Parto 03

... de julio 1928.
Malfacile estas tamen uzi rekte la germanan lingvon. Mi
devas iome ekspluati miajn berlinajn amikojn por la korektado. Kvankam ili
asertas, ke mi parolas germane same, kiel ruse, sed verki en la fremda lingvo
estas pli malfacile. Estis multe pli simple kun esperanto. Du monatoj sufiĉis.
Nun mi perfekte ĝin posedas.
Afero kun korektado estas des pli embarasa, ke mi ne plu
loĝas ĉe Erich. Mi havas nun la ĉambron en respektinda burĝa domo. Mi havas
ŝrankon kun spegulo, tolajn kurtenojn, belartajn tabletojn, antikvajn
pentraĵojn kaj sur la muroj lignajn artefaritajn telerojn. Sur ili estas
eltranĉita bildo de la belega orhara heroino de nordaj legendoj Ingeborg.
Lavtukoj kaj kruĉoj estas ornamitaj per la instrua gotika literaro: «Wer nicht trinkt, und liebt und singt, es nie zu
wahrer Freude bringt»
. La pargeto estas polurata ĉiudutage kaj
konkuras kun la asfaltaj pavimoj. Mia lito havas molan risortan matracon kaj la
littolaĵo brilas pro blankeco, kvazaŭ ĝi ĉiutage venas el ĉina lavejo.
En liberaj vesperoj mi revenas hejmen ĉirkaŭ la sepa horo.
La pordon al mi malfermas Rosa, la pli aĝa filino de la mastro, ruĝvanga kaj
korpulenta knabino. Ĉiufoje, post la tago, kiam mi, dezirante fari ion agrablan
por ĉi tiu familio, donacis al ŝi bukedon de floroj, ŝi ruĝiĝas, renkontante
min. Ŝi mem ordigas mian ĉambron, penante viŝi polvon for de l' objektoj, sur
kiuj ĝi mankas. Ŝi mem alportas al mi ĉiumatene kafon kaj ŝanĝas akvon en la
kruĉo. Laŭ ŝia insisto la mastrino bonfavore permesis al mi uzi la kvazaŭ
ciritan fortepianon, starantan en la gastoĉambro, kaj eĉ kunvokas la tutan
familion, por aŭskulti, kiel sovetia inĝeniero muzikas List'on.
Sed mi ĉiam forgesas pri ilia ĉeesto kaj ĉiam, muzikante,
revas pri Alice. Mi studis la muzikarton dum la infanaĝo. Mia patrino ŝatis
klasikan muzikon kaj romantikajn melodiojn. Pro tio miaj plej ŝatataj motivoj
fariĝis fragmentoj el «Faŭsto». Forlasinte la hejmon, mi forgesis ankaŭ pri la
muziko. Dum junaĝo kaj pli malfrue mi ne havis la tempon por tio. Nur iufoje,
en iu kulbo mi estis aliranta fortepianon kaj ion muzikis parkere. Mia gusto
malboniĝis. Mi ial ekŝatis banalajn salonajn melodiojn. Sed ĉi tie en Germanio
renaskiĝis denove mia amo al la klasika romantismo. Kaŭzo estas Alice.
Strange, ke ŝia bildo ricevis en mia imago tian koloron.
Alice, firme ligita al la fluanta momento, Alice, spiranta per la ribela aero,
ne devus elvoki en mi tiajn idekunrilatojn. Sed mi prenas Grig'on, miksas lin
kun Guno, interplektas la motivojn kaj ĉiam finas per la valso el «Faŭsto».
Tamen, sufiĉas, sufiĉas! De mi oni atendas, kiam do mi finos
la promesitan novelon el sovetia vivo...


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Strangaĵo okazis dum la oktobra demonstracio. Kiam la kolono
de Mosĥozupr preterpasis grizan konstruaĵon de malnova hotelo, sur ties balkono
kelkaj civitanoj estis alkroĉantaj al gisa balustrado portreton de Trockij. En
vicoj de la demonstrantoj oni ekscitiĝis. Iu ekridis, iu ekkriis ion
indigninte.
Subite sur la balkono aperis homo kun nigra hararo kaj
mallarĝa akrapinta barbeto. La homo aliris la balustradon kaj, sin klininte
malsupren, ion estis dironta. Por unu sekundo ekregis silento. Vitalij,
konsternita, estis rigardanta la homon. Subite li returnis la okulojn al la
najbara fenestro. Ĉi tie en diverskoloraj pantalonoj, kun ruĝaj kravatoj sur
blankegaj ĉemizoj, dependiginte la piedojn malsupren, sidis sur la fenestro
kelke da fremdlandanoj. Kelkaj el ili melankolie ŝmacis pomojn. La aliaj,
apoginte sin sur la fenestrokadron, kun intereso elŝovis sin eksteren.
Kiam ekestis la silento, unu el ili (kaj tuj Vitalij
rimarkis, ke li estis en uniformo de ruĝfrontbatalanto), ekstaris sur la
fenestro, trankvile prenis el papero grandan brunan putrintan pomon kaj kun
forto ĵetis ĝin sur la balkonon. La pomo preterflugis la homon kun akrapinta
barbeto kaj, falinte, dispeciĝis sur la portreto. La homamaso aĥis en gaja kaj
laŭtega ridego. Sur la balkonon ekflugis demalsupre buletoj de koto. Iu ĵetis
eĉ malnovan galoŝon. La homo kun akrapinta barbeto tuj malaperis post la pordo.
Kelkajn minutojn poste la demonstracio jam estis aliranta al
Ruĝa Placo.
La kolono de Mosĥozupr estis ankoraŭ plena de gaja ĉie
sonanta rido. Ivagin aliris al Vitalij.
— Kiel, amiko, vi opinias, ĉu Vinokurov estas bona
specialisto? Ha?
Vitalij mirigite levis la ŝultrojn.
 
Kamarado Popov, kiu administris la Planfakon, estis kolere
leganta la rezolucion de Serebrovskij.
— Kion ĝi signifas «laŭeble kontentigu», kara kamarado?
— malkontente turnis li sin al la laboristo. — Ĉu vi ne petis lin klarigi ĉi
tiun vorteton «laŭeble»? Sed, se mi ne havas la eblecon? Kaj tiel piu?
— Nenion mi scias, — eksvingis la kapon la laboristo. —
Mia afero estas ricevi la teron. De kie vi trovos la eblecon, por mi estas
absolute indiferente, kamarado! Mi kraĉi deziras al tio!
Li efektive estis kraĉinta trans la maldekstra mano. Tion ne
povis toleri onklo Petro. Li estis hakanta lignaĵon sur la sojlo kaj kolerege
ŝovis lignerojn en ardiĝintan ĝis ruĝo malgrandan feran forneton.
— Kion vi faras civitano? — indigne kriis li —ĉu vi en
drinkejon venis? Mi igos vin mem ĉi tiun kraĉon viŝi!
