Revolucia Registaro: Petro Kropotkin

Petro Kropotkin sur la kontraŭdiro de "Revolucia registaro".

Submitted by Reddebrek on November 16, 2016

Revolucia registaro(1)

Parlamento

Ĉiu, kiu havas inteligentecon kaj resolutecon, kvankam li estus malmulte
revolucia, konsentos pri tio, ke la nuntempe ekzistantaj registaroj estas
neniigitendaj, por ke libereco, egaleco kaj frateco lasu esti malplenaj vortoj kaj
iĝu vivaj realaĵoj, kaj ĉiuj registaraj formoj provitaj ĝis hodiaŭ estas nenio krom
diversaj formoj de subpremo, kiuj devas esti anstataŭigitaj per nova arigformo
de homaro. Ne necesas esti pioniro por atingi tian konkludon. La difektoj de la
nuntempaj registaroj kaj la neebleco reformi ilin estas tro evidentaj, por ke kiu
ajn rezonebla observanto ne rimarku ilin. Kaj rilate al la renverso de la registaro
estas tre konate, ke kelkepoke oni povas atingi tion sen troa malfacileco. Estas
momentoj, en kiuj la registaroj forfalas preskaŭ per si mem, kiel kasteloj de
ludkartoj, antaŭ la ribela blovo.

Renversi registaron estas la tuta celo por mezklasa revoluciulo; por ni, tio estas
nenio krom la komenco de la socia revolucio. Paralizita la maŝinaro de la ŝtato,
malorganizita la hierarkio de ŝtatfunkciuloj, sen jam scii, al kiu direkto marŝi, la
soldatoj malfidis pri la oficialuloj, unuvorte, foje malenradikigita la tuta armeo
el kapitaldefendantoj, estas kiam prezentiĝos al ni la granda tasko detrui ĉiujn
instituciojn, kiuj utilas por daŭrigi la ekonomian kaj politikan sklavecon. Atingita
la eblo agadi libere, kion tuj devos fari la revoluciuloj?
Al ĉi tiu demando nur la anarkiistoj respondas taŭge: “Ne ekzistu registaro!”.
Ĉiuj ceteruloj diras: “Revolucian registaron!”, kaj ili nur malkonsentas pri la
formo, kiun devas adopti tia registaro. Iuj decidas sin favore al registaro
elektita de universala voĉdonado en la ŝtato aŭ la komunumo; aliaj, al revolucia
diktatorado.

Revolucia registaro! Estas du vortoj, kiuj ŝajnas tre strangaj, al kiuj vere
komprenas, kion la socia revolucio kaj registaro signifas. La vortoj kontraŭdiras,
detruiĝas inter si. Ni ja vidis multajn despotajn registarojn: estas esenco de ĉiu
registaro apogi la reakcion kontraŭ la revolucia fakto kaj inkliniĝi al la
despotismo. Sed oni neniam vidis ion similan al revolucia registaro, ĉar la
revolucio, kiu signifas la neniigon per la perforto de la starigitaj formoj de
proprieto, la detruon de kastoj, la rapidan transformon de la hereditaj moralaj
ideoj, estas ĝuste la malo al registaro, ĝia neado mem, ĉar registaro estas
sinonimo de “starigita ordo”, konservismo, tenado de la ekzistantaj institucioj;
ĝi estas la neado de la libera iniciato kaj la individua agado. Kaj tamen ni daŭre
aŭdas paroli pri tiu eksterordinaraĵo, kvazaŭ “revolucia registaro” estus la plej
facila afero de la mondo, tiom komuna kaj konata de ĉiuj, kiom la reĝado, la
imperio aŭ la papado.

