Historio de la laborista Movado en Eŭropo post la dua mondmilito.
Ĉar en la primovada literaturo kaj en la gazetaro la Laborista movado ĝenerale estas traktita iom koncize, ni donas al ĝi en nia suplemento, same kiel en la Gvidilo apartan lokon.
Pro tio, ke en kelkaj landoj, kie antaŭe ekzistis laboristaj esperanto-asocioj, ekzemple en Bulgario, Germanio kaj Hungario, nun funkcias nur unu organizo, la nombro da LEA-oj estas malpli granda ol antaŭe. Ankaŭ la membronombroj estas malpli altaj.
En Aŭstrio ekzistas Aŭstria Laborista Esperantistaro (ALE), kiu estas sekcio de la Austria Esperanto-Federacio. (Ĉi tiu Federacio kunigas katolikajn, laboristajn kaj neŭtralajn grupojn kaj asociojn. Ĝi eldonas Aŭstrian Esperanto Revuon, en kiu ĉiu tendenco havas propran rubrikon).
ALE havas socialistan kaj komunistan sekciojn. Ĝi publikigas siajn informojn en monata ciklostilita Interligilo kaj en supre nomita revuo, Plue ĝi eldonas ciklostilitan Internacia Esperanto-Servo kaj publikigis kelkpaĝajn broŝuretojn Ĉu militoj estas eviteblaj ?, Liberecon por Grekio kaj du kantfolietojn. La membronombro estas proksimume 100. ALE havas rilatojn kun la Danubvala Kontakt-Komitato.
En Britio propagandas SATEB (SAT en Britio), kiu havas 240 membrojn en 6 diversurbaj grupoj. Ĝia organo The Worker Esperantist (Laborista Esperantisto), 12-paĝa presita gazeto, aperas trimonate. SATEB disponas pri Libro-Servo kaj Interkoresponda Servo. Ĝi estas ligita al SAT per la Goteburga Konvencio kaj kunlaboras kun la laboristeduka organizo National Council of Labour Colleges (Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj) koncerne korespondan esperanto-kurson.
La Dana Laborista Esperanto-Asocio (DLEA) fondiĝis en 1935. Ĝi konsistis tiam el 5 grupoj kun entute iom pli ol 100 membroj. Ĉar la asocio estis tro malgranda por mem eldoni gazeton, ĝi kun bonvola permeso de la sveda fratorganizo publikigis kaj ankoraŭ nun publikigas siajn informojn en la sveda Laborista Esperantisto. Dum la milito, kiam kontakto kun Svedio ne eblis, DLEA eldonis ciklostilitan DLEA-Bultenon.
DLEA havas nun (1948) proksimume 300 membrojn (8 diversurbaj sekcioj kaj ĝeneralaj membroj en 23 lokoj). Ĝi disponas pri Ekspozicia Servo, kies materialo utilas al la propagando en diversaj urboj. Libro-Servo liveras literaturon kaj havigas enspezojn al la asocio. Jam aperis kantaro, propagandbroŝuro, leterpapero, ktp. Oni planas la eldonon de romano pri la dana rezista movado De rode Enge (Ruĝaj Kampoj).
DLEA subskribis la Goteborgan Konvencion, kaj kunlaboras koncerne ĝeneralan propagandon ktp, kun la Centra Dana Esperantista Ligo en la Dana Esperantista Komun-Komitato. La danaj esperantistoj laboristaj kaj neŭtralaj post la milito organizis ,,Holand-Helpon", kiu sendis pakaĵojn da nutraĵoj al nederlandaj samideanoj, kaj „Eŭropo-Helpon", kiu faris la samon por aliaj helpbezonaj landoj. [1]
La Laborista Esperanto-Asocio de Finlando, kvankam jam 25-jara, estas ankoraŭ relative malforta. Sendube la cirkonstancoj ne estis favoraj en tiu lando, kaj la laboro do malfacila. Ke tieaj kamaradoj post la suferoj de la mondmilito, tamen revivigis la movadon atestas pri ilia persisto.
FLEA havas proksimume 200 membrojn, eldonas ciklostilitan Bultenon, subskribis la Goteborgan Konvencion kaj partoprenas en la LEA-Komitato.
En franclingva regiono ekzistas asocio de laboristaj esperantistoj kun la nomo SAT-Amikaro. Ĝi celas propagandi kaj instrui Esperanton en laboristaj medioj kaj varbi por SAT. Dum la milito SAT-Amikaro ne ĉesis agadi : ĉiujare ĝi eldonis kalendareton kun adresoj ; ĝi funkciigis skriban kurson, aranĝis promenadojn kaj renkontiĝojn en parkoj, arbaroj, teatroj, ktp. Krome okazis ĉiujare ĝenerala renkontiĝo en Nemours. Dum la tuta milito funkciis solidarkaso, kiu en 1940-45 enspezis proksimume 28.000 frankojn kaj subtenis helpbezonajn kamaradojn per mono, libroj, vestaĵoj, nutraĵoj ktp.
La membronombro de SAT-Amikaro estis en 1947 pli ol 700 en Francio, Belgio kaj Nordafriko.
La organo SAT-Amikaro aperas ĉiumonate. Funkcias LibroServo, Propaganda Servo, Korespondaj Kursoj (elementa kaj perfektiga), Koresponda Servo kaj Loterio, kiu celas kolekti monon por sendi bonajn lernantojn senpage al SAT-Kongresoj. Post la milito aperis jam tri reeldonoj de la lernolibro Cours Rationel et complet d’ Esperanto, (sume 6000 ekz.oj), 72-paĝa propagandbroŝuro Une Humanité - Une Langue kaj ilustrita murkalendaro.
