Parto 08

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . .
Serebrovskij transloĝiĝis la novan domon marde, kaj dimanĉe
li jam festis ĉi tiun feliĉan okazon.
Ĉirkaŭ la oka horo apud la gisa balustrado staris du maŝinoj
kaj kelke da fiakroj. La ŝoforoj pace dormetis en profundaĵo de l' aŭtomobiloj
kaj la fiakristoj dancetis sur la malseka neĝo, en verda lumo de gaslanterno.
Senbrue alglitis la tria, freŝe kovrita per blua farbo maŝino. Viro en leda
jako lerte elsaltis la trotuaron, malferminte la pordeton. La fiakristoj
eksilentis, subrigardante ilin. El la aŭtomobilo eliris juna virino.
Surtrotuariĝinte, ŝi haltis kaj embarase ĉirkaŭrigardis.
La printempa vespero estis mirinde kvieta. Delikataj bluetaj
lunrebriloj kuŝis laŭlonge de la strato, alternante kun grizaj ombroj de la
domoj kaj fantaziaj desegnaĵoj de l' branĉoj, elrigardantaj el post
kortbariloj. La malseka neĝo kuŝis, kiel pezaj ĉapoj sur akraj pintaĵoj de la
gisaj stangoj kaj sur la grizaj ŝtonaj kolonoj.
La viro diris ion duonvoĉe al la ŝoforo. Preninte la
kunulinon subbrake, li iris al la domo.
Al ili malfermis la pordon servistino de Serebrovskij,
Manjo.
— Ĉu multe da gastoj? — demandis Vinokurov, helpante al
Olga demeti la palton.
— Ĉirkaŭ dekkvin personoj.
Formetinte la supran veston, Olga restis en sia sola festa
robo. Ŝi paŝis al spegulo. En la spegulo ŝi ekvidis la ĉambron, remburitan per
bruna tapeto. Sub la plafono estis enŝraŭbigita senbrila duonglobo de la
elektra lampo. Sur flava ligna vesttenilo, rampante unu sur la alian, pendis
viraj manteloj kaj virinaj paltoj kun multekostaj feloj.
Vinokurov ekfumis kaj strabe rigardis Olga'n.
— Ĉu la edzo definitive ne venos? — demandis li subite.
— Mi kredas! — respondis Olga kaj ridetis. Unuafoje
post la edziniĝo ŝi sentis spiron de la libero. Ili eniris la gastoĉambron kaj
Vinokurov prezentis Olga'n.
— Konatiĝu, kamaradoj: Olga Alekseevna, edzino de
inĝeniero Zorin!
Olga konfuzite ĉirkaŭiris la duonrondon de l' gastoj.
— Kaj la edzo? — turnis sin al ŝi Bobrov, — ĉu li ne
bonvolos veni?
— Bedaŭrinde, bedaŭrinde! — rimarkis ĝoje inĝeniero
Kiselov. Ĉiuj kunsentante ekmovis la kapojn. La konversacio tuj rekomenciĝis
kaj pri Olga, ŝajne, oni forgesis. Vinokurov sidigis ŝin en verdan pluŝan
apogseĝon apud malgranda lakkovrita tableto.
La gastoj seninterrompe estis venantaj, plenigante la
ĉambron, kaj la mastrino jam dufoje estis eliranta la najbaran ĉambron por
preni plurajn seĝojn. Venis Ĉernjaev kun Vera Velikonskaja. Li aliris al Olga
kaj staris rekte, kvazaŭ fumtubo, eltirinte sian malgrasan malflekseblan
korpon.
— Ĉernjaev kun la edz... edzino! — prezentis lin
Vinokurov, — Kie vi laboras nun, kamarado Ĉernjaev?
— Ho, li estas nun granda estro! — respondis anstataŭ
Ĉernjaev Kiselov, per unu rigardo ĉirkaŭkaptante gracian figureton de Vera. —
Li estas nun apenaŭ atingebla de ni, mortemuloj! Ĉu ne vere, Ĉernjaev? Ja oni
vin altigis en la rango?
— Per zorgoj de la multestimataj kamaradoj!
Popov ion aprobe murmuris el profundo de la apogseĝo,
siblante per la nazo. Li jam dufoje estis vizitinta la manĝoĉambron. Ĉi tie
Serebrovskij estis dismetanta la botelojn sur longa bruna vakstola vojeto,
kuŝanta trans la kunmetitaj kune tabloj.
Vera estis konfuzita eĉ pli, ol Olga. Eble pro tio,
ekrigardinte unu sur la alian, ili eksentis la reciprokan simpation.
— Kiel multe da homoj estas ĉi tie! — ekkriis Vera, —
mi ne ŝatas homamason!
Olga kunsente rigardis ŝin.
— Vi pravas. Ĝi estas tre malfacile! Mi estas en la
homamaso ĉiam pli soleca, ol tute sola!.. Ĉu vi oficas kun ili? — Olga
kapmontris la gastojn.
— Jes!.. Tio estas, ne!.. Mi oficis antaŭe tie, kaj nun
mi laboras en la alia trusto!.. — Vera forte ruĝiĝis. — Kaj vi?
— Ne! — ekspiris Olga, — mi estas hejmmastrino!.. Sed,
tiaokaze, vi ilin ĉiujn bone konas? Diru, kiu estas tiu virino, kiu min
rigardas?
Vera vigle returnis sin.
— Estas Zoja Ivanovna Ŝipova, la persona sekretario de
kamarado Serebrovskij.
Zoja estis interparolanta kun ĵus enirinta la ĉambron
Serebrovskij, sin klininta super ŝia seĝo, kaj samtempe ŝi ne forturnis la
okulojn de Olga. Ŝi estis en nigra velura robo, lasanta malfermitaj ŝiajn
grasetajn ŝultrojn, kolon kaj parton de la dorso.
— Kaj tiu virino? — demandis Olga, montrante la
enirantan tra la pordo Anna Petrovna, — Ho, ŝi estas edzino de Serebrovskij?..
Tiaj virinoj plaĉas al mi!..
— Kial? — miris Vera.
— Tiaj virinoj estas energiaj! Ili tenas virojn en la
brakoj! Ĉu vi ne vidas, ke tiu ĉi mola meblaro, tapiŝoj, bagatelaĵoj, silkaj
kurtenoj estas plenumo de ŝiaj deziroj?
Vera embarasite rigardis Olga'n.
— Mi ne riproĉas ŝin! — rapidis tiu ŝin trankviligi. —
Ĉu la bona meblaro kaj komfortaj ĉambroj estas iu malkonvenaĵo? Diru sincere,
ĉu vi ne dezirus la samon?
Anna Petrovna, penante venki la kreskantan en la brusto
koleron, afable salutis Zoja'n. Ĵetinte malestiman rigardon sur la algluiĝintan
al ŝi edzon, ŝi aliris al Vinokurov.
— Kara Oleg Jurjeviĉ! — trakantis ŝi delikate sed tiom
laŭte, por ke la edzo aŭdu, — kiel malfrue vi venis!
La pordo malfermiĝis kaj, dismovante la pordokurtenojn, sur
la sojlo aperis Dobroĥotov.
— Oh-ho-ho! — gaje kaj densbase ekblekis inĝeniero
Bobrov, — Mem la ĉefo venis!
La hejmmastro afable ekrapidis renkonten.
— Petro Ivanoviĉ! Ĉu oni povas tiel?! Vi ĉiujn nin
tenas! Ni ja ne komencas sen vi la vespermanĝon!