Ne estas strange, ke la tiel nomataj mezklasaj revoluciuloj predikas ĉi tiun
ideon. Ni tre bone scias, kion ili komprenas pri revolucio. Ili komprenas pri
revolucio la plifortigon de la respubliko, ke la nomitaj respublikistoj ekposedas
la profitodonajn postenojn reservitaj hodiaŭ al la monarĥistoj. Tio estas,
maksimume la disigo inter eklezio kaj ŝtato, anstataŭata de ĝia konkubeco, la
rekvizicio de la pastraraj posedaĵoj profite de la ŝtato kaj ĉefe de la
administrontoj de tiuj posedaĵoj. Eble tio povas signifi la referendumon aŭ iun
alian politikan artefaritaĵon. Sed, ke la revoluciaj socialistoj iĝas apostoloj pri tiu
ideo, tio nur povas klariĝi supozante unu el du aferoj: ke ili estas plenigitaj de
antaŭjuĝoj, kiuj nekonscie estas inspiritaj al ili de la literaturo kaj ĉefe la
skribita historio laŭ la mezklasa ideologio; aŭ ili ne vere deziras tiun revolucion,
pri kiu ili ĉiam parolas. Ili kontentiĝus, saĵnas al ni, per simpla imitaĵo de la
nuntempaj institucioj ĉiam, kiam oni garantius al ili la povon, prokrastante ĝis
la estonteco decidi, kion ili devus fari por kontentigi “la beston” nomita “la
popolo”. Ili nur agas kontraŭ la regantoj de la nuntempa epoko por okupi ties
postenojn. Kun tiuj individuoj ni ne devas perdi la tempon nek eĉ diskuti. Do ni
nur alparolos al tiuj, kiuj honeste trompiĝas.
Ni komencas per la unua el la formoj de “revolucia registaro”, kiun oni
defendas: la balotita registaro.

Ni supozas, ke la reĝa povo estas ĵus neniigita kaj la armeo el la
kapitaldefendantoj estas forbalaita; ĉie estas agitiĝo, oni diskutas publikajn
aferojn, ĉie oni deziras antaŭeniri. Aperis novaj ideoj, fariĝas klara la neceso de
gravaj ŝanĝoj. Oni necesas agadi, oni devas komenci la senkompatan taskon
detrui kaj prepari la terenon por la nova vivo. Sed, kion ili proponas fari al ni?
Organizi balotadojn, tuj elekti registaron kaj konfidi al ĝi la taskon, kiun ĉiuj kaj
ĉiu el ni devus komenci per nia propra iniciato.

Tion faris Parizo post la 18-an de marto de 1871(2). “Mi neniam forgesos”, diris al
ni amiko, ”tiujn ĝojegajn momentojn de memelaĉeto. Mi malsupreniris el mia
mansardo ĉe la Latina Kvartalo por aliĝi al liberaere grandega klubo, kiu
plenigis la bulvardojn de ekstremo al ekstremo de Parizo. Ĉiuj parolis pri la
publikaj aferoj; oni forgesis ĉiujn nure personajn zorgadojn; oni jam ne pensis
aĉeti kaj vendi; ĉiuj sentis sin pretaj, korpe kaj anime, por ĵeti sin al estonteco.
Ĝis mezklasaj individuoj, puŝitaj de la ĝenerala entuziasmo, vidis ĝojaj antaŭ si
malfermiĝi nova mondo. “Se necesas revolucio”, ili diras, “ni faru ĝin. Ni
komunigu ĉion; ni estas pretaj”. Ĉiuj elementoj de la revolucio estis ĉi tie, nur
necesis funkciigi ilin. Kiam mi revenis hejme, nokte, mi diris al mi: “Post ĉio,
kiom grandioza estas la homaro kaj neniu sciis tion; ĉiam oni kalumniis ĝin”.
Poste fariĝis la balotadoj, oni nomumis la Komunummembrojn; kaj iompostiom
la abnegacia ardoro kaj la agada deziro neniiĝis. Ĉiuj returnis al ĉiamaj taskoj,
dirante al si: “Nun ni havas honestan registaron, kiu agadas anstataŭ ni”. Ĉiuj
scias tion, kio okazis poste.

Anstataŭ agadi per si mem, anstataŭ antaŭeniri, anstataŭ progresi al nova
socia ordo, la homoj, fidintaj je sia registaro, donis al ĉi tiu la taskon preni la
iniciaton. Ĉi tiu estis la unua neevitebla konsekvenco de la balotadoj. Ni tuj
vidos, kion faris tiuj regantoj, enoficigitaj de la fido el ĉiuj. Neniam estis
balotadoj pli liberaj ol tiuj de marto je 1871. Ĝis la kontraŭuloj mem de la
Komunumo diris tion. Neniam estis la elektintamaso pli inspirita de la deziro
transdoni la povon sur la manojn de la plej bona, la estonteca homo, la vera
revoluciulo. Kaj tiel ili faris tion. Ĉiuj konitaj revoluciuloj estis elektitaj per
grandega plimulto: jakobenoj, blankistoj, internaciistoj, la tri revoluciaj sektoroj
estis reprezentitaj en la Komunuma Konsilio. Nenia balotado povus doni pli
bonan registaron.

