... de septembro 1928.
Sur Bülow-Placo troviĝas griza kvinetaĝa domo. Tiu ĉi domo
estas koro de l' germania proletaro. Per nevideblaj arterioj kuregas de ĉi tie
freŝa sango en laboristajn centrojn, plenigante ilin per agdeziro. La larĝa
pordo ĉiuminute malfermiĝas, enlasante vizitantojn en ruĝfrontaj uniformoj kaj
en molaj verdaj ĉemizoj kun blankaj kolumoj. Ŝovas ĉi tie la nazojn ankaŭ
maltrankvilaj kaj scivolemaj sekretaj agentoj, sed plej ofte tuj returnas ĝin,
ne sukcesinte eĉ ekflari, kiel odoras CK de la Komunista Partio. Kaŭzo de tia
sensenca returno estas sanega viro kaj ne malpli sanega hundo, senŝanĝe deĵorantaj
en la pordo. Se la viro konas ĉiujn spionojn de la prusa ĉefurbo laŭ la
vizaĝoj, la hundo ekkonas ilin en distanco de duonkilometro laŭ la odoro.
Oni devas venki tri ŝtuparojn. Tiam oni trafas du
ĉambretojn, tiel superplenigitajn, ke oni sentas sin en stato de la malfeliĉa
haringo, pri kiu estas kunmetita la famekonata rusa proverbo. Ĉi tie
troviĝas Berlina Regionkomitato de Komsomol. Ĉi tien invitis min, mi ne scias
por kio, Erich Schmidt.
Ĉi tie en la pordo ni kunpuŝiĝis kun Otto kaj Rudolf. Otto
kun fotoaparato trans la ŝultron, aperis el post la angulo, levis al ni la
pugnon kaj traglitis sub la brakoj de apenaŭ sukcesinta leviĝi onklo Hugo. La
hundo, ege mirigita pro tia rapideco, riproĉe eksvingis la kapon kaj, tordinte
la voston, kun demanda aspekto returnis sin al Rudolf. Rudolf ne estis ŝatanta
la hundon. Penante esti de ĝi malpli proksime kaj ne stari longe en la pordo,
li ŝovis al onklo Hugo la partibileton kaj rapideme ekpaŝis sur la ŝtuparon.
Erich estis sidanta en la komitato kaj ion diktis al
stenografino. Apud li pacience atendis tri komsomolanoj. Uzante la plej etan
paŭzon, ili ĉiuj kune ĵetadis sin por esprimi siajn bezonojn. Otto jam estis ĉi
tie, kaj, tenante je la kolumno larĝŝultran junulon en marista ĉemizo, konvinke
parolis al li:
— Ĉu vi komprenas, Walter, mi havas neniujn kaŭzojn
dubi pri la sukceso. Ni jam intertraktis pri ĉio. La maŝinon ni havos. Kaj Schwarz estas efektiva idioto! Lin trompi neniom
valoras!
— Ĉu vi estas al li ironta? — demandis Walter.
— Jes. Por fotografi lin okaze de lia supozata
radio-parolo.
Otto frapis sur la skatolon kun fotoaparato.
— Ĝi estas unua esploro. Poste ni telefonos al li, ke
estas al li sendita maŝino de la radiostacio. Kaj finite! Schwarz rapidos,
farante cent kilometrojn pohore, kaj ĉiam malproksimiĝante de Berlino.
Rudolf, ŝajne, pensis tiuminute, ke oni devus puni Otto'n
por ĉi tiu aventuro. Tre kolere li rigardis lin. Sur la tablo de Erich ektintis
la telefono. Li deiris de la stenografino kaj prenis la telefontubeton. Tuj lin
alkuris ses junuloj.
— Schmidt, Schmidt! — oni kriis al li de ĉiu flanko.
Erich svingis la manon.
— Halo! Komsomola Komitato! Kion? Denove Spandau
postulas la raportanton? Kamaradoj, vi devus jam scii, ke antaŭe... Kion?..
Neatendita okazo? Nu, bone! Ulmann! — Erich returnis sin al Walter. — Vi estas
tuj forveturonta al Spandau!
— Ĉu ili furioziĝis? — ekgrumblis tiu. — Mi havas la
raporton en Lichtenberg!
— Ne gravas! Tiun vi ankaŭ faros!
Ulmann gratetis la nukon.
— Bone! — li diris. — Mi faros! Sed vi ne tenu min ĉi
tie! Mi atendas korespondaĵon por nia kvartalo!
— Korespondaĵon? Do ekzistas speciala poŝtkesto! Prenu
tie vian korespondaĵon!
Walter svingis la manojn kaj frapetis per fingroj la
frunton.
— Mi vidas, vi jam estas preta! Estis pli bone, kiam vi
laboris nur en la taĉmento. La regionkomitato venigos vin en frenezulejon! Ĉu
vi, saĝa kapo, opinias, ke mi atendus, se la korespondaĵo jam kuŝus tie?
— Kion do vi atendas? — konsterniĝis Erich.
Li ne sukcesis fini. Iu bubo enkuris la ĉambron kaj ĵetegis
sin kontraŭ li.
— Donu, diabloj vin prenu, la ejon! Vi postulas, ke ni
laboru laŭplane, sed dum niaj horoj la ĉambron okupas agitfako! Kaj, kia
aroganteco! Ili ne foriras de tie! Mi atendis duonhoron! Mi ne povas plu!
Du, el la atendintaj Erich'on kamaradoj, repuŝis la
enkurinton. Tion bonuzis tria kaj rapideme komencis rakonti pri sia afero:
— Aŭskultu, Erich! Kie kaj kiam ni estas aranĝontaj
morgaŭ la kunvenojn? Mi rapidas en la presejon. Alie ne trafos en la numeron!
— Tuj, tuj!
Denove eksonoris la telefono. Erich etendis la manon, al
Otto. Tiu komprenis sen paroloj. Ne atendante klarigojn li aliris la telefonon.
— Kamarado Schmidt, — malpacience diris la
stenografino. — Mi atendas!
Erich sin turnis al ŝi, sed inter ili jam staris Rudolf.
— Vi?.. — miris Erich.
Rudolf decidis ne perdi vane la tempon.
— Mi bezonas interparoli kun vi! — rapide diris li.
— Do mi aŭskultas! Rudolf ekrigardis min.
— Sekrete!
— Mi deiros! — rapide ekpaŝis mi al la fenestro.
Erich sulkigis la brovojn kaj estis jam returnonta sin
denove al la stenografino, kiam maltrankvila voĉo de Otto rigidigis lin. Otto
kriis en la telefontubeton:
— Jes, jes, Ŝtaŭbe! Vi diras, ke precipe kulpas la ĉefa
inĝeniero? Raciigon li aranĝas. Ĉu multe malaltiĝos la salajro? Ho, tiel la
laboristoj estas malsatontaj! Do ni ne estas kontraŭ memstaraj strikoj de la
junularo! Eĉ, inverse, ĝi instigos al la samo plenaĝulojn!
