Por ataki kaj por defendi - Wilhelm Liebknecht

Parolado de Wilhelm Liebknecht Marksista teoristo. La 1871 parolado estis kontraŭ la milito inter Francujo kaj Germanujo kaj alvokis por laboristan revolucion.

Submitted by Reddebrek on March 15, 2020

Por ataki kaj por defendi
P A R O L A D O DE WILHELM LiEBKNECHT (1871).
Esperantigis W. NUTTERS.

POR ATAKI KAJ POR DEFENDI.
Geamikoj! La grandmajstro de 1’ demokratio germana, Johann Jacoby, diris en sia fama parolado pri „la celo de la laborista movado”: „La fondo de plej eta laborista socie- to estos por la estonta historiisto pli grava, ol la batalo de Sadowa.” 1) Se li parolus nunmomente, tiam li povus aldoni: „kaj pli grava ol ĉiuj triumfoj kaj ĉiuj kavaleri-manovroj el la sankta milito de l’ sinjoroj Bonaparte kaj Bismarck”. i Jes, la fondo de plej sensignifa societo de laborantoj estas pli grava laboro civilizanta, ol ĉiuj „heroagoj”, kiujn militarista kaj monarĥista Eŭropo sur la tielnomata kam- po de honoro jam faris kaj ankoraŭ faros. En la ligoj de laboristoj naskiĝas kaj kreskas la ideoj pri Nova Tempo, — en ili estas preparata la solvo de la urĝaj demandoj, kiuj maltrankviligas nian epokon, — dum la mano de 1’ soldatoj portas nur mortigilon, por defendi la kreaĵojn de estinteco. Ciu laborista unuiĝo estas homon- liberiga lernejo — peco de 1’ mondo venonta, penetranta kiel fendilo en la mondon de nun, por krevigi ĉi tiun. Malamike staras hodiaŭ unu kontraŭ alia du mondoj: la mondo de la posedantoj kaj la mondo de la malpose- dantoj — la mondo de Kapitalo kaj tiu de Laboro — la mondo de 1’ subpremantoĵ kaj la mondo de 1’ subprema- toj — la mondo de Burĝaro kaj la mondo de Socialismo du mondoj kun kontraŭaj celadoj ,idealoj, perspekti- voj — du mondoj kiuj ne povas ekzistadi samtempe, sed el kiu unu devas cedi lokon al la alia.

Dum la lastokazinta milito ’), sub la brilo de 1’ flaman- taj vilaĝoj kaj urboj, tiuj du mpndoj interkontrastis per akraj konturoj -- ĉi tie la defendantoj de 1’ mondo mal- nova, kraĉantaj malamon kaj malestimon al la najbar- popoio; laŭdantaj pograndan buĉadon de homoj kiel plej altan celon; incitantaj per ĉiuj rimedoj la pasiojn; ver- ŝantaj maron da sangd sur la altaro de sensenca patru- jamo; — tie, flanke starantaj, la batalantoj de 1’ nova mondo, trankvilaj apud la sovaĝa fiuego, kvietaj en la mezo de 1’ nacia deliro, nemoveblaj nek per riproĉoj, nek per persekutoj, kaj fiere respondantaj al la febrebriaj kontraŭuloj: „Kio ŝajnas al vi plei sankta devo, tio estas por ni sensencajo. Kion vi laŭdas, tio estas por ni kontrafl racio kaj kontraŭ justeco. La homo, kiu loĝas je la alia fianko de nia limo, estas homo kia ni. La popoloj estas frataro, kaj iam amos unu-alian, anstataŭ disŝiri sin. Mortigo restas mortigo, ankaŭ se la mortigantoj parolas malsa- majn lingvojn kaj portas multkolorajn vestaĵojn. Mortigo estas krimo, kaj krimo ne ĉesas esti krimo se ĝi estas pogrande farata. Kion vi nomas gloro’, tio estas por ni la malo; kion vi riomas honoro tio estas ai ni malhonoro; la venko, pri kiu vi ĝojas, estas por ni la triumfo de 1’ bar- bareco. La milito estas peko al Ia sankta spirito de ho- maro, kaj malfeliĉo por triumfinto same kiel por venkato. „La vorto „patrujo”, kiu fluas tiom abunde el via buŝo, havas por ni nenian ĉarmon. „Patrujo” en via senco estas al ni ideo reakcia kaj kontraŭkultura. Nia patrujo estas la tuta Tero; „ubi bene ibi patria”, — kie bone ni fartas, t. e. kie ni povas esti h o m o j, tie estas nia pa- trujo. Kion vi nomas patrujo, tio estas por ni nur loko de mizero — malliberejo — kampo de ĉaso, sur kiu ni estas la ĉasaĵo ĉasata. Vi malestime nin nomas „senpatrujuloj" ,sed vi mem igis nin senpatrujaj. Cu ne estas strange, ke vi, kiu fieriĝas je via kristaneco, riproĉas ai ni, ke ni ne estas „naciemaj”? Car ĉu ne estas la granda merito de kristana religio ke ĝi transformis ia nacian dion de la hebreoj en dion por ĉiuj popoloj; do — mo- derne esprimate — renversis la nacieco-principon, kaj anstataŭis ia penson nacian per penso internacia? Vi nur defendas antaŭjuĝojn kaj egoismon — la interesoj de Homaro postulas, ke disfalu tio, kion vi honoras. Viaj triumfoj nur plirapidigas vian ruiniĝon — en la fest-sono- rado pro via triumfo ni aŭdas la morto-sopiron de via estreco”. Mutaj pro miro la kontraŭstarantoj vidis la neatenditan scenon, kaj aŭdis la strange sonantan parolon de la nova mondo. Certe, la nombro de tiuj, kiuj el nomo de Homaro protestis, estis sensignife malgranda, kaj tiu nombro malgranda konsistis preskaŭ nur el laboristoj — parioj de 1’ nuna Socio. Sed, ĉu povus esti alie? Cu ne estis ĉiutem- pe la subprematoj, kiuj flegis la sanktan fajron de libe- reco kaj humaneco? La mizero estas plej bona, ne, ĝi estas la sola instruanto de Homaro: la malfortulojn ĝi igas ekpreĝi; la forta karaktero lernas per ĝi uzadi sian fOrton kaj revi pri sia liberiĝo, kaj agadi por sia liberiĝo. Jes, estas en nia epoko la laboristoj, kiuj, devigate de la mizero, sin donis por la liberiga laboro, same kiel en meza epoko estis la kampkulturistoj, kiuj predikis la evangelion de libereco kaj de egaleco; kaj, same kiel en ia komenco de nia epoko el mezo de 1’ mairiĉuloj kaj suferantoj naskiĝis la kristana movado.

***

Car: ne estas por la unua fojo, ke tiel staras du mondoj unu kontraŭ alia. En la 18a jarcento, kiam burĝaro anko- raŭ politike estis subpremata, tiu sama burĝaro kreis al si propran moralon, kiu estis mala ai la ekzistanta moralo; — la nova venkis la malnovan. Je tiu morala triumfo sekvis tre baldaŭ la materia triumfo — la Franca Revolucio.

Sed, Historio prezentas ankoraŭ pli frapantan ekzem- plon. Jen la roma imperio, sur la supro de potenco. Nenio estas plu submetebla, ĉiuj landoj de 1’ mondo tiam ko- nata estas sub jugo. Potenculoj diboĉas en senekzempla lukso; — Popolo pereas en senluma sklaveco__ Jen subite sin levas la konscienco de 1’ subpremata amaso; naskiĝas movado; komence la potenculoj malestimas kaj mokas ĝin; sed, iom-post-iom, ili maltrankviliĝas, ekti- mas, kaj tiam komenciĝas plej abomena, plej kruela per- sekutado. Sed, per tio ili nur kreis m a r t i r o j n, kaj ili nur fortigis la movadon, kiun ili volis sufoki. Oni mal- permesas al la timataj „malamikoj de Ŝtato kaj Socio” — kiaj tiam estis nomataj la kristanoj — kunvenadon.... kaj jen ili kunvenas en katakomboj. Oni eltrovas plej terurigajn turmentojn, oni liveras ilin al mortmartirado; — vane; tio ilin ne povas timigi, kaj dum plej teruraj do- loroj ili kompate ridetas pri la malsaĝaj barbaroj, kiuj opinias, ke iii povas sufoki justan ideon! — „Se nia afero estas sankta, tiam vi ne povas ĝin pereigi — se ĝi ne estas sankta, tiam ĝi ja pereos sen vi!” ili krias al siaj turmentantoj, kaj kun ĝojo, certaj pri sia triumfo — ili iras al punejo.

„Se nia afero estas sankta” — tio signifas en modernaj vortoj: Se nia ceiado estas laŭ la veraj interesoj de ho- maro, tiam ĝi ne estas detruebla per perforto. Se ĝi estas kontraŭ tiuj interesoj, tiam ĝi pereos pro propra neve- reco, ne bezonante subpremadon perfortan.

Nu, kion utilis leonoungo, kruco, bruligejo kaj la aliaj martiriloj? Evolucio de Homa konscio marŝis konstante antaŭen: kristanismo venkis ĉiopovan paganismon — la nova mondo ruinigis la malnovan!

