Parto 10

Submitted by Reddebrek on August 6, 2019
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . .
Vitalij eliris de Serebrovskij kun prema sento. Li restis ĉe
li nur duonhoron, sed ĉi tiu duonhoro pruvis al li sensencon de lia vojaĝo.
Serebrovskij fosis ion per la tremantaj manoj en la paperujo, skuis la
telefontubeton, vantis, ridetis al Vitalij rigide, kompatinde. Li maljuniĝis.
En la haroj estis pli da grizaĵo, kaj sur la vangoj pli da sulkoj. Malbriliĝis
definitive la okuloj.
Li ne kuraĝis eldiri sian opinion pri la propono de Vitalij.
Konstrui la metropolitenon per la propraj fortoj, nur kun altiro de la fremdaj
specialistoj kaj kun larĝa eluzo de la eksterlanda sperto, sed per la propraj
fortoj? Allogi la socion al larĝa pridiskuto de la projekto?.. Ne, li ne diros
tuj la respondon! Oni devas peti konsilon de la specialistoj, invititaj dum
foresto de Vitalij. Oni devas kunvokigi la ĉelestraron. Oni devas ĝenerale
mediti, priparoli, ricevi la opiniojn...
Vitalij ne forturnis de li la okulojn, dum li telefonis al
Popov, sed la stacio ne respondis kaj pasis minutoj de la enuiga silento.
Serebrovskij nerveme puŝis forkon de la telefono kaj balbutis:
— Jes, sekve, jes!..
Vitalij apatie rakontis, kiel estas konstruata la
metropoliteno en Berlino.
— Tion vi scias, de la stratsupraĵo, pere de
neprofundaj tranĉeoj, kun plata kovraĵo. Certe, tiamaniere pli malkare kostas
grundlaboroj, kvankam antaŭe oni elprenas la grundon kaj poste denove enŝutas.
Tamen pli kara estas la metalo. En Berlin multe da metalo estas uzata por la
kovriloj, fermigiloj kaj armaturo. Precipe granda diferenco estas en kosto de
la kromaj laboroj. Ja en la tuta distanco oni devas rompi la pavimon kaj meti
ŝildojn.
Venis Popov kaj seke ŝovis al Vitalij la manon.
— Saluton, Vitalij Nikolaeviĉ! Jam ni laciĝis vin
atendi! Kion diris la germanoj pri la koncesio?
Vitalij ekrigardis en la kurantajn okulojn de Popov kaj
malaperis ĉe li iu ajn deziro paroli.
— Antaŭ, ol komenci intertraktadon pri la koncesio, oni
devus konvinkiĝi, ke ni mem ne kapablas fari tiun ĉi laboron!
— Ĝi estus bone, — rikanis Popov, sed ĝi ne sukcesos!
Sed kial, Vitalij Nikolaeviĉ, vi tamen, ne plenumas niajn ordonojn? Se oni
skribas al vi, ke vi intertraktu kaj tiel plu, vi, ŝajne, devas intertrakti!
Vitalij spiteme mallevis la okulojn teren.
— Mi ne konsentas! — decideme diris li, — Mi ne konsentas
tute!
— Vian konsenton oni ne petas!
— Vi devas peti, kamarado Popov, vi devas! Mi postulas
la specialan kunsidon kun reprezentantoj de la plej grandaj moskvaj uzinoj. Ni
devas scii la opinion de la socio!
— Estas dubinde, kion diros la socio! — singarde
rimarkis Serebrovskij. — Eble, ĝi generale estas kontraŭ la metropoliteno? Ja
aperas tiaspecaj artikoloj en «Izvestija» kaj «Laborista Moskvo»!
Vitalij leviĝis.
— Mi dezirus paroli kun Vinokurov.
— Li ankoraŭ estas en Krimeo. Baldaŭ li revenos.
— Mi vidas, ĉiuj ripozas!
— Al neniu estas malpermesate! Li havas laŭdekretan
libertempon! — seke rimarkis Serebrovskij. — Vi ankaŭ povas ricevi!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Antaŭ la forveturtago de Ivagin Olga pli frue, ol kutime
finis la laboron kaj dumvoje vizitis la kooperativon. Ŝi trovis ĉi tie sian
gaston. Li deĵoris en la vico, senpove ĉirkaŭrigardante. Lin dufoje jam oni
estis elpuŝanta el la vico kaj ekvidinte Olga'n, li treege ĝojis.
— Ĉu vi kredos? Ha? Plenajn tri horojn mi jam staraĉas!
Diablo scias, kia malsaĝaĵo! Oni satigis min ĉi tie ĝis abomeno per
kontraŭsovetaj anekdotoj kaj mi mem fariĝis iu grumblulo. Mi staras kaj
insultaĉas kun tiu ĉi publiko! Ha?
Olga ekridis.
— Nun mi vin anstataŭigos. Se vi ne dormus tiel multe
matene! Ĉu vi scias, ke la homoj venas ĉi tien je la kvina matene?
Nur por unu minuto ŝi malaperis interne de l' magazeno,
eliris de tie kun hela vizaĝo.
— Kial, nome, vi staras? Ankoraŭ labkoro!.. Evidentiĝis,
ke la viandon jam antaŭ unu horo oni ne vendas! Oni trankviliĝis kaj atendas
iun klarigon! Se mi ne telefonus al la kontoro, vi ĝis la vespero starus! Nun
la afero pli rapide moviĝos!
Vespere ili vizitis urban kinejon. Ĝi estis polvoza ĝardeno,
forbarita de la strato per malrekta barilo. Sur la pordego pendis delonge
perdinta sian purpuran koloron ŝildo:
«Teatro kaj ĝardeno je la nomo de kamarado Perepjolkin».
Kiu estis Perepjolkin, tion eĉ Olga ne sciis. En la ĝardeno
vagadis dense farbigitaj knabinoj, kraĉante flanken kune kun sunflora semŝelo
malflatajn rimarkojn rilate al amindumantaj kun ili kavaliroj. En ombrigita
cirklaĵo la benkojn okupis paretoj. La cirklaĵo estis komence destinita por
dancoj, sed poste la dancojn oni transportis sur alian lokon kaj restis dek du
nelumigitaj benkoj, situantaj unu kontraŭ la alia. Ili fariĝis la plej ŝatata
loko por rendevuoj.
En dancejo malbona orkestro pene aŭdigis «Pas d'Espagne».
Ĉirkaŭ duoncento da paroj apatie turniĝis en la sama loko, susurante per la alplandoj
sur la ŝtonoza grundo. Same apatia homamaso, starante, observis la dancantojn.
Sub la piedoj balanciĝis diskurintaj radioj de ŝanceliĝantaj supre rondaj
lanternoj. Ivagin rigardis komence malsupren, poste supren, poste la homamason
kaj kraĉis.
— Jen ne havas la homoj kion fari, ha?, ĉu vi scias,
Olga Alekseevna, — aldonis li, okupante lokon en la kinejo, — mi komencas timi
vin!
— Kial?
— Jen, vi min jam en la vicojn sendas! La unuan de majo
mi viajn komisiojn estis plenumanta, la infanojn portis, dum la infanfesto la
dekoraĵojn post la kulisoj transmovis, najlojn enbatis. La filino via sur mi
rajdas! Finfine... — Li svingis la manon.
— Kio estas finfine? — demandas Olga miskomprenante.
— Finfine mi neniam edziĝos! Vi tute min disrevigis!
Olga ekridis.
— Sed vi kiel opiniis? Ĉu vi la socialismon estos
konstruonta kaj via edzino nur la infanojn vartos kaj en la vicoj deĵoros? Sed
ĉu ne deziras vi la inverson? Iu ja devas pri ĉi tio sin okupi!
— Kial do la viro?
— Kial do la virino?
En la kinejo estis sufoke. Ĉirkaŭlekante per la lango
febrantajn lipojn, Ivagin samtempe sentis, kiel la ĉemizo, ŝvitpleniĝante,
gluiĝas al la korpo. Konservinte la paciencon nur ĝis la tria parto, li
petegis:
— Insultas mi min mem, Olga Alekseevna! Kia diablo! Sur
la ekrano estas polusaj glacioj, sed de mi la sepdeka ŝvito fluas! Ni iru
aeren! Kaj elirinte la ĝardenon, li serioze rigardis la vizaĝon de Olga.
— Sekve, vi decidis nun la tutan tempon al la laboro
dediĉi? Ĝi estas bone! Sed kiel do la edzo kaj infano? Ha?
— Duone!
— Jen, mi ne scias, — dismovis li la manojn, — ĉu ĝi
plaĉos al Vitalij Nikolaeviĉ, aŭ ne? Ha? Ĝi devas, diablo ĝin prenu, plaĉi!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Dum la speciala kunsido en Mosĥozupr Vitalij nervumis.
Prezidis Serebrovskij. En apogseĝoj kuŝigis sin grizharaj maljunuloj. Ili
volupteme glutis la cigaredan fumon kaj iufoje strabe rigardis al Vitalij. La
reprezentantoj de sociaj organizaĵoj estis malmultaj. De la uzino «Svet» neniu
venis. Ĉiuj konsentis, ke la tramo ne kapablas solvi la transportan krizon, sed
ĉiuj maĉis la malnovan temon, ĉu konstrui, aŭ ne konstrui la metropolitenon. La
reprezentanto de la Inĝenier-Teknika sekcio, respektinda profesoro, estis
pruvanta, ke la metropoliteno nenion helpos, ke ĝia veturigpovo ne sufiĉas, ke
oni bezonas la profundan fervojenkondukon en urbocentron. La reprezentanto de
la Transporta Trusto penis konvinki la kunvenon, ke la konstruado de l'
metropoliteno estas prokrastebla ĝis la 1938 jaro, kaj dume sufiĉos tiu sama
profunda enkonduko kaj elektriko de la ekzistantaj stacioj. La saman opinion
havis reprezentanto de la plana organizaĵo.
Vitalij laciĝis pro kontraŭdirado. Li apogis sian kapon
kontraŭ dorseto de la seĝo kaj preskaŭ apatie pensis, kiom granda estas la homa
malkultureco! Ĉe la strato pluvis. Sur la fenestroj rulis rapidaj malpuraj
fluetoj. Du verdaj branĉoj plende batis sin kontraŭ la vitro per la malsekaj
folioj. La vento altvoĉe kantis iun sopireman kanton.
Subite eniris Vinokurov. Li ĵetis al la ĉeestantoj malzorgan
«saluton», singardeme formetis la malsekan mantelon kaj, iom skuinte, pendigis
ĝin sur la muron. Vitalij apenaŭ ne eksaltis sur la loko. Vinokurov estis en
