Valeriano Orobón: la porunuiga voĉo de la Konfederacio en 1934

Valeriano Orobon estis Anarkiisto-Syndikalisto en Hispanio. Li kredis en la "Laborista Alianco" revolucia per la unio de la NKL (CNT) kaj ĜUL (UGT) anstataŭe revolucia per politico venko aŭ la populara Fronto de la Komunista Partio.

Submitted by Reddebrek on December 14, 2016

Pepe Gutiérrez-Álvarez(1)

Valeriano Orobón Fernández estis la plej klara porunuiga voĉo de la NKL(2),
favore al la Laborista Alianco. Orobón klopodis doni respondon al la katastrofo,
kiu minacis kaj li estis lerninta, ke menciita respondo nur eblus kuna.
Li sciis, ke la ideoj ĉefe tiuj, kiuj pretendas esti la plej progresemaj, estas
devigitaj respondi al la katastrofo, kaj la katastrofo havis multajn nomojn, unu
el ili estis tiu de “ni solaj”, solaj kontraŭ la socia malbono, kiu je 1934 trovis en
Hitlero la plej bonan ekzemplon sekvi.

Vera “prodigema filo” de la anarkiismo, eble la plej intelekte instruita gravulo
de la NKL siatempe. Rudolf Rocker priskribas tiel liajn komencojn: “… Orobón
konis la liberecanan movadon kiam estis juna lernanto. Lia patro apartenis al la
HLSP(3), sed ĉi tio ne lin malebligis,ke Valeriano kaj lia frato Pedro aliris al la
liberecana lernejo de Valladolid, sia urbo, kies instruadaj metodoj sekvis
proksimume al tiuj de la Moderna Lernejo de Francisco Ferrer… NKL-ano ekde
kiam li estis 14-jaraĝa, li estas influita de Evelio Boal (unu el la NKL-aj fondintoj,
ĝenerala sekretario je 1919, priskribita de Buenacasa kiel la “scienculo de la
organizo” kaj murdigita de la labormastraraj pistolistoj je 1921) kaj 18-jaraĝa li
reprezentis la Valadolidan NKL-n en la Kongreso de la Teatro de la Komedio
(1919).

Pro lia aktivismo li estas senĉese persekutita kaj je 1924 li estis forpelata el
Asturio de la aŭtoritatoj foririnte tiam al la pariza ekzilo. Ĉe Francio li rilatiĝas
kun la plej konata historiisto de la anarkiismo, Max Nettlau (kiu lin priskribas
kiel “kapabla kaj bonega ulo. Li posedas la historian senson kaj komprenas la
“kontinuecon de la historio”). Dum la ekzilo, Orobón adminitras la Internacian
Librejon financita de “La Solidaruloj”, direktas la gazeton “Iberion” kaj
kunlaboras kun Les Temps Nouvelles (La novaj tempoj); je 1926 li estas
forpelita el Francio pro partopreni en mitingo kontraŭ Primo de Rivera kaj la
maroka milito, kolonia afero, en kiu la hispana laborisma movado ne estis je la
alto de la cirkonstancoj.

Dum sia restado ĉe Berlino, Orobón rilatiĝis multe kun la fama germanjuda
anarkiisto Rudolph Rocker(4) kaj lernis la germanan –ankaŭ li parolis la anglan
kaj francan, pro tio li tradukos al ĉiuj fremdaj partoprenantoj en la NKL-aj
kongresoj, al kiuj li ĉeestas–, li enposteniĝas kiel la hispana sekretario de la IAL
(Internacio Asocio de Laboristoj) kaj defendas la neceson de anarkiisma
programo, kiu inkluzivigu la ekonomian alternativon. Li klopodas reveni
Hispanion je 1930, sed estante arestita, ekziliĝas denove. Li revenos samtempe
la Respubliko komencante periodon de senlaca aktiveco. Lia rolo estas esenca
en la allogado de zorgaj intelektuloj al la madrida NKL (Eduardo de Guzmán,
García Pradas, Canovas Cervantes, ktp); li plenumas multnombrajn prelegojn.
Li ankaŭ elstaras en prelego ĉe la madrida Ateneo, en kiu li klopodas skizi
plurisman teorian skemon de la venonta revolucio, laŭ tio, kion Eleuterio
Quintanilla kaj José Ma Martínez defendos ĉe Asturio kontraŭ la konfederala
sektoro, kiu daŭre kredas, ke neeblas interkonsenti kun la ĜUL(5), la HLSP…
Same neeblas kun la oficialaj komunistoj, kiuj faris ĉion, kio eblis al ili, por
senprestiĝigi la politikon de ununura fronto, kiun ili komprenis kiel subordigon
al la ordonojn de la partio. Tiutempe, la KPH(6) sekvante la striktan vojon
ordonita de la sovetia eksterlanda politiko, parolis pri la “social-faŝistoj”, la
“anarki-faŝistoj”, memmortiga vojo, kiu havis gravan implikaĵon en la
“malvarma milito”, kiu alfrontis socialistojn kaj komunistojn kaj kontribuis
gravmaniere favore al la hitlera venko.

