La Malbeno de la Praktikismo - Rudolfo Rokero

Esperantigita de Jesuo González, el la grupo En Xarxa

Submitted by Reddebrek on September 8, 2017

ROCKER, Rudolf: La maldición del practicismo. Toulouse: Éditions CNT, 1976 Esperantigita de Jesuo González Jurado

La malbeno de la praktikismo Rodolfo Rokero

1. La praktikemuloj

La prozismo sukcesas Ankoraŭ estas aktualaĵo la eta kaj bela historio rakontita de Gorki: “Pri la praktika pego kaj la mensoga verda fringo”. Sed la poeto estus povinta titoli sian historion kaj eble pli trafe: “Pri la praktika pego kaj la malpraktika verda fringo” sen tio, ke tial li estus devinta ŝanĝi nek ununuran vorton el la novelo. Do la pego ja estis la praktika saĝulo kaj la eta bruna verda fringo, obstina utopiisto al kiu trairis la animon revoj de poeto kaj en kiu la trema aspiro iĝis kanto. Tial kantis la eta verda fringo apenaŭ sen konscii. Ĝi kantis ĉar ĝi ne povis fari aliaĵon, ĉar la kolo varmiĝis kaj la animo endis liberiĝi de sia superabundo. Ĝi prikantis la tagiĝon de nova vivo, malproksiman feliĉon, kiu nur povas esti atingita per la lukto. La aliaj birdoj en la arboreto iom post iom silentiĝis kaj aŭskultis la goĵigan kanton. Ĝis kiam ili malkovris, ke nur estis iu verda fringo kantinta tiel. Tiam ilin plenigis kvazaŭa elreviĝo. Jes, se estus aglo, sed verda fringo – kiel eblas tio! Sed la eta verda fringo streĉita de la plej arda aspiro, ne mutiĝis kaj el la sagna koro eliris ĉiufoje pli profundaj tonoj, angoro ĉiufoje pli pasia al tiu blua malproksimeco, kie la nova legenda tero staras sur la purpuraj marondoj. Kredi endas, kredi pri si mem, post kiam oni tiom dubis pri si, kredi ĝis la tempo plenumiĝos. Kvazaŭ malproksima antaŭsento malpeze metiĝas sur la koroj de la plumita svarmo, kaj el la kaŝitaj anguloj supreniras arda aspiro al malproksima feliĉo. Tiam post prudenta malfruiĝo aperas la pego, maljuna sinjoro, kiu “vivas per vermoj kaj amas la veron”. Ĝin ne interesas tiaj kantoj ĉar ĝi estas tute praktika ulo ĉiam baziĝanta sur konkretaj faktoj. Kaj ĝi pruvas al honorinda publiko per ĝuste tiuj faktoj, ke la verda fringo mensogadas, kiam ĝi prikantas malproksiman landon de la redempto. -“Restu ĉiam sur la tereno de la praktikaj faktoj, moŝtulo. La senpripensa iniciato ankoraŭ ne atingis taŭgan celon. Kiel reale estas la faktoj? Tie, kie finas la arbaro estas kampo, malantaŭ la kampo vilaĝeto” Tiam silentiĝis momente la pego por pliigi la streĉon de ĝiaj aŭskultantoj; poste per signifoplena rigardo al verda fringo, ĝi daŭrigas sian paroladon: “Ĉe tiu vilaĝeto loĝas Griŝka, la birdĉasisto. Tiu estas la unua stacio sur la vojo al revlandon. Malantaŭ tiu vilaĝeto tute probable alifoje ekas arbaro kaj malantaŭ kampo, vilaĝeto, ktp, ktp. Kaj kiel la tero estas ronda, laŭ sciate, se ni sekvos la admonon de la sinjoro verda fringo kaj ni evitos ĉiujn danĝerojn, minacantaj nin, fine returnos al loko, kie ni troviĝas nun. Kial do tiu bruo, sinjoroj? La ĉarma ebrieco malaperis. Ili koleriĝis pro esti tromplogita kaj krome “de iu, kiel tiu”. Poste ili ĵetis duopon el mordantaj vortoj al la kapon de la verda fringo kaj rapide malproksimiĝis. La pego venkis, tute venkis.

La enterigistoj de la revolucio

Ho, tiuj pegoj! Tiuj diskretaj, spritaj kalkululoj, kiuj ĉiam estas plensaĝecaj kaj mensogadas per la plej senhonta maniero, se ili senzorge diris iufoje la veron! Ĉiam ili suriras la samajn kaj malnovajn vojojn, kiujn surpaŝis por ili malnovaj generacioj kaj ili mokas la frenezulojn direktantajn sian ŝipeton tra malkonataj maroj cele trovi ĉe la alia flanko de la grizaj akvodezertoj, la verdan marbordon, ĉarmanta ilin dum la sonĝo. Kaj kiam la kuraĝuloj estas formanĝitaj de la tempesto aŭ ilia ŝipeto frakasiĝas je perfidaj rifoj kaj iliaj ruinoj estas ĵetitaj al la malnovan marbordon, tiam la pego konsideras alvenita ĝia favora horo por rezoni. Ĝi sciis, ke tio endis okazi sed tiu, kiu ne volas konsilon, ne povas esti helpita. Kiu aliras al danĝero, pereas en ĝi. Kion ili volis serĉi tie for, kiam oni ofte diris al ili, ke la akvo havis nemiun trabon? Tio okazas, kiam oni malestimas la konsilon de spertuloj kaj mokas ĉiujn praktikajn faktojn. Kiom da fojoj oni klopodis konvinki ilin pri la nerealigeblo de ilia projekto!, sed ili ne volis, ke malkvietiĝis ilia rondo kaj malatentis ĉiun bone pripensitan averton. Tamen, kiam kuraĝa argonaŭto iutage atingas alveni per la kilo de sia ŝipeto malproksiman marbordon kaj malfermi al la fratoj de la malnova mondo novan superregadon de la vivo, tio ne maltrankviligas la pegojn. Ili longe sciis, ke tie for devis ekzisti tero kaj ili ĉiam diris ĝin kaj se fine oni malkovris ĝin, estis ilia ekskluziva merito, kiun ili permesas neniun senkreditigi. Fari la vojaĝon ĝis tie –tion fine povis fari kiu ajn. Oni nur bezonis rekte marŝi ĝis frapiĝi kontraŭ la alia flanko. Kia argumentaĉo, bona dio! Kiu ajn ŝipas laŭ iu direkto –la plejgranda parto sen senco nek motivo. Kaj kiam la hazardo iufoje alĵetas lin al strangan marbordon, kial tiom da gestaĉoj? Ankaŭ blinda porko iufoje trovas glanon. Krome, per la eltrovo neniel estas farita tuto. Oni devas remezuri la novan teron laŭ la kreditigitaj modeloj, oni devas praktike meti palisojn, registri kaj organizi ĝin. Endas fari ĝin io utilebla. Ekzistas sufiĉa laboro por la praktikaj kaj spertaj homoj.