blanka somera kostumo, sur kiu kutime tiel akre elstaras la suda haŭtbruneco.
Momente, kiel ĉiam, en cerbo de Vitalij ekflamis kunrilato
de l' ideoj. En la antaŭpasinta jaro li ankaŭ vizitis Krimeon. Li memoras, kiel
la aŭtomobilo traŝraŭbis la montaron, krute turniĝante ĉiam pli supren. La
maŝino flugis super la abismoj, tuŝante per la radoj suprojn de elstarantaj el
sub abruptoj sekaj arbustoj. La maŝino kun tremiganta rapideco kuregis al la
abrupto kaj subite akre ĵetadis sin flanken, ektimigita per la kruteco.
Malsupre ŝanceliĝis ruĝaj ŝtonozaj montĉenoj, sukplenaj
verdaj pinoj, trompemaj ĉapoj de l' arbaretoj, ĉar ili ŝajnis esti tre
proksimaj kaj molaj, kaŝantaj sub si neniujn novajn abismojn. Per mallongaj
fajfoj la aŭtomobilo alpremadis al la ŝtono preterpasantojn kaj malaltkreskajn
tatarajn ĉevalojn kun knarantaj ĉaroj. Ĉio, kio restis malsupre, estis
envolvata iom post iom en griza vualo de l' nebulo. Sed jen la supraĵo, la
lasta suprenflugo kaj de ĉi tie ho, kiel mole falas rapideganta maŝino! Kvazaŭ
globo, ĵetita sur la deklivon! La vento fajlas renkonten kaj ie apud la koro
penetras internen kun fenda sono.
Kaj jen ruĝaj rokpecegoj, fiŝistaj ŝipetoj, brileganta maro,
kaj blindiga banbordo. Kaj nudigitaj, hindsimilaj, bruligitaj de l' suno
figuroj...
Vitalij returnis sin al Vinokurov kaj ekrigardis lian
vizaĝon. Eĉ per eta supraĵa tavolo la bruneco ne kuŝis sur lia haŭto!
Vinokurov parolis varme kaj pasie:
— Pri kio nur oni ne kulpigas nin, defendantojn de l'
metropoliteno! Komence, oni diras, la pavimojn asfaltigu, la elektron aranĝu,
la akvon donu al la antaŭurboj! Komence, oni diras, la tramon nur sur relojn
bone metu kaj poste pri la metropoliteno revu! Ĉu estas nun la metropoliteno
reala ideo? Ĉu ĝin bezonas la socialisma urbo? Tramo, tramo, kaj ankoraŭfoje
tramo! Sed pro tiu sama tramo la moskva mastrumo troviĝas (sen trograndigo) sur
rando de abismo! Nin minacas ŝtopo, nevidita ĝis nun, pereiga ŝtopo, kiu fermos
niajn arteriojn! Ĉu vi komprenas tion, kamaradoj?
Vitalij silentis, silentis ankaŭ la kunveno. Vinokurov
pentris bildon de piedironta Moskvo post du jaroj, se la metropoliteno ne estos
konstruita. Ĉio ĉi estis konata al Vitalij. Vinokurov uzis liajn proprajn
argumentojn.
Tamen lia pledo efikis la ĉeestantojn pli, ol vortoj de
Vitalij. Iom post iom cedis la defendantoj de la tramo. Kaj tiam la
reprezentanto de la Inĝenier-teknika sekcio, definitive ne trovinta la
kontraŭdirojn, ekkriis:
— Jes, kamaradoj, jes, ĝi estas komprenebla! Sed kiu do
ĝin konstruos? Ni ne povas!
Vinokurov senhezite kaj trankvile en la streĉita silento
respondis:
— Konstruos ĝin bonega germana firmao. Tiu ĉi firmao
priservas Berlinon, Vienon kaj Hamburgon. Ĝi estas la plej bona konstrufirmao.
Ĝi ensuĉis en sin plej perfektajn metodojn de l' konstruado de la eksterstrataj
vojoj. Inĝeniero Zorin mem raportos la impresojn pri la berlina metropoliteno
kaj, espereble, subtenos min!
Vitalij eksaltis.
— Vi freneziĝis! — kriis li, — Vi ankoraŭ kuraĝas
esperi mian subtenon!
Ĉiuj mirigite turnis sin al li. Vitalij tuta brulis pro la
indigno.
— Mi alvokas ĉiujn ĉeestantajn reprezentantojn de l'
uzinoj diri fine sian vorton! Ĉu ĉion oni devas transdoni, kiel koncesion? Ĉu
ni estas tiel senpovaj? Jes, la fremda sperto estas bezona al ni, sed ĉu nepre
en la formo de la privata kapitalo? Kaj tio estas parolata nun, kiam la tuta
lando estas okupita pri la plej grandega socialisma konstruado, kiam la
laborista klaso de nia ŝtato pruvis per neniam viditaj limtempoj de l'
konstruo, kion kapablas la proleta lando!
Kaj nun Vitalij rimarkas, kiel en la postaj vicoj aŭdiĝis iu
bruo.
Tra la salono al la tribuno ekmoviĝis Ivagin. Vitalij
rigidiĝis. Li ne vidis lin ĝis nun. Ĉio en la salono streĉiĝis. Ivagin formetis
la okulvitrojn kaj akurate metinte ilin en specialan ujon, ektondris tra la
ĉambro:
— Ni postulas klarecon! La laboristoj de la plej
grandaj sovetiaj uzinoj rajtas la atenton! Ha? Mi alportis la instrukcion
postuli klaran respondon: ĉu ni deziras vendi al la kapitalistoj kune kun la
metropoliteno nin mem, aŭ ni havas sufiĉe da forto, kaj ni komencos tiun ĉi
laboregon mem? Malfacile, ni scias! Sed ĉu malmulte da malfacilaĵoj ni jam
transpasis? Ĉu malmulte da kolosoj ni estas konstruontaj laŭ la kvinjara plano?
Ha? Ĉu ni ne povas preni ankoraŭ unu koloson, la transportan koloson de l'
sovetia metropolo?..
Vitalij neniam ankoraŭ vidis lin tia. Ivagin elkreskis,
fortikiĝis, lia voĉo akriĝis kaj martelis la koncesian teorion. Vinokurov,
sulkiĝinte aŭskultis. Popov malage ridetis, esperante, verŝajne, ke iu ankoraŭ
estas al Ivagin kontraŭdiranta. Sed Ivagin fariĝis subite la plej brila
oratoro. Tiel, certe, okazis dum la civila milito, kiam al la plej malfacilaj,
al la plej danĝeraj kaj respondecaj frontoj estis sendataj homoj el la fabrikoj
kaj tie ili faris miraklojn.
La laborista parto de l' aŭskultantaro aprobe ekzumis.
Fininte agitan parton de la pledo, Ivagin tuj trankviliĝis,
prenis la okulvitrojn, traviŝis ilin, surmetis sur la nazon kaj komencis
ordinarvoĉe legi la rezolucion. Atento de la kunveno atingis apogeon.
— Ĝi estas propono de nia uzino, — klarigis li, — ni
postulas la plej baldaŭan kaj senkondiĉan konstruadon de l' metropoliteno. Apud
plibonigo de la tramo, aranĝo de la profunda fervojenkonduko kaj elektriko de
la apudurbaj fervojoj la metropoliteno estas plej grava tasko. Ni postulas
transdoni ĉi tiun demandon por larĝa diskutado publike kaj en la gazetaro. Ni
proponas ne doni la metropolitenon en la koncesion kaj konstrui ĝin per la
propraj fortoj. La uzino mobilizas por konstruado la plej bonajn specialistojn
elektristojn-inĝenierojn, teknikistojn kaj laboristojn. Ni alvokas fari la
saman la plej bonajn uzinojn de Moskvo. Ni proponas mobilizi monrimedojn de la
loĝantaro. Ni postulas ellason de speciala prunto kaj la unuaj aĉetas la
obligaciojn en amplekso de la monata salajro.
Ĵus, kiam Ivagin estis fininta, Serebrovskij tintigis la
sonorilon kaj anoncis paŭzon. En la koridoro Ivagin ĉirkaŭprenis kaj kisis la
amikon.
— Nu, amiko, malgrasiĝis vi eksterlande? Ha? Ĝi, frato,
ne estas ripozejo! Ĉu mi bone ilin kontraŭdiris? Ha? Ĉu vi estas kontenta? He,
amiko! Ni ĉiujn uzinojn alvokos!
Li ne lasas al Vitalij diri eĉ unu vorton. Vitalij rigardis
lin per karesaj okuloj kaj ridetis.
— Ĉu la mondrevolucio, viaopinie, proksimiĝas? Ha? Kiel
statas tie, en Germanio? Ĉu Zergiebel furiozas?.. Nu, ne gravas! Baldaŭ ni
kaptos lin je la vosto! — Rimarkinte dubon en la okuloj de Vitalij, li prenis
lin je la maniko: — Ĉu vi ne kredas, diablaĉo? Vi mensogas! Ni kaptos! Estu
certa!
— Mi ne pri tio! — kontraŭdiris Vitalij, — mi pri la
trusto!
— Ha? Ĉu pri tiu ĉi kompanio? Estu, amiko, trankvila!
La afero estas gajnita! Estas klare!
Vitalij mirigite levis la okulojn. Ivagin batis lin sur la
ŝultron kaj ekridegis.
— La patron Semjonov havas, kanajlo! Vi ankoraŭ
kontraŭdiras! — Kaj tuj li aldonis alitone: — De l' edzino kaj filino mi vin
salutas. Ili estas tute sanaj kaj intencas veni Moskvon en la aŭgusto. — Ivagin
esploreme ekrigardis al Vitalij kaj aldonis: — Vi havas nemalbonan edzinon!
Interalie, dumvoje ĉi tien, mi laŭ la malnova kutimo vizitis la kancelarion kaj
demandis la leterojn. Por mi mankas, sed al vi, amiko, jen oni skribas el
Germanio!
Vitalij kaptis la koverton el manoj de Ivagin kaj subite
paliĝinte, malleviĝis sur benkon. Li tuj rekonis sur la koverto skribmanieron
de Alice.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
El notlibreto de Alice Berg
28 de februaro 1929.
Mi ne scias, ĉu rememoris min Vitalij almenaŭ unufoje. Mi ne
kredas, ne kredas al li. Mi lin komprenis ĉiam. Li estas min komprenonta nur
unufoje. Li ne faris eĉ tion!..
Kaj jen li petas min pri la renkonto. Se iu scius, kiel ĝoje
ektremis mia koro kaj kiel ĝi rigidiĝis tuj post ĉi tio!.. Por kio ni, Vitalij,
renkontiĝu? Ja antaŭ, ol nomi min via Alinjo, vi estos petinta min sidiĝi, mem
formoviĝos la alian randon de la benko kaj komencos la oficialan juĝesploron.
Vi pravos. Mi ne riproĉas vin. Ja vi devas esti konvinkita, ke via amatino ne
estas perfidulino...
Ne, Vitalij! Ne valoras renkontiĝi!..
 
