La Mahagonciklo: B. Traven

Estas romanoj pri la tempoj antaŭ kaj dum la revolucio de l’ indiĝenoj en Meksiko. Ĉiuj romanoj estas tradukitaj de Hans-Georg & Dorothea Kaiser (Cezar &Donjo).

Submitted by Reddebrek on September 22, 2016

La trezoro de la scio de individuo kreskas tiom amplekse, kiom kreskas la klereco kaj la scioj de ĉiuj homoj, kiuj ĉirkaŭas tiun individuon. La kulturo de la homa socio baziĝas ne sur la grandegaj scioj de unuopuloj ĉirkaŭataj de centmiloj da nesciantaj kaj neinstruitaj homoj, sed vere alta kulturo elformiĝas nur en la ĉiama interŝanĝo de ideoj kaj pensoj de centmiloj da homoj, kiuj havas same bonkvalitan bazan ŝtupon de klereco kaj tial pli simple povas interkompreniĝi rilate siajn ideojn kaj pensojn. Ĉar ja ĉiu individua homo, egale de kiu ajn raso kaj deveno, foje survojigita, povas evoluigi pensojn kaj ideojn, kiuj laŭ karakterizo vere estas originalaj kaj novaj.

El Registaro

Ĉaro
(Der Karren)
Unua eldono : Berlino, librogildo Gutenberg, 1931

Registaro
(Regierung)
Unua eldono : Berlino, librogildo Gutenberg, 1932

Marŝo en la regnon de l’ mahagono Militmarŝo
(Der Marsch ins Reich der Caoba. Ein Kriegsmarsch)
Unua eldono : Zuriko, Vieno, Prago, librogildo Gutenberg, 1933

Mahagontrunko
(Die Troza)
Unua eldono : Zuriko, Vieno, Prago, librogildo Gutenberg, 1936

Ribelo de l’ pendigitoj
(Die Rebellion der Gehenkten)
Unua eldono : Zuriko, Prago, librogildo Gutenberg, 1936

Generalo venas el la ĝangalo
(Ein General kommt aus dem Dschungel)
Unua eldono : Amsterdamo, eldonejo Allert de Lange, 1940.

Comments

Fajro

7 years 7 months ago

In reply to by libcom.org

Submitted by Fajro on September 22, 2016

Grandan dankon!