Kaj la pegoj malmulte malfruiĝas. Ili ekzamenas ĉiujn aferojn per gesto de graveco, faras multajn saĝajn rimarkojn kaj tiom ordigas ĉion per ruza zorgemo, ke eĉ en la mallumo oni povas trovi ĉion. Estas ilia merito se la nova mondo multege similas al malnova, kiel ovo al alia. Kaj kiam la tuta vivo denove estas premita laŭ determinaj formoj kaj strikte ordigita tial, ke la nova tero tute odoras praktikajn formojn, goĵiĝas la pegoj kaj fieras pro siaj sukcesoj. Sed en la koro de la individuo nove ardas la malnova aspiro kaj tio incitas lin preteriri –al la malhelajn abismojn de novaj aŭroroj. Ho tiuj pegoj! Ili troviĝas ĉie, kie aspiro agonias, kie estas stampitaj la idealoj per eta monero kaj la arda impulso estas sufokita en la marĉo de la kutimeco. Kaj tamen ilia fama “praktikismo” estas nur mensogo kaj ilia “sperto” aborto de la spirito. Ili ĉiam ripetis la malnovan saĝecon de fonografoj, ĉiam denove gurdis la samajn mortintajn formulojn kaj escepte ĉi tiujn ili nenion lernis el la historio kaj nenion forgesis. Ili ĉiam asertas per malmodesta vanteco, ke ili staras sur la taŭga vojo kaj tamen ĉiam moviĝas, kiel blinduloj sur rondo. Ili neniam malfermis al la popolo novajn vojojn pri la konado; male, ilia infaneca limiĝo rompis la flugilon al ĉiu nova aspiro, ĉiam malkuraĝe falis sur la luktantoj kaj impulsantoj en kies koroj ardis la fajro de la entuziasmo kaj ili baris ĉiun eliron per “praktikaj principoj”. Ĉiam, kiam naskiĝis nova ideo en la popolo, la pegoj tuj citis la funebran ĉaron kaj akordigis ĉiujn preparaĵojn por la entombigo. Ilia prudenta praktikismo kaj ilia nomita spertado neniel stimulis ajnajn idealajn aspirojn devenantaj el popolo, kvankam ili pretendis servi ĝin; sed ili senigis ĝin de la vivanta spirito de la impeta impulso kaj de tiu nevenkebla fido en la venko de kaŭzo, kiu estas la ununura, kiu povas konkerigi la mondon al ideo. Neniam ili atingis estigi en la popoloj tiun spiriton, kiu maturigas faktojn kaj devigas la homojn rompi malantaŭ ili la pontojn unuiĝantajn al ili kun ilia estinteco. Ĉiam ili estis pretaj firuze negocii la idealojn kontraŭ lentotelero kaj nenia respekto malhelpis al ili malfidi kontraŭ tridek monoj la teron de la redempto. Ilia praktikismo ĝis nun konsistis el la malpliigo de la ideoj, la premsufoko de la grandaj aspiroj en la kerno de la amasoj, kiuj ĉiam estis portintaj ĉiun veran progreson en la homarhistorio. Ili ĉiam konfuzis la enhavon kun la formo kaj oferis la kvaliton kontraŭ la kvanto. Por atingi nedaŭrajn “sukcesojn” ili makulis ĉiujn idealajn penson kaj senton per la salivumo de sia mizerkora ofendo; ili ankaŭ ne rimarkis, ke iliaj supozaj sukcesoj estis konkeritaj koste de ideoj kaj la amasoj estis apartigitaj pli kaj pli de sia unua celo. Ilia “praktikismo” cedigis ilian spiriton kaj maljunigis ilian animon. Ili kredis konstrui, tamen ili nur hisis sian flagon sur mizeraj ruinoj. Ili ĉiam alkroĉiĝis al la eksteraĵoj, kvankam ili tial lasis perei la spiriton de kaŭzo. Tiel ili iom post iom fariĝis la plej firma bastiono de malnovaj anakronismaj sistemoj kontraŭ kiuj ili ŝajnis lukti. Vere la fama praktikismo, kiu ĉiam estis kaj estas preta interkonsenti devontigojn kun la subtenantoj de la malnova mondo kaj ties institucioj putrintaj pro la putradvermoj, ĉiam estis la fatalo de ĉiuj grandaj kaj veraj popolaj movadoj, kiuj skribis sur siaj flagoj la socian amasliberiĝon.