— Pardonu, sinjoroj, pardonu! — bonkore ekridis
Dobroĥotov, — Iom mi malfruiĝis! Aferaĉoj diversaj! Saluton, saluton! Nu, mi
gratulas vin, Mikaelo Sergeeviĉ je la nova loĝejo! Kvankam ĝi, ŝajne, estas la
kooperacia domo, sed ne gravas! — li larĝe ridetis kaj responde tuj ridetis la
gastoj. — Kiu do estas la konstruinto?
— La konstruinto estas nia konato, Petro Ivanoviĉ!
Rimarkinda, mi al vi diros, la konstruinto! Jen li estas!
Dobroĥotov etendis sian larĝan haraĵan manegon al Vinokurov.
— Tre agrable! Mi aŭdis, ke vi ĉe la konstruo vian
propran inventon realigis. Laŭdire, vi inventis fajrosendanĝerajn vandojn el iu
speciala materialo?
— Tute ĝuste, — modeste aldonis Vinokurov, — el
malkosta materialo: specifa miksaĵo de ŝtonoj kun ligno. Malkare kaj fortike!
— Do, vi la grandan monon gajnis? Ĉu patento por la
invento?..
Dobroĥotov potence ekridegis kaj sin turnis al Serebrovskij:
— Mi memoras, kiam ni lernis en la Reala Lernejo, mi
opiniis vin, Mikaelo Sergeeviĉ, sentaŭgulo! Vere, en kaligrafio kaj la rusa
lingvo mi neniam povis vin atingi kaj fine estis forpelita el la kvara klaso.
Sed ne havis mi al vi iun ajn estimon! Tro delikata kaj pacema knabo vi
estis!.. Pardonu, pardonu, mi sekve, eraris! La tempoj ŝanĝiĝis! La alia
materialo estas bezonata!
Nun la gastoj estis aŭskultantaj silente, atenteme
rigardante la potencan figuron kun zorge kombita ambaŭflanke barbego.
— Tamen, la domo, ŝajne, ne malmulte kostis? — diris li
serioze.
— Ni havas la loĝejkooperativon, Petro Ivanoviĉ, —
enmetis la parolon Kiselov, — Tiel diri — Komuno! La komunaj monrimedoj!
— Malfacile estas kredebla, — skuis la kapon
Dobroĥotov. — Ĉu granda estis la kotizo?
— Nu, ĉu ni povus pagi la grandan kotizon, Petro
Ivanoviĉ? Ni ja estas laboruloj! Oni povas diri proletoj!
— Ĝi estas alia afero! Certe, konstruas Mikaelo
Sergeeviĉ la socialismon je la ŝtata mono, nu, ankaŭ la dometon intercetere al
la socialismo aldonis! Kio estas unu dometo apud socialismo? Bagatelo!
Meze de la ĝenerala gajeco, Anna Petrovna tuŝis la edzon je
maniko.
— Miĉjo, invitu al la tablo!
Apud la tablo oni multe manĝis kaj multe trinkis. Manjo
ĉirkaŭportis anseron, poste malvarman porkidon kun kreno, poste sturgon,
balanciĝantan en elastaj briloj. La gastoj estis metantaj sur la telerojn
sprotojn, sardinojn, pelamidojn, ŝinkon. Ĉiuminute aŭdiĝis klakado de la korkoj
kaj en kristalajn diafanajn vezikformajn glasetojn la viroj estis verŝantaj
orkolorajn vinojn. Olga, trinkinte du glasetojn, la trian rifuzis, sed
Vinokurov tamen plenigis ĝin.
— Ĝi povas atendi, Olga Alekseevna!
— Oni diris tostojn: por la mastro, mastrino, virinoj,
kaj la gastoj. Fine, Vinokurov proponis toston por la metropoliteno.
— Karaj amikoj! — diris li, ekstarante kaj admirante
brilon de la enverŝita en la glaseto portvino, — ĉiuj vi bone konas, kian
transportan krizon travivas la metropolo de Sovetoj! Delonge kaj obstine
laboras por solvi ĝin niaj eminentaj inĝenieroj. Tamen, lasttempe inter la
aliaj rimarkeble elstaras nia juna kolego Zorin. Bedaŭrinde li mankas inter ni!
Sed ĉeestas lia edzino! Ni honorigu en ŝia persono la estontan moskvan
metropolitenon!
— Hurra! — kriis Bobrov.
— Vi nepre devas trinki! — diris li al Olga. Ŝi
protestis.
— Trinku! Mi jam dek glasetojn estas trinkinta, sed ne
efikas! — konvinkigis ŝin Vera, sidinta demaldekstre kaj sin klininta al
Ĉernjaev. Olga trinkis. Vinokurov tuj plenigis ankoraŭ unu glaseton. Sentante,
kiel ŝia kapo turniĝas, ŝi iom tuŝis lian manikon.
— Kamarado Vinokurov, mi ne povas! Ne donu al mi plu!
— He, bagatelo, Olga Alekseevna! Ni ĉiuj estos tie!
Je la dekdua nokte Serebrovskij subite ekatentis, ke la
kurtenoj sur la fenestroj ne tute bone estas kuntiritaj. Li flustris pri tio al
Ĉernjaev. Tiu leviĝis kaj ne residiĝis, ien malaperinte.
— Vi, amiko, tute vane ĝin faras! — murmuris Bobrov,
proklamonte novan toston. — Kion ni timu en la propra partio?.. Ni ne bezonas
la fermitajn kurtenojn! Ĉu ne vere, Marinjo?.. — Li por unu minuto turnis sin
al blonda ruĝiĝinta najbarino kaj, ĉirkaŭpreninte ŝian kapon, kisis je la kolo.
Ne ellasante ŝian kapon, li daŭrigis, frapetinte per la fingro sur la botelon:
— Gesinjoroj! Atentu! Estas proponate fondi novan
asocion!
— Ĉu socian organizaĵon, tiel diri? — pepridis Osipov.
— Jes, ĝuste, socian organizaĵon!
— Vane vi tiel opinias! Tute vane! Ĉu mi ne pravas,
gesinjoroj?.. IRH kaj Aviakem estas necesegaj asocioj! Kial! Aviakem defendas
nian socialisman patrion! Kio estas la socialisma patrio?.. La socialisma
patrio estas ni! Ĉu mi pravas?
— Jes, vi pravas! Sed I-Ro-Ho? — kriis Kiselov.
— IRoHo? Vi demandas, kio estas IRoHo?.. — Bobrov
rikanis, — N-ne, tion mi al vi ne diros! Tion vi praktike ekkonos! Jen, kiam,
frato, trafos vi malliberejon, tiam vi scios, kio estas IRoHo! Ĉu ne vere,
ho-h-ho!..
La ebria ridego kovris liajn parolojn.
— Kian do asocion, kamarado Bobrov, vi proponas fondi?
— repepis Osipov.
— Mi proponas, gesinjoroj, renaskigi asocion de glora
epoko de la unua revolucio, la asocion de la kastelrestaĵoj!
— Kastelrestaĵoj? — tuj komprenis Kiselov. — Ĝi ne
malutilos! Ĉu vi aŭdas, Katrinjo, li proponas la asocion de la kandelrestaĵoj!
Oh-ho-ho! — Kiselov laŭte ridis kaj flustris ion en rozkoloran orelon de la
najbarino, ŝovante la nazon en la ŝultron, de kiu forglitis la bluzeto.
— Kial kandelrestaĵoj? — kontraŭdiris Serebrovskij, —
Ni prenu ion pli originalan! Ni nomu ĝin, hm... asocio, asocio de bajaderoj!..
— Strange! — diris iu dubeme, — Sed ja bajaderoj estas nur
inoj, ni tamen havos ankaŭ ulojn!
— Ĝuste, — konsentis Serebrovskij, — Tiam ĝi estu
asocio... de...