La laboristo, ne respondinte, malrespekte ĉirkaŭrigardis la
ĉambron. Inverse al la familia idilio de l' ĝenerala kancelario, planfako
brilis per eksterordinara senordeco. Ardigita fero de la forno eligis pezan
haladzan odoron. Al ĉi tio aliĝis mordanta fumo, elfluganta el la tuboj en
lokoj de ilia kunfando. De la tuboj konstante gutis malpura akvo rekte sur la
vizitantojn.
Nun Popov konvinkiĝis, ke la feran fornon oni devas
anstataŭigi per la ŝtona. Rezulte, unu el la kunlaborantoj sidis sub
transportebla ŝtupareto, kaptinte sin je la haroj. Sur la ŝtuparo balanciĝis
sitelo kaj laboris fornisto. Sur la kunlaboranton ŝutiĝis brikoj kaj kalko.
Preskaŭ freneziĝinta maŝinskribistino, sur kiun antaŭ, ol sur la ceterajn,
sidiĝis en densaj tavoloj ruĝa brika polvo, kriis, ke ĝi estas sovaĝaĵo ripari
la fornon dum la oficaj horoj. Voĉo ŝia ne estis aŭdebla. Kun sama sukceso oni
povus kompreni, pro kio skandalas Mario Iljiniĉna Fedoseeva, korpulenta virino
kun mallongaj haroj kaj en mallonga jupeto, kaj la inĝeniero Bobrov. Ĉi tiu
tute furioziĝis, ŝovante al ŝi per la tremegantaj manoj amason da papero.
Konsternita kalkulisto, apud kies tablo ili atakis unu la alian, penetrigis
sian nazon en la paperojn. La saman taktikon uzis ankoraŭ unu grupo, sidanta
apud tablo de inĝeniero Kiselov. Mem Kiselov apogis sin sur dorson de la seĝo
metinte unu piedon sur la alian kaj ellasante el la buŝo buletojn de la fumo.
Akurate kombitaj insuletoj de la ruĝaj haroj sur lia brila kalvo atestis
sufiĉan atenton al sia propra persono. Kun li interparolis, sidante sur rando
de la tablo kaj elturnante la kolon, verdvizaĝa Ĉernjaev.
Ĉernjaev havis kaŭzojn esti ofendita. Kiselov senkaŝe mokis
lin. Sed estis malprofite rompi la bonajn interrilatojn. Kunmordinte en
malbelege elŝovitaj lipoj malbone odorantan cigaredon, Ĉernjaev estis
preterlasanta mokemajn vortetojn de Kiselov pri liaj penskapabloj. Li insiste
pruvis la bezonon de unueca fronto kontraŭ Zorin.
— Tiel, tiel! — mokis Kiselov, — Mikaelo Sergeeviĉ kion
pensas pri ĝi? Aplaŭdas? Trovas vian proponon genia?
— Kial vi, Ivan Aleksandroviĉ, ĉiam pri Mikaelo
Sergeeviĉ aludas? — ĉagrene kontraŭdiris Ĉernjaev, — ja oni devas iniciati! Ja
li estas bufo! Li estas kontraŭrevoluciulo! Li estas pli malbona, ol OGPU!
— Ha-ha-ha! Pli malbona, ol OGPU! Ha-ha-ha!
— Jes, jes! Vi ankoraŭ konvinkiĝos! Li ĉion ĉi tie
subfosos! Vi ja ne aŭdis, kion li opinias pri burokratismo! Li hieraŭ venis al
mi la librejon (li bezonas iun germanlingvan libraĉon pri metropoliteno) kaj
komencis konversacii pri la burokratismo. Do, laŭ lia opinio, inter
burokratismo kaj Mosĥozupr oni povas meti signon de l' identeco!
Kiselov ekridegis pli laŭte.
— Oh-ha-ha! Ne, vi mortigas min hodiaŭ! Definitive
mortigas! ha-ha!..
— Vane vi ĝojas, Ivan Aleksandroviĉ, — kolere rimarkis
alirinta Bobrov, — mi ankaŭ malfidas lin. Kaj neniel mi povas kompreni ŝanĝon
de via kun Vinokurov pozicio. Pro kia diablo vi nun subtenas la metropolitenon?
Klare, kiel duoble du: tramo, profunda fervojenkonduko en urbocentron kaj
aŭtobusoj. En la ekstrema okazo la fervoja diametro. Kaj sufiĉas!
Kiselov momente fariĝis serioza.
— Ne sufiĉas, kolego, tute ne sufiĉas! Ne anstataŭos ĝi
la metropolitenon!
— He, lasu vi! Donu al mi monon, kiun vi estas en la
metropoliteno enterigonta, kun ĝi mi el la tramo ludilon faros!
— Ludilon vi sendube faros, sed la popolo tiam piede
estos iranta!
— Sed vi forgesis pri decentrigo de l' urboj!
Kiselov svingis la manojn.
— Tro frue, estimata, vi pri la decentrigo pensas! Ne
kuru tiel antaŭen! Cetere, ĉu la metropoliteno malhelpos?
Apud la najbara tablo furioze klarigis ion al surda
longbarba maljunulo la skribisto. Por pli bone komprenigi al li la diraton, li
ekstaris, renversinte la seĝon kaj faliginte sur la plankon aron da paperoj.
Sin fleksinte trans la tablon, li kriis en la orelon mem de la vizitanto. Unu
el la inĝenieroj en nova bruna kostumo sidis, metinte unu piedon sur la alian,
sur la skribotablo de Popov. Preminte per sia korpo kancelariajn librojn, li
ion kriegis en la mikrofonon. La vizitantoj naŭzis pro ĉi tiu spektaklo. Nur
unu bubo, gratetante la malordigitan hararon kaj duonmalferminte la buŝon, rave
rigardis ĉirkaŭe. Montrilo sur ronda murhorloĝo estis proksimiĝanta al la duono
post la tria. Maŝinskribistino klakis per aŭtomata ŝlosileto de la ligna lakita
maŝinujo kaj elprenis el la saketo pudrilon. Kamaradino Fedoseeva, denove
alkurinte al Bobrov, kaj kriinte la plej ofendigan nun insulton «Burokrato»,
eliris el la ĉambro, iom balancante sian larĝan postaĵon. Inĝeniero Bobrov,
ŝprucinte per salivo kaj siavice insultinte la kalkuliston, ankaŭ ekiris al la
pordo.
Kamarado Popov, apenaŭ tolerinta la sidantan sur lia tablo
inĝenieron kaj lian senfinan telefoninterparolon, severe ektrenis el-sub li la
kancelariajn librojn.
— Finu vi, kara kamarado! Je dio, sen vi en la oreloj
pendas iu sonoro! Ankoraŭ vi kun via telefono! La propra voĉo estas malaŭdebla!
— Mi do atendas la respondon, — memorigis pri si la
laboristo.
— Vane vi atendas, kamarado! — levis la ŝultrojn Popov.
— Vane vi staras ĉi tie. Mi jam okupis min pri alia afero kaj tiel plu...
— Kiamaniere pri alia afero? Sed la rezolucio?
— La rezolucio «laŭeble»! Nu, kiam mi havos la eblecon,
tiam alvenu!