Orobón havis kiel modelon la germanan revolucion je 1919 kaj, konkrete, li
mencias la Respublikon de la Laboristaj Konsiloj de Bavario. Spertaĵo, en kiu
koincidas ĉe la barikadoj kaj dum efemera registaro tiel spartakistoj, kiel
maldekstraj socialistoj kaj anarkiistoj, spertaĵo, kiu jam estis konita antaŭe dum
la “bonaj tempoj” de la rusa revolucio (tio estas dum la periodo, kiu antaŭas la
civilan militon, kiu lasos la sovetan landon sen sovetoj kaj sur la rando de la
abismo).

Lia voĉo ekestis tre konata komence je 1934, ankaŭ lia nomo inter la aktivuloj,
kiuj legas la konfederalan gazetaron, kaj li ekverkis siajn konkludojn. Liaj
artikoloj esprimis ankaŭ la pensaĵon de kelkaj NKL-aj asturianaj elstaraj
gravuloj, kiuj estas firmaj favorantoj ekde preskaŭ ĉiam de la interkonsento kun
la ĜUL (de kiu oni kutimis paroli de malkonkreta maniero dum la NKL-aj
kongresoj kaj opozicie al ajna interkonsento kun la laboristaj partioj), kaj ankaŭ
de Vicente Ballester, unu el la proparolantoj de la andaluza regiona
konfederacio, kiu vidis en sia regiono la efektoj de la ripetitaj kaj malsukcesitaj
ribeloj; la lasta kaj plej tragika, tiu de Casas Viejas.

Ekde La Tero(7), madrida ĵurnalo, kiu ne estas NKL-a sed defendis ĉi tiun
centralon, Orobón eldonigas “Revolucia Alianco, JES! Oportunismo de partio,
ne!”, longa eseo defende de la laborista unuiĝo(8). Ĉi tiu teksto kaŭzis profundan
impreson inter la liberecanaj aktivuloj kaj la favoruloj de la Laborista Alianco,
kiel Maurín, kiu vidis en ĝi la malfermitan pordon, kiun ili serĉis. Kvankam la
NKL-aj pliaj konitaj organoj ne ĝin reproduktis, ĝia enhavo estos baldaŭ konata
en la pliaj aktivulaj medioj de la NKL kaj la IAF (Ibera Anarkiisma Federacio). La
ideoj de la IAF-anoj pri la socialdemokratio estas preskaŭ tiel sektaj, kiel tiuj de
la stalinismaj komunistoj, kiuj parolas pri la “social-faŝismo”. La Orobón-a
propono provokas multajn diskutojn, ĉar kvankam laŭ lingvaĵo kaj principoj ĝi
similas la NKL-an stilon, taktike, Orobón proponas penadon de renovigo, kiu
vigligos la sektorojn, kiuj vidas, ke la NKL kriziĝas, kaj ŝokos kaj indignos, kiuj
neante ĉi tiun krizon defendas ĝisfine sia “ribelema” agado lastjare.
En sia unuiga agitado, Orobón Fernández certigas, ke la Laborista Alianco
defendita de la Bloko kaj la Komunisma Maldekstro kun la apogo de la
“Caballero-a” sektoro psikologie jam ekzistis. La politika demokratio estis
malsukcesinta ĉe Hispanio, kaj la lando dividis sin, kun la socialistoj al la
maldekstro kaj la burĝaro al la faŝismo. Ĉi tiu Laborista Alianco do estis la vojo,
kiu alkondukis al la revolucio kaj kontraŭstari ĝin samvaloris rezigni ĉi tiun. Li
kondiĉis, ke la komunistoj forlasu ĝian sektarismon (fakte, la KPH ne subskribis
la Aliancon ĝis malmulte antaŭ la faktoj de Oktobro je 1934) kaj la socialistoj
forlasu ĝian kampanjon de malnoblaj akuzaĵoj kontraŭ la NKL.

