Parto 07

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019

.. de oktobro 1928.

Kio ajn okazu, mi tamen devas labori je la romano. Kial la
laboro devas suferi?

Vintraj tagoj estas mallongaj kaj vintraj noktoj longaj.
Frumatene, kiam oni elgrimpas el sub la kovrilo kaj sin dronigas en aero,
perdinta nokte la vesperan varmon, oni devas ŝalti la elektron. Tiam grizaj
makuloj sur la ŝtonaj muroj diskuras kaj cedas lokon al flavetaj malpuraj
strioj, alternantaj kun balanciĝanta ombro de la lampokloŝo. Tiam Injo elŝovas
la nazeton el post reteto de sia lito kaj, ridetante, diras:

— Paĉjo, mi vekiĝis!

Ŝia bukloza kapeto kun malordiĝintaj haroj leviĝas super la
kuseno. Ŝi trenas el sub la kovrilo etan molan leporeton, fidelan kunulon de
ŝiaj dolĉaj sonĝoj. Tiam Olga fulme ĵetas sin en la frostan kuirejon, kaj
rapideme aranĝas la «primuson». Vitalij rapidante traglutas glason da
teo kaj tuŝas per la lipoj harojn de Olga. Injo postulas sian parton.

— Paĉjo, ankaŭ min kisu! Paĉjo, ne forgesu min kisi!

Li klinas sin al la filineto kaj Olga rigardas lin profunde
kaj malgaje. Penante ne rimarki tiun rigardon, Vitalij surŝovas la ĉapon kaj
eliras.

Kiu diris, ke ĝi estas tiel simple, konfesi, ke la amo kaj
ajnaj esperoj jam mankas? Ne, ĝi estas treege malfacile!.. Sed kiel ĝin rilatas
Zoja?..

Okazas en Moskvo mirinde frostaj tagoj. La malvarmo
trapenetras traen, ĝis la ostoj. Tiam oni levas la kolumon, sin kaŝas kun la
kapo en ŝafa felo kaj penas ne rigardi antaŭ si. Ĉe la tramhaltejo oni rapideme
dancetas, aŭ paŝadas tien kaj reen. Kuntirinte la korpon, oni subrigardas,
penante ekvidi la venontan tramon. Kaj kiam ĝi ne venas kvardek minutojn kaj
pli, oni ne eltenas, kolerege elkraĉas flanken insulton kaj rapide piediras al
la sekvonta haltejo. Preskaŭ tiel agis Vitalij. Malbonhumore rigardinte tra la
strato kaj nenion vidinte, krom neĝblankigitaj telefonfadenoj, li movis la
kapon, ŝovis la manojn en la poŝojn kaj ekpaŝis.

— Ĉi tie devas kuŝi metropolitenlinio, — meditis li, —
kaj la vagonaroj pasos ĉiukvinminute. Lume, varme, vaste, malkare kaj rapide!
Oni ne plu malŝparos tiel malavare la tempon kaj nervan energion!

Sed dum la rapida iro li estis varmiĝanta kaj, ĉiam malpli
pensante pri la malfruiĝinta tramo, profundiĝis siajn proprajn travivaĵojn. Ĉu
Olga estas malfeliĉa? Sendube! Ĉu li estas feliĉa? Malcerte! Ĉu li diru la
veron? Ne, li ripetu la mensogon! Tutegale, se lia lango eĉ elturniĝus por diri
la veron, Olga igos lin repreni siajn parolojn kaj ripeti la mensogon. Ĝi estas
neeviteble, alie ŝi estos ploranta, krianta, konvulsianta en histeria
paroksismo kaj li ne antaŭscias, kiel ĝi estos finita. Se li povus konvinki
sin, ke la mensogo povas fariĝi vero! Ĉu Olga malindas la amon? Li mem
kulpas!.. Sed kiamaniere ĝin rilatas Zoja?.. Olga kredas, ke devas ekzisti iu
grava kaŭzo por malapero de l' amo. Sed ja tia kaŭzo ne ekzistas!

Enirante Mosĥozupron li denove rememoras pri la
metropoliteno. Dudekminuta malfruiĝo! Kiom da laborhoroj oni perdas en Moskvo
por sintransportado kaj je kiom da procentoj malaltiĝas pro tio labor-kapablo
de la laboristoj kaj oficistoj!

Suprenirante la ŝtuparon, Vitalij sentas kreskadon de iu
kunliganta lin nebulaĵo en la kapo. Tia sento okazas en komenco de la malsano.
Kaj la sama sento okazas (Vitalij ĝin konas), kiam la vivo transformiĝas
senesperan malagrablaĵon.

Efektive, en sia buro li trovas abomenindan personaĵon en
eleganta ĉemizo kun kravato, kun glate ordigitaj haroj kaj ronda vizaĝo. Kie
vidis li tian vizaĝaĉon? Ivagin klarigas, ke tiu estas la nova teknikisto,
anstataŭ li.

— Ĉu vi miras? Kien mi malaperas? Ha? Mi, amiko, iros
la laborborson!

Vitalij ne deziras eĉ paroli pri ĝi. Certe, Ivagin estas
senprokraste forsendonta la proteston en la Kontrolkomisionon kaj pri la
teknikisto li mem parolos kun Serebrovskij. Kolera kaj ekscitita, li eniras la
akceptejon. Kiel ĉiam, amasiĝas ĉi tie la popolo kaj estas aŭdeblaj enuige
samtemaj konversacioj. Zoja knaras per la plumo. Vitalij aliras sin tre
proksime kaj, peze apogante la manojn, demandas:

— Ĉu Serebrovskij min akceptos?

— Ne!

— Kial do ne, se mi havas urĝan aferon?

— Se vi deziras, atendu.

Retenante la ondbolantan en la brusto koleron, Vitalij
sidiĝas apud la tablo.

— Bone, mi atendos!

Zoja denove komencas skribi, kunpreminte en la buŝo
estingiĝintan cigaredon. Vitalij rigardas ŝian verdan trikbluzon kaj en lia
memoro elnaĝas la vesperoj, pasigitaj ĉe ŝi. Tiun bluzon, senvestigante sin, ŝi
ĉiam metis sur dorseton de la lito kaj tial sub lia nazo ĉiam malbonodoris aĉa
parfumaĵo. Ĉiu homo havas sian odoron. Sed, elirante de Zoja, Vitalij forportis
kun si odoron de tiu parfumaĉo. Kia abomena komedio! Jen antaŭ li estas la tuta
ŝia ĉambro: blatoj... Ne, ankoraŭ... ankoraŭ fotoj de du barblongaj viroj sur
la tableto, portreto de iu persono kun grandaj lipharoj super la tablo kaj
super la komodo... Permesu, kio do super la komodo?

