Se La Ŝarkoj Estus Homoj: Bertolt Brecht

Rakoneto de Bertolt Brecht pri la naturo de homoj.

Submitted by Reddebrek on August 4, 2017

–Se la ŝarkoj estus homoj –demandis al sinjoro Kojnero la plej juna filino de lia pensionmastrino–, ĉu ili kondutus pli bone kun la fiŝetoj?

–Jes, memkompreneble –respondis la sinjoro K. Se la ŝarkoj estus homoj, ili konstruus en la maro egajn kestojn por la fiŝetoj, kun ĉiaj nutraĵoj ene, tiel plantoj kiel bestaj materioj. Ili prizorgus, ke la kestoj havus ĉiam freŝan akvon kaj prenus ĉiajn sanfakulajn mezurojn. Se, ekzemple, fiŝeto vundiĝus naĝilon, ili tuj vindus ĝin al li, por ke la fiŝeto ne mortu antaŭtempe. Por ke la fiŝetoj ne moroziĝu, okazus, de tempo al tempo, grandaj akvaj festoj, ĉar gajaj fiŝetoj pli bongustas ol malgajaj. Ankaŭ ekzistus lernejoj ene de la kestoj. En tiuj ĉi lernejoj oni instruus al la fiŝetoj eniri en la ŝarkajn faûkojn. Ili bezonus geografisciaĵojn por pli bone lokalizi la egajn ŝarkojn, kiuj vakvagis ĉie ajn. La ĉefa afero estus, nature, la morala formado de la fiŝetoj. Oni instruus ilin, ke nenio estas pli granda nek pli bela por fiŝeto ol gaje sinoferi; ankaŭ ili estus instruataj fidi je la ŝarkoj kaj kredi ilin, kiam tiuj ĉi dirus al ili, ke la ŝarkoj jam sin okupas forĝi por ili belan estonton. Oni farus kredi ilin, ke tiu estonto, kiun oni aŭguras al ili, nur estus sikura, se ili ellernos obei. La fiŝetoj devus bone singardi tiel antaŭ la fiaj pasioj, kiel antaŭ kiu ajn emo materiista, egoista aŭ marksista. Se iu ajn fiŝeto montrus tiajn emojn, liaj kunuloj devus sciigi tuj la ŝarkojn pri tio.

Se la ŝarkoj estus homoj, nature ili militis inter si, por konkeri malproprajn kestojn kaj fiŝetojn. Krome, ĉiu ŝarko devigus siajn proprajn fiŝetojn batali en tiu ĉi militoj. Ĉiu ŝarko instruus siajn fiŝetojn, ke inter ili kaj la fiŝetoj de aliaj ŝarkoj ekzistas ega malsameco. Kvankam ĉiuj fiŝetoj estas mutaj –la ŝarkoj proklamus–, certe ili silentas en tre malegalaj lingvoj kaj tial neniam atingas interkompreni. Al ĉiu fiŝeto, kiu mortigus milite malamikan fiŝetparon, oni donacus ordenon el varec kaj krome la herotitolon.

Se la ŝarkoj estus homoj, ili havus ankaŭ sian arton. Ekzistus belaj bildoj, kie oni prezentus la ŝarkdentojn per mirindaj farboj kaj la ŝarkfaŭkon kiel veran amuzĝardenon, kie oni ĝojas petolante. La teatroj de la marfundo montrus heroajn fiŝetojn, kiuj eniras entuziasmaj en la ŝarkfaŭkon, kaj la muziko estus tiel bela, ke, kun tiaj sonoj, la fiŝetoj, kolumbumataj de la plej plezuregaj pensaĵoj, kiel en revo, sinĵetus svarme, antaŭitaj de la blovorkestro, en tiun faŭkon. Ekzistus ankaŭ religio, se la ŝarkoj estus homoj. Tiu religio instruus, ke la vera vivo nur komencas por la fiŝetoj en la stomako de la ŝarkoj. Krome, se la ŝarkoj estus homoj, la fiŝetoj ne estus plu ĉiuj egalaj, kiel ili estas nuntempe. Iuj okupus oficojn, kio superlokus ilin super la aliaj. Al tiuj fiŝetoj, kiuj estus iomete pli grandaj, estus permesata eĉ engluti la pli malgrandajn. La ŝarkoj rigardus plaĉe tiun ĉi praktikon, ĉar ĝi liverus al ili pli grandajn mordpecojn. La fiŝetoj pli grasaj, kiuj estus okupantaj certajn postenojn, transprenis subteni la ordonon inter la aliaj fiŝetoj, kaj ili devenus majstroj aŭ oficiroj, inĝenieroj specialistaj en la kestkonstruado ktp.

Per unu vorto: ekzistus finfine klereco en la maro, se la ŝarkoj estus homoj.

Comments

vasilkadifeli

6 years 7 months ago

In reply to by libcom.org

Submitted by vasilkadifeli on August 5, 2017

Ĉu ĉi tiu teksto estas libere republikigebla en nia senpaga elektronika revueto?
Kompreneble mi montros fonton (ligilon, nomon ktp)...

Reddebrek

6 years 7 months ago

In reply to by libcom.org

Submitted by Reddebrek on August 6, 2017

Mi ne scias.Tiu teksto estis doni al mi per retpoŝtadreson kun ne pli informo pri ĝi.

vasilkadifeli

6 years 7 months ago

In reply to by libcom.org

Submitted by vasilkadifeli on August 7, 2017

Hmm... So you do not know who traslated it... is it rieally from Bertold Brecht?

Serge Forward

6 years 7 months ago

In reply to by libcom.org

Submitted by Serge Forward on August 7, 2017

Ja estas Brekt el Sinjoro Keuner rakontaro. Tiu teksto troveblas a diversaj retlokoj sen io ajn informoj pri kiu gxin tradukis.

Reddebrek

6 years 7 months ago

In reply to by libcom.org

Submitted by Reddebrek on August 7, 2017

vasilkadifeli

Hmm... So you do not know who traslated it... is it rieally from Bertold Brecht?

Se Ŝarkoj estus homoj kaj alia rakontoj pri Sinjoro Keuner estas fama teksto de Brecht. La originala germana lingvo versio estas uzi en Kelkajn literaturojn kursojn.

La Angla Traduko
http://www.pamolson.org/ArtSharksMen.htm