Popov komencis ordigi la paperojn. La laboristo helpo-bezone
ĉirkaŭrigardis kaj subite ekvidis teknikiston Ivagin. Lia malserena vizaĝo
heliĝis kaj profunda sulko sur la frunto elglatiĝis.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
... de julio 1928.
Hieraŭ mi estis renkontanta Max'on Hoelz'on. Sub molaj sonoj
de blankaj orkestroj kun centoj da purpuraj standardoj estis venantaj la
demonstrantoj. La grandega reĝa placo, vidinta Wilhelmajn paradojn, barikadojn
de revoluciuloj kaj sangon de laboristoj, mortpafitaj el sonorilejo de la obskura
katedralo, estis ensuĉanta la homamasojn, kvazaŭ la maro — sablon. Kaj tamen,
milo post milo enfluiĝis ĉi tien homoj en grizaj ĉemizoj kaj kun rimenoj sen
armiloj, kaj baldaŭ jam mankis libera loko sur la vastega placo. La imperiestra
palaco, muzeoj, galerioj, kun impona kolonaro, premataj de centmilhoma amasego,
tambura murmurado, blankinstrumenta tondrego kaj purpurstandarda ruĝo, malĝoje
amasiĝis ĉe la randoj de la placo. Policanoj en aŭtomaŝinoj, sur ĉevaloj kaj
motocikloj maltrankvile aŭskultis la bruegon, skuantan la aeron.
Erich estris taĉmenton de ruĝfrontbatalantoj. Mi staris sur
balkono de ŝtona konstruaĵego kaj divenis liajn ordonojn nur laŭ movoj, kiujn
estis faranta la taĉmento. En la maro de kapoj, mi serĉis kapon de Alice. Ĉi
tio estis malfacile farebla. La placo ŝajnis esti nemezurebla kaj la standardoj
kovris ĝin preskaŭ la tutan. Oratoroj parolis samtempe en diversaj lokoj.
Multfoje ekaŭdiĝis la «Internacio» kaj kolektivaj ekkrioj:
— Vivu Sovetunio!
— Vivu Kominterno!
Subite, tute proksime, super la homamaso aperis mezkreska
figuro. El-sub griza jako estis videbla blanka ĉemizo. Sur ĝi forestis la
tradicia kravato. La nigraj haroj buklis sur la granda larĝa frunto, la saĝaj
okuloj lumis varme. Kaj la grandaj lipoj kun iom levitaj randetoj afable
ridetis sub nigraj lipharetoj. Mi tuj lin rekonis.
Ŝtormo de aplaŭdado, kvazaŭ bruego de tertremo, ekskuis la
placon. La homamaso ĝemkriis entuziasme, salutante sian liberigitan heroon.
— Vivu Max Hoelz! Vivu la komunista partio!
En la aero leviĝis dekmiloj da pugnoj. Kelke da miloj estis
etenditaj al Hoelz kaj li klinis sin al la homamaso, etendante siajn brakojn.
Tiam mi ekvidis Alice'n. Ruĝiĝinte, ŝi penis trairi pli
proksime al la tribuno. Ŝia kapo kun peza bulo de orkoloraj haroj vidiĝis inter
laboristaj ĉapoj kaj kasketoj de la ruĝfrontbatalantoj. En la mano ŝi tenis
grandegan bukedon de la kampaj floroj. Du kamaradoj, starintaj apud Hoelz, unu
en jungŝturma uniformo, la alia en blanka ĉemizo sub mallonga griza jaketo,
kareseme rigardis ŝin. Mi forsaltis de la balustrado kaj komencis traŝovi min
ankaŭ al la tribuno. Ĉi momente Alice enmanigis al Hoelz la bukedon kaj nova
eksplodo de la aplaŭdoj ekskuis la placon. Alice sin turnis al la homamaso kaj,
ridetante, renkontiĝis kun mi per la rigardoj. Apogante je mia brako, ŝi saltis
sur la teron.
Nun ni staris unu apud la alia kaj mi estis sentanta ŝian
korpon, alpremitan al mi de la homamaso. Mi klinis min al ŝi.
— Alice, vi aĉetis la bukedon por Max Hoelz. Mi scias,
tio estas kosta bukedo, sed salajro de la laboristino ne estas granda!
Ŝi demande ekrigardis min, daŭrigante samtempe aŭskulti la
oratorojn.
— Vi estas sentema knabino! — ekmurmuris mi. — Mi tre
dezirus interparoli kun vi pri diversaj aĵoj. Sed ni malofte restas solaj!
Alice ne respondis.
Vespere ni renkontiĝis en la ĝardeno de Karl Liebknecht. En
la pordego, inter verdaĵo, lumigita per ruĝa rebrilo de la Liebknecht-portreto
lukse iluminita, staris kartona kirasŝipo. Aretoj da scivolemuloj amasiĝis
ĉirkaŭ ĝi. Sur la trotuaro deĵoris policano. Otto, uzante la momenton,
aranĝinte sin sur benko, estis klariganta signifon de la kampanjo. En la manoj
li tenis grandegan afiŝon, alvokantan voĉdoni kontraŭ konstruo de la kirasŝipo.
Mi ekvidis Alice'n en la momento, kiam ŝi, kiel mi kredis,
estis en granda embaraso. Vendisto de IRH-insigno staris antaŭ ŝi. Ŝi konfuze serĉis
ion en la poŝoj. Fine, nenion trovinte, ŝi ekrigardis la vendiston kaj provis
rideti.
— Prenu, Alice, la insignon! — ekkriis Otto, strabante
unu okulon kaj farante sekundan paŭzon en sia pledo. Mi pagos. He, bubo, venu
ĉi tien! Prenu el mia poŝo dek pfenigojn!
Ekvidinte min, Alice definitive konfuziĝis kaj, anstataŭ iri
al mi renkonten, malaperis en la homamaso. Ĝuste tiumomente la orkestro ekludis
«Forĝistoj ni!» kaj la publiko eknaĝis en profundaĵon de la ĝardeno. Mi levis
la ŝultrojn, trairis pli proksime al la estrado, trovis en la kvina vico
Erich'on kaj sidiĝis apude. Sur la estrado dismoviĝis kurteno kaj ni ekvidis
laktokoloran vivan spektaklon. Laboristo staris apud amboso kun martelo kaj,
metinte sur la martelon sian rikoltilon, staris apud li kamparano.
La publiko aplaŭdis kaj la bildo ŝanĝiĝis. Nun la kelkaj
figuroj prezentis renverson de la kapitalismo. Laboristo, kamparano kaj soldato
estis renversantaj en la polvon burĝon en cilindro.
— Erich, min interesas unu demando...
— Nome?
— Kie laboras Alice?
Erich malsereniĝis.
— Alice ne havas nun laboron. Ŝi estis laboranta en la
fabriko «Osram». Antaŭnelonge, post via alveno, ŝi havis tie malagrablaĵojn.
— Tio estas?
— Ŝi estis organizonta tie la komsomolan ĉelon...
— Jen kiel!