El la kabineto de Serebrovskij eliras vizitanto. Sub la
tablo tintas la sonorilo. Zoja malaperas post la pordo. Vitalij obstine penas
rememori, kia portreto pendas super la komodo? En ronda nigra kadreto kun
vitro. Maldensaj, glate ordigitaj haroj...

En subita silento el la kabineto de Serebrovskij aŭdiĝas
abrupta virina rido. Rapide leviĝinte, Vitalij malfermegas la pordon.
Unumomente, kvazaŭ kato, Zoja forsaltas de la genuoj de Serebrovskij.

— Kion vi bezonas? — ekscitite krias la estro. — Vi ja
bonege scias, ke sen averto mi ne permesas eniri!

— Jes, mi tion komprenas.

Vitalij per neniigaj okuloj rigardas Zoja'n. Li rememoris,
kia portreto pendas super la komodo: la portreto kun ronda vizaĝo kaj bovaj
okulaĉoj. Ho, li scias, kies portreto ĝi estas!

— Do, kamarado Serebrovskij, Ivagin estas eksigita? —
demandas Vitalij el la pordo.

— Mi vin petas ne lasi vin en la fremdajn aferojn! Ĝi
estas lastfoje, kamarado Zorin! Mi avertas vin plej decide!

Serebrovskij nerveme ordigas la jakon.

— Mi vin ne bezonas! — aldonas li minace.

— Jes, mi vin ankaŭ, — ironie kontraŭdiras Vitalij.

Zoja provas nerimarkeble tragliti la pordon, sed Vitalij
kaptas ŝin je la mano.

— Kion vi volas? Lasu min! — duonvoĉe diras ŝi, penante
fortiriĝi.

— Unu minuton, Zoja Ivanovna, ni eliru la koridoron!

En la koridoro Zoja staras, sin apogante sur la muron,
ŝirante pinton de la naztuko kaj subrigardante lin. Li embarase haltis en
distanco dupaŝa.

— Jen, Zoja Ivanovna! Vi devas forlasi tiajn ŝercojn!

— Kiajn ŝercojn? Mi vin ne komprenas!

— Sed mi vin bonege komprenis! Tiun teknikiston mi vidi
eĉ ne povas! Ke li tuj malaperu el ĉi tie! Ĝi estas unue...

Vitalij eksilentis, elektante la vortojn.

— Kaj due? — levas la kapon Zoja.

— Due, se ĝi ne estos farita, vi respondos por tio!

— Ĉu?!

— Jes, kara kamaradino! Vi ŝajne ne estas tro sentema!

Zoja mirigite lin rigardas, sed reekposedante sian kuraĝon,
arogante demandas:

— Ankoraŭ «trie» sekvos? Ĉu la persona demando?

Nun ekflamas Vitalij.

— Jes, bedaŭrinde, la persona! Neatenditajn, sincere
dirante, mi faras eltrovojn! — Ĉiam pli akre sentante, kiel nebuliĝas la kapo,
kvazaŭ en ĝi ekturniĝis karuseloj, Vitalij rigardas Zoja'n per la nevidantaj
okuloj. — Delonge oni devus ĉesigi ĉi tiun muzikon!

— Nur tion? — Zoja ridegas antaŭ la vizaĝo de Vitalij,
— nur tion?.. Ho, kiel bedaŭrinde! Vi iom malfruiĝis, la iniciato ne troviĝas
en viaj manoj!



. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de oktobro 1928.

Mi estas ĵus interparolinta kun Rosa. Mirinde sentema popolo
estas la virinoj. Ŝi observas min atenteme jam dum kelkaj tagoj. Ŝi alportis al
mi tason da kafo kaj rimarkis, ke mi, kontraŭ mia kutimo, ne plu dormas. Ŝi
tamen igis sin ne miri.

— Hodiaŭ estas belega ora tago! Vi ne povas havi
malbonan humoron!

Ŝi dismovis la silkajn kurtenojn. La berlinan veteron oni ne
povas antaŭscii: jen neĝas, jen pluvas, jen ree la suno! Aŭ tiel okazas nur en
la nuna jaro?..

— Ŝi estas via edzino, pri kiu vi sopiras?

— Ne, Rosa, ŝi ne estas la edzino!

Ŝi rigardas min per la rondaj okuloj. Mi estas devigata
klarigi.

— Vi ne povas imagi, kiel ĉarma estas Alice! Sed ne tio
gravas. Roschen! Ja ekzistas multaj belaj knabinoj en la mondo! Plej grave,
Alice amas la vivon!

— Ĉu vi mem ne amas la vivon?

— Mi — jes, sed nur parte. Sed ekzistas homoj, kiuj
tute ne amas la vivon! Pli bone ili farus, se ili ne naskiĝus! Sed Alice... Por
ŝi ĉiu momento de la vivo, eĉ momento de lukto kontraŭ pli forta kontraŭulo
estas fonto de ĝojo!

— Sekve, Alice neniam suferas?

— Ho, ne! Sed la vivo venkas en ŝi la suferon. El ĉi
tie venas ŝia certeco, ŝia kuraĝo, ŝia decidemo akcepti sur sin frapojn de la
sorto. De ĉi tie estas ŝia devizo, kun kiu ŝi, eĉ estante venkata, fine venkas:
"Mi ne plendas la sorton!"

Ŝajne, Rosa estas malserenigita.

— Tia karaktero estas tro kruela por la virino!

... Kial mi tiom multe meditas pri Alice? Niaj vojoj
disiras. Ĉu ĝi ne estas klara?..

 

... de novembro 1928.

La edzino serioze ofendiĝis pri miaj poŝtkartoj.

«Tremas la manoj, kiam mi ricevas tiujn mizerajn
kolorigitajn pecojn da papero, senkorajn kaj ofendajn, kiel vangbato!
Indiferenta, seka teksto! Tri, nenion signifantaj, banalaj linioj!.. Nek unu
vorto karesa kaj delikata! Nek unu vorto de la saluto kaj amo! Mi disŝiras
viajn poŝtkartojn, ĉu vi aŭdas, mi disŝiras! Mi ne bezonas almozon! Restu la
malvarma soleco kaj muta indiferento. Viajn poŝtkartojn mi ne bezonas!»

... Mi deziras plori, sed la lipoj kurbiĝas je kompatindan
grimacon!

Sed mi ne havas, pri kio skribi al ŝi. Mi ne povas skribi!
Mi ne plu havas fortojn mensogi!

 

... de novembro 1928.

Inĝeniero Berg, ŝajne, tro multe scias pri la moskva
metropoliteno. Pli, ol mi mem. Alie, kiamaniere estas klarigebla lia certeco,
ke mi estas rajtigita intertrakti pri transdono al ili de ĉi tiu koncesio. Ĝis
nun mi neniun similan rajtigon ricevis.

