Internacia Tago de l’ Virinoj je la 8a de marto

La historio de la Internacia tago de virinoj (aŭ virina tago).

Submitted by Reddebrek on May 30, 2016

La 8-an de Marto 1910 en Kopenhago, Konfederacio de socialistaj virinoj de ĉiuj landoj kreis tiun tagon kun celo propagandi la voĉdonrajton por virinoj.

La 8-an de Marto 1914, virinoj postulas voĉdonrajton en Germanio, kiun ili akiros la 12-an de Novembro 1918.

La 23-an de Februaro 1917 (laŭ Gregoria kalendaro) kiu respondas al 8-a de Marto (laŭ Julia kalendaro) en Sankta Peterburgo la laboristinoj manifestacias en la stratoj postulante panon kaj la revenon de iliaj edzoj el la militfronto.

Interese noti : ke la ordono de 21.a de Aprilo 1944, donas voĉdonrajton al francinoj, kiun ili uzos la unuan fojon la 20-an de Aprilo 1945 por la municipaj elektoj. (Tio estas unu jarcenton post la viroj, kiuj voĉdonas en Francio ekde la jaro 1848).La rajto esti elektitaj por la virinoj estas nur teoria kaj simbola en tiuj jaroj.

La 8-an de Marto 1948 en Francio 100.000 virinoj defilas en Parizo de la Placo de la Respubliko ĝis la statuo de Jeanne d’Arc. En pluraj francaj urboj okazas samaj manifestacioj (5000 virinoj en Liono, 30.000 en Marsejlo).

La usonanoj provis alproprigi al si la daton de Ina Tago (Woman Day) sekve al iu virina striko de la 8-a de Marto 1857. Tiu ĉi striko en Novjorko estas iu mito kiu neniam okazis, sed ili uzis tiun miton por elekti la daton de 8-a de marto). 1971, Svislando donas voĉdonrajton al virinoj.

La 8-an de Marto 1975 la Unuiĝintaj Nacioj komencas festi la Internacian Inan Tagon.

En Francio oni komencas festi oficiale la Internacian Inan Tagon, 8-a de marto, ekde la jaro 1982 danke al la socialista registaro. Tamen oni devas konstati ke tiu tago ne plu havas protestan karakteron.

La 8-an de Marto 1986, en Ĉilio, la manifestacio estis perforte haltigita, kaj la saman tagon en Vaŝingtono 100.000 personoj manifestaciis kontraŭ la deziro de konservuloj nuligi la rajton aborti.

En 1988, en Sovetunio la 8-a de marto estis elektita por lanĉi la unuan konkurson pri beleco....

La 8-an de marto 2001, estis inaŭgurita la unua TTT-paĝo pri la Ina Tago por noti ĉion kio estis farita kaj dirita pri la Inaj kondiĉoj. La historio daŭras.......

el Sennaciulo , marto 2005

Comments