R.U.R. estas kolektiva dramo de Karel Čapek, verkita en 1920. Tiu ĉi verko naskis la neologismon 'robot' (Esperante: roboto) por artefarita laboristo. La vorton elpensis la frato de Karel Čapek, pentristo Josef Čapek el la vorto "robota", kiu en la slavaj lingvoj signifas laboron, en la ĉeĥa konkrete servutan, duonsklavan laboron.
Comments