 Ni tie ĉi tamen atentigas, ke ni tute ne kredas la kutimajn tradiciojn pri tielnomata origina kristaneco; nek ni konsideras la nunan civilizacion kiel rezulton de krista- neco. Estas facile pruveble, ke depost la momento, je kiu kristaneco fariĝis religio de 1’ Ŝtato, ĉiu materia kaj spirita progreso de Homaro trovis kristanecon kon- traŭ si.

Post falo de antikva paganismo sekvis por Homaro longa, malluma nokto. Kristaneco, fariĝinte religio de 1’ Ŝtato, pli kaj pli malproksimiĝis de la principoj al kiuj ĝi dankis sian triumfon. Gi mem iĝis ilo por subpremado. Sed Homaro en sia irado ne lasas haltigi sin. La ideoj de egaleco, libereco, frateco ne mortis, sed ĉiam vegeta- dis sub la supraĵo de la socio. Vane la eklezio penis kate- nigi la libereman spiriton; vane ĝi starigis sian inkvizi- cion. La korpojn ĝi povis forbruli, sed el la cindrojn la pensoj eternaj sin fenikse relevis kun nedifektitaj flugiloj.

Centmiloj da herezuloj estis mortigataj aŭ kripligataj, la subpremantoj laŭŝajne triumfis, sed la fino estis, ke la herezuloj venkis siajn juĝantojn. Reformacio rompis la potencon de papismo, kaj hodiaŭ la socia evolucio ne sin okupas plu kun la senpotenca papo „neerarebia”. Certe, kiu kapablas kompreni, tiu povas konkludi el la historio de 1’ religiaj persekutoj, ke estas frenezajo peni returni la radon de 1’ homa progreso. Same kiel la me- zepokaj herezojuĝantoj antaŭ la tribunalo de Homaro estas kondamnitaj, same tiel ia nunaj juĝantoj, — kiuj kredas, ke ili povas sufoki per policaĵoj la novan penson de Socialismo, — estos iam de tia tribunalo juĝataj kaj kondamnataj. Kaj same kiel la herezuloj de mezepoko triumfis je siaj persekutantoj, same tiel la nunaj here- zuloj venkos la juĝantojn de hodiaŭ. Aŭ ĉu oni kredas, ke niaj ideoj havas malpli da vivipovo ol havis marti- rata kristaneco? Vana sensencajo!

***

Samspecan rolon, kian ludis subiranta Roma mondo kontraŭ leviĝanta kristaneco, plenumas hodiaŭ la mondo burĝara kontraŭ socialismo. Denove la homara konscio ribeliĝas kontraŭ kruda materialismo, kiu humiligas la homojn je brutaro aŭ je komercaĵo. Kaj same kiel antaŭe, estas denove la malriĉuloj kaj damnitoj de 1 tero en kiuj la semoj de nova mondo unue ekĝermis.

Sed, ekzistas ankaŭ tre grava diferenco: Socialismo ne havas kontraŭ si la Sciencon, ĝi trovas en ĝi neren- verseblan apogilon — kvankam la nunaj pastroj de scienco plejparte estas fidelaj servantoj de dio Mam-. mon! Socialismo ne estas nur afero de sento, sed ankaŭ de scio; ĝi apogas sin sur klara konscio de 1’ sociaj rilatoj. Gi havas konkretan programon por rekreo de Socio. La socialista sento havas la saman forton, kiun havis la sento de unua kristaneco. La nura sento jam igis kris- tanecon nekontraŭstarebla — kiom senespera do estas la batalo kontraŭ socialismo kiu per sia sento posedas la forton de religio kaj super tio per sia scio havas ankaŭ la forton de scienco! Se la vorto religio ne. povus esti malbone komprenata, ni dirus: ,,so- cialismo estas religio kaj scienco samtempe.” Elvolviĝan- te en kapo kaj koro de la laborantoj, socialismo ne estas neniigebla nek per ruzeco, nek per perforto, nek per ŝajnargumentoj. En ĉiu laboristo vivadas, konscie aŭ nekonscie, pli aŭ malpli forte, la ĝermo de Socialismo. Kaj tiu ĉi ĝermo, la ĝermo de 1’ mondo venonta, ne estas mortigebla. Kontraŭ ĝi ne utilos neigado, ne fermo de 1’ okuloj, ne persekŭtoj, ne buĉadoj! La movado plenumas sin kun neevitebleco de leĝo de Naturo! Kontraŭstaro nur povas plifortigi socialismon, same kiel per perforto for- tiĝiŝ kristaneco. Socialismo havas siajn martirojn, same kiel kristaneco.

Kaj se estus mortigataj ankoraŭ miloj aŭ centmiloj, socia- lismo ne estus barata per tio en sia plena triumfo, same kiel ĉio entreprenata kontraŭ kristaneco kompatinde mal- sukcesis. E1 la sango de ĉiu martiro sin levos cent novaj batalantoj; la kreskanta danĝero ŝtaligos ilian kuraĝon: kiu faris traktaton kun Morto, tiu estas certa de 1’venko!

***

Ni turnu momenton la okuiojn al Francujo, tiu granda provejo politika kaj socia, kie antaŭ kelkaj jaroj ludiĝis la grandioza dramo de Komuno. La socialista proletariaro de Parizo, por unu momento mastro de la situacio, post heroa gigantobatalo estis venkita de la unuiĝintaj francaj kaj prusaj armeoj. 40.000 laboristoj estis dum kaj post la batalo mortigitaĵ, egala nombro estis arestitaj, por perei en malsanigaj malliberejoj, en putrodoraj ŝipkavoj, en la venenaj vaporoj de 1’ marĉoj de Cayenne — la seka gilotinilo. Kia kriado de ĝojo inter la defendantoj de 1’ malnova mondo! La socia problemo estis pelita el la mondon! Socialismo, en la persono de 80.000 laboristoj, estis mortigita!

Socialismo mortigita? Oni pruvis havi malfortan memoron. 23 jarojn antaŭ tiu ĉi katastrofo, Parizo estis scenejo de samspeca dramo, ne malpli grandioza, kvan- kam malpli ampleksa. Post la februaro-revolucio, le retri- umfanta burĝaro mortigis 12.000 proletariojn kaj sendis 12.000 aliajn al Cayenne__ Senfina estis la ĝojo de 1’ burĝaro pri la malvenko de socialismo. La socio estis sa- vita, kun ĉiuj siaj dependaĵoj: familio, posedorajto, kaj ĉielo scias, kiaj aliaj belegaĵoj, kiujn burĝaro honoras per vortoj, sed en praktiko piedfrapas kaj kovras per honto.

Socialismo estis malviva! dek-du mil homoj, — por kiuj la klera eerbo de 1’ ĵurnalistoj eltrovis amason da belso- naj nomoj, kiaj banditoj, bruligantoj, modernaj bar- baroj — dek-du mil socialistoj estis malvivaj, dek-du mil aliaj estis sur la vojo al la seka gilotinilo — kiu povus ankoraŭ kredi al estonta danĝero? Socialismo estis sen viva kaj enteriglta; super la kadavroj la tero estis hardi- gita — kiel socialismo povus relevi sin?

La tempo pasadis. Respubliko baidaŭ estis metata en tortibo, apud socialismo, kaj sur la du tomboj Napoleon starigis sian tronon — kiel do povus malviva socialismo revekiĝi? „Sango kaj mortigilo” regadis; la presaro estis severe gvardata aŭ simple subaĉetata; samtempe, nenio restis neprovita por ligi laborantan popolon al la impe- rio. Unuvorte, ĉiuj rimedoj de reakcia politiko estis uzataj por neebligi novan esplodon. Pli multe ol faris Bonaparte ne estas farebla, kaj ni ne kredas, ke ekzistas dua landes- tro, kapabla fari tiom. Estas do kompreneble, ke Bonaparte iĝis la idolo de burĝaro de ĉiuj landoj. Oni bone ankoraŭ scias, kiom da stulta admiro la tuta liberala kaj konserva- tiva gazetaro verŝis sur la kapon de 1’ viro de la dua de decembro. Li estis la homiĝinta antafl-zorgeco, provizita ĵe superteraj ecoj de ĉiu-saĝeco kaj de ĉiom-potenco — Kaj la fino? Post esti ripozinta 22 jarojn en la tero, la mort-kredata giganto eketendis siajn membrojn; la kva- ran de septembro 1870 ĝi stariĝis, forlasante la tombon — la trono de Bonaparte disfaiis — socialismo vivis!!