La 10 de marto 1929.
Mi scias, mi kulpas, mi faris la eraron. Sed neniu scias,
kiom kostas al mi ĉi tiu eraro. Mia patro neniam estis laboristo. Li estas
fidela servanto de la kapitalistoj. Li estas social-faŝisto. Sed ĉu vere, ke
ili povus min kompreni, se mi ne mensogus?..
Walter Ulmann asertas, ke jes, ili povus... De post kiam li
loĝas en la legomĝardenoj, en mia animo fariĝis pli lume. Li estas tia granda
kaj mallerta, kaj iom ridinda. Li povas aŭskulti, ne palpebrumante, la plej
terurajn konfesojn kaj ne pendi al la rakontanto fidon.
Mi klarigis al Walter mian infanan ameton al Reingold. En
tiaj familioj, kiel la nia, Reingold estis opiniata, kiel taŭga fianĉo. Li ja
estis lernanta en milita lernejo, en li oni vidis estontan oficiron. Mi do
estis knabineto kaj revadis pri bela amo. Sed mi nenion promesis al li. Mi
nenion povis promesi. Mi estis tro juna.
Ulmann ne demandis min pri la detaloj. Sed mi ja ilin ne
havis. Mi fiere traportis mian virgan purecon tra la jaroj de tentoj kaj nur
Vitalij... Ne, ne, mi ne volas pensi pri ĝi, mi ne volas rememori! Tri monatojn
da turmento! Ĉu ne sufiĉas?
 
