Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo (1936-37)

Traducción al esperanto del libro de Carlos Semprún-Maura "Revolución y contrarrevolución en Cataluña (1936-1937)", realizada por el compañero Jesús González del Sindicato de Banca de Barcelona y editado digitalmente por la FLS de Viladecans.

Submitted by Reddebrek on December 18, 2019

ENKONDUKO DE LA TRADUKINTO Unue mi volas danki al s-ano Jurgo Alkasoro, ke li sciigis min pri tiu leginda (kaj tradukinda) verko de Carlos Semprún-Maura. Krome li donacis al mi sian tradukon de la enkonduko de la aŭtoro kaj la du unuaj ĉapitroj kun la permeso modifi ilin laŭ mia tradukstilo kaj plaĉo. Kion mi faris kaj tial kiu ajn mistradukaĵo estas atribuenda nur al mi. Jen la listo de tiutempaj politikaj kaj sindikataj organizaĵoj aperantaj en la teksto kun la nomo kaj la komencliteroj en la esperanta kaj en la hispana aŭ kataluna: ACKKI - Aŭtonomisma Centro de Komizoj de la Komerco kaj la Industrio; katalune, CADCI - Centre Autonomista de Dependents del Comerç i de la Indústria. GKEKI - Kataluna Federacio de Gildoj kaj Korporacioj de la Etaj Komercistoj kaj Industriuloj; hispane, GEPCI Federación Catalana de Gremios y Entidades de Pequeños Comerciantes e Industriales. ĜUL - Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj; hispane, UGT Unión General de Trabajadores. HKAD - Hispana Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstropartioj; hispane, CEDA - Confederación Española de Derechas Autónomas HSLP - Hispana Laborista Socialista Partio; hispane, PSOE - Partido Socialista Obrero Español. IAF - Ibera Anarĥiista Federacio; hispane, FAI - Federación Anarquista Ibérica. IFJL - Ibera Federacio de Liberecanaj Junularoj; hispane, FIJL - Federación Ibérica de Juventudes Libertarias.

KI - Komunista Internacio; hispane, IC - Internacional Comunista. KPH - Komunista Partio de Hispanujo; hispane, PCE Partido Comunista de España. LKB - Laborista kaj Kamparana Bloko; katalune, BOC - Bloc Obrer i Camperol. LPMU - Laborista Partio de Marksista Unuiĝo; katalune, POUM - Partit Obrer d’Unificació Marxista. NKL - Nacia Konfederacio de la Laboro; hispane, CNT Confederación Nacional del Trabajo. RKA - Respublikana Kataluna Agado; katalune, ACR Acció Catalana Republicana. RMK - Respublikana Maldekstro de Katalunujo; katalune, ERC - Esquerra Republicana de Catalunya. USPK - Unuiĝinta Socialista Partio de Katalunujo; katalune, PSUC - Partit Socialista Unificat de Catalunya. En la teksto, mi kutime uzis la esperantajn komencliterojn de ĉi tiuj organizaĵoj. La personnomoj ne estas esperantigitaj krom tiuj tre konataj (Hitlero, Lenino, ktp)

Jesús González Septembro 2019

Comments