— Transdonu al mi la mikrofonon! — diris Erich, sed
Otto ĝin tute malatentis.
— Sed kian nomon havas la inĝeniero?! — demandis li,
ĉiuokaze ni ĝin devas scii. Kiel?.. — La voĉo de Otto ŝanĝiĝis kaj eksonis
streĉe. — Kiel? Kion?.. He, li estas social-demokrato!
Ĉar Erich eksilentis, la atendantoj denove atakis lin,
forpuŝante Rudolfon. Kuntirinte la brovojn, li krude ekmurmuris:
— Atendu!
Alirinte la telefonon, li prenis la tubeton el la manoj de
Otto.
— De kie vi, kamarado, telefonas? He, el
metropoliten-konstruejo?.. Bone! La ĉefinĝeniero estas ĉe vi Berg? Kiel li
aspektas? Ĉu maljunulo? Ĉu li ankaŭ loĝas tie? Kaj lian familion vi konas? Tuj
venu la komitaton! Jes, mi atendos!
Erich metis la tubeton kaj, ne ellasante ĝin el la manoj,
staris kelkajn minutojn silente, ekrigardante min de iam al iam. Mi tuŝis lian
ŝultron. Li ektremis.
— Certe, li estas alia Berg, — diris mi forte. — Ĉu vi
dubas? Sed se li eĉ estas tiu sama, tutegale Alice staras ekster suspektoj! Ĉu
ne?
Li balancis la kapon.
— Rudolf, — returnis li sin al Riz, plezure rigardinta
nun la komjunulan tumulton kaj ne plu indignanta pro la maŝinklakado kaj zumado
de la junaj voĉoj.
— Rudolf! — ripetis Erich. — Ni iru, interparolu iom!
Ili forlasis la ĉambron.
... de septembro 1928.
Mi promesis al Alice legi hodiaŭ la romanon. Sed mi sidas
kaj meditas pri la ankoraŭ ne finita ĉapitro. Ĝi estas ĉapitro pri amo. Ĉiu
romano devas havi tian ĉapitron. Mi nepre devas ĝin fini, antaŭ ol mi vizitos
Alice'n!
Sed por la dubo mankas loko en mia koro!..
Mirinda vorto estas amo! Antikva kaj eterna, kiel ĉio
vivanta! Belega vorto! Ĝi estas kvazaŭ ŝtupoj sur altegan turon, de kies supro
oni sentas deziron forĵetiĝi! Ĝi estas vekiĝo de unu post la alia de neniam
sentitaj, aŭ definitive malaperintaj en profundaĵoj de la pasinto sentoj. Ĝi
estas majstra muzikado per la instrumento, kiu nomiĝas — homo!..
Ĉu eblas, ke la vivo rekuregas malantaŭen, kiel germana
rapidvagonaro, al elfluejoj de la fruprintempo? Ĉu eblas rericevi la
frujunaĝon? Ho, jes, eblas!
... Ne pensu, ke ĝi estas promesita ĉapitro pri la amo! Ĝi
estas pri mi kaj Alice. Ni sidas tre konvene sur ligna divaneto, ne tro
proksime unu al la alia. Apude la maljuna vartistino flikas ŝtrumpon. Ŝi
posedas bonegajn okulojn, malgraŭ siaj sesdek jaroj. Mi jam estas traleginta al
Alice duonon de la romano. La sekvonta ĉapitro estas la ĉapitro pri amo. Sed ni
faru la paŭzon.
Alice prenas «Pravda», kaj, ĉiuminute uzante la vortaron,
penas kompreni.
— La rusa lingvo estas plej malfacila, — ekspirante,
diras ŝi, ne trovinte en la vortaro vorton «Mosselprom», — Kial
do mankas ĉi tie tiu ĉi vorto?
— Ho! — interrompas ŝi sin mem. — «En la respubliko de
Hindenburg». Ĝi rilatas nin. Ni tralegu!
La maljuna vartistino almoviĝas. Ŝi ankaŭ deziras aŭdi, kion
skribas pri la hindenburga respubliko la bolŝevika ĵurnalo. Ŝi, certe, scias,
ke la bolŝevikaj ĵurnaloj mensogas, tamen, ĝi estas interese!
— Ĉu Frau Marta interesiĝas pri la politiko? — demandas
mi, apenaŭ tuŝante brakon de Alice. Ŝi ektremetas kaj singardeme forprenas la
brakon.
— Min ĉio interesas! — respondas la vartistino. — Vi
malatentu mian aĝon! — Mi sentas min tiel juna, kvazaŭ mi estas kun vi samaĝa!
— Ĝis nun la vartistino veturadas la foiron per
biciklo.
— Ĉu povas esti, Frau Marta?
La maljuna virino fiere montras per la kapo al la fenestro.
Tie brilas la suna tago. Malaltaj kvazaŭ ĝibaj pomarboj fleksiĝas sub ora
riĉaĵo. Ŝveliĝas maturaj violkoloraj prunoj. Etaj bedoj eligas florajn aromojn.
Inter du arboj senmove pendas hamako kaj apude, sin apogante kontraŭ stango kun
ruĝa rubandeto, staras durada ĉevalo.
— Ĝi estas la mia, — diras la virino.
— «Striko ĉe la metropolitenkonstruo! — legas Alice. —
Ho, atentu, karaj gekamaradoj! Malfacile eĉ estas imagebla, kiel ĉio ŝanĝiĝis.
Plej konvinkitaj socialdemokratoj nun estas tute senreviĝintaj. La ĉefinĝeniero
estas ankaŭ socialdemokrato. Tiu homo faris al ni pli da malbono, ol ĉiuj aliaj
kune...»
Alice por unu momento flankenigas la ĵurnalon kaj rapide
ekrigardas la vartistinon. Tiu trankvile daŭrigas sian aferon. Alice transigas
la rigardon sur min. Mi scivoleme aŭskultas.
— Legu, Alice! Ĝi estas pri ni. La ĉefa inĝeniero havas
vian nomon. Sed, espereble, li ne estas via parenco? La striko okazas pro li.
Li estas afabla kun mi, sed malĝentila kun la laboristoj. Kondiĉoj, kiujn li
metis antaŭ ili, certe ne estos akceptitaj. Ĉi-foje la afero finiĝos per venko
de la laboristoj. Mi aŭdis jam, ke la estraro kapitulacas.
Alice reprenas la ĵurnalon.
— «Li ofte estis venanta al ni, komunistoj kaj
demandis: Nu, sinjoroj, dezirantaj feliĉigi la mondon? Kie denove ekflamis la
mondrevolucio? Pri kio mensogas hodiaŭ "Rote Fahne"?»