Tiaj movadoj neniam estis ruinigitaj de la persekutoj starigitaj de la despotisma arbitreco. Male, la persekutoj plu disvolvigis la kuraĝon de la individuoj kaj plifortikigis iliajn fortojn dum malmola lukto kontraŭ la perforto. Ĉiuj vere grandaj movadoj, kiuj fontis el la popolo kaj estis inspiritaj de revolucia entuziasmo, trapasis la murojn de la malliberejoj kaj pendumilojn kaj eŝafodojn por elteni ilian provon. Ne, la tiraneco sola ankoraŭ povis ne elradikigi efektivan amasmovadon kaj ties martiroj, finpretigitaj de manoj de la ekzekutisto ĉiam montriĝis de eksterordinara naturo. Oni povis mortigi ilin tamen iliaj voĉoj eliris el la tombejoj kaj fosejoj kaj instigis la fajron de la ribelo en la popolo. Se tiuj movadoj tamen pereis kaj ilia impulseco subite fiaskis estis pro tio, ke eliris malamiko el iliaj propraj vicoj. Estis la martelado de la pegoj, la sukceso de la praktikismo tiu, kiu konsumis iliajn radikojn kaj enmetis al ili la ĝermon de la dekadenco kaj la morto. Tiu praktikismo, kiu neniam estis reale praktika, baldaŭ ŝtopis la fontojn de ilia origina potenco kaj, kiel Delila iĝis la fatalo por Ŝimŝon, kiam ŝi fortranĉis liajn harojn, tiel mortigis la praktikismo de la pegoj tiujn ecojn kaj sentojn de la amasoj, kiuj estis ĝis tiam la neelĉerpebla fonto de ilia forto. Estis la praktikismo de la ekstera sukceso tiu, kiu ĉiam drinkigis ĉiajn eblemulojn kaj malproksimigis ĉiufoje pli kaj pli la originajn celojn de movado. Kiam oni klopodis penetri en la instituciojn de ekzistanta socia sistemo kaj plenumi ene de ili “praktikan laboron”, estis tranĉita la esenca nervo de la movado kaj oni kondamnis ĝin al malrapida malvigliĝo kaj senglora morto. La absurda ideo pri tio, ke oni unue devas konkeri la instituciojn de superregado de socio fondita sur la sklaveco kaj la sovaĝa perforto por atingi la finan celon, ĉiam infektis la puran spiriton de ĉiu movado kaj atakis ĝiajn radikojn. Ĉiu nova socia kulturo disvolvas siajn unuajn ĝermojn en la kerno de la malnova socio, kiel disvolviĝas la infano en la korpo de sia patrino; kiel la freŝa planto devas enprofundigi siajn maldikajn radikojn en la teron antaŭ ol ĝi povas rompi la malluman envolvaĵon kaj bani sian verdon en la sunlumo. La infano kaj la planto ekzistas antaŭ naskiĝi kaj disvolvas laŭ sia maniero la antaŭajn kondiĉojn de sia posta vivo. La sociaj movadoj estas la kerno el kie fontas novajn kulturojn kaj ili nur venkos en siaj aspiroj se ili kapablas krei per propra forto specialajn manierojn de ekzisto kaj se scias eviti ĉian fandiĝon kun la konsumiĝantaj organoj de socio komdamnita al la morto. Do ĉiu organo nur plenumas la komision, kiu al ĝi donis vivon; ĝi ne povas laŭkaprice ŝanĝi siajn esenciajn funkciojn kaj servi por aliaj celoj.

2. La kristanismo 2. La kristanismo

La kristanismo, socia tendenco.

Faru ekrigardon al la granda amasmovado, kiu stariĝis antaŭ du mil jaroj ĉe la Mezoriento, Eŭropo kaj Nordafriko. Ĝi minacis la fundamentojn de la romia imperiismo, kiu etendiĝis tra la tuta konata tero kaj suĉis, kiel grandega vampiro, la sangon el la venoj de la tuta mondo. Romio katenis naciojn kaj gentojn; al ĝiaj muroj aliris ĉiuj riĉaĵoj el la tero; ĝia volo estis la supera leĝo. La subpremitaj gentoj faris nekalkuleblajn klopodojn por rompi siajn katenojn, kuris al la morto kontraŭ tiu fera volo, kiu ŝajnis nesuperebla, kiel la cezarpovo. Tiam estiĝis tiu stranga movado, kiu certe montris nenian programan unuiĝon, sed ĉie estis kondukita de la samaj celoj: kontraŭstari Romion kaj subfosi ĝian povon. Etaj komunumoj, novaj frataroj, strangaj sektoj kaj revoluciaj movadoj ĉie disvolviĝis kaj divastiĝis per neatendita rapideco inter la mizeruloj kaj subpremitoj de la romia imperio. Ili luktis kontraŭ la romiaj juro kaj povo, atakis la bastionojn de la sklaveco, predikis la virinliberigon kaj skribis sur siaj flagoj la ĉiuhoman egalecon. Kiel dinamito agis la nova movado en la fundamentoj de la romia cezarismo. Ekis la granda aliiĝo de ĉiuj valoroj. La malnovaj dioj perdis sian influon kaj neniu pastra povo poste kapablis reakiri sian malaperitan ĉiopovon. La fido pri la neŝanĝeblo de tio ekzistanta naskiĝis el homa animo kaj esperoj neniam havitaj malfermigis al si vojon el la profundaĵoj. Ĉu tiam gravis la blinda rabio el la imperiestroj? Ĉu gravis, ke oni ĵetis tiujn “kristanojn”, kiel oni malestime nomis ilin, al la bestoj el la dezerto kaj la arbaro; ke furioza frenezulo uzis ilin, kiel vivantajn torĉojn por lumigi Romon? La sango el la martiroj faris miraklojn, disradiis novan spiriton tra la mondo kaj donis fajron de la tombejoj kaj la kruco al la ribelaj fajreroj en la koro de la humiluloj kaj malfortuloj. La kruco iĝis simbolo kaj ĝia vidado impulsis pli kaj pli homajn amasojn al movado, kiu fine disfalis ĉiujn digojn kaj superverŝis la malnovan mondon. En la subteraj kavernoj kaj galerioj de la katakomboj de Romo kunvenis la nova komunumo, la nova alianco de la ekzilitoj kaj forpelitoj. Iu membro unuiĝis al alia, sub sango kaj larmoj estis kunfandiĝinta nova komunumo, kies portantoj estis ekscititaj de pura superhoma entuziasmo. De tie elmigris miloj da homoj al ĉiuj landoj por divastigi la novan doktrinon kaj anonci al la ĉi-teraj sklavoj, ke alproksimiĝis la tempo de la redempto. Ĉu utilis la torturiloj de sovaĝaj ekzekutistoj kaj la furioza kolero de la Cezaroj? Kreiĝis fido, kiu povis transloki montojn kaj allogis amasojn en kiuj ardis per klara flamo la malluma deziro. La fiera Romio, kiu dum tempo estis nutrita per la lakto de lupino, ĝis tiam eltenis ĉiujn ŝtormojn. La sango de la lupino, cirkulinta en ĝiaj venoj, faris ĝin nevenkebla. Reĝlandoj kaj urboj falis sub la sovaĝaj batoj de la imperiaj ungegoj, kiuj sange kaj ŝire penetris en la homarkorpon. Romio tute venkis la arabojn kaj Kartago neniam plu ekzistis; la reĝlando de Kleopatra ĉesis ekzisti. Jerusalemo ruine disfalis. La venkintaj agloj de la romiaj legioj trairis landojn kaj marojn kaj speguliĝis sur la akvoj de malproksimaj riveroj. Nenio povis alfronti tiun povon. Tiam, estiĝis el kerno de la popoloj movado, kiu disponis neniun legion, havis nenian povon en la ŝtato, nur havis tiun nesubmeteblan fidon pri la venko kaj justeco de sia kaŭzo. Kaj tiu fido kapabligis siajn membrojn por apartigi ĉiun timon de iliaj koroj kaj elteni la plej terurigajn. Neniu povo sur la tero atingis bridi la fatalan invadon de la romiaj amasoj alkutimiĝintaj al sukceso. Tamen per ĝia sindonemo rompiĝis la armiloj de la perforto, malfortiĝis la despota perforto de la Cezaroj. Kaj la brilo de Romio paliĝis, la putrado, kiu mordetis la radikojn de ĝia grandeco ĉiufoje manisfestiĝis pli klare. La propagando de la ribeluloj elŝiris al ĝi el la vizaĝo la majestan maskon kaj montris ĝin je ĝia duondekadenco. Estiĝis potenco pli forta ol la glavpovo kaj la arbitreco de la tiranoj, potenco enradikiĝinta en la spirito kaj aginta per spiritfaroj. Kontraŭ tiu povo devis frakasiĝi la malnova mondo, kiel ŝipo sen stirilo kontraŭ la akraj rifoj.