Duonjaron poste okazis la komuno! Socialismo, kiu en 1848 nur eltenis kvar tagojn nun kontraŭstaris du mona- tojn la unuigitajn klopodojn de franca kaj prusa soldata perforto, kaj nur per 8-taga stratbatalado ĝi povis esti subigata. La buĉado estis pli granda ol en 1848; la nom- bro de 1’ deportitaj estis triobligita. Tuteŭropa burĝaro entuziasme aplaŭdis tion kaj ĉiumaniere esprimis sian aprobon. Tamen, nur du monatojn poste, burĝaro jam povis konstati, ke ĝi nur estis festinta iun P y r r h u s- triumfon, ke ĝi estis tranĉinta sian propran karnon. Fran- cujo estis perdinta siajn plej inteligentajn laboristojn Raj — Socialismo ne mortis! Oi vivis, en Parizo, en Francujo, en Germanujo, ĉie en la mondo. Gi vivas en la brusto de ĉiu laboristo kiu posedas koron, kiu povas senti kaj kapon, kiu povas pensi. Burĝaro ja ne povas mortigi ĉiujn laboristojn, kaj, se ĝi povus tion fari, kio estus por ĝi la rezulto? ŭi nur estus farinta memmortigon. Burĝaro ekzistas per la laboristoj; sen laboristoj ĝi ĉesus ekzisti kaj per la laboristoj ĝi ĉesos ekzisti —- tiun fata- lan dilemon ĝi ni povas eviti. Nuna socio produktas prole- tariaron ĉiam kreskantan en nombro, la ekonomiaj cirkon- stancoj pelas tiun proletariaron al Socialismo. Ju pli po- tenca iĝos burĝaro, des pli giganta iĝos proletariaro, des pli forta fariĝos socialista movado, des pli potenca do iĝos la kontraŭuloj de burĝaro. Se burĝaro deziras resti bur- ĝaro, tiam ĝi devas plifortigi proletariaron kaj per tio So- cialismon, sian malamikon ĝismortan. Se ĝi neniigus pro- letariaron kaj Socialismon, ĝi detruus tiujn, kiuj nutras ĝin. En tiu ĉi cirklo fatala ĝi devas. perei.

Per „sango kaj mortigiloj” oni ne povas peli socialis- mon el la mondon. En junio 1848 oni vane klopodis tion fari; kaj la Pariza sangverŝo en majo 1871 ne pli bone efikis. Same kiel la juniribelo reviviĝis en la komuno, tiel same ankaŭ komuno iam festos sian reviviĝon kaj la erupcioj sin ripetados ĉiam pli rapide kaj ĉiam pli forte, ĝis la mondo malnova estos elĉerpinta siajn ĉiujn rime- dojn kaj disfalos je ruinoj — se almenaŭ ne pacema vojo estas trovebla, pri kiu ni parolos ĉi-poste.

***

Ke kruda perforto ne sufiĉas kontraŭ socialismo, tion ankaŭ pli malpli komprenas niaj kontraŭuloj. Tial ili kelk- foje klopodas batali nin per moralaj armiloj. Ili fondas laboristligojn, en kiuj ili instruas al la laboristoj, ke ek- zistas plena harmonio inter Laboro kaj Kapitalo; ke la veraj interesoj de la laboristklaso postulas, ke ĝi iru kun kapitatistoj man-en-mane; kaj ke la disputo pri la socia problemo nur estas jetata inter la klasoj de kelkaj glore- muloj, senkonscienculoj, instigantoj---- Nu, ili daŭrigu; ili fondas tiujn ligojn por NL La nevero de tiu harmoni- teorio estos pleĵ konvinke pruvata de la ĉiutaga spertado. La laboristoj lernos. per propra spertado, ke en nuna -socio laboristoj kaj kapitalistoj havas malajn interesojn.

La faktoj mokas kun tiaj harmoniteorioj. Kiomfoje ni jam vidis, ke plej intensaj agadoj, plej ampleksaj strikoj okazis inter laboristoj edukitaj laŭ la evangelio de 1’sank- ta harmonio inter Laboro kaj Kapitalo, sed en kies koroj kaj cerboj la lakto de tiu harmonio-saĝeco, sub influo de 1’ sperto, sin estis ŝanĝinta en morta serpentveneno.

Cu kelkaj homoj povus esti la kaŭzo de movado, kiu samtempe aperis en ĉiuj landoj, kaj jam dum preskaŭ aĝo de' homo rekte regadas la historion de tuta Eŭropo? Kia ofendo estas por laboristaro en tia supozo! Centmiloĵ, milionoj da laboristoj estus kiel ŝafoj gvidataj de nur kel- kaj ribeligantoj? O, sinjoroj burĝoj kaj aliaj reakciuloj, kiam la laboristoj estus tiom facile kondukeblaj ŝafoj, kiom laŭŝaĵne vi pensas, tiam sendube ili estus en vlaj retoj,. ĉar vi certe faras la eblon por kapti ilin, kaj vl disponas je centoble pli da rimedoj por ligi ilin al vi, 01 havas la socialistoj. Sed tia supozo estas, unue, ofendo por la laboriŝtoj, due, tute maiĝusta, kaj trie, treege malsaĝa — entute, nur rezulto de absoluta nescio pri la historia evolucio.

La infano, kun sia naiva fantazio plenigas la mondon per princoj, gigantoj, malgranduloj. ŭi ĉie nur vidas neordinaraĵojn, miraklojn, ĝi ĉie konjektas sekretajn po- tehcojn. Sur simile infana starpunkto sin trovas ĉiuj, kiuj konsideras la homan historion kiel rezulton de kelkaj neordinaraj homoj — bonaj kaj malbonaj — kaj kiuj vidas en ĉiu okazantaĵo, en ĉiu movado nenion ol kapricon aŭ deziron de tiu aŭ tiu persono. Sur tiu starpunkto staris ĝis antaŭ nelonge la tuta historiografio, kiu estis nenio ol senfina ĉeno da nomoj de famaj princoj, armeestroj kaj herooj, miksita kun granda kvanto da sciigoj pri bataloj, konspiroj, mortigoj ktp., mallonge, nur sensacia ro- mano de plej malbona speco — parte rabista romano, parte rakonto por infanoj.

Por scienca historigrafio la historia evolucio estas rezulto de 1’ baraktado inter Homaro kaj Naturo. Gi ne konas arbitrecon, ĝi vidas nur necesecon — nenion mira- klan, nek eksterordinaran; ĉio disvolvas sin laŭnature, laŭ ĝeneralaj leĝoj de Naturo. La mirakluloj de 1’ griz- aĝaj legendoj malaperas antaŭ la torĉo de 1’ kritiko, same kiel la monstraj nebulobildoj sin solvas en nenion antaŭ brilo de 1’ aŭroro. La kulto al herooj estas ĵetata kiel eluzitaĵo en la ĉifonejon de superstiĉo — la „grandaj homoj” estas humiligataj, homaro estas levata!

La irado de Historio estas konstanta barakto de 1’ homoj kontraŭ Naturo — neinterrompata batalo por ek- zisto; unue: batalado por ne esti subigata de Naturo; poste: batalado por subigi Naturon. La rezulto de tiu multmiljara barakto estas la nuna kulturo.

***

Geamikoj, vi ĉiuj scias, sendube, ke la biblia kreo-ra- konto estas de scienco renversita. La homo ne venis per- fekta el la manojn de kreanto; ĝi ne poste degeneris, tiel ke dio devis sendi profetojn, savantojn kaj aliajn mira- klestaĵojn, por rebonigi siajn similulojn. La origina homo ne estis la rekta, malkurba estaĵo, fiere rigardante al ĉielo kaj portante sur frunto la signon de nobleco kiel estro de ĉio kreita — kiel tion rakontas la fablo de malnova testamento. ŭiaj unuaj praavoj estis en ĉio similaj al aliaj animaloj, kaj nur per hazarda koincido de favoraj cirkon- stancoj, ĝi estas povinta sin levi super siaj parencoj.

La historia tempo komenciĝis nur tiam, kiam la homo fariĝis kapabla por vivadi solidare kune kun aliaj homoj. .Je la momento, kiam ĝi fariĝis animalo socia (zoon politi- kon), komenciĝas ĝia historio. La homo-solulo, kiu nur vivis por si, ne povis sin levi snper la aliaj animaloj, kaj ne havis historion nek evolucion. Nur per socieco la homo fariĝis homo. Ciu progreso, ĉiu kulturo estas rezulto de socia kunvivo. Kaj ju pli disvastiĝas la socia sfero, des pli rapide progresas kulturo, kaj des pli alte sin levas kul- turo. Elirante de unuopaj individuoj al gento, sin eten- dante poste al nacioj kaj fine al tuta la mondo — jen estas la iro de 1’ homa evolucio. La ideo pri la universald homa solidareco estas la plej alta principo de kulturo kaj moralo. Ĝin plene efektivigi, tio estas la tasko de socialismo.

Sekve: civilizacio estas rezulto de komuna laboro. Ciu homo dum sia vivo devis batali por ekzistado. Ciu unuo- pulo aldonis sian parton al ia entuto de 1’ kultur-riĉa- ĵoj. La „grandaj homoj”, pri kiuj rakontas oficiala histo- rio, faris ankaŭ sian parton, eble, pro favoraj cirkonstan- coj iom pli ol samtempanoj restintaj nekonataj, sed ne per si mem ili estis kapablaj fari tiun plion, sed nur per la cirkonstancoj kreitaj de socieco. Antaŭ la akra okulo de kritiko la sociaj idoloj suferas la saman sorton kiel la religiaj idoloj. Same kiel kristanoj renversis la idolojn, kaj montris al la mute pro timo rigardantaj naivuloj, ke ilia dio tiom timata nur estis peco da ligno putrinta, tiel ankaŭ scienco ĵetas tiajn „grandajn homojn” de ilia piedestalo kaj pruvas, ke la popoloj nur admiris ĥimerojn.