Alice legas ruse malrapide. Iom meditinte pri la tralegita,
ŝi tradukas germanlingven. Frau Marta interrompas:
— Sed al mi ĝi plaĉas! Sufiĉe sprite! Mi ĉiam estis
diranta, ke la social-demokratoj pravas kaj vane la komunistoj kalumnias ilin.
Ĉu la socialdemokratoj deziras militon kontraŭ Sovetio? Ĉu ili ne batalas
kontraŭ la ekspluatado kaj malriĉeco? Mi memoras tagojn de mia junaĝo. Mi iam
lernis en leipziga universitato. Ho, mein Gott, kiel timigaj estis
socialdemokratoj por la registaro kaj kiom alloga estis por la juna studentaro
laboro en la partio!..
— Vane Frau Marta opinias, ke la socialdemokratoj
restis samaj kaj rezervis al si la revoluciajn tradiciojn! — kontraŭdiras mi. —
Se ili ne dezirus militon, kial do tiuokaze la ministroj-socialistoj voĉdonis
por konstruado de la kirasŝipo?
— Ha, kirasŝipo, kirasŝipo! — malkontente ekkrias la
virino. — Sed ĉu en Sovetio oni ne konstruas la kirasŝipojn? Se oni legas vian
gazetaron do oni konvinkiĝas tuj, ke ne ekzistas en la mondo pli militarisma
gazetaro! Sed vi ja krias pri pacemo!
— Sed la vartistino forgesas, ke Sovetio estas
laborista ŝtato kaj Germanio la kapitalisma! — delikate interrompas Alice.
— Vi ankoraŭ rakontu! — minace diras la vartistino. —
Mankas nur viaj argumentoj!
Frau Marta malkontente leviĝas kaj kuntirinte maldikajn
blankajn lipojn, malfacile transportas sian pezan figuron en la kuirejon, klinante
la grizharan kapon en la pordo.
— Kiel ŝi povas uzi la biciklon? — ree miras mi. — Ja
ŝi pezas ne malpli, ol cent kilogramojn!
Alice ne respondas kaj aŭskultas ĉiun sonon en la kuirejo.
Tie aŭdiĝas kolera metala frapado per manĝilaro, poste avida miaŭo de la kato
kaj ofendita voĉo de la maljuna virino:
— Ĉu vi estas malsata, amiko mia? Ne gravas, vi povas
iom atendi. Ne sola vi malsatas!
— Ĉu la vartistino estas ofendita? — demandas Alice tra
la pordo.
La respondo ne sekvas. Tondras, la siteloj kaj post unu
minuto sur sablo de la vojetoj aŭdiĝas knarantaj paŝoj. La vartistino foriris
por preni la akvon. Nek akvokondukilo, nek elektra lumo estas en ĉi tiu
«legomĝardena kolonio».
Ni sidas silente. En la ludildometo regas trankvilo. La
maldikaj vandoj tralasas elekstere eĉ nek unu sonon. Ie malproksime restis
Berlin. Ĉi tie estas fruktoĝardenoj, legomejoj, oceanoj de verdaĵo kaj floroj.
La subiranta suno strabas la radiantan okulon tra la malfermita fenestro kaj
ludas per blanka makuleto super neĝkolora lito de Alice. Malgranda tapiŝeto
pendas sur la muro. Super ĝi estas ronda speguleto. Mi vidas en ĝi du kapojn:
la kapon de buklohara viro kun longforma vizaĝo kaj molaj grizaj okuloj, super
kiuj diskuris nigraj sagetoj-brovoj — (ĝi estas la tuto, kio estas bela en mi,
— mi tion scias) kaj la kapon de l' knabino, orkoloran, kvazaŭ pom-rikoltaĵo
kaj kun okuloj bluaj, kvazaŭ floroj, kiuj kreskas sur bedeto antaŭ la fenestro.
Niaj rigardoj renkontiĝas en la spegulo kaj Alice minace levas la fingron.
— Mi ne permesas!
Sed la grizaj okuloj konfuzite ridetas. Ili estas malobeemaj
kaj, krome, en la ĉambro ni estas solaj; la vartistino ja foriris! Mi altiras
la knabinon. Ŝi rapidege alpremiĝas al mi, kvazaŭ penante forneniigi ian ajn
spacon inter ni. Mi tuŝetas ŝiajn genuojn.
— Aĥ! — ektremetas ŝi kaj volas rapide forĵeti mian
manon. Mi pli firme kunpremas ŝiajn krurojn kaj per rapida movo sidigas ŝin sur
miajn genuojn. Ege ruĝiĝante, Alice kaŝas la kapon sur mia brusto.
— Kion mi faras! Dio mia!
Ondo de la akra ĝuo verŝiĝas en mian korpon. Arda tremeto
penetras min. Mi deziras eksenti ion fortan, ion maleblan, mi deziras ĉifi kaj
turmenti tiun mildan knabinan korpon, mi deziras ion dolorigan kaj nekonatan.
— Alice, — flustras mi, sufokiĝante, — mordetu min, ĉu
vi aŭdas?
Alice detenas por unu momento la spiradon, poste, elspirinte
la tutan aeron, ŝi aligas siajn dentojn al mia vango. Mi sentas, kiel ŝiaj etaj
akraj dentoj tuŝas mian haŭton. Mia koro dolĉe batas.
Sed Alice subite forsaltas de miaj genuoj kaj ĵetas sin sur
la liton, kaŝante per la manoj sian ekflamiĝintan vizaĝon.
— Lasu! Foriru! Ho, mi estas aĉa! Vi malŝatas min! Vi
ne amas min, vi ne povas min ami!
Mi estas dironta al ŝi, ke la amo estas pravigo por ĉio, ke
la ĝuo estas kreita por amantoj, sed en la kuirejo retondras la siteloj.
Momente ni ordigas nin kaj daŭrigas la trankvilan konversacion.
... Nun, Alice, aŭskultu la promesitan ĉapitron pri la amo!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... Orkolora, blindiga suna lumo. Plene malfermita fenestro.
Malgranda pura ĉambreto, akurate ordigitaj knabinaj litoj, plafono, sur kiu
kuradas gajaj sunmakuletoj... Kiam ĝi estis? Ho, treege delonge! Oni devas
forpeli la rememorojn. Ili venis malĝustatempe...
Vitalij kuŝas en lito. Apude kuŝas Zoja. Ŝia malgranda
brunhaŭta korpo de la kontentigita ino peze malleviĝis sur la matracrisortoj
kaj graseta brako ĉirkaŭvolvas kolon de Vitalij. Pasiesprimo ne estas
malaperigita de la dormo sur ŝia bela vizaĝo. Sur ĝi restis eĥo de la furiozaj
travivaĵoj.