Sed, kiu estis la rezultato? Enfermitaj en la Urbodomo, devigitaj komenci el
formoj starigitaj de la antaŭaj registaroj, tiuj ardaj revoluciuloj, tiuj reformistoj
turniĝis nekapablaj kaj senfruktaj. Malgraŭ sia tuta bona volo kaj kuraĝo, ili ne
kapablis eĉ organizi la defendon de Parizo. Memkompreneble, hodiaŭ oni
akuzas homojn, individuojn pro tio. Sed la homoj ne estis la kaŭzo de tiu
malsukceso, ĝi estis la sistemo.

Verdire, la universala balotado, kiam estas tute libera, nur maksimume povas
produkti asembleon, kiu reprezentas la mezumon de la opinioj, kiujn
tiumomente subtenas la popolamaso. Kaj kiam ekas la revolucio, tiu mezumo
nur havas malprecizan ideon pri tio, kion oni farendas kaj tute ne scias, kiel ĝi
devas fari tion. Ve, se la amaso de la nacio, de la komunumo estus sciinta
antaŭ ol la movado, kion farendus ĵus forfaligi la registaron! Se tiu revo de la
utopiulaĉoj povus realiĝi, ni neniam estus havintaj sangoplenajn revoluciojn.
Iufoje esprimita la nacivolo, la cetero submetis sin al ĝi propravole. Sed la
aferoj ne tiel okazas. La revolucio eksplodas multe antaŭ ol oni atingas
ĝeneralan komprenon kaj tiuj, kiuj havas klaran ideon pri tio, kion oni devas fari
je la sekvanta tago, estas apenaŭa malplimulto.

La granda popolamaso nur havas ĝeneralan ideon pri la celo, kiun ĝi deziras,
sen scii multe pli, pri kiel antaŭeniri al tiu celo kaj sen havi certecon pri la
direkto sekvi. Oni ne trovos la praktikan solvon, kiun oni ne vidos klare, ĝis la
ŝanĝo jam estos komencinta. Ĝi estos produkto el la mem revolucio, el la
aganta popolo; se tio ne estas tiel, nenio estos, ĉar la cerbo de kelkaj estaĵoj
tute ne kapablos trovi solvojn, kiuj nur povos deveni de la popolvivo. Ĉi tiu
estas la okazanta situacio en la registaro elektita de universala balotado, eĉ
kiam ĝi ne havas la malvirtojn propraj al la ĝeneraleco de la reprezantaj
registaroj. La malmultaj homoj, kiuj reprezentas la revolucian epokan ideon,
falis en la koton inter la reprezentantoj de revoluciaj skoloj de la estinteco kaj
la ekzistanta socia ordo. Tiuj homoj, kiuj estus tiom necesaj por la popolo, ĉefe
dum la tagoj de la revolucio, por propagandi ĝeneralajn ideojn, ekmovi la
amason, forfaligi la estintecajn instituciojn, finis malfermitaj en ejo, senfrukte
diskutante por deŝiri koncedojn al la moderuloj kaj konverti siajn malamikojn,
dume nur estas rimedo por instigi ilin akcepti la novan ideon: plenumi ĝin. La
registaro transformiĝas en parlamento kun ĉiuj malvirtoj de mezklasa
parlamento. Anstataŭ esti “revolucia” registaro, ĝi aliiĝas en la plej granda
obstaklo de la revolucio kaj la popolo fine estas devigata forigi ĝin, malakcepti
tiujn, kiujn hieraŭ ĝi aklamis, kiel siajn elektitojn.