La scienca historio malaperigas heroojn kaj miraklo farintojn, kaj estimigas ĉiun homon. Ne dank al mirakloj de kelkaj elektitoj homaro atingis la ŝtupon sur kiu ĝi estas, ne, homaro leviĝis same kiel la koralinsuloj de Maro Pacifika: per komuna laboro de miliardoj da individuoj.

Geamikoj, pardonu jenan ekskurson ekster mia temo. Mi voiis nur montri, kiel malĝusta estas la supozo, ke la homa evolucio plenumis sin sub influo de kelkaj granduloj, ĉu bonaj ĉu malbonaj. Ankaŭ la nuna socia movado ne estas kreita de manpleno da uloj, — tia aserto estas kiel eble plej kontraŭscienca, kaj nur kredebla por infanoj, nesciantoj kaj malaltaj, sklavemaj animoj.


Sed nia celado estas revolucia!
Revolucio! teruriga fantomo por maljunaj virinaĉoj el ambaŭ seksoj. Jes, ni estas' revoluciuloj! Ni d e z i- r a s revolucian ŝanĝon de nuna socio. Sed, ni rigardu tiun fantomon momenton en la okulojn — ĝi tuj perdos ĉiun terurigaĵon. 
Ni vivas hodiaŭ meze en la revolucio, kaj ni vivas per la revolucio. La tuta homa historio estas senĉesa revo- lucio — revolucio estas naskiĝo, kreskado, progreso kaj senfina ŝanĝo de l’Vivo. Dum sia tuta ekzistado, la homo estas revoluciulo. Ke ĝi estas nekontento pri kio ĝi estas kaj pri tio, kion ĝi havas, ĉiam dezirante ion alian kaj novan — tio ja estas la vera esenco de homa naturo. Se homo aŭ se homaro ĉesas esti revolucia, tiukaze ĝi ĉesas samtempe ekzisti! Revolucio estas vivo — ne-re- volucio, nemovado, estas la morto. 
Certe, la vorto revolucio havas ankaŭ alian signifon: renverso perforta de ekzistantaj formoj de ŝtato aŭ de socio. Nu, kiu kaŭzas tian perfortan renverson? Kiu estas responddeva por ĉiuj ĝisnun ekflamintaj revolucioj en tiu senco? Ne ili, kiuj laŭ la leĝo de homa evolucio celas la kreon de novaj formoj por la nova enhavo, de nova esprimo por novaj pensoj; sed tiuj estas kulpaj, kiuj pro egoismo aŭ nescio klopodas interrompi la naturan, nece- san iradon de I’ homara evolucio. Same kiel fluego trank- vile fluadas, se ne estas baroj, sed, se ĝi renkontas kon- traŭaĵon, transbordiĝaŝ katastrofe aŭ formas sovaĝajn katarakto.in, same tiel ankaŭ estas la iro de homara historio. Nur se haltigas ĝin baroj, tiam naskiĝas kata- raktoj, subakvigoj — aŭ ribeloj, renvensoj. Ciuj revolucioj en tiu senco estis kaŭzataj, ne de 1’ tielnomitaj re- voluciuloj, sed de tiuj, kiuj baris la naturan iradon de 1’evolucio.
Ciuj revolucioj tial havis, ne atakantan, sed defendan karakteron. Defenda estis la kam parana ribelo en Germanujo, ĉar ĝi celis defendi homajn rajtojn plej sanktajn kontraŭ obstina feŭdalismo. Defenda estis ata- kego je Bastille;*ĝi estis necesa pro la minacaj movoj de 1’soldataro de la kortego. Defenda estis la ekokupo de 1’T uileries je lŭa de Aŭgusto 1792, kaj la T eru rista regado, necesa por ŝirmi Francujon de la internaj komplotoj kaj de la eksteraj atakoj; de- fenda estis la Julirevolucio kontraŭ la entrepre- noj de 1’ dinastio de Bourbon kontraŭ la civitana libe- reco; defenda estis la revolucio de Februaro kontraŭ la putriga influo de la politiko de l’burĝo-reĝo; defenda estis la germana Martrevolncio de 1848 kontraŭ la popolmalamikaj agoj de 1’ kamariloj; defenda estis la J u n i b a t a 1 o, al popolo trudita de burĝaro, kiu deziris ĉiupreze, sufoki socialismon; defenda estis S e p t e m b r o-r e v o 1 u c i o, necesa por ŝirmi Fran- cujon de la sekvoj de 1’ hontinda atenco je la ŝtato; de- fenda, fine, estis K o m u n o, ĉar ĝi celis la savon de la respubliko, post kiam Francujo jam estis dufoje perfi- dita de sia registaro. 
Kaj tiel ankaŭ en estonteco ne ekflamos revolucio, kiu ne havas defendan karakteron. Ni estas revolucie- maj, sed la revolucia movado, en kiu kaj por kiu ni labo- ras, naskos sangverŝon kaj agojn de perforto nur tiam, se tion deziras niaj kontraŭuloj: regantoj aŭ burĝaro. 
***
Amikoj! Pruvinte, ke nia movado ne estas arte aŭ in- tence farita, sed ke ĝi nature naskiĝis el la sociaj faktoj, kiuj ĝin nutras kaj triumfigos — mi nun priparolos la ĉefajn riproĉojn ktp,. oni kalumnias niajn celojn kaj rimedojn.
Oni, antaŭ ĉio, penas kalumnii la tielnomataĵn „gvi- dantojn”, por ekŝanceli la fidon de l’amaso en ili. „La gvidantoj”, oni diras, „sin nutras per la ŝvito de 1’labo- ristoj; ilia sola celo estas plenigi siajn poŝojn”, ktp. Nu, vere, ekzistas uloj, kiuj grasigas sin per la ŝvito de la laborantoj; ekzistas uloj, kiuj vivadas en lukso je kostoj de la laboristoj; kaĵ tiuj uloj estas la sinjoroj burĝoj, fabrikistoj kaj aliaj ekspluatantoj; kiuj riĉiĝas per la ne plene pagata laboro de siaj salajresklavoj. 
Vivadi per la ŝvito de la laboristoj! Vere, la burĝaro jam tion plenumas tiel ĝisfunde, ke posta rikolto nemulte promesas! Se la tielnomitaj gvidantoj estus viroj ne agantaj pro konvinko sed pro profitemeco, nu, ili sin tur- nus al la ĝusta persono; tien, kie estas io, do: al la sinjo- roj burĝoj, al la regantoj, kiuj havas tiom abunde da mo- no. Kiu volas sin vendi, tiu ja vendas sin al kiu povas pagi plej multe. Tion faras ja tiu aro da jurnalistoj, kiuj je ordono de siaj mastroj ĵetas tiajn kulpigojn al nia kapo. 
Nu, kiujn profitojn povas esperi la „gvidantoj?” Tiun: ke ili, starante antaŭ la aliaj, estas unue kaj pleje elme- tataj al la atakoj de 1’kontraŭuloj! plie: necertan ekziston kun ĉiuj premantaj malagrablajoj de tio. La batalo mem — farata kontraŭ ni per armiloj plej malhonestaj ■— rekompencas la batalantojn per specialaj emocioj, inter- ŝanĝe ĝi postulas plenan abnegacion de regula familia vivado, forlaso de certigita ekzisto; li ofte devas suferi efektivan mizeron — jen, ĉu ĉio ĉi estas sorto tiom enviinda? 
Kiu vendas sin, tiu sin vendas por havi vivon de kom- forto kaj de lukso, sed ne por suferi malsaton kaj man- kon. Inter la tiel nomitaj „gvidantoj” de nia partio mi konas neniun, kiu pro sia laboro en la partio ne suferis perdojn materiajn!
Certe, por niaj kontraŭuloj.— kies sola gvidanto ja estas nuda egoismo — tia abnegacio estas nesolvebla mistero; iii estas malkapablaj kompreni, ke ekzistas ideoj kaj principoj, kiuj por danĝeroj kaj mizero sen- sentigas la homojn de ili tuŝitajn. Se ili povus tion kom- preni, tiam ili ne estus kontraŭuloj. 
***
Ni volas nuligi la posedon......... 
Nu, geamikoj, plej kruda mensogo neniam estas dirita. Kio estas posedo? Laŭ racio kaj scienco, nur unu rimedo ekzistas por krei ekonomian valoron. Tiu sola rimedo estas: Laboro. 
Kapitalo, kiujn la ekonomistoj rigardas kiel duan, aŭ eĉ kiel la ĉefan. rimedon, estas mem nur produktajo de Laboro. Nu, se Laboro kreas valoron, tiam ĝi havas rajton je tiu valoro de ĝi kreita. Tiu rajto estas la fundamento de Socialismo.
Ciu laboranto devas ĝui la fruktojn de sia laboro; alivorte: ĉiu laboranto havas posedorajton je la tuta rezulto de sia laboro. Mia propraĵo estas: la produkto de mia propra laboro. E1 tio rezultas per si mem, ke neniu havas iun rajton je la rezulto de la laboro de alia homo. La fina punkto de ĉiu ĉi estas do, ke socialismo faros posedanto ĉiun homon, kiu laboras, kaj lasos mal- sati ĉiun, kiu povas labori sed ne volas. 
Mi do pensas, ke, anstataŭ nuligontoj de la posedo, ni estas la plej ardaj defendantoj de la posedo!
Hodiaŭ la nenion-faranto estas pli estimata ol la homo, kiu laboradas. Hodiaŭ la materia stato de 1’ homoj estas male proporcia al la valoro de ilia laboro. Laŭ n i a j posedoideoj jam hodiaŭ la grandega plejmulto devus esti posedantoj. ĉar tiu grandega plejmulto ja laboradas