Kune kun Zoja ekdormis la tuta ĉambro. Lumo de elektra blua
lanterneto senvive falas per palaj rebriloj sur vitrojn de fotoj. Dormetas en
rondaj kadretoj amobjektoj de Zoja: lipharaj kaj razitaj, kunbarbaj kaj
senbarbaj. Super la komodo, memkontente ridetante, rigardas el la kadro ronda
filistra vizaĝaĉo kun glate kombitaj haroj.
Blatoj silentiĝis post la forno. Apud la fenestro dormetas
senbrua vintra vespero. Kioma horo estas nun?.. La oka, naŭa, deka?.. Oni devus
leviĝi kaj ekscii, sed laceco kaj dormemo fermigas la okulojn... Tamen Olga ja
povas maltrankviliĝi!..
... Iam okazis simila dormema vespero. Vitalij kaj Olga
estis irantaj sur longa lunlumita trotuaro. Ilin ambaŭ turmentis duboj. Ambaŭ
estis malgajaj, sed ne kuraĝis konfesi tion. Tiel estingiĝis lanterno ĉe la
stratangulo kaj ili disiĝis, tremante pro malvarmo...
Ne, for la rememorojn!.. La blatoj, ŝajne, vekiĝis. Io
susuras post la forno. Nun ili estas kurontaj sur la planko kaj Vitalij
rigardos ilin de la lito per la sopiremaj okuloj...
... Kaj venis mateno post tiu ĉi vespero. Li enmanigis al
Olga skriban amkonfeson kaj klinis la kapon super klavoj de la piano, ludetante
melodion «Mateno nebula». La pensoj kuregis furioze. Ĉu ŝi ofendiĝos? Ĉu ŝi ne
eliros? Ĉu ŝi ĵetos en la vizaĝon, ke ŝi ne plu deziras vidi lin?.. Sed ŝi
eliris kaj ĉirkaŭprenis lian kapon per la manoj. Ĉu feliĉo?.. Ne, mensogo, nur
sento de iu ĝeneco kaj nesciado, kio do sekvos nun!.. Ho, kial, kial!.. Olga
proponis vivi simile al gefratoj. Ridinde! Cetere, li povus, se ne superstiĉo,
ke la edzino devas aparteni al la edzo. Ĉu lin turmentis malpacienca pasio?
Denove mensogo! Ne, tute ne! Ĉu reciproka mensogo? Jes, Olga ankaŭ mensogis!
Certe, ŝi eĉ ne intencis ŝajnigi al li, ke ŝin emociigas la nekontentigita
pasio. Kontraŭe! Sed, ĉu timo de la pasio, nekomprenado de seksaj ĝojoj, akceptado
de tio, kiel de abomena necesaĵo, kiun bezonas nur la viro, ĉu ĝi ne indikis
foreston de la amo? Sed Olga parolis pri la amo! Ĉu konscia mensogo? Jes,
konscia! Olga amis la alian!.. Por kio do? Ha, jes! Ŝi kredis la estontan amon
kaj ŝi kredis lin, Vitalij!..
Zoja?.. Zoja nenion kredas kaj neniun amas! Ĝuo estas ĝuo —
jen estas ŝia devizo. Sed Vitalij, fakte ne sentas la ĝuon. Kial?..
Iam provinca ĉevalaĉo alvenigis lin kaj Olga'n tra mallumaj
kaj tute senhomaj stratoj en komunloĝejon de l' estraro de N-regimento. La urbo
estis silenta. La fiakro mole haltis en polvo antaŭ la perono. Li zorgeme
akompanis ŝin sur la malpuraj ŝtuparoj kaj tra la koridoroj, malhele kaj
malbone lumigitaj. Ŝin maltrankviligis la nekonata ĉirkaŭaĵo. Ŝi malfacile
spiris.
Ĉi tiun unuan vesperon ili sidis sur la perono kaj kvazaŭ
per mola ĉapo kovris ilin la silento. Antaŭ ili ĉio estis nova kaj nekonata.
Olga silente alpremis sin al Vitalij. Post ili staris malnova blanka dormanta
domo. Antaŭ ili dronis en mallumo verda aleo. Forte aromis poploj.
Ĉu Vitalij emociiĝis? Ĉu li sentis fajron de la deziro?
Ne!.. Ili ambaŭ silentis kaj meditis: oni devas decidiĝi. Ambaŭ ili sciis, ke
la unua nokto estos malfacila... Kaj tiam Olga petis lin:
— Karulo, atendu iom! Permesu al mi iom alkutimiĝi!
Li ĝoje konsentis.
... Majo, laŭte kriantaj anseroj, kaproj, varma profundaĵo
de la printempo, dormetantaj stratoj, mallarĝa, trankvila, proksima de la
elfluejo Volga, malgrandaj, senbruaj, ĉiam starantaj apud debarkadero
vaporŝipetoj. Ho, jes, vaporŝipetoj! La rivero ĉiam vekas en animo de Vitalij
strangajn neklarajn dezirojn. Antaŭ la edziĝo kun Olga, kiam ne estis ankoraŭ
dirita la decida vorto kaj la animo lia estis soleca, okazis, ke Vitalij
partoprenis tritagan vaporŝipan promenon, organizitan de la sindikata
organizaĵo. La vaporŝipo estis plenega de la ripozanta kaj gaja publiko,
amparetoj, junularo. Sed Vitalij estis sola kaj pasigis la vesperojn, starante
apud la randokrado kaj enpenseme rigardante en la ŝaŭmantan malsupre akvon.
Kaj subite aperis stranga deziro: priskribi la volgan nokton
kaj sendi la leteron ien malproksimen, al nekonata homo, nekonanta tiajn
noktojn. Ĉu komprenos tiu homo ilian ĉarmon? Ĉu povos li en milkilometra
distanco ricevi impreson pri tia specifa mola beleco?.. Vitalij scipovis la
lingvon esperanto. Li trovis en gazeto adreson de iu berlina studentino kaj
sendis al ŝi ĉi tiun leteron. Poste li revenis la urbon kaj, forgesinte pri la
letero dronigis sin en la ofica laboro. Post du semajnoj li estis denove rememorinta
pri ĝi. La germana korespondantino respondis. La letero de Vitalij emociigis
ŝin. Trans la limoj kaj nemezureblaj spacoj ĝi alportis en malproksiman
Berlinon trankvilon de la volga vespero, varman aeron, senliman kvietecon de la
herbejoj, envolvitaj en nebuloj, kaj streĉan sopiron de soleca animo de l'
nekonatulo... Kion povus fari la knabino? Tuŝita per la fremdaj humoroj,
instinkte eksentinta kaŝitan en ili maltrankvilon, ŝi respondis per sia,
propra, parenca, proksima kaj konata. Ŝi enmetis en ĝin tiom da forto, kiom ŝi
povis. Ŝi priskribis alian nokton, nokton en la urbo, neniam dormanta. Nokton
super rivero Spree, konvulsian, febran, plenan de la tremantaj fajroj, sonoj,
nervoza pulsado de la burĝa metropolo.
