estas tiel
malfacile! Se oni permesus al li iom mediti! Ĝi estas tiel originala kaj
interesa penso!..
Olga eksaltas kaj alkuras la infanon. La knabineto retiriĝis
al rando de la lito kaj ŝiaj nudaj piedetoj traŝoviĝas tra la reto. Olga
rapidas kovri ŝin, gardeme returnante kaj aranĝante la littukon. Foririnte de
la infano, ŝi staras silente post Vitalij kaj sulkoj de ŝia frunto streĉe
kuntiriĝis. Ŝi profunde enpensiĝis kaj penas solvi iun malfacilan taskon. De
ŝia severa figuro, de ŝia laca vizaĝo ventumas oferemo kaj senindulgo. Ĉi tiujn
kelkajn minutojn Vitalij travivas kun la kreskanta koleriĝo; la penso
forglitis.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Ne, maltaŭgas! Ne estas bona tia komenco! La leganto estos
justa, se insultos min. Kiu bezonas tiun majestan stilon? «Patrina devo!.. Bela
sentema animo!.. Bluokula feino!.. Forglitanta penso!..» Mirinda banalaĵo! Oni
devas iom distri sin. Mi multfoje rimarkis: Komenco bona — laboro duona kaj
inverse.
Krome, hodiaŭ mi sufiĉe laciĝis kun tiu ĉi Rummelsburg kaj
miaj pensoj tute ne havas poezian karakteron. Ĉu ne pli bone estus skribi por
moskva ĵurnalo artikolon pri Rummelsburg?
Vere! Ĝi ja estas bonega elektrostacio. Al mi oni diris, ke
ĝi estas unu el la plej bonaj en la mondo. La konstruaĵoj de rummelsburga
stacio estas severaj kaj simplaj, kiel malliberejo. Inter ĉiuj ses fenestroj
altiĝas rektangulaj turoj. La fenestroj supreniĝas je kelkaj etaĝoj. Interne,
en la centra salono estas brila pureco kaj maro de lumo. Ĝi penetras ĉi tien
tra la vitra plafono. La kruciĝo de la ŝtalaj kadroj en tia suna tago metas sur
la absolute puran plankon ombran kradon. La ĉambrego estas vasta kaj pura.
Meblaro en ĝi konsistas nur el du tabloj kaj du seĝoj. La tuta ilaro estas sur
la muroj.
Mia berlina kolego, ĉi tiea inĝeniero, ameme haltas antaŭ
ĉiu brilanta ŝraŭbo. Li fieras pri sia stacio.
— 3.270.000 kw horoj ĉiutage. Kvarmiliona berlina
loĝantaro ne bezonas pli multe.
Ĉu ne tro malŝparema estas Berlin? Por kio tiel multe?
Mi fermas la okulojn pro la hela suna lumo kaj strabas sur
la laboristojn en blankegaj ĥalatoj. Ili ridetas al mi, starante apud la
moviloj kaj amike salutas per la kapoj. Mi deziras eldiri mian delongan penson:
— Dum la socialismo la laboristoj estos nur tiaj kaj la
fabrikoj aspektos, kiel palacoj.
— Dum la socialismo, kolego, nenion vi havos! — mokeme
prononcas ies trankvila voĉo post mi.
— Kial vi opinias? — malkontente levas mi la ŝultrojn.
Alta, seka kaj glate razita maljunulo, iom ridetante etendas al mi la manon.
— Inĝeniero Berg.
Mi estas mirigita. Berg? Kial Berg? Ho, jes, Berg en Berlin
similas al Ivanov en Moskvo. Mi nomas min.
— Tre agrable, — rimakras Berg, ĵetinte rigardon al mia
kuniranto, — vi laboros sub mia gvido je konstruo de nova metropolitena linio.
— Ĉu? Mi ĝojas! Mi ĵus estis vizitonta vian kontoron.
— Venu morgaŭ, rekte por la laboro. Mi ricevis leteron
de via estraro. Ni penos pruvi la avantaĝojn de nia tipo de l' konstruado.
— Ni vidu, — evitante la rektan respondon, kontraŭdiras
mi, — sed pri la socialismo vi tamen eraras.
La inĝeniero Berg denove ridetas.
— Mi esperas, ĝi ne malhelpos al ni. Pro tio konstruado
de la metropoliteno en Moskvo ne devas prokrastiĝi.
Ni iras en lumaj salonoj. La konstruaĵo zumas kaj zumo ĉi
tiu jen fortiĝas, jen moliĝas ĝis la facila susuro. En la vaporkaldronejo oni
klarigas al mi, ke dudek vagonoj da ĉiutage venanta karbo estas malŝarĝataj ĉi
tie de unu homo dum du kaj duono minutoj. La aŭtomataj maŝinoj kaj kunpremita
aero forigis ĉi tie la homan laboron kaj la karbo aŭtomate estas transportata