— Jen, Mikaelo Sergeeviĉ, — enmiksiĝis Vinokurov, — Oni
devas inventi ion pli novan! Mi proponas nomi ĝin Asocio de l' Dolĉaj Sonĝoj!
Li ekridis, rigardinte Olga'n. Ŝi kuntiriĝis, tremetante,
kvazaŭ pro la malvarmo. Ŝia kapo estis peza. Ŝi provis movi la piedon kaj la
piedo ekmoviĝis, kiel ligna protezo. Iu, kvazaŭ en nebulo predikis:
— Ni nenion ĝenu!.. Ni malkaŝe kontentigu niajn
bezonojn!.. Drinki?.. Ni drinku! Kaj tiel plu!.. Jen, ĉi tie... Timi unu la
alian oni ne devas! La bezonatan publikon ni varbos, kaj se ili ne iros
memvole, ni devigos!..
Osipov per tremantaj manoj enverŝis en sian glason restaĵojn
de l' madejro. La glaseto falis planken, plende eksoninte kaj frakasiĝinte.
— He, glaseto! — sopireme ekĝemis Osipov. — Kial mi vin
pereigis?
Li subite ekplendis kaj komencis ploregi super la disbatita
glaseto, kvazaŭ super la mortinta infano... Murmurante ion, li subrampis la
tablon por kolekti la pecetojn, sed subite ŝovis sin ĉi tie en la genuojn de
Anna Petrovna kaj vomis sur ŝian robon. Malŝateme forskuante la vomaĵon, sed
seninsulte, Anna Petrovna leviĝis. Bobrov prenis ŝin subbrake kaj kondukis en
la dormoĉambron.
El la antaŭĉambro eliris Ĉernjaev kun triumfa mieno. Li
kunvenigis tri nekonatajn virinojn. La viroj aŭdigis aprobajn ekkriojn.
— De kie vi ilin altrenis? — kriis Kiselov,
formoviĝante de sia Katrinjo, kiu tuj transbalanciĝis la alian flankon, al la
maldekstra najbaro.
— He, ne gravas, de kie mi ilin altrenis! Diablo helpu
vin! Prenu kaj ĝuu!
Olga kaptis la manon de Vinokurov.
— Ni foriru! Ni tuj revenu hejmen! Ĝi estas abomene! Mi
ne povas! Vi devas! Mi ne sciis!.. Tuj!.. — murmurante neligitajn vortojn, ŝi
ekploris.
— Absurdo! — interrompis ŝin Vinokurov, — Absurdo! Ni
nur iros la alian ĉambron. Ili restu ĉi tie! Ni foriros kaj venos tien, kie
mankos tiuj malsobraj vizaĝaĉoj!
Li helpis al Olga leviĝi kaj forlogis ŝin en la malluman
gastoĉambron. Post ili leviĝis ankoraŭ du paroj. Serebrovskij silente montris
al ili la pordon, drapitan per la peza pordokurteno en la kontraŭa direkto de
la gastoĉambro kaj iris mem tien kun Zoja. Nun en la manĝoĉambro restis solaj
viroj kaj tri publikulinoj.
— He, rapide, senvestigu vin, karulinoj! — laŭte kriis
Popov, kaj malpacience, ĉirkaŭkaptinte unu el la knabinoj kaj sidiginte ŝin sur
la genuojn, komencis fortiri de ŝi la bluzeton.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1929.
Dudekkvin tagojn daŭris la striko. Se ne malhelpus
socialdemokratoj, la administracio kapitulacus ankaŭ ĉi-foje!
Sed hieraŭ mi propraokule vidis, kiel estas efektivigataj la
perfidoj.
Ni kun Erich estis veturontaj kunsidon de la
arbitr-komisiono. La perfidema berlina ĉielo donacis al ni neĝan ventegon. En
krepusko de la griza tago la kvazaŭ lanugaj blankaj metalfadenoj ŝajnis esti
arĝentaj ornamaĵoj de la kristnaska abio. La fleksiĝintaj pro malvarmo arganoj
mirigite eltiris la kolojn, aŭskultante, ĉu ie ne ekpepos iu vekiĝinta
vagoneto? Sed la vagonetoj, zorgeme enkovritaj de la vento en neĝokovrilon,
dormis kune kun la reloj en disfositaj tranĉeoj. En la krepuska aero tumultis
la homamaso kaj aŭdiĝis interparoloj. Kurbiĝinte kaj dancetante, tenante per
unu mano la biciklojn, la laboristoj atendis surstrate la rezultojn.
Por unu minuto ni haltis apud la distribuejo de internacia
Laborista Helpo. Super la enirejo pendis rado kaj la devizo: «Die IAH
verschickt die Kinder der Arbeiter». Al la pordo en ĉeno tiriĝis infanoj kun
malsanaj okuloj. Berta klopodas apud la kaldrono kun grandega kulero. Ŝi kaj
ŝia Otto neniam lacas! Jen kiun oni povas envii! Ili estas ĉie, kie oni bezonas
ilin! Ili faras neniun diferencon inter la siaj kaj fremdaj.
— Bonan tagon, Berta!
— Bonan tagon, Vitalij! Se vi deziras, mi diros al vi
la rusan proverbon! «Polno, prat, moljodec, ti vetj ne djevica!»..
Ĉu ŝi diras tion speciale por mi, aŭ nur pro lernado de la
rusa lingvo? Mi estis ekridonta, sed ŝi minace fingroskuis.
— He, ne tordu la voston, Vitalij! Konsentu, ke via
vizaĝo aspektas sufiĉe strange! Ĉu vi scias, kiom da tagmanĝoj ni disdonas? Ĝis
sescent tagmanĝoj ĉiutage! Kiel oni diras ĝin ruse? Funt izjuma?
Kaj Berta tuj forgesis min. Iu maljunulino eldiris timon, ke
finfine la tagmanĝoj ne sufiĉos. Ĉu ne pli bone estus ĉesigi la strikon? Pri
tio jam delonge diras al ŝi la pastro!.. Sed Berta havas akran langeton.
— Ĉu ofte li vin vizitas, Frau Genzel? De la laboro
forlogas? La infanoj, certe, ploregas, dum li al vi la Sanktan Skribon predikas?..
Sed se vi unufoje batus lin per karbŝovelilo sur la kalvon?!.
Berg deklaris en la kunveno:
— La pariza konstrufirmao duobligis ĉe
metropolitenkonstruo la laborproduktivon. Ĝi metas nin en malprofitan
situacion. 50% de laboristoj estas senĝene eksigeblaj. La ceteraj, faros la
saman laboron, kiel ĉiuj antaŭaj.
Ĉi-foje mi ne retenis min. Mi forgesis, ke mi estas en la
kapitalista lando.
— Ĝi estas senhomeco! — diris mi.
— En USSR ankaŭ ekzistas la raciigo! — ironiis Berg.
Erich respondis anstataŭ mi:
— En USSR la laboristoj laboras por si mem! Kaj ĉi tie
por viaj poŝoj, sinjoroj burĝoj!
Berg indiferente levis la ŝultrojn. Li proponis la liberan
elekton: pligrandigon de la labornormoj ĉe la sama salajro, aŭ malpligrandigon
de la salajro ĉe la samaj normoj.
— Kamaradoj socialdemokratoj min subtenos! — kapmontris
li la benkojn, kie amasiĝis dikegaj grasaj nukoj.
Kiam ni estis elirantaj de la kunveno, subpremitaj per la
kapitulaco sen batalo, nin oni superŝutis per la insultoj.
— Lakeoj! — oni kriis al ni, supozante, evidente, ke ni
estas la sindikataj funkciuloj, — gardohundoj!