Sed fari tion ne estas tiom facile. La nova registaro, kiu rapidiĝis organizi novan
administracion por pliigi sian superregadon kaj obeigi la popolon, ne volos cedi
tiom facile. Ĵaluza teni sian povon, ĝi alligiĝos al ĝi kun la tuta energio de
institucio, kiu eĉ ne havis tempon fali en la kadukega dekadenco. Ĝi decidas
kontraŭstari la forton per la forto kaj tiam nur estas rimedo por delokigi ĝin:
preni la armojn kaj fari alian revolucion por forbalai tiujn, kiujn la popolo
nomumis deponantojn de siaj esperoj.

Kaj tiel ni vidas la revolucion alfrontinta al si mem! Post perdi gravan tempon
per prokrastoj, ĝi nun perdas sian forton per internaj dividoj inter la favoruloj al
nova registaro kaj tiuj, kiuj konsideras, ke necesas nuligi ĝin. Kaj ĉio ĉi tio
okazas ĉar oni ne komprenis, ke nova vivo postulas novajn formojn; ke oni ne
povas plenumi la revolucion alligiĝante al la malnovaj formoj. Pro ne kompreni,
ke registaro, kia ajn estas la formo, en kiu ĝi prezentiĝis, estas la neado de la
revolucio kaj, ekster la anarkiismo ne estas revolucio. Same okazas kun la alia
formo de “revolucia registaro”, tro ofte laŭdita: la revolucia diktatorado.

Diktatorado

La danĝeroj, kiujn la revolucio riskas, kiam ĝi permesas sian kontrolon per
balotada registaro, estas tiom evidentaj, ke plena skolo de revoluciuloj tute
rezignas tiun ideon. Ili komprenas, ke neeblas, ke rebelinta popolo donas al si
mem per balotadoj registaron, kiu ne reprezentas la estintecon kaj ne estas
obstaklo, ĉefe kiam necesas atingi tiun grandegan moralan, ekonomian kaj
politikan regeneradon, al kiu ni nomas socian revolucion. Ili do rezignas la
ideon de “leĝa registaro” almenaŭ dum la ribela periodo kontraŭ la leĝeco kaj
proponas “revolucian diktatoradon”.

“La partio”, ili diras, “kiu renversis la registaron, kompreneble okupos ties
postenon. Ĝi prenos sur sin la povon kaj agados de revolucia maniero. Ĝi
prenos la necesajn aranĝojn por certigi la sukceson de la popolribelo. Ĝi
renversos la malnovajn instituciojn; organizos la defendon de la teritorio. Pri
tiuj, kiuj ne akceptos ĝian aŭtoritaton, ĝi uzos la gilotinon por konviki ilin,
apartenas ili al la popolo aŭ la meza klaso, se ili neus obei la necesajn ordonojn
por la revolucia progreso”. Ĉu ankoraŭ daŭre agados la gilotinon? Ni vidas, kiel
argumentas ĉi tiuj estontaj robespieroj, kiuj nur konas de la granda epopeo de
la jarcento ties dekadencan periodon, kiuj nur lernis de tiu la paroladojn de la
ekzekutistoj de la respubliko.

Por ni, la anarkiistoj, la diktatorado de individuo o partio (ili ja estas samaj)
definitive restis kondamnita. Ni scias, ke revolucio kaj registaro estas
neakordigeblaj. Unu devas detrui la alian, havas la registaro kiun ajn nomon:
diktatorado, monarĥio aŭ parlamenta reĝimo. Ni scias, ke tio, kio konsistigas la
forton kaj la veron de nia grupo enfermiĝas en ĉi tiu formulo: “Nur la libera
popoliniciato povas fari ion bonan aŭ daŭrantan kaj ĉiu registaro celas detrui
ĝin”. Kaj tiel, se la plej bonaj el ni iĝus mastroj de tiu impona maŝino (la
registaro), ili estus, unu semajno poste, individuoj nur taŭgaj por la eŝafodo, se
iliaj ideoj ne trapasus la kribron de la popolpensado antaŭ plenumi ilin. Ni scias
kien kondukas ĉia diktatorado, eĉ la plej bonintenca: al la morto de ĉiu
revolucia movado. Ni ankaŭ scias, ke ĉi tiu ideo de diktatorado estas nenio
krom malsanema produkto el la fetiĉisma adorfervoro al registaro, kiu, kiel la
religia fetiĉisma adorfervoro, ĉiam utilis por daŭrigi la sklavecon.
Sed ni ne estas alparolanta al la anarkiistoj. Ni alparolas al porŝtataj
revoluciuloj, kiuj, devigitaj de la antaŭjuĝoj de sia edukado, trompiĝas sen scii
tion, kaj estas pretaj diskuti la aferon. Tiel do, ni alparolas al ili ekde ties propra
vidpunkto.