La premsufoko de la kristanismo.

Tiam ekis la martelado de la pegoj en la movado mem kaj tion, kion ne povis atingi la plej teruraj persekutoj, ebligis la metodoj de la praktikemuloj kaj insidemuloj. La timemuloj kaj senkuraĝuloj, la akompanantoj aliĝantaj al ĉiu granda amasmovado, ekgrupiĝis sub la standardo de la pegoj. Oni parolis pri praktika agado kaj avertis kontraŭ senpripensaj iniciatoj. “Ĉiam per kvieteco, moŝtuloj!”, diris la pegoj. “La bonaj aferoj postulas tempon”. Kaj ili ekkalkulis kaj ekfaris ĵonglajn ludojn per la “konkretaj faktoj”, kiuj ebriigis la kapon de la aŭskultantoj. Kelkaj homoj iĝis pli malebriaj kaj aliaj jam ekhontiĝis pro sia ebrieco. La fortaj radikoj de la entuziasmo iom post iom ekvelkis; la arda impeto, kiu potence ardis al ĉielo de nekonataj profundaĵoj, malrapide estingiĝis kaj estis anstataŭitaj de praktikaj konsideroj. Sed ju pli elradikiĝis la granda fido de la amasoj, des pli maltime kritikis la pegoj tiujn nepraktikajn revulojn, kiuj volis starigi sur la ruinoj de la malnova mondo regnon de libereco kaj egaleco. “Utopio! Utopio!” kridis la pegoj. “Klopodendas penetri en la institucioj de la nuntempa socio kaj provi iom post iom allogi iliajn defendantojn. Necesas la praktika laboro. Oni devas konservi la antaŭjuĝojn de la oponantoj kaj observi iliajn ideojn. Nur tiel eblas allogi ilin al nia kaŭzo”. Kaj tiam oftiĝis, ke la kristanismo ekzistis ne nur por la malriĉuloj kaj mizeruloj; ankaŭ la ceteruloj rajtis ĝui ĝiajn benojn. Kaj ju pli praktika iĝis la movado, des pli eĥon trovis en la vicoj el la privilegiuloj. Ĝis kiam, fine, kronita mortiganto deklaris la kristanismon ŝtatreligio kun la laŭdo de la pegoj. Ho, la pegoj mensogis, kiam ili asertis, ke ilia spertita metodo sukcesis. La doktrino, kies simbolo estis la kruco, la doktrino de la mizeruloj, persekutitoj kaj ekzilitoj iĝis ŝtatreligio kaj la emperiestro mem aliĝis al ĝi. Kia venko! Kaj, tamen, mensogis la pegoj, senhonte kaj premsufokante la novan doktrinon. Do ili mortigis la spiriton, sufokis per mortaj manieroj la vivantan fidon, kiu reproduktis la esperojn de la plej malriĉuloj kaj tio, kion la Cezaro moke rekonis kiel novan religion, estis malplena envolvaĵo, amaseto de cindroj, kie jam ardis eĉ ne sola fajrero. Tiam maturiĝis la kristana doktrino ĝuste por la Eklezio. La praktikismo de la pegoj morteme venkis la malnovajn idealojn. Nova cezarismo, kiu elprenis la manieron de superregado el la orienta despotismo, leviĝis sur la “trono de Petro”. La evoluo finiĝis. El la doktrino de origine revolucia movado, oni faris instrumenton por la superregado kaj sklaveco de la amasoj.