Ĉiam pli kaj pli stranga ŝajnas al mi lia konduto. Ĉiam pli
ofte meditas mi pri la konversacio, hazarde aŭdita en «Admirals Palast». Mi
nepre skribos pri ĝi en Moskvon.

Mi jam delonge ne vidis Alice'n. Ŝia afero estas morgaŭ
pridiskutota dum la komsomolĉela kunveno.

 

... de novembro 1928.

... Mi daŭrigas la romanon



. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Kvankam Popov sendis sciigon pri la partikunveno aparte al
ĉiu, duono de la ĉelo tamen diskuris. Kelkiuj estis alirantaj la tablon, notis
sin en la kontrollibro kaj poste indiferente surŝovis la ĉapojn. Kelkiuj estis
petegantaj specialan permeson foresti. Unu havas malsanan kapon, la alia
dentojn, la tria edzinon, la kvara patrinon. Rezulte, Popov kalkulis en la salono
nur 30% da ĉelanoj.

Ivagin sidis en la dua, preskaŭ malplena vico. Atendante la
komencon, la ĉeestantoj interparolis duonvoĉe, singardeme rerigardante. Kelkiuj
enprofundiĝis gazetojn. Ĉeestis nur oficistoj: afergvidantoj, sekretarioj,
librotenistoj, teknikistoj. La laboristoj mankis. Fine Popov tintigis la
sonorilon.

— La ĝenerala kunveno estas malfermita. La ĉelestraro
proponas elekti prezidantaron de la kunveno el la sekvantaj kamaradoj: Popov,
Serebrovskij, Ŝipova. Ĉu estas kontraŭdiroj?

Aŭdiĝis kelkaj aplaŭdoj.

— La unua, raporto pri la internacia situacio, la
raportonto — kamarado Vinokurov. La dua — demando pri kontraŭpartiaj agoj de
kamarado Ivagin kaj tiel plu. La tria — diversaj aferoj.

Vinokurov aliris la tablon kaj metis sur la randon areton da
blankaj folietoj. Poste li verŝis el la karafo glason da akvo kaj, ne
rapidante, trinkis. Dum li trinkis, la kunveno silentis kaj rigardis en lian
buŝon. Fine, li viŝis la buŝon per la buŝtuko kaj komencis kun sia kutima
senpasia esprimo:

— Mia parolo estos mallonga, sed mi avertas, ke tamen
mi bezonas ne malpli, ol unu horon kaj duonon.

— Donu al li unu horon! — kriis iu el la postaj vicoj.
Popov tintis per la sonorileto.

— Kiu proponas unu horon? — severe demandis li. Juna
skizisto Nikolajev ekkuraĝis:

— Mi proponas unu horon!

Ĉiuj mirigite returnis la kapojn. Popov levis la ŝultrojn.

— Bone, ni voĉdonu! Kiu estas por unu horo?

Okazis, ke ĉiuj unuanime estis por unu horo. Vinokurov
malkontente kuntiris la brovojn. La kunveno neatendite emociiĝis.

— Dum kvardek minutoj li lernu paroli!

— La tuta horo estas tro multe! — aŭdiĝis voĉo el la
kvara vico.

— Donu al li tridek minutojn! — subtenis ankoraŭ unu.

— Tridekkvin minutojn!

— Kvindek minutojn!

— Kvardek minutojn!

— Duonhoron!

— Ili furioziĝis, — diris Popov kolere, — enkadriĝu
iamaniere! Vinokurov estis parolanta sen haltoj, glate, laŭte, sed treege
rapide. La aŭskultantoj provis antaŭe kapti la vortojn, streĉis vid- kaj
aŭdsenton, eltiris la kapojn, sed laciĝante kaj nenion komprenante, baldaŭ
ĉesis aŭskulti. Vinokurov parolis, transmetante la folietojn sur la tablorando
kaj legante de ili tutajn diagramojn, sed la aŭskultantoj ekvivis tute
memstaran vivon. Kelkiuj reprofundiĝis en gazetojn, kelkiuj duonlaŭte
interparolis, pridiskutante la sekvontan duan demandon. Kiam la horloĝmontrilo
moviĝis unu horon antaŭen, multiuj senpacience rigardis unu la alian. La
oratoro tiumomente analizis situacion de la Ligo de Nacioj. Laŭ lia plano li
estis ankoraŭ rakontonta pri okazintaĵoj en Ĉinio kaj pri akriĝo de
interrilatoj inter USSR kaj la kapitalisma mondo.

Post kiam li finis, la demandoj kaj dezirantoj diskuti ne
troviĝis. Popov fulmrapide tralegis la rezolucion, traglutante nelegeblajn
lokojn kaj transiris al la dua demando. En la ĉambro ekregis tomba silento.
Ŝipova trankvile leviĝis de sia loko kaj per enuantaj okuloj ĉirkaŭkaptis la
kunvenon. Ordiginte la elfalantan el ŝiaj haroj ruĝan kombilon, ŝi apogis sin
per ambaŭ manoj sur la tablon kaj klinis antaŭen la kapon. Ivagin observis ĉiun
ŝian movon per mokema rigardo, tenante prete la krajonon.

— Ni estas parolontaj, kamaradoj, pri membro de l'
partio Ivagin! — diris ŝi.

En la salono okazis ioma moviĝo kaj ĉiuj, forŝovinte sin de
la lokoj, enigis la okulojn en nukon de Ivagin. Li ne movetiĝis.

— Ĉiuj ni bone konas kamaradon Ivagin. Nenio malbona
estas direbla pri li, kiel la homo. Laboras li ĉi tie delonge kaj sufiĉe honeste.
Sed, jen malfeliĉo, kamarado Ivagin ne ŝatas kelkajn el niaj gvidantoj. Ne
estas sciate, pro kio ili ne plaĉas al li, kaj ne tio gravas. Ĉiuokaze, se por
tio estus serioza kaŭzo, mi, la unua, estus liaflanke. Li plej bone ĝin scias.
Neniu alia, kiel mi subtenis lin en la postulo pri eksigo de Ĉernjaev kaj en
kelkaj aliaj aferoj. Sed hodiaŭ mi devas konfesi, ke mi faris eraron! Kamarado
Ivagin en ĉiuj elpaŝoj kontraŭ estraro de la ĉelo kaj aparato, motivigis tion
nur per la personaj, egoistaj, plej malŝatindaj kaŭzoj. Per kio alia oni povus
klarigi la sisteman elserĉadon de difektoj en laboro de niaj kamaradoj kaj
ilian ŝveligadon en artikolaĉoj? Komence li estis presiganta tiujn en nia
murgazeto, uzante kunlaboradon de senpartia redaktoro Zorin, kaj nun li
direktas ilin eĉ al la moskva laborista gazetaro!

