Ĉernobil Dokumenta Novelo

La libro de Jurij Ŝĉerbak pri la Nuklea Katastrofo ĉe Ĉernobil.

Submitted by Reddebrek on June 6, 2019

Pasis 25 jaroj post la akcidento de Ĉernobila atoma elektrocentralo, kaj okazis nova katastrofo – en Fukusimo. La libro de Jurij Ŝĉerbak denove aspektas aktuala, eble eĉ profeta.
Kiel kaj kial tio okazis?

La aŭtoro proponas al la leganto muntaĵon de la dokumentoj kaj faktoj, atestoj de ĉeestintoj – baldaŭ post la akcidento li plurfoje estis en la Zono kaj en la regionoj, najbaraj al ĝi. La eksplodo en Ĉernobil enkondukis la homaron en la novan periodon de evoluo, sed la plimulto de la racieme pensantaj sciencistoj nenion similan al tiuj katastrofoj povis antaŭvidi, kaj ankaŭ ne volis, evidente. Nur apartaj, la plej prudentaj sciencistoj meditas pri katastrofaj eblecoj de la ekstrema koncentriĝo de la industriaj kaj sciencaj kapacitoj. Pri tio en la libro inter aliaj atestas akademiano V.A. Legasov.

Tio, kio okazis en Ĉernobil kaj estas priskribita en la libro, estas kvazaŭ sendita el la pasinta 20-a jarcento al ĉiuj ni kiel minaca averto – rekonsciiĝu, ekmedutu pri la tuta evoluo de la civilizo, faru, dum ne estas malfrue, seriozajn konkludojn.

Files

Comments