Tamen, ne estas tiel. Kontraŭe: la posedo estas m o n o p o lo de unu klaso; la granda plejmulto devas abdiki posedon kaj krei posedon por aliaj. Precize tial ni batalas la nunan socion, ĉar ĝi neebligas posedon al la granda plejmulto kaj forŝtelas al ĝi ĝian rajtan po- sedaĵon.
Oni bone komprenu min: mi ne volas diri, ke ĉiu indi- vidua burĝo aŭ kapitalisto estas ŝtelisto. Ni batalas ne ĉefe kontraŭ personoj, sed kontraŭ la sistemo, male al niaj kontraŭuloj, kiuj evitas ataki niajn ideojn, sed fer- vore penadas kovri per malpuraĵoj niajn personecojn — certai signo ke ili ne kredas al la praveco de sia propra afero.
Ne, mi ne parolas pri la apartaj burĝoj, mi ne igas ilin persone responddeva por la malbonoj de 1’ nuna socio. Nia kompr.eno de 1’ historio tion antaŭe ekskluzi- vas. La mondo burĝara naskiĝis laŭ natura neceseco el la mondo feŭdala, same kiel feŭdalismo siavice naskiĝis el la mondo antikva. Por ni la Historio estas o r g a- n i s m o, ne m e ĥ a n i s m o. Ni scias, ke ĉio havas sian kaŭzon, sian bazon. Nur la plej plendinda nescio povas atribui la fenomenojn en la mondo al arbitra in- tenco. Ni ne kuraĝas diri: „Homaro ĝisnun iris laŭ vojoj nebonaj; ni montros al ĝi la bonan vojon; kaj tiu, kiu ne pensas kiel ni, estas malklerulo aŭ fripono!” Tio ja estus babilaĵo de nematuraj knaboj aŭ de ĉarlatanoj. La nuna sistemo de produktado elvolvis sin organisme el antaŭaj sistemoj. de produktado; ĝi estas pli alta formo ol tiuj antaŭaj, ĝi tial havas rajton de ekzisto. Sed nuntempe sin levas kontraŭ ĝi nova sistemo de produktado — la socialista sistemo — al kiu ĝi siavice baldaŭ devas cedi lokon, same kiel por ĝi cedis la mezepoka, malgrand- burĝa produktado.
Sufiĉe; ni ne atakas posedon ĝenerale, sed la nunan formon de posedo, tiun posedon, kiu estas akirata ekspluaiante aliajn homojn, kiuj mem estas kondamna- taj al senposedeco.
***
Jetu ni rapidan rigardon sur la manieron, je kiu hodiaŭ naskiĝas posedo.
Laboro estas la fonto de ĉiu riĉeco — tion konfesas unuanime ĉiuj ekonomiistoj. E1 tio sekvas, ke neniu ha- vas rajton je valoro, kiu ne estas la rezulto de lia propra laboro. Nu, la produktopovo de ĉiuj homoj estas proksi- mume egala— la unu kreas iom pli, la alia iom malpli, sed nek tiu plio, nek tiu malplio, malproksimiĝas multe de la meza kvanto. Do: la valoro de ĉies laboro, sub similaj cirkonstancoj farata, estas proksimume egala; sekve, se ĉiu ricevus la plenan valoron de sia propra laboro, tiam la posedo estus proksim u- m e e g a 1 a. 
Tamen, anstataŭ egaleco, regas la plej ega malega- leco. Kio estas la kaŭzo de tio? 
Nu, se vi loĝas en regiono, kie estas fabrikoj, tiam vi havas bonan okazon por esplori, kiel stariĝas tiu socia malegaleco. Ciu el vi konas iun fabrikanton, kiun vi vidis riĉiĝi.
Prenu ni, kiel ekzemplon, sinjoron Zimmermann en Chemnitz. Tiu ĉi sinjoro venis antaŭ 20, 30 jaroj en Chemnitz, tiom malriĉa, kiom la plej malriĉa inter ni. Li sukcesis kolekti etan kapitalon por fondi fabrikejon (tiam sufiĉis por tio ankoraŭ malgranda kapitalo). For- tuno helpis lin, tio estas: la akiris multe da mendoj. Tiujn mendojn li igis fari de laboristoj de li dungitaj, dum li ankaŭ mem faris sian parton de la laboro, parton ne pli grandan ol tiu de kiu ajn el liaj laboristoj — ĉar ĉiu scias, ke la kapabloj de sinjoro Zimmermann neniel leviĝas super ia mezaĵo. En la komenco, s-ro Zimmer- mann uzis dekduon da laboristoj, poste centon, fine pli ol mil. S-ro Zimmermann estas hodiaŭ milionulo. Ciuj liaj laboristoj restis senposedaj proletarioj.
Pro kio tiu diferenco? Nek la kvanto, nek la kvalito de la laboro de s-ro Zimmermann klarigas tiun diferen- con. Li nek laboris pli bone nek pli multe ol siaj laboris- toj. Kaj, tamen li iĝis milionulo, kaj ili restis malriĉaj diabloj. Per sia persona parto al la laboro s-ro Zimmer- mann ne iĝis milionulo; ĉar tiam ankaŭ la laboristoj, kiuj faris pokape almenaŭ tiom da laboro, kiom faris sinjoro Zimmermann, ĉiuj ja iĝus ankaŭ milionuloj. Tio ne okazis — nur Zimmermann riĉiĝis, kaj liaj laboristoj restis malriĉaj. 
Jen, geamikoj, sin kaŝas la solvo de tiu enigmo. E1 la fruktoj de la komuna laboro S-ro Zimmermann ricevis pli ol li rajtis, kaj liaj laboristoj ricevis malpli oi ili rajtis. 
La nuna grandproduktado neebligas al la unuopulo produktive labori individue; ĝi necesigas kunlaboradon de multaj; ĝi bezonas maŝinojn, komplikajn ilojn, kies kosto estas super la fortoj de ĉiuj, kiuj nur disponas je la fruktoj de propra laboro. Sekve, ĉiuj, kiuj ne havas kapitalon — kaj per propra laboro kapitalo ne estas akirebla — devas vendi sian laboron, al alia, kiu posedas la necesan kapitalon. 
La prezo, pagata por tiu laboro, estas la salajro. Se tiu salajro estus la tuta valoro de la laboro liverita, tiam la entreprenanto, eĉ se li dungus mil laboristojn, ne riĉiĝus. Sed la salajro estas nur parto de la valoro kreita de la salajrato. La entreprenanto pagas malpli da salajro ol la laboro valoras. Alivorte: la salajro pagata ne estas en ekvilibro kun la valoro de la laboro — la laboristo kreas, krom la valoro al li pagata, plian valoron, kiu ne al li estas pagata. Tiu plia valoro (pli-valoro) konsistigas la nunan burĝaran kapitalon. 
E1 tio ĉiu klare povas vidi: la tielnomata labordonanto ne estas la bonfaranto de la laboristo, sed la laboristo estas la bonfaranto de la labordonanto.  Certe, nelibervola bonfaranto! Ĉar lia bonfarado igas lin proletario, la skla- vo de tiu, kiun li riĉigas. Cu tio estas ordo? ĉu rajto? Nur tiu, kiu persone profitas per tiu sistemo, povas aprobi ĝin.
La salajrosistemo estas la fundamento de la nuna klasa regado, kaj de 1’ malbono, kiu akompanas tiun regadon. Nuligi tiun salajrosistemon, tial, estas la ĉefa celo de 1’ socialista movado. A1 la laboranto la tuta valoro de lia laboro — jen nia celo. Ni do ne atakas la posedon — ni deziras, male, al ĉiu ebligi havi posedon. La laboranto — anstataŭ labori por la konto de alia persono, kiu eksplua- tas kaj sklavigas lin, — laboros por propra konto, kaj kiel libera homo li ricevos la tutan valoron de sia laboro. 
Tion ni volas atingi per organizo. Car ni tute ne neas la profitojn de koncentrigita produktado. Ni scias, ke ko- muna laboro pliigas la rezulton de la laboro. Ni deziras konservi la profitojn de 1’ nuna grandproduktado; ni vo- las ilin ankoraŭ grandege pliigi; sed ni volas dividi tiujn profitojn egale inter ĉiuj, ke ne lasi ilin la monopolo de kelkaj.
***
Ni volas nuligi la harmonion!
Malsaĝa mensogo. Ni volas starigi la harmonion. Ni volas transformi la nunan socion, kiu kaŭzas malharmo- nion, metante unu kontraŭ alia: subpremantoj kaj subpre- matoj, ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. Nia harmonio estas la komuneco. Ne estos plu sinjoroj kaj servistoj, nur 'kolegoj, homoj, kun la samaj rajtoj kaj devoĵ. 
Nur sur la bazo de egaleco, harmonio estas ebla. Nun- tempe, la entreprenanto havas aliajn interesojn ol la la- boristo. Tiuj interesoj estas rekte kontraŭaj. Tio kreas la plej akran malbarmonion, anstataŭ harmonio. La nuna „harmonio” inter laboristoj kaj entreprenantoj estasnenio ol elpensaĵo kaj por laboristoj, kiuj ne ankoraŭ lernis pensadi.
***
 Ni volas „ĉion partigi”! 