La 24-an de marto 1929.
Ulmann demandis hieraŭ, ĉu mi delonge ĉesigis la rilatojn al
Reingold? Mi eĉ forgesis. Ŝajne, mi havis tiam deknaŭ jarojn. Li estis ankoraŭ
servanto en la armeo. Ja tute antaŭnelonge mi eksciis, ke li servas nun en la
polico.
Ulmann insultetis min. Mi devis ĝin klarigi al la komisiono.
 
La 18-an de aprilo 1929.
Walter proponas al mi laboron en Wedding. Kiom da jaroj mi
laboris en volframa fako? Ho, Walter, de post la 1922 jaro. Ĉu vi miras? Jes,
jes, de la deksesjara aĝo. De post fino de la lernejo, kiam mi, antaŭ ol aniĝi
universitaton, laŭ deziro de la patro, por unu jaro iris en fabrikon «Osram».
Kial mi restis tie pli, ol unu jaron? Jen ĉi tie estas solvo de l' problemo,
kara Walter!
En la fabriko mia mondo duoniĝis. Inter la laboristoj estis
pli da faŝistoj, ol komunistoj, tamen mi ekhavis intereson por «Rote Fahne».
Kaj mi konatiĝis kun kelkaj libroj, el tiuj, kiujn al mi ŝovis komsomolano Til
Spielgritz. Li, cetere, ne sciis, tiu Til, ke mi estas filino de burĝo, kiam li
rekomendis min en la Regionkomitato de Komsomolo. Ĉu vi komprenas, Walter?..
Poste Til estis arestita kaj mi longtempe restis sola komsomolano en la
fabriko. En la pasinta jaro oni forpelis ankaŭ min.
La patro? Kun la familio mi rompis ĉian interligon ankoraŭ
en la dudek tria, kiam ili estis aliflanke de l' barikadoj.
 
La 28-an de aprilo 1929.
Hieraŭ estis transdonata la ruĝarmeana standardo al la nia
taĉmento. Mi diras, al la nia, kaj la koro kunpremiĝas pro la doloro. En la
pasinta jaro mi estis membro de la Internacia Komisiono. Ĝuste mi iniciatis la
esperantan korespondon kun la ruĝarmeanoj. Kaj hodiaŭ mi venis la solenon kaŝe,
sen la permesilo. Mi kaŝis mian vizaĝon en la homamaso, timante esti rekonita.
Mi vidis Otton, mi vidis Erich'on, mi vidis Vitalij'on!.. Jes, mi vidis lin!..
Li staris sur la grandega malplena estrado antaŭ dekkvin mil
aŭskultantoj kaj tradukis el esperanto la leteron.
«Karaj kamaradoj! La ruĝarmeanoj de N-regimento sendas al
vi, okaze de la unua de majo flaman saluton kaj la standardon, faritan je niaj
laborgroŝoj».
Vitalij ne vidis min. Liaj radiantaj okuloj ĉirkaŭvagadis.
Ja li hodiaŭ ne estas moskva inĝeniero, eĉ nek reprezentanto de Sovetunio. Li
hodiaŭ estas ruĝarmeano.
Otto frapis per la piedoj sur la ligna estrado kaj malvolvis
la ruĝan tolon kun falĉilo, martelo kaj ora surskribo:
«Ruĝarmeanoj de N-regimento al berlinaj ruĝfrontanoj». La
ĥorejo, ŝtuparoj, partero, amfiteatro, muroj, ĉio, kio estis kun mi, super mi
kaj sub mi, ĉio ektondris en potenca kriego:
«Rot Front! Rot Front! Rot Front!»
Mi ne povis min deteni, mi ekkantis kune kun ĉiuj, kiam sin
turnis al la salono fanfaroj, trumpetoj kaj cimbaloj.
«Völker, hört die Signale
Auf zum letzten Gefecht!
Die Internationale
Erkämpft das Menschenrecht!»
Mi estis kantanta kaj la larmoj bruligis miajn okulojn.
Erich ĉirkaŭprenis talion de Vitalij. Li venigis lin al rando de l' estrado.
Ekestis la momento, kiam ne plu restis loko por la personaj travivaĵoj. Mi
eltiris min je la plena kresko kune kun la tuta salono.
— La rusa kamarado transdonu al la sovetia proletaro
ĵuron de la ruĝfrontanoj sub la ruĝarmeana standardo.
Erich solene levis la manon. Miloj da laboristaj pugnoj
ekŝanceliĝis en la aero.
— Ni ĵuras uzi niajn fortojn por la liberiga batalo. Ni
ĵuras kun ferdisciplino en la vicoj marŝi al la decida lukto. La plej granda
malestimo de laboristaro estu puno al tiuj, kiuj perfidos la ruĝan fronton. Nia
pugno estas levita. Ni ĵuras venki, aŭ morti por la standardo de la proleta
diktaturo.
Mi ripetis la ĵuron kune kun ĉiuj. Ĉu vi aŭdas, Erich? Ĉu vi
aŭdas, Vitalij? Mi ripetis la ĵuron...
 