La bildoj alternis kun deklamado, muzikado per kordaj
instrumentoj kaj ĥorkantado. Sur la estrado aperis en bluaj pantalonoj kaj
ruĝaj silkaj ĉemizoj dekkvin bravuloj. La konferanto klarigis, ke la ĥoro estas
plenumonta rusajn popolajn kantojn. Efektive, la bravuloj ekkantis «Stenjka
Razin», «Apudvolga Roko» kaj la aliajn. La plenumo estis pure ruslingva. Mi
miris.
— Kie vi prenis la rusan ĥoron?
— Kia maldivenema vi estas, kamarado! Ni la rusajn
elmigrintojn invitis!
— Ĉu ili kuraĝis?
— Ili por unu marko estas pretaj la animon vendi!
Subite denove estingiĝis la lumo kaj sur la scenoj aperis en
rozkolora lumo grupo. Ruĝarmeano kun fusilo estis etendanta la brakojn al
ruĝfrontbatalanto kaj al knabino en jungŝturma uniformo. Mi tuj rekonis
Alice'n. La publiko estis entuziasmigita. Ĉiuj kriis samtempe, ekstarinte sur
benkoj, perdinte siajn lokojn, rampante unu sur la alian.
— Ĉu vi bone konas Alice'n? — demandis mi klinante min
al Erich.
— Kion vi volas diri?
— Ĉu vi scias ekzemple, kun kiu ŝi loĝas? Per kiu mono?
— Certe, mi scias, — levis la ŝultrojn Erich, — Ŝi
loĝas en legomĝardena kolonio kun unu maljunulino. Kun la mono estas pli
malbone. Ŝi gajnas nur hazarde, kiam ŝi havas laboron en tiuj legomĝardenoj.
— Sed ŝi ja estas kvalifikita laboristino? — insiste
redemandis mi.
— Laŭ malofta specialeco, trenado de volframo! Kaj kun
granda sperto! Sed, trafinte en nigran liston, en Germanio ne facile oni
ricevas laboron!
Mi trovis Alice'n post la kulisoj. Ĉi tie la aranĝintoj
disputis kun la policano. Li postulis transdoni al li la fusilon. Neniuj
klarigoj helpis. La fusilo estis prenita el iu teatro. Malgraŭ tio, la policano
solene ekportis ĝin tra la ĝardeno sub surdigaj fajfoj de la disiranta publiko.
Ni estis elirintaj kune. Mi prenis ŝin sub la brakon. Ni
longe iris silente. Fine mi riproĉe enrigardis ŝian vizaĝon.
— Kial vi ne diris ĝis nun, ke vi ne havas laboron?
Alice ekrigardis min preskaŭ malvarme, fremde.
— Kio do sekvus? En Germanio estas nun du milionoj da
senlaboruloj. Kio vin zorgas? Ĉu vi ne havas propran familion por zorgi pri ĝi?
Mi estis konsternita. Kion diri al ŝi pri tio?
— Mi havas mian propran familion, Alice. Mi havas la
edzinon kaj infanon!
— Kaj la infanon? — La knabino eĉ haltis.
— Ne pri tio temas, Alice! Mi parolas pri vi!
— Mi jam sciis, ke vi havas la edzinon! — la malĝojo
eksonis en ŝia voĉo, — sed mi ne sciis, ke vi havas ankaŭ la infanon!
— Ĉu vi sciis, ke mi havas la edzinon? — demandis mi
mirigite.
— Vi ja mem estis montrinta al mi vian sovetian
pasporton!
La knabino mallevis la kapon. Mi konfuze movetis butonojn
sur la jako.
— Mi ploris hieraŭ. Ho, kiel mi ploris! Kian malbenitan
karakteron havas la virino! Por kio mi vin bezonas? Min amas Erich. Li estus
bona amiko por mi! Ne, io ekmovetiĝis en la brusto!.. — Ŝi interrompis sin mem:
— Cetere, vi ja amas la alian! Por kio do mi diras ĉi
tion?
Mi tuŝetis ŝian ŝultron.
— Alice, permesu, ke mi nomu vin Alinjo! Al mi tiel pli
plaĉas!
— Alinjo? — kaj ne respondinte, ŝi denove interrompis:
ne pri tio temas!
Mi estis proponanta al ŝi la helpon, sed Alice avertis min,
obstine kuntirinte la brovojn:
— Silentu, silentu! Mi scias, por kio vi komencis ĉi
tiun konversacion. Tutegale mi ne akceptos vian monon.
Mi ne respondis. Mi ĉirkaŭrigardis kaj konvinkiĝis, ke ni
ĵus preterpasis stacidomon. Ni iris en iu strateto. Nenie estis videbla eĉ unu
persono. Tio estis senhoma kvartalo kaj malfrua horo. Mi prenis ŝian manon kaj
altiris ŝin al mi.
— Donu viajn lipojn!
Alice ektimis. Ŝi ektremis kaj, provante deflankiĝi,
flustris:
— Ne, ne, mi ne deziras!.. Por kio do?.. Ne!..
Sed en la sama momento ŝi paliĝis kaj ŝia kontraŭstaro
malplifortiĝis. Per la tuta korpo ŝi apogis mian maldekstran brakon, por ne
fali. Mi klinis min, formovis de ŝia frunto orkoloran areton da haroj kaj tuŝis
la malvarmajn, kvazaŭ glacio, lipojn.
 
... de julio 1928.
Nun mi estas skribonta pri katido kaj malgranda knabineto.
Eble, mi ŝajnos esti tro sentimenta, sed ĉi tiu ĉapitro ankaŭ
estas necesa en mia romano.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
— Paĉjo venis, paĉjo!
Orhara knabineto kuregas renkonte al Vitalij kaj, dum li
formetas la suprajn vestojn, ŝi kroĉeme, kiel kato, grimpas sur liajn krurojn.
Post unu sekundo ŝi jam sidas sur lia ŝultro. Siaj okuletoj triumfe briletas
kaj diketaj lipetoj esprimas la plej altan gradon de ĝuo.
— Paĉjo, sed ĉu vi scias, kion ni havas? —
misteraspekte flustras ŝi al li en la orelon, ruze okulsignante al la patrino.
Olga staras apud trogo kaj, ne rigardante al Vitalij, lavas tolaĵon, kun severe
kunpremitaj lipoj. Ŝiaj brakoj ĝis la kubutoj ege ruĝiĝis kaj estas kovritaj de
la sapa ŝaŭmo, de neĝaj flokoj. Vitalij ĵetas sur ŝin rapidan rigardon. — Kion
do vi havas, filineto? — diras li kareseme subtenante la knabineton per la
mano, por ke ŝi ne falu de la ŝultro.
— He, paĉjo, vere mi diras, be-elan! — ripetas ŝi.
— Ĉu paĉjo bela? — ridetante demandas Vitalij.
— Ne, la katido estas bela!.. Kaj vi, paĉjo, ankaŭ
estas bela, nur haroza!
La filineto alpremas sian vangon al vango de Vitalij,
ĉirkaŭprenas lian kolon kaj kisas sur la nazon.
— Nur sola nazeto ĉe la paĉjo ne pikas per la haroj!