Tiutempe, dekstraj socialistoj kaj respublikanoj akuzis la anarkiistan sindetenan
kampanjon de la balotada malvenko, en kiu estis tre grava la dekstra rearmado
kaj la “elreviĝo” antaŭ la respublikaj reformoj, kiuj neniam alvenis.
Ili eĉ diris, ke (tiu kampanjo) estis subvenciita de la dekstruloj aŭ la Lerroux-aj
radikaluloj. La socialistoj, diris Orobón, devis krome konvinki sin, ke ne eblis
alpasi de la revolucio al la burĝa laŭleĝaro por reveni al la revolucio kaj poste
denove al la leĝeco. Largo Caballero, por ke oni kredas en lia revolucia pozicio,
devis elpeli el la socialismestraro tiujn, kiuj kontraŭstaris la laboristaran
aliancon.

Orobón konstatis, ke ekzistis multaj diferencoj inter marksistoj kaj liberecanoj
sed li kredis, ke la Alianco povis starigi sur malfermitaj ideologiaj bazoj, ekde
neŭtrala bazo, ĉar laŭ Orobón-a opinio, socialistoj kaj komunistoj konfidis troe
en la konkero de la politika povo, kiel maniero revoluciigi kaj ili ne sufiĉe
atentis al la revolucia rolo, kiun povis kaj devis plenumi la sindikatoj, kiuj estis
la veraj reprezentantoj de la laboristoj kaj devis esti la bazojn de la futura
socio.

Sed ĝuste ĉar estis tiuj diferencoj kaj la situacio estis tiu, kiu estis, la Alianco
estis tiom pli necesa. El lia vidpunkto: ”Se ĉiu tendenco obstinas teni ĝian
propran deklaraĵon de principoj kiel devigita kadro de la alianco, ĉi tiu estus
praktike neebla”… Krome “La interkonsento de taktika karaktero estas tiu, kiu
oferas malpliajn malfacilaĵojn, ĉar ĉiuj sektoroj koincidas taksi la gravecon de la
aktualaj cirkonstancoj, kaj nur oni devus diskuti kaj konkretigi detalojn de
maniero kaj ŝanco”.

Pro tio la ekzempla graveco de la laboristaj konsiloj de Baviera je 1919, tio
estas revolucia laborista demokratio. Por tio, li priskibis la ĉefpunktojn de tio,
kio li kredis, ke eblus akcepteblan platformon por ĉiuj laboristaj organizaĵoj.
Temis komenci ekde ĉi tiuj kvin punktoj:

•”Unua: Interkonsento pri sendube revolucia taktika plano, kiu tute
ekskludante ĉiun kunlaborantan politikon kun la burĝa reĝimo, inkliniĝas
forfaligi ĉi tiun kun rapideco ne limigita pli ol de postuloj de strategia
karaktero;
• Dua: Akcepto de la revolucia laborista demokratio, tio estas la laboristara
plimulta volo, komuna afero kaj tre grava faktoro de la nova ordo de aferoj;
• Tria: Tuja socialigo de la rimedoj de produktado, transporto, komunikado,
loĝejo kaj financoj; reveno de la sendungitoj al la produktema procezo;
orientiĝo de la ekonomio laŭsence pliigi la produktivecon kaj plialtigi kiel eble
la vivnivelon de la laborista popolo; starigado de strikte justa sistemo de
disdivido; la produktoj ĉesas esti varoj por iĝi sociaj havaĵoj; la laboro, de kiu
naskas ĉiujn rajtojn, estas de nun aktiveco por ĉiuj.
• Kvara: La urbaj kaj industriaj organizaĵoj, federitaj de branĉoj de aktiveco kaj
nacie konfederaciitaj, prizorgos la tenadon de la principo de unuiĝo en la
ekonomia strukturigo.
• Kvina: Ĉiu necesa plenuma organo por prizorgi aliajn ne ekonomiaj aktivecojn
estos kaj kontrolata kaj elektata kaj senvalidigata de la popolo”.
Kaj li finas dirante: “Ĉi tiuj bazoj estas multe pli ol frapfrazo. Ili reprezentas
programon, kiu enhavas sisteme la plenumaĵojn, kiuj povas havigi socialan
koherecon al revolucio”.