La 1-an de majo 1929.
Jen la tuto. Mi ree marŝas en la berlinaj stratoj. Sed apud
mi mankas Erich, mankas Otto, mankas Vitalij. Anstataŭ Erich apude paŝas
Walter. Mi ja laboras nun en la alia kvartalo. Sed Vitalij... Ne, ne!..
 
La 1-an de majo, vespere.
Mi malvarmumis, ŝajne, hieraŭ sub tiu ĉi pluvego, revenante
de la mitingo. Treega kapdoloro. Mi sentas, kiel altiĝas la temperaturo. Sed
Wedding estas fortranĉita de la urbo. Ni estas sieĝataj.
Ĉi tie, en malvasta loĝejeto en kvina etaĝo, estas aranĝita
nia sanitaria punkto. Tute proksime, ĉe la stratangulo seninterrompe kantas
mitrajlilo. Sed oni aliras la fenestron kaj rigardas malsupren, oni vidas
flavajn steletojn, ekflamantajn en mallumo.
Tiujn strangajn, nehomajn ekkriojn mi alkutimiĝis. Ho, kiel
rapide la homo akiras kutimojn!..
Ree oni alportas la brankardon. Mi klinas min kaj vidas
sangoverŝantan karnon.
— Paciencon, kamarado, paciencon! Tiu ĉi vundo ne estas
grava. Vi ne maltrankviliĝu! — Sed mia propra animo ne estas trankvila. En ĝi
brulas alarmo, jes, alarmo, kiu rompas la kapon, per fajro superverŝas la
vangojn. Oni devas ŝtopi la orelojn kaj bindi la vundojn. Jen tiel! Mi provu
almeti la polmon al frunto de la homo kun disŝirita makzelo. Eble, li ĉesos
krii.
Ho, kiel malvaste estas ĉi tie! Ĉiuj tri litoj estas
okupitaj. Du viroj ŝanceliĝas sur seĝoj. La mastrino sidas sur la planko, sur
ĉifonaro, kaj mi vidas en duonmallumo ŝiajn grandiĝintajn okulojn. Ŝi ektremas
post ĉiu pafo. Ŝiaj filoj estas tie, apud la barikado. Ni ne havas elektran
lumon kaj petrollampo fumizas. Fumaĵo kaj acida odoro de la sango. Mi komencas
frostotremi.
Kion ili parolos, miaj kamaradinoj?..
— Alice estas malsana. Oni devas forsendi ŝin hejmen.
— Lasu ŝin sidi. Eble estos pli bone tiel. Mi estas
ekstaronta.
— Sidu, Alice, sidu!
Naĝas nebulo. Malforta naŭzemo. Estas malfacile spiri. Mi
aŭdas ke frapas la dentoj. Iu enŝovas en mian buŝon malvarman randon de glaso.
Mi trinkas. La tutan korpon kaptas treega laceco. La frunto ŝvitiĝas. Ne
forlasante la lokon, mi eltiras la piedojn...
Haveno... Profunda nokto. La grumblemaj arganoj ĉesas
interparoli per knarantaj voĉoj. Nigra faŭko de la holdo kovriĝas per peza
fermilo. La fera besto, satiĝinte, trankviliĝis.
Mi elŝiriĝas el ĉirkaŭpreno de Vitalij. Mi kisas lin
lastfoje, arde. Mi larĝe malfermas pordon de la eta kabino, frapinte ĝin sur
randon de lavilo. Mi kuras sur la kruta ŝtuparo supren. Li iras post mi,
balanciĝante, kiel ebriulo, apogante sur vergon de la kupra balustrado.
Kaj jen mi staras sur la bordo en amaso de l' adiaŭantoj. La
vaporŝipo malrapide debordiĝas. Mi aŭdas malsonan klukadon de l' maŝino kaj
laringajn ekkriojn de l' ŝipestro. Grandega orumita titolo (mi ne scias, kia)
sur la steveno, lumigita de la bordo per malbrilaj lanternoj, dronas kaj dronas
en la mallumo. La rondaj iluminfenestretoj ĵetas flavajn radietojn malsupren,
en la nigran akvon. Komence ili similas la efektivajn fenestrojn. Poste ili
fariĝas nur briletantaj punktoj. Verdaj lanternetoj sur la mastoj ekpendis en
la aero. La vaporŝipo malaperas en la maro...
Ĉu tio estas sonĝo? Aŭ halucino?.. Aŭ malsana deliro? Mi
nenion scias pri Vitalij. Ĉu iu diris al mi, ke li jam estas forveturinta?..
Mi ankoraŭ povas malfermeti la okulojn kaj vidi, kio okazas
en la ĉambro. De la brankardo oni formetas iun. La mastrino leviĝas de la
planko kaj, ekspirante, ordigas la ĉifonaron. Ies vira voĉo kolere krias:
— Ĉu vi scias, la polico uzas kuglojn dum-dum!
Mi sentas grandan emon ekdormi...
 