Tiajn metodojn uzas, kamaradoj, neniu alia, krom
trockianoj!.. Jes, jes, mi prenas sur min plenan respondecon por ĉi tiuj vortoj
kaj asertas, ke nur malamikoj de l' partio povas agi tiamaniere! Ĝi ne estas
batalo kontraŭ mankoj, ĝi estas batalo kontraŭ partiorganizo!

Malantaŭe komenciĝis bruado. El diversaj vicoj aŭdiĝis
aplaŭdoj. Al ili respondis indignaj krioj:

— Mensogo! Ivagin ne estas trockiano!

— Nia kamarado! Ni lin konas!

Serebrovskij prenis la sonorileton.

— Kamaradoj! Vi neniam povas garantii, ke via najbaro
ne estas trockiano! Ili laboras inter ni ĉiuminute!

— Ne babilu vane! — ekkriis iu solece.

— Kiu ĝin kriis? — duonferminte la okulojn, demandis
Popov kaj eĉ turnis la lumegantan lampon en duonmallumon de la
ĉambroprofundaĵo.

— Mi kriis! — leviĝis de la loko skizisto Nikolajev.
Nun ĉiuj denove returnis sin al li. Tiu estis malgrasa kaj pala junulo en
preskaŭ griza jako. Rapide movinte la manon laŭlonge de siaj nigraj haroj li
ripetis:

— Mi kriis. Ivagin ne estas trockiano kaj ni ĉiuj bone
ĝin scias. Absurdo!

— Kamarado Nikolajev! Se vi deziras disputi, vi diros
ĝin poste k.t.p.!

— Do, jen, kamaradoj! — daŭrigis Zoja, — inter vi jam
ekzistas pacema rilato al tiaspecaj trockismaj elpaŝoj. Neniu alia, kiel
Trockij, kulpigas nin pri renaskiĝo kaj putrado. Ĉu ne tion alkantas Ivagin?
Sed vi defendas lin!

En la ĉambro denove streĉiĝis la silento.

— La ĉelestraro estis pridiskutanta la demandon pri
Ivagin. Ĝi karakterizis lin, kiel malpacemulon, pro egoismaj celoj subfosantan
la partian kaj administracian laboron. Sekvante tian taksadon, la ĉelestraro
decidis lin el la partio eksigi. Kaj senpartian redaktoron Zorin senprokraste
liberigi de la redaktado!..

Zoja skuis la harojn kaj rapide sidiĝis.

— Kiu deziras paroli? — demandis Popov, subrigardante
la aŭskultantojn. Sed tiuj silentis.

— Temas pri tio, kamaradoj, ke ni havas la aferon kun
la plej malutila elemento kaj tiel plu. Ni havas la aferon kun fuŝagitisto! La
fuŝagitisto neniam estas kontenta! Ĉe l' socialismo li ankaŭ estos malkontenta!
La fuŝagitisto kalumnias pri la honestaj laborantoj, kiuj, oni povas diri, la
tutan animon kaj tiel plu! En nia epoko la fuŝagitisto estas kontraŭsoveta
elemento!

— Permesu paroli! — diris Nikolajev.

— Pli mallonge!

— Mi estas kontraŭ la eksigo de Ivagin el la partio. Mi
ne vidas kaŭzojn por akuzi lin pri trockismo kaj fuŝagitado.

Ivagin estas labkoro. Li malkaŝas negativaĵojn. Oni ne
rajtas organizi ĉasadon kontraŭ li!

— Neniu kontraŭ Ivagin, tion, la ĉasadon organizas! —
kontraŭdiris Serebrovskij. — Sed oni devas havi mezurilon! Oni avertis lin
multfoje! Ne unuafoje ni havas kun li, tion, la konflikton. La pledo de
kamarado Nikolajev estas tute malkomprenebla. Kion ĝi signifas?

En la kvina vico, kie sidis grupo de novaj partikandidatoj
el librotenistoj, aŭdiĝis ekkrioj:

— Tute ĝuste! Pelu lin for!

— Fuŝagitisto!

— Ĉu ni bezonas ankoraŭ ceremoniojn?

— Ĝi estas flatado al la estraro! — eksaltis unu el la
teknikistoj, — Kamaradoj, ĉu ni estas aro da ŝafoj? Nian plej bonan kamaradon
oni elĵetas el la partio, sed ni silentas, kvazaŭ kun akvoplenigita buŝo?

Popov ege eksvingis la sonorilon.

— Kamarado Novoselov! — kriegis li, — mi ne permesis al
vi paroli!

Indigna bruado traruliĝis inter la vicoj kaj tuj
trankviliĝis.

— Do mi petas permesi.

Popov sin klinis al Serebrovskij kaj tiu diris ion al li en
la orelon.

— Ĝin decidos la kunveno mem! — ĵetis li al Novoselov.
— La kunveno ne povas permesi tiel ofendi sin kaj tiel plu! Ni estas ne aro da
ŝafoj, sed partiorganizaĵo! La ŝafojn oni serĉu aliloke kaj tiel plu! Mi
proponas forpreni de Novoselov la parolrajton! Ĉu neniu kontraŭdiras?

Nikolajev tuj aperis antaŭ la tablo.

— Tiuokaze mi diros ankoraŭ du vortojn. Tre ĉagrene, ke
ni estas devigataj ĉi tie pridiskuti tiajn aferojn, kiel eksigon de labkoro
Ivagin. La kamaradoj el la estraro memoru, ke por tio ĉi ili respondos!

— Kamarado, kamarado! — kun timo ekkriis Popov, — mi
petas ne tuŝi tiajn demandojn!

— Kiajn demandojn? — levis la ŝultrojn Nikolajev. — Ni
ja parolas pri eksigo de Ivagin!

Sed Popov definitive perdis la paciencon. Forgesinte pri la
sonorilo, li simple kriis tra la tuta ĉambro:

— Mi proponas silenti! La kunveno ne allasas similan
demagogion!

Nikolajev svingis la manon. La kunveno emociiĝis.

— Lasu lin paroli! — iu kriis el la lasta vico.

— Ne valoras! — oni respondis el la mezo.

— Oni devas aŭskulti!

— Babilu Emeljano! Tutegale ne estos laŭ la via!

— Abomenaĵo. Aroganteco! Oni ŝtopas la buŝon!

— Permesu al li paroli!

— Sufiĉas!

— Mi faras ekstervican proponon!

— Ĉesigu la diskutadon!

— For!

Inter la ĝenerala kaoso senmova restis nur Ivagin. Li sidis
trankvile, rigardante Popov'on kaj interne ridis. Popov svingis la sonorilon,
plenigante la aeron per laŭtega sonoro. Vinokurov strabe rigardante la
publikon, ion rapide flustris al prizorgita kaj malserena Serebrovskij. Zoja,
emociigita, nerveme ĉifis la verdan, inkomakulitan tablodrapon.