Malantaŭ ĉi tiu maltrankvileco kuŝas la klara konscienco, ke la supreniro de la
faŝismo estas antaŭ ĉio, frukto de la laborista divido, kaj li eltiras siajn
konkludojn por tuj apliki ilin. Li skribas: “La subpremo, kiu estas dekumante la
NKL-n, estas hontiga kaj hontema anticipo farita al la specifa faŝismo kaj
elokventa pruvo, de kiel la mezaj terminoj kaj la teoriaj ekvilibroj de la burĝa
demokratio iĝas facile ekstremojn. Je la lukta tempo, la “demokratuloj”
forgesas sian politikan devenon kaj paradas laŭ sia edukado de klaso. Lernu de
ĉi tiu ekzemplo la kamaradoj, kiuj pro abomenaj purismoj, raviĝas per la teorio
de “ni solaj”. Por venki la malamikon, kiu amasigas sin antaŭ la laboristaro,
estas nemalhavebla la granita bloko de la laboristaj fortoj. La frakcio, kiu turnis
la dorson al ĉi tiu neceso, estas kulpa antaŭ la Historio. Ĉar mil fojoj preferinda
al la malvenko, kiu la izolado nin neeviteble alportus, estas parta laborista
venko, kiu, sen esti ekskluziva havaĵo de neniu el la tendencoj, realigas
momente la minimumajn koincidajn aspirojn de ĉiuj interkonsentataj elementoj:
minimumaj aspiroj, kiuj komencas kun la detruo de la kapitalismo kaj la
socialigo de la rimedoj de produktado…”.

Ĉi tiuj linioj ilustras la potenca koincidon kun la tendenco, kiun favoris la
Laborista Alianco, al kiu la NKL-IAF finus turnante la dorson ekcepte ĉe Asturio
dum la krizo de oktobro 1934. Lia pozicio estis simila al tiu de la “tridekuloj” kaj
la Pestaña-a grupo, kiuj partoprenis aktive ĉie, ĉefe ĉe Katalunio, kie la NKL-a
estro implikiĝis kontraŭ ĝenerala striko, kiu –inter aliaj aferoj- pruvis ke la
menciita striko eblis… sen la NKL.

Valeriano perlaboris sian vivon tradukante kaj verkis verkaĵojn kiel “Tragedio
de Hispanio” (1927) kaj “La NKL kaj la hispana revolucio”, kiu estis prologita de
la tiumomente anarkiista Ramón J. Sender(9). Grave malsana li forpasis komence
je 1936 ĉe Madrido, 35-jaraĝa, kiam lia aktivula rolo estis pli necesa ol neniam.
Konante lian mallongan sed brilan vojon, legante nun liajn tekstojn, Orobón nin
memoras multe al alia granda unuiga liberecano, Camillo Berneri, koincidanto
pri la vidpunktoj de la movadaroj kaj situacio, en kiu la politikaj eraroj havus
nekalkuleblan prezon. Lia studo estas rekomendinda ĉiam, sed eble pli
nuntempe, kiam estas pli necesaj ol neniam la unuigaj kaj plurismaj voĉoj,
kontraŭaj al la “ŝovinismoj” de sigloj kaj skoloj.

________________________________________________________________________
Tradukado de la tekstoj en la germana: Felipe Orobón Martínez. Direkto kaj kunordigo: Loka
Federacio ĜKL Valladolid. Kunlaboras: Regiona Komitato ĜKL Kastilio-Leono. Eldonigas: Libre
Pensamiento, 302 pĝ.

1: *tr. GUTIÉRREZ-ÁLVAREZ, Pepe: Valeriano Orobón Fernández, la voz unitaria de la
Confederación en 1934, Kaos en la red, 2012,
http://www.kaosenlared.net/component/k2/item/19755-valeriano-orob%C3%B3n-fern
%C3%A1ndez-la-voz-unitaria-de-la-confederaci%C3%B3n-en-1934.html. Esperantigita de
Jesús González
2:*tr. Nacia Konfederacio de la Laboro, hispane CNT
3:*tr. Hispana Laborista Socialisma Partio, PSOE hispane
4: Por plej granda detalo, vidu: ”La tragedio de la germanaj liberecanaj socialistoj”,
www.fundanin.org/gutierrez41.htm
5:*tr. Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj, UGT hispane
6:*tr. Komunisma Partio de Hispanio, PCE hispane
7:*tr. La Tierra, hispane
8: Pri lia vivo kaj verko la interesata leganto povas konsulti la jenan libron de José Luis
Gutiérrez Molina: Valeriano Orobón Fernández. Anarkisindikatismo kaj revolucio ĉe Eŭropo.
9:*tr. Vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Ram%C3%B3n_J._Sender

Pli tekstoj http://www.enxarxa.com/esperanto/

Comments