Vitalij komencis korespondi kun ŝi. Sed ĝi ne daŭris longe.
Venis Olga kaj la berlina nekonatulino foriris ien subite, malaperis el la
vidkampo. Li ne rezervis ŝian adreson kaj eĉ la nomo ŝia forviŝiĝis el lia
memoro.
Sed Vitalij ankaŭ memoras la alian vaporŝipan promenon. Ĝi
estis kun Olga dum unuaj tagoj post la geedziĝo. La vaporŝipeto maldiligente
siblis kaj apenaŭ trenaĉis sin antaŭen sur la dormanta rivero bindita en
sunreto kaj diafana blua akvopenetrita aero. Kiam ĝi, ronke fajfinte, fine
albordiĝis, ili troviĝis en verda oceano inter blua silko de la ĉielo kaj bruna
rubando de la vojo.
Tiam vekiĝis la karesemo. Kiam noktiĝis, ili ne tuj ekdormis
sur la planko en kamparana dometo, atendante, ĝis ekdormos sur la forno la
gemastroj. Nokte ĉesis la vento. Kontraŭ ili, en neklara nebulo, furioze
triladis harmoniko kaj pepkriante kantis junaj kamparaninoj. Estis videblaj nur
siluetoj. Ili malfermis la fenestron kaj, alpreminte sin unu al la alia tiel,
ke ili aŭdis batadon de la koroj, rigardis la straton. Iliaj flamantaj vangoj
tuŝis reciproke. Olga estis varma, proksima kaj atingebla. Lin emociigis (jes,
certe, ĉi-momente tio estis ĝusta) la varma aero, briletanta mallumo, monotona
kanteto de grilo kaj proksimeco de Olga. Eble, ĉi-nokte devus Olga fariĝi lia
edzino? Ne, ili ankoraŭ ne decidiĝis!
Ŝi fordonis al li sian korpon dum unu el la sekvintaj
noktoj, turmente malfacilaj. Kaj ankoraŭ longe post tio ŝi ne konis, kio estas
pasio. Ambaŭ ili estis subpremitaj kaj malĝojaj, ne komprenante, kio okazas al
ili. Sed tion ili estis preterpasontaj.
Ili ne vivis pace eĉ en la unuaj tagoj. Ili havis malsamajn
vidpunktojn pri ĉio. Ĝi estis evidentiĝinta tuj kaj por ili ambaŭ. Vitalij
opiniis necesa trudi al Olga sian mondkoncepton. Sed ŝi obstinis. Ĝi faris
grandan plezuron al la najbaroj...
Kiam do vekiĝis la efektiva sento? Eble, ĝi tute ne estis
vekiĝinta?..
En estinta grafa bieno, dek du kilometrojn de la urbo, kuŝis
la milita tendaro. Ĉi tie, inter densaj verdaj branĉoj, staras blanka domo.
Unuflanke de ĉi tiu domo estas malnova kripto, kiun Olga komence tiel timis.
Aliflanke estas malluma mallarĝa ĉambro kun malplenaj ŝrankoj kaj larĝa ligna
lito. La ĉambro estas malhela, sed, se malfermi malgrandan kaŝan flankan
pordon, en la okulojn ŝprucas la suno. Kontraŭvole oni fermas la okulojn pro
brilado de kvazaŭ fandita oro, pro ebena turkisa emajlo de la ĉielo kaj
multkolora flora tapiŝo, etendiĝanta apud la ŝtonaj, kovritaj per bosko ŝtupoj.
En ĉi tiu ĉambro ili pasigis la unuan someron. Kaj estis
tiel, ke Vitalij kun forte batanta koro, estis ŝlosanta la pordon kaj
kurtenigis la fenestron. Tiam Olga estis tute aliiĝanta. En irmaniero, per kiu
ŝi alproksimiĝis al Vitalij, estis io incitiga kaj ŝtelema. Ŝi subite
ĉirkaŭprenis lian kolon per la manoj kaj sola penso momente estis lin kaptanta:
neniuj baroj antaŭ la pasiaj deziroj, estu la plej arogantaj karesoj!
Ĉu amo, aŭ malĉasto?..
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Mi turnas la paĝon kaj levas la kapon. Alice sidas, pala,
kvazaŭ la neĝo. Mi ne atendis tian efikon.
— Kio vin emociigis tiel, Alice? Ĝi ja estas nur
romano.
— Nu, certe! Simple, mi ne tute estas sana. Vi ne
maltrankviliĝu!
La vartistino rapide ekrigardas ŝin kaj parolas speciale
seke:
— Sinjoro Goetzke hieraŭ estis ĉi-tie kaj promesis veni
hodiaŭ.
Ruĝa koloro malrapide superverŝas la blankajn vangojn de
Alice. Mi demandas.
— Sinjoro Goetzke? Kiu li estas?
— Li estas konatulo de Alice. Unu oficiro, — trankvile
respondas la vartistino.
— Aĥ, tiel! — Mi mallevas la okulojn kaj komencas
zorgeme trafosi paperojn en la paperujo.
— Mein Herr, — diras la maljuna virino. — Vi ja estas
edziĝinta?
— Jes, edziĝinta, — respondas mi, ne levante la kapon.
— Kaj la infanojn vi havas?
— Unu knabineton.
— Ĉu vi ŝin amas?
Mi levas fine la kapon kaj renkontas malkontentan rigardon
de l' maljunulino.
— Jes, mi amas.
— Ĝi estas bone, ke vi amas vian filinon. La patron ĉiu
infano bezonas ne malpli, ol la patrinon.
— Mi petas vin, — tuŝas mian manikon Alice. — Legu
pluen!
— Bone, Alice, aŭskultu!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Vitalij atenteme rigardas la dormantan vizaĝon de Zoja.
Rabaj sulkoj ĉirkaŭ la buŝo disglatiĝis kaj blua duonlumo moligas ruĝon sur la
rozkoloraj vangoj. La nudigita senbrila ŝultro kuŝas sur la kuseno kaj mola
vata litkovrilo formoviĝis sur la altan bruston, apenaŭ kaŝitan sub batista
ĉemizo. Subite Zoja malfermas la okulojn kaj, ion tramurmurinte, alpremas la
nazon al brusto de Vitalij. Li faras unu movon.
— Kovru min, Viĉjo, malvarme!
— Mi tuj estas forironta, — mallaŭte rimarkas Vitalij.
— Estas malfrue.
— Atendu, Viĉjo! Kun vi estas tiel bone!
Vitalij kuŝas kelkajn minutojn silente, ne kontraŭdirante
kaj aŭskultante dormeman spiradon de la virino. Ne, li eraris! Ĝi tute ne estas
bezona! Zoja estas fremda al li. Li ne povas ŝin kompreni.
— Viĉjo, — diras Zoja, tuŝante per la mano lian korpon.