la fornojn. Ĉi tiun miraklon mi enskribas en la notlibreton. Inĝeniero Berg
ironie ridetas.
— Ĝi estas atingita de la kapitalismo.
— Kaj ni transportos ĝin sur la socialisman grundon! —
trankvile kontraŭdiras mi, suprenirante man' apud mano kun mia klasa malamiko,
en kontrolan tureton de la stacio. Ĉi tie estas ĝia cerbo, ĝia direktejo, ĉi
tie respeguliĝas la plej eta falsaĵo en ĝia laboro.
— Cetere, vi vane maltrankviliĝas, — indiferente diras
Berg, la sovetoj renaskos la kapitalismon. Kio alia estas ĉe vi en Rusio nun,
se ne diktaturo de la komunistoj? Ĝi signifas, ke la afero finiĝos per reakcio.
Ne vane Trockij diras, ke Stalin estas ponto de la proleta diktaturo al la
burĝa.
Originalajn tamen opiniojn havas mia estonta estro. Mi komencas
suspekti, ke li estas trockiano. Kio do sekvas? Mi havas nur pluran okazon por
memkontrolo.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
...La penso forglitis. Fine Olga diras riproĉe:
— La infano estas malsana. Ĉu vi ĝin ne kompatos? Mi
petas, kovru la lampon per io ankoraŭ kaj enlitiĝu!..
Vitalij rapide leviĝas kaj kunarigas la foliojn de la
manuskripto. Nesingardeme li movas la seĝon. Ektimigita Olga ĵetas sin al la
lito, sed la infano ne vekiĝis, kaj la spirado, ŝajne, estas pli regula. Tiam
ŝi turnas sin al Vitalij, ne havante fortojn deteni la koleron:
— Ĉu vi ne povus esti pli singarda? Vi tute forgesis,
ke vi havas la filinon!
— Olga, ne maltrankviliĝu! La infano dormas. Nenio
estas timiga dume.
— Ĉiam vi tiel, ĉiam! Malfrue estos, kiam ni havos ion
timigan! Vi estas mirinda egoisto! En tia momento vi pensas pri kio ajn, sed ne
pri la familio! Mi petis vin inviti profesoron Zamjatin. Diru, kial vi ne
plenumis mian peton?
Vitalij ne havas deziron respondi. Li malbonhumore malvestas
sin, provante eviti la respondon. Sed Olga insistas:
— Kial do vi ne respondas? Ĉu vi ne komprenas, ke temas
pri la vivo de via infano?
— Vi eraras, Olga. La kuracisto diris, ke la vivo de l'
infano ne estas en danĝero.
— Nu, certe! Vi simple pensas nur pri la mono!
— Olga, se mi vidus la efektivan danĝeron! Sed ja ankaŭ
la monon ni ne povas disĵeti! Mi jam multe ŝuldas al nia kaso de reciproka
helpo.
— Oni devas, Vitalij, ŝanĝi la laboron. Tiel ne povas
daŭri. Kial vi obstine rifuzas transloĝiĝi provincon? Vi povus ricevi tie pli
altan salajron kaj la vivo tie estas malpli kara.
— Mi jam klarigis ĉi tion al vi centfoje. Mi laboras
por la metropoliteno kaj nenien mi volas transloĝiĝi.
— Sed mi ja ne povas tiel! Ni havas nek meblaron, nek
manĝilaron, nek sufiĉe da vestaĵo. Multajn jarojn mi portas unusaman robon. Mi
rifuzas aĉeti al la infano ludilojn. Ni ne povas aĉeti kurtenojn por la
fenestroj!
Ŝi komencas kalkuli la objektojn, aĉetendajn plej baldaŭ. Al
Vitalij ĝi estas delonge konata. Jes, ŝi pravas, sed kie li prenos la monon?..
Li sentas dormemon. Li lace kontraŭdiras:
— Sed mi ja gajnas ne tiel malmulte!
— Se vi fordonus al mi la tutan salajron! Sed
dekalkuloj, kotizoj, ŝuldoj, procentoj por la sindikato, por la kaso de
reciproka helpo, por viaj senfinaj asocioj. Pripagu la loĝejon, hejtadon,
elektron. Kio do restas?
Vitalij aŭdas la lastajn vortojn kvazaŭ tra nebulo. La dormo
envolvas lin per vato, zorge kovras per litkovrilo. Li sentas sin tiel
komforte...
— Lasu vian metropolitenon! Transloĝiĝu la provincon!
Ĉu vi aŭdas min?
Sed Vitalij jam ne aŭdas. Li aŭdis tion multfoje, kaj nun li
ekdormas. Tamen, streĉante la lastajn fortojn, li respondas per malfacile
moviĝanta lango:
— Mi aŭdas, jes. Vi diris: transloĝiĝu la provincon!