Social-demokratoj elflugis el bierejoj por nin helpi,
opiniante, ke ni bezonas ĝin. Sed al la unua miskompreninta alkurinta
socialisto, Erich sigelis sonan vangfrapon. Ĝuonte grandan skandalon, mi subite
estis devigita fermi la okulojn pro hela elektra lumo.
— Zurück!
Antaŭ mi, kiel minaca averto, staris policano.
Punkto, mia kara sovetia civitano! Vi venis Berlinon por
studi konstruadon de la metropoliteno, sed ne por promeni tra la laboristaj
kvartaloj. Se vi havas vespere neniun laboron, verku romanojn! Ĝi, almenaŭ, ne
maltrankviligas sinjoron Zergiebel kaj ne detruigas la animan trankvilecon.
Cetere...


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Dume Vinokurov estis konsolanta Olga'n en la gastoĉambro. Ŝi
ne plu ploris kaj nur plendis, alpreminte sin al lia ŝultro kaj malhele
sentante malagrablajn pensojn, naĝantajn en la kapo.
— Dio mia, kia abomenaĵo! Por kio vi min venigis ĉi
tien?
— Bagateloj, Olga Alekseevna! Lasu ilin amuzi sin! Ĝi
ne estas nia afero!
— Oleg Jurieviĉ, karulo, mi estas tiel malfeliĉa! Ja
tio nomiĝas, el fajro en flamon!.. Aŭskultu, mortigu min! Vi havas la
revolveron. Ni eliru la kampon. Vi pafos min kaj al ĉio la fino! Neniu ekscios!
— He, lasu, Olga Alekseevna! Ĉu la edzo ne amas vin?
Diablo lin prenu! Ĉu li estas sola viro en la mondo?
Vinokurov ĉirkaŭprenis Olga'n kaj ĉiam pli forte alpremis al
si. Ŝi ektremis.
— Ne!.. Ne faru tion! Mi timas!
— Absurdo! Mi nenion al vi faros. Vi simple plaĉas al
mi!..
Olga por unu minuto silentiĝis.
— Mi estas tute sola! Ĉirkaŭ mi estas plena
indiferenteco, aŭ jen simila abomenaĵo!..
— Vi ne pravas, Olga Alekseevna! Ekzistas ankoraŭ io.
Ekzemple...
Vinokurov rapide sin klinis kaj penetrigis la lipojn en
molajn lipojn de Olga. Ŝi ne kontraŭstaris. Kun ĉiu sekundo ŝi pli akre sentis
venenan fluon de la vira pasio. Ĉiam pli forte sin kaptis la timo kaj tamen ŝi
ne povis fortiri siajn lipojn.
— Ne faru tion, karulo, mi petas!
— Kion vi timas? Neniam mi prenas la virinon sen
konsento.
Tamen Vinokurov ne plu kontentiĝis je la kisoj. Ŝi
ekkonvulsiis en liaj brakoj.
— Ne, ne, vi ne rajtas tion fari! Mi ne permesas!.. Ĉu
vi aŭskultas, mi ne permesas!..
— Sen bruo!.. Nin oni povas aŭdi! Mi ne ekposedas vin!
Mi simple deziras tuŝi vian korpon!
Per subita movo li disŝiris sur ŝi la suban tolaĵon. En la
ĉambro iu ektimigite ekkriis. Olga elŝiriĝis kaj, alkurinte la pordon, ŝaltis
la lumon. Profunde en angulo de la pluŝa divano, kun larĝe malfermitaj, plenaj
de timego okuloj, sidis tie Vera Velikonskaja.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1929.
Mi tagmanĝas en malgranda restoracio nemalproksime de mia
loĝejo. Mi ŝatas ĝin pro la verando, elstaranta super Spree. Dum varmaj tagoj
la publiko ne sidas en la sufokaj salonoj kaj ĝuas la freŝan aeron. Por
oportuneco de la vizitantoj, la verando estas disigita en apartaj kabinetoj.
Disigas ilin tamen nur maldikaj lignaj vandetoj.
Hodiaŭ, dank' al tiuj vandetoj, mi estis aŭskultanta
interesan interparolon. Parolis, evidente, kvar personoj. El ili tri personojn
minimume mi konas. Kiam ili estis enirintaj sian kabinon, la maljunula voĉo,
jam aŭdita de mi unufoje en Admirals-Palast, diris:
— Mi petas, sinjoroj, konatiĝi: sinjoro Seleznjov! Ni
servis iam kune en la sama regimento en Siberio. Energia kaj brava estis la
oficiro!
Responde mi aŭdis vere tre strangan ridon. Iu duonvoĉe
rimarkis:
— Por kio memori la pasinton? Via fratino insiste petis
min: igi vin pli mediti pri la estonto de via filino, ol pri via propra pasinto.
Ĉi tiu memfida voĉo ŝajnis al mi tre bone konata, sed
strange sonis la rido. Mi neniam aŭdis, ke la homo, posedanta ĉi tiun voĉon,
ridis.
— Pri la estonto de la filino? — ekspiris la maljunulo,
— Kion do pensi pri ĝi? Ĉu mi pensu, ĉu ne, tutegale! — Kaj li turnis sin tuj
al la kunparolantoj:
— Tio estas inĝeniero Berg, sinjoro Seleznjov. Li estas
socialisto, sed la homo, iom konata al vi.
La voĉo de Berg flankiĝeme kaj afable rimarkis:
— Mi petas, sinjoro Seleznjov, atenti, ke min interesas
nur la praktika flanko! Interalie, demando pri la koncesioj. Ni esperas. Kio
koncernas la politikon...
Seleznjov denove ekridis kaj la rido denove eksonis
eksterordinare por ĉi tiu konata al mi voĉo.
— La politiko estas koncentrigita ekonomio, — diris
Lenin! Ĉu, vere, Genosse?
— Mi estis nur esprimonta la penson, ke la politikon ni
havas nian propran! La kontrakton kun vi ni povas fari nur ĉe la certaj
kondiĉoj!
— Nature! Iam poste ni pridiskutos niajn familiajn
aferojn!
Mi komprenis eĉ nek unu vorton plu. En la najbaran kabineton
eniris, ŝajne, ankoraŭ du personoj kaj oni ekparolis france. Mi tuj eliris el
la restoracio kaj kelkajn horojn staris sur la trotuaro. Al mia miro, neniu
aperis. Perdinte la paciencon, mi reeniris, sed ili jam mankis.
 
...de aprilo 1929.
Mi dediĉas la tempon por la pasinta jaro lastfoje.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
La printempo komenciĝis subite kaj frostaj ventaj tagoj
ŝanĝiĝis je hela varma vetero. La neĝo estis rapide degelanta, nudigante la
malsekan teron kaj la homoj piedpremis fluidan kotaĵon sur la pavimoj,
dispremante ĝin per la galoŝoj. Vitalij kun Ivagin estis traŝovantaj sin tra la
homamaso en Oĥotnyj Rjad. La hela suno
kvazaŭ ora dukato pendis en la aero kaj amikece grimacante ĉirkaŭverŝis la
homojn per varmoondoj. Ivagin paŝis vigle kaj aspektis dank' al sia studenta
ĉapo kun teknika insigno kaj mallonga konsumiĝinta jako, tute knabece. Senbrova
larĝa vizaĝo kun miopaj okuloj karese ridetis renkonte al la suno. La grandaj
oreloj, elstarantaj el post la ĉapo, iom movetiĝis.
— Diablo scias, kiel bone! — rikanis li, montrante la
dentojn.
Vitalij brue enspiris la sunan aeron kaj ekridis.
— Ni, Ivagin, staras nun sur tiu sama loko, kie
troviĝos la metropolitenstacio «Oĥotnyj Rjad».
