Ne estas la laboro kiun oni devas stimuli, estas la kapitalismo kiun oni devas elimini: Jakvo Schram

Artikolo pri la uzas de senlaborecon per la Kapitaliston klason, kaj la bezonas por novan organizas metodon.

Submitted by Reddebrek on July 6, 2016

Tra la historio de la kapitalisma socio, senlaboreco daŭre ekzistis. Senlaboreco ĉiam estis la armilo uzata de la kapitalistoj por subremi kaj timigi la laboristaron, Ĝi iĝas uzata kun la celo dispartigi la laboristaron, por malplialtigi la salajron kaj evidente por disrompi eventualan formon de solidareco. La granda aŭtomatigo kaj la strikte financa kapitalismo kaŭzas pligrandiĝantan senlaborecon. Ignorante la klasodiversecon postulonte laboron kaj redividadon de la ekzistanta laboreblo, ĝi direktas nin anstataŭ al fundamentaj ŝanĝoj de la socio al senlaboreco kaj malriĉeco.

Pledi por totala laborigo per senlima kresko gvidas nin al socialaj kaj ekologiaj abismoj. Senlima kresko ne nur ne povas solvi la problemon de maldungado, sed ĝi ankaŭ direktas nin al detruado de nia medio.

Kiel eble plej rapide ni devas rompi la neelireblan cirklon de la sistemo kiu altrudas al ni la logikon de permanenta produkto-kresko kiel sola eblo al postvivado. Ek de la franca revolucio, laboro estas la superrega elemento kio precizigas la koherecon inter individuoj kaj iliaj socialaj klasoj. Ĉi tiu valoro, esenca por la burĝaro penetris en la laboristajn movadojn, kiuj nun parolas pri "la rajto al laboro" anstataŭ agadi por egala dividado de la riĉeco, kiu devas esti produktata sur libera fundamento. La sindikatoj defendas la ideon de "rajto al laboro" eĉ en tia grado ke ili neglektas iamajn venkojn. Pli kaj pli ili klopodas kontentigi la laboristaron per malplenaj ŝeloj. Grandaj kunlaborantoj en la kapitalista ludo estas la organizitaj sindikatoj, kiuj anstataŭ defendi la rajton de la laboristaro faras tro rapide kompromisojn kun la estroj, ĉu por kontentigi la laboristaron aŭ por savi la propran postenon ? La baza ideo de sindikatismo iĝis en la manoj de la organizitaj sindikatoj ŝerca prezentado. Anarko-sindikatismo estas kvazaŭ fantomo por la organizitaj sindikatoj kiuj timas la konkurencon de la baza sindikatismo.

Senbrida mizero kaj ekspluatado en la malriĉaj landoj estas la simetriaĵoj de ekskludado kaj senlaboreco en la riĉaj landoj. Pro tio ni devas krei alternativan mondon. Ĉiu ideo pri senlaboreco kaj laboro devas esti bazita sur mondvasta solidareco inter la subpremataj kaj ekspluatataj klasoj.

Jam antaŭ kelkaj jaroj ni konstatas ke krom la kvantecaj postuloj ankaŭ kvalitaj postuloj estas aldonataj en nia vivkoncepto, prio tio ni devas starti debaton pri la valoro de la nuna socio kaj la vojo kiun ni devas sekvi estonte. Ni nepre devas trovi alternativon al la kapitalisma penso kaj strebi al socio bazita sur egaleco, solidareco senklasa kaj sen subpremo.

Eble la nunaj "Socialaj Forumoj" kiuj regule okazos donos al ni tian alternativon. Ni tamen ege singarde sekvu ĝian evoluon kaj atentu ke ĝi ne iĝu la nova formo de strukturita sindikato. Strukturo kiu nur postkuras propran pravon kaj profiton. Ĉar jam nun montriĝas ke el diversaj flankoj de dekstraj kaj reakciaj grupoj venas la "novaj progresemuloj" kiuj nur celas mortdorloti la verajn progresemajn individuojn kaj grupojn. Ili prezentas sin kiel alternativo al la maldekstra kampo al la progresema maldekstrulo, kun novaj sloganoj, sed kun la samaj celoj, akapari la idearon de la maldekstro kun celo detrui ĝin. Estas tiuj, kiuj sloganas ke dekstro maldekstro ne plu ekzistas, sed samtempe faras ĉion por ke maldekstruloj ne havu paroleblon aŭ eĉ pli parolrajton.

El la Liberecana Frakcio

Comments