— Diru ion mem Ivagin! — ekkriis iu base.

— Ĝuste! Parolu Ivagin!

— Ni aŭskultu kamaradon Ivagin!

Ivagin levis la manon. La kunveno subite silentiĝis. Popov
ŝiriĝis antaŭen per la brusto, apenaŭ ne faliginte la inkujon.

— Ne maltrankviliĝu, kamaradoj Popov kaj la ceteraj! —
diris Ivagin ironie. — Al la estimata kunveno mi nenion hodiaŭ diros!

— Kial? — oni demandis el la kvara vico.

— Ha? Ne valoras, kamaradoj, ofendi ilin,
Serebrovskij'n kaj Popov'on. Ili estas ja homoj bonaj! Ĉu decas subfosi ilian
aŭtoritaton antaŭ la amasoj? Ha?

Kaj same rapide li malleviĝis la lokon, kiel ekstaris.

— Jen vi vidas?, — ekkrias Serebrovskij, jam ne plu
havante fortojn teni la koleron kaj ne atendante, kiam Popov permesos al li
paroli, — ĉu vi vidas lin? Li eĉ ne deziras klarigi ion al la kunveno! Li
taksas vin malindaj de lia atento! Ĉu valoras paroli kun la ŝafoj?.. Ĉi tie
estas la tuta bandaĉo! Per ardigita fero ni forigu la infekton! Per ardigita
fero! Voĉdonigu Popov, pro kia diablo vi malrapidas?

Popov ekrapidis.

— La ĉelestraro proponas jenan rezolucion: «La ĝenerala
kunveno konstatas, ke grupo de partianoj en nia ĉelo sisteme subfosadis
gvidadon de nia partia kaj administracia laboro. La ĝenerala kunveno
rimarkigas, ke unu el la plej evidentaj esprimintoj de humoroj kaj agado de tiu
ĉi grupo estas partiano Ivagin. Por ĉesigi la subfosan kontraŭpartian laboron
de ĉi tiu grupo, la ĝenerala kunveno opinias necesa aprobi la decidon de la
ĉelestraro pri eksigo de Ivagin el la partio.

Samtempe, por ke trockismaj elementoj ne malbonuzu la
incidenton por akuzi la partiorganizaĵon pri malpermeso de la memkritiko, la
ĝenerala kunveno alvokas ĉiujn kunlaborantojn de Mosĥozupr, ĉu partianojn, ĉu
senpartiajn kamaradojn — devualigi negativaĵojn kaj helpi al la administracio
kaj la ĉelo decide forigi nigrajn makulojn en nia laboro».

— Ĉu ekzistas aliaj rezolucioj kaj tiel plu? Ne? Kiu
estas kontraŭ? Kvar personoj. Do la ĝenerala kunveno estas fermita!



. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de novembro 1928.

Super la malsekaj tegmentoj ŝvelas nuboj. La plumba ĉielo
verŝas larmajn torentojn sur nigrajn pavimojn. La akvo kun furioza bruego
deruliĝas en defluejojn, ŝaŭmante sur metalaj kradoj de la kavoj. La malvarma
vento turniĝas en la stratoj, glitas sur malsekiĝintaj muroj. La aŭtomobiloj
sin kovris per pluvmanteloj. La homoj kuras kun ombreloj, tamen sen galoŝoj,
ĉar kiu do en Germanio uzas la galoŝojn!.. En la lokalo, kie staras ruĝaj
standardoj, pendas devizoj kaj la tuta angulo estas okupita de la internacia
korespondo, naĝas vaporo pro la sekiĝanta vestaro. La homoj ĝibiĝas, kvazaŭ
malsekaj kokoj.

Do Alice estas akuzata! Alice estas juĝata! Ŝiaj okuloj
estas mallevitaj... Ŝajne, mia koro kunpremiĝis? Bagatelo!..

— Do vi, kamaradino, ne neigas fakton de via konatemo
kun la polica oficiro, sinjoro Hoetzke?

La prezidanto mordetas pinton de kemia krajono. Li ne
rimarkas, ke liaj lipoj bluiĝis.

— Ne, mi ne neigas.

Ĉu tion elparolis Alice? Mi ne rekonas ŝian voĉon. Kial ĝi
sonas tiel mallaŭte?

— Kiamaniere vi kun li konatiĝis? Kiaspecajn
interrilatojn vi havis?

... Aha, bele! Alice ne deziras respondi la demandon! Ŝajne,
mi ne estas la escepto. La tuta organizaĵo ne sukcesas ricevi de ŝi eĉ unu vorton
pri tiu ĉi policano... Alice, vi vane faras ĉi tion! Se vi sentas vin prava vi
ĉion devas rakonti, ĉu vi komprenas, ĉion?.. Alie...

— Via patro neniam estis laboristo, Alice Berg! Via
patro estas malamiko de la laborista klaso. Kial vi kaŝis ĉi tion, Alice Berg?
Vi estis nomanta vin filino de laboristo...

Alice havas la vizaĝon pli pala, ol ŝia bluzeto.

— Mi estas kulpa! — diras ŝi, — mi estas kulpa, ke mi
kaŝis tion! Sed mi ne povis alie! La filino de burĝa inĝeniero ne estus
akceptita en via rondo!

— Sed ĝi estas strange, Alice! Ĉu vi ne komprenas mem,
ke tutaĵo el kunmeto de la polica oficiro kun la burĝa deveno igas la publikon
malkonfide akcepti viajn parolojn. Eble, vi ankoraŭ ion diros, Alice?

La prezidanto rompas la pezan silenton.

— Ĉio estas klara. Kiu deziras paroli?

Mi estas leviĝonta, sed peza mano de Erich kuŝiĝas sur mian
ŝultron.

— Vi poste diros.

Li memorigas min, ke mi ne estas egalrajta. Tamen mi diros
ion!.. Erich ĉiam aspektas serioze, sed hodiaŭ li estas tute malserena. Li fidis
al Alice, li estis konvinkita pri ŝia sincereco, pri ŝia labordeziro, li kruele
trompiĝis. Kion signifas tiu ĉi konateco kun la polica oficiro? Li ne riskas
eldiri la suspektojn, pri kiuj oni parolas en la taĉmento. Kion signifas tiu ĉi
mensogo pri la socia deveno?.. Alice ne estas infano kaj oni povas malfacile
kredi ŝian naivecon. Estas tute klare, ke ŝi povus eviti la mensogon! Certe,
oni ne tute konfidus ŝin, sed dum unu-du jaroj ŝi povus pruvi sian sincerecon.
Iom riske estas havi en la komsomolo la homon, ĝis nun kunligitan kun la fremda
mondo kaj kaŝantan tiun ĉi interligon de la organizaĵo! Krom tio, stranga
konduto de Alice en la vilaĝo kiu malutilis al la loka komunista ĉelo!