— Nun mi komencas ĝin kredi! Se Zorin estas forveturonta
eksterlanden, do ni havos la metropolitenon! Ha? — ŝercis Ivagin.
Super Oĥotnyj Rjad pendis bruego. La degelintaj komercistoj
sidis sur lignaj kestoj kaj kriegis:
— Kiu do bezonas la kokon?
— Anseron mi vendas malkare, anseron!
— Terpomo, terpomo!..
Ankoraŭ demalproksime ekvidis Vitalij ruĝebluan nubon de
aerglobetoj, balanciĝantan super la kapoj.
— Haltu, Ivagin! Mi aĉetos al la filino donacon por
adiaŭo!
Invalido en griza palto el soldata drapo kaj sen ĉapo, estis
sieĝata de la homamaso same diverskolora, kiel liaj globoj. Luksa sinjorino en
astrakana mantelo kaj elegantaj gantoj estis tiranta de li longan verdan
kolbason, penantan forflugi ĉielen. Samloke marĉandis malriĉe vestita virino en
mallonga konsumiĝinta jaketo. Maljuna avino, envolvita en grandega truiĝinta
ŝalo, petis rabati dek kopekojn.
Vitalij elektis helan ruĝan globon, ridetante ligis ĝin al
la butono kaj estis jam forpaŝonta, kiam denove subite haltis. Juna bubo en
grasmakulita jako turnis en la manoj bukedon de galantoj.
— Nu, denove li haltis! Ha? — miris Ivagin.
— Jen la galantoj!.. — konfuzite ridetis Vitalij.
— Ha?
— Ke aĉeti...
— Al kiu?..
Vitalij mallevis la kapon, kvazaŭ estus al li honte.
— Al la edzino!
Ivagin varme ridetis.
— Aĉetu kaj ni iru rapide! Mi deziregas manĝi!
Ĉe Ivagin, en lia ĉambraĉo en la sesa etaĝo, Vitalij faris
tri paŝojn tien kaj tri reen, ĝuste de la pordo al la fenestro, kaj rapideme
parolis, dum Ivagin estis formanĝanta la malgrasan supon:
— Ĉu vi komprenas Ivagin, iu diablaĵo al mi okazas!
Senrezulte pasas la laboro!
— Ĝi estas malpli bone! Ĉu vi ĉiam pri la eksterlando
revas? Ha?
— Diablo ĝin scias! Eble, jes! Precipe en la lasta
tempo! Ja, vere, ĝi estas granda okazintaĵo! Antaŭe mi tion ne multe meditis.
Ĉu vi scias, ĝi estis neatendite kaj ĝis la lasta tago, jen ĝis hieraŭ, ĝis mi
la pasporton ricevis, mi ne kredis!.. Sed nun, jen estas ĝi!..
Vitalij elpoŝigis la ruĝan libreton kun ora sovetia blazono
sur la eksteraĵo.
— Montru, ĝi estas interese! — eldiris scivolemon
Ivagin kaj transrigardis la maldekstran brakon. — Franclingve, vi diras, oni
skribas? Ha? Nu, sekve, vi duone estas jam eksterlandano! Ĝi ne gravas! Vi
taŭgas por tia afero! Ĉu ni konstruos la metropolitenon laŭberline, aŭ laŭparize,
mi opinias, ne tio estas grava! Gravas tio, ke ni mem ĝin konstruu kaj neniujn
koncesiojn! Ha? Ĝi, amiko, estas facile, arendigi tion al la fremduloj! Ne, ni
lernu de ili, sed konstruu per la propraj fortoj. Ha? Vi kiel opinias?
Ivagin gaje ekridis, leviĝis, metis la manojn sur la
mallarĝajn ŝultrojn de Vitalij.
— Jen kio, amiko! Mi konas vin, kiel min mem!
Senpartiulo vi estas, sed tute nia! Mi ankoraŭ konsilas al vi: se vi havos
liberan tempon, ne vizitaĉu vi la drinkejojn! Pli proksime al nia frato, al
laboristo vin tenu! La propagandon tie vi ne aranĝu (sufiĉas sen vi), sed kun
la germanaj kamaradoj amikiĝi, ekvidi, kiel ili vivas, al ili pri ni rakonti
kaj al ni poste pri ili, ĝi estas laŭ mi, via devo!
— Bone! — diris Vitalij, — la konsilon vian mi elkore
akceptas! Sed via propra afero, Ivagin, min serioze zorgas. Ni amikiĝis kaj via
sorto ne estas indiferenta por mi. Se la Kontrolkomisiono viajn rajtojn ne
redonos al vi?
— Do kio sekvos? Ĉu la revolucio pereos? — mokeme
interrompis Ivagin, — He, vi!
Vitalij eksentis sin ofendita, sed tro amikece kaj simple
etendis al li Ivagin la manon.
— Donu la viajn kvin!
Kiam Vitalij estis revenanta hejmen, Moskvo estis plena de
la varmaj sorĉoj. La ĉielo, kvazaŭ sur bele ilustritaj poŝtkartoj, estis
delikate sorpkolorigita. Blueta vualo de la nebuleca aero moligis konturojn de
la novaj ok- aŭ deketaĝaj konstruaĵegoj. En nigraj vitroj de la domoj purpuris
ankoraŭ lastaj rebriloj de la foriranta suno, kaj sur Tverskaja jam estis
ekflamantaj la lanternoj. Amasoj de promenantoj knedis kotan fluidaĵon sur la
trotuaroj. Razita nepulo en printempa mallonga palto kaj mola
ĉapelo sin klinis al sia kunulino en astrakano kaj eksterlandaj diafanaj
ŝtrumpoj. Kaj post ili proleta studento en truiĝinta jako kun levita kolumo kaj
en konsumiĝintaj ŝuoj, trenis subbrake la amikinon samkursaninon en malkara
ruĝa ĉapeleto. Diverskolora, multfarba moskva homamaso!..
Vitalij ŝatis la moskvan straton, precipe vespere. Venas tia
horo, kiam Moskvo konkeras vin per sia ĉarmo. Tiuhore ĝi estas antikva
maljunulino, silente atestanta la malhelan historion de la rusa popolo (pri tio
ĉi parolas la mistera kremlo kaj nigra horloĝo kun flavaj montriloj sur Turo de
l' Savonto, pri tio rakontas muskokovritaj muroj de Kitaj-Gorod, en la grundon
kreskinta antikva diversfarbe kolorigita templo sur la Ruĝa Placo, malrektaj
stratoj kaj stratetoj). Sed, samtempe, en la elektraj ciferplatoj de la rondaj
horloĝoj ĉe la stratkruciĝoj, en la iluminitaj fasadoj de grandaj institucioj,
en blekado de l' aŭtobusoj kaj sonorego de l' tramoj, en lumaj vitraj muroj de
la novaj magazenoj, kluboj, uzinoj, oni sentas spiron de iu nova kulturo.
Ĝuste en ĉi tiu horo oni emas observi la elmetitajn antaŭ
kinejoj kaj teatroj afiŝojn kaj, hezitante, elekti, kio estas hodiaŭ vizitenda.
Ĉu aŭskulti la grizharan maljunan «Faŭston», ĉu spekti la faman dramon el
tempoj de la civita milito «Lubov Jarovaja», ĉu amuzi sin senmedite en la
opereto aŭ «Musik Holl?»...
Sed Vitalij nenion estis vizitonta hodiaŭ. Li deziris pasigi
la lastan vesperon en la familio. Li enpense adiaŭis Moskvon. Li iris nun en
antaŭurbo, en malhele lumigitaj stratoj, enrigardante vizaĝojn de la
renkontataj paroj, kvazaŭ penante forporti kun si ilian bildon. La pensoj
duoniĝis kaj certagrade li jam sentis sin eksterlande.