Ni volas preni, por ĝin dividi inter ni, la havaĵon de 1’ klaso posedanta! Nu, okazis jam ripete, ke la posedanta klaso estis en la potenco de la proletariaro, ke proletari- aro do havis bonan okazon „partigi”, aŭ, malkaŝe dire, elrabi !a posedantojn. Mi rememorigas al la Februaro- revolucio, al la Marto-ribelo en Vieno, Berlino ktp., al la Pariza komuno ktp. 
Malgraŭ la multaj mensogoj, intence dissemitaj pri ni, tamen, estas fakto, ke neniam oni pli respektas fa hava- ĵon de aliaj, ol dum tiaj krizoj. Unue: proletariaro scias distingi inter homoj kaj statoj; ĝi scias, ke la statoj ne ŝanĝas per simpla ŝanĝo de 1’ posedo. Due: tempoj revo- luciaj nobligas la korojn; ili ekflamigas la sanktan fajron de altsenta idealismo eĉ en plej malbonaj karakteroj. En tiaj tempoj okazas malpli da krimoj kiuj ajn, ol ordinare. 
En Parizo la laboranta popolo respektis la posedon ĝis tiom, ke ili mortpafigis ŝtelantojn. Mi mem vidis, fine de februaro 1848, sur la Tuileries, jenajn vortojn, skri- bitajn per kreto: Les voleurs sont mis d mort (Ŝtelantoj estos punataj je morto.) 
Tio rememorigas al mi interesigan komunikaĵon de Heinrich Heine, la fama germana poeto: „La burĝoj vidis la renverson de 1’ Junitrono kun kvieta rezigno; sed, kiam ili eksciis, ke ŝ t e 1 i s t o j estis mortpafataj, tiam subite falis sur ilin lamiganta teruro — kaj la S-roj Rotschild kaj aliaj kapitalistoj kuregis for de Parizo, kie ili ne plu sentis sin ekster danĝero.” 
Certe, la veraj partigantoj, la veraj ŝtelistoj, ne estas la laboristoj, ne la socialistoj, sed sinjoroj la kapitalistoj. Ankaŭ ĉi tiun riproĉon ni do reĵetas al niaj malamikoj. 
Kiel la labordonantoj „partigas” kun siaj laboristoj, tion ni jam klarigis ĉi-supre.
Mallonge — ne ni volas partigi; ni estas, male, la plej ardaj kontraŭuloj de tiu „partigado”. Ni volas forigi la partigantojn, ĉiuĵn, kiuj deprenas al la laboristoj parton de la valoro de ilia laboro; ankaŭ tiujn, kiuj elsuĉas la popolon per impostoj. Nu, la socion, la laboron kaj la posedon ni volas ŝirmi de la svarmoj da akridoj, kiuj en la socio, en la borso, en la industrio, en la komerco, englutegas la fruktojn de la laboro de aliaj.
Kiel do imagas niaj kontraŭuloj la partigadon, kiun ili atribuas al ni? Cu ili kredas, ke la laboristoj estas tiom naivaj, ke ili kredas, ke ilia situacio boniĝus se la mono kaj ĉiuj bonoj estus egale partigitaj inter ili? Ciu laboristo scias, ke tia partigo neniel ŝanĝus la esencon de 1’ socia; nur la sekvoj estus por iom da tempo forigitaj, sed la kaŭzoj ekzistadus, kai naskus baldaŭ samajn rezultojn. 
Tiaj sensencaĵoj ne venas al la kapo de iu socialisto. Socialismo rigardas socion kiel vivantan organismon, ne kiel konstruitan meĥanismon. Same kiel ĉiu animala kaj planta organismo, tiel ankaŭ socio konstante sanĝiĝas, ĝi elvolvas sin de malsupre supren, de unu ŝtupo al pli alta ŝtupo — nur kun tiu ĉi diferenco, ke la kolektiva organis- mo, kiun ni nomas: socio, estas nemortigonta kaj nede- truebla, kaj el ĉiuj krizoj releviĝos kun rejuniĝintaj fortoj. Ni tial ne celadas al mehanikaj ŝanĝoj, sed ai organaj ŝanĝoj. La sistemo de salajrolaboro, sur kiu estas konstruita la nuna laboro, estos nuligata kaj anstataŭata de la sistemo de laboro komuna, kiu ga- rantias al ĉiu la fruktojn de lia propra laboro. Ni finigos la ekspluatadon de Laboro de la Kapitalo, 
Eĉ ne necesos, elproprigi la privatajn bonojn; ĉar, la cirkonstancoj devigos la kapitalistojn, memvole por povi mem vivi prezenti al ia komuneco tion, kion ili havas.
Car, rimarku bone, la laborantoj tute ne bezonas la ka- pitalistojn. Estas la laboro kiu produktas la kapitalon, kaj la kapitalo estas nenio sen la laboro. 
Ekzemple: se okazus grandega subakvigo, en kiu pereus ĉiuj laboristoj, dum ĉiuj kapitalistoj sin povus savi kun siaj kapitaloj, fabrikejoj, maŝinoj, brilantaj palacoj kaj ĉiu lukso. Kio okazus tiam? La kapitalistoj devus mem labori, do tuj fariĝi laboristoj, aŭ ili pereus en la mezo de ŝiaj trezoroj. Sed, se okazus la malo, se ĉiuj kapitalistoj pereus, kun ĉiuj siaj kapitaloj, dum la labo- ristoj sin povus savi, sen fabrikejoj, sen maŝinoj, sen kiuj ajn kapitaloj, nur kun, sufiĉa da nutrajoj ĝis la proksima rikolto. Kio okazus? La laboristoj simple forĝus ilojn, konstruus domojn, ili traplugus la teron, fosus minejojn, kaj post kelkaj jaroj la detruita kapitalo estus plene rekreita, la lastaj. signoj de la katastrofo estus malape- rintaj; sed la laboristoj vivus pli feliĉe ol antaŭe, ili havus la kapitaion sen klaso kapitalista. Car mi estas certa, ke neniu restarigus malaperintan kapitalismon. 
La supra ekzemplo sufiĉe klare montras, ke la iabo- risto ne bezonas la kapitaliston, dum la kapitalisto sen la laboristo ne povas ekzisti, ne kiel kapitalisto almenaŭ. 
Anstataŭ voli partigi, ni volas neebligi al la kapitalistoj, ke ili „partigas” kun siaj laboristoj.
***
Ni estas la barbaroj de 1’ nuna tempo. 
Ni volas detrui civilizacion — la triumfo de socialismo estus la pereo de la civilizacio. Nu, partio, kies programo postulas devan, senkostan popolinstruadon, kaj, ĝenerale, senkostecon de ĉiuj institucioj de edukado, tiu partio ne estas trafata de tia riproĉo. 
Certe, ni volas detrui tion, kion niaj kontraŭuloj nomas „civilizacio”. Ni volas detrui: sklavemecon, kaj subpremadon; ni volas neniigi: la semon de malamo kaj de malharmonio, semitan inter la homoj; ni volas forigi: nescion, la spiritan nokton, en kiun la grandega plejmulto de homaro estas puŝita. Via civilizacio, s-roj burĝoj, estas la malo de civilizacio; ĝi ja povas nur ekzistadi, tenante la popolon en nescio, fermante por ĝi la templon de 1’ vera civilizacio. Malfermi tiun templon por la popolo, tio estas nia celo. Sciencon, kiun vi monopolis por kelkaj elektitoj, kiuj interŝanĝe devas blinde submeti sin al vi, tiun sciencon ni volas iari je bono komutia de tuta homaro
Kaj tio okazos per la sistemo de veraj popollernejoi — kiuj ne estos plu dresejoj, ne lernejoj, kie la mijrimumo da scio estas instruata — sed popollernejoj en plej am- pleksa senco de 1’ vorto, lernejoj por la popolo, kiuj donos al ĉiuj infanoj la maksimumon da scio; kiuj vekos en ĉiu infano ĉiun talenton aŭ kapablon.
Socialismo estas la danĝero kaj minaco por la civili- zacio! ŭi prezentos al ĉiu talento eblecon elvoivi sin.... ĉu tio eble estas danĝero, minaco ktp.? La nuna socio ebligas nur al kelkaj, elvolvi siajn talentojn. La grandega plejmulto el la talentoj estas hodiaŭ tute sufokataj. Oni ofte miras, ke en kelkaj tempoj leviĝas tiom da eksteror- dinaraj homoj. Nu, tio okazas en tempoj, kiam al kaŝaj talentoj estas prezentata okazo elvolviĝi. Tio precipe okazas en tempoj revoluciaj, kiuj bezonas novajn fortojn por defendo de 1’ novaj pensoj. En tiuj tempoj, tamen, ne estas pli da talentoj al ordinare, sed tiam la bezono al talentoj estas pli granda. La okazo ne nur faras ŝtelantojn, ĝi faras ankaŭ grandajn homojn. Granda homo estas ordinara homo, kiu trovis favorajn cirkonstancojn por grandiĝi.
Do, la plej eble granda kvanto da civilizacio por ĉiuj — libera scienco, libera por ĉiuj. Certe, ni volas detrui vian civilizacion, ĉar ĝi devigas la sciencon vendi sin al la riĉuloj kaj al la potenculoj; ĉar ĝi bazas sur maljusteco; ĉar ĝi estas tut-tute malmorala; ĉar ĝi signifas prostitucio de la scienco, de 1’ tuta spirita vivo.
***
La defendantoj de 1’ nuna socio de malpuraĵoj kaj de malpureco, ĵetas al ni ankaŭ ĉi tiun riproĉon: ke ni volas neniigi la familion kaj enkonduki la komunan posedon de l' virinoj kaj la liberan amon.