La reformacio, revolucia tendenco

Kaj denove ripetiĝis la samaj fenomenoj en tiu movado, kiu trairis la tutan Eŭropon kaj finis ekstere per la venko de la nomita Reformacio, kiu ja estis io pli ol ribelo kontraŭ la elkreskaĵoj de la roma Eklezio, kiel ofte volis kredigi nin kontentiĝemaj historiistoj. Tiuokaze ankaŭ oni ne povas paroli pri unuiĝa movado sed tuta ondo el movadoj, kiuj eliris el la amasoj kaj aperis en la plej diversaj landoj, havinte nur komunan aferon: ke ili ribelis kontraŭ la aŭtoritato de la Eklezio kaj estis persekutitaj de ĉi tiu per la plej kruela maniero. Kiel la antaŭeklezia kristanismo kunfandis la malriĉulojn kaj subpremitojn en la lukto kontraŭ la cezarismo de la romia imperio, tiel tiu nova movado kunfandis la sklavitajn kaj afliktitajn amasojn en la lukto kontraŭ la cezarismo de la roma Eklezio. Kaj kiel la unua, ankaŭ tiu movado havis tute internacian karakteron kaj ne estis limigita de iuj landlimoj. Oni ne devas interpreti tiun movadon simple, kiel lukton inter diversaj teologiaj tendencoj, kio nur estis iu el ĝiaj neeviteblaj fenomenoj. Ne, kio ĉi tie ardis en la kerno de la amasoj kaj movigis ĉi tiujn estis io malsama. Tio estis la deziro de regno proksima al la redempto: la ribelo kontraŭ la tempa kaj eklezia povo, estis la volo, kiu iĝis ĉi tie konvinko kaj malakceptis ĉiun aŭtoritaton, klopodanta limigi la liberan penson, baziĝante sur supozataj privilegioj. Tiu movado ekzistis longe antaŭ ol estis bruligitaj Hus1 kaj Jerónimo2, antaŭ ol la aŭgustenana monaĥo de Wittenberg3 najlis siajn tezojn sur la pordo de la katedralo, faro al kiu poste oni atribuis gravecon neniam havinta kaj kies malmulta enhavo estis multe superita de la luktantoj de tiu periodo. Ĝi naskiĝis el la sama spirito, kiu iufoje inspiris la kristanajn komunumojn kaj vekis al nova vivo la gnostikanojn4 kaj manikeistojn5 de la unuaj jarcentoj, kiu ardigis per ĉiokonsumaj flamoj la ribelon de la armenoj dum la oka jarcento kaj agis poste per nekalkuleblaj herezaj sektoj kaj revoluciaj movadoj. Estis la spirito, kiu naskis la kredon je la miljara reĝlando de Kristo, la kredon je la miljara reĝlando de la paco, la libereco kaj la komuna posedo predikitaj de Joacchino de Fiore6 kaj Amalrico de Bena7, kiu movis la langojn de la Fratoj de la libera spirito8 kaj cirkulis, kiel sekreta fluaĵo tra ĉiuj herezaj kaj revoluciaj movadoj de la Mezepoko. Tio estis la spirito, kiu revivis en la diamatoj9 ĉe Bulgario kaj Bosnio, kiu animis la katarojn10 ĉe Italio, Francio kaj Hispanio kaj impulsis ilin al la lukto kontraŭ la miljara maljusteco. Tio estis la spirito, kiu havis mil nomojn kaj tamen estis la sama afero, kies portantoj estis nomitaj ĉe Francio valdenanoj11 kaj albigensoj12, ĉe Italio humiliatoj13 kaj fratoj de la apostoloj, ĉe Flandrio beginoj14 kaj begardoj, ĉe Nederlando kaj Sviso anabaptistoj15, ĉe Anglio flustrantoj16; kiu vivis ĉe Germanio en la “fratoj de la komuna vivo”17 kaj en cent aliaj sektoj, kiu donis al la taboritoj18 ĉe Bohemio superhomajn fortojn dum iliaj longaj kaj sagnaj luktoj kontraŭ la imperiestro kaj la eklezio kaj faris al la moravaj Fratoj kaj partianoj de P. Chelcicky19 malakcepti la Ŝtaton, kiel verkon el Satano. Tio estis la spirito, kiu inspiris al la ekscitiĝemuloj de Zwickau20 ilian esencan spiron, kiu kreis en la “Bundschuh”21 kaj la Armen Konrad22 la sekretajn fratarojn el la kamparanoj de Sudgermanio, kiu penetris per sakra fajro en la gravulegon de Tomaso Muncero23.

Kaj kiel iam la romiaj Cezaroj amase mortigis la kristanojn, tiel la princoj kaj papoj premsufokis po miloj la portantojn de la novaj doktrinoj. La inkvizitoroj trairis la herezan landon kaj la fajroj ne volis plu estingiĝi. Kompletaj krucmilitiroj estis organizitaj kontraŭ la diamatoj kaj albigensoj. Miloj estis mortigitaj, entutaj urboj bruligitaj, sed por kion utilis ĉio tio? La postvivantoj trairintaj la landojn, kiel fuĝintoj ĉie ligis bonajn rilatojn kaj trovis en la amasoj, kiuj devis ĉiutage cedi al jugo, bonan grundon por iliaj ideoj.

Estis, kvazaŭ la tuta tero ŝvitis ribelaj ideoj tra ĉiuj siaj poroj. La sango de la martiroj, kiuj sentime iris la morton, estis kiel sagna semo kaj anstataŭigis en la popolo moderigitajn fajrerojn de ribelo per ardaj flamoj. Centfoje venkita, la movado ĉiam releviĝis per nesubmetebla energio el ĉiuj sangobanoj ricevitaj de ĝi. La spirito penetris en la amasoj –nenion tiam povis nek la rado de la ekzekutisto nek la fajro de la inkvizitoroj.
Estis signoj kaj mirakloj kaj oni kredis per arda aspiro je la veno de la miljara reĝlando. La respekto antaŭ la potenculoj de la tero malaperis kaj nerespekteme sonis la luktokanto de la grupoj de John Ball24 tra la vilaĝetoj de Anglio: “Kiam Adamo plugis kaj Evo teksis, kie estis la nobelulo?” La movado iom post iom kreskis ĝis iĝi lavango, kiu minacis la malnovan mondon per detrua falo. Princoj kaj nobeluloj ĉie vidiĝis ĉirkaŭitaj de malamikaroj kaj la eklezio perdis iun pozicion post alia.