Ĉio cetera pikas. Kvazaŭ erinaco, kiu loĝas en zoologia ĝardeno! Razu vin,
paĉjo, tuj razu! Mi estos vin rigardanta!
— Atendu, filineto! Komence ni tagmanĝu, kaj poste razu
nin!
Olga, dirante nek unu vorton, viŝas la brakojn kaj iras en
la kuirejon.
— Aĥ! — ekkrias Injo, — kial do vi, paĉjo, min distras
per viaj parolaĉoj?
Injo same rapide forglitas sur la plankon, kiel surglitis
antaŭe supren kaj senkompate kaptinte je la ventro etan vilan katidon, skuas
ĝin super la kapo.
— Jen kia katido! Ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin?
— Vi mallevu ĝin sur la plankon! — diras Vitalij,
kunsenteme rigardante la baraktantan en la aero katidon.
— Ne, atendu, paĉjo, ĉu vi scias, kiel oni nomas ĝin?
— Mi scias, certe mi scias!.. Vi nur mallevu ĝin kaj
tuj mi diros!
Sur la vizaĝo de la knabineto aperas esprimo de sincera
mirego. Kiamaniere la paĉjo povis konjekti? Sed tuj tiu ĉi mieno ŝanĝiĝas per
ruza rideto. Ŝi zorge mallevas la katidon planken.
— Vi ne scias, paĉjo, certe vi ne scias!
— Ne, mi scias!
— Ĉu vi opinias, ke oni nomas ĝin Bazilo? — La okuletoj
de Injo malice ridas.
— Kial li estas ruĝa! — penas eviti rektan respondon
Vitalij, tenante la katidon sur la manplato.
— Atendu, paĉjo, vi diru, ĉu oni nomas ĝin Bazilo?
— Nu, certe, Bazilo!
La knabineto laŭte ridas.
— Vi, paĉjo, tute estas malsaĝa! Ĝin tute oni ne nomas
Bazilo! Ĝin oni nomas... — ŝi faras tre seriozan mienon kaj parolas grave: ĝin
oni nomas Belul' Diafana! Jes, jes, jes! Belul' Diafana!
— Ho, kia belega nomo! — ravas Vitalij. Injo estas
flatita. Ŝi ŝatas, kiam oni laŭdas elpensitajn de ŝi novajn vortojn.
— Kaj, ĉu vi scias, kion mi ankoraŭ diros al vi? —
subite ŝanĝas ŝi la temon, — panjo hodiaŭ ree estis ploranta.
Vitalij kuntiriĝas kaj tuj perdas la humoron. Li unu minuton
silentas, ne rigardante la filinon. Poste demandas trankvile:
— Kredeble, ŝia ventro malsanis?
— Ne, paĉjo, ne! Mia ventreto malsanis, ĝi estas vere,
sed ŝi diris, ke ŝi kontuzis sin.
Olga eniras kun kaldrono da supo. Ŝi tenas ĝin per malpuraj
ĉifonaĵoj ambaŭflanke kaj metas sur la metalfadenan submetaĵon.
— Vi povas manĝi, — diras ŝi, ne returnante sin kaj tuj
rekomencas tollavadon. Vitalij rigardas preter ŝi, en la angulon kun
malsekigitaj per akvo tapetoj.
— Ĉu vi mem ne manĝos?
— Mi estas sata.
Vitalij komencas malkontente brui per teleroj en manĝilara
ŝranketo. La filino rapide forpuŝas lin, stariĝas sur la seĝon kaj krias:
— Mi mem! Mi mem! Iru, paĉjo, sidiĝu!
Neniuj kontraŭdiroj povas helpi. Streĉe rigardante antaŭ si,
la malgranda mastrino transportas sur la tablon unu post la alia du telerojn,
tenante ilin kontraŭ siaj okuloj. Poste ŝi grimpas genuojn de Vitalij, sed Olga
tuj enmiksiĝas kaj protestas:
— Injo, vi devas alivestiĝi! Ĉi tiun robeton vi povas
makuligi! Nun Vitalij rimarkas, ke sur la filino estas vestita nova blua
multekosta robo, blankaj ŝtrumpoj kaj lakitaj pantofloj.
— Ne, ne, ne! — ektimigite krias Injo, — mi ne
makuligos!
Sed la patrino insistas.
— Vi montris ĝin al la paĉjo kaj sufiĉas. Formetu ĉi
tiun robeton!
Injo alkroĉiĝas al Vitalij per la manetoj, baraktas sur liaj
genuoj kaj, rimarkinte, ke li sulkigis la frunton, komprenas tion laŭ sia
propra maniero. Dum unu sekundo ŝi forglitas de liaj genuoj kaj ofendite kaŝas
sin post la lito. Ĉi tie ŝi ekploras.
— Oni ofendis la filinon! Oni ofendis la plej
malgrandan knabineton! Oni ne donis al ŝi la novan robeton!
La koro de Olga ne eltenas. Ŝi forĵetas ne finlavitan
ĉemizon, rapideme viŝas la brakojn kaj kuras por konsoli la knabinon. Vitalij,
brulumante la buŝon, rapidas fini teleron da supo. Li ŝajnas esti severa. Olga,
fine, turnas sin al li.
— Vi rapidas? Vi ne havas tempon? Kredeble, vi estas
ien forkuronta?
— Ne, mi estas laboronta.
— Vi estas denove laboronta? Tion mi povis antaŭvidi.
Dio mia! Jen la vivo!
— Pri kio temas, Olga? — levas la ŝultrojn Vitalij.
— Ĉu vi ne scias, pri kio temas? Ĉu vi ne komprenas, ke
la infano dum la tuta tago ne spiris la freŝan aeron, ne vidis la sunon kaj
sidis en la ĉambro? La gepatroj dronis en sia laboro, sed la infano suferas!
Oni ja devas kun ŝi promeni iom!
— Mi neniel povas, Onjo. Mi estas skribonta la
raporton.
— Nu, certe! Vi skribos la raporton! Ĉu vi povas sen
raportoj?
— Olga, ni devas iamaniere solvi tiujn demandojn. Estas
strange, vi ĉiam estas malkontenta pri mi!
— Ĉu oni povas esti kontenta?
— Pripensu mem: dum mi ne lernis, vi estis konstante
ripetanta al mi, ke mi devas lerni, ke mi estas nulo, nenio sen la supera
klero. Mi komencis lerni, vi denove estis malkontenta. Tio deprenis multe da
tempo kaj ni malriĉe vivis. Kiam mi finis, vi ankaŭ estas malkontenta!..
— Vitalij, — mallevinte la brakojn, ekkrias Olga, — ĉu
vi povas prezenti al vi, ke iu povas esti kontenta pri la simila vivo? Ja ĝi
estas bagno! Laboru, laboru, laboru, ne havante finon, aŭ eĉ ripozon! Kaj per
kio vi estas rekompencata? Per malriĉeco, zorgoj, malsanoj...
— Olga, atendu!..
— Ne, pardonu! Mi estas parolonta. Vi povas komandi kie
ajn, sed hejme vi estas nur mia edzo! Bonvolu aŭskulti la veron! Trovu por mi
servistinon, eble tiam estos pli facile.
