1968: La Praga Printempo

Mallonga historio de la Praga Printempo en 1968.

Submitted by Reddebrek on June 6, 2019

50 jarojn precize post la dispremado de la Praga printempo, la Ĉeha Respubliko revivigas tiun periodon helpe de du foto-ekspozicioj.

Vespere de la 20a de aŭgusto 1968, la batalĉaroj de la membro-landoj de la Varsovia Traktato okupacias la stratojn de la ĉeĥa respubliko, por disbati la venton de liberigo, kiu regas tiam en la lando.

Dana Kyndrova, la ekspozicia komisaro, primemoras: «Mi havas tre precizajn memoraĵojn pri tio, kio okazis, precipe kiam ni estis ĉirkaŭ la konstruaĵo de la Ĉeĥoslovaka radiostacio. Ja ĉi tie regis la plej tragika situacio. La benzinaj rezervujoj de la tankoj komencis eksplodi, kaj iliaj kanonoj diseriĝi. Ni ne sciis, ĉu ili pafos al ni, do ni komencis kuri sur la stratoj, kaj mia patro hurlis al mi rehejmeniĝi».

Post 8 monatoj da eksperimento de demokratigo, senprecedenca en la Orienta Bloko, 600 000 sovetiaj soldatoj iom post iom instaliĝis en Prago. La periodo estis sub la signo de «normaligo», decidita de Moskvo.

Alexander Dubček, nova ĉefsekretario de la Ĉeĥoslovaka partio, iniciatinto de la malfermado, estis devigita submetiĝi al Kremlo. Kelkaj loĝantoj rifuzis la revenon al la antaŭa reĝimo, pli cent mortis dum la kvar monatoj de strat-alfrontiĝoj.

Laŭ Josef Koudelka, ĉeĥa fotisto, kiu dokumentis la eventojn, tiu rezistado unuigis la loĝantojn: «Tiam, komunistoj aŭ ne, intelektuloj aŭ laboristoj, estis grave, ke ni ĉiuj estis kune, ni kontraŭ ili. Pro tio, mi opinias, ke ĉiuj arkivaj fotoj, kaj miaj inter aliaj, estas gravaj. Ili montras, ke ni agadis kiel nacio».

Estis necese atendi la jaron 1989, kaj la velura revolucio, por ke la sovetiaj trupoj definitive forlasu Pragon.

El Neniam milito inter ni

Comments