1984: George Orwell

Romano de George Orwell pri mondo regas unu partion. Dikaturo de la partio nepre dominas ĉia de penson kaj agon.

Submitted by Reddebrek on June 18, 2016

Antaŭvorto

De la Tradukinto

“George Orwell” estis pseŭdonimo de Eric Arthur Blair (n.1903,
Motihari, Bengalo, Hindio—m.Jan. 21, 1950). Lia romano 1984 unue
aperis, en la Angla lingvo, en 1949. Tiu epoko estis tuj post la fino de la
Dua Mondmilito, kaj 1949 estis tuj antaŭ la komenciĝo de la Korea
Milito, en kiu Usono kaj Soviet-Unio unue rekontis unu la alian
(kvankam neoficiale) kiel militantoj. Estis vaste kredate, almenaŭ en la
“okcidenta mondo”, ke la komunisma sistemo de Sovet-Unio baldaŭ
venkos almenaŭ la plejparton de Eŭropo, kaj ke ĝi baldaŭ ankaŭ venkos
la tutan Azion — unue per sia venko en Ĉinio, poste en la proksimaj
landoj. En tiu ideologia fono la romano 1984 estis verkita.
En la “okcidento” oni malmulton sciis pri la detaloj de la komunisma
sistemo Sovet-Unia, kvankam disvastiĝadis multaj onidiroj. Tiutempe la
t.n. komunistoj en la “okcidentaj” landoj insistis ke la onidiroj estas nur
propagandaĉo disvastigata de Usono. Post kelkaj jardekoj, kiam en
Sovet-Unio mem publikiĝis la vero pri la reĝimo de Stalin, montriĝis ke
la onidiroj estis efektive mildaj, relative al la historia vero.
Tamen, klarvidantaj personoj eĉ en tiu periodo tuj post la Dua
Mondmilito jam komencis pripensadi, ke la sociaj tendencoj en Usono
moviĝas, nerapide sed certe, en la direkto de la socia sistemo de Sovet-
Unio. Sekvante tiun premison, en 1984 ni trovas la tutan mondon
dividita en tri supernaciojn, konstante militantajn inter si; la sociaj
sistemoj en ĉiuj tri estas identaj, kvankam kun malsamaj nomoj.
Kial la jaro 1984? Nu, la aŭtoro diris ke li pripensis diversajn jarojn, sed
1984 — 45 jarojn post la jaro en kiu li verkis la romanon— ŝajnis egale
taŭga kiel iu ajn alia jaro en la (tiame malproksima) estonteco.
La mondo en 1984 estis utopia laŭ unu vidpunkto, kaj malutopia laŭ
alia. Ni, la legantoj en la jaro 2001 verŝajne ĝojas ke la antaŭvidita
mondo de 1984 ne realiĝis. Ĉu tamen ĝi realiĝos jam antaŭ la jaro 2084?
Interesa demando, pri kiu indas multe pripensadi.

Donald Broadribb
Okcidenta Aŭstralio
Julio 2001

Comments