Suprenirinte la ŝtuparon, Vitalij neatendite trovis sur la
pordo seruron. Treege mirigita, ĉar Olga neniam forlasis la infanon, li iris al
la najbaroj. Tiuj transdonis al li la ŝlosilon kaj la mallongan letereton:
«Je la naŭa horo mi forveturis vesperfesteton. Mi estis
atendonta vin, sed Vinokurov min treege rapidigis. Mi riskas forlasi Injon,
esperante, ke vi de minuto al minuto venos. Tamen mi estas maltrankvila kaj
petis la najbarinon ĉiuokaze de tempo al tempo eniri la ĉambron. Olga».
Vitalij embarase staris kelkajn sekundojn, kaj, kvankam en
la letereto estis klare montrita la forveturhoro de Olga, li tamen demandis:
— Ĉu ŝi delonge estas for?
— Ne, nur ĉirkaŭ dudek minutoj, ne pli.
Vitalij malŝlosis la pordon kaj ŝaltis la lumon. La ĉambro
estis malplena kaj regis absoluta silento. Injo dormis, kunpreminte en la mano
la leporeton. La kovrilo forrampis de ŝia ŝultreto. Vitalij alligis la globon
al la lito apud la kaploko kaj, ankoraŭ tenante en la manoj la bukedon de l'
galantoj, ordigis la kovrilon. Aŭskultante trankvilan spiradon de la infano, li
klinis sin kaj delikate tuŝis per la lipoj la varman koleton de l' knabino. Ion
murmurinte, Injo returnis sin kaj malfermetis la okuletojn.
— Paĉjo venis! — ridetis ŝi. — Sed mi ja ne aŭdis, kiel
vi venis! — Ŝi rimarkis en la manoj de Vitalij la galantojn.— Ho! — ekkriis ŝi,
sidiĝante en la lito. — Floroj!.. Kara pacĵo! Ĉu vi al mi ilin aĉetis?..
Plenigita de iu nekonata, eksterordinara sento, Vitalij
etendis al ŝi la florojn. Ili estis aĉetitaj por Olga, sed ĉu ne pli bone estus
aĉeti ilin por la infano?.. Injo, admirinte, alpremis la florojn al la ĉemizeto
kaj ne sukcesis ankoraŭ tuŝeti ilin per siaj etaj fingretoj, kiam la nova
donaco, brilanta ruĝa globo trafis ŝin.
— Paĉjeto! Kara mia, bona mia! Vi al mi ankaŭ la globon
aĉetis!..
Ŝi ekstaris kaj ĉirkaŭprenis lin je la kolo. Envolvinte ŝin
per la kovrilo, li prenis ŝin sur la brakojn kaj silente alpremis al si. En la
kapo naĝis turmentiga nebulo kaj io interrompis spiradon en la brusto. Li peze
malleviĝis kun Injo la seĝon. Ŝi ekbabilis pri okazintaĵoj de la tago,
rakontante al li siajn malgrandajn ĝojojn kaj malĝojojn, kunpremante la
bukedeton de la galantoj kaj karesante lian vangon. Li sidis senmove, laca kaj
senpensa.
— Paĉjo, ĉu vi morgaŭ forveturos?
Li kapjesis silente.
— Je la kioma horo?
— Vespere, filineto.
— Ĉu mi akompanos vin ĝis la stacidomo?
— Se panjo permesos.
Kuntirinte la brovetojn, Injo decide deklaris:
— Mi tute egale akompanos vin! Mi vin tre amas! Kaj ĉu
vi baldaŭ revenos?
— Jes, tre baldaŭ! Vi ne enuu sen mi!
Nun Vitalij estis rigardanta ŝiajn helajn bluajn okuletojn,
ne forturnante sin.
— Kaj ĉu parolontan pupon vi por mi kunprenos?
— Nepre kunprenos, nepre!
Li sidis kun ŝi kvaronhoron, poste metis ŝin la liton kaj
eliris, por prepari la teon. Injo ne dormis kaj atendis lin pacience. Li
trinkigis al ŝi la teon kaj nur post tio ŝi trankvile, kun la rideto, ekdormis.
Olga revenis ĉirkaŭ la unua nokte. Vitalij estis ĵus
ekdorminta, turninte sin al la muro. Kontraŭ lia demando, ĉu estis bona la
vesperfesto, ŝi faris provon rideti.
— Jes, jes, — diris ŝi, — tre bona! — Ĉar li atendeme
silentis, fikse rigardante ŝin, ŝi rapideme aldonis: — Mi petas vin, dormu! Ni
morgaŭ pri tio interparolos.
— Morgaŭ mi ne havos la tempon por interparoli. Mi
forveturos!
Olga nenion respondis, rapide senvestigante sin. Ĉirkaŭ
duonhoro en la ĉambro regis streĉa silento. Vitalij ne dormis. Li meditis pri
Olga. De post kiam li konfesis al ŝi sian perfidon kaj ŝi provis memmortigi
sin, inter ili krom tiu distanco kiu jam ekzistis antaŭe, kuŝiĝis ankoraŭ io
nevidebla. La atenco je memmortigo ne faris al Olga grandan malutilon. Ŝi estis
malsana nur unu tagon kaj per tio ĉi ĉio estis finita. Sed ĝi lasis en ŝia
animo iun postsignon. Olga ĉirkaŭmetis iun ensorĉitan cirklon kaj fariĝis tute
nealirebla.
Vitalij, sentante sin kulpa, kelkfoje provis solvi la krizon
kaj estis kun ŝi delikata, kiom li kapablis. Sed nenio helpis. Olga
enprofundiĝis sin mem kaj ĉiam kvazaŭ atendis ion decidan. Vitalij kompatis
ŝin, kunsentis, sed eĉ timis montri al ŝi tiun ofendan kunsenton.
Li maltrankviliĝis, aŭdinte la subprematajn singultojn.
Detenante la spiradon, li kuŝis kelkajn minutojn silente kaj kiam la singultoj
ripetiĝis, li vigle alkuris al Olga. Ŝi senparole alpremis sin al li, enŝovinte
la malsekan pro larmoj vizaĝon en lian bruston. Maltrankviligita, li tamen ne
kuraĝis demandi kaj nur silente karesis ŝiajn harojn. Olga fine komencis
rakonti:
— Kia abomenaĵo! — flustris ŝi kun ploro. — Kia
abomenaĵo!.. Se mi scius, kiom da malnobleco povas enlokiĝi en la homa animo...
Vitalij, detenante batadon de la koro, kaj streĉinte la
atenton, aŭskultis.
— Kion li faris al vi?
— Kara mia, ne maltrankviliĝu, mi petas vin! Nenio
ankoraŭ okazis!
— Do?..
Kaj ĵus kompreninte, ke ankoraŭ nenio okazis, Vitalij ĉesis
aŭskulti Olga'n. Li sentis, kiel en lia kapo kunpuŝiĝis, kvazaŭ ĉe la
vojkruciĝo kelke da pensoj. Olga rakontis ĉion laŭ la ordo (ŝi havis tian
kutimon). La pensoj de Vitalij disputis unu kontraŭ la alia:
«Via edzino apenaŭ ne estis perfortita!»
«Jes, mi scias. Ĝi estis atendenda».
«Vi, ŝajne, ne estas per tio prizorgita?!»
«Sed, ja finfine oni nenion al ŝi faris!»
«Kaj se oni farus!»
«Ĝi estus la plej bona leciono!»
«Por ŝi — jes, sed ĉu ĝi estas al vi indiferente?»