La fino de la reformacio Sed la fatalo alproksimiĝis. La pegoj aperis sur la supraĵo kaj admonis per gestoj de graveco la praktikan agadon. Lutero, Melanktono25, Kalvino26, ktp al kiuj numtempe oni nomas grandajn reformulojn, konkuris kontraŭ la ekscitiĝemuloj, kiuj revis pri miljara reĝlando kaj vekis per siaj paroladoj la entuziasmon en la popolkoro. Oni klopodis kvietigi la entuziasmon per ŝpruĉoj de malvarma akvo kaj direkti la sencon de la movado al fama kalkulo, kiu devis agi en ĝi, kiel la ĝermo de la morto. Lutero, kiu iam tondris kontraŭ la baronoj kaj nomis la princojn “la plej grandaj frenezuloj kaj la infanoj plej malbonaj sur la tero”, subite malkovris sian praktikan koron, do la pego vekiĝis en li kaj turniĝis per kolera malameco kontraŭ ĉiuj siaj antaŭaj kunmarŝintoj. Kiel ĉiuj pegoj momente li klopodis kunaliĝi al ambaŭ partoj sed kiam la provo devis fariĝi per la ekzemplo, li singardeme aliĝis al la partio el la mastroj kaj humiliĝis, kiel lakeo de la princoj. “Ĉu ŝanĝoj? Certe” –diris la pegoj– “sed ĉio per modereco kaj celo”. Lukti en Romo kontraŭ la babiloniaj ĉiesulinoj estas divolo, sed ribeliĝi kontraŭ la povo de la princoj kaj baronoj estas peka iniciato kaj kreas neniun partianon por la bona kaŭzo. Kaj ili atingis por la “bona kaŭzo” partianojn inter la princoj, la baronoj kaj la riĉaj civitanoj por kiuj la protestantismo estis ĉapitro tiel taŭga, kiel alitempe la kristanismo por Konstantino “la Granda”27. Tiel ili enplantis en la potenca movado la spiriton de la malkonkordo kaj la interna diseriĝo kaj subfosis ĝiajn fundamentojn pro la saĝa iniciato de la “praktikemuloj”. Muncero bone sciis tion, kion li faris, kiam li ĵetis al la kapon de la “Fripona Doktoro de Wittenberg”, kiel li nomis Luteron, vortojn de furioza krudeco. Sed kiam inter la kamparanoj, kiuj vivis en malmola servuto kaj krome devis toleri, ke iliaj torturantoj kovris per salo iliajn vundojn, la ribelo iĝis ĉiokonsuma flamo kaj ili pretiĝis ataki la kastelojn de siaj mastroj, la pegoj furiozis, ĉar estis ne aprobitaj iliaj praktikaj metodoj, kaj estimulis la princojn mortigi la kamparanojn, “kiel rabiajn hundojn”. Cent tridek mil kamparanoj mortis dum tiu popolribelo; kaj kiam la ribeluloj estis venkintaj, la pegoj faĉile faris sian ludon. Kiel alitempe iliaj prauloj aliigis la kristanismon, kiu estis la kaŭzo de la popolo, en kaŭzo de la Cezaroj, tiel la Reformacio iĝis afero de la princoj kaj la regantaj kastoj. La Reformacio venkis, sed la spirito, kiu iam vigligis la amasojn, estis premsufokita, sufokita per sango. La pegoj kaj la insidemuloj mortigis ĝin, kiel Kaino sian fraton Habelon. Tiam oni konsideris veninta la momento por levi la novan Eklezion, kiu ne estis malpli fanatika ol la Eklezio de Romo. La spirito mortis kaj kio restis de ĝi ne povis nomiĝi alimaniere ol la malo de la spirito.

3. La socialismo

Modernaj tempojla socialismo

Numtempe repetiĝas la samaj fenomenoj en la granda movado de la socialismo. Kiam la Unua Internacio alvenigis sian alarmon al la ĉiulandaj malriĉuloj kaj senherediguloj, ĝia varbado trovis profundan kaj goĵan eĥon en la ĉi-teraj laboremuloj, kiuj devis cedi siajn ŝultrojn al jugo de la sklava laboro kaj kiujn ilia urĝega zorgo pri la ĉiutaga pano neniam lasis libere. Ili konstruis palacojn sed endis loĝi kun sia gefilaro en mallumaj truoj, plenigitaj de malsanoj kaj pasigi senĝojan ekzistadon. Ili boris putojn en la internaĵojn de la tero kaj ĉiuhore riskis siajn vivojn por malkovri kaŝitajn trezurojn kaj eltiri ilin al la taglumo kaj apenaŭ sufiĉe havis por kvietigi sian urĝan malsaton, ĉiam kaŝobservanta antaŭ iliaj pordoj. Ili teksis tre belajn ŝtofojn kaj muarajn silkojn sed estis devigitaj kovri siajn nudajn korpojn per mizeraj ĉifonoj. Elpelitaj de la ĝojoj kaj progresoj de la moderna vivo, ili devis malĝoji sian ekzistadon en malbonodoraj fabrikoj, plenigitaj de la senkonsola kadenco de la maŝinoj, neniam sekuraj ĝis kiam la morto ordonis la ripozon al iliaj lacegaj korperoj. Estis nenia eliro, nenia fuĝo ĉar la destino ekzilis ilin al mondo en kies feraj pordoj estis skribitaj la vortoj de la granda florencano: “Rezignu ĉiun esperon tiuj, kiuj eniras” Tiam sonis la krio de la Internacio vekante esperojn kaj promesojn tra la landoj kaj admonis la laboristojn de la kampoj kaj fabrikoj kunveni en granda federacio, kiu rompus iliajn katenojn kaj alportus ilin al plej bona estonto. La individuo devis enradikiĝi en la federacio por rompi la ligojn de la dependenco kaj liberigi la laboron. Endis konkeri novan mondon, kie la superregado kaj la ekspluatado ne havus plu spacon kaj la utilan laboron kaj la posedon de ĉiuj varoj kundividus ĉiuj homoj. La ŝvito kaj la sango de la ekzilitoj ne plu devus supernutri senutilajn parazitojn kaj la nekalkuleblaj varoj ĉiutage kreitaj de la laboremaj manoj devus utili al la necesoj de ĉiuj. La tero reestus hejmo por la homoj. La granda aspiro denove cirkulis tra la mondo, denove penetris la homojn la spirito, denove revigliĝis la espero pri erao de redempto.