Ni komencas per ĝenerala afero: tiuj, kiuj predikas la diktatoradon, ne
rimarkas, ke, kiam ili subtenas ĉi tiun antaŭjuĝon, ili fakte preparas la vojon al
tiuj, kiuj poste tranĉos ilian kolon. Tamen estas Robespiera frazo, kiun liaj
admirantoj devus memori; principe ĉi tiu ne neis la diktatoradon; sed
“singardon kun ĝi”, li rebatis malmilde Mandar-n, kiam ĉi tiu parolis lin pri la
afero: “La diktatoro estus Brissot!”, jes, Brissot, la ruza ĝirondisto, ĝismorta
malamiko de la popolaj egaligaj tendencoj, furioza defendanto de la proprieto
(kvankam iufoje li pritaksis ĝin kiel ŝtelon), Brissot, kiu malvarme alsendis al la
Malliberejo de Abbaye, Hébert-n, Marat-n kaj ĉiujn moderajn jakobenojn!.

Kaj tion oni diris je 1792! Tiam antaŭ tri jaroj Francio jam revoluciiĝis!(3) Fakte, la
monarĥio jam ne ekzistis; ĝi nur atendis sian mortbaton. Oni ja nuligis la
feŭdalan reĝimon. Kaj tamen eĉ tiumomente, en kiu la revolucio progresis sen
obstakloj, tie estis eĉ la kontraŭrevoluciulo Brissot kun grandegaj ebloj iĝi
diktatoro!. Kaj, kiun oni antaŭe estus nomuminta je 1789? Mirabeau estis la
viro, kiun oni estus rekoninta, kiel registarestro! La viro interkonsentinta kun la
reĝo por vendi al li sian elokventon: al tiu viro oni estus konfidinta la povon
tiumomente, se la ribela popolo ne estis altrudinta sian suverenecon prenante
la armojn kaj, se ĝi ne estis altrudinta la faktoj plenumitaj de la kamparanaj
ribeloj, farinte vanta ĉiun registaron starigitan ĉe Parizo aŭ la departementoj.

Sed la porregistara antaŭjuĝo estas tiom grava por tiuj, kiuj parolas pri
diktatorado, ke ili preferas tiun de Brissot aŭ Napoleono antaŭ ol forlasi la ideon
doni alian mastron al tiuj, kiuj rompis la ĉenojn de sia sklaveco. La sekretaj
societoj de la epoko de la Resurtronigo kaj Ludoviko Filipo(4) grave kontribuis
teni tiun pordiktatoran antaŭjuĝon. La revoluciuloj de meza klaso de la epoko,
helpitaj de la laboristoj, faris tutan serion de konspiroj cele forfali la monarĥion
kaj proklami la respublikon. Sen kompreni la profundan ŝanĝon, kiu devis
plenumiĝi en Francio, por ke eĉ povu stariĝi respublika reĝimo, ili imagis, ke ili
per vasta konspiro iufoje forfaligus la reĝadon, prenus posedon de la povo kaj
proklamus la respublikon. Tiuj sekretaj societoj senĉese laboris dum pli ol 30
jaroj per senlima fervoro, heroa kuraĝo kaj abnegacia persistado. Se fondiĝis la
respubliko per la ribelo je 1848, estis danke al tiuj societoj kaj ties propagando
per la agado dum 30 jaroj. Sen iliaj noblaj penadoj la respubliko estus neebla.

Ilia celo estis preni ili mem la povon kaj starigi respublikan diktatoradon. Sed,
memkompreneble, ili neniam atingis tion. Kiel kutime, pro la naturo mem de la
aferoj, konspiro no povis forfaligi la monarĥian reĝimon. La konspiruloj vere
preparis ĝian falon. Ili vaste diskonigis la respublikan ideon, kiun iliaj martiroj
transformis al la popola idealo. Sed la lasta penado, kiu definitive forfaligis la
reĝon de la burĝaro, estis pli granda kaj fortika ol ĉio, kion povus naskigi
sekreta societo; ĝi devenis de la tuta popolo.