— Vi tre plaĉas al mi! Por mi ne gravas, ke vi havas la edzinon! Vi estas mia!
— Nun via, — konsentas Vitalij, penante trovi bezonajn
vortojn. — Sed ĉu kontentigas tio vin? Tamen, mi ne tute estas via!
— Nu, jes, mi scias! Sed, ne grave! Nun vi estas mia!
Ĉu li diru al ŝi, ke eĉ nun li ne plene estas ŝia? Eĉ,
kontraŭe, nur en la plej malgranda grado! Kio ĝi estas? Riproĉo de la
konscienco? Ĉu ne alkutimigis li sin, ke pento pri la farita estas senutila
aĵo? Oni ne devas pensi pri la farita, sed pri la farota. Sed kio do estas
farota?..
— Viĉjo, ĉu via edzino nenion scias? Tute nenion? Kiel
ridinde. Ĉu vi scias, mi opinias, ke ŝi simple estas malsaĝa, via edzino!
Certe, oni devas defendi lian Olga'n! Ĝi estas ofendo! Sed
ĉu ne la plej granda ofendo estas fakto de lia perfido! Kion do postuli de
Zoja?.. Sed Olga nenion scias, sekve, ŝi ne estas ofendita?
— Al mi ŝajnas, ke ĝi estas bone, se ŝi nenion scias!
Almenaŭ ŝi ne suferas!
Zoja ridas.
— Vi estas ruza, Viĉjo! Ĉu vi ne rimarkas mem, ke vi
elpensis por vi la oportunan pravigon? Unuavide vi ŝajnas sanktulo! Sed ĉu vi
estas pli bona ol la aliaj?
— Ĉu tio gravas por vi?
— Por mi? Ne, por mi estas tute egale! Sed, estante via
edzino, mi jam delonge vin forlasus!
Zoja forĵetas la litkovrilon kaj mallevas planken la nudajn
piedojn. Ŝiaj piedoj estas malbelaj, precipe sen ŝtrumpoj. La suroj tro
elstaras kaj ĝenerale ili estas iom tro dikaj. Ŝi trovas per la dekstra
piedopinto la pantoflon kaj enmetas en ĝin la piedon. Vitalij pene venkas en si
malagrablan naŭzan senton. Ne rigardante Zojan, li komencas malrapide sin
vesti.
— Mi ne havis sufiĉe da tempo, por vin demandi, — diras
Zoja, enigante en la nigrajn harojn pinglojn, — ĉu vi estas konstante
presigonta artikolojn de Ivagin en la murgazeto?
— Vi klasike esprimas viajn pensojn! — ironias Vitalij.
— Vi ne havis tempon! Sed nun mi ne havas sufiĉe da tempo! Mi devas foriri.
— Ĉu ne plaĉis al vi, ke mi ekdormis?
— Kia bagatelo! Mi pri la alia aludas! Min interesas la
tendenco en evoluo de nia proksimeco.
— Nome? — mallarĝigas la okulojn Zoja.
— Antaŭe ni estis multe pridiskutantaj diversajn
seriozajn temojn. Se vi dezirus rememori, mi multe rakontis al vi pri mia
projekto.
— Sed nun?
— Nun vi mem vidas.
Zoja balancas la kapon.
— Ĉu ne plaĉas al vi? Mi neniun tenas per ŝnuroj. Mi
nur estis konsilonta al vi ion. Se vi intencas resti redaktoro de la murgazeto,
se vin zorgas konstruo de la meTropoliteno, se vi deziras trafi eksterlanden,
ĉesigu la enlokigon de tiaj malsaĝaj artikolaĉoj!
— Ĝi estas tute absurde, Zoja! — indigne ekkrias
Vitalij kaj komencas kuradi tra la ĉambro.
Zoja prenas de la breto ladan tekruĉon kaj eliras la
kuirejon. Vitalij komprenas, ke la konversacio ne estas sencele komencita de
ŝi. Li aliras la fenestron. Malsupre vastiĝas Strastnaja Ploŝĉadj, kvazaŭ bildo
en foireja panoramo. En ĝi estas distingeblaj du etaĝoj. La malsupra,
superverŝita per la panorama flava lumo kaj la supra, lumigita nur per rebriloj
de la supraj fajroj. Malpura neĝo kovras la pavimon. Ciferplato de horloĝo sur
la nova konstruaĵego de «Izvestija» pendas
alte en la aero. Malpli supre premiĝas unu al la alia iuj mallumaj blindaj
dometoj. La rigardo kaptas nur etan antikvan preĝejaĉon de monaĥejo, sur kiun
trafas la tuta lumo de tramaj, taksomotoraj kaj aŭtobusaj lanternoj.
Puŝkin-monumento staras en la ombro. Sed pitoreska grupo de marĉandantaj
publikulinoj troviĝas en strio de blindiga lumo de preterkuregantaj
aŭto-maŝinoj. Unu el la virinoj frosttreme kaŝas sin en varma pelta kolumo, la
alia, sin klininte kaj iom levinte la mallongan jupeton, ordigas la ŝtrumpojn,
la tria konfideme premas sin al la viro, ĉirkaŭprenanta sin, la kvara, enuante,
staras en distra pozo, atendante, dum la ŝoforo preparos la maŝinon. Knabino,
proksimume dekkvarjara, en malnova kaptuketo, truiĝinta aŭtuna palto kaj tre
mallonga robeto, alte nudiganta siajn malgrasajn gambojn, timeme apogis sin
kontraŭ lanternkolono, iom malferminte sian malbelan, kvazaŭ mirigitan buŝon.
Post la monumento profunden, perspektive, foriras arĝentaj branĉoj de la arboj.
Zoja metas la tekruĉon sur la tablon.
— Nu ĉu vi koleraĉas? Ne ŝatas mi treege, kiam viroj
koleraĉas. Trinku!
Vitalij vidas la malpuran tekruĉon kaj pensas, ke Olga ege
suferus, se ŝi ne sukcesus purigi la tekruĉon ĝis alveno de gasto.
— Zoja, mi petas, diru al mi, kiu el niaj viroj vizitas
vin ankoraŭ?
Zoja mallarĝigas la okulojn.
— Ruzulo vi estas, Viĉjo! Kial do mi diru tion al vi?
Mi ja ne demandas, kiujn virinojn vi posedis?
— Ne pri tio temas! Mi simple deziras scii, kiu nome.
— Mi ne diros, Viĉjo! Ne petu!
Vitalij ĵetas rigardon sur la fotojn, sed neniu el ili
memorigas iun kunoficiston de Mosĥozupr.
— Bedaŭrinde!
— Kial?
Vitalij lasas la demandon sen respondo. Zoja sentas, ke lin
kaptas la humoro malgaja, malluma, preskaŭ kolera. Ŝi prenas de la muro gitaron
kun ruĝa rubandeto sur la supra parto. Ŝia voĉo estas agrabla, mola, kiel
veluro. Sed eĉ ne la voĉo estas grava. Grava estas tiu koketemo, kun kiu ŝi
rigardas la vizaĝon de Vitalij.