Alia organizo en Francio estas la Labor-Esperantista Federacio, sekcio de la Franca Esperantista Unio. Ĝi havas 450 membrojn, enklusive sekcion en franclingva Belgio. Ĉi tiu Federacio eldonas dumonatan gazeton La Esperantista Laboristo, kun aparta rubriko por svisaj laboristaj esperantistoj, kaj ciklostilitan gazeton Laborista Voĉo por la eksterlando.
En Germanio, iam la fokuso de la laborista esperanta movado, post la milito jam baldaŭ estiĝis agema movado, Ekzistas nun unueca organizo Germana Esperanto-Asocio, kun proksimume 6000 membroj, en kiu la laboristaj esperantistoj estas bone reprezentitaj kaj ludas gravan rolon.
Hermann Wagner publikigis 84-paĝan verkon Ni devas diri ĝin, en kiu li respondas al multaj demandoj de negermanaj kamaradoj kaj klarigas la starpunkton de la germanaj laboristaj esperantistoj.
Ankaŭ en Italio ekzistas nun Laborista Esperanto Asocio, sed ĉar ĝi estas ankoraŭ juna, ne eblas raporti pri ĝia agado. Tamen ĝi jam kunlaboras kun SAT kaj partoprenas en la LEA-Komitato.
En Nederlando la Asocio de Laboristaj Esperantistoj „Fidu La Estontecon" (FLE) estas la plej granda kaj plej aktiva esperanta organizo. Krom tio ĝi okupas la unuan lokon en la tutmonda laborista esperanto movado. Ĝi havas proksimume 3000 membrojn kaj 6000 „amikojn" (simpatiantojn), Tri gazetojn ĝi eldonas : Laborista Esperantisto, monata, dulingva, propaganda kaj oficiala, Esperanto wint veld (Esperanto progresas) trimonata, propaganda, kaj La Progresanto, monata, dulingva, studa.
FLE disponas pri jam ankaŭ la milito eldonita de ĝi dudeko da verkoj pri lingvo kaj movado (enklusive du lernolibroj), ampleksantaj kune 1900 paĝojn, pri 30-leciona, presita, pli ol 200-paĝa skriba kurso, pri ciklostilitaj kursoj por ekzamenoj A (lingva kapablo) kaj B (instrua kapablo) kaj por funkciuloj (estraranoj).
Literatura Komitato FLE, al kiu aliĝis ankaŭ kelkaj esperantistoj alilandaj, kontrolas manuskriptojn ankaŭ la presigo kaj fariĝis jam internacie konata.
Post la milito FLE eldonas jenajn verkojn : 64-paĝa propaganda broŝuro pri la esperanto-literaturo, lernolibro 140paĝa (reeldono), novmetoda lernolibro 64-paĝa, du romanoj, kune 560-paĝaj, verko pri literaturo Esperanto 60-jara, 58paĝa kaj Skizoj pri Nederlando, de Karl Capek, 96-paĝa.
Cetere FLE prizorgas ĉiumonatan radio-elsendon ĉe VARA (Asocio de Laboristaj Radio-Amatoroj), partoprenas en la Nederlanda Centra Komitato Esperantista kaj en la organizado de ekzamenoj, aranĝas prelegojn kun eksterlandaj paroladantoj kaj organzas ĉiujare kongreson, kiun partoprenas ne nur delegitoj, sed ankaŭ centoj da membroj el la tuta lando.
Pri la situacio de Esperanto en Sovetio, kie la movado iam estis tre vigla kaj forta, oni nun scias ankoraŭ nenion. Laŭdire oni en 1937 likvidis la Sovetrespublikaran Esperantistan Union (SEU) kaj malpermesis publikan propagandon. Tre verŝajne esperanto-movado ne plu ekzistas tie.
La Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA) povis dum la milito plue funkcii tute malkaŝe. Ĝia organo Laborista Esperantisto aperis regule sed en iom pli modesta formo, SLEA havas 27 sekciojn kun pli ol 500 membroj, kaj krome preskaŭ 100 individuajn membrojn. 85 sindikatoj aliĝis kiel subtenantaj membroj, pagante 5 ĝis 100 kronojn jare. SLEA subskribis la Goteborgan Konvencion. Plue ĝi kunlaboras kun la neŭtrala Sveda Esperanto-Federacio (SEF) koncerne ekzamenojn, ĝeneralan propagandon, ktp. En 1948 la kongresoj de ambaŭ asocioj okazis samloke kaj samtempe.
Grava eldonaĵo de SLEA estas la verketo La Sveda Laborista Movado, de Tage Lindbom, tradukita de M. Johanson. Ĉi tiu libreto, preskaŭ centpaĝa kaj ilustrita, donas klaran bildon pri la stato, agado kaj ideologio de la Sveda laborista movado. La Sveda Sindikata Asocio liveris la tekston kaj finance subtenis la eldonadon.
Svedaj laboristaj esperantistoj en 1945 organizis kolektadon de vestaĵoj ktp, por nederlandaj kamaradoj.
el Gvidlibro tra la Esperanto-movado - SUPLEMENTO 1936-1948, eld. SAT kaj FLE, 1948.
Skribis per G. P. DE BRUIN
Comments