— Sed ja en la pasinta jaro vi havis servistinon!
— Kun tiu servistino mi malsanigis la nervojn.
— Kion do vi deziras? Ĉiuj homoj estas similaj.
— Ne, ĉe niaj najbaroj estas ĉio aliel. Ilia servistino
ne ok horojn laboras, sed dekses! Ellitiĝas je la sesa, kaj enlitiĝas je la
deka, kaj la tutan tagon laboras! Kaj neniujn ripoztagojn!
— Sed vi ja mem komprenas, ke tio estas kontraŭleĝe.
— Sed la najbaroj ja estas komunistoj. Eĉ ambaŭ: la
edzo kaj edzino!
— Vi tro nerveme reagas ĉion. Estu pli trankvila! Alie
mi ne povas kun vi interparoli. Ne deflankiĝu de la temo!
— Kiu deflankiĝas? Mi? Mi esperas, vi pripensas tion,
kion diras?
Vitalij formanĝas la kotleton kaj leviĝas, kolere bruante
per la seĝo.
— Krome, mi devas diri al vi, ke al mi ne plaĉas via
metodo de infaneduko!
— Al vi ne plaĉas? — levas sur lin la indignintajn
okulojn Olga. — Al vi ne plaĉas? Sed ĉu vi dediĉas al la infano almenaŭ iomete
da tempo? Ĉu ne tute egale estas por vi, kiel kreskas kaj kiel estas edukata
via filino? Mi ŝin nutrigas, vartas, vestigas. Mi...
— Haltu, — interrompas Vitalij, — unue, vi malpravas
kaj mi, laŭeble, dediĉas al la infano la tempon...
— Kiom?
— Atendu, ne pri tio temas! Mi estas parolonta ĝuste
pri tio, kiel vi vestigas Injon. Ĝi estas demoralizo de la tuta psikologio de
l' infano! Multekostaj roboj kaj lakitaj pantofloj en tia aĝo?
— Diru malkaŝe, ke vi avaras monon! — krude ĵetas Olga
kaj ruĝiĝas. — Ja vi estas ega hipokritulo!
— Silentu, Olga! Vi nenion komprenas en la edukado!
Legu la librojn!
— Ne deziras mi ilin legi! Legu mem! Ĉiuj estas laŭ la
sama maniero: la komunista infano!
— Ĉesu vi, malsaĝa! Vi difektas la infanon, vi
kreskigas el ĝi nevivkapablan, trodorlotitan floron!..
— Jen, kiel! Mi estas malsaĝa! Mi estas maltaŭga
edukantino!.. Sed ĉu la avino, al kiu vi tiel ofte estis nin sendanta, kiam al
vi mankis monrimedoj, estas bona edukantino? Ĉu al vi plaĉas, ke ŝi kunprenadis
la infanon en preĝejon? Mi estas tiel ŝin edukonta, ke ŝi malamos vin!
— Tiam mi forpelos vin el la hejmo! — sovaĝe krias
Vitalij.
Olga falas la liton kaj sammomente histeria spasmo kaptas
ŝian gorĝon. Injo ektimigite rigardas la patrinon, kuntiriĝintan sur la lito
kaj skuatan de la ploregoj. Vitalij rapideme forkondukas ŝin al la fenestro.
— Filineto mia, jen estas la libro! Mi ĝin hodiaŭ
aĉetis. Pri la pioniroj!
Li elprenas el la paperujo ilustritan libreton kaj malkovras
ĝin en la plej interesa loko, kie knabo kun ruĝa kravato tamburas.
— Kiel ĝi nomiĝas, paĉjo?
— Urbo de l' pioniroj.
— He, kiel interese! Kia vi bona fariĝis, paĉjo! — Injo
tuŝas per la maneto vangon de Vitalij. — Nu, legu, paĉjo!
— Tuj, filineto! Vi dume la bildojn trarigardu. Jen nia
patrineto ploras. Mi donos al ŝi akvon!
La filineto obeeme sidiĝas en malgranda pajla apogseĝeto
apud sia propra ludilo-tablo. Vitalij sin klinas super la lito.
— Olga, trinku valeriangutojn! Ĉu vi aŭdas, trinku! La
infano ja ĉeestas! Ni poste interparolu.
Olga apenaŭ ne elbatis la glaseton el lia mano.
— Foriru, foriru!.. Mi estas vivanta homo, kun
nervoj!.. Ĝi estas malebla!.. malallasebla!.. Ĉu oni povas tiel turmenti,
moki?!
— Olga, Olĉjo, Onjo! Trankviliĝu antaŭ ĉio!..
— Vi min ofendas!.. Mi leviĝus tuj kaj ekirus... en
subtegmenton kaj tie... en maŝon, aŭ dro... dronigus min... en Jaŭzo...
— Onjo, kion vi diras? Mi petas vin! Trinku
valeriangutojn!
— Vi havas sufiĉe da kuraĝo kaj... malnobleco min
veneni!.. Guto post guto!.. La amanta homo... ne po... ne povas tiel!.. Ĉu mi
ne plu estas por vi proksima homo?.. Mi devus vin sur la... vizaĝon... bati...
Sed mi kompatas la... filinon!.. La filinon mi kompatas!.. Ĉu vi aŭdas?.. Mi ne
deziras detrui... amon de la infano al... vi!..
Vitalij sin deturnis al la fenestro. Ŝtormo de kontraŭaj
sentoj furiozas en la animo. Kiu do kulpas?..
— Ĉu vi deziras, ke mi mortu pro ftizo?.. Vi povas esti
certa, ke ĝi... ne daŭros ... longe... Vi es... estos pura antaŭ la homoj!..
Jam nemulte mi bezo... Ho, ĉio estas vana!.. Vi ne deziras mian... amon!..
Olga malaŭdigas la krion per la kuseno kaj denove
konvulsias, ruĝa, pro larmoj, kun momente ŝvelintaj okuloj.
En la pordon oni frapas. Unu fojon, la alian. Vitalij
ekatentas.
— Oni frapas, Olga, ordigu vin iom!
Li duonmalfermas la pordon.
— Kiu estas ĉi tie?


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Bedaŭrinde mi devas interrompi en la plej interesa loko. Jam
estas la sepa horo. Mi promesis al Alice je la 7.30 esti apud
Friedrichs-Bahnhof. Ni intencas viziti kun ŝi Admirals-Palast'on.
... de aŭgusto 1928.
Mirinda popolo estas la germanoj. Sur la stratoj ili ne
brilas je ornamoj kaj similas unu al la alia. La homamaso estas griza kaj
unutona. Tute inverse al la varsovia. Sed, trafinte la teatron, oni povas
blindiĝi. Kolĉenoj, braceletoj, ringoj, horloĝĉeneroj, kalvoj — ĉio brilas, ĉio
respegulas, simile al la berlina asfalto, fajrojn de lustroj, lanternetoj kaj
surmuraj brak-lampoj. Mi eĉ ne scias, kio min plej mirigis en ĉi tiu luksega
revuejo. Ĉu la teatro mem, ĉu tio, kion mi surprize ĉi tie aŭdis? Tion kaj
alian valoras enskribi. Ĝi taŭgos, kiel la materialo.