La 2-an de majo 1929.
Mi ricevis gripon. Kia sensencaĵo — dum tiaj tagoj... Mi eĉ
ne scias, kio tie okazas. En la legomĝardenoj regas silento. La ĵurnaloj ne
venas, la radio senzorge translacias charlestown'on. La vartistino nenion povas
ekscii. Se eĉ ŝi ion scias, ŝi ne deziras rakonti. Des pli malbone!
Mi ekdormetis, verŝajne, hieraŭ sur la seĝo. La vekiĝo estis
neatendita. Sur mia kapo kuŝis konata mano. La vartistinon prizorgigis mia
temperaturo. Viro kun nigra barbo staris apude. La vartistino grumblis.
— Oni pafas ja, vartistino! Kiel vi venis ĉi tien? La
ektimo forpelis mian dormon momente. Ŝi entiris la lipojn.
— Oni trankviliĝis tie, fraŭlino bolŝevikino. Nun vi
estas revenonta hejmen.
Mi rifuzis. La kolero de l' vartistino ridigis min. Mi ridetis,
sed miaj kamaradinoj ne prenis mian flankon.
— Ne disputu, Alice! Se vi estas malsana, kion vi povas
fari? La pafado ĉesis. Ni sukcesos ĉion aranĝi sen vi.
La viro estas malfermonta la valizon kun instrumentoj. Mi
definitive indignis.
— Sinjoro doktoro! Viaj malsanuloj atendas vin sur tiuj
litoj!
Li ion tramurmuris. Mi ne aŭskultis kaj returnis min al la
virinoj. Mi estis insistonta, ke la kuracisto esploru tiun ĉi, la lastan, kun
kugloj dum-dum. Li ion kontraŭdiris kaj mi miris, kiel subtiliĝis lia voĉo. Ĝi
sonis el iu malproksimo. Mi eĉ komprenis lin.
— Kioma horo estas? — demandis mi lace. La ceteran mi
malbone memoras. Ŝajne, oni prenis min subbrake kaj ien forkondukis.
 
La 3-an de majo 1929.
Hodiaŭ mi fartas pli bone. Mi povas ellitiĝi kaj iom marŝi
tra la ĉambro. Strange!.. Kial tiel maltrankvile batas mia koro? Kiam mi
rigardas spegulon, mi ĉiam pensas pri Vitalij. Kial? Eble, pro tio ke mi vidas
min per lia rigardo. Kutime mi ne rememoras, ke mi estas bela kaj matura
knabino. Sed en la spegulo mi vidas fortan, gracie kunmetitan, brilan korpon...
Kaj subite mi komprenas tiujn rigardojn kaj insistemajn movojn, kiuj tiel ne
plaĉis al mi en Vitalij. Tiam mi sentas falon de l' sango en mia korpo. Mi
vidas, kiel helaj bluaj okuloj de la orhara knabino en la spegulo malheliĝas
kaj rigardas min senmove, vitre. Jen tia estas lia rigardo kaj mi tuta
kunpremiĝas pro frapetado de la falanta sango...
Sed kial ŝajnas al mi, ke Vitalij estas forveturinta? Mi iru
al la najbaro kaj eksciu la novaĵojn. Mi surmetas la jungŝturman bluzon. La
vartistino ne devas ion kontraŭdiri.
Maljuna Schuman, mia najbaro, staras post palisaro de sia
ĝardeneto, apoginte sin sur la pordeton. Sur lia stango, kiel ĉiam, senzorge
flirtas la trikolora flago.
— Genosse Friedrich! Guten Tag! Kiujn novaĵojn vi
havas?
Schuman rikanas la sendentan buŝon kaj levas supren la
flavan pro la fumado barbeton.
— Multaj estas la novaĵoj, Genossin Berg! Ĉu ne
sufiĉas?
— Mi deziras scii, kiuj novaĵoj estis dum la lastaj
tagoj! Mi estas du tagojn ne elirinta la straton.
Li turnas al mi sian mirigitan vizaĝon.
— Ĉu vi ne plu ricevas la ĵurnalojn? Ho, pardonu, mi
forgesis! Vi ja estis ricevanta «Rote Fahne»!
Mi penas reteni la emocion.
— Ĉu vi volas diri, ke «Rote Fahne» ne plu ekzistas?
— Al via bedaŭro, Genossin Berg, al via bedaŭro!
— Ne ŝajnigu vin esti burleska, Genosse Friedrich, vi
ja ne estas pulĉinelo! Diru, kiel ĝi finiĝis?
— Ĉu vi deziras scii, kion skribas pri ĝi «Vorwärts»?
Mi tute koleriĝis.
— Tute egale! Ne malpaciencigu min!
— «Vorwärts» skribas, ke la komunistoj mem estas
kulpaj. Ili ne devus inviti al la demonstracio, se ĝi estis malpermesita.
— Jen, kiel! Ree la komunistoj kulpas!
— Certe! La komunistoj pafis kontraŭ la polico!
— Kaj la polico?
— La polico estis devigata sin defendi.
— Vi mensogas!
Mia voĉo sonas sovaĝe. Friedrich eviteme levas la ŝultrojn.
— Ĉu mi mensogas?..
— Via «Vorwärts» mensogas. La komunistoj ne pafas la
unuaj. Ili nur sin defendis...
— Kaj eĉ dum la armita ribelo?..
La malicaj okuloj de Friedrich kareseme mallarĝiĝas. Mi
perdas la paciencon.
— Silentu, Schuman, tuj silentu!
— Interalie, Genossin Berg, vi formetu tiujn ĉifonojn!
— Li malestime kapmontras mian jungŝturman bluzon, — tre simple: ĝi estas
kontraŭleĝa vesto. Vi demonstras per ĝi apartenon al la krima organizaĵo.
Mi sufokiĝas, apogas min kontraŭ la pordeto.
— Ĉu la Ligo de l' Ruĝfrontanoj estas malpermesita?
— Jes, jes, — triumfe kapjesas Schuman, — Al via
bedaŭro ĝi estas malpermesita!
Mi kuras, mi rapidas, mi senfine longe veturas per tramoj,
per aŭtobusoj, per metropoliteno. Poste mi erarvagas en stratetoj. Mi trafas ne
tien, kien mi bezonas. Ĉiuj domoj estas identaj. En ĉiu estas kvin etaĝoj, en
ĉiu gisa pordego kaj asfalta laŭtsona korto.
 
