Anarkiismo en Bulgario

Mallonga historio de la rolo de Aleksander Nakov en la anarkiisma kaj epseranta movado en Bulgario

Submitted by Reddebrek on September 30, 2020

La membiografio de Aleksander Metodiev Nakov (1919-2018) utilas por lerni pri la esperanta movado en Bulgario, sed ankaŭ pri ĝiaj rilatoj kun anarkiismo.

Fakte, la ĉefa reprezentanto de tiu interligo estas ĝuste Nakov, kiu agadis dum la dekstrema aŭtoritatema reĝimo antaŭ la dua mondmilito, sed ankaŭ dum tiu komunisma. Nakov nomis ilin reciproke « faŝisma » kaj « bolŝevika ». Naskiĝinte ene de malriĉa familio en la vilaĝo Kosatĉa (Kovacevci) en la okcidenta parto de la lando, post la bazlernejo li eklaboris kiel terlaboristo. Li translokiĝis al minista urbo Pernik, kie li laboris en fabriko Machinostroitel. Promenante sur la ĉefa strato de la urbo je la fino de 1936, kaptis lian atenton iu lernolibro de Esperanto en montro-fenestro de librovendejo . Allogis lin, kaj la celo de la lingvo kaj ĝia lerno-facileco, sed eĉ pli la ebleco sekvi rekte la revoluciajn eventojn en Hispanio, pri kiuj legeblis en Esperanto-bultenoj atingintaj Bulgarion.

Malgraŭ sia nescio de la latina alfabeto, li eklernis la lingvon. Baldaŭ li konatiĝis kun la juna ministo Boris Serginov, kiu klopodis vendi esperantan kalendaron de 1937. Kun li Nakov babiladis unuafoje en la internacia lingvo. Tamen, la plej influa homo en tiu epoko estis Anka Pisarska, kiun Nakov ekkonis en kunveno de junaj anarkiistoj en Vitoŝa. Ŝi lernigis lin la gramatikaĵojn de la lingvo kaj tiel li komencis korespondi kun samideanoj nacie kaj internacie. Nakov kaj liaj amikoj fondis e-grupon Nova Vojo, kiu kunigis komencantojn kaj spertajn esperantistoj, kaj kiu organizis kursojn en lernejoj kaj okazigis renkontiĝojn. Kelkaj bulgaroj partoprenis en internaciaj esperantaj aranĝoj, sed pro politikaj kialoj Nakov ne rajtis eliri la landon. Li tamen partoprenis la naciajn Esperanto-eventojn, krom tiuj okazintaj dum lia restado en koncentrejoj aŭ malliberejoj. Kaj tio okazis plurfoje. Eble ne hazarde en faŝistaj prizonoj troviĝis aliaj esperantistoj, kiel la komunisto Asen Grigorov, aŭtoro interalie de lernolibroj kaj vortaroj. Poste en komunismaj koncentrejoj li ankaŭ kunestis kun esperantistoj. Kiel membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, Bulgara Esperanto-Asocio, kunlaboranto de Bulgara Esperantisto ktp, li ĉiam estis fidela al la zamenhofa lingvo, kiu ankaŭ utilis en lia kontraŭaŭtoritata agado. Ekzemple, dank’al la esperanta medio li konatiĝis jam en la 1980-aj jaroj kun la verko 7000 tagoj en Siberio de Karlo Ŝtajner.

Sed la vivo de Nakov ankaŭ klarigeblas el anarkiista perspektivo, almenaŭ ekde 1937. Tiam en la fabriko Machinostroitel li kreis liberecanan grupon. Pro tia agado li estis enprizonigita en 1941, kune kun kvin aliaj kamaradoj. Kondamnita al 8 jaroj de malliberejo, li tamen liberiĝis en 1944. En tiu jaro li kreis du novajn liberecanajn grupojn, unu en Kosatcha kaj poste alian en Pernik, kiu nomiĝis Élisée Reclus. Ano de la liberecana junularo, Nakov rolis kiel loka gvidanto de la Bulgara Anarkiista Unuiĝo. Li daŭre aktivis klandestine dum la komunista regado, kiu malpermesis la liberecanan movadon. Pro tia persekutado en 1947 li deteniĝis denove kaj pasigis ses jarojn en koncentrejo Belene, kie li estis plurfoje punita pro malbona konduto. Nakov revenis malforta, malsana kaj malsata. En liaj vortoj: “Mi nur travivis danke al la interhelpo inter ni anarkiistoj, kiu ĉiam estis ne nur homa principo, sed bone organizita praktiko”.

Poste li daŭrigis sian politikaj agadon, restante konscia anarkiisto kaj esperantisto ĝis la fino de sia vivo. Anekdote, dufoje (decembro 1948 kaj marto 1974) oni forprenis lian kompletan korespondadon, inkluzive de esperantaj gazetoj, ktp.

Verŝajne la plej interesa parto de la libro estas la “dosiero de objekto 1218”, subskiribta de kolonelo de la ŝtata sekureco de Bulgario, kiu inkludas perlojn kiel la jenajn: “Nuntempe, la objekto ofte kunsidas kun la ĉefaj anarkiistoj por komenti pri eventoj, interŝanĝi beletron kaj helpi unu la alian” (…) “La sinteno de la objekto pri la popola povo estas kontraŭa”(…) “Li rigardas la mondajn eventojn per la prismo de liberpensulo, for de la dogmoj de moderna komunismo” (…) Nature la objekto estas modesta; li ne drinkas, ne fumas kaj estas laborema. Li havas bonan kulturan ĝeneralan kaj politikan, kaj estas membro de la esperanta asocio Nova Vojo de Pernik. Temas pri fanatika anarkiisto, kiu malferme deklaras ke nenio malebligas deturni lin de lia ideo kaj de liaj rilatoj kun anarkiistoj. Konklude, bazita sur lia malamika agado, mi sugestas ke li estu internigita kiel sociala danĝerulo”.

Javier Alcalde

Aleksander M. Nakov, The Dossier of Subject No. 1218, Edmonton, Black Cat Press, 2016, trad. Mariya Radeva.

Александър Наков, Досие на обект номер 1218, Sofio, ИК „Шрапнел“, [2006] 2009 ; Статии, sl, 2017.

La Fonto https://mondmilito.hypotheses.org/972

Comments