— Ĉu eksigi? — demandas la prezidanto.

Mi ne plu povas silenti. Mi eksaltas. Mi estas tiom multe
dironta! Mi sentas, ke oni rigardas min kun ekskluziva, streĉa atento. Mi
sentas kiel ruĝiĝas Alice kaj kiel severe skuas la kapon Erich.

— Kamaradoj! Mi bone konas Alice'n! Mi...

La vizaĝo de Alice turniĝas al mi kun mokema rideto.

— Ŝajne, troviĝis por mi la advokato?

Malvarma ŝvito kovras mian frunton. Mi kuntiras la forton.

— Mi estis dironta, ke mi aprobas la proponon de Erich!

 

... de decembro 1928.

Neniu korektas mian manuskripton. Mi eĉ ne estas certa, ĉu
ĝi taŭgas por io. Mi ne kredas, ke ĝi estas presota. Tamen, pli, ol kiam ajn,
mi deziras verki.



. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Vitalij memoras la okazon, kiam li nokte revenis de Zoja kaj
kontraŭ la demando, kie li estis, respondis, ke li havis raporton pri la
kooperado. Olga estis strange seka kaj malvarmetone demandis, ĉu li atentis
mankojn de l' kooperativoj? Mirigita pri malamikeca tono, li tuj forgesis ke li
estis leginta neniun raporton. Momente antaŭ li elnaĝis folietoj de imagata
notlibreto.

— Pri kiuj mankoj vi diras?

— Nu, mankoj de varoj, longaj vicoj, multekosteco!.. En
tuta Moskvo ne estas trovebla drapo. La drapo kaj lano transformiĝas iun
legendon. Batalo kontraŭ privataj komercistoj, tamen nur sola privatulo
profitas ĝin!

Li estis pasie kontraŭdironta, sed eksentis en la aero
odoron de bona tabako. Tuj interrompinte sian paroladon, li returnis sin. En la
cindrujo kuŝis kelke da cigaredrestaĵoj. Olga surhavis belan robon kaj,
protektata de la blanka antaŭtuko, lavis la teilaron. Li komprenis kaŭzon de
ŝia malvarma tono. Por unu momento la ekflaminta demando «Kiu?» estis tuj
anstataŭigita per maldolĉa ironia rideto. Ĉu ne tute egale?, ĉu li rajtas
ĵaluzi?

Sed de post iam Vitalij ĝenerale ne disputis kun Olga. Por
ne permesi al siaj propraj pensoj elkreski ĝis ampleksoj de duboj, li penis
koncentrigi ilin ĉirkaŭ la okazonta forveturo eksterlanden. Li pli ofte nun
restis hejme kaj longajn vesperojn pasigis apud la skribotablo. En la ĉambro
neniam estis pli ol 1° kaj dum fortaj frostoj la temperaturo malaltiĝis ĝis 7-8
gradoj. Tiam nevidebla mano desegnis sur la fenestroj arĝentajn pejzaĝojn kaj
brilantaj sagoj radiis en la vitroanguletoj sub blanka lumo de la elektra
lampo. Glimsimila glacieto malleviĝis sur la subfenestron kaj estis atendanta
ĉi tie sian sorton. Ĉiumatene Injo estis foriganta ĝin per malnova rustinta
tranĉilo. Kiel bona mastrino, ŝi per granda ĉifono forsvingis de la subfenestro
lagetojn de la malpura akvo.

Vitalij laboris ĝis la dua-tria horo nokte. Liaj piedoj
estis frosttremantaj kaj la malvarmo kuris sur la dorso. Li estis entiranta la
kapon en la ŝultrojn, ankoraŭ pli fleksiĝis super la tablo, sed daŭrigis la
skribadon. Ellitiĝante nokte por Injo, Olga riproĉe skuis la kapon. Alirinte al
Vitalij deposte, ŝi ofte estis ĵetanta sur liajn ŝultrojn sian lanugan
kaptukon, aŭ la malnovan trikitan jakon.

Tiumomente fariĝis Olga proksima, parenca kaj komprenebla,
kiel iam. Tiumomente aperadis treega deziro por plena interpaciĝo.

Sed tagoj pasadis post tagoj. Kiam Vitalij estis venanta
hejmen Olga rapideme lavis la manĝilaron, trinkigis Injon, enlitigis ŝin, poste
iris la kuirejon finlavi, aŭ gladi la hieraŭan tolaĵon. Kaj nur unufoje ne
estis retenita la turmentiga silento.

Laciĝinta super ĉiu mezuro, Olga enlitiĝis pli frue, ol
kutime. Vitalij ŝin trovis jam en la lito. Li mallaŭte eniris la ĉambron,
penante ne brui, senvestigis sin kaj aliris la tablon. La nikelita tekruĉo
estis kovrita per malnova pelto, por ke la akvo ne malvarmiĝu. Apude estis
preparitaj la sukero, butero, vazeto kun areto da malkaraj bombonoj kaj peco de
l' pano. Manĝinte, li komencis laboron. Ĉirkaŭ la dekdua horo li subite
eksentis, ke lian dorson iu streĉe rigardas. Ĉi tiu sento igis lin returni sin.
Li ekvidis du senmove rigardantajn okulojn. Olga kuŝis sur la lito, metinte la
kapon sur la brakojn. Vitalij estis embarasita.

— Ĉu vi, — demandis li, — ne dormas?

Olga senbrue skuis la kapon.

— Ĉu delonge?

— Ne.

Vitalij komprenis, ke ŝi ne dormis de post lia reveno.

— Ĉu vi estas malsana? aŭ vi havas malbonan humoron?

— Tute ne! — ekspiris Olga.

— Do kio okazis?

— Nenio!

Vitalij estis jam rekomencanta la laboron, sed aŭskultinte,
kiel Olga kelkfoje profunde ekspiris, ĉesis labori.

— Kio okazis al vi, Olga?

— Nenio. Simple mi ne estas gaja.

Olga faligis la kapon sur la kusenon. Vitalij sidiĝis apude
sur la lito kaj ŝi tuj formovis sin.

— Min ne kontentigas tia vivo.

— Kia? — demandis li retenante la spiradon.

— Jen tia, kun vi...

Iom ofendita de ŝia sincereco, li singarde rimarkis:

— Sed mi ja ne igas vin nepre vivi kun mi!

— Mi scias. Se povus mi foriri, mi jam delonge estus
foririnta. Sed kien?

— Nome? — kontraŭdiris li, — kiel vi opinias, kien
foriras la aliaj?

— Ho, kiel vi ĝojus liberiĝi de mi! — ĉagrenigite
ekkriis Olga. — Tamen, eĉ la ĉambro ne estas trovebla! Kaj krom la ĉambro! Ja
oni devas vivi!