La 4-an de majo 1929.
En la loĝejo de Erich la pordo ne estas fermita. Iom puŝinte
ĝin per la ŝultro, mi subite renkontiĝas kun Otto. Li staras antaŭ la pordo kaj
riparas la portupeon. Lin ne mirigas mia veno.
— Ĉu estas vi, Alice? Estas bone, ke vi surhavas la
uniformon. Ni ĉiuj decidis ĉeesti la enterigon en la uniformoj.
Mi kunpremas la bruston per la manoj. Kial tiel furioze
batas la koro?
— Ĉu li mortis, Otto? Ĉu li tamen, mortis?
Li senresponde sin klinas kaj pene provas traŝovi malobeeman
kudrilon tra dika ledo de la rimeno. La piedoj miaj kontraŭvole subfleksiĝas...
Mi malleviĝas seĝon.
— Otto! Mi ja ne tial venis! Mi ja pensis, ke Erich
saniĝos! Ke li eliros renkonte al mi, ĝoje etendos la brakojn kaj diros...
Mi komprenas, ke mi diras malsaĝaĵojn. Mi silentiĝas. Otto
estas mirigita.
— Kion li dirus? Vi, ŝajne, estas malsana. Do vi
komence avertus pri tio!..
— Nu, bone! Sed mi petas vin ne aspekti tiel acide. Mi
tion ne toleras.
Subite la terura penso venas mian kapon. Mi larĝe malfermas
la okulojn.
— Aŭskultu, Otto, ĉu li estas ĉi tie?
— Kiu?
— Erich?
Otto eĉ kraĉas pro la kolero.
— Kiel rapide la homoj malsaĝiĝas! Erich estas en la
mortintejo. Post unu horo ni prenos lin de tie. Ĉu vi komprenas? Sed ĉi tie
estas la patrino de Erich.
— La patrino?.. Ĉu vi diras, la patrino?.. Jes, jes,
certe! Tuj, Otto! mi tuj! Kion ŝi bezonas? Ĉu mi ŝin helpu? Konsolu?.. mi
tuj!..
— Kiel mi vidas, vi por nenio taŭgas. Vin mem oni devas
konsoli! Nu, vigliĝu, kuntiru la fortojn, kuraĝu! Jen, tiel! Nun vi povas iri.
Tie estas ankaŭ Berta.
Mi malfermas la pordon en la dormoĉambron. Antaŭ mi sur la
lito estas virino. Ŝi sidas, kunpremante la tempiojn per la manoj kaj metinte
la kubutojn sur la genuojn. Ŝi havas ankoraŭ junan vizaĝon, sed ĝi nigriĝis. La
sekaj okuloj fikse rigardas en malproksimon. Apenaŭ alpinglitaj nigraj haroj
kaŝas en si blankajn tavoletojn. Mi penas kuraĝigi min kaj faras kelkajn
paŝojn.
Berta viŝas polvon de la ŝranko. Ŝi forsaltas de la
tabureto, metas la ĉifonon kaj etendas la manon.
— Mi tre ĝojas, Alice! Mi estis certa, ke en la danĝera
minuto vi estos kun ni! Mi estis preta al batalo, sed vi faris ĝin antaŭ mi. Ĝi
estas bone!
Subite mi rememoras la elturmentitan korpon sur trotuaro,
ruĝajn vizaĝojn de la policanoj, afablan rideton de Reingold kaj dorlotitajn
manojn, elpoŝigintajn la cigarujon. Mi tro malfrue ĝin faris. Ho, tro malfrue!
Ne, mi ne estis batalpreta! Tro malfrue alkuris mi Reingold'on. Erich jam estis
malviva.
Kaj kion mi estis ankoraŭ faronta? Mi, eksfianĉino de tiu ĉi
nobla oficiro kun rozkoloraj ungetoj? Kio dekobligis miajn fortojn? Ĉu
abomensento al li, ĉu kolerego, ĉu potenco de l' ĉagreno, ĉu malespero? Li
ektimis min, tiu ĉi rozkolora mortigisto! Mi pafis lin per lia propra
revolvero...
Mi ne sentas la konsciencturmentojn. Mi nur bedaŭras, ke mi
faris ĝin tre malfrue!
Kiel pli aĝa fratino, Berta ĉirkaŭprenas min je la talio.
— Frau Anna! Tiu estas Alice Berg. Ĉu vi aŭdis ŝian nomon?
La virino, senmove sidanta, iom ektremetas. Levinte la
kapon, ŝi rigardas en mian vizaĝon.
— Ĉu mi aŭdis tiun ĉi nomon? Ho, jes! Erich rakontis al
mi pri vi.
Mi sentas, kiel la sango ŝprucas mian vizaĝon.
— Li havis malbonan opinion pri mi, Frau Anna, ĉu ne
vere?
La virino kapskuas.
— Ho, ne, kara Fräulein! Nenion malbonan mi pri vi
aŭdis!
Mi malleviĝas apud ŝi sur la lito. Mi scias, ke mi devas ion
paroli konsolan. Mi scias, ke oni devas certigi tiun ĉi virinon, ke ni ĉiuj
komprenas ŝian malĝojon... Anstataŭ tio ĉi mi diras:
— Mi treege kulpas al Erich!
La virino faligis la kapon sur la manojn kaj ekploris.
Ŝajne, mi diris ne tion, kion mi devis. Ja la virino ne kapablas tion kompreni.
 
La 5-an de majo 1929.
Okazas tiel iufoje en kinejo. Vi observas kinokronikon:
sportfeston, alvenon de fremda ambasadoro, funkciigon de nova uzino en
Sovet-unio... Subite, anstataŭ la ridetanta komsomolano aperas funebra
procesio. En severa silento moviĝas la homamasoj kaj malgajaj vizaĝoj kunpremis
la lipojn. La pezaj ĉerkoj kun altaj kovriloj estas superkovritaj per
standardoj. La fortaj ŝultroj fleksiĝas sub ili.
Ne, ĝi ne estas kinokroniko. Ĝi estas enterigo de la
pereintoj. Walter kaj Otto surhavas la uniformojn. Kun funebraj surmanikoj kaj
florkronoj ili paŝas antaŭe. Post ili — maristoj en blankaj ĉemizoj kaj ruĝaj
kravatoj. La unua ĉerko. Klininte la standardojn, post la ĉerko marŝas nia
taĉmento. La dua ĉerko, la tria, la kvara... Dekunu... Ducent laboristaj
delegacioj akompanas la mortigitajn kamaradojn. La popolo ŝtopis la stratojn.
«Unsterbliche, Opfer, ihr sanket dahin,
Wir stehen und weinen voll Schmerz, Herz und Sinn,
Ihr kämpfet und stärbet um kommendes Recht
Wir aber, wir trauern der Zukunft Geschlecht».
Mi kantas kaj ne aŭdas la propran voĉon. La policaj
aŭtomobiloj ĉe la stratanguloj silente preterlasas nin. El la fenestroj
dependas ruĝaj flagoj kun nigra bordero. Proleta Berlino finas la laboron.
Kantante la funebran marŝon, ĝi kunfluiĝas kun niaj vicoj.
«Einst aber, wenn Freiheit den Menschen enstand,
Und all euer Sehen Erfülling...»
Frau Anna paŝas apude, apogante sur mian brakon. Sian
griziĝantan kapon ŝi portas fiere.
Ni jam atingis Friedrichsfelde. Taĉmentoj de rajdistoj,
piedpolicanoj kaj aŭtomobiloj atendeme staras ĉe vojkruciĝoj. La tondetitaj
aleoj de la kvieta tombejo delonge jam ne estis vidantaj tian homamasegon.
«Dann werden wir künden, wie ihr einst gelebt,
Zum höchsten der Menschheit empor nur gestrebt...»
La standardoj sin klinis super la malkovrita tombo. La voĉoj
hodiaŭ ne estas simple varmaj. Ili estas trapenetritaj de la ĉagrenego. Mi
vidas antaŭ mi la potencan dorson de Thälmann. Li fortike enradikiĝis per ambaŭ
piedoj grundon super la kavo. Liaj paroloj flugas en la amason, kiel ardigitaj
metalfajreroj.
— La unuan de majo la burĝaro postulis de la
social-demokratoj aranĝi buĉadon de l' revolucia proletaro, La malpermeso de
«Rote Fahne» kaj de la Ligo de l' Ruĝfrontanoj estas nur la unua paŝo de la
kruela teroro. Socialdemokrato Künstler nomis la barikadajn batalantojn
lumpen-proletoj! La komunista partio plene solidariĝas kun la barikadbatalanoj.
La kompartio kaj la ligo de l' ruĝfrontanoj ne allasos, ke oni ilin malpermesu.
Ni alvokas ĉiujn ĉeestantojn ĵuri, ke, kiam venos la decida horo, ili ne
formetos la armilojn. La burĝaro kaj ĝiaj socialfaŝistaj lakeoj estos
definitive neniigitaj kaj en Germanio regos la proleta diktaturo!
Ĉu vi aŭdas, Erich? Jam la duan fojon mi ĵuras! La duan
fojon! Kaj ĉi-foje mi ĵuras je via memoro. Mi estas nur malsperta virino, sed
eĉ miaj malgrandaj fortoj eble ankaŭ estos bezonaj en tiu granda afero, por kiu
vi fordonis la vivon. Ĉu vi aŭdas?..
Rot Front!
 
