La Bazoj de la Anarkiismo: Georgo Balkanski

La bazoj de la Anarkiismo, skribis per Georges Balkanski, la konata Anarkissto el Bulgarujo.

Submitted by Reddebrek on November 17, 2016

Antaŭparolo

La aŭtoro, kiu, por simple prirespondeci tiun ĉi verkon,
subskribis per G. BALKANSKI, estas bone konata bulgara
aktivulo, en ekzilo depost 1948 kaj nun loĝanta en Francio.
Kiel li asertas en piednoto, por li gravas nek lia nomo
nek liaj aŭtorrajtoj. Li klopodis esprimi la ĉefajn konceptojn
de la socia, organizema kaj revolucia anarkiismo,
konsultinte ĉiujn samtemajn verkojn, kiujn citi li opinias
senutile. Tial estos vana ĉiu provo malkovri »plagiaton«.
Sed, partopreninte multajn kolektivajn diskutadojn pri la
samaj temoj, spertinte kaj funde studinte la du grandajn
revoluciojn de nia jarcento –la rusan revolucion kaj la
hispanan– li ne povis eviti esprimi siajn proprajn opini–
ojn, kiuj havas ian originalecon, kaj origine aperis arti–
kolforme en 1958.

La ellaborado kaj publikigado de tiu ĉi libro, ĉefe ĝia
konstrua parto, respondas urĝan bezonon en Bulgario,
kie la liberecana movado estas tre vigla kaj kie la socia
rekonstruado en liberecana direkto montriĝas konkreta
necesaĵo.

Fratece dankas ĉiujn, kiuj kontribuis al la ellaborado,
tradukado kaj publikigado de tiu ĉi libro,
La eldonanto
(Baudé – La juna penso)

Comments