Fragmentoj pri la sekso-laboristo movado

Notoj pri la kondiĉo de seks-laboristoj en Koreio.

Submitted by Reddebrek on May 1, 2017

Ĝis nun seksaj laboristoj en Koreio troviĝas en nenormala eksterleĝa kondiĉo. Oni nomas ilin ’prostituitinoj’. ’Specifa leĝo de seks-negoco’, publikigita en 2004, faras tiun ĉi kondiĉon por ili ankoraŭ pli malbona. Ĉar la leĝo krimigis kaj punis ĉiun seks-negocon.

Kvankam poste, pro la kontraŭstaro de seksaj laboristoj, povis nuliĝi punado, ilia malbona kondiĉo ne boniĝis, pli ĝuste plimalboniĝis. Ĉar registaro ekigis malkonstruadon de ’vilaĝo de prostituitinoj’.

Sed gravaj aferoj progresis dum tiu tempo.

Kunsido de seks-laboristoj

Ĝi estas, ke la mem-organizaĵo de seksaj laboristoj kontraŭ la sufoka politiko ankaŭ progresis. Ĝi nomiĝas ’Asocio de demokrataj seksaj laboristoj’. Ĝi kontraŭstaras malkonstruadon de ’vilaĝo de prostituitinoj’, kaj strebas akiri laborrajtojn por seksaj laboristoj.

Ĉirkaŭ tiu ĉi problemo, mi volas noti kelkajn pensojn kiel memorlibreton.

1. Mi kontraŭas ’specifan leĝon de seks-negoco’. Ĉar la leĝo sufokas liberecon de seks-laboristoj, seks-etindustriistoj, kaj aliaj homoj. Mi komprenas la leĝon kiel kvazaŭan virtualan novliberalisman leĝon. Ĉar dum lasta tempo, seksa negoco ne reduktiĝis, pli ĝuste pligrandiĝis. Ĝi nur estas aliformigita. Seksa negoco disvastiĝis de ’vilaĝo de prostituitino’ al ĉiuj sociaj surfacoj. Do ni povas kompreni la politikon de malkonstruado de vilaĝo de prostituitinoj kiel kvazaŭan novliberalismigon de seksa industrio. Rezulte, nun fraŭlino, universitatano, eĉ studentino ktp ekas agiliĝi en seksa laboro.

2. Do, kio faras kaj puŝas la seks-negocon malleĝa kaj malhoma ? Eble diversaj kaŭzoj funkciigas unu la alian. Sed mi pensas, ke grava kaŭzo estas nuna normala ’familia leĝo’ kaj la sistemo de partriarka monogamio. Nuntempa partriarka monogamio estas praktike poligamio. Tio estas, ĝi havas gravan kontraŭdiron. Por ke poligamio subtenu monogamian karakteron, eksteredzineco-rilato devas esti nenormala kaj malleĝa kaj mortema. Tiu ĉi sinteno estas kompreneble konservema. Ke en korea ’Fako de fraŭlino-familio’, kiun gvidas per majoritata feminista grupo, la malleĝigo de seks-vendo ĝis nun estas ekstreme natura(sed reakcia !) en tiu ĉi punkto. Jen ni devas ne forgesi, ke seksaj laboristoj estas dividataj inter prostituitino kaj edzino. Kontraŭstarigo inter prostituitino kaj edzino estas metodo por subteni patriarkan sistemon. De ĉi tiu originas la neceseco de unuiĝo de prostituitino kaj edzino kiel homo. Denove, unuiĝo por kio ? Por homarismo...komuniĝo de homaro.

3. Ni ankaŭ devas esplori alian fundan aspekon. Malriĉeco ! ĝis nun seksan labor-povon provizas precipe malriĉaj virinoj. Specife ekstermempova ŝuldo estas la kondiĉo de seksa vendo. Kvankam seksa vendo havas ĉi tiun specifan karakteron, vendo de laborpovo estas la universala fatalo de ĉiuj malriĉa homoj. Tial, la postulo de seksaj laboristoj ’rekonu seks-vendon kiel seks-laboron’ estas justa. Asocio de seksaj laboristoj estas parto de asocio de proletoj. Sed iliaj nunaj postuloj ne transpasas kapitalistan liberecon. La postulon ’rekonu seks-vendon kiel seks-laboron’ povas ĉiam uzi kapitalista seks-industrio. Alivorte la postulon povas uzi kiel moton seks-industrio. La strebo por pli bona vivo estas grava. Akiri la pozicion de salajra laboristo povas kontribui al pli bona vivo de ’prostituitino’. Do, kiel estas la abolo de salajra seks-laboro parto de abolo de universala salajro-laboro ? Ni nepre ne devas konfuzi ’la malpermeson de prostituado’ kun ’la abolo de salajra seksa laboro’ !! Antaŭaĵo estas morala kaj konservativa, kaj sekvantaĵo estas etika kaj revolucia. Mi pensas ke nun ŝanĝo de prostituitino al leĝa seks-laboristo estas necesa. Ĉar ĝi estas postulo de prostituitino mem kaj kondiĉo de unuiĝo de laboro. Sed revolucio ne bezonas la etapan ŝanĝiĝon. Ĉar prostituitino estas jam proleto, kaj havas la potencon batali por komunismo. Historio montras ĉi tion ripetfoje.


Demokrataj seks-laboristinoj kritikas femalan organizon.

4. Ne nur prostituado sed ankaŭ geedzeco devigiĝas en virino (kaj viro iasence !). Ĝi estas diferenca formo de dungiĝo. Dungiĝo okazas pro malriĉo. Tradicia kapitalismo uzas prostituitinon kaj edzinon kiel seks-sklavinon por konsoli viran ekspluataton. (Kompreneble estas multe da aliaj kialoj, ekzemple, produktado de laborpovo ktp.) Se la strukturo de industrio ŝanĝiĝus en la direkto bezoni la virinon, la seks-roloj povus interŝanĝiĝi. Ekzemple virina seks-laboristo povus bezoni aliajn virajn aŭ virinajn seks-laboristojn por si. Ĉi tio montras al ni, ke la abolo de kapitalismo kaj la abolo de seks-antagonismo estas unu tasko.

5. Pri la senkondiĉa garantiata enspezo mi volas pripensi poste.

hejmpaĝo de ’Asocio de demokrataj seksaj laboristoj’ http://cafe.daum.net/gksdudus

Amelano(Koreio ) / amelano ĉe amelano punkto net

El Sennaciulo, januaro 2007

Comments