Sed la redempto ne devis alveni al la subpremitoj de supre, nek pere de la superregantoj. Ĝi devis esti la verko plej persona kaj, sciante tion, skribis la Internacio sur sia ruĝa flago tiujn malhumilajn vortojn: la emancipado de la laboristoj devas esti verko de la laboristoj mem. Nenio pri paneroj falitaj el la tablo de la riĉuloj, nenio pri plorpetoj al la falsa kompato de la posedantoj, nenio pri almozo! La rajto estis, kion oni postulis. La laboremulo ne plu devas plenumi en la socio la rolon de la kompatinda Lazaro. La idealo de sociala justeco revigliĝis en la amasoj kaj trairis iliajn korojn per sakra entuziasmo. Nova erao alproksimiĝis kaj la proprietuloj mem devis konstrui la pontojn al la tero de la estontenco. En la urboj kaj vilaĝetoj unuiĝis la malriĉuloj per aliancoj kaj la federacio etendis siajn retojn super regionoj kaj landoj, super ĉiuj landlimoj. Estiĝis nova komunumo, kiu ĉiulande trovis fruktodonan grundon kaj disĵetis la semon el kiu burĝonus la estonteco. Miloj da novaj kreantaj ideoj, kiuj estis esprimiĝontaj dum la konstruo de la nova socio cirkulis tra la cerboj de la laboremaj amasoj. La malĝoja premo, kiu tiom da tempo pezis sur la animoj estis mildigita, ĉio, kio profunde ĝermis kaj bolis, ricevis esprimaĵon kaj formon kaj metode kuniĝis. Ekis nova renversiĝo de ĉiuj valoroj, la socialismo estis la idealo de la ĉi-teraj rifuzitoj kaj je la krepuska malproksimeco ardis la aŭroro de nova tago. La respekto antaŭ la povoj de la estinteco kaj ties defendantoj ruiniĝis. La neŝancelebla fido pri la proksima liberiĝo redonis al ĉiuj la sekurecon kaj la konfidon en ili mem. La valoro de la interna konvinkiteco denove okupis sian lokon kaj kuraĝe eltenis ĉiujn altrudajn rimedojn de la regantoj. Ĉu gravis, ke la posedantoj rigardis per evidenta malfido kaj kreskanta timo la divastiĝon de la nova asocio, ke la regantaro naskis leĝojn de rajtolimigo kaj enterigis la partianojn de la Internacio en la malliberejoj? La spiriton, kiu ĉi tie fontis el tio profunda kaj estis nutrita de esencaj fontoj, ili neniam povis superregi kaj ĝi pruviĝis pli forta ol la sovaĝa perforto de la superregantoj. La nova evangelio fontinta por la malriĉuloj divastiĝis kiel la vento kaj la senigitoj de la frukto el sia laboro suspektis la potencon kuŝantajn sur iliaj laboremaj manoj, potenco pri kiu, ĝis tiam, ili ne konsciis. Do estis ilia laboro, kiu ĉiutage junigis la socion kaj subtenis ĝin viva. Ili havis la levilon de ĉiu okazaĵo sur siaj fortaj manoj kaj tio, kio iĝis intima sensaĵo de la poeto, kiam li personigis la laboristaron en tiu tondranta ciklopo alportinta al la valo la ŝipon en kiu ŝipis la reĝo, malrapide maturiĝis en la amascerboj.