Ni konas la rezultaton. La partio, preparinta la falon de la monarĥia reĝimo,
restis ekster la registaro. Aliaj, tro prudentaj por riski sin al la konspiro, sed plej
bone konataj kaj ankaŭ pli moderaj, kiuj atendis la eblon okupi la povon, okupis
la postenon, kiun esperis konkeri la konspiruloj per bajoneto. Ĵurnalistoj,
advokatoj, homoj kun parola facileco, kiuj forte laboris por fariĝi famaj dum la
veraj respublikanoj produktis armojn aŭ mortis en la malliberejoj, okupis la
povon. Iuj, jam famaj, estis aklamitaj de la popolo; aliaj pene malfermis vojon
ĝis la unuaj vicoj kaj estis akceptitaj ĉar liaj nomoj ne reprezentis pli ol
programo de interkonsento inter ĉiuj.

Malutilas, ke ili diras al ni, ke tio okazis pro manko de praktika spirito de la
agada partio kaj, ke aliaj sukcesos estontece. Ne kaj mil fojoj ne! Estas leĝo tiel
konstanta, kiel tiu, kiu regadas la movadon de la astroj: la agada partio estos
delokigita kaj intrigantoj kaj babilaĉuloj prenos la povon. Ĉiam ĉi tiuj estas plej
bone konataj de la granda amaso, kiu plenumas la lastan penon. Ili atingas
pliajn balotilojn ĉar, sen aŭ kun balota paperpeco, per aklamo aŭ per balotujoj,
ĉiam ja okazas speco de nevortigita elekto, kiu plenumiĝas per aklamo. Ili estas
aklamitaj de ĉiuj kaj ĉefe de la malamikoj de la revolucio, kiuj preferas apogi la
neutilulojn, kaj tiel fine estas akceptitaj, kiel estroj per aklamo, individuoj, kiuj
reale estas malamikoj de la movado aŭ indiferentaj al ĝi. La individuo, kiu
personigis pli ol neniu tiun konspiran sistemon, tiu, kiu pagis, konsumante sian
vivon en la malliberejo, sian adorfervoron al tiu sistemo, rande de la morto,
prononcis ĉi tiujn parolojn, kiuj estas por si mem tuta programo: “nek dio, nek
mastro!”.

La senpovo de la revoluciaj registaroj

Pensi, ke oni povas renversi registaron per sekreta societo, kiu povos okupi
ĝian posteno, estas eraro, en kiu falis ĉiuj revoluciaj organizaĵoj naskiĝintaj en
la kerno de la respublika meza klaso ekde 1820. Kaj multnombraj faktoj ja
pruvas ĉi tiun misposicion. Kioman adorfervoron, kioman abnegacion, kioman
persistadon disvolvis la respublikaj sekretaj societoj de la Partio de la Juna
Italio! Kaj malgraŭ ĝia grandega tasko, malgraŭ ĉiuj sinoferoj, kiujn faris la itala
junularo, antaŭ kiuj eĉ paliĝas tiuj de la rusa revolucia junularo, malgraŭ ĉiuj
kadavramasoj antaŭ la kazematoj de la aŭstraj fortikaĵoj kaj la falintoj per la
klingo aŭ la klugo de la ekzekutisto, ĉio ĉi tio nur donis la povon al la reĝado kaj
ruza kaj rabema meza klaso!