Olga ekspiras kaj ŝiaj larmoj komencas malrapide guti sur la
kusenon. La spirado plioftiĝas. Olga ploras solece, senhelpe.
La plorspasmoj igas lin malfermi la okulojn. Li ĵus estas
vidinta tre strangan sonĝon. Li revenis post longa foresto. Hejme atendas Olga,
kun kiu li antaŭ la forveturo edziĝis. Kaj sur la vojo renkontiĝas multaj
konatuloj. La malnovaj kamaradoj kaj la knabinoj, kiujn li iam estis amanta. Li
afable salutas ilin. Pri ĉiuj ili li konservis varmajn karajn rememorojn. Li
disiĝis iam kun ili kun malĝojo en la animo, sed sen akra doloro.
Subite ĉe la stratkruciĝo lin aliras Olga. Sed ne tiu, kiu
atendas lin hejme, la alia. Sensencaĵo akiranta en la sonĝo forton. Li komencas
kompreni, ke li havas du Olga'jn. Unu atendas lin, lia edzino. Ŝi devas esti
vestita en la hejma simpla, eĉ malriĉa robo. Ŝi restas hejme kaj amas lin. La
alia estas ĉi tie, antaŭ li, ĉe la stratangulo, en konata tumulto de la
hejmourbo. Ŝi estas vestita ial en blanka somera mantelo, malgraŭ la vintra
frosta tago kaj tuta ŝi estas hela, luma, suna. Ŝi staras kaj rigardas lin,
radiante pro la ĝojo. Strange!.. La konscio nebuliĝas kaj en la kapo oni treege
frapas. Alvenis demalproksime amata Olga, sed tiu, alia?.. Ties konturoj
malaperas kaj li vidas nur ĉi tiun kaj nur ĉi tiun li bezonas. Kiel li povis
erari? Ŝi rigardas lin karese alloge. Li alpaŝas ŝin, prenas je la mano. Ŝi
ĝojas, treege ĝojas. Ŝi petas rakonti pri novaĵoj, parolas pri la siaj. Li
malmultvorte respondas, poste intercetere rimarkas:
— Ĉu vi scias, Olga, mi ja edziĝis!
Ŝi per la tuta korpo ektremas, forpuŝiĝas de li kaj timigite
ekrigardas liajn okulojn;
— Karulo, sed mi? kiel do mi?..
Kaj denove li sentas akran doloron en la koro. Li deziras
ekkrii:
— Mi ne komprenas! Mi ne volas! Por kio tiu dualismo?
Li mallevas la kapon kaj daŭrigas:
— Ĉu vi scias, kun kiu? Kun Olga Taraseviĉ...
Ŝi malkonfide ridetas, balancas la kapon. En tiu momento
aliras inĝeniero Vinokurov.
— Kamarado Zorin, eble, vi forlasos nin por unu minuto?
Vitalij malkontente ekrigardas lin, malvolonte etendas al
Olga la manon kaj rapidas sur la deklivo malsupren, en direkto al la hejmo. Kaj
jam klare prezentas al si la renkonton kun tiu Olga, kun la alia, kiu estas
tie, hejme. Rapide mallumiĝas kaj venas la vintra krepusko. Frostiĝas marĉetoj
sur la stratoj kaj la glacio krakas sub la piedoj. Li preterkuras malnovan
konstruaĵon de ŝvitbanejo, forĝejon, komercejojn. Li rapide aliras la domon,
supreniras la ŝtuparon, enkuras la ĉambron, formovas la pezan veluran kurtenon
kaj nerveme krias:
— Olga hejme?
... En la ĉambro estas mallume kaj senbrue. Olga staras, sin
klininte super la infana lito. Vitalij penas malfermi la okulojn. Olga parolas
flustre:
— Kial vi ĉiam krias nokte? Ĝi estas terure kaj, krome,
mi timas, ke vi vekos la filineton. Sed, dank' al dio, la temperaturo
malaltiĝis. Ne kriu plu, mi petas!..
Ŝi enlitiĝas tute trankviliĝinte. La ĉambron tra la
fenestroj insiste penetras la matena lumo.

Jaŭzo: Rivereto, trafluanta Moskvon.

Mosĥozupr:
mallongigita «Moskovskoje Ĥozjajstvennoje Upravlenije» (Moskva Trusto por Urba
Mastrumo).

Schlesischerbahnhof:
Pr. «Ŝleziŝer Banhof» (Silezia Stacidomo), en Berlino.

Rot Front, Genosse!:
«Ruĝ' Front', kamarado!» — saluto de la germanaj ruĝfrontanoj.

Rautendelein:
Pr. «Rautendelajn», — arbara feino (personaĵo el famekonata dramo «La droninta
sonorilego» de H. Hauptmann).

Labkoro: mallong.
«laborista korespondanto» (ruslingve rabkor).

Murkoro: korespondanto
de murgazeto.

Reichswehr: Pr.
«Rajhsver» — postmilita germana armeo.