La praktika socialismo

Sed tiam oni ekaŭdis la marteladon de la pegoj, kiu falis en la koroj de la senheredigitoj, kiel la nigelo sur la freŝa prisemita kampo. Oni volis esti “praktikemuloj”, konkeri la ŝtaton, penetri en la instituciojn de la burĝa socio, partopreni la leĝofaro kaj oni avertis kontraŭ la ripetoj. Per saĝa gesto kaj pretendema konduto fortikigis la “praktikemuloj” per la “konkretaj faktoj” la konvenecon de siaj spertitaj metodoj. Ili ŝajnigis posedi ununuran socialismon, kiun ili nomis “scienca” por pligravigi siajn konceptojn. Tio ĉiam allogas kaj krome aspektas bonege. Diru al “stultulo de la vilaĝo”, ke du plus du estas kvin kaj li ridis pri vi; sed pruvu ĝin “science” kaj li tute kredis vin. Kompreneble, la metodo de la pegoj estis la ununura, kiu povis alporti la socialismon, la tuta cetero estis nematuraj fantazioj kaj nepraktika utopiismo. Sufiĉas, asertis la pegoj, ke kuraĝa samideano plenumu sian devon, kiel elektanto kaj formetu la realigon de la socialismo al sia sperta reprezentanto, kiu plej bone konas la kondiĉojn kaj staras je plej taŭga pozicio, danke al siaj riĉaj spertoj, por ĝuste trovi tion ĝustan. Ĝenerale estas plena absurdaĵo paroli pri socia revolucio post “science” pruvi, ke la socialismo nur venos tiam, kiam la “kondiĉoj estos maturaj” por ĝi. Sed bedaŭrinde rekoni tion ne povas ĉiu ordinara mortemulo. Pro tiuj kialoj estas konsilinda komisii specialan komitaton el speciale kapablitaj kunuloj, por profiti la oportunan momenton, cele scii, kiam venos la bezonaj kondiĉoj aŭ matureco. Certe estas mallumaj elementoj dubantaj pri tia speciala kapableco, sed ĉiu science instruita persono povas konfirmi al tiuj infanemaj kapoj: al kiu dio donis funkcion, li havigis al li la bezonajn raciajn talentojn por plenumi ĝin. Sed intertempe endas plenumi “praktikan laboron” kaj tre zorgeme ekzerciĝi en la regarto por ĉiam esti preta kaj avertita kontraŭ ĉiuj okazaĵoj. Havi tro urĝon estas tio plej danĝera por la realigo de la socialismo. Finfine, Romo ne estis konstruita dum unu tago. Ĝenerale ne taŭgas pripensi tro tiujn aferojn. Bona samideano subtenu striktan disciplinon kaj formetu la pensfunkcion al siaj spertaj reprezentantoj. Multe kritikis la pegoj tiujn, kiuj ĉiam alvokis la kvaliton de la laboristoj kiel produktantoj kaj parolis ilin pri rekta agado kaj ĝenerala striko. Jam la glora Nazio, ili diris, science pruvis, ke la ĝenerala striko estis absurdo kaj li certe sciis tion. Krome oni devis ne forgesi, ke per tiuj agadoj multaj personaj necese timiĝis, kio tute certe ne taŭgas al la sanon. Oni ne devas preteriri la evoluon, sed permesi, ke ĉio trankvile daŭrigas sian vojon por ne malordi la naturan ordon de la aferoj. Kaj la pegoj realigis grandegan “praktikan laboron”. Ili estis tiom nelaceblaj je la konkero de la povo, ke de ilia socialismo nur restis nekolora trinkaĵaĉo. Ĉio, kion maturigis entuziasmaj profetoj kaj kuraĝaj luktantoj en la amasoj antaŭ jardekoj, falis viktimo de la “praktikismo” kaj velkis, kiel la folioj dum la aŭtuno. Kien alvenis ilia influo, ili ĉie refreŝigis la brilon de la ŝtato kaj vekis en la koroj de la subprematoj la kredecon pri porŝtata solvo de la sociala problemo, kiu ĝis hodiaŭ ĉiam iĝis fatalo. Plie: la hierarĥio de la ŝtato servis al ili, kiel modelo por la kreo de iliaj propraj organizoj kaj la “centralizado de la fortoj”, kiu ĉiam estis la venko de tio meĥanika sur la spirito, iĝis por ili netuŝebla dogmo. Ĉiu persona iniciato, ĉiu interna konvinko enradikiĝanta en la sento de homrespondeco, estis sufokitaj en ĝermo kaj anstataŭ ĝi, oni metis la malluman filistran saĝecon. Sub la influo de la pegoj degeneris la vivanta doktrino de la socialismo en partion, kiel alitempe la kristanismo en eklezion. Poste ekis la granda morto de la idealoj, la transformo de la spirito en mortan fidon pri la literoj de la leĝo, post kio neniu aspiro restis. Apenaŭ la orelo ankoraŭ kapablas senti ĝin inter la monotona martelado de la pegoj, “kiuj vivas per vermoj kaj amas la veron”.

Ho, tiuj pegoj, tiuj kruelaj enterigistoj de ĉiu interna impulso, ĉiu arda fido en la valoro kaj justeco de iu kaŭzo, pro kiu la individuo rajtas ĝoje morti! Ili fieras stari per ambaŭ piedoj sur la tero kaj nur enradikiĝas en la koto kaj akvujoj de la marĉo. Ilia tiel nomita “praktikismo” nur estis la mizerkoreco de tiu, kiu faris paperkornetojn, la naŭza trompo de la brokantisto. Ili mensogas per mil lingvaĵoj kaj principe blasfemas.

Kie la okuloj de la divenisto vidas en la reva malproksimeco novan teron, la pego kaŝobservas en la fundo kaj kalkulas la rikolton. Kie nova vero cirkulas per bolantaj pensoj tra mil cerboj, tuj aperas la pego kaj alarmas la fajrobrigadistojn. Per nobla kuraĝo ĝi supreniras en la krucon de la redemptoro kaj proklamas: Mi estas pli granda –kaj ĉefe pli saĝa ol tiu, kiu estas sub mi. Tiu montris al vi, kiel oni povas oferi la vivon pro idealo. Sed mi montras al vi, kiel oni povas vivi por la praktika agado kaj sen danĝero esti kruĉigita.

Kie nobeluloj ĝuas, tie festadas sukcesojn la pegoj; kie la spirito ekputras, tie predikas la pego. Ĝi troviĝas ĉie, kie estas vermoj kaj oni povas ami la veron laŭ praktika maniero, sen fordoni sin al vanaj iluzioj.

“Devas esti en nia sango io el la pegoj, kio ĉiam haltigas nin, kiam ekas la martelado en la arbaro”

Ĉu alvenos la tago, kiu ni liberiĝos de la pegoj kaj la malbeno de la “praktikismo”?

__________________________________________________________
1 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Jan_Hus
2 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Jeron%C3%BDm_Pra%C5%BEsk%C3%BD
3 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Lutero
4 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Gnostikismo 5 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Manikeismo
6 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Joakimo_el_Fiore
7 Vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Amalric_of_Bena, en la angla
8 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Libera_Spirito
9 Vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Bogomilism, en la angla.
10 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Katarismo
11 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Valdenanoj
12 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Albigensismo
13 Vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Humiliati, en la angla.
14 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Begino
15 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Anabaptismo
16 Vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Lollard, en la angla.
17 Vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Brethren_of_the_Common_Life, en la angla.
18 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Taboritoj
19 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Petr_Chel%C4%8Dick%C3%BD
20 Anabaptistoj
21 Vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Bundschuh_movement, en la angla.
22 Vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Poor_Conrad, en la angla.
23 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Tomaso_Muncero
24 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/John_Ball
25 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Filipo_Melanktono
26 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kalvino
27 Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Konstantino_la_1-a_de_la_Romia_Imperio

Comments