Grasaj sinjorinoj, kun arogante rampantaj el post la
korsaĵoj bustoj, estis trenantaj post si al la unuaj vicoj absurdajn vostojn.
Ĉi tiuj vostoj estas ligitaj al tre mallongaj jupoj. Kaj el sub la jupoj
videbliĝas tiaj grasaj genuoj, tiaj dikaj suroj! Alkroĉinte sin al nudaj brakoj
de tiaj sinjorinoj, per etaj paŝetoj estis kurantaj post ili malkorpulentaj,
kiel stangoj, edzoj en dependantaj frakoj kaj kun monokloj. Suprenfleksitaj
pantalonoj de la edzoj estis penantaj atingi la virinajn jupojn kaj estis tiom
alte suprenlevitaj, ke la publiko povis ĝui la spektaklon de la maldikaj, kiel
alumetoj, viraj piedoj. Inverse, mallongaj viroj kun ventroj, tiom solidaj,
kiom solidaj estas nur bustoj de kelkiuj sinjorinoj, estis solene marŝantaj kun
multostaj edzinoj, posedantaj gigantan staturon. Briletante per oraj dentoj, la
paroj salutis unu la alian. Sidiĝante en apogseĝoj ili tra perlamotaj lornoj
estis fikse rigardantaj la vestaĵojn de la publiko. Tro frue kalviĝintaj junaj
viroj kun aspekto de spertuloj pritaksis molan rondecon de la ŝultroj, brakoj
kaj kruroj de ĉarma fraŭlino. Ĵus antaŭ la eniro ili estis sammaniere
pridiskutantaj liniojn de l' korpo de knabino-prostituitino, staranta apud la
teatra enirejo, kie estas pendantaj fotoj de tute nudigitaj teatraj «steloj».
La violonoj malakorde pepis, penante agordiĝi al la
mallertaj violonĉeloj. Briletantaj fajretoj de la orkestro, ankoraŭ ne preta
por la muzikado, nervozigis la publikon.
Verŝajne, mi multe ĉagrenis tiuvespere la polican oficiron,
kiu sidis en la najbara loĝio. Lia kunulino estis tiu sama ĉarma fraŭlino, kiu
logis al si la atenton de la «ora junularo». Lin mem mi vidis jam la trian
fojon. Kiam Alice, ridetante, sin alpremadis al mi tro dolĉe, li nerveme
ektremadis kaj mordetante la lipojn, sin returnadis flanken. Lia damo,
kontraŭe, estis malvarmsanga, kvazaŭ frostigita viando.
Post plendtona funebra tamtamo, laŭ ordono de la
orkestro-direktanto leviĝis supren malpaciencaj arĉoj. Gaja opereta melodio
flugis el la orkestro. La scenejo ekflamis en frambokoloraj fajroj kaj antaŭ ni
aperis fantazia spektaklo. Brilante per arĝentaj jupetoj kvazaŭ per ĵus
pretigitaj moneroj, kelke da dekoj de tute identaj duonnudaj knabinoj komencis
kolektivan dancon. Ili zigzagis, simile al arĝentkolora skvama serpento, ili
formis orajn stelojn kaj tiam la lumo el la frambokolora fariĝis oranĝkolora;
ili moviĝis al la publiko, kiel kolosa drako; kiel ruĝaj fiŝetoj, ili disfluis en
la salono. La reflektoroj estis verŝantaj sur ilin ĉiujn kolorojn de la
spektro. Dum iliaj nudaj ventroj estis kolorigataj rozsimile, la dorsoj,
nudigitaj ĝis la talio, verdis en radioj de reflektoroj, kvazaŭ ĵus
superverŝita arbusto. Iu belulino en malkonvene mallonga sovaĝa krinolino kaj
perla ĉirkaŭkolo, dependanta ĝis la genuoj, estis elirinta por kanti absurdajn
kupletojn. Finante ĉiun kupleton, ŝi estis levanta tre alte la nudan piedon. La
krinolino faciligis ŝian taskon. Farinte plenan returnon, ŝi akceptis la
komencan pozicion kaj estis komencanta la sekvontan kupleton. Disvolviĝis
apenaŭ kungluita, preskaŭ sensenca akto.
La oficiro longe ne estis rigardanta la scenejon. En la
rebriloj de l' reflektoroj li estis penanta observi Alice'n. La scivolemo
instigis min kaj mi, uzante la mallumon, kaŝe kelkfoje kisis la nukon de Alice.
Post tio la oficiro deturnis sin kaj ĝis la fino de l' akto aspektis malgaja
kaj tiom silenta, kvazaŭ lia buŝo estis plena da gipso.
La primadono eliris en ĉaspantalono kaj malgrandaj botetoj,
kun neimagebla blua mantelo sur la ŝultroj. Iom dancinte, ŝi malaperis kun
muziko kaj reaperis en nokta vesto, en kolora silka pantalono. Post tio
aŭtomate ŝanĝiĝis la dekoraĵoj kaj aperis magia arbaro, kie ĉiu arbo estis
kvazaŭ vizaĝaĉo kun brilantaj fosforaj okuloj. Ruĝaj fumantaj fajroj estis
ekflamantaj en la arbustoj, timigante nian malfeliĉan aktorinon, kiu jam ŝanĝis
la tridek kvinan kostumon je ruĝa atlasa pantaloneto, busttenilo kaj rusa
arĝenta krestsimila ĉapo. En tia kostumo ŝi devis prezenti sovetian
kamparaninon. Renkonten, dancetante charlestown'on, elnaĝis junulo en la plej
larĝa pantalonego ruĝkolora, sen ĉemizo kaj en similaĵo de la ruĝarmeana helmo.
Ili prenis unu la alian je la manoj, ekdancis iun varianton de «fokstroto» kaj
forkuris, saltetante, post la kulisojn, laŭlonge de la surskribo: «Nach
Russland» («En Rusion»).
Dum interakto la oficiro forlasis sian apatian damon kaj
eliris la koridoron. Ĉi tie li kunpuŝiĝis kun Alice. Ŝi estis staranta antaŭ la
spegulo, tenante en la dentoj harpinglojn, kaj per rapidemaj fingroj ordigis la
hararon. Ŝi surhavis simplan blankan someran robon.
Dum ĉi momento mi troviĝis en la distanco de du paŝoj apud
la bufedbarilo, kie bubo en blanka kloŝo kuradis antaŭ soifeganta publiko, penante
kontentigi ĉiujn samtempe. La oficiro haltis antaŭe iom malproksime, per rava
rigardo ĉirkaŭprenante la graciajn krurojn de Alice, poste aliris al ŝi, ne
vidante min.
— Bonan vesperon, fraŭlino!
Alice mirigite sin returnis.
— Ĉu estas vi, Reingold?
— Bedaŭrinde, estas mi.
Alice kuntiris la brovojn.
— Iru al via damo! Ŝi koleros.
La oficiro faris malzorgan geston.