Nu, la liberan amon, certe, ni volas ĝin: ni, vere, volas liberigi la amon el la katenoj, kiujn la nuna socio almetis al ĝi. Sed, se niaj kontraŭuloj parolas pri komuna posedo de l' virinoj, pri neniigo de l' familio, tiam ili devas rigardi en spegulo. Car ili ja kulpigas nin de siaj propraj pekoj. Anstataŭ celadi al iu komuna posedo de l' virinoj, ni volas forigi la nun-ekzistantan komunan posedon de l' virinoj. Anstataŭ neniigi la familion, —- kiu hodiaŭ estas humiligita kaj al la granda amaso estas neatingebla idealo — ni volas nobligi la familion, ebligi la familian feliĉon al ĉiuj.

Kie do estas hodiaŭ la „sankteco de T familio”? pri kio niaj malamikoj bruadas? Cu ĝi estas trovebla ĉe tiuj centmiloj da publikulinoj, kiuj vagadas tra la stratoj de T urboj, por lui sian korpon al ĉiu viro, kiu prezentas monon?

En ĉiuj landoj, en kiuj ekzistas klasdiferencoj; ĉie, kie estas abismo inter riĉuloj kaj malriĉuloj; ĉie, kie eksplua- tado de homoj per homoj estas regulo kaj kutimo, — estas la turmento de l' prostitucio. ŭi ja estas la ne- evitebla sekvo de 1’ nunaj statoj, la natura komplemento de l' burĝa edziĝo kaj necesa institucio de l' hodiaŭa socio. Nia socio ja metas centmilojn da junaj virinoj antaŭ ĉi tiu elekto: eniri en mizeron aŭ vendi sin; kaj tiom longe kiom daŭros tio, tiom longe ankaŭ daŭros prosti- tŭcio. La prostitucio nur tiam malaperos, se al ĉiu homo estos prezentata ebleco: vivi honeste. Kaj por tio estas necesa: revolucio de1’ nuna socia sistemo.

La plej besteca falulino meritas ankoraŭ nian kom- paton, nian simpation. Ŝia historio estas socia dramo, afekcia al ĉiu, kiu havas en la brusto homan koron, kaj kiu povas legi en la homa koro. Malbona edukado, mal- bonaj ekzemploj, mizero, senhejmeco — ĵen la radikoj. Kiu kuraĝas ĵeti ŝtonon sur la falulinon, sur la plen- dindan viktimon de nia hontinda socio? Prostitucio estas ja nenio ol komuna posedo de 1’ virinoj — en la piej kruda, plej malpura formo. Kaj oni kulpigas nin, ke ni volus la komunan posedon de 1’ virinoj! Se ni volus tion, tiam ni ne estus deklarintaj militon al la hodiaŭa socio.

Rigardu ni la hodiaŭan edziĝon. Cu la edziĝo ne estas m alaltigita al p ro s titu c io de k a p i t a 1 i s m o? Cu ĝi baziĝas sur vera amo, sur Iibera inklino? Cu ĝi pleje ne estas spekulo, afero de negocio, anstataŭ libera ligaĵo de 1’ koroj? Cu la virino ne plejfoje sin vendas al edzeco? Cu ŝi pleje ne estas aĉetata kiel komercaĵo? Cu en la altaj klasoj la edziĝoj pro amo ne rekte estas malpermesataj? Cu la reciproka posedaĵo ne akurate estas pesata?

Cu ne estas rigardate kiel malsaĝaĵo, edziĝi „sub sia stato”? Cu oni ne laŭdas la „lertecon” kaj „praktikecon” de malriĉaj gepatroj, kiuj instigas siajn filinojn, ke ili donu sin iumaniere al elvivinta, riĉa voluptemulo? Cu oni ne deklarus malsaĝa iun fabrikanton, kiu permesus al sia filino, esti la edzino de laboristo, se ili reciproke amus unu alian? Nu, ĉu ĉio ĉi ne estas prostitucio? Cu la virino hodiaŭ ne estas komercaĵo?

Jen ekzemplo: du kamparanoj sidas kune. La filo de la unu deziras la filinon de la alia por edzino. „Mia filo ricevos tiom da tero, tiom da bovoj, ĉevaloj, porkoj---kiom vi donos al via filino?” — „Mi ne povas doni pli ol tiom.” — „Tio estas tro malmulte; vi devas aldoni kel
kajn bovojn kaj ĉevalojn.” — „Mi ne povas.” — „Bone, tiukaze ni lasu la aferon.”

Jen sceno el la vivo, kaj eĉ ne Juvenal povus elpensi pli akran satiron. Ni estas fieraj pri nia civilizacio, ni pretendas stari multe pli alte ol la sovaĝuloj, kaj, tamen, ĉe ni oni same kiel la sovaĝuloj fi-komercadas knabinojn' por bovoj kaj porkoj!

Nia tuta socio baziĝas sur la humiligo de 1’ homo, kiun ĝi transformas en komercaĵon. Ke la virino devas vendi sian korpon, tio estas nur parto de la sistemo, kiu devigas la laboriston vendi sian laboron, t. e.: sin mem, korpon kaj spiriton. Estas, tamen, diferenco ĉi tie. La laboro en si mem estas neevitebla neceseco; nur la cirkonstancoj ĝin igas esti honto kaj malfeliĉo por la laboristo. Sed tio, kion faras la prostituciulino, estas la lasta malsank- tigo de 1’ homa naturo. La amo — donacas sin, ne povas sin vendi. Vendite, ĉu per edziĝo, ĉu sen edziĝo, ĝi estas prostitucio!

Ciu geedziĝo, starigita de Mammon, tutegale ĉu la pastro ĝin benis, estas prostitucio. Ciu ligo de viro kun virino, bazita sur amo, tutegale ĉu neniu pastro ĝin benis, estas vera edzeco.

Kaj ankaŭ laborosklavinon faris kapitalismo de la virino; ankaŭ ŝin ĝi enfermas en la laboristbagnoj — la fabrikejoj. Cu per tio kapitalismo ne detrŭis la familion de 1’ popolo? Kaj, tio ne estas ankoraŭ ĉio. Eĉ la infa- nojn trenas nesatigebla kapitalisme al sia homojn-man- ĝeganta altaro. Edzo, edzino, infanoj — ĉiuj estas salaj- rosklavoj. La hejmon kaj la familion kaj ĉion kapitalismo forrabas. Kaj tamen, en hipokrita indigno, la pia kapitalo Sin frapas’ sur la brusto, por ke la ĉielo ŝirmu socion de 1’ malbonaj socialistoj, kiuj volas nuligi la familion. O, vi hipokrituloj! La laboristo ne havas familion! Vi forrabis ĝin al li, kaj tial ke li deziras havi familion, por povi esti homo, tial li estas socialisto.

Precize pro la neniigo de 1’ familio, precize pro la humiligo de 1’ virino, la nuna socio perdis la rajton je ekzistado, kondamnis sin mem ĝi je morto.

La virino, kun sia pli delikata sento, konscias pii akre sian humiligon ol la viro. Pro tio la senlima entuziasmo de multaj virinoj por socialismo; pro tio la arda part- preno de virinoj al ĉiuj revolucioj. Dum la heroa batalo de 1’ komuno, junaj patrinoj, kun infanoj je la mamo, kon- traŭstaris la kuglojn, kaj kuraĝigis la virojn al persisto; junulinoj ekprenis la standardon, falantan el la mauoj de mortanta batalanto, kaj portis ĝin, mortnialestiiiie, kontraŭ la malamiko, ĝis ili falis, traboritaj de 1’ kugloj de la ordo-banditoj. Centoj da kaptitaj virinoj kaj knabinoj, kvankam morte vunditaj, ripetis senfine la krion: Vivu la komuno! kaj jetis el siaj rompiĝantaj okuloj ankoraŭ malestimon al la sovaĝaj triumfantoj.