Tio estas neevitebla, ne povas esti alimaniere. Ne estas sekretaj societoj nek eĉ
revoluciaj organizaĵoj, kiuj povas doni la lastan baton al la registaroj. Ilia
funkcio, ilia historia komisio estas prepari por la revolucio la penson de la
homoj kaj, poste, foje preparitaj la homoj kaj favoraj la eksteraj cirkonstancoj,
la grupo, komencinta la movadon ne donas la lastan impulson sed la tuta
popolamaso ekster la sekreta societo. Je la 31-a de aŭgusto, Parizo ne aŭskultis
la Blankiajn(5) alvokojn. Kvar tagoj poste, Blanqui proklamis la falon de la
registaro; sed tiam la Blankistoj jam ne estis la iniciatintoj de la movado. Estisla popolo, la milionoj, kiuj detronigis la decembran viron kaj levis la
malsincerulojn, kies nomoj resonis en ĝiaj oreloj dum du jaroj. Kiam revolucio
estas preta por eki, kiam oni sentas en la aero la movadon, kiam jam estas
certa ties sukceso, tiam milo da novaj homoj, pri kiuj la organizaĵo neniam
plenumis rektan influon unuiĝas al movado, kiel rabvirdoj kaj alvenas al
batalkampo por nutriĝi de la viktimoj. Ĉi tiuj kunlaboras en la lasta peno sed ne
en la vicoj de la sinceraj kaj malflekseblaj konspiruloj sed inter tiuj, kiuj fore
rigardis sendanĝere, kie ŝerĉi siajn estrojn. La konspiruloj, kiuj ankoraŭ
subtenas la pordiktatoran antaŭjuĝon, tiam agadas senkonscie por firmigi en la
povo siajn proprajn malamikojn.

Sed se ĉio ĉi tio, ke ni ĵus diris estas vera koncerne al la politikaj revolucioj, aŭ
plej bone dirita rompoj aŭ ribeloj, tio eĉ estas pli vera koncerne al la revolucio,
kiun ni deziras: la socia revolucio. Permesi, ke stariĝas registaro, ke firmiĝas
forta kaj malica povo, estas tuj paralizi la verkon de la revolucio. Nenian bonon
povus fari tiu registaro kaj la malbono, kiun ĝi povus fari, estus grandega.
Kion ni komprenas pri revolucio? Ne simpla ŝanĝo de regantoj: ke la popolo
prenu en posedo ĉian socian riĉecon. La nuligo de ĉiaj fortoj, kiuj ĝis nun
malpermesis la bonan disvolviĝon de la speco. Sed, ĉu eblas atingi ĉi tiun
grandegan ekonomian revolucion per dekretoj, kiuj devenas de registaro? Ni
vidis, ke en la antaŭa jarcento la pola revolucia diktatoro Kosciusko dekretis la
nuligon de la persona servuto kaj tamen okdek jaroj post lia dekreto ĝi
kontinuis ekzistante. Ni vidis, kiel la Konvencio, la tutpova Konvencio, la terura
Konvencio, kiel estis nomita de ĝiaj admirantoj, dekretis la egaligan dividon po
kapo de ĉiuj komunaj teroj reprenitaj de la nobelaro. Kiel tiomaj aliaj, ĉi tiu
dekreto nur estis mortinta litero ĉar por efektivigi ĝin necesis, ke la laboristoj
de la kamparanaj distriktoj farus tute novan revolucion kaj la revolucioj ne
fariĝas per dekreto. Por ke la preno de posedo de la sociaj posedaĵoj povu iĝi
plenumita fakto necesas, ke la popolo havas la liberajn manojn, liberiĝas de la
sklaveco, al kiu ĝi kutimas, agadas konsente al sia propra volo kaj antaŭeniras
sen atendi nenian ordonon. Kaj tion ĝuste malpermesus la diktatorado, kiu,
kvankam ĝi havus bonajn intencojn, estus tute nekapabla progresi sur la vojo
de la revolucio.

Sed se la registaro, kvankam ĝi estus ideala revolucia registaro, kreus nenian
novan forton kaj ne utilus por la detrua verko realigi, ankoraŭ malpli ni povus
kalkuli je ĝi por la tuja sekvanta reorganizado. La ekonomia ŝanĝo,
konsekvenco de la socia revolucio, estos tiom grandega kaj profunda, devos
tute ŝanĝi la hodiaŭaj rilatoj bazitaj sur la proprieto kaj la interŝanĝo, ke
neeblus, ke individuo aŭ ajna numero el ili sukcesus ellabori la diversajn sociajn
formojn, kiuj devos aperi en la estonteca socio. Nur la kolektiva amaslaboro
povas ellabori ĉi tiujn novajn sociajn formojn. Por kontentigi la grandegan
variadon de situacioj kaj necesoj aperontaj kiam ĵus neniiĝis la privata
proprieto, ni bezonos la kolektivan flekseblecon de la menso de la tuta popolo.
Kiu ajn ekstera aŭtoritato ne estus pli ol obstaklo kaj fonto de malkonkordo kaj
malamo.