— Ĝi ne maltrankviligas min! Kiel vi fartas, fraŭlino
Alice?
Alice ĵetis la rigardon miaflanken.
— Mi tre bedaŭras. Reingold! Mi ne povas momente trovi
por vi eĉ malmulte da tempo! Mi petas pardonon!
Ŝi apenaŭ klinis la kapon, deiris de la spegulo kaj tuŝetis
min je la maniko.
Mi pri nenio estis demandinta Alice'n. Dum la restintaj ĝis
fino de l' interakto kelkaj minutoj ni sidis sur malvarma ŝtona subfenestro en
larĝaj faldoj de la veluraj kurtenoj. La fenestro estis malfermita kaj malsupre
brulis fajroj de Friedrichstrasse. Kontraŭ ni altiĝis konstruaĵo de
Friedrichs-Bahnhof kaj ie tute proksime bruegis vagonaroj.
En la dua parto estis montrita vitra palaco. Ĝi devis
prezenti el si ĉu glacian domon, ĉu mahometan edenon. Ĉio ĉirkaŭe estis
brilanta en diverskoloraj fajroj. Centoj da virinoj en kostumoj de ĉiuj epokoj
kaj popoloj estis plenigantaj la scenejon, desupreniĝante el la plafono per
florgirlandoj, aŭ leviĝante el-sub la planko per vitraj raŭpoj. Ili formis per
si komplikajn piramidojn de la nudaj korpoj.
En mezo de l' akto en la najbara loĝio okazis iu moviĝo kaj
eniris kelke da personoj. La oficiro kelkfoje ripetis tre afable «Mi petas».
Responde mi ekaŭdis flateman maljunulan ridaĉon. Alice malkontente strabis la
okulojn al la loĝio. Ĉio silentiĝis tie.
En kvar flankoj de la scenejo, du malsupre, kaj du supre, la
virinoj estis starantaj sole en malgrandaj bluaj pantalonetoj, lumigataj per la
blindigaj reflektoroj. La primadono, aperinta en la aero kaj malleviĝinta sur
podion, iom post iom ankaŭ forĵetis ĉiujn vestojn, krom arĝenta zoneto trans la
lokoj, kiujn eĉ en Admirals-Palast oni ne nudigas.
Al mi ĝi ne plaĉis. Mi ekrigardis Alice'n. Ŝi sidis nun
trankvile, kaŝante en anguletoj de la lipoj apenaŭ rimarkeblan rideton.
La impreson pligrandigis kolosa porko. Ĝi elkuris sur la
malantaŭaj piedaĉoj, dancis sub la sovaĝaj sonoj sovetian dancon «Pometo», kaj
malkonvene ellasis en parteron fluon de malbonodoranta pulvoro. Per tio oni
inscenigis, evidente, la sovetojn!
Mi jam leviĝis, sed aŭdiĝinta el la najbara loĝio voĉo igis
min residiĝi.
— Bonaj buboj estas germanoj, diablo ilin prenu! —
diris iu ruslingve. — Antaŭe oni mokis rusan porkon, nun oni mokas la sovetan!
Sincere parolante, la lastan mi ne kontraŭdiras!
Iu denove maljunule ridaĉis responde. Mi sidiĝis pli
proksime al la bariero kaj komencis rigardi en duonmallumon de la loĝio.
Ruslingve interparolis du personoj: malalta seka maljunuleto kaj alta viro,
turninta al mi la larĝan dorson.
— Mi ja havas la filinon en Moskvo! — rimarkis la
maljunulo, — en soveta oficejo. La fratino aranĝis. Tie kunvenis gaja kompanio!
Cetere, vi tion bone konas! — ree ekridis li.
La alta ion ekmurmuris sub la nazon kaj, sin klininte al la
oficiro, ekparolis germane.
— Ni intertraktu pri kunlaborado, sinjoro Goetzke.
Necesas, ke neniu al ni ĉi tie malhelpu!
Poste li malaltigis la voĉon ĝis la flustro, kaj mi nenion
komprenis. La oficiro aŭskultis, iom klininte la kapon kaj iufoje aprobe
jesante.
Du minutojn poste oni ekparolis denove ruse. Min ekkaptis
streĉa scivolemo. La altulo turnis sin al la maljunulo:
— Berg ricevis informojn el Moskvo, — diris li, — el ĉi
tiu institucio. Vintre ni havos gastojn. Nepre oni devas intertrakti pri la
unueca programo.
Mi ektremetis kaj turnis min al Alice. Ŝi, malbone
komprenante ruse, evidente ne atentis la konversacion. La maljunulo
kontraŭdiris:
— Mi ne kredas, mia kara, ke ĝi estas ebla. Pecaĉoj,
pecaĉoj! Ĉu estas el ili kudrebla la tuko?
— Socialdemokratoj estas simpatia popolo, — melankolie
rimarkis la altulo, — kaj konsentema. Ĉu ni ĝis nun ne konvinkiĝis pri tio?
La orkestro malaŭdigis la lastajn vortojn. Rompante
strukturon de la teatraĵo, el post la kulisoj elnaĝis kvar aktorinoj. Ili estis
same nudigitaj, kiel ankaŭ la ceteraj, sed ilia specifaĵo estis kirasŝipoj,
ornamantaj iliajn kapetojn kun mallonge tonditaj haroj. Sur la kirasŝipoj
flirtis trikoloraj monarkiaj flagoj. La najbaroj ĉesigis la interparolojn kaj
prenis lornojn.
La publiko subite entuziasmiĝis. La orkestro kelkfoje
plenumis fanfaron, sed la bruo ne estis ĉesanta. Aŭdiĝis apartaj ekkrioj. La
oficiro en la loĝio leviĝis. Li laŭte postulis plenumon de «Deutschland über
alles». La orkestro ekludis ĉi tiun monarkian himnon kaj la tuta salono
subtenis ĝin, ekstarinte. Ĝi aspektis iom komike. Mi ne povis deteni la
rideton, rigardante solenajn vizaĝojn, jubile kantantajn la himnon en ĉi tiu
teatro de operetoj kaj revuoj.
Nun mi estas treege ĉagrenita. Mi ne ekaŭdis de Alice eĉ unu
vorton pri tiu oficiro. Ĵus, kiam ni estis elirintaj la straton kaj Alice
rimarkis miajn maltrankvilajn movojn, ŝia tono fariĝis malvarma.
— Mi esperas, vi ne estos tre scivolema, — diris ŝi. —
Li estas homo, kun kiu mi ne dezirus havi ion komunan!
Mi heziteme ekrigardis ŝin. En tiu ĉi okazintaĵo min
interesis ankoraŭ io.
— Sed vi konas lin! — singardeme rimarkis mi.
— Iam mi konis lin!
Mi revenis kun la malbona humoro. Tamen mi penos fini la
komencitan antaŭ la teatrovizito ĉapitron.

«Wer nicht trinkt, und liebt und singt, es nie zu
wahrer Freude bringt»
: «Kiu ne drinkas, nek amas, nek kantas, neniam
spertas la ĝojon».

IRH: «Internacia Ruĝa helpo».