Vitalij sentis pikon en la koron kaj, returninte sin al
Olga, interrompis ŝin:
— Rakontu, kiel li kondutis en la komenco?
— Komence li kondutis tute konvene. Multe pli bone, ol
tiuj aliaj... Tie regis tia malĉasto!.. Li sola ŝajnis esti preskaŭ sobra kaj
mi esperis lian prudenton...
— Kaj vi mem?..
— Aĥ, mi mem estas pri ĉio kulpa!.. — Olga profunde
ekspiris kaj ekploris, — mi respondis liajn kisojn!..
— Kia do malprudenta vi estas! — kun delikata riproĉo
diris Vitalij.
— Jes, jes! Sed mi ne sciis... Mi supozis... Li promesis...
Kaj misuzante la vortojn, ofte perdante la sencon, Olga
estis pentranta antaŭ li bildon de la sceno en la gastoĉambro. Vitalij deturnis
sin al la muro kaj silentis. La pensoj daŭris interparoli:
«Ĉu vi vidas, kiel kondutis via edzino? Ŝi, sekve, vin tute
ne amas! Ĉu vi ne ĵaluzas?»
Vitalij ree eksentis facilan pikon, sed tiel malproksiman
kaj malfortan, kiel alportita per vento el post rivero la krio.
«Mi ja mem kulpas antaŭ ŝi sammezure!» — rapide respondis
anstataŭ li iu.
«Do, vi opinias, ke ŝi pravas, kaj tio ne ofendas vin?..»
«Min ofendas?.. Ne, tute ne!»
«Sed ĉu vi ne komprenas, ke ŝi estas nur la kaptita viktimo?
Ĉu vi ne sentas, kia disrompo estas en ŝia animo? Ĉu vi ne kompatas ŝin?...»
Kaj, kvazaŭ ripetante ĉi tiun penson, Olga enrigardis lian
vizaĝon per la larmoplenaj okuloj kaj sopire demandis:
— Karulo, ĉu vi min ne kompatas?..
Li tuŝetis ŝian vangon.
— Jes, Onjo, mi kompatas! Estu certa, ke mi ne lasos
ĝin tiel! Morgaŭ mi havos ankoraŭ tempon ĝis la vespero.
Olga ektimigite formoviĝis.
— Ne, ne! Pro dio ne faru tion! Kio ajn, nur ne tio. Mi
petegas, al neniu nek unu vorton!
— Onjo, kiel do? — embarasiĝis Vitalij. — Ja oni devus
ĉion malkaŝi!.. Vi ĉeestis tion. Vi povas ĉion atesti...
— Karulo! Mi petas! Mi tre petas! Nenion al neniu diru!
Vitalij ne respondis.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de aprilo 1929.
Do mi adiaŭas Germanion. Stettinon estas forsenditaj miaj
valizoj, Moskvon — la telegramo kaj mi mem transveturas la germanan grundon
lastfoje. La berlina polico povas esti kontenta. La agento de Komintern
forlasis la metropolon. Anstataŭ li en malnovaj germanaj provincoj aperis
fremdlanda turisto, uzanta la lastajn tagojn de sia restado en la demokratia
respubliko por vizito de vidindaĵoj. Efektive, mi la tutan jaron loĝis en
Berlino kaj nun mi unuafoje vidas Germanion!
Jen estas Danzig. Antikva belega urbo ventumas sur min per
ĉarmo de la malnova fabelo. Oni povas forgesi pri la kapitalisma epoko, vagante
tra ĝiaj mallarĝaj stratetoj, — tiom maloftaj estas ĉi tie eŭropaj konstruaĵoj.
La mezepoko, profunda, muskokovrita mezepoko rigardas min el la gotstilaj
fenestroj. La mezepoko estas sentata en la akropintaj tegolaj tegmentoj, en
feraj pivotoj, en skulptitaj ornamoj sur la antikvaj nigriĝintaj brikaj domoj,
la mezepoko vidiĝas en mallarĝaj arkoj, en kolosaj, forirantaj ĉielen
preĝejturoj, en ŝtonaj verandoj antaŭ la loĝejoj. Ĉiun kvaronhoron la
turhorloĝo muzikas simplan kaj samtempe tian kortuŝan melodion. Nigraj kanaloj
kun bordero el gisa balustrado tratranĉas la stratojn kaj en ilia nigra akvo
tremas lanternaj fajroj. Neimageble dikaj cibolvendistinoj kaj kamparanoj,
venintaj ĉi tien por vendi brasikon, estas mirinde apatiaj. La vivo dormetas en
tiu ĉi malnova urbo...
Cetere mi, ŝajne, eraras!.. La antikvaj blazonoj de iam
enirintaj en «Hansa» liberaj urboj preskaŭ forviŝiĝis; en la plej eleganta
konstruaĵo «Artus-Hof» troviĝas la borso; interne de la historia «Hohtor»
enlokiĝis la vaporŝipa kompanio; kaj en mezepokaj drinksalonoj kun malaltaj
plafonoj aranĝis sin superverŝitaj per la lumo restoracioj. En la ĉirkaŭaĵo de
la malnova urbo, sur la bordo de tiom trankvila ĉi tie maro, pitoreske kuŝigis
sin ludil-urbetoj kun kartludejoj. Ili estas speciale kreitaj por la venanta ĉi
tien de la tuta mondo burĝaro. Ĉi tie dum tagnokto tondras la muziko, la bordo
estas superverŝita per milionaj fajroj, ĉi tie regas la mono, hazardludo kaj la
virina korpo!.. Ne plu ekzistas la antikva beleco! Ĉie regas la malĉasta
nuntempo!
...Mi balanciĝas en motorboato. La bordo brulas en ĉiuj
koloroj de la ĉiela arko. Mi rigardas jen la bruantan brilantan kajon, jen la
malluman, superŝutitan per la steloj ĉielon, jen la senliman iom ŝaŭmantan
maron. Mi aŭskultas la sonojn de «charlstown»...
Ne, eĉ la operetaj melodioj eksonis sopireme kaj en taktoj
de la «charlstown» ventumas hodiaŭ la malgajo...
 
La 30 de aprilo 1929.
Ĉi tiuj linioj estas dediĉataj al vi, Alice, sed vi neniam
estas ilin legonta. Kial, miras vi. Ho, ĝi estas simple! Forlasante vian
patrion, mi deziras interparoli intime kun tiu Alice, kun la antaŭa. Alice de
la hieraŭa tago min ne komprenos. Cetere, mi ne tute kredas, ĉu ekzistas du
Alice'j. Iam mi sonĝis, ke mi havas du Olga'jn. Ĝis nun mi ne scias, ĉu ĝi
estas fakto?..
Ĉu estas eble renaskigi nun la trairitan de ni vojon, tiel
luman kaj helan, kiel ŝtala strio sur la malluma ĉielo? Ĉu estas eble rememori
ĉion, kio okazis? Ĉu estas eble haltigi tremon de la koro kaj enpugniginte sian
volon, igi sin forgesi pri la vundo, kiu ankoraŭ tranĉas la konscion per peza
doloro?.. Ne skuu riproĉe la kapon! En tiu ĉi momento mi tutkore apartenas al
mia amo...