Sed jam estas tempo, ke ni forĵetu ĉi tiun iluzion, kiu tro ofte oni pruvis falsa
kaj, pro kiu oni ofte pagis tre karan prezon: la iluzio de revolucia registaro.
Estas tempo, ke ni akceptas, per unu fojo kaj por ĉiam, ĉi tiun politikan
aksiomon: registaro ne eblas esti revolucia. Oni kutimas paroli pri la Konvencio,
sed ni ne forgesas, ke la malmultaj decidoj prenitaj de la Konvencio, kvankam
malmulte revoluciaj, nur estis leĝaj sankcioj de faktoj plenumitaj de la popolo,
kiu tiam postiris ĉe ies kalkanoj al ĉiuj registaroj. Kiel diris Victor Hugo, Danton
puŝis Robespieron, Marat prigardis kaj puŝis Danton-n kaj Marat mem estis
puŝita de Cimourdain, la personigo de la kluboj el entuziasmaj kaj ribelaj
frenezuloj. La Konvencio, kiel ĉiuj registaroj, kiuj antaŭis kaj sekvis ĝin, nur
estis balasto por la popolagado.

Kion la historio instruis al ni, estas tiom konkludiga pri ĉi tiu afero, la neebleco
de revolucia registaro kaj la malutila efekto de tio, kion oni konas per tiu nomo,
estas tiom evidentaj, ke estus malfacile klarigi la decidemon, per kiu iu skolo
nomiĝanta socialisma, subtenas la porregistaran ideon. Sed la klarigaĵo estas
tre simpla. La socialistoj, kvankam memproklamas sin sekvantoj de ĉi tiu skolo,
havas tute malsaman komprenaĵon ol la nia pri la revolucio, kiun ni devos
atingi. Por ili, kiel por ĉiuj mezklasaj radikaluloj, la socia revolucio estas plimalpli
io de la estonteco pri tio, kio ni ne multe devas pensi nuntempe. Tio,
kion ili revas interne, kvankam ili ne kuraĝas konfesi tion, estas io tre malsama.
Estas la surtronigo de registaro, kiel tiu de Svislando aŭ Usono, plenumante
kelkajn provojn de eksproprigo favore al ŝtato pri tio, ke ili nomas “publikajn
servojn”. Io simila al la Bismarck-a idealo. Per antaŭa interkonsento inter la
socialistaj amasaspiroj kaj la mezklasaj deziroj. Vere, ili dezirus, ke la
eksproprigo estus plena sed ili ne havas la kuraĝon klopodi tion; konsekvence,
ili lokas tion en la jena jarcento kaj antaŭ la batalo, ili eknegocias kun la
malamiko.

__________________________________
1 Per ĉi tiu artikolo de “Le Révolté”, verkita pli-malpli je 1880, Kropotkin malmilde atakis la du
gravajn rimedojn, kiujn la socialistoj proponis por atingi revolucian ŝanĝon: la baloto kaj la
diktatorado per la forto. La registaraj parlamentaj formoj, defenditaj de la socialista politika
movado estas, laŭ la kropotkin-a vidpunkto, tiel malutilaj por la sukceso de la revoluciaj
celoj, kiel diktatorado bazita sur la armita forto tiel, kiel hodiaŭ defendas la komunistoj. Per
ĉi tiu mallarĝa teksto, Kropotkin proponas sin pruvi, per historiaj ekzemploj, ke neeblas
starigi registaron, kiu agas favore al la revoluciaj principoj: tio estas, ke ĝi transdonas povon
kaj proprieton al la amasoj. Nur la kolektiva laboro de la amasoj mem per ĝiaj propraj liberaj
asocioj, li diras al ni, povas atingi kaj teni veran revolucion. Esperantigita de Jesús González,
piednotoj de la tradukinto.
2 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Pariza_Komunumo_%281871%29
3 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Franca_revolucio_de_1789
4 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludoviko-Filipo_%28Francio%29
5 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Blanqui

Attachments

Comments