Anarkiismo kaj diskonigo de Esperanto en Ĉinio

Malgranda historio de Esperanto kaj Anarkiismo en Ĉinio.

Submitted by Reddebrek on June 2, 2017

La disvastiĝo de Esperanto en Ĉinio en la komenca stadio karakteriĝas per strikta ligiĝo kun anarkiismo, kaj pro tio iuj opiniis, ke la idealo de la esperantistoj ja estas anarkiismo.

Anarkiismo formiĝis en Francio kaj Germanio dum la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento, kaj aperis Stirne-anarkiismo kaj Proudhom-socialanarkiismo. Poste floris en Rusio la kolektiva anarkiismo de Bakunin, kaj anarki-komunismo kaj anarki-sindikatismo de Kropotkin. La ismoj propagandataj de ili estis diversaj. Krom la scienca socialismo, tiam troviĝis diversspecaj socialismoj. Tiaj ismoj multe influis intelektulojn kaj vicaron de laboristoj. Grupo da ĉinaj studentoj en Japanio kaj Eŭropo, inkluzive de progresemaj junuloj, kiel ekz., Bakin, akceptis la influon de anarkiismo.

La ĉinaj anarkiistoj kombinis la anarkiismon kun Konfucianismo kaj la doktrino de Kang Youwei pri "granda narmonio" kaj "komuna harmonia rondo" de la homaro, kun la revo fondi perfektan socion, en kiu "bebeoj petolas en la sino de la patrino kaj plenkreskuloj sate ĝuas plezuron, ili vivas sen batalo, sen ĉagreno, sen plendo kaj sen konkuro, nur en ĝojo kaj harmonio tra la mondo". Tiuj pensoj nature koincidis kun la interna ideo de Esperanto, iniciatita de Zamenhof. D-ro Zamenhof kreis Esperanton por nuligi la diskriminacion kja malamon inter gentoj kaj rompi la septon inter religioj, kun la celo fondi mondpacon kaj grandan harmonian rondon de la homaro. La ĉinaj anarkiistoj prenis Esperanton kiel miraklan lingvon por fondi idealan socion kaj harmonian rondon de la homaro, opiniante, ke la valoro de Esperanto kuŝas ne nur en restarigo de Ĉinio, sed ankaŭ en interkompreniĝo kaj interligiĝo de nacioj kaj revoluciuloj. Pro tio ili senlace kaj tutanime klopodis disvastigi Esperanton.

Pluraj pioniroj de la ĉina Esperanto-movado en la komenca periodo estis adeptoj de anarkiismo, ekz., Liu Shipei, Zhang Ji, Wu Zhihui, Li Shizeng, Zhang Jingjiang, kaj poste Liu Shifu (Sifo), Ou Shengbai (Sinpak Au), Huang Zunsheng (Wong Kenn) k.a. ili aktive diskonigis Esperanto unuflanke kaj anarkiismon aliflanke. Liu Shipei, Zhang Ji kaj Li Shizeng eldonis eksterlande revuon plenan je anarkiismo. Liu Shifu prenis disvastigon de anarkiismo kiel sian mision por la tuta vivo. Dum la jaroj 1913-1915, li redaktis la revuon Voĉo de la Popolo, kiu servis kiel lia ĉefa batalkampo por diskonigi anarkiismon kaj Esperanton. Kvankam la anarkiismo en Ĉinio estis delonge jam neita de la historio, tamen estas aprobinde, ke la anarkiistoj enkondukis Esperanton en Ĉinion kaj faris energiajn klopodojn por disvastigi la lingvon en Ĉinio.

El http://esperanto.cri.cn/1/2004/12/13/[email protected]

Comments