Nu, jen, mi provas. Mi rememoras mian tritagan promenon sur
Volga. Blanka larĝflanka vaporŝipo, brilanta pro la pureco, kiel pargeto de la
berlinaj mastrinoj, ĉiuvespere lumanta en fajroj, kiel superverŝita per la
reklama lumo Friedrichstrasse. Sur vakstolaj tapiŝetoj de la koridoroj senbrue,
kvazaŭ pneŭmatikoj sur la asfalto, glitas la oficanto kun tuketoj subbrake kaj
kun tremantaj rondformaj tekruĉoj sur la metalaj pletoj. Sonas arĝentaj
sonoriloj kaj tiu sono malaperas en molaj tapiŝoj de la unua klaso (ĉu vi ankoraŭ
memoras la Schloss'ajn gobelenojn?). En la salono, kie sonoras lustroj kaj en
bluaj vazoj sidas purpuraj rozoj, la helbruna fortepiano kun orsimilaj
kandelingoj aŭdigas malaltajn densajn akordojn. Sur la larĝaj ferdekoj briletas
malgrandaj lampetoj kaj laŭsomere vestitaj festaj ornamitaj knabinoj ridas
duonlaŭte. Kiu estas ili, ĉi tiuj nekonatulinoj en helaj roboj? Pri kio
flustras al ili, sin klininte al la oreloj mem, ebriigitaj per la varma vespero
junaj viroj? Kio okazas post la silkaj kurtenoj, kiam la virina mano por unu
minuto malfermetas la fenestron kaj tie vidiĝas blueta duonlumo? Kio okazas tie
post la seka krako, kun kiu fermiĝas ligna netravidebla krado de la fenestro?
En ardo de la malleviĝanta somera nokto la rivero ventumas
freŝecon de nefinfalĉitaj herbejoj kaj narkotantan aromon de la kampofloroj.
Dum la vaporŝipo staras en golfo senmove, kiel arboj de Tiergarten en silenta
nokto, aŭdiĝas de la rivero, kune kun regulaj plaŭdiĝantaj eksvingoj de
remiloj, fragmentoj de la knabina rido, ŝercoj, konversacioj, kantoj. La nokto
venas senbrue kaj delikate, kvazaŭ kara amata virino kaj kune kun la nokto
eniras la animon stranga sopiro, neklara, nebulaj deziroj, pro kiuj kunpremiĝas
la koro...
Kial mi ĉi tion rememoris? Kiel ĝi rilatas al vi?.. Alinjo!
Ne, ne Alinjo! Kaj eĉ ne Alice! Genossin Berg! Ĉu vi memoras tiun plenan de
vivo tagon, kiam leterportisto alportis al vi el malproksima lando la
malgrandan poŝtkarton kun volga vaporŝipo?
Ho, Genossin Berg! Vi, eble, jam amas la alian kaj estas
plena de sorĉoj de via nova sento? Eble la alia estas por vi kara kaj vi donas
al li viajn kisojn kaj la feliĉan ridon? Tiuokaze vi ne komprenos tiujn
liniojn!..
... Ardaj tagoj kaj sufokaj vesperoj en pinarbaro. Varmega
suno, bruliganta la korpon ĝis la ostoj, bruniganta la vizaĝon kaj blankiganta
la harojn kaj okulojn. Furioza galopado en la arbaro sub la komenciĝanta
pluvego, rulado de tondro kaj sagoj de fulmoj meze de mallumo kaj batantaj sur
la okulojn branĉoj. Ĉarmo de la krepusko, kiam la ĉevalo kun mallevita
kondukilo lace paŝas sur la malseka herbo kiam la suno, por unu momento,
aperinta apud la horizonto el post forfluganta nubego, malleviĝas,
rozkolorigante la firmamenton. Signaloj de la kampadeja trumpeto sur bordo de
la silenta profunda lago inter kamptendoj, en kiuj oni dormas preskaŭ sur la
tero, sur freŝa fojno...
Tiam interrompiĝis nia korespondado. Al la alia estis
fordonita koro, kaj la malproksima korespondantino Alice Berg restis nekonata
kaj fremda...
... Ho, mi ne tuj komprenis vian ĉarmon! Mi ne tuj permesis
enforĝigi min en katenojn de la turmentiga pasio! La unuaj renkontoj ne havis
intiman karakteron, tamen ili kunfandis nin en unu tuton. La malplej eta tuŝo
de viaj fingroj emociigis min kaj mi sciis, ke mi estas dezironta ĉiam pli kaj
pli. Tiutempe ni amis ne kun egala forto kaj ne same. Perdante la konscion, vi
svenis en miaj brakoj, malfortigita de la unuafoje eksciataj deziroj. Vi
suferis kaj turmentiĝis, sed mi serĉis la solan ĝuon. Ho, mi bonege komprenas
nun, ke en mia unua kiso estis pli da ofendo, ol de l' kareso!
«Admirals-Palast», «Die Bajadere», «Variété», pluŝo kaj oro,
gigantaj lustroj, molaj seĝoj, spegulantaj salonoj de l' koridoroj, kie
ĉiuflanke oni vidas sin mem... Interparoloj de niaj manoj kaj kaŝaj ĉirkaŭprenoj
dum la spektaklo, kiam en la salono kaj loĝioj estas mallume. Elektraj fluoj
tra la tuta korpo kaj plioftiĝanta batado de la koro. Dezirego alpremi sin unu
al la alia, kiel eble plej proksime, sin dronigi en la senfunda akvo!..
Mi admiris graciecon de viaj gamboj, vian elastan talion, mi
sentis tra ŝtofoj de viaj roboj delikatan haŭton de viaj brakoj kaj mi deziris
ĉiam pli!.. De la unuaj timemaj tremetantaj kisoj ĝis la furiozaj pasiaj
karesoj estas nur unu paŝo. Kaj ni havis tiajn rendevuojn, kiam la knabinoj
fordonas sin la tutajn, forgesante pri la moralo, pri postsekvoj, pri honto,
pri ĉio en la mondo. Scias mi, ke ankaŭ vi povus fordoni vin al mi. Sed ni
haltis ĉe la limo.
Ĉu vi memoras la vesperon en Grunewald post la sport-festo?
Ĉu vi memoras la malsekan nebulon, leviĝintan el la lago? Ĉu vi memoras, kiel
reĵetinte malantaŭen la kapon, vi respondis al mi per longaj varmaj kisoj,
kiel, alpreminte mian kapon al via brusto, vi kisis mian vizaĝon kaj miajn
harojn?. Ĉu vi memoras ĉi-ĉion?..
Kaj ĉu vi memoras ankoraŭ la frostan ventan tagon en la
februaro? Kie vi estis dum ĉi tiu vespero?.. Superkovrita de la neĝo Tiergarten
kuŝis antaŭ mi. Super mi estis la ruĝa ĉielo. Apude, post la barilo, ĝembojis
sirenoj de aŭtomobiloj kaj flavaj fajroj estis ekflamantaj en la plidensiĝanta
krepusko. Vi ne venis... Adiaŭ!
 
... La 1-an de majo 1929.
Ĉi tie kunfluiĝas la pasinto kun la estanto. Sed la romano
ne estas finita. Ĉu mi fariĝis Vitalij Zorin, aŭ inverse? Tio kaj alia! Nenio
ŝanĝiĝas pro tio. Nur atentu: la romanon mi estas daŭrigonta en nomo de tria
persono. Alie la legonto nenion komprenos.

«IRH», «Aviakem» kaj «For Analfabetecon»:
Multmilmembraj organizaĵoj: Aviakem — aviakemia asocio por helpi la
ŝtatdefendon.

«Polno, prat, moljodec...»:
El la popola rusa kanto: «Ne verŝu larmojn, bravulo! Vi ja viro estas, ne
knabino!»

Funt izjuma: «Ĝi ja ne funto de
rosino estas!» (en senco, ke ĝi estas io pli grava).

Zurück!: Malantaŭen!

Oĥotnyj Rjad: Moskva placo;
tiam okupita de la komercejoj.

Nep-ulo, komercisttipo,
ekzistinta en Sovetio inter 1922-29. NEP — nova ekonomia politico.