«En arbaron logus vin vespere mi,
Vin ensorĉus tie super fajro mi,
Kontraŭ sorĉ' senpova estas vi, ho goj!
Ho, al mi, karul', vi plaĉas, oj, oj, oj!...»
Zoja riproĉe balancas la kapon, ĉar Vitalij eĉ ne deziras
sin aŭskulti. Ne, li estas definitive stulta! Tiam ŝi ŝanĝas la temon.
— Do kiel statas la afero kun la eksterlando? Ĉu la
silkajn ŝtrumpojn vi al mi aĉetos? Kaj la pudron Cautie?
Ŝi mallaŭte sonigas per la kordoj ciganromancajn melodiojn.
Ĝi estas unu el malsanecaj ŝatoj de Vitalij. Ciganromancoj ordinare taŭge
efikas lin.
— Klarigu al mi, mi petas, — diras li spiteme, — kion
signifas tiu ĉasado kontraŭ Ivagin? Vi ankoraŭ antaŭnelonge estis niaflanke. Ĉu
ĉio ĉi estas nur pro tio, ke li estas labkoro kaj devualigas abomenaĵojn?
— Vi ja konas mian vidpunkton.
— Kio rezultas? Kial vi neniel agas en la ĉelestraro?
Zoja levas la ŝultrojn.
— Kiel povas efiki unu voĉo kontraŭ ĉiuj?
— Sed ja antaŭe ĝi efikis?
Zoja sin klinas super la gitaro kaj streĉigas la
malfortiĝintajn kordojn. Anstataŭ respondi, ŝi ekkantas kun akcento de la
estrada kantistino:
«Mi scias, karulo,
Vi min ne forgesos.
Nigrookulan Helenon!
Dum tagoj kaj noktoj, neniam vi ĉesos
Vagadi tra kampoj ebenaj!...»
Vitalij leviĝas.
— Zoja, kial vi nenion respondas?
— Kion do respondi? — krude interrompas Zoja. — Ĉu ĝi
estas via afero?
Kaj plenvoĉe ŝi ekkantas popolajn ŝerckantetojn:
«Pro la amo suferinte,
Estis akvon mi saltinta!..
kaj tri horojn naĝis mi
Pro diablo tia ĉi!»...
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Mi finas la ĉapitron kaj, neniigita, silentas. El la okuloj
de Alice gutas grandaj larmoj. Antaŭ mi estas peco da papero:
— «La vartistino rigardas nin. Mi hontas, sed mi ne
havas fortojn kontraŭstari. Vi skribas ne la romanon, sed la taglibron. Ĝi
estas klare de la komenco mem. Kiel vi povis forgesi nomon de la knabino, al
kiu vi sendis la poŝtkarton el la vaporŝipo? Tiu nomo estas Alice Berg!»
Miaj vangoj kaj frunto brulas kaj mi ne scias, kion mi estas
faronta?
La maljunulino ne foriras. Ŝi nur brue ekspiras kaj morale
prononcas:
— Vi priskribis tre malbonan viron. Tre, tre malbonan!
Mi denove komencas trafosi paperojn en mia paperujo.
— Kion vi serĉas? — demandas fine Alice kun tremo en la
voĉo.
— Mi estas skribinta hieraŭ poŝtkarton al la edzino sed
ĝis nun mi havas ĝin en la paperujo. Mirinda distreco!
Trovinte la poŝtkarton, mi reenŝovas ĝin en la paperujon.
Alice silentas. Sia rigardo haltis sur iu nevidebla objekto. Poste mi same
aŭtomate elprenas el vestopoŝo la horloĝon kaj tuj, ne ekrigardinte ĝin,
reenpoŝigas ĝin.
— Kioma horo estas? — trankvile demandas Frau Marta. Mi
ree elprenas la horloĝon.
— Baldaŭ la oka.
— Aha! Je la oka estos radiparolanta Schwarz. Ĝi estos
interese!
Mi ektremetas. Jes, ĝuste hodiaŭ ĝi okazos! En la florplena
korteto knaras la pordo kaj proksimiĝas ies paŝoj.
Jen estas li! Komenciĝas! Sed sekvas frapo sur la pordon kaj
ĉambron eniras, puŝinte sin sur la plafonon, Erich.
— Saluton, gekamaradoj! Ĉu vi havas la bieron? Ne? Ne
gravas! Mi kunprenis!
Li elŝarĝas du botelojn sur la tablon.
— Sendu la maljunan por aĉeti kolbason! — diras li al
Alice. — Ni aranĝu kamaradecan vespermanĝon!
Mi estas konsternita. Eĉ pli estas konsternita Alice. Ŝi
sidigas la gaston.
— Nu, bone, mi konsentas! Ni aranĝu vespermanĝon. Mi
tuj revenos.
Ŝi malaperas en la kuirejo. Erich sin klinas al mi.
— Min dum la tuta vojo sekvis iu polica oficiro. Tre
suspektinda tipo!
Mi maltrankvile rigardas al Erich.
— Por kio vi venis? Ĉu vi jam estis vizitanta Alice'n?
Erich tamburas per la fingroj sur la tablon.
— Ne!.. Kaj vi?
— Mi, jes... Iufoje, sed...
Erich ne lasas al mi fini.
— Ĉu vi scias pri la hodiaŭa parolo de Schwarz? Jes?
Kaj ĉu vi ankaŭ scias, kio estas okazonta?
Mi silente kapjesas.
— Alice havas radioakceptilon, — finas Erich, sed al mi
ŝajnas, ke lia vizito havas ankoraŭ iun celon.
— Tie agas Otto, — kapmontras Erich la radioakceptilon
kaj surmetas la kaptelefonon. Alice eniras kun la paliĝinta vizaĝo. Apud ŝi estas
Reingold. Erich krude movas la seĝon.
— Konatiĝu, sinjoroj! — diras Alice per nenature laŭta
voĉo.
Akrarigarde Reingold glitas sur la vizaĝoj kaj malrapide
etendas la manon.
— Mi vin jam estas vidinta! — diras li al mi.
— Jes, mi vin ankaŭ! Eĉ trifoje!
Erich kuntiris la brovojn.
— La sinjoro leŭtenanto, ŝajne, alvenis per la sama
vagonaro, kiel mi?
Hoetzke malamikece subrigardas Erich'on.
— Jes, jes, vi pravas! Mi ne supozis, ke ni estas
veturantaj en la saman domon! Do tio estas via ĉambro, Alice?
— Kiel vi vidas, Reingold! Mi petas sidiĝi! Kial do vi
staras? Mi tuj diros al la vartistino. Ŝi ĝojos vin vidi!