La 2-an de julio 1929.
Pasis nur du monatoj post la unua de majo. Ĝi estas la
monatoj de eksterordinaraj okazintaĵoj en mia vivo. Mi estas reakceptita en
Komsomol. Mi denove laboras en la taĉmento. Mia voĉo denove sonas en la lokaloj
kaj sur la placoj. Unufoje mi eĉ aŭdis laŭdon el la buŝo de granda komunisto,
vizitinta nian regionon:
— Nemalbona agitanto estas tiu ĉi knabino, — diris li
post mia dorso, kiam mi estis parolanta, — ŝi posedas la aŭskultantojn kaj
komprenas la politikon.
Kiam mi returnis min, al mi ŝajnis, ke Walter Ulmann
ridetis. Mi revenis hejmen en tia ĝojo, ke ĝi ridigis mian maljunan
vartistinon. Ŝi diris ke jam la tutan jaron ŝi ne estis vidinta tiom stultan
radiadon sur mia vizaĝo.
 
La 31-an de julio 1929.
Mi estas enigita en la delegacion al USSR. Kiun mi devas
danki por ĉi tiu honoro? Ĉu Walter'on, zorgeme kontrolantan ĉiun mian paŝon? Ĉu
Otto'n, kiu denove ŝercas kun mi, kiel antaŭe kaj asertas, ke mi devus lin
forĵeti de la fenestro post lia malsaĝa kaj maljusta insultado rilata min dum
la komsomola kunveno? Ĉu mian uzinon, kiu preskaŭ unuanime postulis sendi
almenaŭ unu virinon-aktivulinon? Mi ne scias, sed fakto restas la fakto. Nia
vagonaro alproksimiĝas Moskvon.
 
La 1-an de aŭgusto 1929.
Mi ne aŭskultas, pri kio oni parolas en la kupeo. Ĉi tie jam
sekiĝis la gorĝoj. Estas trakantitaj ĉiuj kantoj, rakontitaj ĉiuj anekdotoj.
Nun oni simple okupas sin per rememoroj. Mi staras apud la fenestro kaj
atendas. Atendas kun tremetado, atendas kun kaŝita, apenaŭ retenata jubilo. Nun
estas varma suna mateno. Ĉe la stacioj oni povas eliri kaj proksime esplori la
multkoloran homamason. Ili rave rigardas min, mute esprimante siajn
sentimentojn. Oni povas aŭskulti la strangan paroladon. Oni povas saluti ilin
en tiu ĉi lingvo, super kiu mi, ŝajne, la kapon rompos.
Nokte ni estis transveturantaj iun riveron. La ondoj batis
apud la radoj mem. Ruĝa luno estis subakviĝanta, forsaltante el la krispaj
nubetoj kaj kuris sur briletantaj ondoj, kvazaŭ kupra turniĝanta ŝraŭbo.
Maloftaj arbustetoj elstaris el sub la akvo kaj sur ŝaŭmantaj ondokrestoj
balanciĝis nigraj fiŝistaj boatoj. Nun renkonten turniĝas ĉapoj de verdaĵo,
brilas bluaj rubandetoj de riveretoj, tondrante trasaltas pontoj. Ridinde estas
vidi, kiel ĉe la stacioj la pasaĝeroj elkuras el vagonoj, kaj kunpuŝiĝante, ien
fulmorapidas kun tekruĉoj en la manoj. Dum mi ripozas de la laciga radfrapado,
tra la malfermita fenestro enflugas birdpepado, knarado de kamparana ĉaro sur
la polva vojo kaj voĉoj de la renkontanta nin publiko.
Moskvo elnaĝas el la rozkolora nebulo. Tuj mi revidas lin,
Vitalij'on. Mi elŝovas min el la fenestro, eltiras la kapon. Mi penas sekvi la
brilantan duonrondon de la reloj, sur kiuj glitas verda rubando de la vagonaro.
Jam estas videbla la stacidomo.
Jam estas videblaj la ruĝaj devizoj sur la platformo («Gruss
den Berliner Barikade-kämpfern!»). Jam estas videblaj la standardoj kaj
jungŝturmaj vestoj. Jam estas aŭdebla la tamburado kaj sonoj de l' Internacio.
Jen aperas la ĝojaj vizaĝoj, ruĝaj tuketoj kaj rubandoj. Mia vidsento dekoble
akriĝis. La entuziasma homamaso kuras sur la platformo. Halt! Ni estas
venintaj.
Hu, ĝi estas jam tro! Mi ne povas eĉ leviĝi! La kamaradoj
eliru! Mi tuj!..
Mi kaŝe rigardas tra la fenestro. La niaj estas ĉirkaŭitaj
de la amaso. Ha, jen li estas, Vitalij! Li maltrankviligite ĉirkaŭrigardas la
alvenintojn. Mi vidas sur lia vizaĝo doloran rideton. Konvulsio kuras de lia
buŝo. Li ne vidas min. Li serĉas, serĉas per la okuloj. Li konvinkiĝas, ke mi
ne venis. Li paliĝis. Sed li ne volas ĝin montri. Li ja renkontas ne solan min.
Jen, li reakiris sian spiritostaton. Leviĝante sur la piedpintoj, li
suprenĵetas la pugnon kaj laŭte krias:
— Rot Front!
Mi ne plu havas la paciencon. Mi respondas al li el la
fenestro:
— Rot Front, Genosse Zorin!

Comments