— Mi ne rifuzas helpi.

— Kiamaniere? Ĉu vi donos cent rublojn monate? Sed ĉu
ĝi estas mono. Mi ja devos rifuzi la plej bezonan al la infano! Diru, ĉu ĝi
longe daŭros?

— Kio nome?

— La industriigo?

— Kian rilaton havas al ĉi tio la industriigo? — levis
la ŝultrojn Vitalij. — La industriigo estas konstruado de la socialismo. Kiel
vi ĝin ne komprenas?

Olga ekspiris.

— Diru, Vitalij, kial oni ne donas al ni malkarajn kaj
bonajn varojn! Kial niaj konsumkooperativoj, kiuj prenas tiajn altajn kotizojn
(ja eksterlande mankas tiaj kotizoj?), estas tiel senespere malplenaj? Kial oni
ne enlasas el eksterlando teksvarojn kaj ŝuaron, kiuj estas tie trioble malpli
karaj?

Vitalij rememoris la cigaredrestaĵojn en la cindrujo.
Penante tamen ne deflankiĝi, li kontraŭdiris:

— Tiam ni devus malpligrandigi importon de maŝinoj kaj
instrumentoj kaj per tio sama prokrastigus konstruadon de la propra industrio.

— Sed ĉu ni bezonas ĝin, se la eksterlandaj varoj estas
fortikaj kaj malkaraj kaj la niaj karaj kaj tre baldaŭ disfalas!

— Sed konstruado de l' socialismo...

— Konstruado de l' socialismo! Ĉu estas atingebla la
socialismo? Ĉu kredas tion la komunistoj mem? La komunistojn mi prezentas al
mi, kiel geniajn trompulojn! Al mi ŝajnas, se la religio konsentus servi al la
komunismo, ili igus nin viziti la preĝejojn!

Vitalij preskaŭ eksaltis.

— Olga, tio ne estas viaj propraj pensoj!

— Malsaĝe! — levis ŝi la ŝultrojn. — Ne ĉiuj, simile al
vi, vivas kun fremdaj ideoj! Ho, kiom mizera estas via pensmaniero, Vitalij! Ĉu
definitive pereis en vi iu ajn kritikema rilato al la ekstera mondo.

Kunmetinte la manojn post la dorso, Vitalij komencis paŝadi
tra la ĉambro.

— Bonvolu sidiĝi! Vi nervumigas min!.. Ĉu oni povas
klarigi per bonintencoj de l' komunistoj, ke ili igas apenaŭ vestitajn virinojn
kun suĉinfanoj sur la brakoj staradi dum frostoj antaŭ la kooperativoj kvin-ses
horojn? Kaj por tiu ĉi plezuro ja oni pagas kotizon, iufoje egalvaloran al la
monata salajro! Kaj, rimarku, la komunistoj mem ne deĵoras en la vicoj! Ili eĉ
ne sendas tien siajn edzinojn!

— Olga, Olga! Ĝi estas la malplej efika punkto de via
filozofio!

— Kial?.. Ekzemple, viaj Serebrovskij, Popov,
Vinokurov!..

— Ĉu pri tio sama parolis kun vi Vinokurov?

— Plej trafa maniero! Mi miras, kiu helpis al vi elekti
tute nekonvenan al vi profesion! Vi devus esti prokuroro! Tamen, kial Vinokurov
ne povus paroli kun mi?.. Ĉu ĝi estas malpermesata? Mi ne havas ion por kaŝi!
Vinokurov unufoje estis veniginta min hejmen per sia maŝino. Mi estis tute
senpova kun Injo, sur granda placo! Mi neniel povis eniri la tramon. Vi scias,
kiel mi timas la straton, grandan trafikon, homamason, tumulton! Kaj via
metropoliteno, verŝajne, neniam estos konstruita!

Tuj trankviliĝinte kaj ne sentante la ĵaluzon Vitalij lace
oscedis. Olga mokeme ekridis.

— Ĉu vi volas dormi? Mirinde, kiel vi ŝanĝiĝis! Kaj vi
ŝajnigas vin viro?

Vitalij returnis sin, ekflaminte.

— Kion vi deziras diri? Ĉu vi opinias, ke en la mondo
ne ekzistas aliaj virinoj, krom vi?

— Nu certe ekzistas! — grimacis Olga. — Sed nature, ne
por tiaj, kiel vi!

Komence Vitalij eksentis en tiuj ĉi vortoj la kaŝitan
maltrankvilon, sed li estis tuj miskomprenigita.

— Ne opiniu, ke mi tre bezonas vin! Mi jam diris, ke mi
delonge forirus, sed mi ne havas kien foriri! — Ŝia voĉo krudiĝis, — ne estas
granda ĝojo posedi tion, kion neniu alia bezonas!

Stranga afero: pro bagatelo, pro tuŝita, pure vira ambicio,
Vitalij perdis la animekvilibron! Olga vekis en li deziron tuj pruvi, ke ŝi
eraras. Kaj, ne plu retenante sin, li rakontis al ŝi ĉion pri Zoja. Olga
aŭskultis lin kun malfermitaj okuloj trankvile, kaj iufoje, demandis nur pri
detalaĵoj.

— Ĉu ŝi fordonis sin al vi tuj, subite? Jes? Kaj ŝi
estis virga?.. Aŭskultu, Vitalij, ĉu ŝi estis malpli kreska, ol mi?.. Ĉu plaĉis
al vi ŝiaj kisoj?

Vitalij intertempe estis skuanta la kapon kaj rapidis
paroli, zorgante komence nur pri la sola: ke Olga komprenu, ke ŝi ne faras
grandan favoron, restante kun li. Sed Olga ĉiam demandis:

— Kia ŝi estis? Gaja? Ĉiam ridis? Muzikis per la
gitaro? Ĉu ŝi ne plendis al vi, ke ŝi laciĝas, ke estas malfacile al ŝi vivi?..
Ĉu ŝi ne malĝojigis vin iel!

Kaj subite Vitalij malblindiĝis. Kion li faras?.. Kia estas
la fino?.. Li silentiĝis. Olga kuŝis apude, alpreminte sin al li. Ŝian varmegan
spiron li sentis sur sia vango. Per la dekstra brako ŝi eĉ ĉirkaŭprenis lian
kolon kaj atendeme rigardis lin fikse, ne forturnante la okulojn. Vitalij
ektimis.

— Kial do vi silentiĝis? — trankvile demandis ŝi. —
Diru, ĉu vi amis ŝin?..

La koro de Vitalij falis ien malsupren, malaperis en abismo
kaj en ĝia loko formiĝis faŭkanta malplenaĵo. Kun la koro foriris la sango kaj
malvarma tremo kaptis la korpon.

— Olga! — diris li mallaŭte, — pardonu min!