Alice denove malaperis en la kuirejo, lasinte nin solaj.
Kelkajn minutojn regas silento. Erich sidas kun la telefono. Reingold elprenas
arĝentan cigarujon kaj proponas la cigarojn. Mi rifuzas, Erich prenas.
— Kion oni translacias? — demandas Reingold.
— Tuj estas parolonta la redaktoro de «Vorwärts»,
sinjoro Schwarz, — seke respondas Erich.
— Ah, tiel! — distre rimarkas Reingold kaj etendas la
manon por preni «Pravda»-n.
— Stranga estas ĉi tiu lingvo, — turnas li sin al mi. —
Ĉu ne vere?
Mi levas la ŝultrojn.
— Por ni, la rusoj, ĝi ne ŝajnas stranga!
— Do vi estas ruso? — mallarĝigas la okulojn Reingold.
Eksteravide mi plene posedas min, sed interne ĉio en mi
estas ege streĉita. Mi, Erich kaj Reingold. La sovetia inĝeniero, germana
laboristo kaj polica oficiro. Ĉu la problemo de persona feliĉo same staras
antaŭ la homoj de tute fremdaj mondoj kaj mondkonceptoj?.. Strange, ke Alice ne
opinias bezona tuj forigi tiun ĉi policiston!.. En la ĉambro estis nur tri
seĝoj. Reingold leviĝas kaj cedas al Alice sian lokon. Ŝi rifuzas. Ŝi
kontaktigas la negrandan telerforman laŭtparolilon, pendantan apud la spegulo,
kaj sidiĝas sur la liton. Nelaŭta siblado, memoriganta pri la gramofona disko,
forflugas de la muro. Poste sekvas klare distingebla, sed malproksima voĉo:
— Ĉu oni povas garantii la pacon, se la registaro estas
dononta 500 milionojn da markoj por la kirasŝipkonstruo, rifuzante cedi eĉ
centonon da tiu ĉi sumo por nutrado de la malriĉaj infanoj? Ĉi tiu decido
sekvigis plej fortan indignon inter la laborulaj amasoj. Tial ili salutas la
kampanjon por ĝenerala voĉdonado kontraŭ konstruo de la kirasŝipo.
Vizaĝo de Reingold deformiĝas.
— Malkompreneble! Ĉu la redakcio de «Vorwärts» tiel
ŝanĝis sian politikon?
En voĉo de la juna oficiro sonas sincera miskompreno; ĉiuj
ceteraj konservas la silenton. Alice, kvazaŭ ŝi frostotremas, kovras sin per
diverskolora ŝalo. La okuloj de Erich lumas kontentigite. Mi streĉe aŭskultas.
La telero daŭrigas per indiferenta voĉo rakonti pri la mizero de la germanaj
proletoj, malriĉulaj kaj mezaj rondoj de l' kamparanaro kaj eĉ de kelkaj
kategorioj de la burĝaro. La nevidebla oratoro parolas pri la abismo, disiganta
areton de la banantaj sin en oro riĉuloj kaj la grandegajn amasojn de la cetera
loĝantaro. Li pentras bildon de la estonta milito kaj substrekas
eksterordinaran pacemon de Sovetunio.
La lipoj de Reingold mokeme kurbiĝas. Li turnas sin al
Alice:
— Fräulein Alice, ĉu mi povas peti vin malŝalti la
aparaton?
— Kial do, Reingold? La parolado estas interesa!
— Ŝi pravas, — fumetante per la cigaro kaj ne
formetante la kaptelefonon, jesas Erich. — Mi neniam ankoraŭ aŭdis de Schwarz
tiajn saĝajn parolojn!
— Mi tre bedaŭras, — levas la ŝultrojn Reingold. —
Tiaokaze mi estas devigata foriri.
— Kial? — levas Alice la okulojn.
— Mi ja ne povas aŭskulti trankvile ĉian absurdaĵon!
— Sed ĝi ja estas nur radio-parolado! — enmetas mi la
vorton.
— Pardonu, sinjoroj! — iom ekscitite altigas la voĉon
Reingold, — mi venis al fraŭlino Alice, sed ne al vi!
— Se ni malhelpas al sinjoro leŭtenanto, ni povas
foriri! — levas sin Erich de la loko. Ankoraŭ ne formetinte la kaptelefonon, li
estingas la neĝisfine fumitan cigaron, gardeme enpakas ĝin en paperon kaj metas
en la poŝon.
— Ne malpaciĝu! — diras Alice, — Reingold, vi ne devas
pro bagatelo obstini!
— Tre bone, — ne aŭskultante ŝin, daŭrigas Erich, — ke
la radio fine ekparolis pri la kirasŝipo. Ja estas peke prisilenti tian gravan
kampanjon! Jam kelkajn tagojn daŭras la voĉdonado, sed la radio silentas.
Samtempe oni serveme komunikas diversajn sensencaĵojn!
Reingold ankaŭ leviĝas.
— Ni ne havas temojn por konversacioj! — malvarme
elparolas li, rekte rigardante Erich'on. Erich formetas la telefonon kaj
eltrinkas rapide la bieron. Li turnas la ŝaltilon kaj la telero eksilentas
duonparole.
— Genosse, ĉu ni ne la saman vojon iros?
Mi nedecideme rigardas Alice'n; ŝi mordetas la lipojn,
mallevinte la okulojn. Mi etendas al ŝi la manon.
— Ĝis la revido, Alice!..
Super la legomĝardenoj jam naĝas blua vespero. Inter la
verdaĵo kaŝas sin buletoj de mallumo. Kvazaŭ kunmetitaj el ludkartoj la
malgrandaj dometoj briletas per la petrollampaj okuloj. Kraketas sub la piedoj
la sablo. Ni iras rapide kaj silente. Erich profunde enpoŝigis la manojn kaj
ĝisfumas la cigaron. Mi streĉe rigardas rekte antaŭ min.
— Ĉu vi komprenis? — ĵetas fine Erich al mi.
— Nenion mi komprenis! — respondas mi, ne rigardante
lin.
— Sed mi ĉion komprenis.
Elirinte el la legomĝardenoj la lumigitan straton, mi haltas
apud la poŝtkesto. Ĉi tie mi prenas el la paperujo la poŝtkarton. Unu sekundon
mi tenas ĝin super aperturo de la poŝtkesto, poste rapide forŝovas la manon,
disŝiras la poŝtkarton kaj ĵetas la pecetojn en urnon.
rusa proverbo:
Kvazaŭ haringoj en la barelo (rusa komparo).
Schwarz: Pr. Ŝvarc,
tiama redaktoro de «Vorwärts».
«Mosselprom»:
Mallongigita nomo de Moskva Trusto por fabrikado kaj komerco de agrikulturaj
produktaĵoj.
Mein Herr: Mia Sinjoro.
«Izvestija»: Centra
gazet-organo de Sovetia Registaro.
Comments