„Fiindaj petrolinoj! Malpuraj prostituciuiinoj! Abome- naj elvomaĵoj!” blekas en ĥoro la reakcia burĝara gazetaro.

Fiindaj petrolinoj? Malestiminda ofendo, burĝara mensogo, elpensata de friponoj, kredita nur de malsaĝu- loj, refutita eĉ de honestaj kontraŭuloj!

Malpuraj prostituciulinoj? Sendube, inter tiuj heroinoj estis kelkaj kvankam treege malmultaj prostituciulinoj. Sed, ĉu estis la komuno, kiu ilin pelis en prostitucion? Ne sinjoroj burĝoj, tion faris via socio, estas via plej bona el la eblaj mondoj, kiu pelas la virinon en la honton. La komuno, male, ebligis al ili leviĝi el la koto, purigi sin de la malpuraĵo de via socio. Kaj vi miras, ke fajra entuziasmo por la Komuno, kaj sovaĝa demona malamo al la malnova socio — la socio de l’ prostitucio — pelis ilin en la batalon? Vi miras pri tio, ke ili — duone anĝeloj, duone furioj — provis kvitigi sian vivon de honto per morto por sankta afero?

Ah, la „eterna virineco” estas eksaltinta en tiuj profanitaj virinoj, kiel piedfrapata serpento, kaj ĝi metis, mortante, la dentojn en vian socion. Vi nomas vin kris- tanoj, sed ĉu vi forgesis, ke via Jesuo hontigis la hipo- kritulojn, kiuj volis ŝtonmortigi la adultan virinon? Kaj vi kuraĝas insulti ilin ĝis en la tombo, tiujn viktimojn de via socio, tiujn martirinojn por nova idealo, kiu montras al la sklavo la finon de lia Sklaveco, al la virino la finon de ŝia prostitucio!

Vi, geamikoj, komprenis, ke la virina problemo ne estas aparta problemo, sed parto de la ĝenerala socia problemo. La virino estas la necesa kompletigo de 1’ viro. Sen la virino la viro ne povas esti homo; sen la helpo de virino la viro ne povas efektivigi homan idealon. La virinoj, ili pleje sentas la mizeron de 1’ nuna socia, ili do ankaŭ pleje sentos la feliĉon de 1’ socia liberigo. Estas tial la devo de ĉiu virino, de ĉiu fraŭlino instigi la edzon, la fianĉon al partpreno en nia movado; kaj de ĉiu pa- trino, konigi al siaj infanoj la evangelion de libereco kaj de egaleco, por ke leviĝu nova generacio, kiu, en fiera konscio de sia homa indeco, ne toleros, ke ankoraŭ ekzistas sinjoroj kaj servistoj sur la tero.

***

Mi do pruvis, ke ĉiujn riproĉojn ni povas reĵeti al niaj malamikoj. Ne kontraŭ, sed por la posedo, ni batala- das; ne kontraŭ, sed por la familio; ne kontraŭ, sed por la civilizacio; ne kontraŭ, sed por la ordo; ne kontraŭ, sed por la harmonio.

La laborista movado estas civiliza movado, ne kreita de iu hazardo nek de ies kaprico, sed naskiĝiuta pro kaŭzoj naturaj. Mi pruvis, ke nur nescio kaj malsaĝo povas dubi pri la justeco de 1’ socialista movado; kaj ke ĉiu provo haltigi tiun movadon estas tiom sensenca, tiom senespera, kiel ia provo de bovo, kiu volus haltigi kuregantan lokomotivon. Same kiel la lokomotivo frakasante tondrus trans la sensencan malamikon, same tiel iros la laborista movado trans ĉiujn barojn, rekte al la celo.

Niajn malamikojn ni povas klasifiki en du partioj — en malamikoj pro nescio kaj en malamikoj pro malbona volo. Al la unuaj mi diras: ekkonu nian movadon; vi ĉesos ĝin timi, tuj se vi ĝin konos. La ruĝa fantomo, kiu timigas vin, estas, kiel ĉiuj fantomoj, produktaĵo de nescio; ĝi malaperos por la esploranta rigardo de 1’ intelekto.

Kaj vi, kiuj bataladas kontraŭ ni pro malbona volo; vi, kiuj scias, ke ni estas pravaj; vi, kiuj kontraŭstaras nin nur pro egoismo — pripensu, ke miopa egoismo estas via gvidanto. La nuna socio prezentas al vi gran- dajn profitojn; sed ne ekzistas kiu ajn potenco, kiu povas savi viajn privilegiojn. Via regno proksimiĝas al fino. Vi devas fali. Sed, vi povas mildigi vian falon: vi povos eviti katastrofojn. Batali kontraŭ ni, tio povas havi nur unu efikon; ĝi pliakrigos la naskodolorojn, kaj ĝi, eble, plirapidigos la naskiĝon.

Vi nur povas perdi, se per perfortaj malhelpaĵoj vi altrudas al la krizo perfortan karakteron. Eviti kata- strofojn, tio estos en la intereso de ĉiuj, de vi kaj de ni. Estas en la intereso de ĉiuj, ke estos konstruata ponto trans kiun ni povas iri de 1’ mondo malnova al la nova. Nur per serio da kompromisoj la socia movado povos pace solviĝi. Vi burĝaro, kiu disponas je armeo, je la kapitalo, je la gazetaro, je ĉiuj materiaj kaj ĉiuj spiritaj potenciloj —- estas en via povo meti la solvon de 1’ socia problemo sur la vojon de kompromisoj kaj reformoj. Necesas nur ke vi volas. Por voli, vi antaŭe devas kompreni, ke la nuna situacio baziĝas sur maljusteco, kaj estas netolerebla. Fial al niaj honestaj kontraŭuloj mi ripetas: Studadu la socian problemon! Kompreni la socian problemon estas ĝin solvi. Se ĝi estas malĝuste komprenata, tiam ĝi devas kaŭzi la plej teru- rajn politikajn kaj sociajn tertremojn.

La socia problemo estas la Sfinkso, kiu mortigas tiujn, kiuj ne scias solvi ĝian enigmon; sed kiu mortigas sin mem, tuj se la enigmo estos solvita. La enigmo de 1’ Sfinkso estis: la homo. La enigmo de 1’ socia problemo estas ankaŭ: la homo. Kaj la mondo ne trankviliĝos antaŭ ol tiu enigmo, la homo, estos solvita. ŭis tiu solvo la sfinkso de 1’ socia problemo daŭrigos montri al socio sian minacantan vizaĝon; ĝi daŭrigos ĵeti socion de unu teruro en alian, de unu sangverŝo en alia.

Du mondoj staras unu kontraŭ alia: la malnova kaj la nova, la mortanta mondo de 1’ nuna socio, kaj la ideala mondo de estonteco. Inter la du mondoj faŭkas larĝa, profunda abismo. La nuna socio blinde kuregas» al tiu abismo; sovaĝa teruro ekkaptis ĝin; ĝi similas aron da bubaloj, kiuj, por kuri for de brulanta herbejo, galopas antaŭen kun fermitaj okuloj, frenezaj pro teruro, ne atente la larĝan abismon, kiu malfermiĝas antaŭ ili. Transsalti ĝin — neeble; ankoraŭ kelkpaŝoj, kaj ili eĉ ne povos reiri; la plejantaŭaj jam malaperis — nur post pleniĝo de 1’ abismo per kadavroj la lastaj povos atingi la kontraŭan flankon.

Ĉu la abismo inter la mondoj nova kaj malnova pleniĝos per kadavroj? Ĉu oni ne konstruos ponton, trans kiun ni povos eniri en la novan mondon? Niaj kontraŭuloj povas tion fari, kaj se ili ĝin faros, tiam ili faros grandegan servon al tuta homaro.

Mi finos. Kion ni devas fari, tion ni vidas klare an- taŭ ni. Ni vidas la vojon, ni vidas nian devon. Oni penos allogi nin de tiu vojo, aŭ forpuŝi nin de ĝi. En Parizo, tamen, kaj multloke, socialismo pruvis, ke ĝi scias morti por sia principo. Nia afero estas la afero de homaro, de homeco. De niaj kontraŭuloj dependas, ĉu ni atingos nian celon pace aŭ per sanga luktado. Kia ajn estos la decido, ni ĝin akceptos, ne konante personan malamom. Ĉar ni batalas ankaŭ por niaj malamikoj; ankaŭ por ili estas nia liberiga laboro, ankaŭ ili bezonas liberigon.

Kaj al vi, geamikoj, mi konsilas jenon: Laboradu en viaj societoj, trankvile, ne interrompante ĝin. Ne lamiĝu via agado, dissemu niajn ideojn — kaj se iam falos sur vi senkuraĝo, malespero, tiam stariĝu laŭ la ekzemplo de 1’ nobla Jacoby, kiu neniam ŝanceliĝis, eĉ ne tiam, se ĉio cirkaŭ li ŝanceliĝis, kaj memoru ĉiam lian vorton: „La fondo de plej eta laborista societo estos por estonta his- toriisto pli grava, ol la batalo de Sadowa"

____________________________________________________
1) La decida batalo dum la prus-aŭstria milito, 1866.
2) La franc-germana milito, 1870/71.


Files

Comments