Olga nenion respondis kaj fermis la okulojn. Vitalij kuŝis
kelkajn minutojn silente, timante fari la plej etan movon.

— Olga, Onjo! — ripetis li, — pardonu min, malsaĝan!..

Kaj, ĉar Olga nenion respondis, li komencis pravigi sin.
Kaj, pravigante sin, li ĉiam pli turmente sentis la elkreskintan en loko de la
koro malplenecon.

— Onjeto! Komprenu min! Mi ne amis ŝin!.. Mi amis ŝin
eĉ nek unu minuton! Mi malestimis ŝin kaj min mem!.. Por kio mi ĝin faris? Jes,
vi pravas! Por kio mi faris ĝin? Mi ne scias! Eble, ĉar la vivo ne kontentigis
min, same, kiel vin. Eble, ĉar hejme estis malfacile por mi...

Trafinte la penson pri malfacileco de la vivo, Vitalij
disvolvis ĝin:

— Vi scias mem, kiel ni pasigas la tempon! Ĉiutage ni
malpaciĝas. Ĉiunokte ni senfine disputas!.. Onjeto, mi ja bezonas ion alian!..

Vitalij denove silentiĝis, kompreninte, ke li diras
mizerajn, al neniu bezonajn, nenion pruvantajn kaj mensogajn vortojn. Olga
returnis la nebuliĝintan rigardon. Vitalij flateme ekrigardis ŝiajn okulojn kaj
subite ekvidis starantajn en ili larmojn.

— Onjo! — kun timo ekkriis li, — ne ploru! Estis kaj
pasis!

Aŭdiĝis stranga subpremata krio. Per la tremantaj manoj Olga
ŝovis sian gorĝon, penante ion diri. Vitalij timigite rigardis ŝin. Dum la
turmentiga spasmo premis ŝian gorĝon, li penis ŝin konsoli:

— Kara mia, ĉesu! Trankviliĝu! Nenio terura okazis! Ĉio
pasis!

La vizaĝo de Olga kovriĝis per la purpura koloro.
Frosttremegante, ŝi abrupte forsaltis de la lito kaj sin ĵetis al ŝranko.
Vitalij sekvis ŝin per maltrankvila rigardo. En nura ĉemizeto Olga aspektis,
kiel deksesjara knabino. Ŝi sursaltis seĝon kaj komencis ion serĉi sur la supra
breto. Boteletoj, sonorante, forfalis planken.

— Olga, kion vi faras? — per nehoma voĉo kriis Vitalij.
Ŝi rapide verŝis en la buŝon boteleton de la vinagra esenco.

— Olga!..

Vitalij elbatis la boteleton el ŝiaj manoj, perforte fortirinte
ilin de buŝo.

— Vi freneziĝis! — ekkriis li krude kaj, subite,
kaptita de la profunda emocio, li rimarkis, kiel violkolora vizaĝo de Olga
konvulsiis pro terura turmento. Ŝi senbrue falis sur la liton.

Vitalij sin ĵetis al la tablo. Ĉi tie staris kruĉo da lakto.
Per tremantaj manoj li verŝigis ĝin en ŝian buŝon. Olga trinkis, kunpremante
per la frapantaj dentoj randon de la kruĉo, trinkis je grandegaj glutoj,
sufokiĝante kaj forpuŝante la kruĉon for de si. Vitalij ĉiam verŝis kaj verŝis,
ĝis restis en la kruĉo nek unu guto. Tiam li alkuris la telefonaparaton.



. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

... de februaro 1929.

Mi ne memoras jam, kiom da tempo mi ne prenis la plumon. Dum
ĉi tiuj monatoj mi havis grandan laboron je la konstruo. Berg opinias, ke mi
mian taskon jam estas plenuminta. Sed al mi ne plaĉas liaj konkludoj. Hieraŭ li
diris al mi:

— Vi povis propraokule konvinkiĝi, ke ni konstruas
multe pli malkare, ol la francoj.

— Preskaŭ je unu miliono kaj duono da rubloj. Sed...

Lin indignigis mia «sed».

— Kia «sed»?

Mi estis rigardanta la malordigitan pavimon, la disfositan
malsekan grundon, la pezajn kvarangulajn vagonetojn laŭlonge de la lignaj
ŝildoj. Berg surhavis pluvmantelon. La mantelo estas malseka, sed la vesto sub
ĝi — seka. La samo ne estas direbla pri la laboristoj... Ni iris sur fundaĵo de
la estonta tunelo kaj pluvo libere fluis el la griza ĉielo tra intervaloj inter
la metalaj stangoj. Mi por unu minuto imagis min en la centro de Moskvo dum
vintra frostego. Efektive, ĝi estas treege neoportune! Sed laŭ la pariza
maniero ni elfosus en du-tri lokoj de Mjasnickaja strato ŝaktojn. El ĉi tie ni
per varmigitaj fermitaj koridoroj farus nian subteran ofensivon! Kaj, krome, la
pariza metropoliteno estas arkoforma, altega, sed ĉi tiu estas malalta,
subpremata!..

Berg nomis min filantropo.

— La socialisma patrolando! Zorgo pri laboristoj! Por
tio ĉi vi estas pretaj malŝpari plurajn milionojn! Mi havas nenian deziron
disputi kun li.

 

... de februaro 1929.

Ĉe metropolitenkonstruo denove ne ĉio estas en ordo. La
antaŭnelonga striko finiĝis, kiel malvenko de l' administracio. Sed Berg,
evidente, retiriĝis nur por la nova atako. Lastatempe li estas mirinde
malĝentila kaj insultema kontraŭ la laboristoj. Se tiel daŭros, ni ne evitos la
ŝtormon.

 

... de marto 1929.

Hodiaŭ je la dekdua la laboro ĉe konstruo de la nova
metropolitenlinio ĉesis. Du tagojn antaŭe Berg eksigis tri laboristojn,
agitintajn kontraŭ nova formo de laborregistrado. Tio havis sian efikon. Hieraŭ
matene inter la konstrulaboristoj regis ega incito. Vespere la polico fermis la
maldekstran sindikaton de l' konstrulaboristoj kaj sigeligis ĝian ejon.

Kaj hodiaŭ la regiono estas superplenigita de la policanoj
en batalhelmoj kaj kun plena armilaro. Berg deklaris, ke li estas faronta
neniujn cedojn.

 

... de marto 1929.

La altrudita al mi kaj ĉifoje, ŝajne, tre daŭra
«senlaboreco» revenigas min al laboro je la romano.

Nun estas printempo. Denove printempo!.. Sed en mia koro
faŭkas malplenaĵo! Do restas al mi forflugi per la penso en la pasinton, ŝajne,
tute nemalproksiman!.. Nur unu jaron malantaŭen!..


primuso: Maŝineto por
kuiri.

Comments